Pro sia kontraŭema karaktero, la knaboj preskaŭ ĉiam redonis la librojn en sufiĉe bona stato.

En somero, dum la libertempo, Janko kaj Karlo faris multajn ekskursojn, ĉu piede, ĉu biciklete, kaj ĉiam pligrandiĝis ilia amikeco.

Anstataŭi la streketojn per taŭgaj vortoj.
1. Ĉu Karlo — feliĉa?
Jes, li estis — ĉar li havis veran —.
2. — Kiu estis la — de — amiko?
Lia — estis Janko.
3. — Ĉu li estis multe — aĝa ol Karlo?
Ne, li nur — ses — pli aĝa.
4. Kion demandis la — de geografio?
— demandis: Janko, — vi enuas — ĉi?
— 5. Ĉu Karlo estis — de Janko?
Ne, — ne — najbaro de —.
— 6. Ĉu Janko — sciis?
Jes, Janko estis — scienculo.
— 7. Kion — Karlo al Janko?
Li diris siajn —.
8. Ĉu Janko ĉiam tuj — la demandojn?
Ne, — li respondis la morgaŭan —.
— 9. Kion faris la — de Janko?
Li estis —.
10. Kiu viro — la presarton?
Gutenberg elpensis la —.
11.— publika biblioteko — via urbo?
Jes, en — urbo estas unu — biblioteko.

13. Sur la rivero.

La jaroj rapide forpasis kaj Karlo ĵus eniĝis la gimnazion, kiu estas la pli alta parto de la liceo. Preskaŭ la samajn kamaradojn li havis kiel en la unuaj jaroj. Malmultaj forlasis la lernejon kaj nur unu novulo envenis en la klason de Karlo. Janko ĉiam estis lia fidela amiko kaj lin nun ofte hejmen venigis por diskutadi kaj esplori librojn. Jam de unu jaro Man ne plu sidis apud Karlo, sed estis anstataŭita unue de Laminde, due de Servetti kaj fine de Janko mem.

Iun matenon en somero, estis tiel varme en la klaso, ke preskaŭ ĉiuj ekdormis. Janko diris al Karlo: "Estas neeble restadi tie ĉi, ĉu ni foriru? — Kien? — Ien ajn. Sur la riveron, ekzemple, ni povus lui boaton." Karlo kompreneble entuziasmiĝis je la ideo, kvankam li timis iomete.

Inter du lecionoj, kiam ĉiuj aliaj iris momenton babiladi aŭ kuradi en la korto, ambaŭ rapide trapasis la pordegon kun Servetti, kaj tuj aliris la angulon de la plej proksima strato. Neniu estis vidinta ilin. Ŝajnis strange al Karlo promenadi en la urbo matene. De tiom longe li tion ne faris estante ĉiam en la liceo je tiu tempo.

Ili iris al la bordo de l' rivero. Ili baldaŭ alvenis al boatejo. Janko elektis mallarĝan boaton kaj sidiĝinte, ili ekremis norden. Servetti opiniis, ke estus pli amuze remi komence kontraŭ la fluo de l' rivero kaj reveni poste tute ne remante. Lia propono estis tuj akceptata. La vetero estis belega: sur ambaŭ bordoj de l' rivero la kampoj kaj arbaretoj estis tre verdaj kaj tute dezertaj. Nur la birdojn oni aŭdis kaj la regulan bruadon de la remiloj.

Baldaŭ ili pasis tra loko, kie grandaj salikoj klinitaj super la rivero banis siajn branĉetojn en la akvo. La knaboj malrapidigis sian remadon. Estis dolĉa silento. Ili pensis pri siaj kompatindaj kamaradoj, nun lernantaj grekajn verbojn en la klaso.

Karlo estus dezirinta reveni por la lasta leciono je la dekunua, ĉar li tre amis la profesoron de historio. (Tiu estis la altkreska viro kun bela nigra barbo, kiu diktis la ekzamenajn demandojn, kiam knabeto Karlo la unuan fojon sidis sur benko de la liceo). Eltirinte sian poŝhorloĝon, Karlo ekvidis, ke estas jam tro malfrue.

Ili forlasis la remadon, kaj la boato malrapide kaj dolĉe suden iris portate de la riverfluo. Ili ekkantis, kaj ilia voĉo ĝoje sonis inter la arboj. Jam la domoj de la urbo ekaperis inter la branĉoj kaj baldaŭ ili realvenis al la boatejo.

Ĉiuj rapidis hejmen, ekpensante pri tio, kio okazos, kiam ili reiros la liceon posttagmeze. Ĉe angulo de strato Karlo renkontis . . . la profesoron de historio. Li forprenis sian ĉapelon. La profesoro haltante nur diris: "Bonan tagon, Davis; vi venu al mia domo morgaŭ je la kvara kaj duono; mi havas ion por diri al vi." Kaj li forpasis.

1. Kio estas la gimnazio? — 2. Kiujn kamaradojn havis Karlo? — 3. Kion diris Janko al Karlo iun matenon? — 4. Ĉu Karlo akceptis la proponon? — 5. Kion faris la tri junuloj? — 6. Ĉu la pluvo falis? — 7. Kion eltiris Karlo el sia poŝo? — 8. Kioma horo estas nun? — 9. Ĉu vi scias remi kaj naĝi? — 10. Kion diris la profesoro al Karlo?

14. La profesoro de historio.

La morgaŭan tagon, la klaso de Karlo ne havis lecionon de greka lingvo, ĉar la profesoro forestis, malsana. Janko, Servetti kaj Karlo opiniis, ke ĉi tiun tagon la ŝanco ilin favoras. Sed restis la profesoro de historio, kiu sendube ion diros. Kiam, je la dekunua kaj dek minutoj precize li eniris la klason, la tri kune ektimis kaj tute speciale Karlo. Sed S-ro Jehmann tuj komencis sian kurson pri la regado de l' imperiestro Trajano kaj diris nenion pri la forvago de la tri knaboj. Karlo tiom pli timis la petitan viziton je duono post la kvara.

S-ro Jehman estis tute ne riĉa kaj havis kvar junajn infanojn. Lia edzino estis bela Italino el Bolonjo. Ŝi verkis ofte artikolojn por italaj revuoj kaj gazetoj. S-ro Jehman ĉiuprintempe veturis Italujon kun ŝi, ĉe la paska libertempo. Ambaŭ estis artistoj. Ili konis en Italujo ĉiujn preĝejojn, templojn kaj palacojn, kie estas majstraj pentraĵoj.

La lastan jaron, kiam ili revenis, S-ino Jehman trinkis glason da glacia limonado ĉe la stacio en Milano. Neniam oni sciis, ĉu tro malvarma, ĉu venenita ĝi estis. Sed post apenaŭ unu horo ŝi mortis. Estis terure. S-ro Jehman kvazaŭ bedaŭris, ke li ne ankaŭ trinkis limonadon. Sed li havis kvar infanojn. Reveninte hejmen, li devis klarigi al ili, ke sian patrinon ili neniam revidos. Nun la avino loĝadis tie kaj zorgis pri la infanoj, dum la patro instruadas. Sed S-ro Jehman perdis sian ĝojon; li nun malmulte parolis, malofte ridetis. Lia vizaĝo rapide maljuniĝis. Nur liaj brilaj okuloj montris ankoraŭ pli da bonkoreco kaj kompatemo.

Karlo pensis pri ĉio ĉi, posttagmeze, irante al lia domo. Li sonorigis ĉe la pordo. Servistino lin kondukis al la laborĉambro de S-ro Jehman.

La profesoro leviĝis kaj premante la manon de Karlo: "Davis," li diris, "mi ĝojas vin vidi tie ĉi, sidiĝu. Vi demandis min antaŭ kelkaj tagoj pri la kluboj kaj societoj en Romo ĉe la tempo de Cicero. Jen estas du libroj, en kiuj vi trovos informojn pri tio; mi krajone notis la interesajn paĝojn. Mi jam alportis ilin por vi hieraŭ en la liceon." Karlo estis tre konfuzita. "Sinjoro," li diris, "mi dankas vin, vi estas tro bona al mi . . . Hieraŭ mi remadis sur la rivero dum via leciono. Mi petas vian pardonon, mi certe estas tre kulpa . . ." — "Ne plu parolu pri tio," diris S-ro Jehman, "mi ja rimarkis, ke Janko, Servetti kaj vi forestis, kaj vidante la belan veteron, mi iom suspektis la veron. Mi scias, ke forvagado estas tre poezia afero kaj dolĉaĵo por liceanoj. Tamen atentu! Perdinte lecionojn, vi estos malhelpata en via studado kaj bezonos hejme laboradi pli longe. Nu, prenu la librojn kaj revenu iam min viziti. Mi ĉiam plezure kunparolos kun vi kaj vin helpos laŭpove." Kortuŝite eliris Karlo kaj ekpensis, ke li neniam vidis pli bonan manieron puni lernanton.

1. Ĉu Karlo havis — de greka — la morgaŭan tagon?
Ne, ĉar la — estis malsana.
— 2. S-ro Jehman diris ion al la — ?
Ne, li diris — ?
3. — da infanoj havis la profesoro?
— havis —
4. Kie — lia edzino?
Ŝi mortis — Milano.
5. — donis la — al Karlo?
Du librojn.
6. Ĉu la profesoro — Karlon?
—, li — punis —.

15. La sekreto de Karlo.

Ĉiudimanĉe la familio Davis iris al la ĉefpreĝejo, matene je duono post la deka. Ĝi estis tre malnova katedra preĝejo, ekkonstruita en la centjaro de la imperiestro Karlo Granda.

Dum la orgeno eksonis laŭtege, ĉe la komenco de l' diservo, Karlo sidiĝinte apud siaj gepatroj okule serĉadis iun sur la benkoj antaŭ si. Li estis maltrankvila ĝis li rekonis blondan hararon kun blua rubando, kiu ĉiudimanĉe aperis tie. Lumigata de sunradio falinta tra la koloraj vitraĵoj, la blonda hararo brilis kvazaŭ oro inter la nigriĝintaj kolonoj de l' antikva templo. Tiu vidaĵo trankviligis la animon de Karlo, kaj post la preĝoj li ne movis plu siajn okulojn dum la tuta predikado de l' pastro. Post la diservo Karlo kutime zorgis por vidi la junulinon elirantan; kaj ĉiufoje li konvinkiĝis, ke ŝi havas belege bluajn okulojn.

Iam promenante tra l' artmuzeo kun amiko, li vidis ŝin admire starantan antaŭ pentraĵo de itala majstro. Li kompreneble haltis antaŭ la sama. Ŝi tre ruĝiĝis; sed de tiu tempo, ĉiudimanĉe ili ofte ekrigardis unu la alian elirante el la ĉefpreĝejo. Ŝi ĝenerale estis sola kun sia patrino, sed kelkafoje ili salutis kaj alparolis alian sinjorinon, kiu eliris el preĝejo kun kvar gefiloj. Karlo iam aŭdis ŝin diri al ili: "Vi do venos ludi en la Nacian Parkon hodiaŭ posttagmeze, ĉu ne?"

Post iom da pripensado Karlo decidis, ke li ankaŭ iros al la parko posttagmeze. Tie li havis mirindan ŝancon, ĉar promenante apud la ludkampo, li dufoje havis okazon redoni al ŝi pilkon falintan sur la vojon aŭ perditan sub arboj. Ŝia rideto kaj danko lin strange konfuzis. La postan dimanĉon, li sekvis ŝin de malproksime por vidi, kie ŝi loĝas. Ĝi estis ekster la urbo sur strato bordita de arboj kaj ĝardenoj. Ŝi eniris en kastelforman dometon kun belega florĝardeno plena je rozoj.

Karlo jam ofte rimarkis tiun domon antaŭe, sed ŝajnis al li, ke ĝis nun ĝi ĉiam estis fermita; kaj li kredis, ke ĝi estas neluita. Kredeble ŝia familio ĵus luis aŭ aĉetis la domon.

De tiam Karlo ofte vagadis ĉirkaŭ tiu loko, esperante ŝin ŝance ekvidi. Unu vesperon li vidis ŝin promeni kun ŝia patro en la ĝardeno. Alian fojon li aŭdis ŝin kanti tra malfermita fenestro. Tio lin feliĉigis por multaj tagoj. Jam lia fratino kaj liaj kolegoj ĉe la gimnazio multe miris pri lia ofta revemeco.

Unu tagon li trovis ŝian domon tute fermita: Teruran baton li ricevis en la koro. Reveninte la morgaŭan tagon li same vidis. Ŝi eble forveturis kun la tuta familio. Sed kien? En la ĝardeno kelkaj nigraj birdoj pepante interbataletis. Karlo jam kredis, ke lia tuta vivo estas ruinigita.

Li decidis diri al Janko sian sekreton kaj peti lian helpon.

Rakontu skribe la supran ĉapitron.
— 1. Kion faris la familio Davis dimanĉe? — 2. Ĉu la katedra preĝejo estis nova? — 3. Kiun renkontis Karlo en la muzeo? — 4. Kion diris la fraŭlino iun tagon? — 5. Kion faris Karlo? — 6. Kie loĝis la fraŭlino? — 7. Nomu kelkajn florojn kaj diru, kiun vi preferas? — 8. Kiuj birdoj estis en la ĝardeno?

16. Ĉagrenoj.

Post kelkaj tagoj Janko povis doni al sia amiko la sekvantajn informojn pri la mistera domo: ĝi apartenas al profesoro de la Kalkuta Universitato. De dudek jaroj li vivadas en Hindujo kun sia familio; kaj nur trifoje li jam revenis pasigi kelkajn monatojn en la urbo. La junulino estas sendube lia filino, ĉar oni scias, ke li havas nur unu infanon. Tiuj sciigoj ne estis tute ĝojigaj por Karlo.

Reveninte hejmen unu tagon, li trovis sian fratinon ploranta: la avo mortis. Gesinjoroj Davis jam foriris al lia domo kun onklo Jako, kiu venis ilin sciigi. Karlo tuj remetis sian ĉapelon, kuris al tramveturilo kaj baldaŭ alvenis en la avan domon. Suprenirinte la ŝtuparon, li kvazaŭ ne plu povis spiri. Ĉiaj ideoj kaj sentoj miksiĝis en lia cerbo. Li miris, ĉu li bone komprenis, kion Heleno diris. Ĉu vere li neniam plu vidos la bonan avon, tiel bonkoran? Lia patro malfermis la pordon kaj premante sian filon al sia brusto, lin kisis multfoje. Karlo ekploris. Lia patrino kondukis lin al la ĉambro de l' mortinto.

Tie sur lito kuŝis la avo, kun vizaĝo tute blanka. Li ŝajnis dormanta. Estis nenia rideto sur liaj lipoj, sed tamen aspekto kvieta kaj fida. Longe restadis Karlo apud la korpo de sia avo. Li repensis pri la tempo, kiam li aŭskultis rakontojn sur liaj genuoj; pri la gajaj vesperoj kun li pasigitaj; pri liaj ŝercoj kaj vojaĝaj aventuroj; pri lia bonkoreco al ĉiuj.

Iam al Karlo la avo diris: En ĉiu homo estas anĝelo kaj diablo. Tre ofte unu el ambaŭ estas multe pli potenca, ol la alia. Eĉ kiam ĝi estas la diablo ĉiam serĉu la anĝelon. Forgesu la difektojn de l' aliaj, memoru iliajn bonajn ecojn. Ĉiam parolu al ilia bona parto, neniam al la malbona. Tiel vi kuraĝigos multajn homojn kaj vin mem feliĉigos. Vi plifortigos la bonajn ecojn kaj ekdetruos la malbonajn. La avo tiel bone sciis trovi la bonajn ecojn de ĉiu!

La tagon de l' funebro la domo de l' avo estis plena de floraj bukedoj kaj kronoj donacitaj de amikoj de la familio. Vizitantoj alvenadis ĉiumomente, redirantaj ĉiam la samajn kutimajn frazojn. Kiel ĉio ĉi estis dolora, teda, dum Karlo volus esti sola, trankvila kun siaj gepatroj!

Post la diservo en la preĝejo, ĉiuj iris al la tombejo, sekvante la funebran ĉerkoveturilon. La tombejo estis malseka pro ĵusa pluvo. Ĉiuj kunvenis ĉirkaŭ senherba loko. Estis granda fosaĵo en la tero kaj planko ambaŭflanke. Oni glitigis la ĉerkon malsupren kaj ĝin tuj rekovris per tero. La pastro ekpreĝis, sed Karlo pripensis malĝoje. En liaj oreloj ankoraŭ sonis la bruo de la tero falanta sur la ĉerkon. Tien oni metis lian karan avon.

Jam la personoj disiĝis por reiri hejmen. Pasante inter la aliaj tomboj, Karlo malĝoje ekpensis pri ĉiuj, kiuj jam kuŝas tie sub la tero.

1. Ĉu Janko povis — al sia — informojn?
Jes, — povis, post kelkaj —.
2. — mortis en la — de Karlo?
Lia —.
3. Kie — la avo?
— — lito.
4. — oni kondukis la — ?
Al la tombejo.
5. Per — oni rekovris la — ?
Oni rekovris — per tero.
6. — kio pensis Karlo?
— pensis pri la —, kiuj jam kuŝas sub la —.

17. Studento kaj poeto.

Ĉe l' fino de siaj gimnaziaj jaroj, Karlo bone sukcesis sian lastan ekzamenon. Lia patro decidis, ke li forveturu studadi en Heidelberg. Tie li pasigis unu jaron; sed malgraŭ la gajeco de l' studentoj kaj la beleco de l' urbeto, Karlo ne havis tre ĝojan vivadon. Li pli kaj pli fariĝis revema. Dum la aliaj drinkadis bieron kaj petoladis tra la stratoj, Karlo trankvile sidadis en sia ĉambro.

Li havis bonan brakseĝon, kaj, en la malvarmaj vesperoj, li tie sidis ĉe la fajro, pripensante aŭ legante. Li ofte verkis versaĵojn. Ankaŭ li skribis longajn leterojn al sia amiko Janko, kiu estis en Bruselo, studanta leĝosciencon. Karlo aŭskultis en Heidelberg kelkajn kursojn pri natura scienco, biologio kaj psikologio. Li decidis, ke proksiman jaron li komencos studadi medicinon. Por tio li ankaŭ veturis Bruselon, kiam estis finita lia jaro en Heidelberg.

En Bruselo, pli gaja estis por li la vivado. Tie li renkontis sian amikon Jankon kaj ankaŭ alian kunliceanon Laminde, kiu ĵus venis el Anglujo kaj studadis literaturon. La influo de Janko estis tre bona al Karlo, ĉar tiu amiko estis ĉiam energia kaj gaja. Li kondukadis Karlon al la juĝejoj, al politikaj kunvenoj, al sociaj kaj sciencaj paroladoj. Kiel antaŭe, li multe lernigis al sia revema amiko.

Laminde estis neriĉa junulo. Li devis perlabori por vivadi kaj studadi. Li donis lecionojn, li eĉ faris paroladojn pri la angla literaturo, li verkadis por gazetoj. Dank' al li, Janko kaj Karlo kelkafoje ricevis senpagajn teatrobiletojn, havigitajn de la redakcio de ĵurnalo, por kiu Laminde ofte skribis artikolojn.

Kiel Janko, Laminde multe kuraĝigis Karlon per sia vigleco. Kvankam li studadis medicinon, Karlo ĉiam pli interesiĝis je la literaturo kaj arto. Ambaŭ liaj amikoj tre incitis lin, ke li publikigu kelkajn el la poemoj, kiujn li verkis. Sed Karlo dum longa tempo estis tro timema. Fine li elektis tridek el ili kaj eldonis elegantan volumeton kun modernarta kovrilo kaj longe serĉita titolo: "Oraj Flugiloj". La unua versaĵo estis la jena:

      Lasta flugo.

Vi kien flugas, papilio,
   Tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio,
   Kaj venas frost' perfide.


Flugiloj viaj kvazaŭ lampo
   Briletas en nebulo:
Vi kion serĉas tra la kampo,
   Perdita somerulo?


Dezertaj estas la ĝardenoj
   Kaj vana l' amo via.
Skeletoj ŝajnas la vervenoj
   Sub laŭbo senfolia.


Vi kial flugas en malvarmo
   Tra flora la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
   Nun restas en herbejo.


Silentas ĉiuj en la nestoj,
   Kaj svenis bonodoroj;
Plu ne batalos vi kun vespoj
   Pri la floretaj koroj.


Jen restas nur en kampo vasta
   Velkinta krizantemo,
Sur kiu via kiso lasta
   Mortigos vin en tremo.
1. Al kiu urbo veturis Karlo? — 2. Kiom da monatoj li restis tie? — 3. Nomu la tagojn de la semajno kaj la monatojn de la jaro. — 4. Al kiu ofte skribis Karlo? — 5. Kion li studis speciale? — 6. Nomu kelkajn sciencojn kaj artojn. — 7. Ĉu Karlo ŝatis skribi poeziojn? — 8. Donu kelkajn vortojn rimantajn kun "vento". — 9. Ĉu vi preferas prozon aŭ versojn?

18. Alico.

Ĉiusomere Karlo veturis hejmen por pasigi kelkajn semajnojn kun siaj gepatroj kaj Heleno. Post sia dua jaro en Bruselo, kiam li revenis hejmen, li trovis sian fratinon fianĉino de juna advokato en la urbo. Lia estonta bofrato estis tre bone konata pro sia delikata elokventeco kaj ankaŭ pro sia afablega karaktero, kiu havigis al li multajn amikojn. Tiu fianĉiĝo kaŭzis multe da invitoj de kaj al la familio Davis.

Tiun someron Karlo vidis kaj revidis multajn personojn en la urbo. La fianĉo de Heleno iam venis peti Karlon, ke li akompanu sian fratinon kun li por viziti amikon de lia patro, kiu ĵus revenis el Hindujo. Estis profesoro Palam, de la Kalkuta Universitato. Li kun sia familio revenis el Kalkuta por pasigi en la urbo du jarojn da libertempo, kiujn li postulis por sia sano.

Dum la juna advokato paroladis pri la talento de la profesoro, homo tiel interesa, tiel klera, k.t.p., Karlo sentis malnovan fajron rebruliĝantan en sia koro.

Pri la junulino ekvidita en la preĝejo li repensis. Pri la perdita pilko en la parko li rememoris, ankaŭ pri la promenadoj ĉirkaŭ la mistera domo. "Mi plezure vin akompanos tien," li diris.

La tagon, kiam, kune kun la gefianĉoj, li iris al la domo de profesoro Palam, Karlo estis neordinare ekscitita. Heleno tre miris pri tio.

La profesoro kun sia edzino akceptis ilin ĉarme kaj prezentis al Karlo sian filinon. La junulino estis plej bela kaj dolĉa, nun kredeble dudek aŭ dudek-unujara.

"Sinjoro Karlo Davis," diris la profesoro, "mia filino Alico." Kvankam tre konfuzita, Karlo fariĝis kuraĝa. — "La grandan plezuron renkonti vin, fraŭlino, mi jam havis antaŭ kvin jaroj en la Nacia Parko, kie vi perdis pilkon."

Ŝi ĉarme ridetis iom ruĝiĝante: "Ho, jes, sinjoro, mi memoras, ŝi diris, vi estis tiel afabla!"

Plej agrablan vesperon pasigis Karlo ĉe la hejmo de profesoro Palam. Tien li ofte revenis. Oni petis, ke li legu versaĵojn siajn. Eĉ kanton li verkis, kiun lernis fraŭlino Alico por kanti laŭ ario ŝatata de ŝi.

Ofte fraŭlino Palam estis invitita de fraŭlino Davis; kaj Karlo pro tio estis al sia fratino duoble pli afabla ol antaŭe. Okazis iam, ke Karlo iris kun Alico remadi sur la rivero. Li luis boaton kaj ambaŭ trankvile remis ĝis la arbareto de salikoj. Kiam por vespermanĝo ili revenis hejmen, gefianĉoj ili estis.

La konsenton de gesinjoroj Palam, Karlo facile akiris, same kiel la aprobon de siaj gepatroj. Li estis la plej feliĉa junulo en la mondo.

Faru demandojn por la jenaj respondoj.
1. — ? Jes, ĉiusomere. 2. — ? Kun siaj gepatroj kaj Heleno. 3. — ? Kun juna advokato en la urbo. 4. — ? Jes, li havis multajn amikojn. 5. — ? Ĉar li havis afablan karakteron. 6. — ? Li estis profesoro en la Kalkuta Universitato. 7. — ? Li revenis por sia sano. 8. — ? Li diris al Karlo, ke la profesoro estas tre klera. 9. — ? Jes, li estis akceptata tre afable. 10. — ? Ŝi estis ĉirkaŭe dudekjara. 11. — ? Ĝi estis verkita de Karlo. 12. — ? Jes, li estis tre feliĉa.

19. Kuracisto.

Ankoraŭ du jarojn studadis Karlo en la malsanulejoj de Bruselo, sed li revenadis hejmen por Kristnasko, por Pasko, por la someraj monatoj kaj ankoraŭ eĉ pli ofte. La edziniĝo de lia fratino Heleno estis unu el tiuj bonaj kaŭzoj por libertempo.

Ĉe tiu festo li la unuan fojon montriĝis oficiale kun sia fianĉino Alico Palam. Estis tre ĝojiga tago.

Ĉe la fino de sia lasta studjaro, Karlo prezentis ĉe la Universitato sian tezon pri "la influo de l' imagemo en la muskolaj malsanoj". Sukcesinte kun honoro, li definitive revenis al sia hejma urbo.

Konsilate de sia patro, li luis ĉambraron sur la unua etaĝo de komforta domo tute proksime je la vendoplaco. Alico lin helpis por aranĝadi la ĉambraron kaj iliaj patrinoj sin okupis pri aĉeto de mebloj, tapiŝoj, kurtenoj, k.t.p.

Karlo deziris havi kelkajn artajn bildojn en sia hejmo. Alico donacis al li grandan kopion de la itala pentraĵo, antaŭ kiu ili ambaŭ haltis samtempe en la muzeo, kiam ili estis geknaboj.

Per la amikoj kaj la konatuloj de ambaŭ familioj Davis kaj Palam, Karlo ekakiris kelkajn klientojn. Sian tezon de doktoro de medicino li vendigis en la librobutikoj de la urbo kaj per tio plikonigis sian nomon, kvankam la tezo ne pli vendiĝis, ol lia poemlibro. Pro lia granda kvieteco kaj certeco, Karlo tre rapide plimultigis sian klientaron. Li efektivigis kelkajn mirindajn resanigojn de nervaj personoj, kaj li ĉiam pli kaj pli interesiĝis je tiu psikologia parto de l' kuracarto.

Li interesiĝis je publika higieno kaj faris kelkajn paroladojn pri hejmozorgado, pri ordo en ĉiutaga vivado, pri reguleco en manĝado kaj dormado, pri efikoj de alkoholdrinkado, k.t.p.

Post ses monatoj li estis preskaŭ la plej ŝatata kuracisto en la urbo kaj jam estis plu nenia kaŭzo por prokrasti lian edziĝon kun Alico Palam. Ambaŭ gejunuloj konsentis por ne havi bruan feston. Ili opiniis, ke oni ne edziĝas por la publiko. Laŭ ilia deziro la festo estis tute familia kaj intima, kaj kredeble pro tio speciale ĉarma. Sinjorino Palam havis tamen doloran momenton da plorado pensante, ke ŝi de nun ne plu havos kun si sian amatan filinon. Sed la feliĉo de Alico ŝin konsolis. Ŝi sukcesis iom forgesi tiun suferigan penson, ke ofte ies feliĉo kaŭzas la malfeliĉon de alia, kaj kio alportas rideton sur la lipojn de unu, ofte naskas larmojn en la okuloj de alia.

Post la edziĝa ceremonio, la feliĉaj geedzoj foriris por fari la kutiman vojaĝon.

1. Ĉu Karlo kelkafoje revenis hejmen? — 2. Kiun tezon li prezentis? — 3. Sur kiu etaĝo li luis ĉambraron? — 4. Kiu helpis Karlon? — 5. Kiuj objektoj troviĝas ĝenerale en salono kaj en manĝoĉambro? — 6. Kion donis Alico al sia fianĉo? — 7. Kies tezo ne multe vendiĝis? — 8. Ĉu vi legis la tezon de S-ro Doktoro Corret pri la utileco de internacia lingvo por medicino? — 9. Kio estas en la kapo? — 10. Per kio oni vidas? — 11. Nomu la diversajn partojn de la homa korpo. — 12. Kiu mano estas ĝenerale pli lerta? — 13. Kiel oni nomas viron, kiu ne povas vidi? — 14. Kiel skribas la blinduloj?

20. En Italujo.

Ĉar Karlo estis nun tre okupata kuracisto, li ne povis resti longe for de la urbo. Pro tio la edziĝovojaĝo estis ne tre longa. Aliflanke Alico forte deziris baldaŭ komenci sian edzinan vivadon en la nova hejmeto. Sed ŝi ankaŭ deziris viziti Italujon, kies nur unu havenon ŝi konis.

La junaj geedzoj traveturis Svislandon, haltante en la bela urbo Lucerno kaj celante Milanon per la Gotharda fervojo. La tuta pejzaĝo de tiu vojo inter la montoj tre forte impresis ilin per sia grandioza beleco.

Alveninte Luganon, ili estis tiel ĉarmitaj de la lago, ke ili denove haltis kelkajn tagojn kaj ankaŭ vizitis Komon kaj la ĉirkaŭan regionon. Akvoj bluaj, bluegaj, en kiuj fandiĝas oraj sunradioj, krutaj montoj silente gardstarantaj ĉirkaŭe, blankaj domoj, ĝardenoj kun vinbero kreskanta sur arboj kaj muroj: tio estas la lando de l' poezia trankvileco, kie Plinus revante promenadis antaŭ dumil jaroj.

En Milano ili pasigis tutan matenon en la turoj kaj sur la tegmento de l' grandega ĉefpreĝejo, kiu blanke brilegis kvazaŭ giganta juvelo sub la hela ĉielo.

En Venezio ili longe promenadis en la palaco de l' dukoj, admirante la grandajn majstroverkojn de l' pentristoj el la venezia skolo. En nigra gondolo ili dolĉe glitadis sur la kanaloj inter la marmoraj palacoj kaj sub la arkaj pontoj. Ili ŝipveturis al la insulo Lido por vidi la maron Adriatikan. Antaŭ la ora ĉefpreĝejo de Sankta Marko ili disĵetis grenerojn al la kolomboj sur la Granda Placo. Vespere, sur la Granda Kanalo, inter la kolorpaperaj lanternoj ili sekvadis en gondolo koncertboaton, el kiu kantistoj kun gitaroj aŭ mandolinoj sonigis tra la nokto melodian arion.

En Bolonjo ili vizitis la malnovajn preĝejojn por admiri la pentraĵojn. En Romo ili vidis la Forumon, kiun ĉirkaŭas tiom da gloraj ruinaĵoj kaj plenigas tiom da eternaj memoraĵoj.

En Napolio ili vagadis ĉe l' marbordo kaj vidis nepriskribeblajn subirojn de la suno. La vaporŝipego, en kiu vojaĝis gesinjoroj Palam por reiri al Kalkuta, estis haltonta ĉe Napolio. Ĝian alvenon ili atendis, por ilin adiaŭi. Poste ili revenis hejmen haltante ankoraŭ en Nice kaj Marseille.

Tre ĝoje ili komencis sian novan kunvivadon hejme, kaj Karlo feliĉkore miris, kiel bele realiĝis lia knaba revo.

Rakontu skribe la supran ĉapitron.
1. — ? Li estis kuracisto. 2. — ? Ne, ĝi ne estis tre longa. 3. — ? Ŝi deziris viziti Italujon. 4. — ? Jes, tiu lando estas tre bela. 5. — ? Ili haltis en Lucerno. 6. — ? Jes, tiu urbo estas ĉe la bordo de lago. 7. — ? Ili restis en Lugano dum kelkaj tagoj. 8. — ? La restoracio en la stacidomoj estas nomata bufedo. 9. — ? Estas la lokomotivo, kiu trenas la vagonaron. 10. — ? Jes, dum la vintro la svisaj montoj estas tute kovrataj de neĝo. 11. — ? Jes, Venezio estas tre malnova urbo. 12. — ? Sur la kanaloj oni veturas per gondoloj. 13. — ? Jes, tiuj ŝipetoj estas tre graciaj. 14. — ? La sono de la violono estas pli bela, ol tiu de la gitaro. 15. — ? La vaporŝipo estis haltonta ĉe Napolio. 16. — ? Jes, Karlo fariĝis konata kaj bone sukcesis.