Fine, fordoninte sin kaj la solvon de ĉi tiuj turmentaj demandoj al Dia zorgo, li enlitiĝis.
La sekvinta tago trovis Malkomon jam iom pli trankvila, sed strange malinklina iri hejmen. Ĉiu rigardo, kiun li direktis al sia amiko, estis silenta, kortuŝa petego, helpi al li. Per amaj, kunsentaj vortoj Leonardo sukcesis plie firmigi la konfidon de la junulo, kaj krei en lia koro ne nur ekbrileton de nova espero, sed ankaŭ decidemon, kvankam ankoraŭ tre malfortan, venki siajn malfeliĉajn inklinojn per sia propra volforto. Tion Leonardo rigardis kiel grandan gajnon. Konsentiginte lin, ne sen peno, forlasi sian planon vojaĝi eksterlanden kun sinjoro Holden, li demandis:—Ĉu vi memoras, ke vi renkontis, la tagon antaŭ mia foriro al la kongreso, sinjoron promenantan kun mi apud la arbaro Bridling? Mi konatigis lin al vi kiel sinjoron Garner, kaj vi interŝanĝis kun li kelke da vortoj.
—Jes, mi rememoras.
—Nu, li efektive estas tre lerta londona kuracisto; sed mi ne nomis lin "doktoro", por ne veki en vi suspekton. Li estas bona amiko mia, intimulo de mia mortinta patro, kaj sin okupas speciale per nervaj malsanoj. Mi pli ol unu fojon priparolis kun li vian staton. Li funde komprenas ĝin, kaj mi estas certa, ke pro sia speciala scio, pro sia kunsentemeco kaj amemeco, li estas la plej taŭga persono, en kies manojn vi povus vin meti. Li volonte akceptos vin ĉe si, por ke vi povu esti dum kelka tempo sub lia zorgo. Ĉu vi volas iri?
Dum momento Malkomo rigardis la bonkoran, volfortan vizaĝon de Leonardo kun la nedecidemo propra al personoj malfortigitaj per longa cedado al fikutimoj. Poste li respondis pli vigle kaj kun pli da sincereco, ol lia amiko atendis:
—Jes, mi iros kien ajn, por foriĝi el ĉi tiu loko. Sed, sinjoro Marston,—li diris plue, alprenante maltrankvilan, petegantan voĉtonon,—vi ne perfidos min?
—Mi gardos fidele, kiom eble, vian sekreton.
Antaŭ ol sinjoro Vincent alvenis en la kontoron, Leonardo jam intertelefonis kun doktoro Garner en Londono, kiu volonte konsentis akcepti Malkomon la morgaŭan tagon kiel gasto-pacienton. Lia interparolo kun sia kunfirmano pri la juna viro estis eĉ pli malagrabla, ol la lasta. Kvankam la subita espero, ke lia filo eble resaniĝos, ekbatigis pro ĝojo la prematan koron de la patro, lia malgrasa, sulka vizaĝo montris pli da malplezuro, eĉ malbonvolo, ol ĝojo. Per voĉtono, enhavanta senteblan nuancon de riproĉo kaj malkontenteco, li dankis Leonardon pro lia sindonemo, sed iom maldolĉe aldiris la opinion, ke pli dece estus de la flanko de la knabo, veni al sia patro kun fila konfido.—La patro estas,—li diris,—la plej taŭga persono por prizorgi la bonstaton de erarinta filo, ĉar li plej funde konas lin, kaj vi devus atentigi lin pri tio.—
Post plua malagrabla diskuto, kiu streĉis la paciencon de Leonardo, sinjoro Vincent donis permeson por Malkomo sin meti sub la zorgon de gesinjoroj Garner kaj resti ĉe sinjoro Marston, ĝis ĉi tiu kondukos lin en la domon de sia amiko.
Dum la diskuto la pli maljuna viro montris grandan maltrankvilon. Sidante kontraŭ sia kunfirmano ĉe dusidloka skribtablo, li nerve ludis kun sia plumingo kaj preskaŭ nekonscie kovris sian sorban paperon per strangaj figuraĵoj. Ili atendis la alvenon post kelkaj minutoj de fraŭlino Haverford, kies aprobo pri iu entrepreno estis necesa antaŭ la forsendo de la koncernaj dokumentoj. Leonardo rimarkis ŝtelrigardetojn, kiujn la alia viro de tempo al tempo ĵetas al la pordo, kaj li konjektis, ke liaj pensoj okupiĝas per la maltrankvila demando, kion diros lia kapricema, akralanga fratino. Tiun konjekton pravigis la unuaj vortoj, venantaj post kelkminuta, peza silento de la kontraŭa flanko de la skribtablo:
—Mi timas,—ekparolis sinjoro Vincent,—ke mia fratino ne aprobos vian proponon.
—Eble ne, sed ŝi devus ĝoji pri la plej malgranda ebleco, ke la "kara knabo" eliĝos el sia terura stato.
Pluan diskuton malhelpis la enveno de la sinjorino mem. La pasintaj dek jaroj estigis pli grandan ŝanĝon en ŝia eksteraĵo, ol la tempopaso prirespondis. Ŝiaj brunaj haroj jam klare montris grizajn striojn, aspektigante ŝin antaŭtempe maljuna. Tion akcentis ŝia iom malnovmoda, maljunfraŭlina vestaro. Ambaŭ viroj tuj vidis, ke ŝi estas en malbona humoro, kaj ke ŝiaj nervoj suferas de neordinara streĉiteco. Post formala, malvarma "Bonan matenon", fraŭlino Haverford aliris malgrandan, apud sinjoro Vincent starantan tablon, kaj demetis sur ĝin paperujon kaj manteleton.
Leonardo Marston rigardis ŝian vizaĝon kun plivigligita intereso kaj kun forta deziro esplori la fundon de tia, por li nekomprenebla, mistera animo. La iam belformaj lipoj estis ankoraŭ pli kunpremitaj, ol ordinare, kaj faris malagrablan impreson de malmoleco kaj decidemeco. La plej rimarkinda parto de la malgaja vizaĝo estis ŝiaj okuloj. Ili havis jen reveman, jen senpensan aspekton; kelkafoje ili montris eksterordinaran maldolĉecon de l’ animo. Tiam ili povis elĵeti rigardojn de terura malamo; kaj tamen de tempo al tempo ili kapablis esprimi preskaŭ la saman bonkorecon, kiu karakterizis ŝiajn trajtojn, antaŭ ol trafis ŝin la sortobato, rabanta al ŝi la fianĉon kaj kun li ĉian vivocelon krom venĝo. Tiun matenon ŝiaj okuloj estis treege maltrankvilaj kaj malserenaj, kvazaŭ en ŝia koro bolas aro da eksplodontaj sentoj. Kun videbla intenco ŝi ignoris Leonardon Marston, sin turnante al sia frato kun la vortoj:
—Kio estas al Malkomo, Hugo?
Sinjoro Vincent respondis per voĉtono, per kiu li sensukcese penis malkaŝi sian maltrankvilon:
—La kompatinda knabo havis hieraŭ vespere tre fortan nervatakon, sed li fartas multe pli bone hodiaŭ matene. Li pasigis la nokton ĉe sinjoro Marston. Malkomo ŝajne havas grandan konfidon al li, kaj konsentis iri kun li Londonon por meti sin sub la zorgon de doktoro Garner, kies gasto-paciento li estos dum kelka tempo. D-ro Garner estas lerta specialisto, intima amiko de sinjoro Marston.
Fraŭlino Haverford sin turnis rapide al Leonardo kaj demandis akre, preskaŭ malĝentile:
—Specialisto pri kio?
Dum kelkaj momentoj Leonardo fikse rigardis en la penetremajn okulojn de la virino, esplore, tamen trankvile. Fine li respondis kun signifoplena emfazo:
—Specialisto pri specialaj nervaj malsanoj, fraŭlino Haverford.
Delfino Haverford tuj respondis al tiu diro per penetranta ekrigardo de flama, nehoma malamo—silenta deklaro de ĝismorta malamikeco. Ĝi estis nur momenta ekbrilo de la okuloj, ne rimarkita de sinjoro Vincent; sed Leonardo plene sentis ĝian terurecon, kaj strangaj emocioj, miro kaj ĝenateco, ekregis lian koron. Tamen li ne retiris la rigardon, kaj lia vizaĝo ne perfidis la sentojn, kiuj regis lin. Dume sinjoro Vincent daŭrigis la desegnadon sur sia sorba papero. Ne suprenlevante la okulojn, li diris:
—Ĉar Malkomo montras tiom da konfido al sinjoro Marston, mi aprobas la faritan aranĝon, kvankam mi tre dezirus, ke la knabo havu pli da malkaŝemo antaŭ sia patro.
—Kompreneble!—Delfino Haverford ekparolis kun akra sarkasmo.—Tio ja estas via afero, Hugo; sed mi ne ellasus el miaj manoj la zorgadon pri la kara knabo.—Dirinte tion, ŝi ekprenis kun senpacienca movo sian manteleton kaj la paperujon, kaj iris al la pordo.
—Delfino!—Sinjoro Vincent alvokis ŝin maltrankvile kaj ĉagrenite,—mi ne povas kompreni vin. Vi ankoraŭ ne trarigardis ĉi tiujn dokumentojn, kaj ili ja bezonas vian aprobon. Ni nepre devas forsendi ilin hodiaŭ matene.
Jam tenante la pordotenilon, fraŭlino Haverford sin turnis kaj respondis neĝentile:
—Negrave, mi ne estas en taŭga humoro hodiaŭ matene por aprobi dokumentojn.
Ŝi foriris. Post la fermo de la pordo regis denove peza silento en la kontoro dum kelkaj minutoj. Leonardo la unua rompis ĝin:
—Tre stranga konduto—por ne uzi pli fortan esprimon—ĉu ne?
—Nu, fraŭlino Haverford ĵaluziĝas, kiel vi vidas, pri la influo, kiun vi gajnas sur la gejunuloj. Ŝi tre amas, eble dorlotas, Malkomon.
La pli maljuna viro penis paroli apologie kaj malkaŝe, sed tono de malsincereco kaj de profunda malgajeco ne evitis la orelojn de la alia.
—Ĉu efektive?—La demando de Leonardo ne postulis respondon; ĝi estis sciigo, ke li ne partoprenas la opinion de sia kunulo.
Denove regis silento. Kiom Leonardo deziris "ekpreni la virbovon ĉe la kornoj" kaj sciigi al sinjoro Vincent ĉion, kion li jam eltrovis kaj kion li el tio konjektis! Lia malkaŝema, honesta animo ribelis kontraŭ la silento, kiun metis sur lin lia promeso al la malfeliĉa junulo kaj la prudento. Li ja ne povis ne senti, ke pli saĝe estas, antaŭe kolekti ĉiujn eblajn pruvojn kaj poste agi malkaŝe en konsento kun Malkomo. Subite sinjoro Vincent leviĝis, dirante, ke li volas kontroli la kunmetadon de nova aparato.
Irante hejmen por la tagmanĝo, Leonardo survoje renkontis Lornan, revenantan kun amikino de bicikla ekskurseto. Ŝi desaltis kaj ĝoje salutis la amikon:
—Ho, sinjoro Marston, mi parolis kun Malkomo hodiaŭ matene. Ĉu estas vere, ke vi kondukos lin al amiko via en Londono, kiu estas lerta specialisto?
—Jes, via patro jam konsentis. Ni iros morgaŭ matene.
—Ho, mi tre ĝojas. Kiel bonkora vi estas, kara sinjoro Marston! Ŝajnas, ke Malkomo havas senliman konfidon al vi. Li estis preskaŭ gaja. Nu, onklino Ida sendas al vi amajn salutojn, kaj kun granda plezuro atendas vian viziton hodiaŭ vespere. Ne ĉagrenu la karulinon.
—Ne; mi iros. Ĉu vi povos pasigi unu horon kun via frato por distri lin dum mia foresto?
—Jes, certe, mi venos tuj post la vespermanĝo.
—Bone, dankon.
Jam krepuskiĝis, kiam la altkreska figuro de Leonardo Marston trapasis pordeton, kondukantan en la belan parkon de fraŭlino Haverford. Li troviĝis en neserena humoro. Kiom ajn li amis sian dolĉan maljunan amikinon, kaj kiom ajn li deziris plezurigi ŝin per rakonto de siaj libertempaj travivaĵoj, li iom malvolonte iris viziti ŝin hodiaŭ vespere. Sekvante vojeton laŭ herbokovrita deklivo, en la direkto al la lageto en la valo, li sentis la aeron sufoka, kaj ŝajnis al li kvazaŭ lia koro premiĝas pro la malvasteco de lia vivo en Linkfield. La fortaj, animaltigaj impresoj, kiujn faris sur lin la libera aero kaj la grandiozeco de la eternaj montegoj en Svisujo, vive revenis al li en la pensojn, kaj ne malpli vive la memoro pri la ĉie trovita simpatio de multaj altanimaj Esperantistoj. Neniam antaŭe li sentis tiel akre la antipation kaj malharmonion ekzistantajn inter li kaj liaj du kunfirmanoj; neniam antaŭe venis al li tiel forte la dezirego serĉi agadkampon aliloke por siaj ambiciaj vivoceloj. Kvankam lia ĝisnuna kariero de industriisto estis tre sukcesplena, li ofte sentis, ke la providenco ne destinis lin por komerca okupo.
La intersalutoj kun fraŭlino Leggat estis tre koraj, kaj faris al ambaŭ sinceran ĝojon.
—Estas tre aminde,—ŝi diris,—veni tiel frue post via reveno, kiam, mi estas certa, vi devas multon fari.—
Ŝi kuŝis, kiel kutime, sur veturila kanapo en tiu sama, vasta ĉambro, en kiu ni jam antaŭe renkontis ŝin. La pasintaj dek jaroj ne efikis sur ŝi pli grandan ŝanĝon, ol kiom oni povis atendi. Ŝi estis ankoraŭ pli kaduka kaj pala, kaj ŝia dolĉa, malgrasa vizaĝo montris sulketojn gravuritajn de korpremado. El ŝiaj grizebluaj okuloj ankoraŭ brilis tiu sama simplanima bonkoreco, kiu kaptis la korojn de ŝia tuta konataro. Iafoje en ili kuŝis profunda paco, sed hodiaŭ, malgraŭ la ĝojo sentata pro la vizito de Leonardo, ili kelkafoje perfidis la maltrankvilon, regantan ŝiajn pensojn.
Onklino Ida aŭskultis kun kortuŝa intereso la rakonton de la amiko; tamen la kaŝitaj rigardetoj, kiujn ŝi pli ol unu fojon ĵetis al la pordo kaj tra la fenestro en la mallumiĝantan ĝardenon, konjektigis al Leonardo, ke sekreta animdoloro fortiras ŝian atenton. Tio igis ankaŭ lin distrita. Kiam li finis sian rakonton, la maljuna sinjorino demandis:
—Ĉu ni ambaŭ ne ŝajnigas facilanimecon, dum niajn korojn premas malgajaj pensoj?
—Vi estas prava. Ni do interparolu malkaŝe pri niaj ĉagrenoj.—
Jam de longe,—diris fraŭlino Leggat penseme,—mi sopiris malkaŝe paroli kun vi. Mi devas malŝarĝi mian koron al iu, kaj vi, kara Leonardo, estas la sola persono, al kiu mi kuraĝas malkovri ĝian ofte teruran prematecon. Vi denove havis malagrablan scenon kun Delfino; ĉu ne? Mi jam aŭdis pri tio. Mi tre bedaŭras tion, Leonardo. Kiel fartas Malkomo? Anjo rakontis al mi, kio okazis hieraŭ vespere.
—Dank’ al Dio, li fartas pli bone; sed Anjo devus ne babili pri tia okazintaĵo. Mi petis ŝin silenti pri ĝi. Tamen mi estas kontenta, ke vi jam scias.—
Ne esence rompante la promeson donitan al Malkomo, Leonardo rakontis al sia maljuna amikino la travivaĵojn, kiuj okazis de post lia reveno el Svisujo. Li ankaŭ klarigis al ŝi, ke li ne volis malkaŝe agi kontraŭ fraŭlino Haverford, ne antaŭe interkonsiliĝinte kun ŝi por eltrovi, kian lumon ŝi povos ĵeti sur tiun strangan konduton. En la daŭro de kelkaj momentoj fraŭlino Leggat ne parolis. Neesprimebla malgajeco montriĝis sur ŝia delikata vizaĝo. Fine ŝi diris varme:
—Vi estas bona homo, Leonardo. Vi elmetas vin al multaj malagrablaĵoj pro la infanoj, kaj vi traktas ĉi tiun malfeliĉan aferon tre takte.
Post momenta silento ŝi parolis plue kun lipoj tremetantaj pro emocio:
—Neniu krom Dio scias, kiel terure mi suferis en la daŭro de la pasintaj dek jaroj, ne havante personon, al kiu mi kuraĝis konfidi miajn ĉiam plifortiĝantajn suspektojn. Mi devus antaŭe paroli kun vi pri tio. Ĉio ĉi tio estas sekvo de enmiksiĝo en spiritistaj aferoj.
—Tion mi jam de longe suspektis.
—Efektive? Nu, malgraŭ miaj petegoj kaj malgraŭ la teruraj avertaj ekzemploj de kelkaj aliaj viktimoj de okultaĵoj, Delfino persiste kredas, ke ŝi havas interkomunikojn kun sia mortinta fianĉo, kvankam lastatempe ŝi ne ofte, eble neniam, partoprenas spiritistajn kunvenojn en Londono. Supozeble ŝi tre ofte kondutas tre strange antaŭ vi kaj aliaj, sed mi ne povus priskribi la scenojn, kiujn mi vidis ĉi tie—terurajn, terurajn. Estas mirindaĵo, ke ŝia cerbo ankoraŭ ne detruiĝis—kaj la mia. Ankoraŭ nun ŝi pasigas kelkafoje tutajn horojn vespere en la lagovalo, esperante denove renkonti tie la spiriton de sia iama amanto. Mi supozas, ke ŝi estas tie en la nuna momento, ĉar mi ekvidis ŝin ŝtelirantan tra la florĝardenon antaŭ duonhoro.
—Kiajn avertajn ekzemplojn vi aludas?
—Fraŭlino Travers, la fratino de la mortinta Roberto Travers, kiu, mi pensas, komence instigis Delfinon sin okupi per spiritistaj aferoj, kaj kiu, sekve, estas priresponda pri multe da malfeliĉo, sciigis al ni, ke amikino ŝia, bone konata mediumo, freneziĝis. Kelkaj aliaj ankaŭ, kutimintaj sin submeti al spiritoj de mortintoj, nun troviĝas en privataj frenezulejoj.
Leonardo leviĝis, enpensiĝe iris al la elstara fenestrego kaj elrigardis. Li volis antaŭe pripensi siajn vortojn. Li hezitis ankoraŭ pli multe aflikti la premitan animon de la amikino per sciigo pri la kredo, kiun li tenis jam de kelkaj jaroj, nome, ke spiritistaj mediumoj—kiam ili ne intence praktikas trompaĵojn—ne ricevas komunikojn de spiritoj de mortintoj, sed de demonoj, personigantaj la mortintojn, kaj ke sindonado al la influo de malbonaj spiritoj havas la plej terurajn sekvojn, moralajn kaj spiritajn. En la rapide disvastiĝanta spiritista movado li vidis la plej danĝeran el la multaj nuntempaj signoj de spirita senripozeco de la mondo, kaj la plej subtilan penadon subfosi la veran kristanan fidon. Antaŭ kelkaj jaroj li trovis inter la postlasitaj paperoj de sia patro nefinitan manuskripton de grava verko, pritraktanta personajn spertojn kun praktikantoj de okultaĵoj, kun demonadorantoj en diversaj landoj, kaj kun la ĉefoj de societoj por psikaj enketoj. Zorge trastudinte tiun kaj aliajn verkojn, Leonardo alprenis la samajn opiniojn, tenitajn de lia patro, kaj kredis je la terura realeco de demonoj kaj je la insidaj antaŭ-mondfinaj klopodegoj farataj de la ĉef-malbonulo. Post kelkaj momentoj li sin turnis kaj demandis:
—Ĉu vi scias, kial fraŭlino Haverford tiom malamas sian fraton?
La maljuna sinjorino divenis la signifon de la demando. Malgaje ŝi respondis:
—Jes, mi scias la kaŭzon; aŭskultu.
Kun kreskanta eksciteco ŝi rakontis al Leonardo la historion de la fianĉeco inter sia nevino kaj sinjoro Travers kaj de ĝia tragedia finiĝo.
Laca pro eksciteco ŝi finis la rakonton, dirante:
—Ĉu ne estas tute nekompreneble, kiel Delfino eĉ unu momenton povas kredi, ke la spirito de nobla, bonkora homo, kiel Roberto Travers—vi ja konis lin; ĉu ne?—povus inspiri al ŝi tiajn terure, nedireble kruelajn venĝopensojn? Ho, Leonardo, kiom mi petegis, rezonadis kun ŝi, kaj kiom mi suferis!—Ĉiam vane. Iafoje ŝajnas al mi, ke Delfino aludas pri sekreto, pendanta kiel Damoklesa glavo super la kapo de Hugo.
—Kompatinda karulino,—diris Leonardo, profunde kortuŝita.—Tio ja estas neesprimeble malĝojiga, sed eble ne tiel nekomprenebla, kiel vi pensas. Vi nur konfirmas miajn proprajn konjektojn; sed kion mi povis fari en tia privata afero? Nun ni devas agi kune. Sed vi estas hodiaŭ vespere tro laca, kaj viaj nervoj tro streĉitaj por priparoli planojn. Morgaŭ matene mi kondukos Malkomon al mia amiko, d-ro Garner, kaj eble mi restos en Londono dum kelke da tagoj. Multe jam estos gajnite, kiam la knabo estos for de ŝia influo.
Li volis leviĝi por adiaŭi la amikinon, kiam ĉi tiu metis la manon sur lian brakon por deteni lin. Kun okuloj pleniĝantaj per larmoj kaj kun tremetantaj lipoj ŝi diris:
—Leonardo, ŝi estas multe pli kompatinda, ol riproĉinda.
La altkreska viro rigardis la sur la kanapo kuŝantan, kadukan virinon kun respektego kaj kortuŝiteco, kaj solene respondis:
—Vi estas prava, kara onklino; sendube. Ĉu vi memoras, kion Jesuo iam diris, kiam Petro volis deflankigi Lin de Lia vojo de suferado? Li diris:—"Iru malantaŭ min, Satano." Se ni nur povus ĉiam ekkoni la ruzan instiganton de ofendoj, kiom alimaniere ni juĝus, kaj kiom pli malofte ni akceptus revenĝajn pensojn pri niaj malamikoj; ĉu ne?
Ame adiaŭinte fraŭlinon Leggat, Leonardo ekforiris hejmen tra la parko laŭ la vojeto, per kiu li venis. Plenluno ĵetis arĝentan lumon sur aron da lanecaj nuboj, reve naĝantaj tra la serena ĉielo. La bela, lunlumigita parko havis por li misteran, fantomecan aspekton, kiu tuj kaptis lian imagon. Penante forpeli la malgajajn pensojn, premantajn lian koron, li haltis apud la supro de deklivo, ĉe kies malsupro kuŝis en tuta sia arĝenta beleco la paca lageto, respegulante la ridetantan vizaĝon de la luno. Dum kelkaj minutoj li rigardis ravate la ombrojn de la malpezaj nubetoj, jen fantazie moviĝantajn sur la supraĵo de la lago, jen ludantajn "Kaŝado kaj Serĉado" inter la reve aspektantaj ulmoj.
Sed ne longe li ĝuis la pentrindan, kororipozigan vidaĵon. Subite li vidis virinan figuron ekpaŝantan el ombro, centkelke da paŝoj de li, en la plenan lumon de la luno. Tie ĝi staris dum kelka tempo, senmove; frapanta aperaĵo. Per unu elstreĉita mano la virino apogis sin al arbotrunko, dum la alia pendis senvivece ĉe ŝia flanko. La kapo estis iom antaŭen klinita, kvazaŭ ŝi estas korpremata kaj en profunda medito. La virino estis Delfino Haverford; tragedia, kortuŝanta figuro. Amaso da pensoj tuj enflugis en la kapon de Leonardo:—Kio estas,—li demandis al si,—la nuna animstato de tiu malfeliĉa, iluziiĝinta virino? Ĉu ŝia koro disŝiriĝas per malvirtaj pasioj: venĝemo, ribelemo kontraŭ la sorto; duonfreneza sopiro al interkomunikiĝo kun ŝia mortinta amato; aŭ, eble, ĉagreno pro tio, ke li malhelpis ŝian malbonan celon rilate al Malkomo? Li ne povis tute elpeli el sia koro senton de indigno kaj de spitema kontenteco, tial ke li intencas meti la senkulpan viktimon ekster ŝian pereigan influon, almenaŭ por kelka tempo; tamen la reganta sento en lia koro estis profunda kompato. Dum momento eĉ regis lin forta inklino aliri ŝin kaj kuraĝe batali kontraŭ tiu terura afero. Sed—prudente li demandis sin—kia devus esti lia sinteno? Ĉu li rezonus, ĉu li petegus, aŭ ĉu li penus per severaj riproĉoj elskui ŝin el ŝia malvirta iluzio? Dum li hezitis, la izola figuro subite ekmoviĝis, kvazaŭ elvekiĝante el revo, kaj rapidpaŝe ekiris en la direkto al la domo. Post kelkaj momentoj ĝi malaperis malantaŭ densaj arbetaĵoj. Leonardo riproĉis sin pro tio, ke li lasis preterpasi bonan okazon.
Tri tagojn poste Leonardo revenis de Londono, tre kontenta pri la enloĝigo de Malkomo ĉe sia amiko kaj pri jam rimarkebla pliboniĝo de lia farto. Doktoro Garner gajnis la konfidon de la junulo per bonkoreco kaj firmeco, kaj la doktoredzino, patrineca kaj sagaca maljunulino, tuj kaptis lian koron. Ambaŭ promesis fari sian eblon por li pro amikeco al Leonardo kaj pro varma intereso en la malfeliĉa juna viro.
Leonardo ankaŭ pasigis, kiel kutime, kelkan tempon kun siaj prokuristoj, sinjoroj Hunter kaj Inman, konsiliĝante kun ili pri diversaj aferoj rilate al la disponado kaj administrado de la heredaĵo de lia patro.
Sur lia skribtablo troviĝis kelkaj, ĵus alvenintaj leteroj. Unu el ili tuj okupis lian atenton. Ĝi venis el Rusujo kaj, unue sendite al Linkfield, estis sekvinta lin de loko al loko dum liaj libertempaj vojaĝoj. La skribinto estis altestimata korespondanto Esperantista, profesoro Grafo Bogdanov, senrivale la plej fama biologiisto kaj mikroskopisto de la nuna tempo. Li estis ankaŭ grava kliento de la firmo Haverford kaj Vincent, aĉetinte ĉe ĝi kelkajn multekostajn mikro-fotografajn aparatojn. La enhavo de la en Esperanto verkita letero estis jena:
"Kara amiko! Senkompata sorto (aŭ, kiel vi kredeble dirus, "edukema providenco") lastmomente malpermesas al mi partopreni la komenciĝontan kongreson. Kia ĉagreno! Malsaneto tenas min en hejma malliberejo, sed, dank’ al Dio, mi povas uzi la cerbon kaj la manojn. Efektive mi volas enprofundigi min en biologian esploron por forgesigi al mi ĉi tiun ĉagrenon, kiun mi sentas des pli forte, ĉar mi tiom fervore deziris denove manpremi, ne, ĉirkaŭpremi vin kaj pasigi kune kun vi kelkajn feliĉajn tagojn. Mi esperas, ke la kongresestroj donos al vi okazojn por fari paroladojn pri viaj animaltigaj konceptoj rilate al nia Esperantismo, kiujn multaj idealemaj Esperantistoj kun granda plezuro atendas. Mi eĉ esperas, ke ili devigos vin paroli.
"Mi deziras al vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj, partoprenontaj la kongreson, grandan plezuron kaj plenan sukceson. Salutu miaflanke kaj de l’ flanko de mia edzino la ĉarman sinjorinon Harding kaj ŝian bonkoran edzon.
"Mia amiko, profesoro Schulhoff, al kiu vi liveris mikro-fotografan aparaton, laŭ mia desegnaĵo, sciigis al mi, ke ĝi tre kontentige funkcias. Ankaŭ la mia, rilate al la samaj celoj, sed mi volas taŭgigi ĝin por nova celo. Parenteze mi diru, ke mi pensas, ke mi staras ĉe la pordo de grava, epokofaranta eltrovo. Kun granda plezuro mi aŭdis pri via baldaŭ finiĝonta laboro koncerne la novan patentotan aparaton, des pli ĉar miaj nunaj, supre aluditaj esploroj bezonas tian alĝustaĵon.
"Nu, lasu min paroli ne nur kiel sincera amiko, sed ankaŭ kiel praktikulo kaj profitemulo. Ordinare du kapoj povas elfari pli, ol unu, precipe se unu el la kapoj estas tia kapo, kiel la via. Povas esti, ke mi scias pli bone, kio estas bezonata; kaj vi ja scias pli perfekte, kiel fabriki la bezonataĵon. En ĉiu okazo, la gloro kaj la komerca profito estu la via, mia la scienca utilo. Do, kara amiko, en la okazo, se vi dum via libertempa vagado trapasos Germanujon, ĉu mi povas peti vin, ke vi venu ĉi tien? Mi certigas vin, ke mia edzino kaj mi brakomalferme bonvenigos vin (rilate mian edzinon eble, tio devas esti komprenata metafore, tamen ne malpli kore). Mi atendas de nia kuna laboro grandan rezultaton, altvaloran por la scienco kaj por via firmo.
"Korajn salutojn, mia kara, nobla amiko, ĝis espereble baldaŭa revido.
Sincere la via, Bogdanov."
Ĉi tiu letero kaŭzis al Leonardo grandan bedaŭron, ke ĝi ne trafis lin antaŭ lia foriro al la kongreso, kaj fortan deziron viziti la faman, varmkoran ruson. Li tuj tradukis la leteron anglen kaj, kvankam jam malfruiĝis, iris al la domo de sinjoro Vincent por montri ĝin al li.
La domego de la familio Vincent estis malnova konstruaĵo el la tempo de reĝino Elizabeto, havanta, malgraŭ sia iom unutona kaj severtrajta fasado, noblan kaj hejmecan aspekton. En la vasta, per elektraj lampoj brile lumigita vestiblo Leonardo renkontis Lornan, malsupren kurantan la larĝan, masivan ŝtuparon. Ŝi estis vestita per rozkolora litoĉambra surtuto, kaj ŝiaj haroj estis virine frizitaj laŭ la lasta modo. La riĉa orbruna hararo, malstreĉe aranĝita ĉe la tempioj, donis al ŝia vizaĝo aparte virinan ĉarmon. Kiam ŝi ekvidis Leonardon, ŝiaj lumaj okuloj alprenis ridantan, preskaŭ petolan aspekton. Ŝi gaje demandis al si, kion la amiko diros pri ŝia nova hararanĝo. Sed tuj poste ŝia vizaĝo fariĝis serioza kaj, kun varmkora, karakteriza fervoro ŝi metis ambaŭ manojn sur lian brakon ekkriante:
—Ho, sinjoro Marston, mi ne dubis, ke vi venos hodiaŭ vespere por doni al ni sciigon pri Malkomo. Kiel li fartas?
Feliĉa rideto, aperinta sur la pensema vizaĝo de Leonardo, restis sur ĝi dum li respondis:
—Bonan vesperon, virineto; mi estas tute kontenta pri la transloĝiĝo de via frato. Mi vizitis lin hodiaŭ posttagmeze, antaŭ ol mi iris al la stacidomo, kaj li aspektis trankvila kaj kontenta. Doktoro Garner opinias lian staton sufiĉe esperiga. Li kaj lia edzino tute gepatre interesiĝas pri li, kaj tre certe faros sian eblon por resanigi lin. Kompreneble multo dependas de Malkomo mem.
—Mi tre ĝojas aŭdi tion. Vi estas bonkorulo. Kaj nun, kion vi pensas pri mia nova hararanĝo?
Leonardo aprobe rigardis la kapon de la knabino de ĉiuj flankoj kaj bonkore respondis:
—Ĝi estas tre bela kaj tre konvenas al via vizaĝo. Kiu frizis vin?
—Ho, onklino Maud el Harrogate venis hodiaŭ posttagmeze kaj forte indignis pro tio, ke mi ankoraŭ portas la harojn neligitaj kaj multe tro mallongajn jupojn ĉe mia aĝo. Ŝi insistis, ke mi lasu ŝin frizi min por montri al mi, kia hararanĝo, laŭ ŝia opinio, plej bone konvenas por mi. Mi ĵus volis montri min al la patro. Li estas en la manĝoĉambro. Eniru, mi petas, lian kabineton, kaj mi sciigos al li, ke vi estas tie.
Leonardo rigardis kun plezuro la okulplaĉan, facilmovan figuron de la knabino, kaj murmuretis al si mem:—Kia ĉarma bildo de knabina pureco!
Sinjoro Vincent akceptis Leonardon kun pli granda afableco, ol ĉi tiu atendis post la lasta, tre malagrabla interparolo kun li en la kontoro. La zorgopremata, frue maljuniĝanta patro aŭskultis kun avideco la kontentigan raporton pri sia amata filo. Lia seriozmiena, sulkoplena vizaĝo vidigis kelkafoje ekbriletojn de espero kaj signojn de revenanta molkoreco. Kiam Leonardo finis sian rakonton, li ekpremis lian manon, kaj diris kun videbla sentemeco kaj kun tremetantaj lipoj:
—Mi tre dankas vin, Leonardo. Pardonu, ke iafoje mi ŝajne kondutas iom neĝentile aŭ nedankeme; mia koro ofte estas ... soleca, premegata. Sed—subite ŝanĝante la voĉtonon—mi ne volas plue priparoli tion. Mi vidas, ke vi kunportis leteron, kiun, supozeble, vi deziras montri al mi.
Leonardo jam rapide ekpripensis, kiel li povos enkonduki la temon, kiu plej forte okupis liajn pensojn. Eble nun,—li pensis,—okazas oportuna momento, kiam la koro de la malfeliĉa viro sufiĉe moliĝis por pacience aŭskulti. La unuan fojon de multaj jaroj sinjoro Vincent nomis lin per lia antaŭnomo. Tamen la subita ŝanĝo en lia voĉtono kaj lia decida, aferema parolmaniero klare montris al li, ke la horo por tia privata diskuto ankoraŭ ne alvenis. Ŝajne lia kortuŝiteco ne daŭris pli ol momenton, kaj li jam bedaŭris, ke li tiom cedis al subita emocio.
Ili do priparolis la leteron el Rusujo. La propono de la fama profesoro tre plaĉis al sinjoro Vincent, kaj li senhezite eldiris la opinion, ke Leonardo devas tuj akcepti la inviton kaj viziti lin antaŭ la fina precizigo de sia patento.—Mia fratino,—li diris,—iros Londonon morgaŭ frumatene, sed sendube ŝi plene aprobos vian foriron.
Ambaŭ viroj silentis dum kelkaj momentoj; ĉiu ŝajne duondivenis la pensojn de la alia, sed opiniis, ke konsilinde estas sin deteni de disputo pri fraŭlino Haverford—pro malsamaj kaŭzoj.
Ankoraŭ la saman nokton Leonardo skribis al grafo Bogdanov, kaj telegrafis al li la sekvantan matenon. Li ankaŭ skribis al Esperantistaj delegitoj en Berlino kaj Peterburgo, petante ilin, renkonti lin ĉe la alveno de lia vagonaro.
ĈAPITRO IV
Tri tagojn post sia elveturo Leonardo Marston alproksimiĝis al la fino de la vojaĝo. Kunvojaĝanto, kun kiu li havis agrablan interparolon en franca lingvo, forlasis la kupeon ĉe la lasta haltejo. Li nun estis sola kaj sentis sin laca de la longa veturo. La tiam trapasata pejzaĝo ne estis interesa, kaj nur malofte vidiĝis izola kabano aŭ vilaĝeto kun mizeraspektaj dometoj. Reve li elrigardis el la fenestro, preskaŭ nekonscie pri iaj specialaj, sinsekvantaj pensoj, jen antaŭprezentante al si la akcepton, kiun faros al li liaj gegastigontoj; jen sin trovante en la hejmo, aŭ ree travivante okazaĵojn de la postkongresaj tagoj en Svisujo. Foje li pripensis la vivkondiĉojn de la kamparanoj en la lando, en kiu li nun troviĝis, kaj li demandis sin, ĉu vere la malgajaj priskriboj, kiujn li legadis en gazetoj kaj libroj, estas ĝustaj. La vagonaro iom malrapidiĝis, kaj tio vekis lin el lia revo. Lian atenton tiam altiris idilia vidaĵo. Tre proksime de la fervoja digo li ekvidis nove kalkitan dometon, ĉe kies pordo staris juna paro: li, fortika, larĝa-ŝultra viro, vestita per griza kitelo; ŝi, beleta, ruĝvanga knabino-edzino kun infaneto sur la brako. Per unu mano la juna viro tenis fosilon, kvazaŭ li nur dum momento interrompis la laboron, kaj per la dekstra brako li ame ĉirkaŭis la talion de la edzineto. Feliĉa, kontenta rideto lumigis iliajn vizaĝojn.—Ĉarma bildo de simpla, hejma feliĉo,—ekpensis Leonardo, rigardante kun plezuro la junan paron tiel longe, kiel la vagonaro tion al li permesis.
Ree duonkuŝiĝinte en la angulo de la kupeo, li reve demandis al si, kial li ankoraŭ ne pripensas edziĝon. Sendube pro tio, ke li estas tro okupita per aliaj aferoj.
Li miris pri si mem, kaj ridetis ĝuste pro sia miro. Tiam senkonscie li lasis la bildon de sinjorino Harding enveni en liajn pensojn. Vivado kun ĉarma, altanima virino tia, kia ŝi, kaj sekvi kune kun ŝi komunajn idealojn, estus vera feliĉo. Sinjorino Harding aperis antaŭ liaj animokuloj, kiel li vidis ŝin antaŭ du semajnoj, sur la verando de la pensiono en En Allier, kaj li denove aŭdis ŝian belsonan, fervoran voĉon, kuraĝigantan lin, malfermantan al li belajn vidaĵojn pri nobla utileco. Ŝi komprenigis al li pli bone, ol li komprenis antaŭe, liajn proprajn kapablojn, kaj revigis lin pri pli alta destino, ol komerca okupo. Sopire li pripensis la proponitan vesperkunvenon, kiam li denove vidos ŝin. Tiam ankaŭ venis al li en la pensojn la simplanima, blinde sindonema sinjoro Harding—ŝia edzo—kaj hontante li devigis sin pensi pri io alia. Tiam alnaĝis al li en la memoron alia, ne malpli ĉarma bildo: la figuro de Lorna, malsupreniranta la ŝtuparon, vestita per sia litoĉambra surtuto kaj kun la nova hararanĝo. La rideto el ŝiaj animoplenaj okuloj estis tiel senartifika, tiel alloga, ke li ne povis ne raviĝi pro la memorbildo. Sed ne longe li povis sekvi ĉi tiun plaĉan imagaĵon. La vagonaro alproksimiĝis al la stacio, kaj tuj novaj impresoj kaj la antaŭsento pri lia vizito ekokupis liajn pensojn.
Jen, sur la perono staris malgranda grupo da homoj, viroj kaj virinoj, super kiuj gaje flirtis verda standardo kun blanka kvarono, en kiu estis kvinpinta verda stelo. Tuj kiam Leonardo malfermis la pordon de la kupeo, maljuna, noblaspekta sinjoro kun blanka barbo disiĝis el la grupo kaj vigle alpaŝis al li, dirante kun granda koreco:
—Estu bonvena, kara sinjoro Marston!
Depreninte la ĉapelon, li ekpremis la manon de Leonardo kaj kisis lin sur ambaŭ vangoj. La pli juna viro kortuŝiĝis de la korvarmeco kaj ĝojo, kun kiuj la eminenta nobelo salutis lin. Rigardante kun sento de profunda korinklino en la noblan, intelektulan vizaĝon de la profesoro, li respondis:
—Mi dankas vin, sinjoro profesoro. Malmultaj okazaĵoj en mia vivo faris al mi tiel grandan ĝojon, kiel ĉi tiu renkonto. Ĉu vi jam tute resaniĝis?
—Jes, dankon, preskaŭ plene.
La maljunulo nun montris per facila mangesto al la malgranda grupo da Esperantistoj, kaj afable diris:
—Jen, sinjoro Marston, mi havas la honoron prezenti al vi preskaŭ la tutan anaron de nia loka klubo Esperantista, por kiu estas granda plezuro bonvenigi vin. Ĝi estas iom diverskonsista anaro, enkalkulante, interalie, unu kuraciston, du geinstruistojn, du poŝtoficistojn, kelkajn komizojn, kelkajn tre fervorajn junulinojn, kaj ne malpli ol kvar laboristojn. Sed vi espereble konatiĝos kun ĉiuj persone venontan vendredon, kiam okazos la ĉiusemajna klubkunveno. Nun permesu, ke mi tuj konduku vin hejmen; la vagonaro, kiel kutime, malfruiĝis.
Leonardo dume alpaŝis la tiel prezentitajn Esperantistojn kaj kore manpremis ĉiujn, dirante kelkajn afablajn vortojn por danki ilin pro ilia bonvenigo. Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la flanko de sia gastiganto en eleganta kaleŝo, tirata de du belaj, viglaj ĉevaloj. Ili trapasis en la daŭro de kvaronhora veturo unue la urbeton kaj poste okulplaĉan kaj bone kulturitan kamparon. La profesoro demandis:
—Ĉu vi spertis malfacilaĵojn survoje?
—Jes, sed ĉiuj venkiĝis dank’ al la servemo de kelkaj Esperantistaj delegitoj, kiuj renkontis min ĉe la ĉefaj stacioj. Tre malagrabla maloportunaĵo estus okazinta ĉe la rusa limimpostejo, se mi ne havus la helpon de sinjoro Klinger. La impostistoj suspektis la instrumentojn kaj modelojn, kiujn mi kunportas, kaj volis reteni ilin aŭ eble ankaŭ min. Nia bona samideano facile klarigis ilian celon; kaj mi aŭdis lin citi vian nomon. Tio tuj ordigis la aferon.
En vasta, bela vestiblo akceptis lin kun senartifika koreco la grafino, blankharulino de malaltkreska, sed gracia staturo:
—Estas por ni granda ĝojo bonvenigi vin, sinjoro Marston,—ŝi diris, parolante en flua, belsona Esperanto.—Kiel kompleza vi estas, tuj entrepreni tiun longan vojaĝon! Mi certigas vin, ke vi faras al mia edzo tre grandan plezuron. De kiam alvenis via telegramo, li rapide resaniĝis. Ĉu vi havis agrablan vojaĝon? Ho, mi tre ĝojas; sed nun venu, mi persone prizorgos vian komforton.
Ne malpli sincerkore lin traktis la servistaro. Inter ili kaj la gegrafoj ekzistis pli granda familiareco, ol ordinare ekzistas en Anglujo inter gemastroj kaj iliaj servistoj. Ili ŝajne tiom bedaŭris, ke ili ne povas paroli kun li, kaj des pli kore ili volis atenti ĉiujn detaletojn de liaj bezonoj.
La ĉefa temo de la interparolo dum la vespero estis la okazintaĵoj de la Esperantista kongreso kaj la postkongresaj travivaĵoj de Leonardo. Liaj gastigantoj jam legis en "La Revuo" la spritajn kaj amuzajn raportojn, kaj aŭdis de amiko pri lia epokofaranta parolado.
Leonardo rimarkigis, ke aliĝo al la Esperantista movado tute ŝanĝis la vivodirekton de multaj nuntempaj ĉefoj en "Esperantujo", kaj ke, laŭ lia scio, ĝi donis novan, feliĉigan kaj nobligan celon al multaj aliaj, kies vivo antaŭe estis preskaŭ sencela.
—Ho, sinjoro Marston,—ekkriis la grafino,—kian ŝanĝon faris Esperanto en nia vivado! Kiu supozus antaŭ dek du jaroj, ke ni iom post iom nin retiros el nia kutima socia amikaro kaj entuziasmiĝos pri nova idealisma mondmovado; ke mia edzo fariĝos prezidanto de du kluboj, havantaj inter siaj anoj laboristojn kaj kamparanojn!
—Efektive!—aldiris ridetante ŝia edzo,—kaj sen influa amiko ĉe la registaro oni suspektus min en la komenco eĉ pri danĝeraj socialistaj tendencoj.
Leonardo parolis pri la noblaj klopodoj, kiujn faris sinjorino Harding, por diskonigi la pli altajn ideojn de la Esperantistoj en ŝiaj sociaj rondoj en Londono, kaj pri la okazo, kiun li havos post ne longe, paroli ĉe vesperkunveno speciale aranĝota de ŝi.
Grafino Bogdanov rigardis la vizaĝon de la parolanto kun atento kaj emocio. Fine ŝi diris kun certeco:
—Vi efektive rememorigas al mi nian karan, mortintan filon, sinjoro Marston. Mia edzo kaj mi diskutis hieraŭ, kiom da simileco ekzistas inter vi kaj li. Mi estas certa, ke, se li ankoraŭ vivus, li aspektus tre simile al vi.
—Kortuŝa imago de ama patrina koro, amiko mia,—milde diris la profesoro;—nia neforgesebla knabo mortis, kiam li havis la aĝon de dek kvin jaroj. Li havis noblajn, regulajn trajtojn, sed, krom la ronda kapformo kaj, iome, la fortaj linioj de la mentono, mi ne povas eltrovi tre rimarkindan similecon inter vi kaj li.—
La sep tagoj, kiujn Leonardo pasigis kun la varmkoraj gegrafoj estis tagoj de preskaŭ sendifekta feliĉo. Preskaŭ sendifekta: kelkafoje li ne povis ne pensi pri Malkomo kaj demandi sin, kial fraŭlino Haverford iris al Londono, kaj ĉu ŝi nun turnos sian malbonvolon kontraŭ Lorna. Unu vesperon li ĉeestis, kune kun sia gastiganto, kunvenon de la loka Esperantista klubo kaj faris parolon pri la plej alta celo, kiun devas havi la Esperantistoj, nome, la plenumado de la Dia mondcelo, la plifortigado kaj plivastigado de Lia regno. Ĉi tiu temo sekvigis interesan diskuton, montrantan al Leonardo en kelkaj anoj noblan entuziasmon kaj mirinde vastan elrigardon sur la mondon. Sed en aliaj li vidis malgajigajn spiritajn statojn: skeptikecon ĉe instruituloj kaj blindan superstiĉon, kunigitan kun profunda religieco, ĉe simplanimaj anoj de pli humila socia sfero. Preskaŭ ĉiuj, eĉ lia eminenta gastiganto, malkovris mirigan scimankon pri la esencaj ecoj de la evangelio. Tamen lia parolo, kaj precipe la sekvinta diskuto, faris sur kelkajn tre profundan impreson. En ĉi tiuj li trovis kortuŝan spiritan malsaton, de ili mem nur malklare konsciatan. Li promesis sendi al ĉiuj ĉeestantoj ekzempleron de la Nova Testamento en Esperanto, kiel memorigilon pri lia vizito.
El komerca vidpunkto la vizito de Leonardo estis tute sukcesplena. La laboro super la delikataj aparatoj estis por la du viroj granda plezuro. Ambaŭ faris, unu al la alia, altvalorajn proponojn pri plibonigoj, ĉiu laŭ sia aparta sperteco. Post kvartaga forta peno, multaj eksperimentoj kaj paciencaj provoj ili kune ellaboris aparaton kun la esencaj trajtoj de la projektita patento de Leonardo, sed en kelkaj gravaj detaloj elstare supera je lia originala modelo. La maljuna profesoro estis treege kontenta pri la rezultato de la kuna laboro kaj ĝoje asertis, ke tiu feliĉa ellaboraĵo estos epokofaranta kaj ebligos al li pruvi siajn plej amatajn teoriojn. Kelkaj skeptikuloj,—li diris ekscitiĝe,—ja, enviemuloj kaj obstinaj teoriuloj, kiuj ĝis nun malestime rifuzis serioze konsideri la eblecon, ke ideo, radikale malsimila al la ilia, povas esti vera, tiuj estos devigataj konfesi, ke ili rajdadis sur ligna ĉevalo. Klaran rezonadon ili malestimis; ili nun havos pruvojn, mia kara amiko, okulvideblajn pruvojn, kiujn ili devos atenti. Precipe en via lando, sinjoro Marston, biologiaj antaŭjuĝoj mortas malfacile; eble pro religiaj kaŭzoj.
—Eble,—respondis la gasto milde,—sed, aliflanke, niaj scienculoj estas malpli ofte devigataj "manĝi"—kiel ni diras—siajn teoriojn aŭ vidi ilin disŝiritaj de aliaj.
La fino de la vizito de Leonardo alproksimiĝis. La morgaŭan matenon li volis survojiĝi hejmen, malgraŭ koraj petoj de siaj amindaj gegastigantoj resti pli longe. La vespero estis tre bela kaj sufiĉe varma. Profesoro Bogdanov proponis al sia gasto aŭ promenon en malgranda, sed bela parko ĉirkaŭanta la kampodomon, aŭ pririgardon de kolekto da interesaj sciencaj kuriozaĵoj. Leonardo ekrigardis la mildatrajtan vizaĝon de la grafino kaj ĝentile respondis:
—Ambaŭ proponoj estas ja same allogaj, sed precipe ĉar la nuna vespero estas la lasta por mi sub via gastama tegmento, mi plivole unue volas ekscii la preferon de via grafina moŝto.
Post interŝanĝo de kelkaj ĝentilaĵoj, kutimaj en tiaj okazoj, ili decidis promeni en la parko. Tio tre plaĉis al Leonardo, kvankam leciono pri sciencaj objektoj, donita de tia afabla klerulo, estus por li tre granda plezuro. Li volis havi okazon por remalfermi diskuton pri la celoj de sciencaj esploroj, rigardataj el pli alta vidpunkto, ol tiu, kiun la profesoro kutime okupis. Leonardo sincere bedaŭris, ke tia bonkora, altanima homo de vasta instruiteco havas tiel malvastan scion kaj ŝatkapablon pri spiritaj aferoj. Ankaŭ la delikatasenta, klera grafino ŝajne havis tre limigitajn konceptojn pri ili. Facila promeno, li esperis, donos al li oportunan okazon atentigi siajn geamikojn pri la realeco kaj graveco de la spirita flanko de la homa vivo.
Alportinte silkan ŝalon, la maljuna nobelo ame metis ĝin ĉirkaŭ la ŝultrojn de la edzino, kaj kun ĉarma, natura kavalireco proponis al ŝi la brakon, dirante:
—Ni ĝuu do ekstere ĉi tiun belegan vesperon, kaj utiligu ĝin per interŝanĝo de bonaj pensoj.
Kiam ili alvenis al la bordo de lageto, la profesoro haltis ĉe benko, sur kiu li kaj Leonardo sidis unu fruan matenon, priparolante peresperantan pacmovadon. Parolante preskaŭ solene, li diris:
—Sinjoro Marston, kara amiko, via vizito estos por ni neforgesebla. La kune pasigitaj tagoj, bedaŭrinde nur tro mallongaj, estis por ni tre feliĉaj tagoj, kaj ni dankeme konscias, ke via noblanimeco plenigis niajn korojn per deziro elspezi niajn fortojn pli ĝojoplene pro la homaro. Via senafekta koreco neesprimeble kortuŝis nin.—Sin turnante al sia edzino, li demandis:—Ĉu ne, karulino?
La grafino unue ekrigardis la edzon kun aproba rideto, kaj poste diris dolĉe al Leonardo:
—Tio estas vera; ni jam pli ol unu fojon konfesis tion, unu al la alia. Mi ankaŭ tre bedaŭras, ke via vizito jam finiĝas.
Ĉi tiuj vortoj, parolitaj kun evidenta sincereco kaj simplanimeco, plenigis la koron de Leonardo per feliĉa sento, kaj ankoraŭ pli profundigis la amon, kiun li sentis al tiuj bonkoraj kaj noblaj homoj. Li rigardis dum momento la malkaŝanimajn vizaĝojn de la paro iranta ĉe lia flanko, kaj diris laŭ sia trankvila, kaj pro tio impresa parolmaniero:
—Via granda varmkoreco devas respondi pri la ioma danĝereco de viaj paroloj, amikoj miaj. Ĉu vi ne konscias, ke oni bezonas neordinaran humilecon por ne morale difektiĝi per tiom da troa ŝatateco?—Ridetante li parolis plue post momento:—Nu, dirinte tion, kiel mi esprimos miajn proprajn sentojn, ne riskante akuzon pri la sama danĝereco? Okazas en la homa vivo elstarantaj epoketoj, kiuj estas pro sennuba feliĉo neforgeseblaj, kaj kiuj nepre animaltige influas la tutan postan vivon. Tian feliĉan epoketon mi pasigis ĉe vi; kaj mia koro estas plena de dankemo al Dio pro ĝi.
Leonardo trovis malmulte da malfacilaĵo rilate al enkonduko de la temo, kiun li celis. La interparolo sin turnis al novaj amikecoj, estigitaj sole de la spirito de Esperantismo. La grafino diris, ke Esperantismo estas nur faktoro, tamen tre grava faktoro, en la ĉiama penado de la homaro liberigi sin el memforĝitaj sociaj katenoj.
—Jes, tio estas tute vera, via grafina moŝto,—diris Leonardo, rigardante de ŝia al li suprenturnita vizaĝo al la vizaĝo de la enpense kapjesanta profesoro,—kaj similan aserton oni povas fari pri la scienco. La scienco en sia tuteco estas nur unu el multaj fazoj de la tuthomara serĉado al Dio; aŭ—ĉu mi plivole diru?—de la tutmonda penegado retrovi Dion.
Profesoro Bogdanov denove ekhaltis kaj rigardis la parolanton kun esprimo de surprizo kaj dubo.
—Se tio estas vera,—li diris milde,—mi certigas al vi, ke tre malmultaj sciencistoj konscias pri ĝi.
Leonardo rediris:
—Tre verŝajne ne; sed kiom da homoj, eĉ tiuj, kiuj pretendas titolon de pensuloj, konscias pri la plej alta destino de sia propra vivo?
La grafino demandis:
—Kio, do, laŭ via opinio, sinjoro Marston, estas la plej alta celo, kiun povas aŭ devas havi, ekzemple, la scienco?
La respondo venis post kelkaj momentoj:
—Plenumi sian parton, difinitan kaj necesan parton, en la jam aludita penegado en la direkto al Dio.
La trankvila certeco kaj la profunda konvinkiteco, kun kiuj Leonardo parolis, faris rimarkeblan impreson sur la gegrafojn. Metante manon sur la brakon de Leonardo, la profesoro diris kun granda mildeco:
—Vi estas tro granda viziulo por mi, kaj mi ne povus sekvi vin, se mi tion dezirus...
Lia edzino ĝentile interrompis lin, dirante kun ama, zorgoplena rigardo al li:
—Pro tio, karulo, ke vi tro multe laboradas super via speciala laboro. Via ĉiama enprofundiĝo en mikroskopaĵoj forprenas de vi la kapablon por pli vasta, viziista elrigardo! Se vi nur povus kredi je la ekzisto de spirita mondo! Ho ve, vi estas tro obstina materialisto.
La edzo ridetis.—La demando,—li respondis,—ĉu spirita mondo efektive ekzistas aŭ ne, ĝis antaŭ kelka tempo ne interesis min, kaj tio kaŭzis al la grafino iom da maltrankvilo. Sed de kiam mi aŭdis tiom pri supozitaj spiritistaj aferoj de unu el niaj najbaroj, mi trovas en ĝi sufiĉe da allogo—distriĝo, se vi volas—el pure akademia vidpunkto, kompreneble.
Leonardo demande ekrigardis la gegrafojn, kaj diris vigle:
—Malmultaj scienculoj en mia lando dubas en la nuna tempo pri la ekzisto de spirita mondo. Tre malĝojaj personaj spertoj eksterdubigis por mi ne nur la ekziston de la spirita mondo, sed ankaŭ la kredindecon de la aserto, ke malbonaj spiritoj okaze enloĝas homojn kaj regas iliajn agojn.
—Efektive?—Ho!—Samtempe ekkriis la gegrafoj kun demanda tono, montranta, ke ili deziras aŭdi ion pli pri ĉi tiu travivaĵo. Pensante, do, ke rakonto pri la historio de fraŭlino Haverford povos esti utila por liaj gastigantoj, Leonardo diris plue:—Se tio povas interesi vin, mi volonte rakontos al vi tre strangan historion, kiu profunde kortuŝas min, kaj kiu kaŭzas al mi grandan zorgemon.
Ambaŭ avide kaj kunsenteme petis lin tion fari. Dum ili malrapide reiris al la domo, Leonardo elokupis la atenton de siaj bonkoraj amikoj, parolante pri la terura ŝanĝo, okazinta en Delfino Haverford sekve de memvola submetiĝo al la regado de spirita estaĵo. Li priskribis la antaŭajn, estimindajn karakteraĵojn de la kompatinda virino, la ruinigon de esperiga knabo, kaj la influon, kiun havis ĉi tiu malfeliĉo sur la vivon de ties patro. Li rakontis al ili pri la promeso, donita al sia mortanta patro rilate al Lorna Prior, kaj pri la timo, kiun li sentadis, ke fraŭlino Haverford sub la influo de okultaj potencoj nun penos morale ruinigi la knabinon. Leonardo parolis kun granda seriozeco kaj kortuŝiteco, kiuj tre impresis liajn aŭskultantojn. Antaŭ la fino de la rakonto, la trio atingis, tra veranda pordo, la salonon. Tie, en la mezo de la ĉambro ili staris dum kelka tempo en la duonlumo, priparolante vigle, sed kun malsamaj sentoj, la psikologiajn demandojn, starigitajn de la ĵus aŭdita rakonto.
La blankhara, dolĉvizaĝa grafino rigardis la seriozmienan anglon kun varma korinklino kaj ekkriis:
—Kian teruran vidaĵon tio malfermas antaŭ ni; sed mi tute kredas je la realeco de tiuj aferoj.
Ŝia edzo aspektis pensema.—Kara amiko,—li diris—, ĉi tiu afero tre interesas kaj kortuŝas min, unue ĉar ĝi koncernas vin tiel intime; sed ankaŭ de psikologia vidpunkto ĝi estas, sendube, tre esplorinda. Nu, kiel vi jam scias, mia cerbo, ŝajne, ne estas konstruita por esplorado de supernaturaj aferoj. Mia kampo estas elserĉado de naturaj fenomenoj kaj leĝoj. Efektive pro tio, ke kelkaj eminentaj fizikistoj, sin enmiksinte en psikaj enketoj, pli-malpli sentaŭgiĝis por la laboro en siaj specialaj fakoj kaŭze de antaŭjuĝoj, mi tenis min tute flanke de tiaj demandoj. Almenaŭ mi penis fari tion. Sed tio estas por vi tre grava afero, kaj, antaŭ ol vi foriros, vi nepre devas viziti viron, kiu povos, se tio estas ebla, ĵeti lumon sur ĝin. Ĉu vi ne pensas, mia kara,—li demandis sian edzinon,—ke vizito al Bazilo Musatov tre interesos kaj eble helpos sinjoron Marston?
—Sendube,—respondis la grafino;—mi nur atendis oportunan okazon proponi ĝin, kaj mi estas certa, ke Bazilo Musatov tre interesiĝos pri tiu stranga afero.
La profesoro konsente ekbalancis la kapon kaj diris:
—Li estas stranga kaj kutime sindetenema homo, donanta al fremduloj impreson de malĝentilulo. Tamen li estas famekonata, kaj de la vilaĝanoj en la ĉirkaŭaĵo respektegata kiel sanktulo kaj kiel homo posedanta grandan potencon super ĉiuspecaj demonoj, sorĉaĵoj, k. t. p. Li loĝas en izola loko ĉirkaŭ dek verstojn de ĉi tie. Li scias iom la Esperantan lingvon kaj regule korespondas kun du aŭ tri alilandanoj pri psikaj aferoj. Sed, pro manko de buŝa ekzerciĝado, li parolas iom neperfekte. Ĉu vi volas viziti lin? Bone. Mi tuj ordonos pretigi la kaleŝon.
Survoje la profesoro sciigis al Leonardo multajn interesajn aferojn el la historio kaj pri la karaktero de Bazilo Musatov kaj samtempe kelkajn informojn pri nuntempaj religiaj statoj de la lando. Bazilo Musatov edukiĝis de avo, popo de vilaĝo en Vladim gubernio, honesta, severmora homo. Ne estante filo de popo, Bazilo ne estis devigata alpreni la saman, pastran okupon. Post la morto de la avo, Bazilo aliĝis al raskolniki t. e. malortodoksuloj. Pro sia maltima parolemo li suferis multe da persekuto kaj fine transportiĝis en Siberion. Tie—ĉu malgraŭ, ĉu sekve de teruraj travivaĵoj—malvolviĝis en li tre stranga, fervora religieco. Laŭ famo li suferadis ĉiajn insultojn, ĉiajn mizerojn senplende kaj ĉiam ame benante siajn turmentantojn. Li havis, oni diras, misteran povon sanigi malsanulojn per simpla manpremo aŭ milda frotado de la doloranta loko. Kiam, en la jaro 1905, eliris proklamo, stariganta en Rusujo religian liberecon, li revenis kun areto da sekvantoj. Sed certe estas, ke li ŝuldas sian liberecon ne al tiu proklamo, sed al unu mirinde nobla ago. Li sanigis de epilepsio aŭ—kiel oni asertas—liberigis de malpura spirito la solan, amegatan filon de la tiea guberniestro, kvankam ĉi tiu antaŭe traktadis lin kun granda krueleco. Liaj sekvantoj, plejparte nur ŝajn-ortodoksuloj, nun reiris malkaŝe al sia sekrete tenita kredaro. Multaj faris tion tuj post tiu proklamo; kaj, laŭ ĵusa raporto, la ortodoksa eklezio perdis multe da anoj.
Bazilo kun sia sekvantaro unue loĝiĝis en Moskvo kaj poste en Peterburgo. Tie ili aliĝis al tiu nova organizaĵo, la Bratzy aŭ fratetoj. La Bratzy predikas pri diversaj moralaj temoj koncernantaj la ĉiutagan vivon, kaj konsolas tiujn, kiuj venas al ili kun koroj vunditaj kaj premitaj en batalado kontraŭ neegalaj, konfuzaj vivokondiĉoj. Sendube li celis inspiri al ili sian propran religian fervoron kaj alprenigi al ili sian apartan kredaron pri spirita vivado. Sed, malsukcesinte, Bazilo forlasis Peterburgon kaj sin retiris en izolan kampodomon, ĉagrenita reformemulo. Malgraŭ siaj strangaj ideoj kaj bigota fido je si mem, li estas profunda pensulo kaj senduba noblulo, al kiu oni povas multe pardoni. Li tenas kaj sentime disvastigas opiniojn, kiuj nepre alvenigus ĉiujn aliajn en konflikton kun la guberniestro, sed ial oni ne volas aŭ ne kuraĝas tuŝi lin.
Leonardo aŭskultis kun vigla intereso la rakonton de la maljuna profesoro kaj plezure antaŭrigardis konatiĝon kun tia neordinara persono. Subite la kaleŝo haltis. Jam noktaj ombroj falis, kaj plena silento regis en la ĉirkaŭaĵo. Mallarĝa, falĉilforma luno ĵetis inter malrapide preterpasantaj nubetoj malhelan lumon sur la pejzaĝon, kies unutoneco malrigidiĝis nur per kelkaj strangaformaj salikoj, starantaj ĉe la bordo de dormeme serpentumanta rivereto. Elkaleŝiĝinte, la du viroj iris laŭ mallarĝa, malglata vojo, gvidataj de servisto kun lanterno, kaj post nemultaj minutoj atingis la hejmon de la sanktulo. Responde al demando de Leonardo, la grafo diris:
—Ne, Bazilo Musatov ankoraŭ ne enlitiĝis, li foruzas multe da "noktomeza oleo"; sed lia domistino, maljuna Sonjo Dmitrijevna, tre verŝajne jam ronkas, metinte la noktomanĝon en kaserolo sur la fornon. La sanktejo de nia amiko troviĝas ĉe la malantaŭa flanko de la domo, kaj sendube ni baldaŭ vidos lumon de kandelo lumigantan ĝian fenestreton.
En la duonlumo Leonardo povis nur vidi, ke la domo estas malnova, plejparte ligna konstruaĵo, iom pli bonaspekta, ol la ordinara rusa farmdomo de tiu distrikto. Du lignaj kaj iom nefirmaj peronoj kondukis al mallarĝa verando, okupanta la tutan larĝon de la domo. Super ĉi tiu verando, kaj super partoj de la du apudaj flankoj de la konstruaĵo, troviĝis dua, tegmentita verando kun krude ornamitaj, fenestrosimilaj arkaĵoj. La rusa nobelo la unua supreniris la ŝtuparon kaj frapis la dompordon. Leonardo sekvis, per la rigardo esplorante la strangan fasadon. Post kelkaj momentoj la pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis mezgranda, larĝaŝultra viro, vestita per longa, paltosimila surtuto el malhela ŝtofo kun leda zono. La lumo de la lanterno nur montris, ke lia vizaĝo estas kovrita de nigra barbo. Malrapide li malfermis la pordon kaj trankvile, preskaŭ reve, rigardis la venintojn. Subite li ekparolis ruse:
—Ho! Via grafa moŝto. Tio estas vi? Kun amiko. Bone. Envenu, mi petas. Tia malfrua vizito surprizas min; sed, supozeble, grava afero alvenigas vin.
La sinteno kaj parolmaniero de la viro montris plezuron kaj simplan dignon kun tuta malesto de la humileco, kiun Leonardo dum sia vizito tiel ofte rimarkis ĉe subuloj alparolantaj superulojn. Ili eniris iom vastan, krude meblitan ĉambron, lumigitan per lampo staranta sur komodo. La profesoro respondis Esperante, parolante malrapide:
—Bonan vesperon, Bazilo Musatov. Mia amiko, sinjoro Leonardo Marston, estas famekonata angla Esperantisto, kaj mi kondukis lin ĉi tien, por ke li povu priparoli kun vi tre interesan okazaĵon, kiu, laŭ lia opinio, klare pruvas la eblecon esti regata de malpuraj spiritoj.
—Ho, via moŝto,—demandis la religiulo ruse,—ĉu li do konvertis vin?
—Tute ne,—respondis la profesoro, iomete embarasite de la neatendita demando,—tamen mi estas jam malpli inklina aserti la neekziston de spiritaj estaĵoj.
—Kuraĝiga ŝanĝo;—diris solene la nigrabarbulo kaj, sin turnante al Leonardo, ekprenis ambaŭ liajn manojn. La plena lumo de la lampo nun montris al tiu lasta la rimarkindajn trajtojn de la kamparano. Lia vizaĝo unuavide estis nedelikata, preskaŭ maldelikata kaj ŝajne apartenis al la vulgara tipo de tiu parto de la lando. Lia malhela hararo kaj longa barbo estis nekombitaj. Sed la frunto estis la frunto de sentima pensulo, kaj liaj iom enkavigitaj, malhelaj okuloj, malantaŭ superpendantaj, vilaj brovoj, montris neordinarajn inteligentecon kaj animplenecon. Kelkaj sulkoj ĉirkaŭ la buŝo kaj en la kavaj vangoj vidigis, ke multaj suferoj kaj ĉagrenoj maldolĉigis al li la vivon. Tamen por simpatiaj okuloj la plej karakterizaj trajtoj de la viro estis forta volpovo, strange intermiksita kun kortuŝa mildeco.
Ambaŭ viroj esplore rigardis unu en la okulojn de la alia. Bazilo Musatov la unua ekparolis, uzante la Esperantan lingvon, malrapide, haltade:
—Ĉu la lumo de la Dia amo jam lumigis vian animon?—li demandis, sed tuj aldiris:—mi ekvidas, ke ĝi lumigis. Sciigu al mi, frato, mi petas, kial vi venis ĉi tien. Parolu malrapide kaj simple.
Metinte kun dignoplena mieno tri krudajn seĝojn apud la fornon, li invitis siajn gastojn sidiĝi.
Per malmultaj kaj simplaj vortoj Leonardo denove rakontis sian strangan historion. Sentante, ke li parolas al persono, kiu plene simpatias kun li kaj plene komprenas lin, li prezentis la okazintaĵojn kaj siajn proprajn konkludojn el spirita vidpunkto.
Bazilo Musatov aŭskultis seriozmiene kaj kun videbla kortuŝiĝo, preskaŭ ne formetante la okulojn de la alloga vizaĝo de la anglo. Kelkfoje li konsente ekbalancis la kapon, kaj du aŭ tri fojojn li devis peti la profesoron, ke li afable traduku por li rusen frazon, kiun li ne tute komprenis. Poste li pene respondis kun kelkfoja helpo de la grafo. Lia esprimplena vizaĝo ardis pro profunda emocio kaj fervora deziro, ne nur doni al sia fremda vizitanto la utilon de sia propra sperto, sed ankaŭ malfermi la okulojn de sia najbaro je la realeco de la spirita mondo. Ofte estis por la aŭskultantoj dolore vidi lian grandan penon esprimi siajn pensojn per nesufiĉa lingvaĵo. Li fervore parolis pri la baraktoj de sia animo en marĉoj de malbonaj pasioj; pri la terura batalado, kiun li eltenis kun potenculoj, volantaj entiri lin en ankoraŭ pli profundajn abismojn.
—Mi scias,—li ekkriis pasie,—kion signifas esti en la tenego de malbonaj, mensogemaj demonoj, kaj mi scias la ekstazan ĝojon esti liberigita el ilia potenco de la ama korfavoro de Dio. Liberigite, mi petegadis la Dian Patron kun larmoj kaj ĝemado en la daŭro de multaj sendormaj noktoj, ke Li donu al mi la povon spirite eltrovi malbonajn supernaturulojn por la utilo de simile turmentataj animoj, kaj liberigi ilin. Sed multajn lecionojn mi devis ellerni, antaŭ ol mi ricevis tiun kapablon. Kelkajn el tiuj lecionoj mi tre dezirus komuniki al vi, sinjor’ anglo.
Al la streĉe aŭskultantaj vizitantoj Bazilo rakontis plue, kiel, post longaj fastoj kaj preĝoj, li kapabliĝis kontraŭstari kaj kelkafoje elpeli demonojn. Malfeliĉe Leonardo ne povis kompreni ĉion, kion li diris, kaŭze de troa ekscitiĝo, kun kiu li parolis, kaj iom tro laŭvorta traduko el lia gepatra lingvo. Fine la nigrabarbulo diris:
—Mi sufiĉe bone konas la agadon de via "Societo por Psikaj Enketoj" per Esperanta gazeto "La Spirita Mondo", kiun unu el miaj korespondantoj en Parizo regule sendas al mi. Sendube multaj honestaj ... Ljuboznatelnie?—via grafa moŝto,—li demandis, sin turnante al la profesoro.
—Sciavidaj—tradukis ĉi tiu.
—Dankon;—sciavidaj homoj sin okupas per tiuj spiritistaj enketoj, sed ho! Kiom ilin trompas mensogantaj demonoj, kaj kiom ili endanĝerigas kaj efektive ruinigas multajn homojn, pleje malsaĝajn virinojn. Jen la malnova deziro ... obnaruĵit razvernut—mi petas, via moŝto?
—Malvolvi, malkaŝi, eltrovi misterojn.
—Dankon;—malnova deziro eltrovi spiritajn misterojn, kiujn Providenco saĝe kaŝis antaŭ ni. Ili uzas danĝerajn, malpermesatajn rimedojn, kiuj povas nur konduki, laŭ malĝustaj vojoj, for de Dio, al malfeliĉego.
Leonardo estis tre kontenta renkonti spertulon, kiu tiel plene samopiniis kun li. Dirinte sian kontentecon, li demandis:
—Nu, kara amiko, kiujn lecionojn vi devis lerni?
Elesplore kaj kun videbla korinklino rigardante en la vizaĝon de la fremda vizitanto, la kamparano respondis solene:
—Antaŭ ĉio, unu lecionon, frato, la lecionon pri la ... ĉiopova ... ne, tio ne estas la ĝusta vorto ... la ĉion venkanta potenco de la amo. Malamo faras, aŭ plibone, efikas neniom, eĉ ne kontraŭ demonoj. Memoru, ke vi havas aferon ne nur kun malbonaj, spiritaj estaĵoj, sed ankaŭ kun homaj estaĵoj. Se vi volas venki homajn korojn, eĉ korojn en tenego de demonoj, lasu vian propran koron pleniĝi per Dia amo. Nenio povas kontraŭstari ĝin. La mondo ankoraŭ ne konas la potencon de la amo. Multaj malbonaĵoj nur venkiĝas de amo; pli multaj, ol kiom homoj supozetas. Malamo kaj malestimo estas senpovaj kontraŭ demonoj; ili nepre superos vin en batalejo de malbonaj pasioj. Ne malamu. Ĉu vi memoras—kompreneble vi scias ... igumamma ... mi petas, mia grafa amiko ... ho, jes, citaĵon el la Skribo de Sta Judaso?—Li serĉis momenton en sia surtuto kaj eltiris pale verdan volumon, Esperantan Novan Testamenton.—Jen ĝi estas: "Sed Miĥaelo, la ĉefanĝelo, kiam, en kontraŭstaro al la diablo, li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: ‘La Sinjoro vin riproĉu’."
Bazilo Musatov fermis la libron kaj malrapide reenpoŝigis ĝin. Ambaŭ vizitantoj atendis ĝis li parolos plue. Tion li faris post momento, dirante:
—Kaj la dua leciono estas jena: gardu vin, ke via motivo estu pura. Vi devas agi mal... malegoiste, en simpleco de l’ koro, timante Dion. Estas ja danĝera afero kontraŭstari supernaturajn potenculojn kun ... kio estas la ĝusta vorto? ... kun dividita koro. La povo kaj la gloro alskribiĝu al la Eternulo.
Dum kelka tempo Leonardo rigardis enpense en la lumon de la lampo. Li ne povis malkompreni la rektan inspiron de la stranga kamparano, nek lian naivan supozon, ke li povos akiri superecon super la terura demona estaĵo reganta fraŭlinon Haverford. Fine li diris:
—Frato Bazilo, tio estas por mi gravega vizito: Vi malfermis antaŭ miaj okuloj novan vojon. Mi neniam forgesos viajn lecionojn. Mi dankas vin.—Li leviĝis kaj varme manpremis la vilaĝanon, aldirante:—Sed mi ekvidas, ke nia nobla amiko montras signojn de laciĝo, kaj, cetere, ni devas ne stari inter vi kaj via noktomanĝo, kiu, mi timas, difektiĝas sur la forno.
En la daŭro de la veturo hejmen Leonardo kaj la profesoro malmulte parolis. Ambaŭ estis okupitaj de siaj propraj pensoj. Ĉiu sentis, ke la medito de la alia estas tro serioza por enmiksiĝo; kaj ĉiu demandis sin, kiaj pensoj trapasas la kapon de la alia, kaj kia estos la sekvo de la ĵusa vizito rilate al lia propra vivo.
ĈAPITRO V
Leonardo revenis hejmen post unutaga resto en Londono. Tie li konsiliĝis kun siaj prokuristoj pri gravaj aferoj rilate al la sekreta heredaĵo kaj vizitis Malkomon Vincent ĉe sia amiko, doktoro Garner. Kun ĝojo li trovis, ke la pliboniĝo de la junulo estas, kvankam nerapida, tamen seninterrompa kaj esperplena.
Survoje de la stacidomo Linkfield li renkontis Lornan Prior kun hokeo-bastono en unu mano kaj ĉapelo en la alia. Ŝi salutis lin kun gaja rideto kaj montro de senartifika ĝojo. Ricevinte sciigojn pri la feliĉa paso de lia longa vojaĝo kaj pri la farto de Malkomo, ŝi ekkriis:
—Ho, sinjoro Marston, mi tiom senpacience atendis vian revenon! Lastan sabaton la patro, Malkomo kaj mi ricevis de viaj amikoj, gesinjoroj Harding el Elmcroft, invitokartojn al festeto, okazonta venontan merkredon. Sendube vi trovos vian invitilon inter la leteroj, kiuj atendas vin—tia amaseto, kuŝanta sur via skribtablo! Bedaŭrinde kompatinda Malkomo ne povos iri, kaj la patro, malgraŭ miaj petegoj, ne volas akcepti. Sed li permesis al mi iri sub via kompetenta prizorgo.
—Bone, virineto. Mi bedaŭras, ke via patro ne volas iri—la distriĝo farus al li bonon—sed, verdire, mi ne supozis, ke li akceptos la inviton. Nu, volonte mi prenos sur min la gravan taskon deteni vin de petolaĵoj. Mi estas tre kontenta, ke gesinjoroj Harding ankaŭ invitis vin. Ili estas tre ĉarmaj kaj afablaj homoj. Ĉu vi jam respondis?
—La patro skribis hieraŭ pro mi, akceptante, en la okazo se mi povos akompani vin.
—Ĉu via onklino Delfino ankaŭ ricevis invitilon?
—Mi supozas, ke ne. Ŝi ne aludis ĝin. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ ŝi iros ien al la marbordo, verŝajne por siaj nervoj. Sed kial vi aspektas subite tiel seriozmiena?
—Ĉu mi aspektas seriozmiena?—Leonardo demandis distrite.
—Jes,—respondis la knabino riproĉeme,—kutime via vizaĝo havas tre trankvilan, senpasian aspekton, kiel statuo ĉizita el kolorita marmoro, kvazaŭ vi vivadas en animoregionoj alte super ni ordinaraj mortemuloj. Sed kelkafoje dum la lastaj monatoj mi rimarkis, ke vi aspektas tre serioza, tro serioza; efektive. Kaj antaŭ momento via vizaĝo alprenis mienon, kvazaŭ subite la zorgoj de la tuta mondo surmetiĝus sur viajn ŝultrojn.
Leonardo devigis sin rideti.—Oni diras,—li respondis,—ke karakteriza trajto de la tipa, moderna fraŭlino estas troa troigemo. Mi vidas, ke ankaŭ vi, Lorna, suferas de tiu nuntempa, malbona tendenco.
—Ho, sinjoro Marston,—rediris la knabino kun ŝajnige alprenita digna mieno,—oni ne lernigis al vi troan ĝentilecon en Rusujo. Efektive! Mi ne vidas en mi tipe modernan fraŭlinon; dankon! Sed,—ŝi aldiris gaje,—mi devas ne malpaciĝi kun vi en la nuna tempo, pro timo ke vi rifuzos konduki min al Elmcroft. Mi devas konfesi, ke mi antaŭsentas grandan plezuron. Tio estas ja la unua invito, kiun mi ricevis al festeto en malnova, historioriĉa domego. Ho! kiel ofte mi deziregis rigardi de proksime tiun belan, pentrindan konstruaĵon; sidi en la kiosko, kie malfeliĉa Lady Hilda Etherington verkis siajn malgajajn, sed tiel belajn versaĵojn; kaj trapasi la herbejon, kie la du kuzoj, Arturo Hampton kaj Paŭlo Falkoner, tiel furioze duelis pro la amo de bela Dora Moffat. Mi ankaŭ tre deziras konatiĝi kun sinjorino Harding. Oni jam priparolas ŝin en la ĉirkaŭaĵo kiel treege ĉarman bonan, kaj ankoraŭ tre belan virinon. Mi adoras belecon kunigitan kun boneco.
Leonardo ekrigardis kun konsenteco la animplenan vizaĝon de la knabino, lumigitan de junula viveco. Vespera venteto flirtigis ŝiajn brunajn harojn, kiujn radioj de la subiranta suno delikate origis. Ŝi aspektis bela, korpura, bona.—Jes, Lorna,—li diris,—noblanimeco kaj boneco kunigitaj estas elementoj de granda, malofta ĉarmo. Boneco, precipe en sia plej alta grado, sankteco, ĉiam beligas; sed ekstera beleco ne ĉiam estas signo de boneco; male, ĝi ofte fariĝas malhelpo al boneco.
—Jes, mi tute konsentas kun vi, kaj certigas vin, ke mi multe pli sopiras esti bona, ol esti bela. Sed, ho, mia animo raviĝas de la belo en ĉio ĉirkaŭ mi. Mi ne povas ne esti ravata. En ĉio bela mi vidas kvazaŭ la vizaĝon de Dio. Jen, rigardu, sinjoro Marston, tiun belan malleviĝon de la suno kun tia riĉo da harmoniaj koloraĵoj. Ĉu iu povas rigardi tian vidaĵon, ne sentante sanktajn emociojn kaj inklinon adori?—
La pensemaj okuloj de la viro sin turnis denove, post rigardo al la rimarkinde bela sunsubiro, kun nova sento de plaĉo kaj admiro al la entuziasmigita vizaĝo de la knabino ĉe lia flanko. Lorna ne rimarkis lian admiran rigardon; ŝian atenton ensorĉis la ardanta okcidenta ĉielo.—Ĝoju,—li diris,—pro nobliga amo al la belo; ĝi estas altvalora donaco. Nu, viaj vortoj rememorigas al mi kelkajn frazojn el via lasta letero, pri kiu de mia reveno el Svisujo mi deziris paroli kun vi. En tiu letero vi skribis pri kunvenoj, kiujn vi ĉeestis en Londono, kaj kiuj donis al via vivo novan inspiron, novan celon. Mi tre volus scii iom pli pri tiuj kunvenoj. En la nuna tempo tiom da ŝajne bonaj, sed vere insidaj ideoj elmetiĝas, ke oni devas esti tre singarda.
Ili nun alproksimiĝis al vojkruciĝo. La ĉefvojo kondukis rekte antaŭen al la vilaĝo, kie troviĝis la domo de Leonardo, kaj flanka vojo tra bela erikejo al la malnova hejma bieno de la familio Vincent. Ĉe la lastaj vortoj de Leonardo Lorna malrapidigis siajn paŝojn kaj kun signoj de ioma konfuziĝo surmetis al si la ĉapelon, zorge fiksante ĝin per du pinglegoj.
—Jes,—ŝi respondis, ne rigardante la demandinton, kaj penante paroli fervore,—mi tre ŝatas la okazajn kunvenetojn en la domo de sinjorino Dunlop kaj aliaj. Oni tie renkontas tre agrablan kaj bonan societon. La temoj pritraktataj ofte estas "la artoj en la servo de la religio" kaj ... "la dediĉo de ĉiuj ... pensoj al la venonta gloro de Mesio sur la tero". Sed mi devas ne reteni vin; vi certe deziras rapidi hejmen, kaj mi volas esti en la domo, kiam la patro revenas por la temanĝo.
Leonardo rimarkis la embarason, tiel neordinaran ĉe la knabino, kaj ioman malinklinon priparoli tiujn kunvenojn. Li ne povis ne senti surprizon kaj ĉagreneton. Ĝis tiam Lorna montris al li ĉiam plenan, kvazaŭ infanan konfidon kaj kun kortuŝa malkaŝemo lasis lin partopreni ŝiajn ĝojojn kaj malĝojojn. La sprita kaj sciama knabino ĉiam volonte venis al li kun siaj intelektaj kaj spiritaj malfacilaĵoj kaj avide aŭskultis lian instruon pri interna vivado kaj memkulturado. La egalanima vizaĝo de Leonardo, tamen, ne montris la pensojn, pasantajn tra lia kapo. Laŭ sia kutima milda parolmaniero li diris:
—Bone, kuru do hejmen. Laŭvole vi povos sciigi al mi iom pli pri tiu nova kulto sur la vojo al "Elmcroft".
Kelkajn tagojn poste, kabrioleto, tirata de bela, vigla ĉevalo, laŭiris tre plaĉan ĉefvojon en la graflando Hertford en la direkto al "Elmcroft". Leonardo sidis sur la veturigistejo, kondukante, kaj ĉe lia flanko, sur iom pli malalta loko sidis Lorna. Malantaŭ ili, sub lakea sidejo vidiĝis du malgrandaj valizoj. La frua posttagmezo estis tre bela; pli idealan aŭtunan tagon gesinjoroj Harding ne povus elekti por sia festeto. La du kunveturantoj babilis gaje. Ambaŭ plene ĝuis la rapidan iradon tra la ĉarma, sunlumigita kamparo. En la daŭro de duonhoro la vojo kondukis ilin laŭlonge de la dorso de alta teraĵo. Ambaŭflanke etendiĝis, videbla ĝis distanco de preskaŭ dek mejloj, tre okulplaĉa, ondoforma pejzaĝo, prezentanta belajn, ĉiam ŝanĝiĝantajn vidaĵojn.
Lorna estis en serena humoro, plena de feliĉaj antaŭsentoj tiaj, kiajn nur facilkora juneco povas estigi. Jen ŝi faris al sia kunulo demandojn pri supozeblaj programeroj de la festeto aŭ pri renkontotaj gastoj; jen ŝi petis la amikon paroli pri sia libertempa vojaĝo en Svislando aŭ pri liaj travivaĵoj en Ruslando. Gaje ŝi ekkriis:
—Ho, kiom mi antaŭĝuas vian parolon! Mi nur aŭdis vin paroli kelkfoje en la vilaĝo kaj unufoje en Londono ĉe Esperantista kunveno, kiam mi ankoraŭ ne povis plene kompreni "nian karan lingvon". Nun vi estos en via elemento, kaj mi tre esperas, ke ĉiuj forportos iom el la fajro de via entuziasmo.
Leonardo ne povis ne rideti.
—Ni esperu al la efiko de tiu fajro,—li respondis serene,—sed ne supozu, ke ĉiuj el tia multspeca aŭdantaro estas tiel impreseblaj aŭ tiel entuziasmigeblaj, kiel vi, Lorna.
Dum kelka tempo ambaŭ silentis, okupitaj de siaj propraj pensoj, konsciante egalmezure la ĉarmon de senĝena, ama kunuleco. Leonardo reveme sin amuzis per sia vipo, ludeme tuŝetante per ĝi la dorson de la ĉevalo kaj aŭskultante la ritman sonon de ĝiaj hufoj. Lorna ĉirkaŭrigardis enpensiĝe. Subite ŝi ekparolis fervore:
—Kiel bela estas la mondo, sinjoro Marston! Sufiĉe bela, mi kelkfoje pensas, por la "miljaro", se nur la koroj de la homoj estus en harmonio kun la beleco kaj la boneco ĉirkaŭ ni.
—Jes,—respondis Leonardo,—kaj tio denove rememorigas al mi vian lastan leteron. Babilu iom pri via nova kulto.
La junulino, ĵetinte kaŝitan ekrigardon al la firma profilo de la kunveturanto, klinis la kapon kaj iom nerveme kunfrapetis la lakitajn pintojn de siaj novaj ŝuoj. Plivole ŝi ne parolus pri siaj novaj konatoj en Londono, timante, ke ŝia prudenta, singardema amiko iel malaprobos ilin. Sed eĉ ne unu momenton ŝi demandis sin, kian rajton li havas, kontroli ŝiajn aferojn.
—Ho,—ŝi respondis kun sufiĉe gaja tono,—tio ne estas nova kulto, sinjoro Marston. Mi jam sciigis al vi kelkajn temojn, kiujn oni pritraktas. Lastan fojon,—ŝi diris plue kun ekmontro de profunda sento,—sinjorino Lula N. Hogan, virino de granda spiritopleneco kaj mirinda klereco, parolis pri baldaŭa dua apero de la Mesio kaj pri jam amasiĝantaj signoj, antaŭombrantaj ĝin.
—Jes; ekzemple?
Lorno ne tuj respondis.
—Nu,—ŝi diris post momento,—la signoj estas ja multaj. Antaŭ ĉio inspirita sopiro de la kristanaro kaj de kelkaj alikultanoj; la priprofetita apero de "energio de eraro", erarigaj instruistoj, ĝenerala preteco kaj multaj aliaj. Poste sinjorino Selinda Paul priparolis belege kaj inspire la bezonon pri tujaj preparoj por la bonvenigo per ĝisfunda korpuriĝo. Iu sinjoro Mirza M. Heilman, la ĉefa instruisto, kiun oni ŝajne respektegas, voĉlegis kelkajn treege belajn poemojn, verkitajn de li mem. En unu el ili li rave priskribas la belegecon de purigitaj animoj kaj la eldiecon de pura amo, belo, ĝojo, ktp. En alia li prikantas majstre, mi certigas vin, majstre, la mallumecon de pekopremegata mondo kaj, kontraste, la aperontan, radibrilan lumon de la "Suno de Justeco". Sed la plej ĉarma parto de la kunveno estis la lasta: violonludo de sinjoro Heilman. Neniam antaŭe mi aŭdis—kaj mi dubas, ĉu vi iam aŭdis—tian ĉielecan ludadon. Mi ne povas priskribi ĝin. Kiel mi povus? Mi nur scias, ke ĝi ekprenis mian tutan animon; ke ĝi tremetigis ĉiun fibron de mia spirita estaĵo, kaj, je la fino, ĵetis min en ekstazon de spirita ĝojo.