Ili devis kampadi sub granda arbo en la arbaro, tiunokte, ĉar ne estis domoj proksime. La arbo estis bona, dika kovrilo protektanta ilin kontraŭ la roso. La Stana Lignohakisto hakis grandan aron da lignaĵoj per sia hakilo kaj Doroteo pretigis belegan varmigan fajron kiu helpis ŝin esti malpli solsenta. Ŝi kaj Toto jam manĝis la lastajn panerojn, kaj nun ŝi ne sciis kion ili manĝos en la mateno.
"Se vi volas," diris la Leono, "mi eniros la arbaron kaj mortigos cervon por vi. Vi povos rosti ĝin per la fajro, ĉar via gusto estas tiom stranga ke vi preferas kuiritaĵojn, kaj tiel vi havos bonan matenmanĝon."
"Ne! Bonvolu, ne!" pledis la Stana Lignohakisto. "Mi nepre plorus se vi mortigus povran cervon, kaj miaj makzeloj denove rustiĝus."
Sed la Leono foriris en la arbaron kaj trovis propran manĝon, kaj neniu poste sciis kion li manĝis, ĉar li ne menciis tion. Kaj la Birdotimigilo trovis arbon plenan de nuksoj kaj plenigis la korbon de Doroteo per ili, tiel ke ŝi dum longa tempo ne malsatos. Ŝi opiniis tion tre afabla kaj amema ago de la Birdotimigilo, sed ŝi multe ridis pro la mallerta maniero per kiu la povrulo prenis la nuksojn. Liaj vatitaj manoj estis tiom mallertaj, kaj la nuksoj tiom malgrandaj, ke li faligis preskaŭ tiom kiom li metis en la korbon. Sed ne gravis al la Birdotimigilo kiom da tempo li bezonos por plenigi la korbon, ĉar tio tenis lin malproksime de la fajro, ĉar li timis ke fajrero trafus lian pajlon kaj konsumus lin. Do li restis tre for de la flamoj, kaj proksimiĝis nur por kovri Doroteon per sekaj folioj kiam ŝi kuŝiĝis por dormi. Ili komfortigis kaj varmigis ŝin kaj ŝi dormis profunde ĝis la mateno.
Kiam mateniĝis, la knabino lavis sian vizaĝon en malgranda ondetanta rivereto kaj baldaŭ post tiam ili ĉiuj rekomencis marŝi al la Smeralda Urbo.
La tago montriĝis eventoplena por la marŝantoj. Ili apenaŭ marŝis unu horon antaŭ ol vidi grandan abismon kiu transiras la vojon kaj dividas la arbaron ĝis preter ilia vidpovo, ambaŭflanke. Ĝi estis tre larĝa abismo, kaj kiam ili iris al la rando kaj enrigardis ili povis vidi ke ĝi ankaŭ estas tre profunda, kaj ke estas multaj grandaj, pintaj rokoj en la fundo. La flankoj estis tiom krutaj ke neniu el ili povus malsuprengrimpi, kaj dum momento ŝajnis ke la marŝado devos ĉesi.
"Kion ni faru?" demandis Doroteo senespere.
"Mi tute ne scias," diris la Stana Lignohakisto; kaj la Leono skuis sian densan hararon kaj rigardis penseme. Sed la Birdotimigilo diris: "Ni ne povas flugi, tio estas certa; kaj ni ne povas malsuprengrimpi en tiun profundan abismon. Sekve, se ni ne povos transsalti, ni devos halti ĉi tie."
"Mi kredas povi transsalti," diris la Malkuraĝa Leono, zorge mezurinte la distancon per sia menso.
"Do estas solvite," respondis la Birdotimigilo, "ĉar vi povos transporti nin unuope sur via dorso."
"Nu, mi provos," diris la Leono. "Kiun la unua?"
"Mi," deklaris la Birdotimigilo; "ĉar se vi trovus ke vi ne povas transsalti la breĉon, Doroteo mortus, aŭ la Lignohakisto estus forte kavigita de la rokoj. Sed se mi estos sur via dorso ne multe gravos ĉar la falo tute ne damaĝos min."
"Mi mem timegas falon," diris la Malkuraĝa Leono, "sed mi supozas ke necesas provi. Do suriru mian dorson kaj ni provos."
La Birdotimigilo sidiĝis sur la dorson de la Leono, kaj la granda besto marŝis al la rando de la breĉo kaj kaŭriĝis.
"Kial vi ne kuras por salti?" demandis la Birdotimigilo.
"Ĉar ni, la Leonoj, ne saltas tiel," li respondis. Kaj saltegante, li pafiĝis tra la aero kaj surteriĝis sendanĝere sur la alian flankon.
Ĉiujn multe ĝojigis vidi kiel facile li faris tion, kaj kiam la Birdotimigilo estis degrimpinta de lia dorso, la Leono resaltis trans la abismon.
Doroteo decidis esti la dua; do ŝi tenis Toton en siaj brakoj kaj grimpis sur la dorson de la Leono, forte tenante lian kolhararon per unu mano. La sekvan momenton estis kvazaŭ ŝi flugas tra la aero; kaj post tio, antaŭ ol ŝi havis sufiĉan tempon por pripensi, ŝi estis sekura sur la alia flanko. La Leono reiris trian fojon kaj transportis la Stanan Lignohakiston, kaj post tio ili sidiĝis dum kelkaj momentoj por ke la besto povu ripozi, ĉar liaj grandaj saltoj malfaciligis lian spiradon, kaj li anhelis kiel granda hundo tro longe kurinta.
Ili trovis la arbaron tre densa ĉiflanke, kaj ĝi aspektis senluma kaj morna. Kiam la Leono estis ripozinta ili rekomencis marŝi laŭ la vojo el flavaj brikoj, silente demandante al si, ĉiu en sia propra menso, ĉu iam ili atingos la finon de la arbaro kaj reatingos la brilantan sunlumon. Aldone al ilia malkomforto ili baldaŭ aŭdis strangajn bruojn el la profundo de la arbaro, kaj la Leono flustris al ili ke en ĉi tiu parto de la lando la Kolizuloj loĝas.
"Kio estas la Kolizuloj?" demandis la knabino.
"Ili estas monstraj bestoj kun korpoj kiaj de leonoj kaj kapoj kiaj de tigroj," respondis la Leono; "kaj kun ungoj tiom longaj kaj akraj ke ili povus disduigi min tiel facile kiel mi povus mortigi Toton. Mi timegas la Kolizulojn."
"Ne mirigas min," respondis Doroteo. "Nepre ili estas timigaj bestoj."
La Leono estis tuj respondonta, sed subite ili atingis alian abismon kiu transiras la vojon; sed ĉi tiu abismo estis tiom larĝa kaj profunda ke la Leono tuj sciis ke li ne povos transsalti ĝin.
Do ili sidiĝis por pripensi kion fari, kaj post serioza pensado la Birdotimigilo diris,
"Jen granda arbo, proksima al la abismo. Se la Stana Lignohakisto povos haki ĝin tiel ke ĝi falos trans la abismon, ni povos transmarŝi facile."
"Tiu estas bonega ideo," diris la Leono. "Oni preskaŭ suspektus ke vi havas cerbon en la kapo, anstataŭ pajlon."
La Stana Lignohakisto tuj komencis labori, kaj tiom akris lia hakilo ke la arbo baldaŭ estis preskaŭ trahakita. La Leono metis siajn fortajn antaŭajn krurojn kontraŭ la arbon kaj puŝegis, kaj malrapide la granda arbo kliniĝis kaj falis bruegante trans la abismon, kun la plejsupraj branĉoj sur la alia flanko.
Ili ĵus komencis transiri tiun kuriozan ponton kiam akra muĝo suprenrigardigis ilin, kaj terurate ili vidis kuradi cele ilin du grandajn bestojn kun ursaj korpoj kaj tigraj kapoj.
"Jen la Kolizuloj!" diris la Malkuraĝa Leono, komencante tremadi.
"Rapide!" kriis la Birdotimigilo. "Ni transiru."
Do Doroteo transiris la unua, tenante Toton en la brakoj; la Stana Lignohakisto sekvis, kaj la Birdotimigilo sekvis lin. La Leono, kvankam certe timanta, turnis sin por fronti la Kolizulojn, kaj li muĝegis tiom laŭte kaj timige ke Doroteo kriegis kaj la Birdotimigilo surdorsen falis, kaj eĉ la ferocaj bestoj ekhaltis kaj rigardis lin surprizite.
Sed, trovinte sin pli grandaj ol la Leono, kaj memorante ke estas du da ili kaj nur unu da li, la Kolizuloj rekuris antaŭen, kaj la Leono transiris la arbon kaj turnis sin por vidi kion ili nun faros. Tute sen halti, la ferocaj bestoj ankaŭ komencis transiri la arbon, kaj la Leono diris al Doroteo,
"Ni perdiĝis, ĉar ili certe disŝiros nin per siaj akraj ungoj. Sed staru proksime malantaŭ mi, kaj mi batalos ilin dum mi restos viva."
"Atendu!" kriis la Birdotimigilo. Li intertempe estis pripensinta kion fari, kaj nun li petis la Stanan Lignohakiston haki la finaĵon de la arbo kuŝantan sur ilia flanko de la abismo. La Stana Lignohakisto tuj komencis uzi sian hakilon, kaj ĝuste kiam la du Kolizuloj estis preskaŭ transirintaj, la arbo ekfalis bruege en la abismon, kunportante la malbelajn, hurlantajn bestojn, kaj ambaŭ disfrakasiĝis pro la akraj rokoj sur la fundo.
"Nu," diris la Malkuraĝa Leono, libere spirante denove, "ni ankoraŭ iom vivos, kaj tio plaĉas al mi, ĉar nepre estus tre malkomforte ne vivi. Tiuj bestoj timigis min tiom ke mia koro ankoraŭ bategas."
"Ha," diris la Stana Lignohakisto malgaje, "volonte mi havus koron povantan bati."
Tiu aventuro des pli fervorigis la marŝantojn eliri el la arbaro, kaj ili tiom rapide marŝis ke Doroteo laciĝis, kaj devis rajdi sur la dorso de la Leono. Ĝojigis ilin kiam la arbaro malpli densiĝis ju pli ili antaŭeniris, kaj en la posttagmezo ili subite trovis larĝan riveron, rapide fluantan antaŭ ili. Ili povis vidi ke aliflanke de la rivero la vojo el flavaj brikoj trairas belan pejzaĝon, kun verdaj kampoj kaj helaj floroj kaj apud la tuta vojo estis arboj sur kiuj pendas bongustaj fruktoj. Al ili multe plaĉis vidi tiun belan pejzaĝon antaŭ si.
"Kiel ni transiros la riveron?" demandis Doroteo.
"Estas facile," respondis la Birdotimigilo. "La Stana Lignohakisto konstruu por ni floson, tiel ke ni povos flosi al la alia flanko."
Do la Lignohakisto prenis sian hakilon kaj komencis haki malgrandajn arbojn por fari floson, kaj dum li okupadis sin per tio, la Birdotimigilo trovis sur la riverbordo arbon plenan de belaj fruktoj. Tio plaĉis al Doroteo, kiu estis manĝinta nur nuksojn dum tiu tago, kaj ŝi ĝissate manĝis la maturajn fruktojn.
Sed necesas tempo por konstrui floson, eĉ se konstruas ĝin laborema kaj nelaciĝanta Stana Lignohakisto, kaj kiam noktiĝis la laboro ankoraŭ ne estis finita. Do ili trovis komfortan lokon sub la arboj kie ili bone dormis ĝis la mateno; kaj Doroteo sonĝis pri la Smeralda Urbo, kaj pri la bona Sorĉisto de Oz, kiu baldaŭ resendos ŝin al ŝia propra hejmo.
Nia malgranda grupo de marŝantoj vekiĝis la sekvan matenon refreŝigita kaj plena de espero, kaj Doroteo manĝis kvazaŭ princino per persikoj kaj prunoj el la arboj apud la rivero.
Malantaŭ ili estis la senluma arbaro tra kiu ili jam trapaŝis, kvankam ili suferis multajn senkuraĝigojn; sed antaŭ ili estis bela, sunoplena regiono kiu ŝajnis voki ilin antaŭen al la Smeralda Urbo.
Estis vere ke la larĝa rivero nun fortranĉis ilin de tiu bela regiono; sed la floso estis preskaŭ finita, kaj kiam la Stana Lignohakisto finis tranĉi kelkajn pliajn ŝtipojn kaj kunligis ilin per lignaj kejloj, ili estis pretaj komenci. Doroteo sidiĝis sur la mezo de la floso kaj tenis Toton en siaj brakoj. Kiam la Malkuraĝa Leono paŝis sur la floson, ĝi grave kliniĝis, ĉar li estis granda kaj multepeza; sed la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ekstaris sur la alia fino por ekvilibrigi ĝin, kaj ili mane tenis longajn stangojn por puŝi la floson tra la akvo.
Ili sukcesis sufiĉe bone, unue, sed kiam ili atingis la mezon de la rivero la rapida fluo tiris la floson pli kaj pli for de la vojo el flavaj brikoj; kaj la akvo tiom profundiĝis ke la longaj stangoj ne plu atingis la fundon.
"Estas malbone," diris la Stana Lignohakisto, "ĉar se ni ne atingos la bordon ni portiĝos en la landon de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kaj ŝi sorĉos nin kaj sklavigos nin."
"Kaj tiuokaze mi ne ricevus cerbon," diris la Birdotimigilo. "Kaj mi ne ricevus kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.
"Kaj mi ne ricevus koron," diris la Stana Lignohakisto.
"Kaj mi neniam reirus al Kansas," diris Doroteo.
"Nepre ni atingu la Smeraldan Urbon, se eble," aldonis la Birdotimigilo, kaj li tiom forte puŝis sian longan stangon ke ĝi firme fiksiĝis en la koto sur la fundo de la rivero, kaj antaŭ ol li povis reeltiri ĝin, aŭ malteni ĝin, la floso estis forportita kaj la povra Birdotimigilo estis lasita kroĉiĝanta al la stango meze de la rivero.
"Adiaŭ!" li kriis al ili, kaj ili bedaŭregis forlasi lin; efektive, la Stana Lignohakisto komencis plori, sed feliĉige li memoris ke li eble rustos, do li sekigis siajn larmojn per la antaŭvesto de Doroteo.
Kompreneble ĉi tio estis malbona sorto por la Birdotimigilo.
"Nun mi estas en malpli bona stato ol kiam mi unuafoje renkontis Doroteon," li pensis. "Tiam mi estis fiksita al stango en maizkampo, kie mi povis imagi ke mi fortimigas korvojn; sed certe ne utilas Birdotimigilo fiksita sur stango en la mezo de rivero. Mi timas ke mi vere neniam akiros cerbon!"
Laŭlonge de la rivero naĝis la floso, kaj la povra Birdotimigilo fariĝis pli kaj pli for. Tiam la Leono diris: "Io estas farenda por savi nin. Mi kredas ke mi povos naĝi al la bordo kaj kuntiri la floson, se vi tenos firme la pinton de mia vosto."
Do li saltis en la akvon kaj la Stana Lignohakisto firme tenis lian voston, kiam la Leono komencis kiel eble plej forte naĝi al la bordo. Estis tre malfacile, malgraŭ lia grandeco; sed iom post iom ili tiriĝis el la fluo, kaj Doroteo prenis la longan stangon de la Stana Lignohakisto kaj helpis puŝi la floson al la tero.
Ili ĉiuj estis tre lacaj kiam ili fine atingis la bordon kaj paŝis sur la belan verdan herbaron, kaj ili ankaŭ sciis ke la rivero portis ilin tre for de la vojo el flavaj brikoj kiu kondukas al la Smeralda Urbo.
"Kion ni faru nun?" demandis la Stana Lignohakisto, dum la Leono kuŝis sur la herbaro por ke la suno sekigu lin.
"Ni devas iel reiri al la vojo," diris Doroteo.
"La plej bona plano estos marŝi laŭ la riverbordo ĝis ni reatingos la vojon," komentis la Leono.
Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian korbon kaj ili komencis marŝi laŭ la herba bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. Ĝi estis bela regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por gajigi ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedaŭro pro la povra Birdotimigilo ili povus esti vere feliĉaj.
Ili marŝis laŭ sia eblo plej rapide, kaj Doroteo haltis nur unufoje por pluki belan floron; kaj post iom da tempo la Stana Lignohakisto kriis: "Rigardu!"
Ĉiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon fiksitan sur sia stango meze de la akvo, aspektantan tre solsenta kaj malfeliĉa.
"Kion ni povas fari por savi lin?" demandis Doroteo.
La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaŭ skuis sian kapon ĉar ili ne sciis. Do ili sidiĝis sur la bordo kaj rigardis senespere la Birdotimigilon ĝis Cikonio alflugis, vidinte ilin, kaj haltis por ripozi ĉe la rando de la akvo.
"Kiuj vi estas kaj kien vi iras?" demandis la Cikonio.
"Mi estas Doroteo," respondis la knabino, "kaj jen miaj amikoj, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuraĝa Leono; kaj ni iras al la Smeralda Urbo."
"Ne estas la ĝusta vojo," diris la Cikonio, dum ŝi tordis sian longan kolon kaj akre rigardis la kuriozan grupon.
"Mi scias," respondis Doroteo, "sed ni perdis la Birdotimigilon, kaj ni ne scias kiel rehavigi lin."
"Kie li estas?" demandis la Cikonio.
"Tie, en la rivero," respondis la knabino.
"Se li ne estus tiel granda kaj peza mi alportus lin por vi," komentis la Cikonio. "Li tute ne estas peza," diris Doroteo, fervore, "ĉar li estas plenigita per pajlo; kaj se vi reportos lin al ni ni multege dankos vin senfine."
"Nu, mi provos," diris la Cikonio, "sed se mi trovos lin tro peza mi devos refaligi lin en la riveron."
Do la granda birdo flugis en la aeron kaj trans la akvon ĝis ŝi atingis la lokon kie la Birdotimigilo estis fiksita sur sia stango. La Cikonio per siaj grandaj ungoj kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj alte portis lin al la bordo, kie Doroteo kaj la Leono kaj la Stana Lignohakisto kaj Toto atendis.
Kiam la Birdotimigilo retrovis sin inter siaj amikoj li estis ĝojega kaj ĉirkaŭbrakumis ĉiujn, eĉ la Leonon kaj Toton; kaj dum ili marŝadis li kantis "Tol-de-ri-de-o!" ĉiupaŝe, tiom gaja li estis.
"Mi kredis ke mi devos resti en la rivero eterne," li diris, "sed la afabla Cikonio savis min, kaj se mi ja akiros cerbon mi retrovos la Cikonion kaj rekompence faros ian komplezon por ŝi."
"Ne necesas," diris la Cikonio, kiu flugadis apud ili. "Mi ĉiam plezure helpas kiam estas danĝero. Sed mi devas foriri nun, ĉar miaj beboj atendas min en la nesto. Mi esperas ke vi trovos la Smeraldan Urbon kaj ke Oz helpos vin."
"Dankon," respondis Doroteo, kaj la afabla Cikonio flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu videblis.
Ili marŝadis aŭskultante la kantadon de la brilkoloraj birdoj kaj rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom densiĝis ke ili tapiŝis la teron. Ili estis grandaj flavaj kaj blankaj kaj bluaj kaj purpuraj floroj, kaj ankaŭ grandaj grupoj de skarlataj papavoj, kiuj estis tiom brilkoloraj ke ili preskaŭ blindigis la okulojn de Doroteo.
"Belegaj!" la knabino krietis, spirante la spican odoron de la floroj.
"Verŝajne," respondis la Birdotimigilo. "Kiam mi havos cerbon mi supozeble pli ŝatos ilin."
"Se mi nur havus koron mi sendube amus ilin," aldonis la Stana Lignohakisto.
"De ĉiam plaĉas al mi floroj," diris la Leono; "ili aspektas tiel senhelpaj kaj malfortaj. Sed en la arbaro ne estas tiom brilaj floroj kiel ĉi tiuj."
Ili nun atingis pli kaj pli da grandaj skarlataj papavoj, kaj malpli kaj malpli da aliaj floroj; kaj baldaŭ ili trovis sin meze de granda kampo da papavoj. Nu, oni bone scias ke kiam grupiĝis tiom granda kvanto da tiaj floroj ilia odoro estas sufiĉe potenca por dormigi ĉiun kiu enspiras ĝin, kaj se la dormanto ne portiĝas for de la odoro de la floroj li dormas senĉese por ĉiam. Sed Doroteo ne sciis tion, nek ŝi povis foriri de la grandaj ruĝaj floroj kiuj ĉie ĉirkaŭis ilin; do baldaŭ ŝiaj okuloj peziĝis kaj ŝi sentis bezonon sidiĝi por ripozi kaj por dormi.
Sed la Stana Lignohakisto ne permesis tion.
"Ni devos rapidi kaj reatingi la vojon el flavaj brikoj antaŭ ol noktiĝos," li diris; kaj la Birdotimigilo konsentis kun li. Do ili plu marŝadis ĝis Doroteo ne plu povis stari. Ŝiaj okuloj fermiĝis malgraŭ ŝia volo kaj ŝi forgesis kie ŝi estas kaj falis surteren apud la papavoj, profunde dormante.
"Kion ni faru?" demandis la Stana Lignohakisto.
"Se ni lasos ŝin ĉi tie ŝi mortos," diris la Leono. "La odoro de la floroj mortigas nin ĉiujn. Mi mem apenaŭ povas teni la okulojn malfermitaj kaj la hundo jam dormas."
Estis vere; Toto jam falis apud sian mastrineton. Sed la Birdotimigilon kaj Stanan Ligno hakiston, ĉar ili ne konsistis el karno, ne ĝenis la odoro de la floroj.
"Rapide kuru," diris la Birdotimigilo al la Leono, "kaj eliru ĉi tiun mortigan florkampon kiel eble plej baldaŭ. Ni kunportos la knabineton, sed se vi endormiĝos vi estas tro granda kaj ni ne povos porti vin."
Do la Leono vigligis sin kaj antaŭensaltadis kiel eble plej rapide. Post momento li ne plu estis videbla.
"Ni uzu niajn manojn kiel seĝon, por porti ŝin," diris la Birdotimigilo. Do ili levis Toton kaj metis la hundon sur la sinon de Doroteo, kaj post tio ili faris seĝon uzante siajn manojn kiel sidejon kaj siajn brakojn kiel seĝobrakojn kaj portis la dormantan knabinon tra la floroj.
Plu kaj plu ili marŝis, kaj ŝajnis ke la granda tapiŝo da mortigaj floroj ĉirkaŭ ili neniam finiĝos. Ili sekvis la kurbiĝon de la rivero, kaj fine trovis sian amikon la Leonon, profunde dormantan inter la papavoj. La floroj superfortis la grandan beston kaj, fine, li cedis, kaj falis ne tre for de la fino de la papavokampo, kie la dolĉa herbaro kuŝis en belaj verdaj kampoj antaŭ ili.
"Nenion ni povas fari por li," diris la Stana Lignohakisto, malfeliĉe; "ĉar li estas tro multepeza, ni ne povos levi lin. Ni devos lasi lin ĉi tie eterne dormi, kaj eble li sonĝos ke li fine trovis kuraĝon."
"Mi bedaŭras," diris la Birdotimigilo. "La Leono estis tre agrabla kamarado malgraŭ sia malkuraĝo. Sed ni pluiru."
Ili portis la dormantan knabinon al bela loko apud la rivero, sufiĉe for de la kampo da papavoj por ke ŝi ne plu spiru la venenon de la floroj, kaj tie ili kuŝigis ŝin delikate sur la molan herbaron kaj atendis ĝis la freŝa venteto vekos ŝin.
"Ni ne povas esti tre for de la vojo el flavaj brikoj, nun," komentis la Birdotimigilo, dum li staris apud la knabino, "ĉar ni jam marŝis preskaŭ tiom kiom forportis nin la rivero."
La Stana Lignohakisto estis tuj respondonta kiam li ekaŭdis malaltan muĝon, kaj turninte sian kapon (kiu bonege turniĝis per ĉarniroj) li vidis strangan beston saltadi trans la herbaron al ili. Ĝi estis, efektive, granda flava Linko, kaj la Stana Lignohakisto opiniis ke ĝi nepre ĉasas ion, ĉar ĝiaj oreloj kuŝis proksime al la kapo kaj ĝia buŝo estis larĝe malfermita, tiel ke vidiĝis du vicoj de malbelaj dentoj, dum ĝiaj ruĝaj okuloj ardis kiel fajrogloboj. Kiam ĝi pliproksimiĝis la Stana Lignohakisto vidis kuranta antaŭ la besto malgrandan grizan kampomuson, kaj kvankam li ne havis koron li sciis ke estas maljuste ke la Linko strebas mortigi tian belan, sendanĝeran besteton.
Do la Hakisto levis sian hakilon kaj dum la Linko preterkuris li rapide batis tiel ke la kapo de la besto plene apartiĝis de sia korpo, kaj ĝi ruliĝis en du pecoj ĉe liaj piedoj.
La kampomuso, nun libera de sia malamiko, ekhaltis; kaj malrapide venante al la Hakisto ĝi diris, per alta voĉeto: "Ho, dankon! Grandegan dankon, ĉar vi savis mian vivon."
"Ne menciu ĝin, mi petas," respondis la Hakisto, "Sciu ke mi ne havas koron, do mi zorgas helpi ĉiun kiu bezonas amikon, eĉ kiam ĝi estas nur muso."
"Nur muso!" kriis la besteto, indigne; "mi ja estas Reĝino—la Reĝino de ĉiuj kampomusoj!"
"Ĉu vere?" diris la Hakisto, klinante sin riverence.
"Sekve vi tre bone agis, kaj ne nur kuraĝe, savante mian vivon," diris la Reĝino.
Tiumomente pluraj musoj vidiĝis alkurante tiel rapide kiel permesis iliaj kruretoj, kaj kiam ili vidis la Reĝinon ili kriis: "Ho, via Moŝtino, ni kredis ke vi estos mortigita! Kiel vi sukcesis eskapi de la granda Linko?" kaj ĉiuj klinis sin tiom malalten antaŭ la Reĝineto ke ili preskaŭ surkapiĝis.
"Ĉi tiu kurioza stanulo," ŝi respondis, "mortigis la Linkon kaj savis mian vivon. Do ekde nun vi ĉiuj devas servi lin, kaj obeu eĉ lian plej malgrandan deziron."
"Jes!" kriis ĉiuj musoj, per akra ĥoro. Kaj post tio ili diskuris ĉiudirekten, ĉar Toto estis vekiĝinta el sia dormo, kaj vidante tiom da tiuj musoj ĉirkaŭ si li ekbojis ĝoje kaj saltis inter la grupon. Toto ĉiam amis ĉasi musojn kiam li loĝis en Kansas, kaj li ne opiniis tion malbona ago.
Sed la Stana Lignohakisto kaptis la hundon per siaj brakoj kaj firme tenis lin, dum li kriis al la musoj: "Revenu! revenu! Toto ne damaĝos vin."
Aŭdinte tion la Reĝino de la Musoj etendis sian kapon de malanta herbaĵaro kaj demandis, per timema voĉo, "Ĉu vi certas ke li ne mordos nin?"
"Mi ne permesos tion," diris la Hakisto; "do ne timu."
Unu post la alia la musoj revenis, kaj Toto ne bojis denove, kvankam li strebis salti de la brakoj de la Hakisto kaj mordus lin se li ne bone scius ke li konsistas el stano. Fine unu el la plej grandaj musoj parolis.
''"Ĉu ion ni povos fari," ĝi demandis, "por repagi vin ĉar vi savis la vivon de nia Reĝino?"
"Mi kredas ke ne," respondis la Hakisto; sed la Birdotimigilo, kiu strebis pensi sed ne povis ĉar lia kapo estis plena de pajlo, diris rapide,
"Jes; vi povas savi nian amikon la Malkuraĝan Leonon dormantan inter la papavoj."
"Leonon!" kriis la Reĝineto. "Sed, li manĝus nin ĉiujn!"
"Ne," deklaris la Birdotimigilo, "ĉi tiu Leono estas malkuraĝa."
"Ĉu vere?" demandis la Muso.
"Li mem agnoskas tion," respondis la Birdotimigilo, "kaj neniam li damaĝus personon kiu estas nia amiko. Se vi helpos nin savi lin mi promesas ke li tre amike traktos vin."
"Bone," diris la Reĝino, "ni fidos vin. Sed kion ni faru?"
"Ĉu multaj musoj nomas vin Reĝino kaj pretas obei vin?"
"Ho jes; miloj," ŝi respondis.
"Do ordonu ke ĉiuj venu ĉi tien kiel eble plej baldaŭ, kaj ĉiu kunportu pecon de ŝnuro."
La Reĝino turnis sin al la musoj kiuj servas ŝin kaj ordonis ke ili tuj foriru kaj venigu la tutan popolon. Tuj kiam ili aŭdis ŝian ordonon ili diskuris ĉiudirekten kiel eble plej rapide.
"Nun," diris la Birdotimigilo al la Stana Lignohakisto, "iru al tiuj arboj apud la rivero kaj faru ĉareton por porti la Leonon."
Do la Hakisto tuj iris al la arboj kaj komencis labori; kaj baldaŭ li faris ĉareton el la membroj de la arboj, de kiuj li forhakis la foliojn kaj branĉojn. Li kunfiksis ĝin per lignaj kejloj kaj faris la kvar radojn el mallongaj pecoj de granda arbotrunko. Tiom rapide kaj bone li laboris ke kiam la musoj komencis alveni la ĉareto jam estis tute preta por ili.
Ili venis el ĉiuj direktoj, kaj estis miloj da ili: grandaj musoj kaj malgrandaj musoj kaj mezgrandaj musoj; kaj ĉiu portis pecon de ŝnuro en la buŝo. Proksimume tiam Doroteo vekiĝis el sia longa dormo kaj malfermis siajn okulojn. Ŝin multe mirigis trovi sin kuŝanta sur la herbaro kun miloj da musoj ĉirkaŭstarantaj kaj timete rigardantaj ŝin. Sed la Birdotimigilo informis ŝin pri ĉio, kaj turninte sin al la digna Museto, li diris,
"Permesu ke mi konigu al vi ŝian Moŝtinon, la Reĝino."
Doroteo klinetis sian kapon solene kaj la Reĝino riverencis, kaj post tio ŝi fariĝis tre amikema kun la knabineto. La Birdotimigilo kaj la Hakisto nun komencis ligi la musojn al la ĉaro, uzante la ŝnuretojn kiujn ili estis alportintaj. Unu finaĵo de ĉiu ŝnureto estis ligita ĉirkaŭ la kolon de ĉiu muso kaj la alia fino al la ĉareto. Kompreneble la ĉareto estis miloble pli granda ol iu el la musoj tirontaj ĝin; sed kiam ĉiuj musoj estis alligitaj ili povis tre facile tiri ĝin. Eĉ la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto povis sidi sur ĝi, kaj ili estis rapide tirataj de siaj strangaj ĉevaletoj al la loko kie la Leono kuŝis dormante.
Post multa tre malfacila laboro, ĉar la Leono multe pezis, ili sukcesis tiri lin sur la ĉareton. Post tio la Reĝino ordonis ke ŝia popolo komencu, ĉar ŝi timis ke se la musoj restos tro longe inter la papavoj ankaŭ ili ekdormos.
Unue la bestetoj, kvankam multaj, apenaŭ povis moveti la peze ŝarĝitan ĉareton; sed la Hakisto kaj la Birdotimigilo ambaŭ puŝis de malantaŭe, kaj ili pli bone sukcesis. Baldaŭ ili finrulis la Leonon el inter la papavoj sur la verdajn kampojn, kie li povis denove spiri la dolĉan, freŝan aeron, anstataŭ la venenan odoron de la floroj.
Doroteo venis renkonte al ili kaj elkore dankis la musetojn ĉar ili savis de morto ŝian akompananton. Ŝi jam multe amis la grandan Leonon kaj ŝi ĝojis pro lia saviĝo.
Post tio la musoj estis malligitaj de la ĉareto kaj forkuris tra la herbaron al siaj hejmoj. La Reĝino de la Musoj foriris la plej lasta.
"Se iam vi denove bezonos nin," ŝi diris, "venu en la kampon kaj voku, kaj ni aŭdos vin kaj venos helpi vin. Adiaŭ!"
"Adiaŭ!" ĉiuj respondis, kaj la Reĝino forkuris, dum Doroteo firme tenis Toton por ke li ne postkuru kaj timigu ŝin.
Post tio ili sidiĝis apud la Leono atendante lian vekiĝon; kaj la Birdotimigilo portis al Doroteo fruktojn el apuda arbo, kaj ŝi manĝis ilin.
Iom longe poste la Malkuraĝa Leono vekiĝis, ĉar li kuŝis tre longe inter la papavoj, enspirante ilian mortigan odoron; sed kiam li ja malfermis siajn okulojn kaj ruliĝis de la ĉareto li ĝoje trovis sin viva.
"Mi kuris laŭeble rapide," li diris, sidiĝinte kaj oscedante; "sed la floroj superfortis min. Kiel vi elirigis min?"
Ili rakontis al li pri la kampomusoj, kaj kiel ili malavare savis lin de morto; kaj la Malkuraĝa Leono ridis, kaj diris: "Mi ĉiam opiniis min tre granda kaj timiga; sed eĉ malgrandaj floroj preskaŭ mortigis min, kaj malgrandaj musoj savis mian vivon. Ĉio estas tre stranga! Sed, kamaradoj, kion ni faru nun?"
"Ni devas pluserĉi por retrovi la vojon el flavaj brikoj," diris Doroteo; "kaj post tio ni povos marŝadi laŭ ĝi al la Smeralda Urbo."
Do, ĉar la Leono estis tute refreŝigita, kaj tute bone fartis denove, ili ĉiuj komencis marŝi, kaj multe ĝuis la iradon tra la mola, freŝa herbaro; kaj post nelonge ili atingis la vojon el flavaj brikoj kaj returnis sin por marŝi cele la Smeraldan Urbon kie loĝas la granda Oz.
La vojo estis nun glata kaj bone pavimita, kaj la ĉirkaŭa pejzaĝo estis bela; tial la marŝantoj ĝoje lasis la arbaron multe malantaŭe kaj kun ĝi la multajn danĝerojn renkontitajn en ĝiaj mornaj ombroj. Denove ili povis vidi barilojn konstruitajn laŭlonge de la vojo; sed ĉi tiuj estis verdkoloraj, kaj kiam ili atingis dometon, en kiu ŝajne loĝas kultivisto, ankaŭ tio estis verdkolora. Ili preterpasis plurajn tiajn dometojn dum la posttagmezo, kaj kelkfoje homoj venis al la pordoj kaj rigardis ilin kvazaŭ dezirante fari demandojn; sed neniu proksimiĝis al ili nek parolis al ili pro la granda Leono, kiun ili multe timis. La homoj ĉiuj estis vestitaj per tre belaj smeraldaverdaj vestoj kaj surportis pintajn ĉapelojn kiel la Manĝtuloj.
"Jen certe la Lando Oz," diris Doroteo, "kaj nepre ni proksimiĝas al la Smeralda Urbo."
"Jes," respondis la Birdotimigilo; "ĉio verdas ĉi tie, kaj en la Lando de la Manĝtuloj bluo estis la preferata koloro. Sed oni ne ŝajnas egale amikemaj kiel la Manĝtuloj kaj mi suspektas ke ni ne sukcesos trovi dormolokon por tranokti."
"Mi volas manĝi ion alian ol nur fruktojn," diris la knabino, "kaj mi certas ke Toto estas malsatega. Ni haltu ĉe la sekva domo kaj parolu kun la loĝantoj."
Do, kiam ili atingis relative grandan domon, Doroteo kuraĝe marŝis al la pordo kaj frapis. Virino malfermis ĝin nur sufiĉe por trarigardi, kaj diris,
"Kion vi volas, infano, kaj kial tiu granda Leono estas kun vi?"
"Ni volas tranokti kun vi, se vi permesos," respondis Doroteo; "kaj la Leono estas mia amiko kaj kamarado, kaj nenial damaĝus vin."
"Ĉu li estas malsovaĝa?" demandis la virino iomete pli malfermante la pordon.
"Ho jes;" diris la knabino, "kaj li estas ankaŭ ege malkuraĝa; do li multe pli timos pro vi ol vi timos pro li."
"Nu," diris la virino, pripensinte kaj denove rigardetinte la Leonon, "se estas tiel do vi rajtas enveni, kaj mi donos al vi iom da vespermanĝo kaj lokon kie vi povos dormi."
Do ili ĉiuj eniris la domon, kie estis, krom la virino, du infanoj kaj viro. La kruro de la viro estis vundita, kaj li kuŝadis sur sofo en angulo. Ili ŝajnis tre surprizitaj de la stranga grupo, kaj dum la virino surtabligis la manĝilojn la viro demandis,
"Kien iras vi ĉiuj?"
"Al la Smeralda Urbo," diris Doroteo, "por renkonti la Grandan Ozon." "Ĉu vere?" krietis la viro. "Ĉu vi certas ke Oz akceptos renkonti vin?"
"Kial ne?" ŝi respondis.
"Nu, oni diras ke li neniam permesas ke iu ajn eniru al li. Mi multafoje estis en la Smeralda Urbo, kaj ĝi estas bela kaj mirinda urbo; sed mi neniam ricevis permeson vidi la Grandan Ozon, nek mi scias pri iu alia vivanto kiu vidis lin."
"Ĉu li neniam eliras?" demandis la Birdotimigilo.
"Neniam. Li sidas tagon post tago en la granda tronoĉambro de la palaco, kaj eĉ liaj servistoj neniam vidas lin vizaĝ-al-vizaĝe."
"Kia li estas?" demandis la knabino.
"Estas malfacile diri," diris la viro penseme. "Komprenu, Oz estas granda Sorĉisto, kaj li povas doni al si kian ajn deziratan formon. Do kelkaj diras ke li aspektas kiel birdo; kaj kelkaj ke li aspektas kiel elefanto; kaj kelkaj diras ke li aspektas kiel kato. Al aliaj li aspektas bela feino, aŭ elfo, aŭ kia ajn li deziras. Sed kiu estas la vera Oz, kiam li surprenas sian propran formon, neniu vivanto scias."
"Tre strange," diris Doroteo; "sed ni devos strebi, iel, renkonti lin, ĉar alie nia alveno estos vana."
"Kial vi volas renkonti la teruran Ozon?" demandis la viro.
"Mi volas ke li donu al mi cerbon," diris la Birdotimigilo, fervore.
"Ho, Oz povus fari tion sufiĉe facile," deklaris la viro. "Li havas pli da cerbo ol li bezonas."
"Kaj mi volas ke li donu al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.
"Tio ne ĝenos lin," pludiris la viro, "ĉar Oz havas grandan kolekton da koroj, ĉiudimensiajn kaj -formajn."
"Kaj mi volas ke li donu al mi kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.
"Oz tenas grandan poton da kuraĝo en sia tronoĉambro," diris la viro, "kiun li kovris per ora plado, por ke ĝi ne superfluu el ĝi. Li tre volonte donos iom al vi."
"Kaj mi volas ke li resendu min al Kansas," diris Doroteo.
"Kie estas Kansas?" demandis la viro, surprizite.
"Mi ne scias," respondis Doroteo malĝoje, "sed ĝi estas mia hejmo, kaj mi certas ke ĝi estas ie."
"Verŝajne. Nu, Oz povas fari ĉion; do mi supozas ke li trovos Kansason por vi. Sed unue vi devos renkonti lin, kaj tio estos tre malfacila tasko; ĉar al la Granda Sorĉisto ne plaĉas renkonti iun ajn, kaj kutime tio, kion li deziras, okazas. Sed kion VI volas?" li pludiris, parolante al Toto. Toto nur skuis sian voston, ĉar, neklarigeble, li ne kapablis paroli.
La virino nun vokis al ili dirante ke la manĝo estas preta, do ili grupiĝis ĉirkaŭ la tablon kaj Doroteo manĝis bongustegan kaĉon kaj teleron da kirlitaj ovoj kaj teleron da bona blanka pano, kaj ĝuis la manĝon. La Leono manĝis iom da kaĉo, sed ĝi ne plaĉis al li, kaj li diris ke ĝi konsistas el aveno kaj aveno estas manĝaĵo por ĉevaloj, ne leonoj. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto nenion manĝis. Toto manĝis iom da ĉio, kaj ĝojis denove bone manĝi.
La virino nun donis al Doroteo liton en kiu dormi, kaj Toto kuŝiĝis apud ŝi, kaj la Leono gardis la pordon de ŝia ĉambro por ke neniu ŝin ĝenu. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto staris en angulo kviete dum la tuta nokto, kvankam kompreneble ili ne kapablis dormi.
La sekvan matenon, tuj kiam la suno leviĝis, ili rekomencis marŝi, kaj baldaŭ ili vidis belan verdan brilon en la ĉielo tuj antaŭ si.
"Jen nepre la Smeralda Urbo," diris Doroteo.
Dum ili plu marŝis, la verda brilo fariĝis pli kaj pli hela, kaj ŝajnis ke finfine ili proksimiĝas al la celo de la marŝado. Tamen jam estis posttagmeze kiam ili atingis la grandan muron kiu ĉirkaŭis la Urbon. Ĝi estis alta, kaj dika, kaj hele verdkolora.
Antaŭ ili, kaj ĉe la fino de la vojo el flavaj brikoj, estis grandega pordo, kovrita per smeraldoj kiuj tiom scintilis pro la sunlumo ke eĉ la pentritaj okuloj de la Birdotimigilo preskaŭ blindiĝis.
Sonorilo estis apud la pordego, kaj Doroteo puŝis la butonon kaj aŭdis arĝentecan klakon el interne. Post tio la granda pordo malrapide malfermiĝis, kaj ili ĉiuj trairis kaj trovis sin en alta arkohavanta ĉambro, kies muroj scintilis pro sennombraj smeraldoj.
Antaŭ ili staris malgranda viro proksimume samgranda kiel la Manĝtuloj. Li estis verde vestita, de la kapo al la piedoj, kaj eĉ lia haŭto estis verdeta. Apud li estis granda verda kesto.
Kiam li vidis Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn la viro demandis,
"Kion vi volas en la Smeralda Urbo?"
"Ni venis por renkonti la Grandan Ozon," diris Doroteo.
Multe surprizis la viron tiu respondo kaj li sidiĝis por pripensi ĝin.
"Jam de multaj jaroj neniu petas renkonti Ozon," li diris, skuante sian kapon perplekse. "Li estas potenca kaj timiga, kaj se vi venis pro senutila aŭ malsaĝa celo por ĝeni la saĝan kontempladon de la Granda Sorĉisto, li eble koleros kaj detruos vin ĉiujn tuj."
"Sed ne temas pri malsaĝa celo, nek sencela," respondis la Birdotimigilo; "ĝi estas grava. Kaj oni diris al ni ke Oz estas bona Sorĉisto."
"Jes," diris la verdulo; "kaj li regas la Smeraldan Urbon saĝe kaj bone. Sed al tiuj kiuj estas nehonestaj, aŭ kiuj proksimiĝas al li nur pro scivolemo, li estas plej terura, kaj malmultaj iam petis vidi lian vizaĝon. Mi estas la Pordogardisto, kaj ĉar vi postulas renkonti la Grandan Ozon mi devos konduki vin al lia palaco. Sed unue vi devos surmeti la okulvitrojn."
"Kial?" demandis Doroteo.
"Ĉar se vi ne surhavus okulvitrojn la brilego kaj gloro de la Smeralda Urbo blindigus vin. Eĉ la loĝantoj de la Urbo devas surhavi okulvitrojn nokte kaj tage. Ili estas surfiksitaj per seruro, ĉar tiel ordonis Oz kiam la Urbo unue estis konstruita, kaj mi havas la solan ŝlosilon kiu povas malŝlosi ilin."
Li malfermis la grandan keston, kaj Doroteo vidis ke ĝi estas plena de okulvitroj ĉiudimensiaj kaj ĉiuformaj. Ĉiu el ili havis verdajn vitrojn. La Pordogardisto trovis okulvitrojn precize ĝustadimensiajn por Doroteo kaj metis ilin sur ŝiajn okulojn. Estis du oraj bendoj ligitaj al ili, kiuj ĉirkaŭis la dorson de ŝia kapo. Kie ili estis kunfiksitaj per ŝlosileto ĉe la fino de ĉeno ĉirkaŭ la kolo de la Pordogardisto. Kiam ili estis surfiksitaj, Doroteo ne povus forpreni ilin eĉ se ŝi volus, sed kompreneble ŝi ne volis esti blindigita de la brilego de la Smeralda Urbo, do ŝi diris nenion.
Post tio la verdulo metis okulvitrojn sur la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Leonon, kaj eĉ malgrandan Toton; kaj ĉiuj estis fiksitaj per la ŝlosilo.
Post tio la Pordogardisto surmetis siajn proprajn okulvitrojn kaj diris al ili ke li pretas gvidi ilin al la palaco. Preninte grandan oran ŝlosilon de hoko sur la muro li malfermis alian pordon, kaj ili ĉiuj sekvis lin tra la pordon en la stratojn de la Smeralda Urbo.
Eĉ kun okuloj protektataj per la verdaj okulvitroj Doroteo kaj ŝiaj amikoj estis unue iomete blindigitaj de la brilego de la mirinda Urbo. Laŭlonge de la stratoj estis belaj domoj konstruitaj el verda marmoro kaj ĉie ornamatitaj per brilantaj smeraldoj. Ili marŝis sur pavimo el la sama verda marmoro, kaj kie la blokoj kuniĝis estis densaj vicoj de smeraldoj, brilantaj pro la sunlumo. La fenestroj estis el verda vitro; eĉ la ĉielo super la Urbo estis iomete verda, kaj la sunradioj estis verdaj.
Multaj personoj — viroj, virinoj, kaj infanoj — ĉirkaŭmarŝadis, kaj ili estis verde vestitaj kaj havis verdetajn haŭtojn. Ili rigardis Doroteon kaj ŝian strangan grupon mirokule, kaj la infanoj ĉiuj kuris kaŝi sin malantaŭ siaj patrinoj kiam ili ekvidis la Leonon; sed neniu parolis al ili. Multaj butikoj estis apud la strato, kaj Doroteo vidis ke ĉio en ili estas verda. Verdaj dolĉaĵoj kaj verda krevmaizo estis vendataj, ankaŭ verdaj ŝuoj, verdaj ĉapeloj, kaj ĉiaspecaj verdaj vestaĵoj. Unuloke viro vendadis verdan limonadon, kaj kiam la infanoj aĉetis ĝin Doroteo rimarkis ke ili pagas ĝin per verdaj moneroj.
Ŝajne estis nek ĉevaloj nek iuspecaj bestoj; la viroj disportadis objektojn per verdaj ĉaretoj, kiujn ili antaŭenpuŝis. Ĉiu ŝajnis feliĉa kaj kontenta kaj prospera.
La Pordogardisto gvidis ilin tra la stratoj ĝis ili atingis grandan konstruaĵon, precize en la mezo de la Urbo, kiu estis la palaco de Oz, la Granda Sorĉisto. Soldato staris antaŭ la pordo, vestita per verda uniformo kaj kun longa verda barbo.
"Jen fremduloj," diris al li la Pordogardisto, "kaj ili postulas renkonti la Grandan Ozon."
"Enpaŝu," respondis la soldato, "kaj mi portos vian mesaĝon al li."
Do ili trairis la pordojn de la Palaco kaj kondukiĝis en grandan ĉambron kun verda tapiŝo kaj belaj verdaj mebloj ornamitaj per smeraldoj. La soldato devigis ilin ĉiujn viŝi siajn piedojn per verda mato antaŭ ol eniri la ĉambron, kaj kiam ili sidiĝis li diris ĝentile, "Bonvolu komfortigi vin dum mi iros al la pordo de la tronoĉambro kaj diros al Ozo ke vi ĉeestas."
Ili devis longe atendi ĝis la soldato revenis. Kiam, fine, li revenis, Doroteo demandis, "Ĉu vi vidis Ozon?"
"Ho, ne," respondis la soldato; "mi neniam vidis lin. Sed mi parolis al li dum li sidis malantaŭ sia ekrano, kaj diris al li vian mesaĝon. Li diras ke li akceptos paroli kun vi, se vi deziras; sed ĉiu el vi devos eniri sola, kaj li akceptos nur unu el vi ĉiutage. Sekve, ĉar vi devos resti en la Palaco dum pluraj tagoj, mi kondukigos vin al ĉambroj kie vi povos esti komfortaj post via marŝado."
"Dankon," respondis la knabino; "Oz estas tre afabla."
La soldato nun blovis verdan fajfilon, kaj tuj juna knabino, vestita per bela verda silka robo, eniris la ĉambron. Ŝi havis belan verdan hararon kaj verdajn okulojn, kaj ŝi riverencis profunde antaŭ Doroteo dirante, "Sekvu min kaj mi gvidos vin al via ĉambro."
Do Doroteo adiaŭis ĉiujn siajn amikojn escepte de Toto, kaj preninte la hundon en siajn brakojn sekvis la verdan knabinon tra sep koridoroj kaj supren laŭ tri ŝtuparoj ĝis ili atingis ĉambron en la antaŭa parto de la Palaco. Ĝi estis kiel eble plej ĉarma malgranda ĉambro, kun mola komforta lito kiu havis tukojn el verda silko kaj verdan veluran kovroŝtofon. Fonteto estis en la centro de la ĉambro, ĝi altigis ŝprucon de verda parfumo en la aeron, kiu refalis en bele ĉizitan verdan marmoran basenon. Belaj verdaj floroj staris en la fenestroj, kaj troviĝis breto kun vico de malgrandaj verdaj libroj. Kiam Doroteo havis sufiĉan tempon por malfermi la librojn ŝi trovis ilin plenaj de kuriozaj verdaj bildoj kiuj ridigis ŝin pro sia komikeco.
En ŝranko estis multaj verdaj roboj, el silko kaj sateno kaj veluro; kaj ĉiu el ili estis precize ĝustadimensia por Doroteo.
"Sentu ke vi estas ĉehejme," diris la verda knabino, "kaj se vi deziros ion sonoru. Oz alvokos vin morgaŭ matene."
Ŝi lasis Doroteon sola kaj reiris al la aliaj. Ilin ŝi ankaŭ kondukis al ĉambroj, kaj ĉiu el ili trovis sin loĝanta en tre agrabla parto de la Palaco. Kompreneble tiu ĝentileco estis senefika rilate al la Birdotimigilo; kiam li trovis sin sola en sia ĉambro li staradis stulte sur unu loko, tuj apud la pordo, por atendi la matenon. Lin ne ripozigus kuŝado, kaj li ne povis fermi siajn okulojn; do li restis dum la tuta nokto rigardante malgrandan araneon kiu faras sian reton en angulo de la ĉambro, kvazaŭ ĝi ne estus unu el la plej belaj ĉambroj en la mondo. La Stana Lignohakisto kuŝiĝis nur pro kutimo, ĉar li memoris sian vivon kiel karnulo; sed ĉar li ne kapablis dormi li pasigis la nokton movante siajn artikojn por certigi ke ili bone fukciadas. La Leono preferus liton el sekaj folioj en la arbaro, kaj al li ne plaĉis esti fermita en ĉambron; sed lia saĝeco ne permesis ke tio ĝenu lin, do li saltis sur la liton kaj ruliĝis kiel kato kaj ronrone tuj dormigis sin.
La sekvan matenon, post la matenmanĝo, la verda knabino venis por konduki Doroteon, kaj vestis ŝin per unu el la plej belaj roboj — el verda brokita sateno. Doroteo surmetis verdan silkan antaŭtukon kaj ligis verdan rubandon ĉirkaŭ la kolon de Toto, kaj ili ekmarŝis al la Tronoĉambro de la Granda Oz.
Unue ili atingis grandan kunvenejon en kiu estis multaj virinoj kaj viroj de la kortego, vestitaj per riĉaj kostumoj. Tiuj homoj havis nenian laboron tie kaj nur konversaciadis, sed ili ĉiam atendis ekster la Tronĉambro ĉiumatene, kvankam oni neniam permesis ke ili vidu Ozon. Dum Doroteo eniris ili rigardis ŝin scivoleme, kaj unu el ili flustris, "Ĉu vi vere rigardos la vizaĝon de Oz la Terura?"
"Kompreneble," respondis la knabino, "se li akceptos vidi min."
"Ho, li akceptos vidi vin," diris la soldato kiu komunikis ŝian mesaĝon al la Sorĉisto, "kvankam al li ne plaĉas ke homoj petas vidi lin. Efektive, li unue estis kolera kaj diris ke mi devas resendi vin al la loko el kie vi venis. Post tio li demandis min pri via aspekto, kaj kiam mi menciis viajn arĝentajn ŝuojn li estis tre interesata. Laste mi parolis al li pri la marko sur via frunto, kaj li decidis permesi ke vi eniru."
Ĝuste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris al Doroteo, "Jen la signalo. Vi devas eniri la Tronoĉambron sola."
Ŝi malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo brave tramarŝis kaj trovis sin en mirinda loko. Ĝi estis granda, ronda ĉambro, kun alta arka plafono, kaj la muroj kaj plafono kaj planko estis kovritaj per grandaj smeraldoj dense kunlokigitaj. En la centro de la plafono estis granda lumo, same brila kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn mirige.
Sed tio kio plej interesis Doroteon estis la granda trono el verda marmoro kiu staris en la mezo de la ĉambro. Ĝi estis havis la formon de seĝo kaj brilis pro gemoj, same kiel ĉio alia. En la centro de la seĝo estis grandega Kapo, tute sen apoganta korpo aŭ brakoj aŭ kruroj. Sur tiu kapo ne estis haroj, sed ĝi havis okulojn kaj nazon kaj buŝon, kaj ĝi estis pli granda ol la kapo de la plej granda giganto.
Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la okuloj malrapide turniĝis kaj rigardis ŝin akre kaj senŝanceliĝe. La buŝo moviĝis kaj Doroteo aŭdis voĉon diri: "Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"
La voĉo ne estis tiom timiga kiom ŝi anticipis el la granda Kapo; do ŝi kuraĝe respondis, "Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila. Mi venis por peti vian helpon."
La okuloj rigardis ŝin penseme dum plena minuto. Post tio diris la voĉo: "Kie vi akiris la arĝentajn ŝuojn?"
"Mi akiris ilin de la Fia Sorĉistino de la Oriento, kiam mia domo falis sur ŝin kaj mortigis ŝin," ŝi respondis.
"Kie vi akiris la markon sur via frunto?" pludiris la voĉo.
"Tie la bona Sorĉistino de la Nordo kisis min kiam ŝi adiaŭis min kaj sendis min al vi," diris la knabino.
Denove la okuloj akre rigardis ŝin, kaj vidis ke ŝi diras la veron. Post tio Oz diris, "Kion vi volas ke mi faru?"
"Resendu min al Kansas, kie estas miaj Onklino Em kaj Onklo Henriko," ŝi respondis fervore. "Mi ne amas vian landon, kvankam ĝi ja estas tre bela. Kaj mi estas certa ke Onklino Em estas multe malkvieta pro mia tiom longa foresto."
La okuloj palpebrumis trifoje, kaj post tio ili turniĝis al la plafono kaj subturniĝis al la planko kaj turniĝadis tiel kurioze ke ili ŝajnis rigardi ĉiun parton de la ĉambro. Kaj fine ili denove rigardis Doroteon.
"Kial mi faru tion por vi?" demandis Oz.
"Ĉar vi estas forta kaj mi estas malforta, ĉar vi estas Granda Sorĉisto kaj mi estas nur senhelpa knabineto," ŝi respondis.
"Sed vi estis sufiĉe forta por mortigi la fian Sorĉistinon de la Oriento," diris Oz.
"Tio estis nur hazardo," respondis Doroteo simple; "mi ne povis malebligi ĝin."
"Nu," diris la Kapo, "mi diros al vi mian respondon. Vi ne rajtas supozi ke mi resendos vin al Kansas krom se vi estos rekompence farinta ion por mi. En ĉi tiu lando ĉiu devas pagi pro ĉio ricevita. Se vi volas ke mi uzu mian magion por resendi vin al via hejmo vi unue devos fari ion por mi. Helpu min kaj post tio mi helpos vin."
"Kion mi devos fari?" demandis la knabino.
"Mortigu la fian Sorĉistinon de la Okcidento," respondis Oz.
"Sed mi ne povas!" kriis Doroteo, multe surprizita.
"Vi mortigis la Sorĉistinon de la Oriento kaj vi surportas la arĝentajn ŝuojn, kiuj enhavas potencan sorĉopovon. Nun restas nur unu Fia Sorĉistino en la tuta lando, kaj kiam vi povos diri ke ŝi estas mortinta mi resendos vin al Kansas — sed ne antaŭ tiam."
La malgranda knabino komencis plori, ĉar ŝi tiom senesperiĝis; kaj la okuloj denove palpebrumis kaj rigardis ŝin malkviete, kvazaŭ la Granda Oz kredas ke ŝi povos helpi lin se ŝi volos.
"Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence," ŝi ploris; "kaj eĉ se mi volus fari tion, kiel mi povus mortigi la Fian Sorĉistinon? Se vi, kiu estas Granda kaj Terura, ne povas mem mortigi ŝin, kial vi supozas ke mi povus fari tion?"
"Mi ne scias," diris la Kapo; "sed tio estas mia respondo, kaj ĝis la Fia Sorĉistino estos mortinta vi ne revidos viajn Onklon kaj Onklinon. Memoru ke la Sorĉistino estas Fia — ege Fia — kaj meritas esti mortigita. Nun iru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi estos plenuminta vian taskon."
Malĝoje Doroteo foriris el la Tronoĉambro kaj reiris al kie la Leono kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto atendas por aŭdi kion estis dirinta al ŝi Oz.
"Por mi estas nenia espero," ŝi diris malgaje, "ĉar Oz ne resendos min al mia hejmo antaŭ ol mi mortigos la Fian Sorĉistinon de la Okcidento; kaj tion mi neniam povos."
Ŝiaj amikoj bedaŭris, sed ili ne povis helpi ŝin; do ŝi iris al sia ĉambro kaj kuŝiĝis sur la liton kaj endormiĝis plorante.
La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Birdotimigilo kaj diris, "Venu kun mi, ĉar Oz alvokis vin."
Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita eniri la grandan Tronoĉambron, kie li vidis, sidanta sur la smeralda trono, plej belan damon. Ŝi estis vestita per verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj verdaj haroj ŝi portis juvelkovritan kronon. Sur ŝiaj ŝultroj kreskis flugiloj kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la plej malforta aermoviĝo atingis ilin.
Kiam la Birdotimigilo klinis sin, tiom bele kiom permesis lia pajla enhavo, antaŭ tiu belulino, ŝi rigardis lin dolĉe kaj diris: "Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"
Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon pri kiu parolis Doroteo, kaj li multe surpriziĝis; sed li respondis brave.
"Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo. Tial mi ne havas cerbon, kaj mi venis al vi petante ke vi metu cerbon en mian kapon por anstataŭi la pajlon, por ke mi fariĝu tiom homa kia ĉiu alia persono en via regno."
"Kial mi faru tion por vi?" demandis la damo.
"Ĉar vi estas saĝa kaj potenca, kaj neniu alia povas helpi min," respondis la Birdotimigilo.
"Mi neniam faras komplezon sen ia rekompenco," diris Oz; "sed ĉi tion mi promesas. Se vi mortigos por mi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento mi donos al vi abundan cerbon, tiel bonan cerbon ke vi estos la plej saĝa persono en la tuta Lando Oz."
"Sed mi kredis ke vi jam petis ke Doroteo mortigu la Sorĉistinon," diris la Birdotimigilo, surprizite.
"Tiel estis. Ne gravas al mi kiu mortigos ŝin. Sed antaŭ ol ŝi mortos mi ne plenumos vian peton. Nun foriru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi meritos la cerbon kiun vi tiom deziras."
La Birdotimigilo reiris malĝoje al siaj amikoj kaj diris al ili kion diris Oz; kaj Doroteon surprizis aŭdi ke la granda Sorĉisto ne estas Kapo, kia kiam ŝi vidis lin, sed bela damo.
"Malgraŭ tio," diris la Birdotimigilo, "ŝi bezonas koron tiom kiom la Stana Lignohakisto."
La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Stana Lignohakisto kaj diris, "Oz alvokis vin. Sekvu min."
Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la grandan Tronoĉambron. Li ne sciis ĉu li trovos ke Oz estas bela damo aŭ Kapo, sed li esperis ke li estos bela damo. "Ĉar," li diris al si, "se li estos la Kapo, mi certas ke li ne donos al mi koron, ĉar kapo ne havas propran koron kaj tial ne povas senti kun mi. Sed se li estos la bela damo mi petegos koron, ĉar oni diras ke ĉiuj damoj mem estas bonkoraj."
Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan Tronoĉambron li vidis nek la Kapon nek la Damon, ĉar Oz donis al si la formon de plej timiga Bruto. Ĝi estis preskaŭ granda kiel elefanto, kaj la verda trono ŝajnis apenaŭ sufiĉe fortika por ĝia pezo. La Bruto havis kapon kia tiu de rinocero, sed estis kvin okuloj en ĝia vizaĝo. Kvin longaj brakoj kreskis el ĝia korpo kaj ĝi ankaŭ havis kvin longajn, maldikajn krurojn. Dika, laneca hararo kovris ĉiun parton, kaj pli timigaspekta monstro ne estus imagebla. Feliĉe la Stana Lignohakisto ne havis koron tiutempe, ĉar ĝi bategus laŭte kaj rapide pro teruriĝo. Sed ĉar li estis el nur stano, la Hakisto tute ne timis, kvankam li estis multe senesperiĝinta.
"Mi estas Oz, la Granda, la Terura," parolis la Bruto, per voĉo kiu estis unusola grandega muĝo. "Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"
"Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano. Tial mi ne havas koron, kaj ne povas ami. Mi petas ke vi donu al mi koron por ke mi estu kiaj la aliaj homoj."
"Kial mi faru tion?" demandis la Bruto.
"Ĉar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton," respondis la Hakisto.
Oz iomete muĝis je tio, sed diris, raŭke, "Se vi efektive deziras koron, vi devos meriti ĝin."
"Kiel?" demandis la Hakisto.
"Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento," respondis la Bruto. "Kiam la Sorĉistino estos morta, venu al mi, kaj mi tiam donos al vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman koron en la tuta Lando Oz."
Do la Stana Lignohakisto devis reiri malĝoje al siaj amikoj kaj informi ilin pri la terura Bruto kiun li vidis. Ili ĉiuj miregis pro la multaj formoj kiujn donis al si la Granda Sorĉisto, kaj la Leono diris, "Se li estos bruto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej laŭte muĝegos kaj tiom timigos lin ke li plenumos ĉiun mian peton. Kaj se li estos la bela damo, mi ŝajnigos salti sur ŝin, kaj tiel devigos ŝin plenumi mian peton. Kaj se li estos la granda Kapo, mi povos fari al li kion mi volos; ĉar mi rulos la Kapon tra la tuta ĉambro ĝis li promesos doni al ni kion ni deziras. Do estu bonesperaj, miaj amikoj, ĉar ja ĉio rezultos bone."
La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo kondukis la Leonon al la granda Tronoĉambro kaj petis lin eniri al Oz.
La Leono tuj trairis la pordon, kaj ĉirkaŭrigardante li vidis, surprizate, ke antaŭ la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj arda ke li apenaŭ kuraĝis rigardi ĝin. Lia unua penso estis ke Oz akcidente ekbrulis kaj konsumiĝas; sed kiam li provis proksimiĝi, la varmego estis tiom intensa ke ĝi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj li retrorampis tremante al pozicio pli proksima al la pordo.
Venis malalta, trankvila voĉo el la Globo de Fajro, kaj ĉi tiujn vortojn ĝi parolis: "Mi estas Oz, la Granda kaj Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"
Kaj la Leono respondis, "Mi estas Malkuraĝa Leono, mi timas ĉion. Mi venis al vi por peti ke vi donu al mi kuraĝon, por ke mi reale fariĝu la Reĝo de Bestoj, kiel min oni nomas."
"Kial mi donu al vi kuraĝon?" demandis Oz.
"Ĉar el ĉiuj Sorĉistoj vi estas la plej granda, kaj nur vi havas kapablon plenumi mian peton," respondis la Leono.
La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la voĉo diris, "Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorĉistino, kaj tuj tiam mi donos al vi kuraĝon. Sed dum vivos la Sorĉistino vi devos resti malkuraĝa."
La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj dum li staris silente rigardante la Globon de Fajro ĝi fariĝis tiom feroce varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la ĉambro. Li ĝoje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorĉisto.
"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo malĝoje.
"Nur unu afero estas farebla," respondis la Leono, "ni devos iri al la Lando de la Palpbrumoj, elserĉi la Fian Sorĉistinon, kaj detrui ŝin."
"Sed eble ni ne povos," diris la knabino.
"Tiukaze mi neniam ricevos kuraĝon," deklaris la Leono.
"Kaj mi neniam ricevos cerbon," diris la Birdotimigilo.
"Kaj mi neniam ricevos koron," parolis la Stana Lignohakisto.
"Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon," diris Doroteo, komencante plori.
"Atentu!" kriis la verda knabino. "La larmoj falos sur vian verdan silkan robon kaj makulos ĝin."
Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris, "Mi supozas ke ni devos provi; sed mi nepre ne deziras mortigi, eĉ se tio helpus revidi Onklinon Emon."
"Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuraĝa kaj ne povus mortigi la Sorĉistinon," diris la Leono.
"Ankaŭ mi kuniros," deklaris la Birdotimigilo; "sed mi ne estos granda helpo por vi, ĉar mi estas tro stulta."
"Mi estas tro senkora por damaĝi eĉ Sorĉistinon," komentis la Stana Lignohakisto; "sed se vi iros mi certe akompanos vin."
Tial ili decidis komenci sian marŝon jam sekvamatene, kaj la Hakisto akrigis sian hakilon per verda ŝtono kaj ĝuste oleigis siajn artikojn. La Birdotimigilo metigis en sin freŝan pajlon kaj Doroteo metis novan farbon sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi. La verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per plaĉaj manĝaĵoj, kaj ligis sonorileton ĉirkaŭ la kolon de Toto per verda rubando.
Ili enlitiĝis tre frue kaj profunde dormis ĝis la taglumiĝo, kiam ilin vekis la kokerikado de verda koko kiu loĝis en la malantaŭa korto de la palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon.
Tra la stratoj de la smeralda urbo la soldato kun la verda barbo kondukis ilin ĝis ili atingis la ĉambron kie loĝas la Pordogardisto. Tiu oficisto malŝlosis iliajn okulvitrojn por remeti ilin en la grandan keston, kaj post tio li afable malfermis la pordegon por niaj amikoj.
"Kiu vojo iras al la Fia Sorĉistino de la Okcidento?" demandis Doroteo.
"Neniu vojo," respondis la Pordogardisto. "Neniam iu deziras iri tien."
"Kiel, do, ni trovos ŝin?" demandis la knabino.
"Estos facile," respondis la viro, "ĉar kiam ŝi sciiĝos ke vi estas en la Lando de la Palpbrumoj ŝi trovos vin, kaj sklavigos vin ĉiujn."
"Eble ne," diris la Birdotimigilo, "ĉar ni intencas detrui ŝin."
"Nu, jen io tute alia," diris la Pordogardisto. "Neniu detruis ŝin, ĝis nun, do kompreneble mi supozis ke ŝi sklavigos vin, same kiel la aliajn. Sed estu zorgoplenaj; ĉar ŝi estas fia kaj feroca, kaj eble ŝi ne permesos ke vi detruu ŝin. Iru Okcidenten, sunsubiren, kaj vi nepre trovos ŝin."
Ili dankis lin kaj adiaŭis lin, kaj turnis sin Okcidenten, marŝante trans kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie lekantetoj kaj ranunkoloj. Doroteo plu surportis la belan silkan robon kiun ŝi surmetis en la palaco, sed nun mirigis ŝin vidi ke ĝi ne plu estas verda sed pure blanka. La rubando ĉirkaŭ la kolo de Toto ankaŭ perdis sian verdan koloron kaj estis blanka kiel la robo de Doroteo.
La Smeralda Urbo baldaŭ estis longe malantaŭ ili. Dum ili antaŭeniris la tero fariĝis iom post iom malglata kaj montetoplena, ĉar ekzistis nek farmoj nek domoj en tiu lando de la Okcidento, kaj la tero ne estis kultivata.
Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn vizaĝojn, ĉar ne ĉeestis arboj por ombrumi ilin; sekve jam antaŭ noktiĝo Doroteo kaj Toto kaj la Leono laciĝis, kaj kuŝiĝis sur la herbaro kaj endormiĝis, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardadis.
Nu, la Fia Sorĉistino de la Okcidento havis nur unu okulon, tamen tiu estis vidkapabla kiel teleskopo, kaj povis vidi ĉien. Do, dum ŝi sidis ĉe la pordo de sia kastelo, ŝi ĉirkaŭrigardis kaj vidis Doroteon dormantan, ĉirkaŭatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia Sorĉistino koleris ke ili estas en ŝia regno; do ŝi blovis per arĝenta fajfilo kiu pendis de ĉeno ĉirkaŭ ŝia kolo.
Tuj kuris al ŝi el ĉiu direkto aro da grandaj vulpoj. Ili havis longajn krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn dentojn. "Iru al tiuj uloj," diris la Sorĉistino, "kaj disŝiru ilin."
"Ĉu vi ne sklavigos ilin?" demandis la Vulpestro.
"Ne," ŝi respondis, "unu estas el stano, kaj unu el pajlo; unu estas knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili taŭgas por laborado, do vi rajtas ŝire dispecetigi ilin laŭvole."
"Bone," diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej rapide, sekvate de la aliaj. Bonfortune la Birdotimigilo kaj la Hakisto estis plene vekaj kaj aŭdis la vulpojn veni.
"Jen mia batalo," diris la Stana Lignohakisto; "do restu malantaŭ mi kaj mi renkontos ilin dum ili alvenas."
Li prenis sian hakilon, kiun li jam akrigis, kaj kiam la Vulpestro venis la Stana Lignohakisto rapide movis sian brakon kaj dehakis la kapon de la vulpo de ĝia korpo, tiel ke ĝi tuj mortis. Tuj kiam li povis relevi sian hakilon alia vulpo alvenis, kaj ankaŭ ĝi falis per la akra rando de la armilo de la Stana Lignohakisto. Venis kvardek vulpoj, kaj kvardekfoje po unu vulpo mortis, tiel ke fine ili ĉiuj kuŝis mortaj en amaso antaŭ la Hakisto.
Li remetis sian hakilon sur la teron kaj sidiĝis apud la Birdotimigilo, kiu diris, "Bona batalo, amiko."
Ili atendis ĝis Doroteo vekiĝis la sekvan matenon. La malgrandan knabinon multe timigis vidi la grandan amason da vilaj vulpoj, sed la Stana Lignohakisto plene informis ŝin pri ĉio. Ŝi dankis lin pro la savo kaj sidiĝis por manĝi, kaj post tio ili rekomencis marŝi.
Tiun saman matenon la Fia Sorĉistino iris al la pordo de sia kastelo kaj elrigardis per sia unu okulo kiu povis tre malproksimen vidi. Ŝi vidis ĉiujn siajn lupojn mortajn, kaj la fremdulojn ankoraŭ marŝantaj tra ŝia lando. Tio des pli kolerigis ŝin, kaj ŝi dufoje blovis sian arĝentan fajfilon.
Tuj granda aro da sovaĝaj korvoj flugis al ŝi, sufiĉaj por senlumigi la ĉielon. Kaj la Fia Sorĉistino diris al la Korvoreĝo: "Flugu tuj al la fremduloj; elpiku iliajn okulojn kaj disŝiru ilin."
La sovaĝaj korvoj flugis kiel unu arego cele Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn. Kiam la malgranda knabino vidis ilin venantaj ŝi timis. Sed la Birdotimigilo diris, "Jen mia batalo, do kuŝiĝu apud mi kaj vi ne spertos damaĝon."
Do ĉiuj kuŝis sur la tero escepte de la Birdotimigilo, kaj li staris kun la brakoj etenditaj. Kaj kiam la korvoj vidis lin ili ektimis, kiel ĉiam okazas kiam tiaj birdoj vidas birdotimigilojn, kaj ne kuraĝis pliproksimiĝi. Sed la Korvoreĝo diris, "Estas nur pajla homo. Mi elpikos liajn okulojn."
La Korvoreĝo flugis kontraŭ la Birdotimigilon, kiu kaptis ĝin per la kapo kaj tordis ĝian kolon ĝis ĝi mortis. Kaj post tio alia korvo flugis kontraŭ lin, kaj la Birdotimigilo tordis ankaŭ ĝian kolon. Kvardek korvoj venis, kaj kvardekfoje la Birdotimigilo tordis kolon, ĝis fine ĉiuj kuŝis mortaj apud li. Post tio li vokis al siaj akompanantoj ke ili leviĝu, kaj ili rekomencis marŝi.