ĈAPITRO XX

La muroj de mia ĉambro estas provizitaj je gravuraĵoj kaj pentraĵoj, kiuj ĝin mirige beligas. Mi tutkore dezirus ekzamenigi ilin al la leganto, unujn post aliaj por lin amuzi kaj distri en la vojo, kiun ni devos sekvi por iri al mia skribtablo; sed tiel neeble estas rakonti ĝuste pentraĵon, kiel fari, laŭ priskribo, portreton similan. Kiel kortuŝita li estus, rigardante ekzemple la unuan gravuraĵon, kiu prezentiĝas antaŭ la okuloj!—Li vidus la malfeliĉan « Ĉarloto » viŝanta malrapide kaj per tremanta mano la pistolojn de Alberto. Nigraj antaŭsentoj kaj ĉiuj turmentiĝoj de senespera kaj nekonsolebla amo estas signitaj sur ŝia fizionomio; dum la senekscita Alberto, ĉirkaŭita de sakoj da procesaĵoj kaj ĉiuspecaj malnovaj paperoj, sin turnas malvarme por deziri al sia amiko bonan vojaĝon. Kiom da fojoj mi estis tentata disrompi la vitron, kiu kovras tiun gravuraĵon, por detiri tiun Alberton de lia tablo, por lin disŝiri, por lin piedfrapadi! Sed ĉiam restos tro multaj Albertoj en tiu ĉi mondo. Kiu sentema homo ne havas sian, kun kiu li estas devigita kunvivi, kaj kontraŭ kiu la konfidoj de l’animo, la dolĉaj kormovoj, kaj la eksaltoj de la fantazio disrompiĝas kiel la ondoj kontraŭ ŝtonegoj? Feliĉa tiu, kiu trovas amikon, kies koro kaj animo taŭgas por li; amiko, kiu unuiĝas kun li per konformeco de gustoj, sentoj kaj sciaĵoj; amiko ne turmentata de gloramo aŭ profitamo, kaj preferanta la ombraĵon de arbo al la lukso de kortego!—Feliĉa tiu, kiu posedas amikon! [p. 23]

ĈAPITRO XXI

Mi havis unu; la morto lin forprenis de mi; ĝi kaptis lin en la komenco de lia vojo, en la momento, kiam lia amikeco fariĝis necesega bezono por mia koro.—Ni subtenis unu la alian en la malfacilaj laboroj militaj; ni havis unu pipon por ambaŭ; ni trinkis el la sama pokalo; ni kuŝis sub la sama tendo; kaj en la malĝojaj cirkonstancoj nunaj, la loko, kie ni vivadis kune, estis por ni nova patrujo. Mi vidis lin elmetita antaŭ ĉiuj danĝeroj de milito, kaj de milito ruiniga. La morto ŝajnis ŝpari nin unu pro la alia; milfoje ĝi eluzis siajn sagojn ĉirkaŭ li, ne lin atingante; sed tio estis por fari lian perdon pli sentebla por mi. La bruego de la armoj, la entuziasmo, kiu kaptas la animon je la ekvido de la danĝero, eble estus malhelpintaj liajn kriojn veni ĝis mia koro.—Lia morto estus utila al lia lando kaj malutila al liaj malamikoj—mi bedaŭrus lin malpli forte.—Sed perdi lin meze en la ĝojo de vintra loĝado! Vidi lin mortanta inter miaj brakoj en la momento, kiam li ŝajnis esti sanega, kiam nia amikeco ankoraŭ plifortiĝis en la ripozo kaj trankvileco! Ha! neniam mi konsoliĝos! Tamen lia memoro jam ne vivas, krom en mia koro; ĝi ne ekzistas plu ĉe tiuj, kiuj vivis ĉirkaŭ li kaj lin anstataŭis; tiu ideo faras pli dolora por mi la penson de la perdo de li. Same la naturo, indiferenta al la sorto de la estaĵoj, denove vestas sin per sia brila robo printempa, kaj ornamiĝas laŭ sia tuta beleco proksime de la tombejo, kie li ripozas. La arboj kovriĝas per folioj kaj intermiksas siajn branĉojn, la birdoj kantas en la foliaro, la muŝoj zumas inter la floroj; ĉio elmontras ĝojon kaj vivemon, en la loĝejo de la morto; kaj vespere, kiam la luno brilas en la ĉielo kaj mi meditas proksime de tiu malĝoja loko, mi aŭdas la grilon gaje daŭriganta sian nelaciĝan kanton, kaŝite sub la herbo, [p. 24] kiu kovras la silentan tombon de mia amiko. La malrapida neniiĝo de la estaĵoj kaj ĉiuj malfeliĉoj de la homaro valoras same kiel nenio en la granda ĉio.—La morto de sentema homo mortanta meze de siaj senkonsolaj amikoj, kaj tiu de papilio mortigita de la malvarma aero en florkaliko, estas du similaj momentoj en la irado de la naturo. La homo estas nur fantomo, ombro, vaporaĵo disiĝanta en la aeron.

Sed la matena lumo ekblankigas la ĉielon: la nigraj ideoj, kiuj min malkvietigis, disiĝas kun la nokto, kaj la espero renaskiĝas en mia koro.—Ne, tiu, kiu tiel lumegigas la orienton, ne briligis ĝin antaŭ miaj okuloj por baldaŭ ĵeti min en la nigran nenion; tiu, kiu etendis tiun nemezureblan horizonton, kiu konstruis tiujn grandegajn altaĵojn, kies glaciaj suproj estas orataj de la suno, estas la sama, kiu ordonis, ke mia koro batu kaj ke mia spirito pensu.

Ne, mia amiko ne eniris en la nenion; kiu ajn estas la barilo disiganta nin, mi revidos lin.—Ne sur silogismo mi fondas mian esperon.—La flugo de insekto trairanta la aeron sufiĉas por konvinki min; kaj ofte la vidaĵo de la kamparo, la bonodoro de l’aero, kaj mi ne scias kia ĉarmo ĉirkaŭ mi, tiel altigas miajn pensojn, ke nevenkebla pruvo de senmorteco perforte eniras mian animon kaj okupas ĝin tutan.

ĈAPITRO XXIII

Nur unu vorton mi diros pri la sekvanta gravuraĵo: ĝi estas la familio de la malfeliĉa Ugoleno mortanta pro malsato. Ĉirkaŭ li, unu el liaj filoj kuŝas senmove apud liaj piedoj; la aliaj prezentas al li siajn senfortigitajn brakojn kaj petas pri pano, dum la malfeliĉa patro, apogata al kolono de la malliberejo, kun senmova vizaĝo, kun okuloj fiksaj kaj sovaĝaj, en la terura kvieteco kaŭzita de la plej alta grado de la malespero—mortas samtempe sian propran morton kaj tiun de ĉiuj siaj infanoj, kaj suferas ĉion, kion la homo povas suferi.

Brava kavaliro d’Assas, jen vi mortas sub cent bajonetoj, per ekpeno kuraĝa, kun heroeco, kiun oni jam ne konas nuntempe!

Kaj vi, malfeliĉa nigrulino ploranta sub la palmoj! vi, kiun barbaro, kredeble ne Angla, perfidis kaj forlasis;—kion mi diras? vi, kiun li kruele vendis kiel malnoblan sklavinon, malgraŭ via amo kaj via servado, malgraŭ la frukto de sia amo, kiun vi portas en via ventro,—mi ne pasos preter via portreto, ne donante al vi la saluton merititan de via sentemo kaj de viaj malfeliĉoj!

Ni haltu momenton antaŭ tiu alia pentraĵo: tio estas [p. 26] juna ŝafistino, kiu tute sola paŝtas sian brutaron sur supro Alpa; ŝi sidas sur maljuna trunko de abio renversita kaj blankigita de la vintroj; ŝiaj piedoj estas kovritaj de larĝaj folioj de tufo de kakalio, kies floro siringviola sin etendas super ŝia kapo. Lavendo, timiano, anemono, centaŭreo, ĉiuspecaj floroj, kiujn oni malfacile kulturas en niaj ĝardenoj kaj varmejoj kaj kiuj naskiĝas sur la Alpoj en la plena beleco primitiva, faras brilan tapiŝon, sur kiu vagas ŝiaj ŝafoj.—Aminda ŝafistino! diru al mi, kie troviĝas la feliĉa terpeco, sur kiu vi loĝas? El kia malproksima ŝafejo vi eliris hodiaŭ matene je la apero de la matenruĝo?—Ĉu mi ne povus iri tien kaj vivi kun vi? Sed, ho ve! la dolĉa kvieteco, kiun vi ĝuas, baldaŭ malaperos. La demono de la milito, ne kontenta kun la detruo de urboj, tuj portos malkvietecon kaj teruron ĝis via dezerta rifuĝejo. Jam venas la soldatoj; mi vidas ilin rampantaj de monto al monto, kaj proksimiĝantaj al la nuboj.—La bruo de la pafilego aŭdiĝas en la alta loĝejo de la tondro.—Forkuru, ŝafistino, rapidigu vian brutaron, kaŝu vin en la plej malproksimaj kaj dezertaj kavernoj; jam ne estas ia ripozo sur tiu malĝoja tero!

ĈAPITRO XXV

Sed per kio min interesas, diris iam al mi S-no de Hautcastel, ke la muziko de Cherubini aŭ de Cimarosa malsimilas tiun de iliaj antaŭuloj?—Kion signifas, ke la malnova muziko ridigas min, se nur la nova kortuŝas min agrablege?—Ĉu estas do necese por mia feliĉo, ke miaj plezuroj similu tiujn de mia praavino? Kial vi parolas al mi pri pentrarto? pri arto komprenata nur de tre malgrandanombra klaso da personoj, dum la muziko ravas ĉion, kio spiras?

Mi ne bone scias en tiu ĉi momento, kion oni povus respondi je tiu observo, kiun mi ne antaŭvidis komencante tiun ĉi ĉapitron. [p. 28]

Se mi estus antaŭvidinta ĝin, mi eble ne entreprenus tiun disertacion. Kaj oni ne imagu, ke tio ĉi estas artifiko de muzikisto.—Mi ne estas tia, mi tion ĵuras,—ne, mi ne estas muzikisto; tion povas atesti la ĉielo kaj ĉiuj, kiuj aŭdis min ludanta je violono.

Sed supozite, ke la merito de ambaŭ artoj estus egala, oni ne devus trorapide konkludi pro la merito de l’arto al la merito de l’artisto.—Oni vidas infanojn ludantaj je fortepiano kiel majstroj; oni neniam vidis lertan pentriston dekdujaran.

Krom gusto kaj sento, la pentrarto postulas kapon pensantan, kiun ne bezonas la muzikistoj. Oni ĉiutage vidas senkapajn kaj senkorajn homojn, kiuj el violono, el harpo tiras ĉarmajn sonojn. Oni povas dresi la homan beston, por ke ĝi ludu je fortepiano, kaj se ĝi estas dresita de lerta instruisto, la animo povas vojaĝi senĝene, dum la fingroj meĥanike produktas sonojn, pri kiuj ĝi sin ne okupas,—Kontraŭe oni ne povus pentri la plej simplan aferon, se la animo ne uzus por tio ĉiujn siajn kapablojn.

Se tamen iu imagus distingi la kompozicion, de la muzikludo, mi konfesas, ke li embarasus min iom. Ho, ve! se ĉiuj disertaciemuloj estus sinceraj, ili ĉiuj finus tiel. Komencante la ekzamenon de demando, oni ordinare parolas per dogma tono, ĉar oni estas sekrete decidinta, kiel mi estis reale decidinta por la pentrarto malgraŭ mia hipokrita senpartieco; sed la disputado naskas kontraŭparolon, kaj ĉio finiĝas en dubo.

ĈAPITRO XXVI

Nun kiam mi estas pli trankvila, mi tuj penos paroli kviete pri la du portretoj, kiuj sekvas la pentraĵon de la Alpa Ŝafistino. [p. 29]

Rafaelo! nur de vi povis esti pentrita via portreto. Kiu alia kuraĝus entrepreni ĝin? Via vizaĝo nekaŝema, sentema, sprita, montras vian karakteron kaj genion.

Por plaĉi al via animo, mi lokis apud vi la portreton de via amatino, kiun ĉiuj homoj de ĉiuj centjaroj eterne riproĉos pro la belegaj verkoj, je kiuj via antaŭtempa morto senigis la artojn.

Kiam mi ekzamenas la portreton de Rafaelo, mi sentas min prenita de kvazaŭ religia respekto al tiu eminenta homo, kiu en la printempo de sia vivo jam superis ĉiujn antikvulojn, kaj kies pentraĵoj kaŭzas la admiron kaj malesperon de la nuntempaj artistoj.—Mia animo, admirante lin, sentas ekindignon kontraŭ tiu Italino, kiu preferis sian amon al sia amanto kaj kiu estingis en sia brusto tiun ĉielan lumilon, tiun dian genion.

Malfeliĉulino! Ĉu vi do ne sciis, ke Rafaelo estis anoncinta pentraĵon pli belan ol tiu de la Alifiguriĝo? Ĉu vi nesciis, ke vi inter viaj brakoj premis la favoriton de la naturo, la patron de l’entuziasmo, altegan geniulon, dion?

Dum mia animo faras tiujn observojn, ĝia kunulo. turnante atentan rigardon sur la ĉarman vizaĝon de tiu pereiga belulino, sentas sin preta pardoni al ŝi la morton de Rafaelo.

Vane mia animo riproĉas ĝin pro ĝia supermezura malsevereco, ĝi ne estas aŭskultata. En tiaj okazoj fariĝas inter tiuj du moŝtoj stranga dialogo, kiu ĉiam finiĝas per la venko de la malbona principo, kaj kies specimenon mi donos en alia ĉapitro.

ĈAPITRO XXVII

La gravuraĵoj kaj la pentraĵoj, pri kiuj mi ĵus parolis, paliĝas kaj malaperas je la unua ekrigardo al la sekvanta [p. 30] pentraĵo; la senmortaj verkoj de Rafaelo, de La Koreĵo kaj de ĉiuj Italaj pentristoj ne elportus la komparon.

Tial mi ĉiam konservas ĝin por la lasta peco, por la rezervaĵo, kiam mi havigas al kelkaj sciamuloj la plezuron vojaĝi kun mi, kaj mi povas certigi, ke de l’tempo, kiam mi komencis montri tiun belegan pentraĵon al la kompetentuloj kaj al la malkleruloj, al la eminentuloj, al la metiistoj, al la virinoj kaj al la infanoj, eĉ al la bestoj, mi ĉiam vidis ĉiujn rigardantojn vidigantaj, ĉiu laŭ sia maniero, signojn de plezuro kaj miro, tiel fidele la naturo estas tie prezentata.

Kaj kiun pentraĵon, Sinjoroj, oni povus montri al vi, kiun vidaĵon, Sinjorinoj, oni povus meti antaŭ viajn okulojn, pli certan esti aprobita de vi, ol la fidela figuro de vi mem? La priparolita pentraĵo estas spegulo, kaj neniu ĝis nun ekpensis kritiki ĝin; por ĉiuj, kiuj ĝin rigardas, ĝi estas perfekta kaj neriproĉebla pentraĵo.

Oni certe konfesos, ke ĝi devas esti rigardata, kiel unu el la mirindaĵoj de la regiono, kie mi promenadas.

Mi silentos pri la plezuro sentata de la fizikisto meditanta pri la strangaj fenomenoj de la lumo, kiu reprezentas ĉiujn objektojn de la naturo sur tiu polurita supraĵo. La spegulo inspiras al la hejmsida vojaĝanto mil interesajn pripensojn, mil observojn, kiuj igas ĝin utila kaj grandvalora objekto.

Vi, kiun Amo tenis aŭ tenas sub sia potenco, sciiĝu, ke antaŭ spegulo ĝi akrigas siajn sagojn kaj preparas siajn kruelaĵojn; tie ĝi ripetas siajn manovrojn, lernas siajn movojn, pretigas sin por la milito, kiun ĝi volas komenci; tie ĝi ekzerciĝas al dolĉaj rigardoj, al grimacetoj, al lertaj koleretoj, kiel aktoro sin ekzercas antaŭ si mem, antaŭ ol vidigi sin al la publiko. Ĉiam senpartia kaj vera, spegulo resendas al la okuloj de la rigardanto la helkolorojn de juneco kaj la sulkojn de maljuneco, ne kalumniante nek flatante. Sola el ĉiuj konsilantoj de altrangulo, ĝi ĉiam diras al ili la veron. [p. 31]

Tiu eco dezirigis al mi la eltrovon de spegulo morala, kie ĉiuj homoj povu vidi sin kun siaj virtoj kaj malvirtoj. Mi eĉ pensis proponi ĉe ia akademio premion por tia eltrovo; sed serioza pripensado elmontris al mi la senutilecon de tio.

Tiel malofte malbelulo rekonas sin kaj disrompas la spegulon! Vane la speguloj multobliĝas ĉirkaŭ ni kaj resendas kun geometria ĝusteco la lumon kaj la veron! en la momento, kiam la radioj tuj penetros en nian okulon kaj montros nin tiajn, kiaj ni estas, la memestimo englitigas sian trompantan prismon inter ni kaj nia imago, kaj prezentas al ni nian diaĵon.

Kaj el ĉiuj prismoj, kiuj ekzistis de la unua kreita de la senmorta Newton, neniu posedis tiel fortan rebrilpovon, neniu produktas tiel agrablajn kaj helajn kolorojn, kiel la prismo de la memestimo.

Nu, ĉar la ordinaraj speguloj vane vidigas la veron, kaj ĉar ĉiu estas kontenta je sia vizaĝo; ĉar ili ne povas konigi al la homoj iliajn korpajn difektojn, por kio utilus mia morala spegulo? Malmultaj turnus al ĝi siajn okulojn, kaj neniu rekonus sin en ĝi,—escepte la filozofoj—eĉ pri ĉi-tio mi dubas iom.

Akceptante la spegulon tian, kia ĝi estas, mi esperas, ke neniu mallaŭdos min tial, ke mi ĝin ŝatas pli alte, ol ĉiujn pentraĵojn de la Itala skolo. La sinjorinoj, kies gusto ne povas esti malĝusta kaj kies opinio devas decidi ĉion, ĝenerale turnas sian unuan rigardon al tiu pentraĵo, kiam ili eniras en ĉambron.

Milfoje mi vidis sinjorinojn kaj eĉ sinjoretojn forgesantaj en balo siajn amantojn aŭ amatinojn, la dancadon kaj ĉiujn plezurojn de la festo, por rigardadi kun videbla prefero tiun ĉarman pentraĵon, kaj eĉ honori ĝin per ekrigardeto meze de la plej vivaj dancoj.

Kiu do povus konkurenci kun ĝi pri la rango, kiun mi donas al ĝi inter la ĉefverkoj de la arto de Apelo? [p. 32]

ĈAPITRO XXVIII

Mi fine alvenis tute proksime de mia skribtablo; jam mi povus eĉ tuŝi ĝian angulon plej proksiman, etendante la brakon, kiam mi preskaŭ perdis la frukton de ĉiuj miaj laboroj kaj eĉ la vivon.—Estus pli bone, se mi silentus pri la malfeliĉo okazinta al mi, por ne senkuraĝigi la vojaĝantojn; sed tiel malfacile estas renversiĝi, en la vojaĝseĝo, kiun mi uzas, ke oni devige konfesos, ke por suferi tian danĝeron, oni devas esti malfeliĉega—tiel malfeliĉa kiel mi. Mi trovis min kuŝanta sur la planko, tute renversite, kaj tio ĉi tiel rapide, tiel neatendite, ke mi preskaŭ dubus pri mia malfeliĉaĵo, se tintado en la kapo kaj forta doloro en la maldekstra ŝultro ne pruvus al mi tro klare la realecon de ĝi.

Ankaŭ tio estis malbona ŝerco de mia duono.—Timigite de la voĉo de mizerulo neatendite petanta almozon ĉe la pordo, kaj de la bojo de Rozino, ĝi subite turnis mian seĝegon, antaŭ ol mia animo povis averti ĝin, ke malantaŭe mankis briko; la puŝo estis tiel forta, ke mia vojaĝseĝo tute senekvilibriĝis kaj renversiĝis sur min.

Mi konfesas, ke tiu ĉi estas unu el la okazoj, en kiuj mi havis plej fortan kaŭzon por plendi je mia animo; ĉar anstataŭ ol bedaŭri la foreston ĵus faritan kaj riproĉi sian kunulon pri ĝia trorapidemo, ĝi tiel perdis la moderecon, ke ĝi plej beste ekkoleris kaj ofendis per paroloj tiun mizeran senkulpulon.—« Mallaboremulo! iru labori. » ĝi diris (malbonega alparolaĵo eltrovita de avara kaj kruela riĉularo). « Sinjoro, li tiam diris por plidolĉigi min, mi estas el Chambéry…—Des pli malbone por vi.—Mi estas Ĵako; min vi vidis en la kamparo; mi kondukadis la ŝafojn al la herbejoj…—Kion vi venas tien ĉi por fari? » Mia animo komencis penti pri la malĝentileco de miaj unuaj paroloj.—Mi eĉ kredas, ke ĝi [p. 33] pentis pri ili, iom antaŭ ol elparoli ilin. Ofte tiel, ne atendite trovante dum la kuro foson aŭ ŝlimejon, oni vidas ĝin, sed jam ne havas la tempon eviti ĝin.

Rozino plenigis mian reprudentiĝon kaj penton; ĝi estis rekoninta Ĵakon, kiu ofte dividis kun ŝi sian panon, kaj ŝi montris al li per siaj karesoj sian memoron kaj dankecon.

Dum tiu tempo, Joannetti, kolektinte la restaĵojn de mia manĝo, difinitajn por lia propra manĝo, ne ŝanceliĝante donis ilin al Ĵako.

Kompatinda Joannetti!

Tiel, dum mia vojaĝo, mi ricevas de mia servanto kaj de mia hundino instruon pri filozofio kaj humaneco.

ĈAPITRO XXIX

Antaŭ ol daŭrigi, mi volas forigi dubon eble enirintan en la penson de la legantoj.

Por nenio en la mondo mi volus, ke oni suspektu min, ke mi entreprenis tiun ĉi vojaĝon nur tial, ke mi ne sciis kion fari, kaj, por tiel diri, devigite de la cirkonstancoj; mi certigas tie ĉi kaj mi ĵuras je tio, kio estas al mi plej kara, ke mi intencis entrepreni ĝin jam longe antaŭ la fariĝo, per kiu mi perdis la liberecon dum kvardek du tagoj.

Tiu ĉi devigita izoleco estis nur okazo por ekvojiri pli frue.

Mi scias, ke la propravola protesto, kiun mi ĵus faris, ŝajnos suspektinda al kelkaj personoj;—sed mi ankaŭ scias, ke la suspektemuloj ne legos tiun ĉi libron;—ili havas sufiĉe da okupoj hejme kaj ĉe siaj amikoj; multajn aliajn zorgojn ili havas;—kaj la bonuloj kredos al mi.

Mi konfesas tamen, ke mi estus preferinta okupi min per tiu ĉi vojaĝo en alia tempo, kaj ke mi elektus por plenumi ĝin la grandan Faston, prefere ol la Karnavalon; [p. 34] sed filozofiaj pripensoj senditaj al mi de la ĉielo helpis al mi forte por elporti la seniĝon de la plezuroj, kiujn Torino prezentas amase en tiuj ĉi momentoj de bruo kaj agito.—Tre certe estas, mi diris al mi, ke la muroj de mia ĉambro ne estas tiel belege ornamitaj, kiel la muroj de bala salono; la silentado de mia kamero ne tiel valoras, kiel la agrabla bruado de muziko kaj danco; sed inter la eminentaj personoj, kiuj troviĝas en tiuj festoj, estas certe multaj pli malkontentaj ol mi.

Kaj kial mi pensus nur pri tiuj, kiuj estas en situacio pli agrabla, dum la mondo estas plena je homoj malpli feliĉaj ol mi mem?—Anstataŭ ol transporti min per la fantazio en tiun belegan Kazinon, kie tiomaj belulinoj estas mallumigitaj de la juna Eŭgenio, por trovi min feliĉa mi nur bezonas halti momenton en la stratoj, kiuj kondukas tien.—Aro da malfeliĉuloj, kuŝantaj duone nudaj sub la pordegoj de tiuj ĉi riĉegaj loĝejoj, ŝajnas tuj pereontaj pro malvarmo kaj mizero.—Kia vidaĵo! Mi dezirus, ke tiu ĉi paĝo de mia libro estu legata de la tuta mondo; mi dezirus, oni sciu, ke en tiu ĉi urbo, kie ĉio vidigas la riĉecegon dum la plej malvarmaj noktoj de la vintro, amaso da mizeruloj dormas senŝirme, kun la kapo apogita sur limŝtono aŭ sojlo de palaco.

Tie ĉi estas grupo da infanoj, premiĝantaj unu kontraŭ la aliaj por ne morti pro malvarmo.—Tie estas virino tremanta kaj sen voĉo por plendi.—La preterirantoj iras kaj venas ne tuŝataj de vidaĵo, al kiu ili jam kutimis.—La bruo de kaleŝoj, la voĉo de malsobreco, la ĉarmaj sonoj de muziko, enmiksiĝas kelkfoje je la krioj de tiuj kompatinduloj kaj kunfaras teruran senagordaĵon.

ĈAPITRO XXXII

Sed permesu, Sinjoroj, ke mi demandu: Ĉu vi amuziĝas tiel, kiel antaŭe, en balo aŭ teatro?—Koncerne min, mi konfesas tion, de kelka tempo ĉiuj grandanombraj kunvenoj kaŭzas al mi kvazaŭan teruron.—Mi tie estas vizitata de funebra sonĝo.—Vane mi penas forpeli ĝin, ĝi ĉiam revenas, kiel la sonĝo de Atalio.—Eble ĉar la animo, superakvita hodiaŭ de pensoj mallumaj kaj de kortuŝantaj vidaĵoj, trovas ĉie kaŭzojn por malĝojo—kiel difektita stomako ŝanĝas en venenojn la plej sanigajn manĝaĵojn.—Estu kiel estas, jen mia sonĝo:—Kiam mi staras en unu el tiuj festoj, meze de tiu aro da homoj afablaj kaj karesaj, kiuj dancas, kantas, ploras antaŭ la tragedioj, kiuj montras nur ĝojon, sincerecon kaj bonkoron, mi pensas:—Se en tiun ĉi bonmanieran societon subite enirus blanka urso, filozofo, tigro, aŭ ia ajn tiaspeca besto, kiu suprenirante sur la orkestran stablon krius per fortega voĉo:

« Kompatindaj homoj! Aŭskultu la veron parolanta per mia buŝo: Vi estas subpremitaj, sklavigitaj, vi estas malfeliĉaj, vi enuas;—eliru el tiu dormado! »

« Vi muzikistoj, komencu, disrompante tiujn muzikilojn sur viajn kapojn; ĉiu sin armu per ponardo; de nun ne pensu pri amuzoj kaj festoj; supreniru al la loĝioj kaj buĉu ĉiujn; la virinoj ankaŭ trempu siajn timemajn manojn en la sangon! » [p. 37]

« Eliru, vi estas liberaj; fortiru vian reĝon de lia trono kaj vian Dion el lia sanktejo! »

—Nu! Tion, kion la tigro diris, kiom da tiuj ĉarmaj homoj ĝin plenumos? Kiom da ili eble pensis pri tio, antaŭ ol ĝi eniris! Kiu scias?—Ĉu oni ne dancis en Parizo antaŭ kvin jaroj2?

« Joannetti, ŝlosu la pordojn kaj fenestrojn.—Mi ne volas plu vidi la lumon; neniu homo eniru mian ĉambron;—metu glavon proksime de mia mano;—eliru vi mem, kaj ne aperu plu antaŭ mi! »

ĈAPITRO XXXIII

« Ne, ne, restu, Joannetti; restu, malfeliĉa junulo: kaj vi ankaŭ Rozino mia, kiu divenas miajn ĉagrenojn kaj kvietigas ilin per viaj karesoj; venu, Rozino mia, venu.—V konsonanto kaj ripozejo. »

ĈAPITRO XXXIV

La falo de mia vojaĝseĝo utilis al la leganto, farante mian vojaĝon malpli longa je almenaŭ dekduo da ĉapitroj, ĉar releviĝinte mi trovis min antaŭ kaj tre proksime de mia skribtablo, kaj mi plu ne havis tempon por pripensadi pri la grandnombro da desegnaĵoj kaj pentraĵoj, kiujn mi estis ankoraŭ vizitonta, kio povus plilongigi miajn ekskursojn pri la pentrarto.

Lasinte do dekstre la portretojn de Rafaelo kaj lia amatino, Kavaliron d’Assas, kaj la Ŝafistinon Alpan, kaj irante maldekstren al la fenestro, oni ekvidas mian skribtablon: ĝi estas la unua kaj plej videbla objekto, [p. 38] kiu prezentas sin antaŭ la okuloj de la vojaĝanto, sekvante la vojon ĵus diritan.

Ĝi estas superkovrita de kelkaj bretoj, kiuj servas kiel biblioteko; la tuto estas kronita per busto pleniganta la piramidon, kaj tiu ĉi objekto estas la plej grava ornamaĵo de la regiono.

Tirinte la unuan tirkeston dekstran, oni trovas skribilaron, ĉiuspecan paperon, pretigitajn plumojn, sigelvakson.—Ĉio tio ĉi donus al la plej maldiligenta homo la deziron skribi.—Mia kara Jenny, mi estas certa, ke, se vi okaze malfermus tiun tirkeston, vi respondus la leteron, kiun mi skribis al vi en la antaŭa jaro.—En la kontraŭa tirkesto kuŝas konfuze kunmetitaj la materialoj por la kortuŝa rakonto pri la malliberulino de Pignerol, kiun vi baldaŭ legos, karaj amikoj3.

Inter tiuj du tirkestoj estas profundaĵo, kien mi ĵetas la leterojn, laŭ tio kiel mi ricevas ilin; oni trovas tie ĉiujn leterojn ricevitajn de dek jaroj. La plej malnovaj estas ordigitaj laŭ la datoj en kelkaj pakoj; la novaj estas intermiksitaj; kelkaj restas de la tempo de mia plej frua juneco.

Kia plezuro revidi en tiuj ĉi leteroj la interesajn situaciojn de niaj unuaj jaroj, translokiĝi denove en tiujn feliĉajn tempojn neniam revenontajn!

Ha! kiel plena estas mia koro! Kiel malgaje ĝi ĝuas, dum miaj okuloj tralegas la liniojn skribitajn de persono, kiu jam ne vivas! Jen lia skribaĵo, lia koro kondukis lian manon, al mi li skribis tiun leteron, kaj nenio pli ol tiu letero restas al mi pri li!

Kiam mi enmetas la manon en tiun loketon, mi malfacile foriras antaŭ la fino de la tago. Tiamaniere vojaĝanto trairas rapide kelkajn provincojn de Italujo, farante rapidege supraĵajn observojn, kaj haltadas en Romo dum tutaj monatoj.—Tiu ĉi estas la plej riĉa parto de la minejo, kiun mi ekspluatas. Kia aliiĝo en miaj ideoj kaj sentoj! kia [p. 39] diferenco en miaj amikoj! Kiam mi ekzamenas ilin tiam kaj hodiaŭ, mi vidas ilin mortige agititaj de projektoj, kiuj nun ne interesas plu ilin. Okazintaĵo ŝajnis al ni granda malfeliĉo; sed mankas la fino de la letero, kaj tute forgesita estas la okazintaĵo; mi ne povas scii, pri kio oni parolis.—Mil antaŭjuĝoj sieĝis nin; la mondo kaj la homoj estis tute nekonataj de ni! sed kia varmeco en niaj rilatoj! kia intima amikeco! kia senlima konfideco!

Ni estis feliĉaj per niaj eraroj.—Kaj nun?—Ha, ne tiel estas nun! Ni devis legi, kiel la ceteraj, en la homa koro;—kaj la vero, falante apud ni kiel bombo, detruis je ĉiam la sorĉan palacon de iluzio.

ĈAPITRO XXXV

Facile mi povus skribi ĉapitron pri jena sekiĝinta rozo, se mi tion volus, kaj se la objekto estus inda je tio: ĝi estas floro de la antaŭjara karnavalo. Mi mem deŝiris ĝin en la varmejoj de Valentin, kaj en la vespero, unu horon antaŭ la balo, plena je espero kaj kun ĝoja kormovo, mi iris proponi ĝin al S-no de Hautcastel. Ŝi prenis ĝin, metis ĝin sur sian tualettablon, neniel rigardinte ĝin nek min.—Sed kiel ŝi povus atenti al mi? Ŝi estis okupata je la rigardado de ŝi mem. Starante antaŭ granda spegulo, kun la haroj jam aranĝitaj, ŝi donis la lastan tuŝeton al sia ornamiĝo; ŝi tiel forte priokupiĝis, ŝia atento estis tiel plene prenita de la ĉiuspecaj rubandoj, gazoj kaj plumfasketoj amasigitaj antaŭ ŝi, ke mi ne ricevis eĉ rigardon aŭ signon.—Mi submetiĝis; mi humile tenis pinglojn tute pretajn, aranĝitajn en mia mano; sed ĉar ŝia pinglujo estis pli proksime, ŝi prenis ilin el sia pinglujo,—kaj se mi alproksimigis la manon, ŝi prenis ilin el mia mano—senprefere; kaj por ilin trovi, ŝi palpetis, ne deturnante siajn okulojn de la spegulo, el timo, ke ŝi sin ne vidos plu. [p. 40]

Iom da tempo mi tenis post ŝi duan spegulon, por ke ŝi pli bone juĝu pri sia ornamo; kaj ŝia vizaĝo, rebrilante de spegulo al spegulo, vidigis al mi serion da koketulinoj, el kiuj neniu atentis min. Fine, ĉu mi tion konfesos? mia rozo kaj mi prezentis tre malbrilan vidaĵon.

Mi fine perdis la paciencon, kaj ne povante jam kontraŭstari al la kolereto, kiu min ekscitis, mi remetis en ĝian lokon la spegulon, kiun mi tenis, kaj mi eliris ĉagrene, ne adiaŭdirinte.

« Ĉu vi foriras? ŝi diris, turnante sin flanken, por vidi profile sian talion. Mi nenion respondis; sed mi aŭskultis kelkan tempon post la pordo, por scii la impreson faritan de mia rapida eliro.—Ĉu vi ne vidas, ŝi diris al sia ĉambristino post momenta silento, ĉu vi ne vidas, ke tiu ĉi korsaĵo estas multe tro larĝa por mia talio, precipe malsupre, kaj ke oni bezonas fari faldon per pingloj? »

Kiel kaj kial tiu velkinta rozo troviĝas sur breto de mia skribtablo, tion mi certe ne diros, ĉar mi anoncis, ke sekiĝinta rozo ne valoras ĉapitron.

Rimarku, Sinjorinoj, ke mi nenian observon faras pri la aventuro pri la sekiĝinta rozo. Mi ne diras, ke S-no de Hautcastel estis prava aŭ malprava atentante sian ornamiĝon prefere ol min, aŭ ke mi havis la rajton esti akceptita aliamaniere.

Kun ankoraŭ pli granda zorgo mi evitas eltiri el tio ĝeneralajn konkludojn pri la realeco, la forto kaj la daŭro de la amo de sinjorinoj al ŝiaj amikoj.—Mi nur ĵetos tiun ĉi ĉapitron (ĉar ĝi estas ja ĉapitro) en la mondon kun la cetero de la vojaĝo, ne adresante ĝin al iu kaj rekomendante ĝin al neniu.

Mi almetos nur konsilon por vi, Sinjoroj: vi bone komprenu, ke en bala tago via amatino ne estas via.

En la momento, kiam la ornamiĝo komencas, la amanto fariĝas nur edzo, kaj la sola balo estas la amanto. [p. 41]

Ĉiuj scias ja, kion gajnas edzo, kiu volas amatiĝi perforte; submetiĝu do pacience kaj ridante.

Kaj ne eraru, sinjoro; se oni plezure vidas vin en la balo, tio ĉi ne estas kiel amanton, ĉar vi estas nur edzo; sed nur tial, ke vi estas parto el la balo, kaj sekve ero de ŝia nova almilitaĵo; vi estas partumo de amanto; aŭ eble tial, ke vi dancas bone kaj ke vi tiel briligos ŝin; fine la kaŭzo plej flata por vi en la bona akcepto, kiun vi ricevos, estas, ke ŝi esperas ĵaluzigi siajn koleginojn montrante, kiel amanton, viron tiel meritan, kiel vi estas; se ne estus pro tio, ŝi eĉ ne rigardus vin.

Tio ĉi do estu komprenita; vi devos submetiĝi kaj atendi ĝis via rolo de edzo estos finita.—Mi konas pli ol unu, kiu volus esti kvita tiel malkare.

ĈAPITRO XXXVI

Mi promesis dialogon inter mia animo kaj la aliulo; sed kelkaj ĉapitroj forkuras de mi, aŭ plibone kelkaj aliaj fluas el mia plumo kvazaŭ kontraŭ mia volo kaj deklinigas miajn projektojn: inter tiuj estas la ĉapitro de mia biblioteko, kiun mi faros kiel eble plej mallonga.—La kvardek du tagoj baldaŭ finiĝos kaj samlonga tempo ne sufiĉus por plenigi la priskribon de la riĉa lando, kie mi tiel agrable vojaĝas.

Mia biblioteko do konsistas el romanoj, se mi tion devas konfesi,—jes, romanoj kaj kelkaj elektitaj verslibroj.

Kvazaŭ miaj ĉagrenoj ne sufiĉus al mi, mi ankoraŭ volonte partoprenas en la ĉagrenoj de mil fantaziaj personoj, kaj tiujn ĉi mi sentas tiel forte, kiel miajn proprajn; kiom da larmoj mi verŝis pri tiu malfeliĉa Klariso kaj pri la amanto de Ĉarloto! [p. 42]

Sed, se mi tiel serĉas neverajn dolorojn, mi kontraŭe trovas en tiu fantazia mondo: virton, bonecon, neprofitemon, ankoraŭ ne trovitajn kunigite en la reala mondo, kie mi vivas.—Mi trovas tie virinon tian, kian mi deziras, ne malbonhumoran, ne malseriozan, ne malvereman; mi nenion diros pri ŝia beleco; oni fidu al mia fantazio: mi faras ŝin tiel bela, ke nenion oni povas kritiki en ŝi. Poste, ferminte la libron, kiu jam ne respondas al miaj ideoj, mi prenas ŝin per la mano, kaj ni kune trairas landon milfoje pli ĉarman, ol la Edeno. Kia pentristo povus reprezenti la sorĉan landon, kie mi lokis la diaĵon de mia koro? kaj kia poeto povos iam priskribi la fortajn kaj diversajn sentojn, kiujn mi ĝuas en tiuj sorĉaj regionoj?

Kiel ofte mi malbenis tiun Kleveland-on, kiu ĉiuminute eniras novajn malfeliĉojn, kiujn li povus eviti!—Mi ne povas toleri tiun libron kaj tiun sekvon da malfeliĉegoj; sed se mi pro distreco malfermas ĝin, mi nepre devas engluti ĝin ĝis la fino.

Kiel mi lasus tiun malfeliĉan homon ĉe la Abakisoj? Kio fariĝus el li ĉe tiuj sovaĝuloj? Ankoraŭ malpli mi kuraĝus forlasi lin en la ekskurso, kiun li faras por eliri el kaptiteco.

Fine, mi tiel kore partoprenas en liaj ĉagrenoj, mi tiel forte interesas min por lia kompatinda familio, ke la neatendita apero de la kruelaj Ruintonoj starigas miajn kapharojn; malvarma ŝvito ekkovras min, dum mi legas tiun ĉapitron kaj mia timego estas tiel forta, tiel reala, kvazaŭ mi mem estus tuj rostota kaj manĝota.

Kiam mi sufiĉe ploris kaj amindumis, mi serĉas kelkan poeton, kaj mi denove foriras al alia mondo.