Kiam la Fia Sorĉistino denove elrigardis kaj vidis ĉiujn siajn korvojn kuŝantajn en amaso, ŝi furiozegis, kaj trifoje blovis sian arĝentan fajfilon.
Tuj aŭdiĝis laŭta zumado en la aero, kaj aro da nigraj abeloj venis flugante cele ŝin.
"Iru al la fremduloj kaj mortpiku ilin!" ordonis la Sorĉistino, kaj la abeloj turnis sin kaj rapide flugis ĝis la loko kie marŝadis Doroteo kaj ŝiaj amikoj. Sed la Hakisto vidis ilin venantaj kaj la Birdotimigilo jam decidis kion fari.
"Elprenu mian pajlon kaj disŝutu ĝin sur la malgrandan knabinon kaj la hundon kaj la leonon," li diris al la Hakisto, "tiel la abeloj ne povos piki ilin." Tion la Hakisto faris, kaj dum Doroteo kuŝis apud la Leono tenante Toton en siaj brakoj, la pajlo tute kovris ilin.
La abeloj venis kaj trovis pikebla nur la Hakiston, do ili flugis kontraŭ lin kaj rompis siajn pikilojn pro la stano, tute sen dolorigi la Hakiston. Kaj ĉar abeloj ne povas vivi kiam iliaj pikiloj rompiĝis, tiel finiĝis la nigraj abeloj, kaj ili kuŝis dise en densa amaso ĉirkaŭ la Hakisto, kvazaŭ amasetoj da fajnaj karberoj.
Post tio Doroteo kaj la Leono stariĝis, kaj la knabino helpis la Stanan Lignohakiston remeti la pajlon en la Birdotimigilon, ĝis li estis tiel bona kiel antaŭe. Do ili rekomencis sian marŝadon.
La Fia Sorĉistino tiom koleris kiam ŝi vidis siajn nigrajn abelojn en amasetoj kvazaŭ fajnaj karberoj ke ŝi bategis la teron per piedo kaj distiris sian hararon kaj forte kunbatis siajn dentojn. Post tio ŝi alvokis dekduon da siaj sklavoj, kiuj estis Palpbrumoj, kaj donis al ili akrepintajn lancojn, ordonante ke ili iru al la fremduloj kaj detruu ilin.
La Palpbrumoj ne estis kuraĝa popolo, sed ili devis obei ordonojn; do ili marŝis ĝis ili proksimiĝis al Doroteo. Tiam la Leono muĝegis kaj saltis kontraŭ ilin, kaj la kompatindaj Palpbrumoj tiom timiĝis ke ili retrokuris kiel eble plej rapide.
Kiam ili estis revenintaj al la kastelo la Fia Sorĉistino forte batis ilin per rimeno, kaj resendis ilin al ilia laboro, kaj post tio ŝi sidiĝis por pripensi kion sekve fari. Ŝi ne povis kompreni kiel fiaskis ĉiuj ŝiaj planoj por detrui la fremdulojn; sed ŝi estis potenca Sorĉistino, kiel ankaŭ fia sorĉistino, do ŝi baldaŭ faris decidon pri kion fari.
Estis, en ŝia ŝranko, Ora Ĉapo, kun cirklo da diamantoj kaj rubenoj ĉirkaŭanta ĝin. Tiu Ora Ĉapo havis ŝorĉokapablon. Kiu ajn posedis ĝin povis trifoje alvoki la Flugantajn Simiojn, kiuj obeos ĉiun ordonon kiun la posedanto faros al ili. Sed neniu persono rajtis komandi tiujn strangajn ulojn pli ol trifoje. Jam dufoje la Fia Sorĉistino estis uzinta la sorĉon de la Ĉapo. La unua fojo estis kiam ŝi sklavigis la Palpbrumojn por si, kaj postenigis sin kiel la regantinon de ilia lando. La Flugantaj Simioj helpis ŝin efektivigi tion. La dua fojo estis kiam ŝi batalis kontraŭ la Potencan Ozon mem, kaj forpelis lin el la Lando de la Okcidento. La Flugantaj Simioj ankaŭ helpis ŝin efektivigi tion. Nur unu fojon pli ŝi povos uzi ĉi tiun Oran Ĉapon, kaj pro tio ŝi ne volis fari tion antaŭ ol eluzi ĉiujn siajn aliajn rimedojn. Sed nun ŝiaj ferocaj vulpoj kaj ŝiaj sovaĝaj korvoj kaj ŝiaj pikantaj abeloj mortis, kaj ŝiajn sklavojn fortimigis la Malkuraĝa Leono, kaj ŝi komprenis ke ekzistas nun nur unu rimedo por detrui Doroteon kaj ŝiajn amikojn.
Do la Fia Sorĉistino prenis la Oran Ĉapon el sia ŝranko kaj metis ĝin sur sian kapon. Post tio, starante per nur la maldekstra piedo ŝi diris, malrapide, "Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" Post tio ŝi staris per nur la dekstra piedo kaj diris, "Hil-lo, hol-lo, hal-lo!"
Post tio ŝi staris per ambaŭ piedoj kaj ŝi laŭtavoĉe kriis, "Ziz-zi, zuz-zi, zik!"
Nun la sorĉo komencis funkcii. La ĉielo senlumiĝis, kaj malaltatona zuma sono estis aŭdebla en la aero. Sonis la bategado de multaj flugiloj; multaj babilado kaj ridado; kaj la suno ekaperis el la senluma ĉielo montrante la Fian Sorĉistinon ĉirkaŭatan de amaso da simioj, el kiuj ĉiu havis paron da gigantaj kaj potencaj flugiloj sur siaj ŝultroj.
Unu, multe pli granda ol la aliaj, ŝajne estis ilia estro. Li flugis apud la Sorĉistinon kaj diris, "Vi alvokis nin la trian kaj lastan fojon. Kion vi ordonas?"
"Iru al la fremduloj kiuj estas en mia regno kaj detruu ĉiujn escepte de la Leono," diris la Fia Sorĉistino. "Portu tiun beston al mi, ĉar mi planas jungi lin kiel ĉevalon, kaj laborigi lin."
"Viaj ordonoj estos obeitaj," diris la estro; kaj post tio kun tre multa babilado kaj multa bruo, la Flugantaj Simioj forflugis al la loko kie marŝas Doroteo kaj ŝiaj amikoj.
Kelkaj el la Simioj kaptis la Stanan Lignohakiston kaj portis lin tra la aero ĝis ili estis flugantaj super tereno dense kovrita de akraj rokoj. Tie ili faligis la povran Hakiston, kiu falis longan distancon al la rokoj, kaj tie li kuŝis tiom disbatita kaj kavetigita ke li ne povis movi sin nek ĝemi.
Aliaj el la Simioj kaptis la Birdotimigilon, kaj per siaj longaj fingroj ili eltiris la tutan pajlaĵaron el liaj vestoj kaj kapo. Ili kunrulis liajn ĉapelon kaj botojn kaj vestaĵojn kaj ĵetis ilin inter la plej suprajn branĉojn de alta arbo.
La ceteraj Simioj ĵetis pecojn de dika ŝnurego ĉirkaŭ la Leonon kaj multfoje vindis per ili liajn korpon kaj kapon kaj krurojn, ĝis li ne kapablis mordi nek grati nek barakti iel ajn. Post tio ili levis lin kaj forflugis portante lin al la kastelo de la Sorĉistino, kie ili metis lin en korteton ĉirkaŭ kiu estis alta fera barilo, tiel ke li ne povos eskapi.
Sed Doroteon ili tute ne damaĝis. Ŝi staris, kun Toto en la brakoj, rigardante la malfeliĉan sorton de siaj kamaradoj kaj pensante ke baldaŭ estos ŝia vico. La estro de la Flugantaj Simioj flugis al ŝi, etendante siajn longajn, vilajn brakojn kaj grimacegante per sia malbela vizaĝo; sed li vidis la markon de la kiso de la Bona Sorĉistino sur ŝia frunto kaj ekhaltis, kaj gestis al la aliaj ke ili ne tuŝu ŝin.
"Ni ne aŭdacu atenci ĉi knabineton," li diris al ili, "ĉar ŝin protektas la Potenco de Bono, kaj tio estas pli forta ol la Potenco de Malbono. Ni nur povas porti ŝin al la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj lasi ŝin tie."
Do, zorgoplene kaj delikate, ili levis Doroteon per siaj brakoj kaj rapide portis ŝin tra la aero ĝis ili atingis la kastelon, kie ili demetis ŝin sur la antaŭan sojlon. Post tio la estro diris al la Sorĉistino, "Ni obeis vin laŭeble. La Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo estas detruitaj; la Leono estas ligita en via korteto. La malgrandan knabinon ni ne aŭdacas damaĝi, nek la hundon kiun ŝi portas per siaj brakoj. Via rajto estri nin nun finiĝis kaj vi neniam revidos nin."
Kaj ĉiuj Flugantaj Simioj, forte ridante kaj babilante kaj bruante, flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu estis videblaj.
La Fian Sorĉistinon surprizis kaj ĉagrenis vidi la markon sur la frunto de Doroteo, ĉar ŝi bone konsciis ke nek la Flugantaj Simioj nek ŝi mem aŭdacos iel ajn damaĝi la knabinon. Ŝi rigardis la piedojn de Doroteo, kaj vidante la Arĝentajn Ŝuojn, ŝi komencis tremi pro timo, ĉar ŝi sciis pri la potenca sorĉo kiu apartenas al ili. Unue la Sorĉistino pensis forkuri de Doroteo; sed hazarde ŝi rigardis en la okulojn de la infano kaj rimarkis kiom simpla estas la animo malantaŭ ili, kaj ke la malgranda knabino ne scias pri la granda potenco kiun provizas la Arĝentaj Ŝuoj al ŝi. Do la Fia Sorĉistino kaŝe ridis kaj pensis, "Mi ankoraŭ povas sklavigi ŝin, ĉar ŝi ne scias uzi sian potencon." Ŝi diris al Doroteo, krude kaj severe, "Venu kun mi; kaj atentu obei kion ajn mi ordonos, ĉar se ne, mi detruos vin same kiel mi detruis la Stanan Lignohakiston kaj la Birdotimigilon."
Doroteo sekvis ŝin tra multaj el la belaj ĉambroj en la kastelo ĝis ili atingis la kuirejon, kie la Sorĉistino ordonis ke ŝi purigu la potojn kaj kuirilojn kaj balau la plankon kaj metadu lignon en la fajron.
Doroteo obeeme komencis labori, decidinte kiel eble plej diligente labori; ĉar ŝin feliĉigis ke la Fia Sorĉistino decidis ne mortigi ŝin.
Dum Doroteo diligente laboradis la Sorĉistino planis iri en la korteton kaj jungi la Malkuraĝan Leonon kiel ĉevalon; amuzos ŝin, ŝi certis, devigi lin tiri ŝian ĉaron kien ajn ŝi volos iri. Sed dum ŝi malfermis la pordon la Leono muĝegis kaj la Sorĉistino ektimis, kaj elkuris kaj refermis la pordon.
"Se mi ne povos jungi vin," diris la Sorĉistino al la Leono, parolante inter la baroj de la pordo, "mi povos malsatigi vin. Vi manĝos nenion ĝis vi obeos min."
Do post tiam ŝi ne portis manĝon al la enkarcerigita Leono; sed ĉiutage ŝi venis al la pordo je la tagmezo kaj demandis, "Ĉu vi pretas esti jungita kiel ĉevalo?"
Kaj la Leono respondis, "Ne. Se vi eniros ĉi tiun korteton mi mordos vin." La kialo pro kiu la Leono ne obeis la ordonon de la Sorĉistino estis ke ĉiunokte, dum la virino dormis, Doroteo portis al li manĝaĵojn el la ŝranko. Manĝinte li kuŝiĝis sur sia pajla lito, kaj Doroteo kuŝis apud li kaj apogis sian kapon per lia mola, longa kolhararo, dum ili parolis pri siaj problemoj kaj klopodis plani eskapon. Sed ili ne povis elpensi metodon eliri la kastelon, ĉar ĝin konstante gardadis la flavaj Palpbrumoj, kiuj estis sklavoj de la Fia Sorĉistino kaj timis ŝin tiom ke ili obeis ĉiun ŝian ordonon.
La knabino devis laboregi dum la tagoj, kaj ofte la Sorĉistino minacis bati ŝin per la tiu malnova ombrelo kiun ŝi ĉiam portis en sia mano. Sed, verdire, ŝi ne kuraĝis bati Doroteon, pro la marko sur ŝia frunto. La infano ne sciis tion, kaj timegis por si mem kaj por Toto. Unufoje la Sorĉistino batis Toton per sia ombrelo kaj la kuraĝa hundeto kuregis al ŝi kaj mordis ŝian kruron. La Sorĉistino ne sangis pro la mordo, ĉar ŝi estis tiom fia ke la sango en ŝi jam antaŭ multaj jaroj sekiĝis.
La vivo de Doroteo fariĝis tre malfeliĉa dum ŝi konsciiĝis ke estos eĉ malpli facile reiri al Kansas kaj Onklino Em. Kelkfoje ŝi ploradis amare dum horoj, dum Toto sidis ĉe ŝiaj piedoj kaj rigardadis ŝian vizaĝon, ploretante malgaje por indiki kiom li kompatas sian mastrineton. Al Toto efektive ne gravis ĉu li estas en Kansas aŭ la Lando Oz se Doroteo estas kun li; sed li sciis ke la malgranda knabino estas malfeliĉa, kaj tio malfeliĉigis ankaŭ lin.
Nu, la Fia Sorĉistino sopiregis posedi la Arĝentajn Ŝuojn kiujn la knabino ĉiam surportis. Ŝiaj abeloj kaj ŝiaj korvoj kaj ŝiaj vulpoj kuŝis amase sekiĝante, kaj ŝi jam eluzis la potencon de la Ora Ĉapo; sed se ŝi povos akiri la Arĝentajn Ŝuojn ili donos al ŝi pli da potenco ol ĉiuj perditaĵoj. Ŝi zorge observis Doroteon, por trovi ĉu ŝi iam demetas siajn ŝuojn, planante ŝteli ilin. Sed la infano tiom fieris pri siaj belaj ŝuoj ke ŝi neniam deprenis ilin escepte de nokte kaj banante sin. La Sorĉistino multe timis la mallumon kaj ne kuraĝis eniri la ĉambron de Doroteo nokte por preni la ŝuojn, kaj ŝia timego pri akvo estis pli granda ol ŝia timo pri la mallumo, do ŝi neniam proksimiĝis dum Doroteo banis sin. Efektive, la maljuna Sorĉistino neniam tuŝis akvon, nek permesis ke akvo iel tuŝu ŝin.
Sed la fiulino estis tre ruza, kaj ŝi finfine elpensis rimedon akiri kion ŝi volas. Ŝi metis feran stangeton en la mezon de la planko de la kuirejo, kaj per sia magio nevidebligis la feron por homaj okuloj. Sekve kiam Doroteo marŝis trans la plankon ŝi stumblis pro la stangeto, ĉar ŝi ne povis vidi ĝin, kaj ŝi sterniĝis sur la plankon. Ŝi ne grave vundiĝis, sed dum la falo unu el la Arĝentaj Ŝuoj defalis, kaj antaŭ ol ŝi povis atingi ĝin la Sorĉistino forkaptis ĝin kaj metis ĝin sur sian propran maldikan piedon.
Al la fia virino multe plaĉis la sukceso de ŝia trompo, ĉar dum ŝi havos unu el la ŝuoj ŝi posedos duonon de la potenco de ilia sorĉo, kaj Doroteo ne povos uzi ĝin kontraŭ ŝin, eĉ se ŝi scius uzi ĝin.
La malgranda knabino, vidante ke ŝi perdis unu el siaj belaj ŝuoj, koleriĝis, kaj diris al la Sorĉistino, "Redonu al mi mian ŝuon!"
"Ne!" respondis la Sorĉistino. "Nun ĝi estas mia ŝuo, ne via."
"Vi estas fiulino!" kriis Doroteo. "Vi ne rajtas forpreni de mi mian ŝuon."
"Tamen mi retenos ĝin," diris la Sorĉistino, ridante pro ŝi, "kaj iun tagon mi sukcesos forpreni de vi ankaŭ la alian ŝuon."
Tio kolerigis Doroteon tiom ke ŝi prenis la sitelon da akvo kiu staris proksime kaj verŝis ĝin sur la Sorĉistinon, malsekigante ŝin de la kapo ĝis la piedoj.
Tuj la fiulino ekkriegis pro timo, kaj, dum Doroteo mirante rigardis, la Sorĉistino komencis forŝrumpi kaj plene malestiĝi.
"Vidu kion vi faris!" ŝi kriis. "Post minuto mi estos tute degelinta!"
"Vere mi bedaŭras," diris Doroteo, kiu ja timis vidante la Sorĉistinon fandiĝi kvazaŭ bruna sukero antaŭ ŝi.
"Ĉu vi ne sciis ke akvo detruos min?" demandis la Sorĉistino, per ploranta, senespera voĉo.
"Kompreneble ke ne," respondis Doroteo. "Kiel mi scius?"
"Nu, post kelkaj minutoj mi estos plene degelinta, kaj la kastelo estos via. Mi agis fie dum mia vivo, sed mi neniam supozis ke malgranda knabino kia vi povus degeligi min kaj ĉesigi mian fian agadon. Jen — mi finiĝas."
Dirante tion la Sorĉistino fariĝis bruna, fandita, senforma amasaĵo kaj komencis disverŝiĝi sur la puraj traboj de la planko de la kuirejo. Vidante ke efektive ŝi ja plene neniiĝis, Doroteo replenigis la sitelon per akvo kaj ĵetis ĝin sur la makulegon. Kaj ŝi balais ĝin tra la pordon. Preninte la Arĝentan Ŝuon, la sola restaĵo de la maljunulino, ŝi purigis kaj sekigis ĝin per tuko, kaj remetis ĝin sur sian piedon. Kaj nun, finfine libera agi laŭvole, ŝi elkuris al la korteto por informi la Leonon ke la Fia Sorĉistino de la Okcidento finiĝis, kaj ke ili ne plu estas kaptitoj en fremda lando.
Tre multe plaĉis al la Malkuraĝa Leono aŭdi ke la Fia Sorĉistino degelis pro sitelo da akvo, kaj Doroteo tuj malŝlosis la pordon de lia karcero kaj liberigis lin. Kune ili eniris la kastelon, kie la unua ago de Doroteo estis kunvoki ĉiujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili ne plu estas sklavoj.
Estis tre multa ĝojo inter la flavaj Palpbrumoj, ĉar ili devis laboregadi dum multaj jaroj por la Fia Sorĉistino, kiu ĉiam tre kruele traktis ilin. Ili feriigis tiun tagon, tiam kaj ĉiam poste, kaj pasigis la tempon festenante kaj dancante.
"Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estus kun ni," diris la Leono, "mi estus plene feliĉa."
"Ĉu eble ni povus savi ilin?" demandis la knabino, esperoplene.
"Ni povos provi," respondis la Leono.
Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis al ili ĉu ili helpos savi iliajn amikojn, kaj la Palpebrumoj diris ke ili volonte plej eble strebos komplezi Doroteon, kiu ja liberigis ilin. Do ŝi elektis aron da Palpbrumoj kiuj aspektis plej scioplenaj, kaj ili ĉiuj komencis serĉi. Ili marŝis dum tiu tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la rokan ebenaĵon kie kuŝis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj kavetigita. Lia hakilo kuŝis apud li, sed la klingo estis rusta kaj la tenilo rompita.
La Palpbrumoj levis lin ameme per siaj brakoj, kaj reportis lin al la Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro la mizero de sia malnova amiko, kaj la Leono aspektis sobra kaj bedaŭroplena.
Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al la Palpbrumoj, "Ĉu estas stanistoj inter via popolo?"
"Ho, jes; kelkaj el ni estas tre bonaj stanistoj," ili diris al ŝi.
"Do venigu ilin al mi," ŝi diris. Kaj kiam la stanistoj venis, kunportante ĉiujn siajn ilojn en korbo, ŝi demandis, "Ĉu vi povos rektigi tiujn misbataĵojn en la Stana Lignohakisto, kaj reĝustigi la formon, kaj reluti lin kie li rompiĝis?"
La stanistoj ekzamenis la Hakiston tre zorge kaj poste respondis ke ili kredas ke ili povos ripari lin tiel ke li estos egale bonstata kiel dekomence. Do ili komencis labori en unu el la grandaj flavaj ĉambroj de la kastelo kaj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj, martelante kaj tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj batante la krurojn kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohakisto, ĝis fine li regajnis sian malnovan formon, kaj liaj artikoj funkciis egale bone kiel antaŭe. Estas vere ke ili devis surmeti plurajn flikojn, sed la stanistoj bone laboris, kaj ĉar la Hakisto ne estis vanta, tute ne ĝenis lin la flikoj.
Kiam, fine, li marŝis en la ĉambron de Doroteo kaj dankis ŝin ĉar ŝi savis lin, li tiom ĝojis ke li ploris pro ĝojo, kaj necesis ke Doroteo zorgoplene viŝu ĉiun larmon de lia vizaĝo per sia antaŭvesto, por ke liaj artikoj ne rustu. Samtempe ŝiaj propraj larmoj fluis dense kaj rapide pro la ĝojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne necesis forviŝi tiujn larmojn. Rilate al la Leono, li viŝis siajn larmojn tiom ofte per la pinto de sia vosto ke ĝi tute malsekiĝis, kaj li devis eliri en la korton kaj teni ĝin en la sunlumo ĝis ĝi sekiĝis.
"Se nur ni denove havus la Birdotimigilon kun ni," diris la Stana Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rakonton pri ĉio okazinta, "mi estus vere feliĉa."
"Ni devas provi trovi lin," diris la knabino.
Do ŝi vokis la Palpbrumojn por ke ili helpu ŝin, kaj ili marŝis dum tiu tuta tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la altan arbon en kies branĉojn la Flugantaj Simioj estis ĵetintaj la vestojn de la Birdotimigilo.
Ĝi estis tre alta arbo, kaj la trunko estis tiom glata ke neniu povis grimpi ĝin; sed la Hakisto diris tuj, "Mi hakos por faligi ĝin, kaj tiel ni povos atingi la vestojn de la Birdotimigilo."
Nu, dum la stanistoj laboradis por ripari la Hakiston mem, alia Palpbrumo, kiu estis oristo, faris tenilon el solida oro por la hakilo kaj fiksis ĝin al la hakilo de la Hakisto, por anstataŭi la malnovan rompitan tenilon. Aliaj poluris la klingon ĝis la rusto estis tute forigita kaj ĝi brilis kiel frotita arĝento.
Tuj post tiu diro, la Stana Lignohakisto komencis haki, kaj post nelonge la arbo falis bruege, kaj la vestoj de la Birdotimigilo falis el la branĉoj kaj ruliĝis sur la teron.
Doroteo prenis ilin kaj petis la Palpbrumojn reporti ilin al la kastelo, kie ili plenigis ilin per bona, pura pajlo; kaj jen! refariĝis la Birdotimigilo, tute renovigita, ripete dankanta ilin ĉar ili savis lin.
Nun rekunigite, Doroteo kaj ŝiaj amikoj pasigis plurajn feliĉajn tagojn en la Flava Kastelo, kie ili trovis ĉion bezonatan por esti komfortaj. Sed unu tagon la knabino pensis pri Onklino Em, kaj diris, "Ni devas reiri al Oz, kaj plenumigi lian promeson."
"Jes," diris la Hakisto, "kaj fine mi ricevos mian koron."
"Kaj mi ricevos mian cerbon," diris la Birdotimigilo ĝoje.
"Kaj mi ricevos mian kuraĝon," diris la Leono penseme.
"Kaj mi reiros al Kansas," kriis Doroteo, kunfrapante la manojn. "Ho, ni ekiru al la Smeralda Urbo morgaŭ!"
Ili decidis fari tion. La sekvan tagon ili kunvokis la Palpbrumojn kaj adiaŭis ilin. La Palpbrumoj tre bedaŭris ke ili foriros, kaj ili jam tiom ekamis la Stanan Lignohakiston ke ili petegis lin resti kaj regi ilin kaj la Flavan Landon de la Okcidento. Trovinte ke ili nepre insistas foriri, la Palpbrumoj donis kaj al Toto kaj al la Leono po oran kolumon; kaj al Doroteo ili prezentis belan braceleton, enkrustitan per diamantoj; kaj al la Birdotimigilo ili donis orkapan marŝbastonon, por helpi lin marŝadi sen stumbli; kaj al la Stana Lignohakisto ili proponis arĝentan oleujon, inkrustitan per oro kaj ornamitan per valoraj gemoj.
Ĉiu el la marŝontoj bele parolis responde al la kunvenintaj Palpbrumoj, kaj ĉiuj premis la manon de ĉiu el ili ĝis iliaj brakoj doloris.
Doroteo iris al la ŝranko de la Sorĉistino por plenigi sian korbon per manĝaĵoj por la longa marŝado, kaj tie ŝi vidis la Oran Ĉapon. Ŝi metis ĝin sur sian propran kapon kaj trovis ke ĝi estas precize ĝustegranda por ŝi. Ŝi nenion sciis pri la sorĉo de la Ora Ĉapo, sed ŝi vidis ke ĝi estas bela, do ŝi decidis surporti ĝin kaj porti sian sunkufon en la korbo.
Tiam, preparite por la marŝado, ili ekmarŝis cele la Smeraldan Urbon; kaj la Palpbrumoj trifoje hurais kaj donis al ili multajn bonajn dezirojn kiujn ili kunportu kun si.
Memoru ke ne ekzistis vojo — eĉ ne vojeto — inter la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marŝantoj iris serĉi la Sorĉistinon ŝi vidis ilin veni, do ŝi sendis la Flugantajn Simiojn por alporti ilin al ŝi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten, direkte al la leviĝanta suno, kaj ili komencis ĝuste. Sed je la tagmezo, kiam la suno estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie estas la oriento kaj kie la okcidento kaj tial ili perdiĝis en la grandaj kampoj. Ili plu marŝadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kuŝiĝis inter la dolĉodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis ĝis la mateno — escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto.
La sekvan matenon la suno estis malantaŭ nubo, sed ili komencis marŝadi, kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.
"Se ni sufiĉe marŝos," diris Doroteo, "ni atingos iun lokon, mi certas."
Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.
"Certe ni perdis la vojon," li diris, "kaj se ni ne retrovos ĝin sufiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon."
"Nek mi mian koron," deklaris la Stana Lignohakisto. "Ŝajnas al mi ke mi apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas tre longe."
"Komprenu," diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta sono, "mi ne kuraĝas eterne marŝadi kaj neniam atingi iun ajn lokon."
Kaj Doroteo perdis esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj rigardis ŝiajn akompanantojn, kaj ili sidiĝis kaj rigardis ŝin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por ĉasi papilion kiu preterflugis lian kapon; do li elpuŝis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaŭ demandante kion ili nun faru.
"Eble ni alvoku la Kampomusojn," ŝi proponis. "Verŝajne ili povos diri al ni la vojon al la Smeralda Urbo." "Certe ili povos," kriis la Birdotimigilo; "kial ni ne elpensis tion jam antaŭ nun?"
Doroteo blovis la malgrandan fajfilon kiun ŝi ĉiam portis ĉirkaŭ la kolo ekde kiam la Reĝino de la Musoj donis ĝin al ŝi. Post kelkaj minutoj ili aŭdis la klakadon de piedetoj, kaj multaj el la malgrandaj grizaj musoj venis kurante al ŝi. Inter ili estis la Reĝino mem, kiu demandis, per sia alta voĉeto, "Kion mi povas fari por miaj amikoj?"
"Ni perdis la vojon," diris Doroteo. "Ĉu vi povas diri al ni kie estas la Smeralda Urbo?"
"Certe," respondis la Reĝino; "sed ĝi estas multedistanca, ĉar vi ĝis nun ĉiam tenis ĝin malantaŭ vi." Ŝi ekrimarkis la Oran Ĉapon de Doroteo, kaj diris, "Kial ne uzi la sorĉon de la Ĉapo kaj alvoki la Flugantajn Simiojn al vi? Ili portos vin al la Urbo de Oz en malpli ol horo."
"Mi ne sciis ke estas sorĉo," respondis Doroteo surprizite. "Kio ĝi estas?"
"Ĝi estas skribita interne de la Ora Ĉapo," respondis la Reĝino de la Musoj; "sed se vi alvokos la Flugantajn Simiojn ni nepre forkuru, ĉar ili estas tre petolemaj kaj ilin multe amuzas ĉasi nin."
"Ĉu ili do damaĝos min?" demandis la knabino timoplene.
"Ho, ne; ili devas obei la portanton de la Ĉapo. Adiaŭ!" Kaj ŝi forkuris, kaj ĉiuj musoj hastis sekvi ŝin.
Doroteo rigardis la internon de la Ora Ĉapo kaj vidis kelkajn vortojn skribitajn sur la tegaĵo. Ili sendube, ŝi pensis, estas la sorĉo, do ŝi legis la instrukciojn zorge kaj metis la Ĉapon sur sian kapon.
"Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" ŝi diris, starante per nur la maldekstra piedo.
"Kion vi diris?" demandis la Birdotimigilo, kiu ne sciis kion ŝi faras.
"Hil-lo, hol-lo, hal-lo!" ŝi pludiris starante, per nur la dekstra piedo.
"Ha lo!" respondis la Stana Lignohakisto, trankvile.
"Ziz-zi, zuz-zi, zik!" diris Doroteo, kiu nun staris per ambaŭ piedoj. Per tio la sorĉo estis plene dirita, kaj ili aŭdis laŭtan babiladon kaj batadon de flugiloj, dum la bando de Flugantaj Simioj flugis al ili.
La Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj demandis, "Kion vi ordonas?"
"Ni volas iri al la Smeralda Urbo," diris la infano, "kaj ni perdis la vojon."
"Ni portos vin," respondis la Reĝo, kaj tuj kiam li parolis du el la Simioj prenis Doroteon per siaj brakoj kaj forflugis kun ŝi. Aliaj prenis la Birdotimigilon kaj la Hakiston kaj la Leonon, kaj unu malgranda Simio kaptis Toton kaj fluge sekvis ilin, kvankam la hundo strebis mordi lin.
La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto unue multe timis, ĉar ili memoris kiom mistraktis ilin antaŭe la Flugantaj Simioj; sed ili vidis ke neniu damaĝo estas intencata, do ili rajdis tra la aero tute feliĉe, kaj multe ĝuis rigardi la belajn ĝardenojn kaj arbarojn tre distance sube.
Doroteo trovis sin rajdanta facile inter du el la plej grandaj Simioj, unu el ili estis la Reĝo mem. Ili estis formintaj seĝon per siaj manoj kaj ili tre zorgis ne damaĝi ŝin.
"Kial vi devas obei la sorĉon de la Ora Ĉapo?" ŝi demandis.
"La rakonto estas longa," respondis la Reĝo, kun rido; "sed ĉar ni devos longe flugi estos distre rakonti al vi pri ĝi, se vi deziras."
"Mi volonte aŭskultos," ŝi respondis. "Iam," komencis la estro, "ni estis libera popolo, loĝanta feliĉe en la granda arbaro, flugante de arbo al arbo, manĝante nuksojn kaj fruktojn, kaj agante laŭvole sen nomi iun ajn mastro. Eble kelkaj el ni estis iom tro petolemaj kelkfoje, flugante malalten por tiri la vostojn de senflugilaj bestoj, ĉasante birdojn, kaj ĵetante nuksojn je la homoj marŝantaj en la arbaro. Sed ni estis sen zorgoj kaj feliĉaj kaj amuzoplenaj, kaj ĝuis ĉiun minuton de la tago. Tio okazis antaŭ multaj jaroj, longe antaŭ ol Oz venis el la nuboj por regi ĉi tiun landon.
"Ĉi tie vivis tiam, en la malproksima Nordo, bela princino, kiu estis ankaŭ potenca sorĉistino. Ŝi uzis sian magion nur por helpi la popolon, kaj laŭraporte ŝi neniam damaĝis iun ajn bonan personon. Ŝi nomiĝis Gajelet, kaj ŝi loĝis en bela palaco konstruita el grandaj rubenaj blokoj. Ĉiu amis ŝin, sed ŝin plej malĝojigis ke ŝi ne povis trovi amaton, ĉar la viroj estis ĉiuj tro stultaj kaj malbelaj kaj ne taŭgis por esti edzo de tiom bela kaj saĝa persono. Fine, tamen, ŝi trovis knabon kaj belan kaj kuraĝan kaj nekutime saĝan. Gajelet decidis ke kiam li fariĝos viro ŝi edzigos lin, do ŝi prenis lin al sia rubena palaco kaj uzis sian magion por fortigi kaj bonigi kaj beligi lin kiom povus virino deziri. Kiam li maturiĝis, Kelala, tiel li nomiĝis, laŭdire estis la plej bona kaj plej saĝa viro en la tuta lando, kaj lia vira beleco estis tiom granda ke Gajelet amegis lin, kaj ŝi rapidis pretigi ĉion por la geedziĝo.
"Mia avo estis tiutempe la Reĝo de la Flugantaj Simioj kiuj loĝis en la arbaro proksime al la palaco de Gajelet, kaj la maljunulo amis ŝercojn pli ol bonan manĝon. Unu tagon, tuj antaŭ la geedziĝo, mia avo flugadis kun sia bando kaj vidis Kelalan marŝantan apud la rivero. Li estis vestita per riĉa kostumo el palruĝa silko kaj purpura veluro, kaj mia avo decidis petoladi. Je lia ordono la bando malsupren flugis kaj kaptis Kelalan, portis lin per siaj brakoj ĝis ili estis super la mezo de la rivero, kaj faligis lin en la akvon.
"Elnaĝu, bela knabo," kriis mia avo, "konstatu ĉu la akvo makulis viajn vestojn!" Kelala estis tro saĝa por ne naĝi, kaj li ne estis tro dolortita de sia fortuno. Li ridis, kiam li revenis al la supro de la akvo, kaj naĝis al la bordo. Sed kiam Gajelet kuris al li, ŝi trovis ke liaj silkaĵoj kaj veluraĵoj estis tute ruinigitaj de la rivero.
"La princino tre koleris, kaj ŝi sciis, kompreneble, kiuj kulpis. Ŝi venigis ĉiujn Flugantajn Simiojn antaŭ sin, kaj ŝi diris unue ke iliaj flugiloj estu kunligitaj kaj ke ili estus traktitaj kiel ili traktis Kelalan, ili estus faligitaj en la riveron. Sed mia avo forte pledis, ĉar li sciis ke la Simioj dronos en la rivero se la flugiloj estos ligitaj; kaj Kelala ankaŭ afable parolis favore pri ili; do Gajelet fine nuligis la punon, kondiĉe ke la Flugantaj Simioj por ĉiam plenumu trifoje la ordonojn de la posedanto de la Ora Ĉapo. Tiu Ĉapo estis farita kiel edziĝa donaco al Kelala, kaj laŭdire ĝi kostis al la princino duonon de ŝia regno. Kompreneble mia avo kaj ĉiuj aliaj Simioj tuj akceptis la postulon, kaj tial ni estas trifoje sklavoj de la posedantoj de la Ora Ĉapo, negrave kiu estas tiu posedanto."
"Kaj kio okazis al ili?" demandis Doroteo, kiun tre interesis la rakonto.
"Ĉar Kelala estis la unua posedanto de la Ora Ĉapo," respondis la Simio, "li la unua faris al ni siajn ordonojn. Ĉar lia novedzino ne toleris vidi nin, li vokis nin ĉiujn al si en la arbaro post la geedziĝo kaj ordonis ke ni ĉiam restu kie ŝi neniam revidos Flugantan Simion, kaj ni volonte obeis lin, ĉar ni ĉiuj timis ŝin."
"Neniun alian taskon ni devis fari ĝis la Oran Ĉapon akiris la manoj de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu devigis nin sklavigi la Palpbrumojn, kaj poste peli Ozon mem el la Lando de la Okcidento. Nun la Ora Ĉapo apartenas al vi, kaj trifoje vi rajtas ordoni nin."
Dum la Simireĝo finis sian rakonton Doroteo malsuprenrigardis kaj vidis la verdajn, brilantajn murojn de la Smeralda Urbo antaŭ ili. Ŝi miris pro la rapida flugo de la Simioj, sed al ŝi plaĉis ke la flugo finiĝis. La strangaj bestoj zorge metis la veturintojn antaŭ la pordegon de la Urbo, la Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj post tio li forflugis rapide, sekvate de sia tuta bando.
"Ni tre bone veturis," diris la malgranda knabino.
"Jes, kaj ni trovis tre rapidan vojon el niaj problemoj," respondis la Leono. "Kiom bonfortune estis ke vi kunportis tiun mirindan Ĉapon!"
Tiam la kvar veturintoj marŝis al la granda pordego de la Smeralda Urbo kaj sonigis la sonorilon. Post plurobla sonigado ĝin malfermis la sama Pordogardisto kiun ili antaŭe renkontis.
"Kion! Ĉu vi revenis?" li demandis, surprizite.
"Ĉu vi ne vidas nin?" demandis la Birdotimigilo.
"Sed mi supozis ke vi intencis viziti la Fian Sorĉistinon de la Okcidento."
"Ni ja vizitis ŝin," diris la Birdotimigilo.
"Kaj ŝi lasis vin foriri?" demandis la viro, miroplene.
"Ŝi ne povis malpermesi, ĉar ŝi estas degeligita," klarigis la Birdotimigilo.
"Degeligita! Nu, jen tre plaĉa informo," diris la viro. "Kiu degeligis ŝin?"
"Doroteo," diris la Leono solene.
"Mirige!" krietis la viro, kaj li klinis sin vere tre malalten antaŭ ŝi.
Post tio li kondukis ilin en sian malgrandan ĉambron kaj prenis la okulvitrojn el la granda kesto, metis ilin sur iliajn okulojn, kaj ŝlosis ilin, same kiel antaŭe. Poste ili trairis la pordon en la Smeraldan Urbon, kaj kiam la popolo sciiĝis per la Pordogardisto ke ili fandis la Fian Sorĉistinon de la Okcidento ili ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la veturintojn kaj sekvis ilin en granda amaso al la Palaco de Oz.
La Soldato kun la Verdaj Lipharoj ankoraŭ gardis la pordon, sed li tuj enlasis ilin, kaj ilin denove renkontis la bela verda knabino, kiu tuj kondukis ĉiun el ili al ties antaŭa ĉambro, por ke ili ripozu ĝis la Potenca Oz pretos akcepti ilin.
La Soldato komunikigis la informon rekte al Oz ke Doroteo kaj la aliaj veturintoj revenis, detruinte la Fian Sorĉistinon; sed Oz ne respondis. Ili supozis ke la Potenca Sorĉisto tuj akceptos ilin, sed tio ne okazis. Ili ricevis neniun komunikon de li la sekvan tagon, nek la postsekvan, nek la postpostsekvan. La atendado estis enuiga kaj teda, kaj fine ilin ĉagrenis ke Oz tiel mistraktas ilin, post sia postulo kiu suferigis kaj sklavigis ilin. Do la Birdotimigilo fine petis ke la verda knabino portu novan komunikon al Oz, dirante ke se li ne tuj permesos ke ili eniru li alvokos la Flugantajn Simiojn por helpi ilin, kaj trovi ĉu aŭ ne li plenumos sian promeson. Kiam la Sorĉisto aŭdis tiun komunikaĵon li timegis kaj sendis ordonon ke ili venu al la Tronĉambro je kvar minutoj post la naŭa horo la sekvan matenon. Li unufoje renkontis la Flugantajn Simiojn en la Lando de la Okcidento, kaj li ne volis rerenkonti ilin.
La kvar veturintoj maldormis tiunokte, ĉar ĉiu pripensis la donacon kiun Oz laŭ sia promeso donos. Doroteo endormiĝis nur unufoje, kaj sonĝis ke ŝi estas en Kansas, kie Onklino Em diras al ŝi sian ĝojon ke la knabineto denove estas hejme.
Akurate je la naŭa horo la sekvan matenon la verdliphara soldato renkontis ilin, kaj post kvar minutoj ili ĉiuj eniris la Tronĉambron de la Potenca Oz. Kompreneble ĉiu el ili anticipis vidi la Sorĉiston en la formo kiun li antaŭe havis, kaj ĉiun multe surprizis kiam ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis tute neniun en la ĉambro. Ili restis proksime al la pordo kaj eĉ pli proksime unu al la alia, ĉar la silento en la malplena ĉambro timigis pli ol ĉiu formo de Oz kiun ili antaŭe vidis. Baldaŭ ili aŭdis Voĉon, kiu ŝajnis veni el loko ie proksima al la supro de la granda kupolo, kaj ĝi diris, solene. "Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura. Kial vi serĉas min?"
Ili rerigardis al ĉiu parto de la ĉambro, kaj, vidinte neniun, Doroteo diris, "Kie vi estas?"
"Mi estas ĉie," respondis la Voĉo, "sed por la okuloj de ordinaraj mortemuloj mi estas nevidebla. Mi nun sidiĝos sur mian tronon, por ke vi konversaciu kun mi."
Vere, la Voĉo ŝajnis ĝuste tiam soni rekte el la trono mem; do ili marŝis tien kaj staris en vico dum Doroteo diris: "Oz, ni venis por peti la plenumiĝon de la promeso."
"De kiu promeso?" demandis Oz.
"Vi promesis resendi min al Kansas kiam la Fia Sorĉistino estos detruita," diris la knabino.
"Kaj vi promesis doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.
"Kaj vi promesis doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.
"Kaj vi promesis doni al mi kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.
"Ĉu la Fia Sorĉistino vere estas detruita?" demandis la Voĉo, kaj Doroteo kredis ke ĝi iomete tremas.
"Jes," ŝi respondis, "mi degeligis ŝin per sitelo da akvo."
"Nu!" diris la Voĉo, "tio okazis subite! Nu, revenu al mi morgaŭ, ĉar mi bezonas tempon por pripensi la aferon."
"Vi jam havis multan tempon," diris la Stana Lignohakisto, kolere.
"Ni rifuzas atendi eĉ unu tagon pli," diris la Birdotimigilo.
"Plenumu viajn promesojn!" krietis Doroteo.
La Leono opiniis ke taŭgos timigi la Sorĉiston, do li laŭte muĝis plenvoĉe, kaj tiu feroca sono tiom teruris Toton ke li forsaltis alarmite kaj frapegis la ekranon kiu staris en angulo. Dum ĝi brue falis ili rigardis tien, kaj la sekvan momenton ĉiu el ili vere miris. Ĉar ili vidis, staranta en precize tiu loko kiun la ekrano antaŭe kaŝis, malgrandan maljunulon, kun kalva kapo kaj sulketoplena vizaĝo, kiu ŝajne estis egale surprizita kiel ili. La Stana Lignohakisto, levinte sian hakilon, kuris al la vireto kaj kriis, "Kiu vi estas?"
"Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura," diris la malgranda viro, per tremanta voĉo, "sed ne batu min-mi petas, ne batu-mi faros kion ajn vi volos."
Niaj amikoj rigardis lin surprizite kaj senesperigite. "Mi kredis ke Oz estas granda Kapo," diris Doroteo.
"Kaj mi kredis ke Oz estas bela Damo," diris la Birdotimigilo.
"Kaj mi kredis ke Oz estas terura Besto," diris la Stana Lignohakisto.
"Kaj mi kredis ke Oz estas Globo de Fajro," kriis la Leono.
"Ne; vi ĉiuj eraris," diris la malgranda viro humile.
"Mi nur ŝajnigis tion."
"Ŝajnigis!" kriis Doroteo. "Ĉu vi ne estas Potenca Sorĉisto?"
"Ĉit, karulino," li diris; "ne tiom laŭte parolu, ĉar oni aŭdos vin—kaj mi perdus ĉion. Oni kredas min Potenca Sorĉisto."
"Sed vi ja estas, ĉu ne?" "Tute ne, karulino; mi estas nur ordinara homo."
"Eĉ pli," diris la Birdotimigilo, per doloroplena voĉo, "vi estas ĉarlatano."
"Ĝuste tiel!" deklaris la malgranda viro, kunfrotante siajn manojn kvazaŭ la akuzo plaĉis al li; "Mi estas ĉarlatano."
"Sed ve!" diris la Stana Lignohakisto, "do kiel mi akiros mian koron?"
"Kaj mi mian kuraĝon?" demandis la Leono.
"Kaj mi mian cerbon?" ploris la Birdotimigilo, viŝante la larmojn el siaj okuloj per la maniko de sia jako.
"Miaj karaj amikoj," diris Oz, "bonvolu ne paroli pri tiaj malgravaĵoj. Konsideru min, kaj mian malfeliĉan situacion pro mia senmaskiĝo."
"Ĉu neniu alia scias pri via fraŭdo?" demandis Doroteo.
"Neniu, nur vi kvar—kaj mi mem," respondis Oz. "Mi trompis ĉiun dum tiom da tempo ke mi supozis ke oni neniam sciiĝos. Mi eraregis kiam mi decidis permesi ke vi eniru la Tronoĉambron. Kutime mi rifuzas vidi eĉ miajn regatojn, kaj tial ili kredas min terura."
"Sed, mi ne komprenas," diris Doroteo, konfuzite. "Kiel vi povis aspekti granda Kapo al mi?"
"Tio estis nur trompo," respondis Oz. "Bonvolu sekvi min, kaj mi klarigos ĉion al vi."
Li kondukis ilin en malgrandan ĉambron malantaŭ la Tronoĉambro, kaj ili ĉiuj sekvis lin. Li gestis al unu angulo, en kiu kuŝis la Granda Kapo, el multaj tavoloj de papero, kaj kun zorge pentrita vizaĝo.
"Mi pendigis tion de la plafono per drato," diris Oz; "mi staris malantaŭ la ekrano kaj tiris fadenon, por ke la okuloj moviĝu kaj la buŝo malfermiĝu."
"Sed kiel vi faris la voĉon?" ŝi demandis.
"Nu, mi estas ventroparolisto," diris la malgranda viro, "kaj mi povas ĵeti la sonon de mia voĉo al kie ajn mi deziras; tiel ke vi supozis ke ĝi sonis el la Kapo. Jen la aliaj trompiloj." Li montris al la Birdotimigilo la robon kaj la maskon per kiu li vestis sin kiam li aspektis bela Damo, kaj la Stana Lignohakisto vidis ke la terura Besto estis nur aro da haŭtoj kunkudritaj, kun lignaĵoj kiuj elpremis la flankojn. Kaj la Globo de Fajro, nu la Pseŭdosorĉisto ankaŭ pendigis tion de la plafono. Efektive ĝi estis globo de kotono, sed kiam oleo estis surverŝita la globo brulis feroce.
"Vere," diris la Birdotimigilo, "vi hontu ke vi estas tia ĉarlatano."
"Mi hontas — certe mi hontas," respondis la malgranda viro malgaje; "sed mi povis fari nenion alian. Bonvolu sidiĝi, troviĝas multaj seĝoj; kaj mi rakontos al vi mian historion."
Do ili sidiĝis kaj aŭskultis dum li rakontis ĉi tiel: "Mi naskiĝis en Omaha—"
"Sed, tio estas ne malproksime de Kansas!" kriis Doroteo, ekscitite.
"Vi pravas; sed pli malproksime de ĉi tie," li diris, malgaje skuante sian kapon je ŝi. "Kiam mi plenkreskis mi fariĝis ventroparolisto, kaj trejnis min tre lerta majstro. Mi povas imiti ĉian birdon kaj beston." Li miaŭis tiel precize kiel katido ke Toto ekatentis kaj ekrigardis ĉiudirekten por trovi kie ŝi estas. "Post iom da tempo," pludiris Oz, "tio tedis min, do mi fariĝis balonisto."
"Kio estas tio?" demandis Doroteo. "Persono kiu supreniras en balono ĉe cirko, por instigi homojn alveni kaj pagi por vidi la cirkon," li klarigis.
"Nu, unu tagon mi supreniris en balono kaj la ŝnuro interimplikiĝis, tiel ke mi ne povis denove malsupreniri. Ĝi iris tre alten super la nubojn, tiom alten ke aerfluo trafe ĝin portis multajn, multajn kilometrojn for. Dum tago kaj nokto mi veturis tra la aero, kaj en la mateno de la dua tago mi vekiĝis kaj trovis ke la balono flosas super nekonata kaj bela lando.
"Ĝi malsupreniris nerapide, kaj mi tute ne estis damaĝita. Sed mi trovis min inter nekonata popolo, kiu, vidante min veni el la nuboj, kredis ke mi estas granda Sorĉisto. Kompreneble mi lasis ilin kredi tion, ĉar ili timis min, kaj promesis fari kion mi volas.
"Simple por distri min, kaj okupi la bonan popolon, mi ordonis ke ili konstruu ĉi tiun Urbon, kaj mian palacon; kaj ili faris tion volonte kaj bone. Post tio mi pensis, ĉar la lando estis tiel verda kaj bela, ke mi nomos ĝin la Smeralda Urbo, kaj por ke la nomo pli konvenu mi metis verdajn okulvitrojn sur ĉiujn popolanojn, tiel ke ĉio kion ili vidis estis verda.
"Sed ĉu ĉio ĉi tie ne estas verda?" demandis Doroteo.
"Ne pli ol en ĉiu alia urbo," respondis Oz; sed kiam vi surhavas verdajn okulvitrojn, nu, kompreneble ĉio kion vi vidas aspektas verda. La Smeralda Urbo estis konstruita antaŭ tre multaj jaroj, ĉar mi estis junulo kiam la balono portis min ĉi tien, kaj mi estas tre maljuna viro nun. Sed mia popolo surportas verdajn okulvitrojn sur la okuloj de tiom longe ke la plej multaj el ili kredas ke ĝi vere estas Smeralda Urbo, kaj certe ĝi ja estas bela loko, abundas juveloj kaj valoraj metaloj, kaj ĉio bona por feliĉigi onin. Mi ame regas la popolon, kaj ili amas min; sed ekde kiam ĉi tiu Palaco estis konstruita mi enfermas min kaj rifuzis vidi iun el ili.
"Unu el miaj plej grandaj timoj estis pro la Sorĉistinoj, ĉar kvankam mi mem havas tute nenian magian potencon mi baldaŭ trovis ke la Sorĉistinoj vere kapablas fari mirindaĵojn. Kvar Sorĉistinoj ekzistis en ĉi tiu lando, kaj ili regis la popolojn kiuj loĝas en la Nordo kaj Sudo kaj Oriento kaj Okcidento. Feliĉe, la Sorĉistinoj de la Nordo kaj Sudo estis bonaj, kaj mi sciis ke ili ne damaĝos min; sed la Sorĉistinoj de la Oriento kaj Okcidento estis terure fiaj, kaj se ili ne kredus ke mi estas pli potenca ol ili, ili certe detruus min. Do mi vivis konstante timante ilin dum multaj jaroj; do vi povas kompreni kiom mi ĝojis kiam mi informiĝis ke via domo falis sur la Fian Sorĉistinon de la Oriento. Kiam vi venis al mi mi volonte promesus ĉion ajn por ke vi neniigu la alian Sorĉistinon; sed mi devas honte diri ke nun, post ŝia degelo, mi ne povas plenumi miajn promesojn."
"Laŭ mia opinio vi estas tre malbona persono," diris Doroteo.
"Ho ne, karulino; mi estas tre bona persono; sed mi konfesas ke mi estas tre malkompetenta Sorĉisto."
"Ĉu vi ne povas doni al mi cerbon?" demandis la Birdotimigilo.
"Vi ne bezonas ĝin. Vi lernas ion novan ĉiutage. Bebo havas cerbon, sed ĝi malmulton scias. Nur sperto donas scion, kaj ju pli longe vi vivos, des pli multe vi nepre spertos."
"Eble," diris la Birdotimigilo, "sed mi restos tre malfeliĉa se vi ne donos al mi cerbon."
La falsa sorĉisto atente rigardis lin.
"Nu," li diris ĝemante, "mi ne estas lerta magiisto, mi jam diris tion al vi; sed se vi venos al mi morgaŭ matene, mi plenigos vian kapon per cerbo. Tamen mi ne povas instrui vin ĝin uzi; vi mem devos eltrovi tion."
"Ho, dankon—dankon!" kriis la Birdotimigilo. "Mi eltrovos kiel uzi ĝin, tute certe!"
"Sed kion pri mia kuraĝo?" demandis la Leono maltrankvile.
"Vi havas multan kuraĝon, mi certas," respondis Oz. "Vi nur bezonas memfidon.
"Ne ekzistas vivanto kiu ne timas kiam okazas danĝero. Vera kuraĝo signifas fronti la danĝeron kiam vi timas, kaj tian kuraĝon vi jam abunde posedas."
"Eble, tamen malgraŭe mi timas," diris la Leono. "Mi estos tre malfeliĉa krom se vi donos al mi tian kuraĝon kiu forgesigas pri timo."
"Nu, bone; mi donos al vi tian kuraĝon morgaŭ," respondis Oz.
"Kion pri mia koro?" demandis la Stana Lignohakisto.
"Nu, rilate al tio," respondis Oz, "laŭ mi vi malpravas pro via deziro havi koron. Koro plejofte malfeliĉigas. Plej bone estus ke vi komprenu ke al vi tre bonsorte mankas koro."
"Pri tio vi kaj mi malsimile opinias," diris la Stana Lignohakisto. "Laŭ mia prefero, mi akceptos ĉian malfeliĉon senproteste, se vi donos al mi koron." "Bone," respondis Oz humile. "Venu al mi morgaŭ kaj vi ricevos koron. Mi ludis esti Sorĉisto dum tiom da jaroj ke mi povos iomete pli ludi."
"Kaj nun," diris Doroteo, "kiel mi reiros al Kansas?"
"Ni devos pripensi tion," respondis la malgranda viro. "Lasu min konsideri la problemon dum du aŭ tri tagoj kaj mi klopodos elpensi manieron transporti vin super la dezerton."
"Intertempe vi estos miaj bonvenaj gastoj, kaj dum vi loĝos en la Palaco miaj servistoj servos vin kaj obeos ĉiun vian deziron eĉ la plej malgrandan. Mi petas nur unu rekompencon pro mia helpo — kiom ajn malgranda. Kaŝu mian sekreton kaj diru al neniu ke mi estas ĉarlatano."
Ili akceptis informi neniun pri tio kion ili trovis, kaj reiris al siaj ĉambroj kun esperoj. Eĉ Doroteo esperis ke "La Ĉarlatano, la Potenca, la Terura", laŭ ŝia ŝercnomo por li, trovos metodon resendi ŝin al Kansas, kaj se li sukcesos ŝi pretis pardoni al li ĉion.
Nu la sekvan matenon la Birdotimigilo diris al siaj amikoj: "Gratulu min. Mi finfine ricevos mian cerbon de Oz. Kiam mi revenos mi estos kiaj estas aliaj homoj."
"Mi ĉiam ŝatis vin kia vi estas," diris Doroteo simple.
"Vi afablas ŝatante Birdotimigilon," li respondis. "Sed certe vi pli alte estimos min kiam vi aŭdos la belegajn pensojn kiujn produktos mia nova cerbo." La Birdotimigilo diris adiaŭ al ili per feliĉa voĉo kaj iris al la Tronoĉambro, kie li frapis sur la pordon.
"Envenu," diris Oz.
La Birdotimigilo eniris kaj trovis la malgrandan viron sidanta apud la fenestro, profunde pensanta.
"Mi venis por mia cerbo," komentis la Birdotimigilo, iom malkviete.
"Ho, jes, sidiĝu en tiu seĝo, mi petas," respondis Oz. "Mi bezonas forpreni vian kapon, bonvolu pardoni, sed tio estas necesa por povi meti vian cerbon en la ĝustan lokon."
"Nepardonpetinde," diris la Birdotimigilo. "Volonte vi deprenu mian kapon, se ĝi estos pli bona kiam vi resurmetos ĝin."
Do la Sorĉisto malfiksis lian kapon kaj elprenis la pajlon. Post tio li eniris la malantaŭan ĉambron kaj prenis malgrandan ceramikan poteton da brano, en kiun li metis ankaŭ pinglojn kaj kudrilojn. Forte skuinte ĝin, li metis ĝin en la supron de la kapo de la Birdotimigilo kaj plenigis la vakan spacon per pajlo, por firme teni ĝin. Kiam li finis refiksi la kapon de la Birdotimigilo li diris al li, "Ekde nun vi estos vere pensamanta homo, ĉar mi donis al vi cerbamikan menson." La Birdotimigilo estis kaj plaĉita kaj fiera pro la plenumiĝo de lia plej granda deziro, kaj varme dankinte Ozon li reiris al siaj amikoj.
Doroteo rigardis lin scivole. Lia kapo ŝvelis pro la cerbo.
"Kiel vi vin sentas?" ŝi demandis.
"Tre saĝa, efektive," li respondis fervore. "Kiam mi kutimiĝos al mia cerbo mi scios ĉion."
"Kial tiuj kudriloj kaj pingloj elpuŝas sin tra la flankon de via kapo?" demandis la Stana Lignohakisto.
"Tio pruvas ke lia menso estas akra," komentis la Leono.
"Nu, mi devas iri al Oz por ricevi mian koron," diris la Stana Lignohakisto. Do li marŝis al la Tronoĉambro kaj frapis sur la pordon.
"Envenu," vokis Oz, kaj la Hakisto envenis kaj diris, "Mi venis por mia koro."
"Bone," respondis la malgranda viro. "Sed mi devos tondi truon en via brusto, por meti vian koron en la ĝustan lokon. Mi esperas ke tio ne dolorigos vin."
"Ho, ne," respondis la Hakisto. "Mi tute ne sentos ĝin."
Do Oz elprenis tondilon de stanisto kaj tondis malgrandan, kvadratan truon en la maldekstra flanko de la brusto de la Stana Lignohakisto. Post tio, li iris al ŝranko de tirkestoj kaj elprenis belan koron, tute el silko kaj plenigitan per segaĵo.
"Vere bela, ĉu ne?" li demandis.
"Jes, ja!" respondis la Hakisto, al kiu ĝi multe plaĉis. "Sed ĝi estas ĉu amema koro?"
"Nepre jes!" respondis Oz. Li metis la koron en la bruston de la Hakisto kaj post tio li remetis la kvadraton el stano, lutante ĝin nete kie ĝi estis eltondita.
"Finite," diris li; "nun vi havas koron kiu fierigus ĉiun ajn homon. Mi bedaŭras ke mi devis fliki vian bruston, sed vere tio estis necesa."
"Ne ĝenas min la fliko," fervore diris la feliĉa Hakisto. "Mi dankegas vin, kaj mi neniam forgesos vian komplezon."
"Ne menciinde," respondis Oz.
Post tio la Stana Lignohakisto reiris al siaj amikoj, kiuj deziris al li ĉian ĝojon pro lia bona fortuno.
Nun la Leono marŝis al la Tronoĉambro kaj frapis sur la pordon.
"Envenu," diris Oz.
"Mi venis por mia kuraĝo," anoncis la Leono, enirante la ĉambron.
"Bone," respondis la malgranda viro. "Mi portos ĝin al vi."
Li iris al ŝranko kaj etendinte sian brakon ĝis alta breto li deprenis kvadratan verdan botelon, kies enhavon li verŝis en verd-oran teleron, bele ĉizitan. Metinte tion antaŭ la Malkuraĝan Leonon, kiu flaris ĝin kvazaŭ malŝate, la Sorĉisto diris: "Trinku."
"Kio ĝi estas?" demandis la Leono.
"Nu," respondis Oz, "se ĝi estus en vi, ĝi estus kuraĝo. Vi scias, kompreneble, ke kuraĝo ĉiam estas interna; do oni ne povas nomi ĉi tion kuraĝo antaŭ ol vi glutis ĝin. Tial mi konsilas al vi trinki ĝin kiel eble plej baldaŭ."
La Leono ne plu hezitis, sed trinkis ĝis la telero estis malplena.
"Kiel vi sentas vin nun?" demandis Oz.
"Plena de kuraĝo," respondis la Leono, kiu reiris ĝoje al siaj amikoj por informi ilin pri sia bona fortuno.
Oz, nun sola, ridetis al si pro sia sukceso doni al la Birdotimigilo kaj al la Stana Lignohakisto kaj al la Leono precize tion kion ili kredis deziri. "Kiel mi ne povas esti ĉarlatano?" li diris, "kiam tiom da personoj devigas min fari tion, kio tute ne estas farebla, kiel scias ĉiu homo? Estis facile feliĉigi la Birdotimigilon kaj la Leonon kaj la Hakiston ĉar ili imagis ke mi povas fari ĉion ajn. Sed bezonata estos pli ol imago por reporti Doroteon al Kansas, kaj mi certas ke mi ne scias kiel fari tion."
Forpasis tri tagoj dum kiuj Doroteo tute ne ricevis komunikon de Oz. Tiuj estis malfeliĉaj tagoj por la malgranda knabino, kvankam ŝiaj amikoj estis tute feliĉaj kaj kontentaj. La Birdotimigilo diris al ili ke estas bonegaj pensoj en lia kapo; sed li rifuzis diri ilin ĉar li sciis ke nur li mem povas kompreni ilin. Kiam la Stana Lignohakisto marŝadis li sentis sian koron skuiĝi en lia brusto; kaj li diris al Doroteo ke li trovas ĝin pli afabla kaj pli amema ol tiu kiun li havis kiam li konsistis el karno. La Leono deklaris ke li timas nenion sur la tero, kaj li volonte frontus armeon aŭ dekduon da ferocaj Kolizuloj.
Tiel ĉiu en la grupeto estis kontenta escepte de Doroteo, kiu sopiris eĉ pli ol iam antaŭe reiri al Kansas.
La kvaran tagon, ĝojigante ŝin, Oz ordonis ke ŝi reeniru la Tronĉambron, kaj kiam ŝi eniris li diris afable al ŝi: "Sidiĝu, karulino; mi kredas ke mi trovis metodon forveturigi vin el ĉi tiu lando."
"Al Kansas?" ŝi demandis fervore.
"Nu, mi ne certas pri Kansas," diris Oz, "ĉar mi ne povas eĉ konjekti pri ĝia direkto. Sed la unua tasko estas transiri la dezerton, kaj post tio verŝajne estos facile trovi vian vojon hejmen."
"Kiel mi povos transiri la dezerton?" ŝi demandis.
"Nu, jen mia penso," diris la malgranda viro. "Komprenu, kiam mi venis al ĉi tiu lando mi flugis en balono. Ankaŭ vi venis peraere, vin portis ciklono. Do mi kredas ke la plej bona metodo retransiri la dezerton estos peraera. Nu, mi tute ne kapablas krei ciklonon; sed mi pripensadis la eblecojn, kaj mi kredas ke mi povos fari balonon."
"Kiel?" demandis Doroteo. "Balono," diris Oz, "estas el silko, sur kiu estas tavolo de gluo por enteni la gason. Mi havas multe da silko en ĉi tiu palaco, do tute ne estos malfacile fari la balonon. Sed en la tuta lando ne estas gaso por plenigi la balonon, por ke ĝi flugu."
"Se ĝi ne flugos," komentis Doroteo, "ĝi estos senutila."
"Vere," respondis Oz. "Sed ekzistas alia rimedo por flugigi ĝin, nome plenigi ĝin per varmega aero. Varmega aero ne estas egale bona kiel gaso, ĉar se la aero malvarmiĝus la balono falus en la dezerton, kaj ni perdiĝus."
"Ni!" kriis la knabino. "Ĉu vi akompanos min?"
"Jes, certe," respondis Oz. "Min enuigas esti ĉarlatano. Se mi elirus ĉi tiun Palacon mia popolo tuj trovus ke mi ne estas Sorĉisto, kaj ili koleriĝus kontraŭ min ĉar mi trompis ilin. Do mi devas resti fermita en ĉi tiujn ĉambrojn tuttage, kaj estas tre tede. Mi multe preferus reiri al Kansas kun vi kaj reesti en cirko."
"Mi ĝuos vian kuneston," diris Doroteo.
"Dankon," li respondis. "Nun, se vi helpos min kunkudri la silkon, ni komencu labori pri la balono."
Do Doroteo prenis kudrilon, kaj tuj kiam Oz tondis striojn de silko ĝustaforme la knabino zorge kunkudris ilin. Unue estis strio el pala verda silko, sekvis strio el malpala verda kaj post tio strio el smeralda verda; ĉar Oz decidis fari la balonon laŭ diversaj nuancoj de la koloro ĉirkaŭ ili. Tri tagoj necesis por kunkudri ĉiujn striojn, sed kiam ĝi estis finita ili havis grandan sakon el verda silko pli ol ses metrojn longa.
Post tio, Oz ŝmiris ĝian internon per tavolo de maldensa gluo, por ke ĝi rezistu aerlikadon, kaj post tio li anoncis ke la balono estas preta.
"Sed ni devos havi korbon en kiu ni veturos," li diris. Do li ordonis ke la Soldato kun la Verdaj Lipharoj alportu grandan korbon por lavotaj vestaĵoj, kiun li fiksis al la malsupro de la balono per ŝnuregoj.
Kiam ĝi estis tute preta, Oz disanoncigis inter sia popolo ke li vizitos grandan fratan Sorĉiston kiu loĝas en la nuboj. La informo disvastiĝis rapide tra la urbo kaj ĉiu venis por rigardi la mirindaĵon.
Oz ordonis ke la balono estu portita antaŭ la Palacon, kaj la popolo rigardadis ĝin tre scivoleme. La Stana Lignohakisto estis hakinta grandan amason da ligno, kaj nun li bruligis ĝin, kaj Oz tenis la malsupron de la balono super la fajro tiel ke la varmega aero kiu leviĝis de la fajro plenigos la silkan sakon. Iom post iom la balono ŝvelis kaj enaeriĝis, ĝis fine la korbo preskaŭ ne plu tuŝis la teron.
Post tio, Oz eniris la korbon kaj diris al la tuta popolo per laŭta voĉo: "Mi nun foriros por viziti. Dum mi forestos la Birdotimigilo regos vin. Mi ordonas ke vi obeu lin kiel vi obeus min."
La balono jam tiris forte por eskapi de la ŝnurego kiu ligis ĝin al la tero, ĉar la aero en ĝi estis varmega, kaj tio faris ĝin tiom malpli peza ol la aero ekster la balono ke ĝi tiregis klopodante alteniri en la ĉielon.
"Venu, Doroteo!" kriis la Sorĉisto. "Rapidu por ke la balono ne forflugu sen vi!"
"Mi tute ne trovas Toton ie ajn," respondis Doroteo, kiu ne volis forlasi sian hundon. Toto estis kurinta inter la homamason por boji kontraŭ katideton, kaj fine Doroteo trovis lin. Ŝi prenis lin kaj kuris cele la balonon.
Ŝi estis nur kelkajn paŝojn for de ĝi, kaj Oz etendis siajn manojn por helpi ŝin eniri la korbon, kiam krak! la ŝnuregoj rompiĝis kaj la balono leviĝis en la aeron sen ŝi.
"Revenu!" ŝi kriegis. "Mi volas kuniri!"
"Mi ne povas reveni, karulino," vokis Oz el la korbo. "Adiaŭ!"
"Adiaŭ!" kriis ĉiu, kaj ĉies okuloj turniĝis supren al kie la Sorĉisto veturas en la korbo, altiĝanta ĉiumomente eĉ pli en la ĉielon.
Kaj de tiam neniu revidis Ozon, la Mirindan Sorĉiston, kvankam eble li ja atingis Omahan sekure kaj tie estas nun, sed tion ni ne scias. Sed la popolo ame memoris lin, kaj oni diris unu al la alia, "Oz estis ĉiam nia amiko. Kiam li estis ĉi tie li konstruis por ni ĉi tiun belan Smeraldan Urbon, kaj nun dum lia foresto li lasis por ni la Saĝan Birdotimigilon por regi nin."
Tamen, dum multaj tagoj ili lamentis la perdiĝon de la Mirinda Sorĉisto, kaj ne estis konsoleblaj.
Doroteo ploris amare pro la perdiĝo de ŝia espero reiri al sia hejmo en Kansas; sed kiam ŝi konsideradis la aferon zorge, ŝi ĝojis ne esti suprenirinta en balono. Tamen ŝi lamentis la perdon de Oz, kaj ankaŭ lamentis ŝiaj akompanantoj.
La Stana Lignohakisto venis al ŝi kaj diris, "Vere mi estus nedankema se mi ne lamentus la viron kiu donis al mi mian belan koron. Mi volas iom plori pro la foriro de Oz, se vi bonvolos forviŝi miajn larmojn, por ke mi ne rustu."
"Volonte," ŝi respondis, kaj ŝi tuj alportis tukon. La Stana Lignohakisto ploris dum pluraj minutoj, kaj ŝi zorge atentis la larmojn kaj forviŝis ilin per la tuko. Kiam li ne plu ploris li forte dankis ŝin kaj oleumis sin zorge per sia juvelkovrita oleujo, por malebligi ruston.
La Birdotimigilo nun estis la reganto de la Smeralda Urbo, kaj kvankam li ne estis Sorĉisto la popolo fieris pri li. "Ĉar," ili diris, "en la tuta mondo ne ekzistas alia urbo regata de pajloplenigita viro." Kaj se ili ne eraris, ili pravis.
La matenon post la leviĝo de la balono kun Oz la kvar marŝintoj kuniĝis en la Tronoĉambro kaj diskutis. La Birdotimigilo sidis sur la granda trono kaj la aliaj staris respektoplene antaŭ li.
"Nia sorto efektive estis feliĉiga," diris la nova reganto; "ĉar ĉi tiu Palaco kaj la Smeralda Urbo nun apartenas al ni, kaj ni povas fari kion ajn ni volas. Kiam mi memoras ke antaŭ nelonge mi estis sur stango en maizkampo de kultivisto, kaj ke nun mi estas la reganto de ĉi tiu bela Urbo, mi vere kontentas pri mia sorto."
"Ankaŭ mi," diris la Stana Lignohakisto, "multe kontentas pri mia nova koro; kaj, efektive, nur tion mi volis en la tuta mondo."
"Rilate al mi, mi kontentas sciante ke mi estas egale kuraĝa kiel ĉiu alia besto dum la tuta historio, kaj eble pli kuraĝa," diris la Leono modeste.
"Se Doroteo nur kontentus loĝante en la Smeralda Urbo," pludiris la Birdotimigilo, "eble ni ĉiuj kontentus kune."
"Sed mi ne volas loĝi ĉi tie," kriis Doroteo. "Mi volas iri al Kansas, kaj loĝi kun Onklino Em kaj Onklo Henriko."
"Nu, do, kio estas farebla?" demandis la Hakisto.
La Birdotimigilo decidis pensi, kaj li tiom forte pensis ke la pingloj kaj kudriloj komencis puŝi sin el lia kapo. Fine li diris: "Kial ne alvoki la Flugantajn Simiojn, kaj peti ilin porti vin trans la dezerton?"
"Min tute ne trafis tiu ideo!" diris Doroteo ĝoje. "Jen la solvo! Mi tuj alportos la Oran Ĉapon." Kiam ŝi estis alportinta ĝin en la Tronoĉambron ŝi parolis la magiajn vortojn, kaj baldaŭ la bando de Flugantaj Simioj flugis tra la malferman fenestron kaj stariĝis antaŭ ŝi.
"Nun jam la duan fojon vi alvokis nin," diris la Simireĝo, klinante sin antaŭ la knabino. "Kion vi deziras?"
"Mi deziras ke vi flugportu min al Kansas," diris Doroteo.
Sed la Simireĝo kapneis.
"Tio ne estas farebla," li diris. "Ni apartenas al nur ĉi tiu lando, kaj ne povas eliri ĝin. Neniam estis Flugantaj Simioj en Kansas, kaj mi kredas ke neniam estos, ĉar ne taŭgas ke ili estu tie. Ni volonte servos vin laŭ nia povo se iel eble, sed ni ne povas transiri la dezerton. Adiaŭ."
Kaj denove klininte sin la Simireĝo etendis siajn flugilojn kaj forflugis tra la fenestron, sekvate de sia tuta bando.
Doroteo estis preskaŭ ploronta pro sia senesperiĝo.
"Mi malŝparis la sorĉon de la Ora Ĉapo senefike," ŝi diris, "ĉar la Flugantaj Simioj ne povas helpi min."
"Estas tute vere tre domaĝe!" diris la bonkora Hakisto.
La Birdotimigilo denove pensadis, kaj lia kapo tiom terure ŝvelis ke Doroteo timis ke ĝi krevos.
"Ni alvoku la Soldaton kun la Verdaj Lipharoj," li diris, "kaj petu ke li konsilu nin."
Do la Soldato estis alvokita kaj eniris la Tronoĉambron timeme, ĉar dum Oz vivis li neniam ricevis permeson trairi la pordon.
"Ĉi tiu knabineto," diris la Birdotimigilo al la Soldato, "volas transiri la dezerton. Kiel ŝi povos fari tion?"
"Mi ne scias," respondis la Soldato; "ĉar neniu iam transiris la dezerton, krom se eble Oz mem faris tion."
"Ĉu ekzistas neniu kiu povas helpi min?" demandis Doroteo fervore.
"Eble Glinda," li sugestis.
"Kiu estas Glinda?" demandis la Birdotimigilo.
"La Sorĉistino de la Sudo. Ŝi estas la plej potenca Sorĉistino, kaj regas la Kvelulojn. Krome, ŝia kastelo staras apud la dezerto, do eble ŝi scias metodon transiri ĝin."
"Glinda estas bona Sorĉistino, ĉu ne?" demandis la infano.
"La Kveluloj opinias ke ŝi estas bona," diris la Soldato, "kaj ŝi estas afabla al ĉiu. Mi aŭdis ke Glinda estas bela virino, kiu scias resti juna eĉ kvankam ŝi jam vivis multegajn jarojn."
"Kiel mi povos atingi ŝian kastelon?" demandis Doroteo.
"La vojo al la Sudo estas rekta," li respondis, "sed oni diras ke ĝi estas plena de danĝeroj por marŝantoj. Sovaĝaj bestoj loĝas en la arbaro, kaj raso de strangaj homoj kiuj ne volas ke fremduloj trairu ilian landon. Pro tio neniu Kvelulo ĝis nun iam venis al la Smeralda Urbo."
La Soldato tiam foriris kaj la Birdotimigilo diris, "Ŝajnas ke malgraŭ la danĝeroj, plejbone estos ke Doroteo marŝu al la Lando de la Sudo kaj petu ke Glinda helpu ŝin. Ĉar, kompreneble, se Doroteo restos ĉi tie ŝi neniam reiros al Kansas."
"Evidente vi denove pensis," komentis la Stana Lignohakisto.
"Jes ja," diris la Birdotimigilo.
"Mi akompanos Doroteon," deklaris la Leono, "ĉar mi enuas pro via urbo kaj sopiras la arbaron kaj la kamparon. Mi efektive estas sovaĝa besto, sciu. Ankaŭe, Doroteo bezonos protektanton."
"Vi pravas," akordis la Hakisto. "Mia hakilo eble povos helpi ŝin; do ankaŭ mi akompanos ŝin al la Lando de la Sudo.