"Kiam do ni ekiros?" demandis la Birdotimigilo.
"Ĉu vi kuniros?" ili demandis, surprizite.
"Certe. Sen Doroteo mi ne havus cerbon. ŝi levis min de la stango en la maizkampo kaj venigis min al la Smeralda Urbo. Do mia bona sorto ŝuldiĝas al ŝi, kaj mi neniam apartiĝos de ŝi antaŭ ol ŝi finfine reiros al Kansas."
"Dankon," diris Doroteo, kortuŝite. "Vi ĉiuj estas vere afablegaj al mi. Sed mi deziras komenci kiel eble plej baldaŭ."
"Ni ekiros morgaŭ matene," respondis la Birdotimigilo. "Do nun ni ĉiuj pretigu nin, ĉar la marŝado estos longa."
Tuj la sekvan matenon Doroteo adiaŭe kisis la belan verdan knabinon, kaj ĉiuj premis la manon de la Soldato kun la Verdaj Lipharoj, kiu marŝis kun ili ĝis la pordego. Kiam la Pordogardisto revidis ilin li miregis ke ili volas foriri el la bela Urbo por renkonti novajn problemojn. Sed li tuj malŝlosis iliajn okulvitrojn, kiujn li remetis en la verdan keston, kaj donis al ili multajn bondezirojn por kunporti kun si.
"Vi nun estas nia reganto," li diris al la Birdotimigilo, "do nepre vi devos reveni al ni kiel eble plej baldaŭ."
"Mi certe revenos se mi povos," la Birdotimigilo respondis; "sed unue mi devas helpi Doroteon reiri al sia hejmo."
Dum Doroteo lastafoje adiaŭis la bonhumoran Gardiston ŝi diris: "Oni tre afablis al mi en via bela Urbo, kaj ĉiu estis tre ĝentila al mi. Mi ne povas esprimi kiom dankema mi estas."
"Ne provu, karulino," li respondis. "Ni volonte havus vin kun ni, sed se via deziro estas reiri al Kansas mi esperas ke vi trovos rimedon." Li malfermis la pordon de la ekstera muro kaj ili eliris kaj komencis sian marŝadon.
La suno brilegis dum niaj amikoj turnis siajn vizaĝojn cele la Landon de la Sudo. Ili estis ĉiuj plejaltspiritaj, kaj ridis kaj interbabiladis. Doroteo denove estis plengita de la espero iri al sia hejmo, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ĝojis ĉar ili povis utili al ŝi. Kaj la Leono, nu li flaris la freŝan aeron tre plezure kaj balancis sian voston de flanko al flanko pro pura ĝojo ĉar li denove estas en la kamparo, dum Toto kuris ĉirkaŭ ilin kaj ĉasis la tineojn kaj papiliojn, tutdume gaje bojante.
"Urboloĝado tute ne konvenas por mi," komentis la Leono, dum ili rapidpaŝe marŝadis. "Mi perdis multe da mia karno ekde kiam mi ĉesis loĝi tie, kaj nun mi fervoras trovi oportunon montri al la aliaj bestoj kiom kuraĝa mi fariĝis."
Ili nun turnis sin kaj lastafoje rigardis la Smeraldan Urbon. Ili vidis nur amason da turoj malantaŭ la verdaj muroj, kaj alte super ĉio estis la pintoj kaj kupolo de la Palaco de Oz.
"Oz ja ne estis malbona Sorĉisto," diris la Stana Lignohakisto, dum li sentis sian koron frapadi la flankojn de lia brusto.
"Li sciis doni al mi cerbon, vere tre bonan cerbon," diris la Birdotimigilo.
"Se Oz trinkus dozon de la sama kuraĝo kiun li donis al mi," aldonis la Leono, "li estus kuraĝa persono." Doroteo diris nenion. Oz ne plenumis sian promeson al ŝi, sed li ja klopodis, do ŝi pardonis lin. Ĉar, kiel li diris, li estas bona persono, kvankam li estas malkompetenta Sorĉisto.
La marŝado dum la unua tago trairis la verdajn kampojn kaj brilajn florojn kiuj etendiĝis ĉirkaŭ la Smeralda Urbo ĉiuflanke. Ili dormis tiun nokton sur la herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre bone ripozis.
En la mateno ili plue marŝadis ĝis ili atingis densan arbaron. Tute ne estis eble ĉirkaŭiri ĝin, ĉar laŭaspekte ĝi etendiĝis dekstren kaj maldekstren ĝis preter ilia vidpovo; kaj, krome, ili ne volis riski ŝanĝi sian direkton ĉar ili timis ke ili perdiĝus. Do ili serĉis tiun lokon kie estos plej facile eniri la arbaron.
La Birdotimigilo, kiu estis la unua en la vico, fine trovis grandan arbon kiu havis sufiĉe larĝetendajn branĉojn ke estis sufiĉa spaco por ke ili povu marŝi sube. Do li antaŭenmarŝis al la arbo, sed tuj kiam li subiris la unuajn branĉojn ili klinis sin kaj ĉirkaŭvolvis lin, kaj la sekvan minuton li trovis sin levita super la tero kaj ĵetita kapantaŭen inter siajn kunmarŝantojn.
Tio ne damaĝis la Birdotimigilon, sed ĝi surprizis lin, kaj li aspektis iom konfuzita kiam Doroteo levis lin. "Jen alia spaco inter la arboj," vokis la Leono. "Mi la unua provu ĝin," diris la Birdotimigilo, "ĉar ne dolorigas min esti disdirekten ĵetita." Li marŝis al alia arbo, dum li parolis, sed ĝiaj branĉoj tuj kaptis lin kaj reĵetis lin.
"Estas tre strange," kriis Doroteo; "kion ni faru?"
"Ŝajnas ke la arboj decidis batali kontraŭ nin kaj haltigi nian marŝadon," komentis la Leono.
"Mi intencas mem provi," diris la Hakisto, kaj surŝultriginte sian hakilon li marŝis al la unua arbo kiu tiom mistraktis la Birdotimigilon. Kiam granda branĉo kliniĝis por kapti lin, la Hakisto hakis ĝin tiom feroce ke li duonigis ĝin. Tuj la arbo komencis skuadi siajn branĉojn kvazaŭ pro doloro, kaj la Stana Lignohakisto submarŝis sendanĝere.
"Venu!" li kriis al la aliaj. "Rapide!"
Ĉiuj antaŭen kuris kaj subiris la arbon sen damaĝo, escepte de Toto, kiun kaptis malgranda branĉo kaj skuis ĝis li hurlis. Sed la Hakisto tuj dehakis la branĉon kaj liberigis la hundeton.
La aliaj arboj de la arbaro tute nenion faris por bari ilin, do ili decidis ke nur la unua vico de arboj kapablas fleksi siajn branĉojn, kaj ke verŝajne tiuj arboj estas la policistoj de la arbaro, kaj havas tiun mirigan kapablon por forteni fremdulojn.
La kvar marŝantoj facile marŝis inter la arboj ĝis atingi la plej foran randon de la arbaro. Tie, surprizate, ili trovis antaŭ si altan muron el, ŝajne, blanka porcelano. Ĝi estis glata, kiel la surfaco de telero, kaj pli alta ol iliaj kapoj.
"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo.
"Mi faros eskalon," diris la Stana Lignohakisto, "ĉar evidente ni devos transgrimpi la muron."
Dum la Hakisto faris eskalon el ligno kiun li trovis en la arbaro, Doroteo kuŝiĝis kaj dormis, ĉar ŝi estis laca pro la longa marŝado. La Leono ankaŭ kunrulis sin por dormi kaj Toto kuŝiĝis apud li.
La Birdotimigilo rigardis la Hakiston labori, kaj diris al li: "Mi ne povas kompreni kial tiu muro estas ĉi tie, nek el kio ĝi konsistas."
"Ripozigu vian cerbon kaj ne ĝenu ĝin pri la muro," respondis la Hakisto; "grimpinte ĝin ni scios kio estas aliflanke."
Post iom da tempo la eskalo estis finita. Ĝi aspektis mallerte farita, sed la Stana Lignohakisto estis certa ke ĝi estas fortika kaj bone taŭgos. La Birdotimigilo vekis Doroteon kaj la Leonon kaj Toton, kaj diris al ili ke la eskalo estas preta. La Birdotimigilo la unua grimpis la eskalon, sed li estis tiom mallerta ke Doroteo devis tuj sekvi lin por neebligi ke li falos. Kiam li metis sian kapon trans la supron de la muro la Birdotimigilo diris, "Nekredeble!"
"Plu grimpu," kriis Doroteo.
Do la Birdotimigilo grimpis pli kaj sidiĝis sur la supron de la muro, kaj Doroteo puŝis sian kapon trans la muron kaj kriis, "Nekredeble!" tute same kiel la Birdotimigilo.
Toto sekvis, kaj tuj komencis boji, sed Doroteo silentigis lin.
Post li la Leono grimpis la eskalon, kaj la Stana Lignohakisto estis la lasta; sed ambaŭ kriis, "Nekredeble!" tuj kiam ili rigardis trans la muron. Kiam ili ĉiuj sidis en vico sur la supro de la muro ili malsuprenrigardis kaj vidis ion tre strangan.
Antaŭ ili estis grande etendiĝanta lando kies planko estis glata kaj brilanta kaj blanka kiel la malsupro de granda telero. Dise staris multaj domoj tute el porcelano kaj brilkoloraj. Tiuj domoj estis tre malgrandaj, la plej granda atingis nur la altecon de la talio de Doroteo.
Ankaŭ vidiĝis belaj malgrandaj brutodomoj, kiujn ĉirkaŭis porcelanaj bariloj; kaj multaj bovinoj kaj ŝafoj kaj ĉevaloj kaj porkoj kaj gekokoj, ĉiuj konsistantaj el porcelano, staris en grupoj.
Sed plej strangaj estis la homoj loĝantaj en tiu kurioza lando. Troviĝis melkistinoj kaj ŝafistinoj, kun brilkoloraj korsaĵoj kaj oraj cirkletoj tute kovrantaj la robojn; kaj princinoj kun plej belaj roboj el arĝento kaj oro kaj purpuro; kaj ŝafistoj vestitaj per ĝisgenuaj kulotoj kiujn ornamis vertikalaj ruĝetaj kaj flavaj kaj bluaj strioj, kaj oraj bukoj sur la ŝuoj; kaj princoj kun juvelkovritaj kronoj sur la kapoj, kaj ili surportis ermenajn robojn kaj satenajn manteletojn; kaj komikaj klaŭnoj kun krisphavaj roboj, kaj rondaj ruĝaj makuloj sur la vangoj kaj altaj, pintaj ĉapoj. Kaj plej strange, la homoj ĉiuj konsistis el porcelano, eĉ iliaj vestoj, kaj ili estis tiel malgrandaj ke la plej alta el ili ne estis pli alta ol genuo de Doroteo.
Unue neniu eĉ rigardis la alvenintojn, escepte de unu malgranda purpura porcelana hundo kun tre granda kapo, kiu iris al la muro kaj bojis je ili per voĉeto, kaj tuj poste forkuris.
"Kiel ni malsupreniros?" demandis Doroteo.
Ili trovis la eskalon tro peza tiel ke ili ne povis suprentiri ĝin, do la Birdotimigilo faligis sin de la muro kaj la aliaj saltis sur lin por ke la malmola planko ne damaĝu iliajn piedojn. Kompreneble ili zorgis ne fali sur lian kapon por ke la pingloj ne penetru iliajn piedojn. Kiam ĉiu jam malsupreniĝis sekure ili levis la Birdotimigilon, kies korpo nun estis tre plata, kaj per frapetoj reĝustigis lian pajlon.
"Ni devos transiri ĉi tiun strangan lokon por atingi la alian flankon," diris Doroteo; "ĉar estus malsaĝe iri alidirekte ol rekte Suden."
Ili komencis marŝi tra la lando de la porcelana popolo, kaj jam tuj ili proksimiĝis al porcelana melkistino melkanta porcelanan bovinon. Dum ili proksimiĝis, la bovino subite piedfrapis kaj renversis la tabureton, la sitelon, kaj eĉ la melkistinon mem, kiuj ĉiuj falis sur la porcelanan teron tre brue.
Doroteon ŝokis vidi ke kruro de la bovino estis derompita, kaj ke la sitelo kuŝis multe dispecigita, kaj la maldekstra kubuto de la kompatinda melkistino estis noĉita.
"Jen!" kriis la melkistino kolere. "Vidu kion vi faris! La kruro de mia bovino estas rompita, kaj mi devos konduki ŝin al la riparisto por surgluigi ĝin. Pro kio vi venis ĉi tien kaj timigis mian bovinon?"
"Mi multe bedaŭras," respondis Doroteo, "bonvolu pardoni nin."
Sed la bela melkistineto estis multe tro ĉagrenita por respondi. ŝi prenis la kruron paŭte kaj forkondukis sian bovinon, la kompatinda besto lamis sur siaj tri kruroj. Forirante la melkistino riproĉege transrigardis sian ŝultron al la mallertaj fremduloj, premante sian noĉitan kubuton al sia flanko.
Doroteo multe malĝojis pro tiu akcidento.
"Ni devos esti zorgoplenaj," diris la bonkora Hakisto, "por ke ni ne damaĝu tiom ĉi tiujn belajn hometojn ke ili neniam reĝustiĝos."
Iom poste Doroteo renkontis vere belege vestitan junan princinon, kiu ekhaltis tuj kiam ŝi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri. Doroteo volis pli detale vidi la princinon, do ŝi kure sekvis ŝin; sed la porcelana knabino kriis, "Ne ĉasu min! Ne ĉasu min!"
Ŝia voĉeto estis tiom timoplena ke Doroteo ekhaltis kaj diris, "Sed kial?"
"Ĉar," respondis la princino, ankaŭ haltinte, el sendanĝera malproksimo, "se mi kuros mi eble falos kaj rompiĝos."
"Sed ĉu ne eblus ripari vin?" diris la knabino.
"Ho, jes; sed oni neniam estas egale bela post ripariĝo, komprenu," respondis la princino.
"Verŝajne ne," diris Doroteo.
"Pripensu S-ron Ŝerciston, unu el niaj klaŭnoj," pludiris la porcelanulino. "Li ĉiam klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis sin ke cent partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas bela. Jen, li venas jam nun, vidu mem."
Efektive, gaja malgranda klaŭno nun venis marŝante direkte al ili, kaj Doroteo povis vidi ke malgraŭ liaj belaj vestoj el ruĝo kaj flavo kaj verdo lin tute kovris fendetoj ĉiudirekten irantaj kiuj klare montris ke li estis multparte riparita.
La Klaŭno metis siajn manojn en siajn poŝojn, kaj ŝveliginte siajn vangojn kaj kapoklinetinte al ili senrespekte li diris:
"Mia kara dam', Pro kio jam Okulo tre rigida? Kvazaŭ estas vi Nenio pli Ol fajrŝovil' ridiga!"
"Silentu, sinjoro!" diris la Princino; "jen fremduloj respektendaj!"
"Mi venis ek', do jen respekt'" deklaris la Klaŭno, kaj tuj li surkapen stariĝis.
"Ne ĝenu vin S-ro Ŝercisto," diris la Princino al Doroteo; "lia kapo estas multe fendita, kaj tio malsaĝigas lin."
"Li tute ne ĝenas min," diris Doroteo. "Sed vi estas belega," ŝi pludiris, "certe mi amegus vin. Ĉu vi permesos ke mi reportu vin al Kansas, kaj metu vin sur la kamenbreton de Onklino Em? Mi povus porti vin en mia korbo."
"Tio tre malfeliĉigus min," respondis la porcelana Princino. "Sciu ke ĉi tie en nia lando ni loĝas kontente, kaj ni povas paroli kaj ĉirkaŭmoviĝi laŭplaĉe. Sed kiam iu el ni estas forprenita niaj artikoj tuj rigidiĝas, kaj ni nur staras rekte kaj belaspektas. Kompreneble oni ne volas ion alian kiam ni estas sur kamenbretoj kaj ŝrankoj kaj salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agrablaj ĉi tie en nia propra lando."
"Mi neniel volus malfeliĉigi vin!" krietis Doroteo. "Do mi nur diros adiaŭ."
"Adiaŭ" respondis la princino.
Ili zorgoplene marŝis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post proksimume horo la marŝantoj atingis la alian flankon de la lando kaj la porcelanan muron.
Ĝi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de la Leono ili ĉiuj sukcesis grimpadi al la supro. Post tio la Leono kuntiris siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed ĝuste kiam li saltis li renversis porcelanan preĝejon per sia vosto kaj plene disfrakasis ĝin.
"Domaĝe," diris Doroteo, "sed mi vere kredas ke nur tre bonŝance ni ne pli damaĝis tiujn hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de preĝejo. Ili estas tiom rompeblaj!"
"Tiel ja estas," diris la Birdotimigilo, "kaj mi dankemas ĉar mi konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti multon pli malbonan en la mondo ol esti Birdotimigilo."
Atinginte la malsupron de la porcelana muro, la marŝantoj trovis sin en malagrabla lando, plena de marĉoj kaj kovrita de alta fiherbaro. Estis malfacile marŝi longe sen fali en kotoplenajn truojn, ĉar la herbaro estis densega kaj kaŝis ilin. Tamen, zorgante pri sia marŝado ili sukcesis sekure atingi solidan teron. Sed ĉi tie la lando ŝajnis eĉ pli sovaĝa, kaj post longa enuiga marŝado tra la herbaĵaro ili eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli grandaj kaj pli malnovaj ol ĉiuj kiujn ili ĝis tiam vidis.
"Jen arbaro vere belega," deklaris la Leono, ĉirkaŭrigardante ĝojoplene; "neniam mi vidis pli belan lokon."
"Iom deprima," diris la Birdotimigilo.
"Tute ne," respondis la Leono; "Mi volonte loĝus ĉi tie dum la tuta vivo. Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la riĉecon kaj verdecon de la musko kroĉiĝinta al la malnovaj arboj. Certe neniu sovaĝa besto povus deziri pli plaĉan hejmon."
"Eble nun estas sovaĝaj bestoj en la arbaro," diris Doroteo.
"Verŝajne jes," respondis la Leono; "kvankam mi neniun vidas ĉirkaŭmarŝanta."
Ili marŝis tra la arbaro ĝis fariĝis tro mallume por plia marŝado. Doroteo kaj Toto kaj la Leono kuŝiĝis por dormi, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardis ilin, kiel kutime.
Post la mateniĝo ili rekomencis marŝi. Antaŭ ol ili marŝis grandan distancon ili aŭdis mallaŭtan sonon, kiel de la muĝetado de multaj sovaĝaj bestoj. Toto ploretis iom sed neniu el la aliaj timis kaj ili plu laŭiris la multe uzitan vojeton ĝis ili atingis malferman lokon en la arbaro, en kiu estis kunen venintaj centoj da ĉiuspecaj bestoj. Estis tigroj kaj elefantoj kaj ursoj kaj vulpoj kaj lupoj kaj ĉiu alia ebla besto, kaj dummomente Doroteo timis. Sed la Leono klarigis ke la bestoj diskutas, kaj laŭ ilia kriado kaj muĝado li supozas ke ili sentas gravan minacon.
Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la tuta bestaro eksilentis kvazaŭ pro magio. La plej granda tigro venis al la Leono kaj klinis sin, dirante, "Bonvenon, Reĝo de Bestoj! Vi venis bontempe por batali kontraŭ nian malamikon kaj revenigi pacon al ĉiuj bestoj de la arbaro."
"Kio ĝenas vin?" demandis la Leono trankvile.
"Nin ĉiujn minacas," respondis la tigro, "feroca malamiko kiu lastatempe venis en ĉi tiun arbaron. Ĝi estas giganta monstro, kvazaŭ granda araneo, kun korpo tiel granda kiel de elefanto kaj kruroj longaj kiel de arbotrunko. Ĝi havas ok tiajn longajn krurojn, kaj dum la monstro rampas tra la arbaro li kaptas beston per kruro kaj tiras ĝin al sia buŝo, kie li manĝas ĝin samkiel araneo manĝas muŝon. Neniu el ni estas sekura dum tiu feroca besto vivas, kaj ni okazigis kunvenon por decidi kiel prizorgi nin kiam vi venis inter nin."
La Leono pensis dummomente.
"Ĉu loĝas aliaj leonoj en ĉi tiu arbaro?" li demandis.
"Ne; ja ekzistis kelkaj, sed la monstro manĝis ilin ĉiujn. Kaj, krome, estis neniu inter ili eĉ iomete tiom granda kaj brava kiel vi."
"Se mi senvivigos vian malamikon ĉu vi klinos vin antaŭ mi kaj obeos min kiel la Reĝon de la Arbaro?" demandis la Leono. "Volonte ni faros tion," respondis la tigro, kaj ĉiuj aliaj bestoj tie muĝegis per forta voĉo: "Nepre jes!"
"Kie estas tiu granda araneo via nun?" demandis la Leono.
"Tie for, inter la kverkarboj," diris la tigro, indikante per sia antaŭpiedo. "Bone prizorgu ĉi tiujn amikojn miajn," diris la Leono, "kaj mi tuj iros kontraŭbatali la monstron."
Li diris "Ĝis revido" al siaj kamaradoj kaj formarŝis fiere por kontraŭbatali la malamikon.
La granda araneo dormis kiam la Leono trovis ĝin, kaj ĝi aspektis tiom malbela ke ĝia malamiko suprenturnis sian nazon naŭzite. Ĝiaj kruroj ja estis longegaj kiel diris la tigro, kaj ĝia korpo kovrita de densa nigra hararo. Ĝi havis grandan buŝon, kun aro da akraj dentoj duonan metron longaj; sed ĝian kapon ligis al la dika korpo kolo maldika kiel la talio de vespo. Tio indikis al la Leono la plej bonan manieron ataki la beston, kaj ĉar li sciis ke estas pli facile ataki ĝin kiam ĝi dormas ol dum ĝi estas veka, li saltegis kaj rekte trafis la dorson de la monstro. Per unu batego de sia peza piedo, armita per akraj ungoj, li batis la aranekapon de ĝia korpo. Desaltinte, li rigardis ĝis la longaj kruroj ĉesis moviĝadi, kaj li sciis ke nun ĝi estas tute morta.
La Leono reiris al la malfermaĵo kie la bestoj de la arbaro atendas lin kaj diris fiere, "Vi ne plu bezonas timi vian malamikon."
Ĉiuj bestoj klinis sin antaŭ la Leono, nomante lin Reĝo, kaj li promesis reveni kaj regi ilin tuj kiam Doroteo estos definitive veturanta al Kansas.
Tra la ceteron de la arbaro pasis la marŝantoj sekure, kaj kiam ili venis el ĝia mallumo ili vidis antaŭ si krutan monteton, kovritan, de la supro ĝis la malsupro, de grandaj pecoj de rokoj.
"Estos malfacile grimpi," diris la Birdotimigilo, "tamen necesas transiri la monteton."
Do li kondukis kaj la aliaj sekvis. Ili estis preskaŭ atingintaj la unuan rokon kiam ili aŭdis raŭkan voĉon krii, "Fortenu vin!"
"Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo.
Kapo montris sin super la roko kaj la sama voĉo diris, "Ĉi tiu monteto apartenas al ni, kaj ni ne permesas ke oni transiru ĝin."
"Sed ni devas transiri," diris la Birdotimigilo.
"Ni iras al la Lando de la Kveluloj."
"Tamen ne!" respondis la voĉo, kaj venis el malantaŭ la roko la plej stranga homo kiun iam vidis la marŝantoj.
Li estis tre malalta kaj dika kaj havis grandan kapon, kiu estis supre plata kaj ĝin subtenis dika kolo plena de faldomarkoj. Sed li tute ne havis brakojn, kaj, vidante tion, la Birdotimigilo ne kredis ke tia senhelpa ulo povus malebligi ke ili grimpu la monteton. Do li diris, "Mi bedaŭras ne plenumi vian volon, sed ni devas transiri vian monteton negrave ĉu aŭ ne tio plaĉas al vi," kaj li aŭdace antaŭenmarŝis.
Rapide kiel fulmo la kapo de la viro pafiĝis antaŭen kaj lia kolo etendiĝis ĝis la supro de la kapo, kie ĝi estis plata, batis la mezon de la Birdotimigilo kaj rulfaligis lin kap-super-kapen laŭ la deklivo. Preskaŭ same rapide kiel ĝi venis, la kapo reiris al la korpo, kaj la viro raŭke ridis dirante,
"Malpli facile ol vi supozas!"
Ĥoro de laŭta ridado sonis de la aliaj rokoj, kaj Doroteo vidis centojn da senbrakaj Martelkapuloj sur la monteto, ĉiu malantaŭ roko.
La Leono forte koleriĝis pro la ridado kaŭzita de la misfortuno de la Birdotimigilo, kaj laŭte muĝante li tondre suprenkuris la monteton.
Denove kapo rapide elpafiĝis, kaj la granda Leono ruliĝis malsupren laŭ la deklivo kvazaŭ trafita de kanonobuso.
Doroteo malsupren kuris por helpi la Birdotimigilon surpiediĝi, kaj la Leono iris al ŝi, iom kontuzita kaj dolorigita, kaj diris, "Estas senutile batali kontraŭ homojn kun pafiĝantaj kapoj; neniu povas venki ilin."
"Kion do ni povas fari?"
"Alvoku la Flugantajn Simiojn," proponis la Stana Lignohakisto; "vi ankoraŭ rajtas ordoni al ili unu fojon pli."
"Bone," ŝi respondis, kaj surmetinte la Oran Ĉapon ŝi parolis la magiajn vortojn. La Simioj, kiel kutime, tujis, kaj post malmultaj momentoj la tuta bando staris antaŭ ŝi.
"Kion vi ordonas?" demandis la Reĝo de la Simioj, malalten klinante sin.
"Portu nin trans la monteton al la Lando de la Kveluloj," respondis la knabino.
"Tiel estos," diris la Reĝo, kaj tuj la Flugantaj Simioj prenis la kvar marŝintojn kaj Toton per siaj brakoj kaj fluge forportis ilin. Dum ili transflugis la monteton la Martelkapuloj kriegis ĉagrenite, kaj pafis siajn kapojn alten aeren, sed ili ne povis trafi la Flugantajn Simiojn, kiuj portis Doroteon kaj ŝiajn kamaradojn sekure trans la monteton kaj surterigis ilin en la bela Lando de la Kveluloj.
"Nun la lastan fojon vi povis alvoki nin," diris la estro al Doroteo; "do adiaŭ kaj bonfortunon al vi."
"Adiaŭ, kaj tre grandan dankon," respondis la knabino; kaj la Simioj alteniris en la aero kaj post malpli ol momento ili estis jam for de vidpovo.
La Lando de la Kveluloj aspektis riĉa kaj feliĉa. Estis nenombreblaj kampoj de maturiĝanta greno, kaj inter ili estis bone pavimitaj vojoj, kaj belaj ondetantaj riveretoj kiujn transiris fortikaj pontoj. La bariloj kaj domoj kaj pontoj estis ĉiuj brile ruĝaj, same kiel en la Lando de la Palpbrumoj ili estis flavaj, kaj bluaj en la Lando de la Manĝtuloj. La Kveluloj mem, malaltaj kaj dikaj, kompaktaj kaj afablaj estis plene vestitaj per ruĝo, kiu brilis kontraŭ la fono de verda herbaro kaj flaviĝanta greno.
La Simioj surterigis ilin proksime al kampodomo, kaj la kvar marŝantoj iris al ĝi kaj frapis sur la pordon. Ĝin malfermis la edzino de la kultivisto, kaj kiam Doroteo petis manĝaĵon la virino bone manĝigis ilin ĉiujn, donante tri specojn de kukoj kaj kvar specojn de dolĉaj biskvitoj, kaj teleron da lakto al Toto.
"Kiom distanca estas la Kastelo de Glinda?" demandis la infano.
"Ne tre distanca," respondis la edzino de la kultivisto. "Laŭiru la vojon Suden kaj vi baldaŭ atingos ĝin."
Dankinte la afablan virinon, ili rekomencis marŝi laŭ la kampoj kaj trans la belajn pontojn ĝis ili vidis antaŭ si tre belan Kastelon. Antaŭ la pordegoj estis tri junaj knabinoj, vestitaj per belaj ruĝaj uniformoj ornamitaj per ora pasamento; kaj kiam Doroteo proksimiĝis unu el ili diris al ŝi, "Kial vi venis al la Suda Lando?"
"Por konsulti la Bonan Sorĉistinon loĝantan ĉi tie," ŝi respondis. "Ĉu vi bonvolos konduki min al ŝi?"
"Diru al mi vian nomon kaj mi demandos al Glinda ĉu ŝi akceptos vin." Ili diris siajn nomojn, kaj la soldatino eniris la Kastelon. Post kelkaj momentoj ŝi revenis por diri ke Doroteo kaj la aliaj tuj eniru.
Antaŭ ol vidi Glindan, tamen, ili estis kondukitaj al ĉambro en la Kastelo, kie Doroteo lavis sian vizaĝon kaj kombis sian hararon, kaj la Leono elskuis la polvon el sia kolhararo, kaj la Birdotimigilo perfrape plej belaranĝis sin, kaj la Hakisto poluris sian stanon kaj oleumis siajn artikojn.
Kiam ili ĉiuj estis bonaspektaj ili sekvis la soldatinon al granda ĉambro kie la Sorĉistino Glinda sidis sur rubena trono.
Ŝi aspektis al ili kaj bela kaj juna. Ŝia hararo estis riĉe ruĝkolora kaj pendis bukle sur ŝiajn ŝultrojn. Ŝia robo estis purablanka sed ŝiaj okuloj estis bluaj, kaj ili afable rigardis la malgrandan knabinon.
"Kion mi povas fari por vi, mia infano?" Ŝi demandis.
Doroteo rakontis al la Sorĉistino pri si: pri kiel la ciklono portis ŝin al la Lando Oz, kiel ŝi trovis siajn akompanantojn, kaj pri la mirindaj aventuroj kiujn ili spertis.
"Mi plej deziras nun," ŝi pludiris, "reiri al Kansas, ĉar Onklino Em nepre kredas ke katastrofo detruis min, kaj tial ŝi surmetos funebrajn vestojn; kaj krom se la rikolto estos pli bona ĉijare ol pasintajare, mi certas ke Onklo Henriko ne havas sufiĉan monon por tio."
Glinda antaŭenklinis sin kaj kisis la dolĉan, suprenlevitan vizaĝon de la amema malgranda knabino.
"Benita estu via kara koro," ŝi diris, "certe mi povos diri al vi kiel reiri al Kansas." Post tio ŝi diris, "Sed se mi faros tion, vi devos doni al mi la Oran Ĉapon."
"Volonte!" krietis Doroteo; "ĝi ja ne plu utilas al mi, kaj havante ĝin vi rajtos trifoje ordoni al la Flugantaj Simioj."
"Kaj mi kredas ke mi bezonos ilian servon precize trifoje," respondis Glinda ridetante.
Doroteo tiam donis al ŝi la Oran Ĉapon, kaj la Sorĉistino diris al la Birdotimigilo, "Kion vi faros post la foriro de Doroteo?"
"Mi reiros al la Smeralda Urbo," li respondis, "ĉar Oz reĝigis min kaj la popolo amas min. Nur mi dubas ĉu mi sukcesos transiri la monteton de la Martelkapuloj."
"Per la Ora Ĉapo mi ordonos ke la Flugantaj Simioj portu vin al la pordo de la Smeralda Urbo," diris Glinda, "ĉar estus domaĝe forpreni de la popolo tiom mirindan reganton."
"Ĉu mi vere estas mirinda?" demandis la Birdotimigilo. "Vi estas nekutima," respondis Glinda.
Turninte sin al la Stana Lignohakisto ŝi demandis: "Kio okazos al vi post la foriro de Doroteo?"
Li apogis sin per sia hakilo kaj pensis dum momento. Post tio li diris, "La Palpbrumoj estis tre afablaj kaj petis ke mi regu ilin post la morto de la Fia Sorĉistino. Mi amas la Palpbrumojn, kaj se mi povus reiri al ilia lando, mi plej volonte regus ilin por ĉiam."
"Mia dua ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili portu vin sekure al la Lando de la Palpbrumoj. Eble via cerbo ne aspektas tiel granda kiel tiu de la Birdotimigilo, sed certe vi brilas pli ol li—kiam oni bone poluris vin—kaj mi certas ke vi regos la Palpbrumojn saĝe kaj bone."
Post tio la Sorĉistino rigardis la grandan, vilan Leonon kaj demandis, "Post la reiro de Doroteo al sia propra hejmo kion vi faros?"
"Aliflanke de la monteto de la Martelkapuloj," li respondis, "estas granda arbaro, kaj ĉiuj bestoj loĝantaj en ĝi reĝigis min. Se mi nur povus reiri al tiu arbaro mi tre feliĉe vivus mian vivon tie."
"Mia tria ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili portu vin al via arbaro. Poste, ĉar mi eluzis ĉiujn povojn de la Ora Ĉapo, mi donos ĝin al la Reĝo de la Simioj, por ke li kaj lia bando eterne estu liberaj."
La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj la Leono nun dankis la Bonan Sorĉistinon pro ŝia komplezo, kaj Doroteo krietis, "Certe vi estas egale bona kiel bela! Sed vi ankoraŭ ne informis min kiel reiri al Kansas."
"Viaj Arĝentaj ŝuoj portos vin trans la dezerton," respondis Glinda. "Konante ilian potencon vi povus jam la unuan tagon kiam vi venis al ĉi tiu lando reiri al via Onklino Em."
"Sed tiuokaze mi ne havus mian mirindan cerbon!" kriis la Birdotimigilo. "Kaj eble mia tuta vivo forpasus en la maizkampo de la kultivisto."
"Kaj mi ne havus mian belan koron," diris la Stana Lignohakisto. "Mi eble starus rustiĝante en la arbaro ĝis la fino de la mondo."
"Kaj mi por ĉiam estus malkuraĝa," deklaris la Leono, "kaj neniu besto en la tuta arbaro bonkore parolus al mi."
"Ĉio ĉi estas vera," diris Doroteo, "kaj plezurigas min ke mi povis utili al ĉi tiuj bonaj amikoj. Sed nun kiam ĉiu el ili havas kion li plej deziris, kaj ĉiu el ili estas feliĉa havante regnon en kiu li povos regi, mi kredas ke mi deziras reiri al Kansas."
"La Arĝentaj ŝuoj," diris la Bona Sorĉistino, "havas mirindajn kapablojn. Kaj unu el iliaj plej kuriozaj aspektoj estas ke ili povas porti vin al iu ajn loko en la mondo per tri paŝoj, kaj ĉiu paŝo estos farita dum palpebrumeto. Vi nur devas kunfrapi la kalkanumojn trifoje kaj ordoni ke la ŝuoj portu vin kien vi deziras iri."
"Se estas tiel," diris la infano ĝojoplene, "mi tuj petos ke ili portu min al Kansas!"
Ŝi ĉirkaŭbrakumis la kolon de la Leono kaj kisis lin, ame frapetante lian kapon. Post tio ŝi kisis la Stanan Lignohakiston, kiu ploradis kaj per tio multe endanĝerigis siajn artikojn. Sed ŝi ĉirkaŭpremis al si la molan, pajlopenan korpon de la Birdotimigilo anstataŭ kisi lian pentritan vizaĝon, kaj trovis sin mem ploranta pro ĉi tiu bedaŭroplena foriro for de siaj amantaj kamaradoj.
Glinda la Bona malsuprenpaŝis de sia rubena trono por adiaŭkisi la malgrandan knabinon, kaj Doroteo dankis ŝin pro la komplezoj faritaj al ŝiaj amikoj kaj ŝi mem.
Nun Doroteo prenis Toton sobre en siajn brakojn, kaj lastafoje dirinte adiaŭ, ŝi kunfrapis trifoje la kalkanumojn de siaj ŝuoj, dirante, "Portu min hejmen al Onklino Em!"
Tuj ŝi flugadis tra la aero, tiom rapide ke ŝi povis vidi kaj senti nur la venton pasantan ŝiajn orelojn.
La Arĝentaj ŝuoj nur trifoje paŝis, kaj post tio ŝi haltis tiom subite ke ŝi ruliĝis plurfoje sur la herbaro antaŭ ol scii kie ŝi estas.
Fine ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis.
"Nekredeble!" ŝi kriis.
Ĉar ŝi sidas sur la larĝa ebenaĵo de Kansas, kaj tuj antaŭ ŝi estis la nova kampara domo kiun konstruis Onklo Henriko post la forportiĝo de la malnova de la ciklono. Onklo Henriko melkadis la bovinojn en la bonvinkampo, kaj Toto saltis de ŝiaj brakoj kaj kuris al la brutejo ĝoje bojante.
Doroteo stariĝis kaj trovis sin staranta en nur siaj ŝtrumpoj. Ĉar la Arĝentaj ŝuoj forfalis de ŝi dum la flugo tra la aero, kaj perdiĝis por ĉiam en la dezerto.
Akvumonte la brasikojn, Onklino Em estis ĵus veninta el la domo. Ŝi suprenrigardis kaj vidis Doroteon kuranta al ŝi. "Mia amata infano!" ŝi kriis, prenegante la malgrandan knabinon en siajn brakojn kaj kovrante ŝian vizaĝon per kisoj. "El kie vi venis?"
"El la Lando Oz," diris Doroteo, sobre. "Kaj ankaŭ revenis Toto. Kaj ho, Onklino Em, mi ĝojegas reesti hejme!"
Unue eldonita en la Angla kiel The Wonderful Wizard of Oz de George M. Hill Co, 1900.
Unua Esperanta eldono: La Mirinda Sorĉisto de Oz, eld. BOOKLEAF PUBLISHING, Beverley WA 6302, Aŭstralio, 1996.