Petanto

Alrampas vir’ kun ruband’ sur frunt’,
la kapo ore kronita;
malpura estas mantela punt’
ĉar kvazaŭ en koto trenita.
«Sinjor’ de Infero, aŭskultu min,
mi reĝ’ sub turmentoj fobiaj;
por rekompenco mi serĉas vin,
ĉar estas mi nun el la viaj.
Por multaj estas ĝuinda frand’
pacan landon rabi;
Ne zorgis mi, perfidiĝis land’
kaj popol’, kiujn devus mi savi.
Sed poste rabistoj foriris en tim’
sen fiero pro sia ago;
rikanas popolo en malestim’;
jen pro la perfid’ mia pago.
Mi petas al vi, Sinjor’ en ver’:
forigu nun la signon,
ke povos mi levi en liber’
la frunton kaj havi dignon!»
Per nomo Satano enskribas lin,
kaj ridas el fundo de l’ koro;
li premas la reĝon stampitan al sin’
por kiso al buŝ’ en fervoro.
«Dankon, la guston de sulfur’
ĉiame mi ege emis.
Donis ĝin ĉiu rompita ĵur’,
kiu sob liberecon premis.
Kun Judas enskribiĝis vi,
laŭdindas tie stari.
Pri stampo brula povas mi
por vi nenion fari.
Ĝin vi havos en vivo kaj mort’,
en rakont’ kaj hejmoj subteraj;
forigi ĝin povas neniu fort’,
eĉ ne la flamoj inferaj.»

Alta gasto

Venas sur falva ĉeval’ rajdant’,
skeleto en nigra mantel’;
Serpon li firme ligis ĉe flank’,
haltas ĉe l’ nuna cel’;
grimace salutas li majstron de Hel,
tra la nokto.
«Hoj-raŭ!» li raŭke tusas,
«gajon en ejo seanca.
Ĉiloke preferas mi loĝi.
Altulo! prezentu sidlokon.»
Satano el seĝo sin levas.
Palpas li frunt-rubandon.
«Sinjoro frato, bonvena amik’,
trovas ĉi tie vi hejmon.
Komencos ni dancon kun sving’ kaj kik’
tra la nokto.»
«Hoj-raŭ!» la Morto raŭkas;
«ĉiame, amik’, mi vin amis.
Laca vagadas mi sklave
tra l’ mond’ sur ter’ kaj ondoj,
kolera al Majstro mi servu,
forigi vivon por vivo.
Ne lukris mi gajnon salajran;
senpage mi devas agi;
se igu mi senhomiĝon,
rapide rekreskas la idoj.
Ĉi tie la ĝustan estron
karan mi rekonas;
ĉi eje libersenteme
mi dancu la morto-dancon.»
«Pli ol volonte,» alkantas diabl’,
«deziras mi al vi orgion;
oftege sur vojo laŭ kapabl’
perfidis vi la vivon;
kaj sendis homidan rostaĵon por tabl’
tra la nokto.
Profitas mi de ĉiu branĉ’
kiun vi tranĉas juna.
Al certa venko do estas ŝanc’
per nia labor’ komuna.
Nun akorde ni tretu al danc’.
tra la nokto».

Troldanco

Tretadas kun klaka son’
ĉevala ŝuo kaj huf’;
paŝetas piedo sur ŝton’,
trotiĝas sur rok’ kaj tuf’,
kaj kvazaŭ monta nebul’
blovata de venta ĵet’,
infestas trola pulul’
en onda impet’.
Knarad’ de rusta riglil’,
fajfad’ en truo kaj fend’,
ĉe pintoj ulula tril’,
siblado en frida vent’;
alteje ŝrik’ kaj krieg’;
de tiu kant’ de infer’
danciĝas sovaĝa greg’
tra nokta veter’ ....
En tiu rokplena mond’
sin svingas kruro kaj vost’,
turniĝas sovaĝa rond’
kun huf’ kaj skeleta ost’;
ĉi valson per fia kanzon’
alkantas inaro de sorĉ’
kun rid’ kaj volupta ton’
kriĉante el gorĝ’.
Estis trol’ por trol’
en lasciva fol’;
altira hok’
estis Gro el Rok’;
sorĉiĝis knab’;
tiun Knut el Kab’
ŝi sorĉis al fola falo.
En sia obstin’
avidis li ŝin;
en cerba nebul’
ŝin kuntiris la ul’,
kaj la fino — hi-hi!
al la pastro — hi-hi!
Ridegis tuta valo.
Fariĝis jen ŝanĝ’
por nova aranĝ’;
mordadis nun ŝi
kaj sakris al li;
rokeje en fol’
ŝi ludis kun trol’,
ke eĥis de rid’ ĝis la foro.
De Knut ĉiu id’
foriĝis el vid’,
grasiĝis por buĉ’,
pikiĝis por buĉ’;
surtabliĝis buĉaĵ’
kun branda trinkaĵ’
por Knut, manĝanta en ploro.
Tediĝis tamen ŝi
de tiu viv’ kun li;
sopiris tro
tiu vosta Gro,
eĉ se ŝi krie plendis.
Laŭ sia fia cel’
ŝi ŝlosis lin en kel’;
ekflamis brul’
de mur’ kaj ul’,
kaj ĉielen glimon sendis.
Ho-ho! kia brul’!
Streĉas sin flam’!
Vi Roko-fendul’,
jen lito por am’.
Jen grasa odor’
el flama fervor’;
por Julo ni fritas lardon.
Hoj ul’ el sub-ter’,
jen mi en liber’;
infera huful’,
jen ludo ĉe brul’;
hoj gnom’ el trolej’,
hoj jen plezurej’.
Ni ĝuu la varman ardon — — —
- - - - - - - - - - - - - - - -
- - - - - - - - - - - - - - - -
Injeto timas, ne aŭdis ŝi
kanton pli fian ol tiun ĉi.
Sed dancas trolar’ kiel bestoj.
Flirtas, kuradas kun bru’ kaj rid’
en hida avid’
diabloj aere en salta senbrid’
kun klake svingantaj vostoj.
Vibras estinge nordlum’ en fon’;
vento hojlas kun kriĉa ton’
tra sombraj monto-fendejoj.
Hurlas krioj kaj mok-ulul’
tra nokta turbul’;
en danc’ karakolas la trola pulul’
super la nudaj rokejoj.

*

Tonoj vekiĝas en vibra trem’,
kantas susur’ kvazaŭ roja ĝem’;
sonĝoj en nokto soras.
Klukas ludo el monta rokej’;
resonas fendej’,
kiel sub pluva flu’ sur altej’
amar-sopire ĝi ploras.
- - - - - - - - - - - - - - - -
- - - - - - - - - - - - - - - -
Jen dancas la gnomo en bela kolor’
kun ringoj ĉe l’ haroj ondantaj.
Li logas Injeton per danca fervor’
kun tonoj ĉirkaŭe vibrantaj.
«Ravege por vi!
Vi loĝu kun mi!
Ŝpinilon arĝentan ricevos vi.
Foriĝos en kanto kaj lud’ la timid’,
kaj bela la dancon vi tretos;
forgesos vi ĉion de l’ vunda perfid’
kaj plue eĉ ne suferetos.
Pri ajna sopir’
je unua dir’
vin servos inar’ mia laŭ dezir’.
Kombiĝos de unu la bruna harar’,
kaj plektos la dua la tufon;
beligos vin tria per kron’ kaj perlar’,
ĉemetas la kvara la mufon.
La kvina knabin’
per ŝuoj servos vin;
freŝigos la vangon la sesa in’.
La sepa el mia knabina ar’
susure ludigas la citron;
turniĝos de l’ oka stekaĵ’ sur l’ ardar’,
verŝiĝos bier’ en kalikon.
Aliaj en rond’
en danc’ kiel ond’
vin lulos en nia feliĉa mond’.
La naŭa plej loge vin distros per kant’
pri inoj kaj viroj svatemaj;
reĝine kunpaŝos vi mem en la danc’
en brilo de ŝtonoj gemaj.
Neniu el ni
egalas al vi,
dancanta sur orponto en graci’!»
«Malmulte min logas la blua montej’
kun brilo glima en haloj;
mi vidu la knabon el hejma ej’,
kantiĝis tiel en valoj.
Ho knab’ mia, vi!
Vin fidos ja mi!
Por ĉiam kune ekloĝu ni!»
«Ke vidu vi veron pri tiu knab’,
nur turni la kapon necesas.
Kun ino li sub la tegmenta trab’
kaj hejmon kaj mondon forgesas.
La ama sopir’,
nun nokta delir’.
Por mok’ Montarino, ne plu por dezir’.»
Rigida ŝi staras en tag’ kiel rok’;
la kor’ ŝia velke fridiĝas;
memore ŝi vidas en senta ŝok’;
la mondo por ŝi glaciiĝas.
Kaj turnas ŝi sin.
«Nun havu vi min.
Volonte fariĝu mi montarin’.»
Eksaltas la gnomo sur roka voj’;
li devas ja sorton laŭdi.
«Sed nun vi forgesu kaj vivu en ĝoj’;
min sekvu, kaj povos vi aŭdi
pri mia reĝej’
de kamp’ kaj montej’,
pri olda Gumlo en sia ej’!»

Montaj troloj

Basa plafon’. Distas muroj.
Prujno kaj blu-glacia glimo.
Sombra hal’.
Arĝento-branĉoj en ŝtono brilas,
kroĉa hok’ kaj inversa runo.
Aĉa blovo traa kvazaŭ
el kel’.
Tablo larĝa sin vastigas.
Hirtharuloj, nazegulinoj
sidas en rond’.
Muĝo, hurlo, lup-ululo,
grunto, grumblo, kruda krio
en tiu troleja
mond’.
Gratas krif’ skabion, kruston;
sango gutas; tondre ondas
rida kriĉ’.
Ege drinkas aviduloj;
mildetiĝas. Ogrin’ kaj ogro
tire frotas rostron al muzelo.
Delic’.
Peze sur la hala planko
pigre sin trenas gejunuloj,
laŭvica ar’.
Lante turnas sin ŝveba danco.
Bastokordaj tonoj vibras.
Svingas sin lace, oscede, plende
ular’.
Obtuze profunde en obskuro
ogrin’ ridaĉas, trol’ seksardas
en am-avid’.
Aŭdiĝas hurlo, ŝaŭma siblego;
krif’ al krifo, dent’ al gorĝo;
malamikon senhaŭtigus
ajno.
«Fie mensogis vi, montulo!»
krias Injeto: «Hide aspektas
via gvardi’!»
— «Ega eraro!» tuj respondas
la gnom’ afable: «Tiuj, vidu,
estas sklav-labora aro
mia!»
«Potenco tia, — ĉu ĝi sklavu?»
— «Senpotencas malluma nescio
dum tuta viv’.
Jen vi nun mem aŭdu.
Provu ni saĝon de troloj,
basan, malluman, sen senco
en ĝi.»
Alpaŝas li tiun plej aĝan:
«Kial kamparano semas printempe
semon? Nu?»
«Hu?» — tiu re-demandas.
Strabe, cerbume la trolo gapas.
Ridaĉe pork-okule rigardas:
«Hu?»
Alpaŝas li tiun plej junan:
«Diru kial sopiras maren
la river’?»
Tiu malvole paŭte grimacas,
spite li skuas longajn orelojn:
«Fluu ĝi kie kaj kien ajn
sur ter’.»
Alpaŝas li nun trolinon:
«Kial infan’ je malferm’ de okuloj
kriĉas?»
Gapas la trolino: «Kriĉu ĝi.»
Strabas malice al Injeto.
Flaras, grimacas, akre per dentoj
grincas.
«Tia la sklava parencaro.
Mankas demandoj; respondoj nur estas
tiaj de sklav’.
Ni prefere profunden iru
kanton aŭskulti lamentadan,
vortojn kolerajn de olda Gumlo,
praav’.»

Gruntejo

[Saĝula Ej’]

Profunde en la Skaro-enorm’
kaviĝas halo el kupro;
verdigre altiĝas la volba form’
kun glimo de gutoj el supro.
Bluetas glimo kvazaŭ en dorm’.
Gutadas fluet’ kiel salivum’
en tiu rok-hala sombro;
lacertoj siblas, obtuza zum’
oscede sonas en l’ ombro.
Serpent’ meandras en sonĝa mallum’.
Angule en kaŝo en sombra krepusk’
tra tempoj Gumlo sidas;
Li sekan radikon similas en kusp’,
la membroj torditaj rigidas.
Sur kapo kreskas likeno kaj musk’.
«Vi Gumlo, gardanto de l’ tradici’,»
alkriĉas la Blua-mont-gnomo,
«la Gumlo-kanton eldiru al ni;
ĉiamu en mond’ ĝia nomo.
Rubaĵojn nur kantas junuloj ĉi.»
Jen kvazaŭ streĉiĝas horloĝa risort’
ekgurdas la voĉa knaro,
kaj grince eliĝas ĉiu vort’
el olda Gumlo-kantaro,
en serĉo de ĝia praa fort’.

Kanto de Gumlo

Kantas Gumlo
pri pra-erao.
Regis gigantoj
la rondon mondan.
Nokto timiga
kovris la teron.
Mankis luno.
Mankis steloj.
Flamis nordlumo
sur glaciejo.
Val’ kaj kavo
en kaŝo sonĝis.
Bone estis
sporte ludi,
montojn fendi,
fajron ŝuti,
ŝtormon veki
kaj maron kirli,
glacion ŝovi
kun tondra bruo.
Bone ... bone
lukte ĝoji,
harojn tiri
kaj dorsojn rompi,
kapojn skrapi,
korne piki,
krife ŝiri,
orelojn tiri.
Bone ... bone
nur inerti.
En trankvilo
krurojn ŝpari
kaj neniun
taskon tuŝi.
Satŝtopita
dolĉe dormi.
Neniam zorgo
pro helaj vaporoj.
Neniam suno
al okulo.
Sen kreskaĵoj
la vastaj valoj;
neniu fum’
el hejma ej’.
Tago dormis
mortodormon.
Prujne blankis
trolaj mondoj.
Land’ en kvieto,
regno en pac’.
Tempo staris.
Ĉio mutis.
Ve! Ve!
Pereas erao.
Ve! Ve!
Fi-epoko ...
Kreskis Alvo.
Venis azoj.
Sun’ vekiĝis;
tag’ ekregis.
Sinkis nokto
nebuleja.
Venis al fino
gigant-erao.
Vintro ĉesis;
printempo varmis.
Glaci’ degelis.
Torentis akvoj.
Ĝermoj kreskis;
plantoj kreskis;
arbar’ densiĝis
nebul-deklive.
Kreskis viroj
kaj virinoj.
Fajro fumis
sur fulga ejo.
Ŝtalo plugis
duran grundon.
Sin vastigis
verdaj kampoj.
Sun’ subiris,
Sun’ leviĝis;
tago estris
mondan rondon.
Temp’ ĝermigis
longajn pensojn,
fiksis celon,
planon, solvon.
Lukto! Lukto!
Anim’! Anim’!
Jen, junuloj,
instiga vorto!
Ĉio anima
serĉas supren.
Ĉio trola
ŝirme sidu.
Jotuno glora
en mont’ kaŝiĝis,
rampis angulen
malfiera,
En roka kavo
malbenis tagon;
de l’ nokt’ profitis
por friponaĵo.
Vente pelis
primaveron.
Sendis neĝdunojn
kaj maliculojn.
Kovris vilaĝojn
sub gruz’ kaj sablo.
Turnis ŝtonojn;
ŝveligis glacion.
Baris, haltigis
per mur’ kaj mallumo.
Nebulon kaj nubon
al sun’ li ĵetis.
Eltiris radikojn.
Kirlis maron.
Vekis vintron,
fimbulvintron.
Sed sun’ leviĝis,
pelis nebulon,
rompis glacion.
Neĝ’ degelis.
Herbo verda
kovris grundon.
Vivo ludis
laŭ tuta land’.
Rekreskis arboj
kun milda ombro.
Degeneris
parencaro.
Krevis sub suno.
Ekŝtoniĝis
pro di-martelo
kaj blanka kruco.
Unuopuloj
poste sidas
en roka ekzilo,
malbenas tagon.
Kelkaj cedeme
sangon fuŝmiksis,
malhonoris
parencaron
per hontaj nuptoj
kun homaj idoj,
naskis kun elfoj.
Gnomo nun
la regnon estras.
Senkuraĝa
la aro malkreskas,
kurbe ŝteliras,
eĉ humile.
Malmulto restas
el praa gento;
neniiĝis
granit-gigantoj.
Aŭdu, idoj,
vokon malaman!
Brava jotun’
helpon bezonas.
Ĉu rilatiĝi
kun favaj vermoj,
ĉarlatanoj
el fuŝaj ejoj,
magiistoj,
sorĉistinoj,
plej fiaj pleboj
en la mondo,
vagvostuloj
kun nigraj libroj,
troloj ne,
homoj ne.
Hu! Hu!
Ploro-tempoj!
Hu! Hu!
Ĉagreno-tempoj!
Kaj el ĉiuj
plej alte estras
la Nub-Mensulo
sulfurolanda,
lamul-diablo
kun huf’ ĉevala,
blagant’ duone,
duone pastro;
lin kiel estron
ni devas laŭdi;
estras li
giganto-regnon.
Ekstaru ĉiuj
kun juna sango,
ek, kuraĝuloj,
por jotun-regno!
Neniu giganto
trankvile pigru
ĝis el la alta
firmamento
la ruĝan sunon
ni suben tiris,
kaj ĉio silentos
en ragnarok’!
- - - - - - - - - -
- - - - - - - - - -
Flariĝas foje en sombra angul’
kun stranga ĝem’ kaj snufado;
etendas brakojn ĉiu kriful’;
kun krio, grunt’ kaj siblado:
«Uhu! Odor’ de kristana ul’!»
Krucigas ŝi brakojn per tuja far’,
Injeto; ĉe brust’ rigidiĝas ...
Ŝaŭme krakas kvazaŭ el mar’,
kaj ŝi al tag’ revekiĝas.
— Sola ŝi nun en deklivo Skar’.

LA GRANDA LUKTO

Aŭtuno

Nun surfe ruliĝas mar’ al bord’
kun ondokrestoj ŝaŭmantaj.
Rompiĝas kreve ilia hord’
ĉe troloj tie loĝantaj.
Krias venteg’ en sovaĝa liber’
super abismoj sombraj;
elĵetoj ŝprucas sur rifo kaj ŝer’
en tagoj aŭtunaj ombraj.
Mi aŭdas timiga demonkantad’
de trolino tra surfon rajdanta.
Ŝi estas per galdro kaj sia sorĉad’
mizeron antaŭdiranta.
Jen ĝeme, jen moke aŭguras ŝi
pri plago kaj pri sufero.
Sorĉkante avertas la draŭga furi’
pelante vivon de l’ tero.
Pro ondaj batoj tremas la grund’
kaj pala ĝi frostas nude.
Fridiĝas korto kaj sin’ ĝis fund’.
La mond’ dezertiĝas krude.
Forflugis suden la lasta anser’,
barakte tra densan nubejon.
Ĉiu vivanto pro vintro-sever’
fosas por si kuŝejon.
Folioj rustiĝas en kaŝa boskej’
kaj for de branĉoj tiriĝas.
Moment’ ĝis belecon perdas herbej’
plorinde mallonga fariĝas.
Floroj feliĉis sub la sun’,
bele buntigis la korton.
Eĉ ne unu restas nun;
jam velkis ili en morton.
Formortas en juna sino sopir’,
kaj velkas flor’ kaj feliĉo
je tiu estingo de arda dezir’
per salaj larmoj en riĉo.
Formortas viv’, formortas esper’,
je kiuj mi reve avidis.
Turniĝis la am’ al ĉagrena mizer’,
ĉar min la knabo perfidis.
Nun regas ĉi tie trista frid’,
lacigas min lok’ kaj horo;
Forprenis ĉion de mi la perfid’;
kaj brulas kaj sangas la koro.
La maro ruliĝas forte al land’,
kaj la pluvo drivas kaj drivis.
Susuras kanto laŭ nuda strand’,
ke nun do ĉio finiĝis.

Senkonsila

Ho bona vi knab’,
ho bela vi knab’,
lontane de vi mi eltenas ne.
Logiĝas al vi,
ĉiame al vi;
kaj kien ajn ir’
vekiĝas dezir’;
lesive brulas la larma ve’.
Neniam mi feliĉiĝos.
Ĝentila vi knab’,
ho, brava vi knab’,
por vi mi donus ĉion for.
Mi vivus por vi,
mi mortus por vi
kaj kiel edzin’,
oferus mi min
por vin liberigi de ajna dolor’.
— Ho vi, mi vin fidis elkore!
Jen mi en fidem’
dum via alprem’
forgesis aflikton, kaj pasis ĉagren’.
Neniam plu
mi trovos vin,
neniam plu
ni vidos nin,
kaj brulas plor’ en la brust’ en trem’.
— Ho ve, ke vi povis perfidi.
Nun kien la vid’?
Al kiu la fid’?
Vojeton aŭ ponton ne trovas mi.
Mizeras la sort’!
Min logas la mort’!
Kaj kien la ir’?
Al tomb’ la dezir’!
Vi estis la sola en vivo por mi!
Neniam plu tagon de ĝojo.

Ke mi forgesu!

Okaz’ plej eta min memorigas;
ĝi hantas min, kaj ĝi min larmigas;
je plej malgranda vortet’ pri vi
kun kora plor’ tuj foriras mi.
Neniam plu mi ĉagrenon havus
se en forgeson mi min forsavus;
ho, mi malsanus ne plu, se mi
forgesi povus pri vi, pri vi.

Kiele?

Kiel fariĝis por mi, Injet’?
Ne estas mi sama knabinet’!
Petole mi kuris sur kamp’, laŭ lag’.
Ne estis longa por mi la tag’.
Aspekte sonĝo kaptis min;
memor’, mi ne plu komprenas vin.
La sama mi estas en taga rond’,
sed tamen kiel en fremda mond’.
Mi ĉion tenas en klara vid’.
Mi ĝojis, sed perfidiĝas fid’;
kaj ĉio samas sur ej’, en hejm’,
alia tamen, tamen nur ŝajn’.
La dom’ situas kie staris ĝi.
Mastrumas Panjo kiel faris ŝi.
Aridas hejm’ kie mankas vort’,
patrin’ fremdiĝas sub tia sort’.
Fremda marĉo! Fremda altej’!
Fremde aspektas bovin’ en paŝtej’,
alien turnas sin ĝia rigard’,
kaj min ĝi celas nur je hazard’.
Gapas fride la griza mur’;
regas trist’ en angula obskur’.
Rigidas mano, pied’ kaj sin’;
pezige ĉio kontraŭas min.
Fenestre gapas mi en dezir’,
mi bird’ en kaĝ’, en sopir’, sopir’.
Neniun mi vidas sur kamp’ aŭ lag’.
Por Injo nun longa estas tag’.
Ho, hejmo mia, jen en sekur’
mi vivis feliĉa en ŝirmo de l’ mur’.
— Ho Panjo! Estas ne plua ĝoj’;
L’ animo ŝteliras laŭ fremda voj’.

Vintro-ŝtormo

Ke ege kraku en ŝira forto!
Skuiĝu domo, kaj tremu korto!
Rompu ĉion rompiga far’,
ke malakriĝu en pens’ amar’.
Se prenus domon kaj kabaneton
ventego, donus ĝi forgeseton.
Se l’ tero cedus en sia grund’, —
forges’ ekregus en kor-profund’.
Se el ĉiel’ falus nub’ vagante,
se flusus mar’ ĉion inundante,
se l’ tuta mondo mergiĝus for, —
fariĝus paco en fina hor’.

En la kirko

En kirkon ŝtele kaŝiras mi;
forgesas pastron kaj vorton de Di’.
— mi povra!
Mi ŝarĝas pekon post pek’ sur min
por ŝance povi ekvidi vin.
Je vid’ de vi sangas mia kor’.
Vi estis cel’ mia por ador’,
— mi povra!
Okuloj fajras kaj ardas vang’,
esper’ vekiĝas en varma sang’.
Dezerto regas, sen vi en vid’,
kaj mortas sentoj en kora frid’,
— mi povra!
Treniĝas hejmen mi en peza dub’.
Vagadas pens’ kiel nokta nub’.
Se ante sidas tiu in’
kun larĝa dorso kaj pav-anim’,
— mi povra!
mi maliciĝas en venĝa sopir’
ĝis bruo vekas min por elir’.
— Ho, savu nin el la peko!

Svatanto

Elrampas rokeja gnom’ el sub tuf’
kun kornoj sur kapo kaj kapra huf’.
Neniam vidis vi barbon tian;
atingas ĝi magran kruron lian.
Neniam vidiĝis tia haŭt’;
sulkiĝas ĝi ĉirkaŭ gnoma paŭt’.
«Kuradis mi plenajn jarojn centojn.
Neniam mi spertis pli varmajn ventojn.
Ol vin mi ne vidis pli belajn inojn,
sed tamen vi daŭre paŝtas ŝafinojn.
Vi estas en la dekoka jar’,
ankoraŭ virga sen svatanta ar’.
La mondo estus ja ŝanĝiĝinta,
se vi ne estus edziniĝinta.
La mondo estus nur stulta afer’,
se vi ne riĉiĝus per or’ kaj ter’.
Sed ne aŭskultu la Blu-mont-ulon,
tian senkornan flavbekulon.
Aŭskultu ne al la Blu-mont-ul’,
senpantalona malriĉul’.
Ne fidu lin, li nur flate blagis;
patrino lia almoze vagis.
Laŭ via volo mi estos viro
por kontentigi vin laŭ deziro.
El tuk’ kovranta vian koron
eltiros mi vian am-doloron.
El ĝi mi tiros vian malamon;
ŝi ĝin ricevos manĝe kiel salon.
Ŝi morgaŭ kuŝos kun vea kri’;
post du semajnoj silentos ŝi.»
Injet’ malligas leĝeran tukon;
sed haltas tuj; ĉar ŝi sentas kulpon.
Ĉu fari? Voli? — Ŝi maliciĝas.
Detiras tukon; ĝi al gnom’ doniĝas.
«He — he!» la gnomo en ĝojo mekas;
«sed pagon havu mi,» tuj li blekas.
«Kiam tomben ŝi portiĝos,
Al mi Injeto fianĉiniĝos.
Neniam sentu vi plu doloron.
Sur vin pendigos mi brilan oron.
Mi ne fanfaronas en nura vent’.
Bovinojn mi havas ĝis dek du cent.
Porkojn je nombro de ŝtonoj en sablo
mi havas, kaj ŝafojn trans nombra kapablo.
Grundon mi havas ĝis mont’ sub la stelo.
Riĉa mi estas, kaj lustras el belo.
Kornojn mi havas, bravulan signon.
Postaĵe la vost’ donas kroman dignon.
Por vi plej bona fianĉ-omaĝo
de riĉa vir’ en la ĝusta aĝo.»
«Ne volas mi! Ne mortu ŝi!»
eliĝas el Injo pentema kri’.
«Foriru! Redonu al mi la tukon!»
Ŝi preĝe faras per brakoj krucon.
For estas tuj la saltanta gnom’;
la tuk’ postrestas ĉe griza ŝton’.
Sur tufa roko kuŝas tuketo;
pro penso malica tremas Injeto.

Maltrankvilo

Mi kiel fartos, Dion forgesanta,
kun kor’ en ama pasi’ revanta?
Mi kiel fartos laŭ certa sci’?
Min mem ja forperdigis mi.
Neniam mi min relevi povos.
Neniam plu mi min mem retrovos.
Bariĝis vojo kaj eĉ esper’. —
Per vi mi savus min el sufer’.

Preĝo

Ĉiela reĝ’, ho helpu min!
Mi luktas en doloro.
En senespero tordas sin
la laciĝinta koro.
Malbono havas tro da fort’;
por ĝin esprimi mankas vort’.
Mi brulas en angoro.
Ĉiela reĝ’, ho helpu min!
Aŭskultu petan vorton.
Vi luktis mem ĝis venka fin’
spitante fian forton.
Teruras lukto en mizer’!
Vi estu ĉe mi en sufer’.
Vi povas ŝanĝi sorton.

Erarvoje

Tempoj pasas en lanta flu’.
Vadas la viv’ en mizer’.
Dion bezonas anim’ post sku’,
post perdo de bona esper’!
Vintro kuŝas sur frida mond’.
Ĉu iam mildiĝos ĝi?
Helpu animon sur ŝtorma ond’
perdinta fidon je Di’!
Laciĝas en pezaj penoj Injet’;
perdiĝas kuraĝ’ kaj fervor’.
Erare ŝi iras laŭ voj’ kaj vojet’,
trolejen ŝin pelas dolor’.
Nokte trolejon trovas ŝi.
Jen fine decida moment’.
«Aŭdu! Min nun enskribu vi,
por trinkaĵ’ de amora tent’!
Donu trinkaĵon, ke turnu li sin
al mi, sia ĝusta am’.
Almenaŭ nokton posedu mi lin
kaj poste perdiĝu en flam’.»
Ridete pendigas la aĉa virin’
kaldronon dum eksorĉad’:
«He-he! tiel oftas, ke tia la fin’,
sed fidu je mia traktad’.»
Ŝi verŝas el korno kaj miksas el glas’,
murmure zumante kantojn.
En akvo elnorda ŝi kirlas en vaz’
radikojn kaj toksajn plantojn.
Kaldrone bolas kun knar’ kaj ĝem’,
sorĉade kantas ŝi:
«Nun bolas larmoj, nun bolas trem’,
nun bolas kora pasi’.
Bolas ardanta, varma sang’,
bolas sopira ĉagren’,
bolas pere de galdra lang’,
bolas kun pulv’ kaj venen’.»
El brust’ de Injeto tri gutojn da sang’
ŝi tiras kaj faras trinkaĵon.
El aĵo de l’ kata subventra flank’
gutigas ŝi elfluaĵon.
«Perfidon, damaĝon forsorĉas mi.
Mi sorĉas per ĉiuj potencoj.
En sango kaj osto — trioble tri —
silentu la falsaj sentoj!
Mi galdras pri Jon en Skarebrot,
per galdra brogaĵet’.
Je trink’ turniĝu la am-dorlot’
al lia ino, Injet’.»
Kraĉas ŝi ŝaŭmon al la kaldron’,
ŝvebas flava sulfur’.
Ŝprucas haladza vapor’ al plafon’,
krakas la doma mur’.
«Trioble tri, en nom’ de Satan’,
estro de l’ profundejo.
Satano! Satano! — Huj la ekflam’!
— Atendas vin abismejo.» —
El flamoj manon la sorĉistin’
levas en tomba silent’.
Venkas Injeton penta tim’
kaj svena, vertiĝa sent’.
Ŝancele dancas plank’ kaj fajrej’,
ĉio strange moviĝas.
Ŝi kuras sur ŝtona, tufa altej’
kiam ŝi rekonsciiĝas.