VII.

Triumvirato

Ruy Faleiro kaj Fernao Magalhaes baldaŭ leviĝis kaj forlasis la bruantan gastejon. El kelkaj frazoj, kiujn ili interŝanĝis, ili ekkonis, ke estas multaj aferoj, kiuj ilin ambaŭ interesas. Kaj la vivoplena gastejeto ne estis medio, kiu estus taŭga por ilia konversacio.

“Hodiaŭ estas iom malvarme,” diris Magalhaes, kiam ili eliris eksteren, “Se tio estos al vi agrabla, ni povas iri en mian loĝejon.”

“Tre volonte,” konsentis la astronomo. “Nur se ne ĝenos vin la fakto, ke estas jam tro malfrue.”

“Tute ne gravas. Mi estos tre ĝojigita per via vizito.”

Henriko kun mirego observis nekutiman noktan viziton. Kaj ankoraŭ pli multe li miris pri subita ŝanĝo, kiu okazis rilate al lia sinjoro. Fernao, alie tiom malparolema, parolis tre vigle. Li trovis homon, kiu lin komprenis, kiu pri ĉio ege interesiĝis, kiu scipovis instrui, sed ankaŭ akcepti instruon.

La temo de ilia debato ne estis nur astrolabo aŭ sekstanto. Ili parolis pri orientiĝo sur la vasta maro laŭ steloj. Ili studis stelan ĉielon sur norda kaj suda parto de la firmamento. Ili mezuris distancojn inter unuopaj landoj kaj komparis rezultojn kun tio, kio estis trovebla en libroj. Kio mankas al Faleiro je spertoj, tion kompletigis Magalhaes. Kion ne sciis Magalhaes, pri tio instruis lin Faleiro.

Horo post horo forpasis, la nokton anstataŭis la tago, sed la viroj ne rimarkis tion. En ĉiu horo kreskis ilia reciproka respekto.

Faleiro ĝis nun disdonadis siajn sciojn al publiko, kiu aŭ priridis ilin, aŭ konsideris ilin kiel infanajn stultaĵojn. Magalhaes sidadis ĉiam izolita en sia ĉambreto kaj studadis. Libroj scipovis instrui. Sed ili estis tamen nur trankvilaj kaj obeemaj amikoj. Se vi ne konsentas kun tio, pri kio vi legas, vi fermas simple la libron kaj la malamiko estas silentigita. Sed Faleiro? Nur provu silentigi ĉi tiun akran voĉon, se vi diras ideon, kiun li konsideras malĝusta! Li ektondras kontraŭ vi kiel bruego de la tempesto, lia voĉo tremegas de ekscitiĝo kaj pasia abrupteco, liaj okuloj brilas — ĉu li ne trankviliĝos? Jes, li estos trankvila. Sed nur tiam, ĝis vi sukcesos pruvi, ke vi pravas.

Henriko kelkfoje timigita malfermis iom la pordon de ĉambro de sia sinjoro. Tumulto en la ĉambro rememorigis lin pri Malako kaj Afriko. Eble li devos interveni por savi sian sinjoron. Sed kiam li vidis, ke ambaŭ viroj sidas sur siaj lokoj kaj neniu montras signojn de atakemo, li ekskuis nekomprenante la kapon kaj fermis senbrue la pordon.

“Ŝajnas, ke jam estas mateno,” diris Faleiro, kiam fluo de taglumo penetris en la ĉambron.

“Tio estis bela nokto,” ridetis Fernao.

Kelkajn momentojn ili silentis. Subite Faleiro demandis:

“Aŭskultu, sinjoro Magalhaes — kaj kial vi cetere estas ĉi tie? Kial vi ne estas sur la maro?”

“Ĉar ili ne bezonas min.”

“Kiu diris tion al vi?” eksaltis abrupte de sur la seĝo Faleiro.

“Multaj el tiuj, kiuj povas tion diri. Ankaŭ Lia Reĝa Moŝto.”

“Tion ili certe ne opiniis serioze!”

“Bedaŭrinde — jes.”

“Kaj ĉu iu diris al ili, kion ĉion vi konas kaj scipovas?”

“Ili ricevis informon, ke mi estas malkuraĝulo,” amare ridetis Magalhaes.

“Ho —!”

“Mem vicreĝo tiel taksis miajn servojn. Sed tio jam ne gravas.”

El vizaĝo de Fernao malaperis signo de amareco kaj aperis tie severa decidemo.

“Tio jam ne gravas. Lasta batalo ankoraŭ ne okazis. Kaj en ĝi, mi esperas, mi sukcesos pruvi al Lia Majesto, ke malaŭdaco ne troviĝas en aro de miaj ecoj.”

“Kion vi entreprenos?” demandis vigle Faleiro.

“Mi mem ankoraŭ ne scias. Sed en ĉiu kazo mi devos min purigi de la humiligo, kiun mi suferis. Kaj mi sukcesos en tio,” diris firme Fernao kaj la astronomo preskaŭ ektremis antaŭ la nebridebla forto, per kiu ĝi estis dirita.

“Mi deziras al vi tutkore, ke vi atingu viajn celojn. Kaj mi tre volonte ĉian helpos al vi.”

“Dankon, sinjoro Faleiro. Sed nun estas jam tempo por matenmanĝi, ĉu ne?”

Henriko preparis matenmanĝon.

De tiu renkonto ili kunvenadis preskaŭ ĉiutage. Ili entreprenis en la animo malproksimajn ŝipveturojn. Ili serĉadis kaj trovadis neatenditajn malhelpaĵojn kaj per unuigitaj fortoj ilin forigadis. Ili ambaŭ estis en sia medio.

Ĉu revuloj!

Eble.

Sed iliaj revoj estis apogitaj per sciencaj konoj. Nur tie, kie ne sufiĉis scienco, venis la vico al hipotezoj.

Iam Fernao ekparolis pri Serrao, de kiu li ricevis jam duan leteron.

“Li invitas min, ke mi sekvu lin al Molukoj. Tia vojaĝo jam havus signifon.”

“Mi ne opinias,” diris Faleiro.

“Kial?”

“Se Molukojn atingis Serrao, kion povus malkovri tie ankoraŭ vi?” Magalhaes ridetis.

“Mi opinias vojaĝon ĉirkaŭ Afrikon, Hindujon kaj Malakon, ĉu ne? Sed ne, Francisko ne opinias tion — ĝi vere estus nenio kromordinara.”

“Kiel do?”

“Li skribas, ke Molukoj ne povas situi malproksime de Ameriko. Do mi povus tion pruvi vojaĝante okcidenten.”

“Ĉirkaŭ Ameriko?”

“Eble. Aŭ traveturi Amerikon. — Simple — malkovri tie ian traveturejon kaj per plua vojaĝo okcidenten atingi Molukojn.”

“Ĉu traveturejon? Traveturejon en Ameriko?” ripetis ekscitita Faleiro. “Traveturejo en Ameriko? Atendu — kie mi nur tion — —”

Li premis kapon per manplatoj kaj penege rememoris. Subite li ekkriis: “Bonege! Mi jam scias!”

Li rapide leviĝis kaj kuris eksteren.

“Sinjoro Faleiro!” vokis al li konfuzita Magalhaes. “Kio okazis al vi? Atendu tamen!”

Sed la scienculo ne rigardis returnen. Li kuris tra la stratoj kiel knabo. Lia densa hartufo flirtis en la vento.

“Strangulo!” grumblis Magalhaes. “Kio povis lin tiom emocii!”

Tede li sidiĝis al la tablo kaj rigardis el la fenestro. Ĵus hodiaŭ li ŝatus paroli kun li — kaj li forkuras.

Li malfermis libron, sed la vortoj kaj numeroj dancis antaŭ liaj okuloj. Li ne povis koncentriĝi. Liaj pensoj ĉiam revenis al Faleiro.

Subite aŭdiĝis rapidaj paŝoj.

En la pordo staris astronomo kun radianta vizaĝo. En la mano li tenis ian kunvolvaĵon.

“Mi estas tre ĝojigita, ke mi rememoris pri tio,” li diris rapidege. “Kiam vi faris mencion pri la traveturejo, tuj venis al mi ideo, ke mi vidis ĝin ie —”

Fernao observis la astronomon per esplora rigardo. Kiel povus vidi la traveturejon en Ameriko Faleiro, kiu konis maron nur el libroj? Fernao maltrankviliĝis. Li malsereniĝis.

“Nome, bonvolu kompreni,” klarigis rapide la astronomo, “mi ne vidis la traveturejon en realo —”

Magalhaes kontente respiris.

“— sed sur landkarto.”

Fernao denove malsereniĝis. Ĉu Faleiro volas hodiaŭ malkonvene ŝerci? Ŝajnas, ke jes. Ĉar kiel povas esti la traveturejo sur la landkarto, se ĝi ne estis malkovrita? Kaj se oni eĉ ne scias, ĉu entute ia travetureblo en Ameriko ekzistas?

“Jes, sur landkarto!” malatentis liajn dubojn la radianta scienculo. “Sed mi ne estis kapabla tuj rememori, sur kiu landkarto ĝi estis. Pro tio mi tiom ekĝojis, kiam mi rememoriĝis pri tio! Jen mi portas ĝin!”

Magalhaes estis ĉiam malkonfida kaj konfuzita. Kian sensencan ŝmirdesegnaĵon li ekvidos?

Sed jam ĉe unua rigardo li plivigliĝis. Ĉi tiujn konturojn de la landoj li jam ie vidis! Sed kie kaj kiam?

“Kiu desegnis la landkarton? Kaj de kie vi havas ĝin?”

“Ĝi estas preciza kopio da la landkarto, kiun desegnis eminenta geografo. La originalo perdiĝis.”

En la pensoj de Magalhaes subite ĉio evidentiĝis. Li jam rememoras, kie li vidis ĉi tiujn strangajn konturojn de la Tero —

“Sinjoro Faleiro, ĉu ne desegnis tion —”

“Martin Behaim!” interrompis lin rapide la astronomo.

Do tamen! Kompreneble, li jam scias tion tute precize. Ĝuste tian formon havis la landoj sur la globo, kiun montris el ili la fama scienculo en la paĝia lernejo! Nur Ameriko ne estis tiam desegnita tiel precize kiel ĉi tie.

Martin Behaim! La ombro de la mortinta scienculo vivas plu! Eĉ el tombo ĝi parolas al la vivantoj kaj instruas ilin. Kaj montras la vojon!

“Permesu, sinjoro Faleiro... ho, jen la travetureblo! Francisko, vi estas vere sperta homo! Via hipotezo tute konformiĝas kun la imago de majstro Behaim! Molukoj estas tute proksime malantaŭ Ameriko! Ni navigados per traveturejo kaj post nelonga tempo ni troviĝos sur Molukoj! Ni veturos, sinjoro Faleiro, ni veturos al Francisko!”

La astronomo estis feliĉa, ke li scipovis tiom emociigi la konsidereman Magalhaeson. Sed nun venis lia vico por reveni en realon.

“Se ni volus veturi, por tiu celo ni bezonus ŝipojn kaj maristojn,” li diris ridetante.

“Vi pravas,” Magalhaes subite ekhontis pro sia entuziasmo. “Kaj... ĉiun honoron al majstro Behaim, sed kiel li povis desegni la travetureblon, se li — nek iu alia — ne vidis ĝin!”

“Majstro Behaim ne vidis ĝin, pri tio mi konsentas. Sed li estis estis scienculo tiom mondkonata, ke li ne estus desegninta la traveturejon, se li ne havus ĉiujn supozojn, ke tiu traveturejo efektive ekzistas, ke ĝi devas ekzisti,” defendis Behaimon Faleiro.

“Eble tio estas ĝusta,” komencis forlasi siajn dubojn Magalhaes.

“Majstro Behaim ĉiam pravis. Sed ĝis kien etendas sin la amerika kontinento okcidenten?”

“Tion oni jam ankaŭ scias,” diris triumfe Faleiro.

“Ĉu vere?”

“Jes! Ĉu vi nenion aŭdis pri malkovro de Balboa?”

Magalhaes rapide senkulpigis sin:

“En lasta tempo mi vivis izolece, kun neniu mi parolis —”

“Sciigo pri lia vojaĝo venis al ni nur antaŭ nelonge.”

“Kaj kion li malkovris?”

“Li transiris la amerikan kontinenton kaj ekvidis sudan maron.”

“Rakontu al mi pri tio, sinjoro Faleiro, mi petas vin —”

“Ne koleru, sed ĉi-foje mi diros al vi nenion. Mi konas unu homon, kiu priskribos al vi ĉion pli bone kaj pli profunde ol mi.”

“Ĉu eble mem Balboan?”

“Ne, tiu vivas ankoraŭ en Ameriko. Mi konas iun alian.”

“Ĉu mariston?”

“Lasu vin surprizi. Mi venigos lin. Kaj mi esperas, ke baldaŭ.”

Faleiro plenumis sian promeson.

Post kelkaj tagoj li aperis antaŭ Magalhaes akompanata de iu nekonata viro.

“Mi venigis al vi mian amikon,” li diris jam sur la sojlo de la pordo. Kaj li tuj prezentis: “Sinjoro Fernao Magalhaes, kapitano — sinjoro Ĥristobal de Haro, nederlanda komercisto.”

Dio, kiun ankoraŭ venigos Faleiro! Se tio estus maristo, instruita geografo aŭ astronomo — sed komercisto? Kiel povas interesiĝi pri malkovraj vojaĝoj homo, kiu estas alforĝita al butiko?

La vizitanto ekrimarkis, ke li ne venas konvene. Li tuj klarigis:

“Sinjoro Faleiro ne diris tion tute precize — parolante pri komercisto. Nome mi estas reprezentanto de holanda komerca asocio, kiu aranĝas ŝip-ekspediciojn.”

“Ankaŭ en Amerikon, ĉu ne, sinjoro Haro?” interrompis lin Faleiro.

“Jes, ankaŭ en Amerikon.”

“Mi kaj sinjoro Magalhaes interesiĝas pri vojaĝoj en Amerikon, precipe pri tiuj lastaj,” daŭrigis li astronomo. “Ĉu vi povas diri al ni ion pri Balboa kaj Solis? Precipe sinjoro Magalhaes ŝatus tion aŭdi — mi jam aŭdis vin en la domo de burĝo Coelho.”

“Tre volonte, kial ne? — Balboa, kiel vi eble scias, estis en Dario, tio estas en lokoj, kie estas Ameriko plej mallarĝa. Iam rakontis al li Indianoj, ke sur la dua parto de amerika kontinento troviĝas tiaj trezoroj da oro kaj perloj, pri kiuj Hispanoj eĉ ne revis. Kiam Balboa demandis pri pli detala situo da lando de la trezoroj, oni diris al li, ke ĝi situas apud alia maro. Ĉi tiu sciigo emociis Balboan. Parte pro mencio pri la trezoroj, parte pro surpriziga komuniko pri alia maro.

Ne hezitante li aranĝis aventuroplenan vojaĝon tra la amerika kontinento. Li havis 190 armitojn, Indianojn kiel portistojn kaj aron da sovaĝaj hundoj. La hundoj estis helpantoj de Hispanoj en bataloj kontraŭ Indianoj. Ili estis ĝis tia grado ekzercitaj, ke ofte ili eĉ mem kaptis malamikojn. Ili ekpremis Indianon je la mano kaj tiris lin kune kun si. Se li faris provon forkuri aŭ defendi sin, ili tuj disŝiris lin.

Ekspedicio de Balboa ekvojaĝis la 1-an de septembro en jaro 1513. Ĝi baldaŭ venis en montaron, kie etendis ĝin grandaj malhelpaĵoj kaj suferoj: netolerebla varmego, tropikaj insektoj kaj sovaĝa bestaro, abismoj, netrapenetreblaj praarbaroj, Indianoj. Iam alkuregis indiĝenoj en grandega superforto. Ili estis armitaj per pafarkoj kaj bastonegoj al palma ligno, kiuj estis tiom pezaj, kvazaŭ ili estus faritaj al tero. Sed apenaŭ aŭdiĝis unuaj pafoj, ekestis en vicoj de Indianoj nepriskribebla konfuzo. Pli frue ili neniam vidis pafilon kaj aŭdis pafojn. Ili ne estis kapablaj klarigi al si, kial falas iliaj kunuloj teren, se ili ja estis da neniu batitaj. Ili kredis, ke kontraŭ ili batalas malbonaj fantomoj, pro tio ili komencis malespere forkuregi. Sur la batalkampo restis kuŝi 600 mortaj Indianoj.

Poste la ekspedicio daŭrigis sian vojaĝon.

La 21-an de septembro komencis la tropika praarbaro subite maldensiĝi kaj antaŭ okuloj de Hispanoj aperis nudaj pintoj. Indianaj akompanantoj informis Balboan, ke de sur ĉi tiuj pintoj estas jam videbla maro, al kiu la ekspedicio celis.

Balboa ordonis al ĉiuj, ke ili restu ĉe montopiedo. Li sola supreniris la pinton de la monto. Panoramo, kiu al li vidiĝis, estis sufiĉa rekompenco por ĉiuj suferoj de la longa kaj peniga vojaĝo. Sub li kuŝis belaj arbaroj, sovaĝaj rokoj, paŝtejoj dense kovritaj per altkreska herbo kaj en malproksimo, ĝis kien la okuloj povis vidis etendis sin senfina oceano.

Balboa estis profunde kortuŝita. Li surgenuiĝis kaj dankis al Dio pro la favoro, ke li kiel unua Eŭropano havis feliĉon ekvidi ĉi tiun ravan panoramon.

Poste li venigis siajn homojn kaj klarigis al ili, kiel grava estas ĉi tiu tago por la tuta homaro. Hispanoj ĉirkaŭbrakis lin kaj kun larmoj en okuloj ili promesis, ke ili sekvos lin, li konduku ilin kien ajn.

Daŭris kelkajn tagojn, antaŭ ol ili penetris al la maro. Ĵus estis malfluso kaj akvo estis en la distanco de duonmejlo de la bordo. Balboa lokigis sian akompanantaron en ombro de la arbaro. Li atendis fluson. Kiam post kelkaj momentoj la akvo alrapidegis, Balboa prenis flageton, sur ŝultrojn li pendigis ŝildon, elingigis glavon kaj paŝis en la akvon. Li haltis nur en la momento, kiam akvo atingis liajn genuojn. Poste li svingis per la flageto kaj proklamis, ke li okupas ĉi tiujn regionojn kiel hispanajn — sed atendu momenton,” interrompis subite sian rakonton komercisto Haro. “Mi havas ĉi tie leteron, kiun sendis al mi unu el miaj kapitanoj. En ĝi estas skribite laŭvorte, kion tiam Balboa diris.”

Faleiro kaj Magalhaes rigardis kun intereso dense skribitan volumeton da papero, kiun la komercisto transdonis al ili. Fernao disvolvis ĝin kaj legis proklamon de Balboa diritan ĉe la Suda maro:

“Longe vivu noblaj kaj potencaj geregnestroj. Don Ferdinando kaj Donna Juana, suverenaj regantoj de Kastilio, Leono kaj Aragonio, en kies nomo mi okupas por la reĝa krono de Kastilio vere, korpe kaj efektive ĉi tiujn sudajn marojn, landojn, bordojn kaj havenojn kaj ĉion, kio estas kun ili kunligita; same la regnojn kaj regionojn, kiuj al ili apartenas aŭ povus aparteni en tempoj pasintaj, estantaj kaj estontaj. Kaj se kiu ajn princo aŭ reĝo — egale ĉu kristano ĉu pagano, apartenanta al kiu ajn leĝo, klaso aŭ homa tavolo — pretendus povon super ĉi tiuj landoj kaj maroj, mi estas preta kaj preparita zorgi pri ili kaj defendi ilin en la nomo de regnestroj de Kastilio, de tiuj nunaj kaj ankaŭ estontaj, al kiuj apartenas regado super ĉi tiuj Hindujoj, insuloj kaj kontinentoj suda kaj norda, kun ĉiuj ties maroj ĉirkaŭ la norda kaj suda polusoj, ambaŭflanka de ekvatoro, interne kaj ekstere de tropikoj de Kankro kaj de Kaprikorno, nun kaj por ĉiam, ĝis kiam la mondo ekzistos, ĝis la lasta tago de la juĝo super tuta homaro.”

“Tre interesa,” rimarkis Magalhaes, redonante la volumeton al Haro. “De kie prenis tion via kapitano?”

“Li renkontis iun mariston, kiu partoprenis la ekspedicion de Balboa. La maristo konis tiun proklamon parkere. Li ankaŭ rakontis al mia kapitano, ke Balboa alvokis ĉiujn ĉeestantojn, ke ili estu atestantoj de tiu subiga akto. Ili ĉiuj per siaj subskriboj proklamis, ke ili estas preparitaj defendi la okupitajn landojn kiel fidelaj subigitoj de kastiliaj regnestroj. Poste Balboa kaj liaj kunuloj eltranĉis sur ĉirkaŭstarantaj arboj multajn krucojn kiel signojn, ke ĉi tiuj landoj estas okupitaj.”

“Kion vi diras al la fakto, sinjoro Magalhaes?” ridis triumfe Faleiro.

“Ĝi estas pruvo, ke amerika kontinento estas en certaj lokoj tre mallarĝa,” diris enpensita Fernao. “Sed tio ankoraŭ ne signifas, ke ĝi estas trahakita per iu markolo.”

“Certe,” respondis Haro. “Balboa ne malkovris markolon. Sed la markolo ekzistas.”

Magalhaes rigardis lin kun mirego. Kion ĉion tiu homo scias?

“Ĉu vi havas pruvojn?” li demandis.

“Komenco de la traveturejo estis jam malkovrita.”

“De kiu?” miregis Magalhaes.

“Kiam venis Hispanujon sciigo pri la malkovro de Balboa, estis ekspeditaj du ŝipoj sub gvido de Diaz de Solis, kiuj havis taskon provi traveturi amerikan kontinenton aŭ ĉirkaŭveturi ĝin. Solis naĝis laŭlonge de sudamerikaj bordoj, ĝis li atingis grandegan golfon. Unu ŝipon li lasis sur la vasta maro, kun la dua li veturis internen. Post kelka tempo vidiĝis sur la bordo Indianoj. Ŝajnis, ke ili havas amikajn intencojn. Ili alportis al la bordo diversajn objektojn kaj per mansignoj ili instigis maristojn, ke ili prenu ĉion. De Solis volis interkonatiĝi kun ĉi tiu indiana gento, tial li sidiĝis kun kelkaj maristoj en la boaton kaj ili celdirektis al la bordo. Sed apenaŭ ili surteriĝis, Indianoj atakis kaj mortbatis ilin. Al kadavroj ili fortranĉis kapojn, manojn kaj krurojn, restaĵojn de homaj korpoj ili bakis kaj formanĝis. Hispanoj, kiuj restis sur la ŝipo en la golfo, observis la tutan scenon kaj ili estis tiom terurigitaj, ke ili jam ne havis kuraĝon veturi plu. Pro tio la ekspedicio revenis Hispanujon.”

“Kaj la traveturejo?” demandis Magalhaes.

“Laŭ mia konvinko de Solis estis en la traveturejo. Se la ekspedicio ne estus reveninta, la sekreto de amerika kontinento povus esti solvita.”

Magalhaes maltrankvile promenis tra la ĉambro. De ekscitiĝo ŝvelis al li vejnoj sur la tempioj. Vetureblo tra Ameriko! Nova vojo al Molukoj! Kaj pli mallonga, pli profitiga, ol estas tiu, kiun sekvis Francisko Serrao! Li havas spertojn, nun li konas eĉ vojon. Sed al li mankas la ĉefa afero: ŝipoj kaj ŝipanaro.

Li haltis apud la fenestro kaj rigardis eksteren. En ĉi tiu urbo vivas homo, kiu povus disponigi al li ĉion, kion li bezonas. Sufiĉus unu nura subskribo. Sed tiu homo opinias lin malkuraĝulo.

“Ĝi estas senespera!” li diris duonlaŭte.

“Kion vi pripensas?” demandis tuj Haro, kiu streĉe observis ĉiun movon de Magalhaes.

“Ne havas sencon paroli pri tio,” diris Fernao amare.

“Rigardu, sinjoro Magalhaes,” insistis la komercisto. “Via amiko Faleiro rakontis al mi multe pri vi. El liaj vortoj mi ekkonis, ke vi estus kapabla malkovri la traveturejon tra amerika kontinento.”

“Jes, mi estus kapabla tion fari!” vokis erupte Fernao. “Se aliaj malkovris Amerikon, ĉirkaŭveturis Afrikon, malkovris vojon al Hindujo, al Malako, al Molukoj — mi povus malkovri la traveturejon tra Ameriko, alnaĝi el okcidenta direkto al Molukoj kaj tiamaniere ĉirkaŭveturi la mondon! Jes, mi estus kapabla tion fari! Mi scias tion! Sed diru mem, kion mi povas malkovri kun malplenaj manoj? Kion mi povas entrepreni sen ŝipoj?”

“Kaj se iu havigus ilin al vi?” interrompis lin rekte Haro.

La demando efikis kiel fulmo. Fernao tuj ekkomprenis. Komercisto! Sed kia komercisto! Reprezentanto de la asocio, kiu aranĝas ekspediciojn en malproksimajn marojn! Pro tio invitis lin Faleiro!

Nur nun rigardis Fernao la vizitanton pli atente.

Li estis viro mezstatura, iom dika, sed kromordinare moviĝema. Precipe liaj okuloj glitetis de sur unu objekto al alia, de Magalhaes al Faleiro. Li kondutis hejmece, kvazaŭ li konus Fernaon de ĉiam. Se li troviĝus en la propra domo, li ne povus konduti pli nature.

Kaj komercisto Haro el Antverpeno estis vere ĉie kvazaŭ hejme. Hodiaŭ li estas en Portugalujo, en venonta monato li faros mendojn en Parizo. Post nelonge li estos vidita en Venecio, en Ĝenovo, en Hispanujo. Holanda mono komencis penetri en tutan sudokcidentan Eŭropon. Ĝi pligrandigis pezon de kestoj kaj sakoj, sub kiuj ĝemis havenportistoj en Lisbono. Ĝi pelis hispanajn veloŝipojn al malproksimaj kontinentoj. Riĉeco de asocio, kiun Haro reprezentis, malfermis al li pordojn de nobelaj salonoj kaj reĝaj palacoj. Li pruntedonis monon en Sicilio same kompleze kiel en Germanujo...

La internacia penetrado de kapitalo, kiu estis akumulita en la manoj de unuopuloj, fariĝis en tiu tempo tute normala fakto. Ne malofte riĉaj komercistoj faris decidojn pri cirkonstancoj en propra lando kaj en fremdaj ŝtatoj per tio, ke ili tien pruntis monon. Tiel ekzemple en la manoj de aŭgsburgaj komercistoj Fuggeroj fariĝis nobeluloj, korteganoj, ja eĉ mem reĝoj nuraj marionetoj. Pri memkonfido de Fuggaroj atestas eble plej bone letero, kiun sendis unu el ili al hispana reĝo Karolo antaŭ ol li estis elektita kiel imperiestro germana:

“Estas ĝenerale konate, ke sen mia helpo Via Imperiestra Moŝto ne povus akiri la imperiestran tronon. Mi povas tion pruvi per korespondaĵoj kun komisiitoj de Via Imperiestra Moŝto.”

Sed ĉar la riĉuloj kondutis laŭ proverbo “mano lavas manon”, ili scipovis esti rilate al siaj ŝuldantoj en konvena momento eĉ grandanimaj. Imperiestro Karolo prunteprenis iam de Antonio Fuggar grandegan monsumon. Rekompence li rangaltigis sian kreditoron en la grafan klason. Kiam li poste traveturis Aŭgsburgon, Fugger invitis lin en sian palacon. Meze de festeno la gastiganto subite leviĝis de la tablo, iris al itala fajrujo kaj en ĝi — kun aparta dozo da teatreco — bruligis cinaman lignon. Poste li montris al la imperiestro lian ŝuldateston kaj kun la vortoj: Mi ne volus, ke Via Imperiestra Moŝto ŝarĝu la kapon per tiaj bagatelaĵoj — li ĵetis ĝin en la flamojn. La ŝuldo estis likvidita. Imperiestro dankeme ridetis. Ankaŭ Fuggar estis kontenta. Li sciis, ke tiu ĉi “grandanimeco” centfoje plivaloriĝos por li. En Hispanujo troviĝis senlima riĉeco de mineraloj kaj li jam de longe sopiris gajni iajn minejojn por sia familio...

Post vortoj de Haro la koro de Fernao ekbategis.

“Sinjoro Haro, ĉu vi volas per tio diri, ke la ŝipojn por mi prizorgus vi?”

“Jes, ĝuste tion mi opinias,” respondis la komercisto. “Vi lernus koni novajn landojn kaj fariĝus la malkovrinto de vetureblo tra Ameriko, por mi tio estus profita entrepreno. Lia Moŝto reĝo Manuelo la Granda, sub kies flago ni naĝus, certe volonte pagus parton da elspezoj por la ekspedicio. Reĝa trezorejo ja ankaŭ profitus per malkovro de pli mallonga vojo al Molukoj.”

Vizaĝo de Fernao kovriĝis per ombro.

“Mia pozicio apud kortego estas malbona. Mi dubas, ke la reĝo nomigus min admiralo.”

“En tiu kazo mi traktus kun Hispanoj,” diris Haro, al kiu estis egale, ĉu li gajnas monon sub flago portugala aŭ hispana.

“Tion mi ne povus fari,” diris Magalhaes firme. “Mi estas subulo de Lia Moŝto Manuelo la Granda, tial mi entreprenos ĉiujn miajn marvojaĝojn nur en liaj servoj.”

Haro indulge ridis.

“Ni komercistoj malatentas tiajn aferojn. Sed se vi volas — ĝi estu. Mi jam zorgos pri tio, ke la reĝo nomigu vin gvidanto de la ekspedicio.”

“Mi dankas al vi, sinjoro Haro,” Magalhaes premis dankeme lian manon. Poste li turniĝis al la astronomo kaj diris kortuŝite: “Ankaŭ al vi, amiko.”

Faleiro ridis:

“Laŭ mia opinio ni interkonsentiĝis.”

“Jes,” respondis Haro. “Ĉio cetera estas nur detaloj. Mi esperas, ke nia triumvirato ja kapablos fari ion rimarkindan. Kaj ni povus ien iri por festi tion — kion vi opinias?”

Faleiro entuziasme konsentis.

“Atentu — nur momenton!” retenis ilin Fernao. “Mi ankoraŭ ŝatus rigardi vian landkarton, sinjoro Faleiro — ĉu vi permesos?”

La astronomo turniĝis al la komercisto kaj signifoplene ridis.

“Jen li!” li vokis. “Apenaŭ vi starigas lin antaŭ iun taskon, li tuj eklaboras kaj pensas pri pri alia!”

“Tio estas ĝusta,” diris Haro. “Nur tiaj homoj kapablas ion fari.”

Magalhaes rigardis la strangan landkarton. Li travivas gravan momenton de sia vivo. Li atendis ĝin de paĝiaj jaroj. Ĝi meritus esti iamaniere festata, kiel proponis Haro. Sed kion signifas por li festo ĉe glaso da vino? Ĉu por li ne estas la plej bela festo en pensoj absolvi la vojon al malproksimigita Francisko? La vojon, kiun li traveturis jam tiomfoje navigante orienten kaj ankaŭ okcidenten — en siaj revoj!

Li rigardis Atlantikan oceanon, Amerikon, Molukojn. Denove li mezuris distancojn. Subite li maltrankviliĝis.

“Sinjoro Faleiro, ĉu vi permesos, ke mi faru sur la landkarto signon?”

“Kompreneble. Pri kio temas?”

“Mi volas nur marki linion, kiu dividas mondon en parton hispanan kaj portugalan.”

“Kial do?”

Magalhaes ne respondis. La mezurado tiom kaptis lian atenton kaj li estis tiom ekscitita, ke li ne aŭdis la demandon.

Ambaŭ vizitantoj alpaŝis al li kaj scivole observis, kion li faras.

Subite elglitis al Magalhaes liniilo el la mano. Li rigardis konsternita la numerojn, kiujn li skizis sur paperon. Ĉu la tuta mondo konspiris kontraŭ li?

“Kio okazas? Kion vi konstatis?” demandis senpacience liaj amikoj. La vizaĝo de Fernao estis cindre griza. Ĉiuj trajtoj estis streĉitaj pro ekscitiĝo.

“Sinjoroj, tiu — ŝipveturo — ne efektiviĝos.”

“Nu, nu — kion tio signifas?” trankviligis lin Haro kun malplaĉo, kiun li malfacile subpremis.

“Farante planojn ni forgesis unu gravan aferon.”

“Kiun?”

“La dividon de la mondo inter Hispanujon kaj Portugalujon.”

“Kiamaniere tio rilatas nian vojaĝon?”

“Ĵus mi konstatis per mezuro, ke laŭ ĉi tiu landkarto Molukoj troviĝas nur hispana duono de la tero.”

Kaj kiam la vizitantoj silentis. Magalhaes daŭrigis:

“Hodiaŭ regas Molukojn Portugalujo. Se ni atingus ilin naĝinte en la direkto okcidenta kaj se ni mezurus la faritan vojon, tuta mondo ekkonus, ke Molukoj troviĝas sur la hispana duonsfero. Ke ĝi apartenas al Hispanoj.”

“Sed tio estas por nia ŝipveturo tute sensignifa,” oponis Haro. “Vi tute superflue maltrankviliĝas per tio. Kaj se mi estu sincera, mi miras pri via emocio. Mi ne komprenas ĝin.”

“Do... vi ne komprenas?” provis rideti Magalhaes, sed lia rido estis amara. “Mi kredas al vi, ĉar vi estas fremdlandano. Sed mi ne povas tiun ŝipveturon efektivigi, ĉar mia patrujo perdus riĉajn insulojn. Kaj tion mi ja ne faros. Mi esperas, sinjoroj, ke nun vi jam komprenas min.”

En la ĉambro de Magalhaes ekregis profunda silento.

La unua, kiu rekonsciiĝis, estis Haro.

“Oni devas rigardi ĉion reale,” li diris. “Por ĉiuj maljustaĵoj, kiujn al vi faris la reĝo, vi ne bezonas senti al Portugalujo ian ajn respekton. Rigardu: vi estas juna, kapabla, instruita, sperta, vi scipovus realigi tion, en kiu malsukcesus centoj kaj centoj da maristoj kaj ĉu vi pro tia bagatelaĵo preferus vegeti ĝis la morto?”

“Kaj se temus nur pri la traveturejo aŭ pri Molukoj!” koleris Faleiro. “Sed vi mem scias, ke per vojo okcidenten vi pruvis tion, pri kio vi revis ĉiam, kiam mi kune parolis: rondecon de la Tero!”

Magalhaes klinis la kapon en manplatojn. Li travivis la plej malfacilan lukton de sia vivo. La sopiro koni luktis kun imago pri malriĉigo de la patrujo.

“Mi ne faros tion,” li finis la interparolon kun peza respiro.

“Domaĝe,” diris seke la komercisto. “Ĝi estas grandioza ideo kaj mi ne supozis, ke vi tiel facile forlasos ĝin.”

“Sinjoro Magalhaes,” diris preskaŭ peteme la astronomo, “ne diru vian lastan vorton. Konsideru ankoraŭ, kio estas pli grava. Ĉu la demando, al kiu apartenas Molukoj, aŭ malkovro, kiu pliriĉigus tutan mondon.”

Fernao fine promesis, ke li ankoraŭ ĉion pripensos kaj post unu semajno diros al la amikoj, al kia decido li venis.

Ĝi estis la plej malbona semajno de lia ĝisnuna vivo. Dum tagoj li iradis al la haveno kaj rigardo al la forveturantaj ŝipoj rompadis lian reziston. Dum sensonĝaj noktoj denove venkis ideo pri la devoj al la patrujo.

Finfine li trovis solvon. La aferon decidu reĝo Manuelo la Granda.

Li skribis sian biografion. Li priskribis en ĝi ĉion, kio povus havi ian signifon por lia reakcepto en servojn de la reĝo. Li notis. ke lia pensio estas tiom eta, ke li vegetas en mizeraj cirkonstancoj. Poste kun granda abnegacio li petis pri aŭdienco, kiu devis redoni al li ekvilibron. Al li estis klare: se la reĝo plenumos lian deziron kaj ebligos al li dignan vivon, li oferos sian revon pri ĉirkaŭveturo de la Tero kaj en servoj de Manuelo li iros tien, kien la reĝo sendos lin.

Febre emociigita li atendis apud aŭdienca salono. Fine malfermiĝis la pordo kaj li estis invitita.

La reĝo staris meze de aŭdienca salono kaj liaj rigidaj okuloj vagis de unu surmura pentraĵo al la alia.

Magalhaes alpaŝis kaj profunden kliniĝis.

“Kion vi deziras?” demandis la reĝo malvarme.

“Mi petas vian Moŝton pri permeso reveni sur la maron. Mi iros volonte eĉ kiel simpla maristo.”

“Sur la maro vi ne montriĝis taŭga. Do mi ne povas sendi vin tien denove.”

Fernao ĉesis preskaŭ spiri.

“En tiu kazo mi petas Vian Moŝton pri permeso servi en surtera armeo.”

“Ne!”

Fernao paliĝis. Sed ankoraŭ li rekolektis siajn fortojn al tria peto:

“Via Moŝto, mi kuraĝas peti almenaŭ pri plialtigo de la pensio. Tio, kion mi ricevas, sufiĉas al mi apenaŭ por vivteni min.”

“Tute superflua peto,” respondis malpacience la reĝo. “Pension ni plialtigas nur al homoj, kiuj havas meritojn pri la patrujo. Kaj viaj meritoj ne estas de tia speco, ke vi estu iel eksterordinare rekompencata.”

Brusto de Magalhaes kunpremiĝis pro forta emocio. En unua momento li apenaŭ povis elspiri.

Esti trideksepjara, havi la kapon plenan da aŭdacaj revoj, senti en ĉiu nervo sopiron ion fari, scii, ke la mondo ĵus en ĉi tiu mireginda tempo bezonas ĉiun kapablan homon — kaj esti kondamnita al iom-post-ioma mortado? Esti forigita el la vivo kaj kadukiĝi kiel malnova, foruzita kaj al detruo destinita barko en kvieta kaj forgesita golfo?

Ne!

Se la reĝo ne bezonas liajn servojn, li foriros Hispanujon. Tiu lando akceptis Italon Kolumbon, ĝi akceptos ankaŭ Portugalon Magalhaeson. Kaj la traveturejo tra Ameriko estos malkovrita! La globuso de Martin Behaim ĉesos esti la nura fantaziaĵo de la scienculo!

Magalhaes levis klinitan kapon kaj kun firma decidemo rigardis al la reĝo:

“Kaj ĉu estos al mi permesite, ke mi turnu min en alian landon? Ke mi prezentu miajn fortojn je dispono tie, kie mi trovos pli da kompreno?”

“Kun ĝojo!” respondis la reĝo kaj li faris signon, ke la aŭdienco estas finita.

Magalhaes senvorte kliniĝis kaj forlasis aŭdiencsalonon.

VIII.

En Hispanujo

Reĝo Manuelo la Granda decidis.

Magalhaes forlasis Portugalujon kaj foriris en Hispanujon. Ĝi estas ankaŭ la lando de marnavigantoj kaj eble tie li povos realigi sian grandan revon. Ĥristobal de Haro kaj Ruy Faleiro venos tien post li, nur kiam ili aranĝos diversajn aferojn en Portugalujo.

Komerca trafiko de Hispanujo koncentriĝis en domo de Hinda Ofico en Sevilo. Ĝi estis potenca domo. Ĉiu, kiu interesiĝis pri transmara komercado aŭ pri marvojaĝoj malproksimen, serĉis la vojon al ĝi. Kapitanoj kaj admiraloj alportadis tien siajn informojn pri la plej novaj spertoj. Komercistoj faris en ĝi kontraktojn. Reĝaj oficistoj inspektis, ke ĉiu komerca entrepreno signifu profiton ankaŭ por trezorejo de la reĝo. Kaj marnavigantoj, kiuj intencis malkovri novajn landojn, klopodis ravi la oficistojn de la Hinda Ofico per siaj proponoj.

Tiun matenon, kiun eniris Fernao en la Hindan Oficion, kvazaŭ ŝiriĝus la sako kun la malkovrintoj. Iliaj planoj estis plej parte fantaziaj kaj nerealigeblaj. Kiam Magalhaes diris, ke li venas ankaŭ kun la malkovra ideo, oficisto klakfrapis manojn kaj malespere vokis:

“Señoro, mi petas, lasu nin jam trankvilaj kun tiaj fiaskproponoj!”

Fernao estis afliktita, sed li ne intencis cedi.

“Sed mia plano estas tute nova, sinjoro —”

“Mi scias!” kriis la oficisto. “Tute nova, bela, facile realigebla! Vi malkovros novajn landojn. Hispanujo ege profitos, ĉio marŝos glate, sen peno, neniu risko ekzistas! Nur doni al vi ŝipojn kaj ŝipanaron, vi jam aranĝos ĉion — señoro, tiel vi parolas ĉiuj, precize tiel, unu kiel la alia! Lasu nin trankvilaj!”

Magalhaes malsereniĝis. Li ne intencis malkaŝi sian tutan planon. Li volis nur sondi, kia sinteno ekzistas ĉi tie rilate al la malkovraj naĝvojoj — sed ĉi tiu bonvenigo malbonhumorigis kaj incitis lin.

Tedigita li eliris.

Se li povus penetri al la direktoro de la Hinda Ofico! Tiu certe rigardus lian ideon tute alimaniere ol tia suboficisto en akcepta kancelario! Sed kiamaniere ekinterrilati kun li? Fernao estas ĉi tie fremda kaj nekonata, li ne havas influajn amikojn kaj neniun, kiu pripetus por li...

Li staris antaŭ Hinda Ofico profunde enpensita. Subite li aŭdis ĝojan vokon:

“Fernao!”

Surprizita li levis kapon.

Antaŭ li staris altstatura, ĉirkaŭ kvindekjara viro kaj amike ridetis.

Pensoj de Magalhaes haltis. Poste ili subite transsaltis kelkajn jarojn kaj milojn da mejloj kaj Fernao vidis sin en Hindujo. Li ŝipveturas el Malako, por la unuan fojon kiel komandanto de la ŝipo. Li havas ŝipgvidiston, al kiu egalan oni ne trovas tiel facile. Fortstatura, rutina, preciza. En batalo evidentiĝis, ke li estis ankaŭ agpreta kaj kuraĝa. Li estis Hispano kaj nomiĝis Diego Barbosa.

“Diego!”

Malnovaj konatoj ĉirkaŭbrakis sin reciproke.

“De kie vi venas, amiko?” demandis mirigita Barbosa. “Mi jam kelkfoje demandis pri vi, sed vi kvazaŭ malaperis de sur la tero!”

“Mi havis ian traktadon ĉe Hinda Ofico,” respondis Fernao eviteme.

“Kaj ĉu vi estas jam ie loĝigita?”

“Jes. En la gastejo Apud la ora cigno.”

“Nu, vi estas ŝercemulo! Vi havas ĉi tie malnovan kamaradon el Hindujo kaj vi loĝas en la gastejo. Ĉu por mi ne estus hontinde?”

Kaj Diego amike manfrapis lin sur la ŝultron.

“Kiel mi povis scii, ke vi jam ne estas en Hindujo? Kaj kiam vi fakte foriris?”

“Baldaŭ post vi. Dum la tempo, kiam nin komandis Almeida, mi troviĝis en mia medio. Sed kiam komencis komandi Albukerk, mi estis baldaŭ sata de ĉio.”

“Kaj nun?”

“Mi estas administranto de la reĝa palaco.”

“Do el ŝipgvidisto la guvernero? Mi gratulas!”

“Dankon, Fernao,” ridetis kontenta Barbosa. “Ĝi estas bona posteno, komforta kaj profita. Sed venas momentoj, kiam mi plej volonte forlasus ĉion kaj forkurus al la maro. Se salaj vaporaĵoj de la oceanoj trapenetris la homon, li estas jam por ĉiam perdita. Estas feliĉo, ke almenaŭ Duarte scipovas rakonti al mi pri Hindujo kaj pri tiuj landoj, kie ni vagadis.”

“Duarte?”

“Li estas mia filo. Antaŭ nelonge li revenis el pli longa vojaĝo en Hinda oceano — sed kion mi ĉi tie rakontos. De hodiaŭ vi estas mia gasto. Ni transportos viajn valizojn kaj vi loĝos ĉe ni.”

“Sed kiel mi povus ĝeni vin?” rezistis Fernao.

“Kia ĝeno? Vi eĉ ne scias, kiel feliĉa mi estas, ke mi vin denove vidas! Ni almenaŭ laŭplaĉe debatos. Ni ja havas kion rememorigi, ĉu ne?”

Kaj ili rememoris...

Fernao tuj sentis sin en la domo de Barbosa hejmece. Meriton pri tio havis Diego, kiu havis je Magalhaes la plej belajn rememorojn. Ankaŭ Duarte klopodis atingi la samon, ĉar li jam antaŭ longa tempo aŭdis pri la aŭdaca kapitano. Sed plej granda merito pri tio apartenis al Beatrice, filino de Barbosa. Ŝia zorgema mano scipovis elsorĉi admirinde mildan atmosferon, kian Fernao ne sentis de sia infanaĝo.

Vespere ili sidadis sur la teraso. Kiam estis jam malvarme, ili foriris en ĉambron kaj rakontis. Malnovaj amikoj revivigis komunajn marveturojn. Duarte kompletigis iliajn sciojn per plej novaj ekkonoj. Beatrice brodis kaj kun intereso aŭskultis. Ŝia rigardo ofte leviĝis kaj ĝi ĉiam renkontis rigardon de Fernao.

En familio da Barbosa baldaŭ degelis singardo, kiun vidigis Magalhaes dum la unua renkonto kun Diego antaŭ Hinda Ofico.

Unu vesperon, kiam humoro estis precipe kora kaj amika, Magalhaes komencis paroli pri sia plano. Kia estis lia ĝojo, kiam anstataŭ duboj kaj malkonfido lia ideo vekis veran entuziasmon!

Tiam ili revenis ĉiu en nian ĉambron en malfrua nokto. Antaŭ adiaŭo diris Diego!

“Mi ĉiam diris al vi, infanoj, ke Magalhaes estas bravulo. Hodiaŭ vi vidas, ke mi ne troigis. Kaj mi garantias al vi, ke li efektivigos sian planon. Kun la Hinda Ofico mi parolos.”

Barbosa plenumis sian promeson. Tuj sekvantan tagon li invitis al si Arandan, unu el plej influaj oficistoj en Hinda Ofico.

Magalhaes informis lin pri sia plano, kiun li jam bone pripensis kun ĉiuj detaloj.

Kiam li finis sian raporton, diris Aranda trankvile:

“Ĉi tiun planon mi jam konas.”

“De kie?” demandis rapide Magalhaes.

“Al nia ofico prezentis ĝin maristo Gomez.”

La sciigo konsternigis ĉiujn.

Nur post kelkaj momentoj Aranda aldonis:

“Sed Gomez ne sukcesis kun ĝi.”

“Kial?” demandis Fernao kun korpremo.

“Ĉar ni opinias, ke li ne taŭgas por ĝia efektivigo. Kaj ni ne kredas, ke lia plano meritus seriozan pripenson. Ĉio estas konstruita sur la sablo. Kaj ni aranĝas nur tiajn entreprenojn, kiaj ne povas malsukcesi.”

“Do Gomezon vi rifuzis?” demandis Barbosa.

“Jes. Sed li ne ĉesis ĝeni kun tio. Li havas ĉe ni iajn konatojn kaj li ĉiam esperas, ke li sukcesos efektivigi sian frenezan ideon.”

Magalhaes estis emociita. Lia plano estis minacata! Iu Gomez provas ricevi permeson por naĝveturo! Sed Fernao ne cedos!

Li bone konis siajn kapablojn. Li scipovis taksi, kion li rajtas kuraĝi kaj kion li povas atingi. Li konis siajn necedemon, harditecon, persistemon kaj feran volon. Kaj tamen li mem estis surprizita per fanatike insista tono de sia parolo, kiam li komencis argumenti al Aranda, ke tiu tuta afero ne estas sensencaĵo, sed entrepreno realigebla.

Ju pli longe li parolis, des pli multe li entuziasmiĝis. Kvazaŭ li antaŭsentus, ke ĉi tiuj momentoj povas decidi pri ĉio. Li parolis ne nur per la buŝo, sed ankaŭ per la manoj, per la okuloj, li parolis kaj konvinkigis per ĉiuj muskoloj kaj nervoj de sia korpo. Li vidis, ke iu malproksima ekprenas lian ideon. Li luktegis kun li.

La familio de Barbosa rigardis al Fernao kun sincera admiro. Ne, tian ili ankoraŭ ne vidis lin! Kia kredo kaj kiom da fortoj radias el lia tuta estaĵo! Kia vulkano estas kaŝita en lia koro, se ĝi scipovas malkatenigi tian uraganon!

Aranda oponis. Li eldiris novajn kaj novajn dubojn kaj ne kaŝis sian malfidon. Sed Fernao saltis je ĉiu kontraŭdiro kiel leono kaj nuligis ĝin pli frue, ol ĝi estis tute eldirita.

La altranga oficisto el Hinda Ofico havis sufiĉe da okazoj por ekkoni karakterojn de homoj. Lian oficejon trairis ĉiujare centoj kaj centoj da homoj, kiuj havis plej diversajn okupojn, inklinojn, pasiojn kaj kapablojn. Dum longaj jaroj li akiris tiajn spertojn, ke al li sufiĉis paroli kun fremda vizitanto nur kelkajn vortojn kaj li jam sciis, kiu staras antaŭ li.

Kiam li aŭdis Fernaon, li ekkonis, ke ĉi tiu viro scipovas iri senŝancele al starigita celo. Kaj se li asertas, ke li atingos Molukojn veturante okcidenten, li certe tion sukcesos. Malgraŭ tio li senĉese donis demandojn plenajn de duboj kaj insidoj. Sed per tio li volis jam nur elprovi la memfidon de Fernao, lian firmecon kaj certecon.

Neniu el ĉeestantoj rimarkis la ŝanĝon, kiu okazis kun Aranda en la daŭro de vespero. Ekstere li estis ĉiam dubema, malkonfidema, rifuzema. Pro tio des pli multe surprizis frazo, kiun li diris forirante:

“Mi estos feliĉa, señoro Magalhaes, se vi sukcesos kun via plano. Kio min koncernas, mi faros ĉion, ke vi estu akceptita en aŭdienco ĉe Lia reĝa Moŝto.”

Intertempe alveturis en Sevilon Ruy Faleiro. Li vekis tie multe da atento per siaj instruiteco, antaŭdiro de estonteco kaj disputemo.

Semajnoj pasis. Maltrankvilaj semajnoj, plenaj de malpacienca atendado je venontaj okazontaĵoj.

Aranda agis.

Ne estis facile prepari por nekonata homo el fremda lando la vojeton al la reĝo. Aranda parolis, konvinkigis. Li iradis de unu altrangulo al la alia. Ili ĉirkaŭis junan reĝon kiel severa gvardio. Ili volis scii detalojn pri Magalhaes. Kiam li foriris el Portugalujo? Kian postenon li tie okupis? Kial li foriris? Kiaj estas liaj planoj? Kiu garantias honestecon de liaj intencoj?

“Mi kaj Diego Barbosa,” respondis senhezite Aranda.

Ĉi tiuj traktadoj okazis en Valladolido, kie ĵus troviĝis la reĝa kortego. Kun Aranda alveturis tien ankaŭ Magalhaes, Barbosa kaj Faleiro. Nur Haro mankis. Ĉu li rezignis partopreni la projektatan marveturon?

Unu tagon Aranda venis kun radianta vizaĝo kaj komunikis, ke morgaŭ ili estos akceptitaj de Lia reĝa Moŝto Karolo.

Fernao preskaŭ ne dormis pro emocio kaj almenaŭ krepuskiĝis, li ellitiĝis. Hodiaŭ oni definitive decidos pri ĉio! Portugalujo estas por li fermita. Se li ne sukcesos ankaŭ en Hispanujo, li devos por ĉiam adiaŭi sian revon. Komercisto Haro ja menciis, ke lia merkatora asocio provus aranĝi la ekspedicion sola, se estus necese. Sed kie estas Haro? Cetere ankaŭ en tiu kazo, se li ĉeestus, la afero estus nerealigebla. Hispanujo kaj Portugalujo estas du solaj potencoj, kiuj hodiaŭ regas vastajn oceanojn. Kiamaniere povus entrudiĝi inter ilin iu alia? Ĉiuj korvetoj estus mergiĝitaj, apenaŭ ili elnaĝus sur vastan oceanon.

Kia estos fino de ĉi tiu aŭdienco? Ĉu la reĝo Karolo estos pli konvinkebla ol Manuelo la Granda?

Kun batantaj koroj eniris Fernao Magalhaes kaj Ruy Faleiro en halon de la kastelo.

Tuj sur ĝia sojlo atendis ilin granda surprizo.

“Kia ĝojo, ke vi fine venas!” bonvenigis ilin konata voĉo. “Mi atendas vin minimume unu horon!”

Ĥristobalo de Haro!

“Kiamaniere vi venis ĉi tien?” demandis Fernao, kiam ili salutis unu la alian.

“Ĉu vi eble ne kredis, ke mi lasos vin senhelpaj en la decida momento? Mi havas ĉi tie konatojn, kiuj regule informis min, kiel progresis nia afero. Kiam ŝajnis al mi, ke ĉio maturiĝis, mi ekvojaĝis.”

Ne estis tempo por longe interparoli. La ceremoniulo malfermis la pordon kaj per plialtigita voĉo komunikis, ke la reĝo atendas la gastojn.

La unua paŝis Magalhaes. Liaj kunuloj tiamaniere malkaŝis, ke li estas spirita kapo de la tuta entrepreno.

Fernao vidis jam kelkfoje aŭdiencon ĉe la reĝa kortego. Sed ĉi-foje li restis tamen iomete en embarasoj. La akcepta salono estis plena da homoj. Plejparte ili estis anoj de la reĝa sekvantaro al Nederlando, kie estis la nuna regnestro de Hispanujo edukita. Regni en ĉi tiu lando li komencis nur antaŭ nelonge, tial li tute ne konas hispanan lingvon. Dum la aŭdienco interpretos favorulo de Karlo Ĥevr; li tiom influas sian regnestron, ke li estas ĉi tie ĝenerale nomata “alter rex” (dua reĝo). Apud li staras edukisto de reĝo Hadriano, kiu estas nun episkopo en Tortosa. Kaj krom multaj aliaj nederlandaj konsilantoj troviĝas ĉi tie ankaŭ hispanaj korteganoj, scienculoj, fakuloj por maraj problemoj, altrangaj oficistoj.

Ĉu antaŭ ĉiuj devos Magalhaes detale klarigi sian planon? Jes, Fernao, kaj ne nur detale klarigi! Vi devos lukti pri ĝi! Se vi volas konvinki la reĝon kaj lian sekvantaron, vi devos superi vin mem. Ĉar dume vi atendis en velladolida gastejo je akcepto apud kortego, via plano fariĝis ĉi tie objekto de akra luktado. Ĝi ŝanĝis vivon en la kastelo en nevidatan torenton. Plejparte ĝi estis rifuzata kiel stulta kaj nerealigebla. Nur kelkaj homoj aprobis ĝin. Ili estis amikoj de Aranda.

La reĝo ne estis decidita. Li nur ekinteresiĝis. Kaj ĝuste pro tiuj diferencoj en la opinioj oni invitis vin. Vi mem devos informi ilin pri via projekto. Vi devos konvinkigi ilin. Ĉu vi estas preparita por tio? Ĉu vi scipovos venki ĉi tiun lastan, sed plej grandan malhelpaĵon?

Fernao ĉirkaŭrigardis la ĉeestantaron en la salono kaj komprenis ĉion. Li subpremis ĉiujn embarasojn kaj per trankvila voĉo, el kiu spiris forto kaj certeco, parolis pri sia vojaĝo el “traveturejo”.

Reĝo kaj lia sekvantaro atente aŭskultis.

“Se Via reĝa Moŝto disponigos al mi ŝipojn kaj ŝipanaron, mi malkovros vetureblon tra amerika kontinento kaj mi atingos Molukojn veturante okcidenten. Hispanujo estus per ĉi tiu vojaĝo centfoje rekompencita, ĉar patrujo de spicoj kuŝas sur via duono de la mondo,” finis sian ampleksan parolon Fernao.

La reĝo silentis.

Sed lia sekvantaro superŝutis Magalhaeson per demandoj.

Fernao respondis ĉion tuj, serioze, konvinkinflue. Ĉiun reziston li rompis per siaj argumentoj. La sekvantaro komencis favore rigardi lian projekton.

Kaj la reĝo?

La reĝo senĉese silentis. Fernao, ankaŭ se li respondis al la korteganoj kaj fakuloj, pensis pri la regnestro. Kion intencas ĉi tiu juna, deksepjara reĝo? Ĉu li estas influata de sia sekvantaro ĝis tiu grado, ke li ne kuraĝas malkaŝi sian opinion, eldiri la decidan vorton? Estas malfacile diri tion. Lia rigardo vagas de sur sekvantaro al triumvirato, de nur triumvirato al sekvantaro.

Li silentas kaj — kalkulas.

Li taksas altecon de elspezoj por tia ekspedicio en transmarajn landojn. Ĝi kostos milionojn da maravedoj. Sed kiomfoje ili povos esti al li redonataj, se Magalhaes sukcesos! Karolo bezonas monon pli urĝe ol salon. Lia regno estas la plej potenca el ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. Li regas Habsburgajn landojn en Germanujo, estas estro de duklando Burgunda, li heredis Nederlandon, Hispanujon, regnon de Neapolo kaj senfinajn teritoriojn en Ameriko. Ne senkaŭze oni diras, ke super lia regno la suno ne subiras. Sed por firme regi ĉi tiujn mondspacojn, li bezonas oron. Multe da oro. Ĝis kiam mortos lia avo Maksmiliano I., Karolo intencas fariĝi kandidato por la titolo de imperiestro. Se li volas sukcesi en tio, li devos subaĉeti princo-elektistojn. Alie ili povus elekti lian rivalon francan reĝon Franciskon I. La monon por subaĉeto — kaj ĝi kostos almenaŭ cent milojn da maravedoj! — li devos pruntepreni de Fuggeroj, ĉar hispanaj kortesoj rifuzas pagi plialtigitajn impostojn. Pro tio estas inter ili kaj la reĝo sufokiga streĉo. Sed kiam venos lia momento, li repagos al la kortesoj! Ili ekkonos lian malmolan manpugnon! Li subigos ilin, disĵetos, pulvorigos! Li kreos armeon — — — sed la dungitaj soldatoj kostas multe da mono. La reĝa trezorejo estas preskaŭ malplena. La himnoj de Kristoforo Kolumbo pri trovlokoj de oro en malkovritaj landoj montriĝis trograndigitaj. Sed — ĉu la spico ne estas same multekosta kiel oro? Kaj se Magalhaes malkovros la okcidentan vojon el Molukoj kaj lia veturo pruvos, ke la patrujo de spicoj kuŝas sur la hispana mondduono — ĉu tio ne estos fonto de kapturniĝaj enspezoj?

La reĝo pensas pri oro, spico kaj pri — kortesoj. Li konsideras, taksas, valorigas, kalkulas. Kaj li silentas.

“Kaj se vi dumvoje erarveturus kaj troviĝus en portugalaj akvoj?” aŭdiĝis unu el korteganoj, kiu kun eksterordinara obstino senĉese demandis por konfuzi Magalhaeson. “Portugaloj estus rajtigitaj subakvigi niajn ŝipojn — kaj ni absolute ne povus protesti.”

En tiu ĉi momento intermetis sin Faleiro:

“Nenio simila povas okazi al ni, sinjoroj,” li diris memkonfide.

“Vojerari sur la maro? Kaj krom tio en nekonataj akvoj?” vortatakis lin maljuna admiralo. “Señoro, pardonu al mi mian sincerecon, sed ĉi tion povas diri nur nefakulo! Kiomfoje perdis vojon eĉ la plej famaj marnavigantoj!”

“Jes, ili perdis vojon!” ekflamis Faleiro, kiu jam sentis sin ĝenata per tio, ke li devis tiel longe silenti. “Sed kial ili perdis vojon, sinjoroj? Ĉar ili ne konis mian formulon!”

“Kian?”

“Matematikan!”

“Parolu pli precize, sinjoro!”

“Ĝi estas formulo, kiu ebligas al mi determini kiam ajn precizan pozicion de la ŝipo kaj per tio eviti la vojeraron. Ĝi estas mia eltrovo kaj provizore ankaŭ sekreto,” diris kun triumfa rido la astronomo.

Korteganoj kaj fakuloj interŝanĝis signifoplenajn rigardojn. Se ili akceptus proponon de Magalhaes, ili akirus samtempe ankaŭ eltrovon de la astronomo!

Ili rigardis la junan reĝon. Kion diras al tio Lia Moŝto?

Sed la reĝo lasis ilin paroli kaj silentis plu.

Haro sentis, ke la sekvantaro ekŝancelis. Pro tio li tuj aldonis prete:

“Se eble devus kaŭzi iajn malhelpaĵojn financaj problemoj, nia komerca asocio povus kontribui por granda komandito por kovri la elspezojn.”

En tiu momento ekparolis la reĝo. Ĥevr lerte tradukis.

“Mi dankas vin, sinjoro Haro, pro via oferto. Mi kredas, ke ĝi ne estos bezona.”

Ĉiuj retenis spiron pro streĉa atento.

Haro momente perdis maskon de ĝentila, oferema kaj neprofitema bonfaranto. Lia vizaĝo subite paliĝis, la trajtoj rigidiĝis, lipoj dense kunfermiĝis. La bonkora esprimo de liaj okuloj, per kiu li tiom majstre kaŝis siajn profitemajn planojn, subite malaperis. Lia rigardo havis en si ion rabobestan. Kion signifas vortoj de la reĝo? Ĉu li akceptis proponon de Magalhaes kaj volas kovri ĉiujn elspezojn el la ŝtata trezorejo? Aŭ ĉu li decidiĝis rifuzi la planon?

“Mi dankas ankaŭ vin, sinjoro Faleiro, pro la sciigo pri via eltrovaĵo. Mi estas konvinkita, ke kapitano Magalhaes ne vojerarus eĉ en tiu kazo, se via formulo ne ekzistus.”

La koro de Fernao ekbategis. Ĉu tio signifas antaŭpromeson?

“Sed ĉefe kaj plej multe mi dankas al vi, sinjoro Magalhaes. Mi dankas al vi pro tio, ke vi volas doni en miajn servojn ĉiujn viajn spertojn, vian fidon, vian aŭdacon, vian pionirecon. Via plano —”

Fernao devis kolekti ĉiujn siajn fortojn, por teni sin sur la piedoj. Senvole li kaptis sian gorĝon, ĉar io sufokis lin —

“Via plano plaĉas al mi. Mi kredas, ke la ekspedicio atingos sian celon. Mi disponigos por vi sufiĉan nombron da ŝipoj kaj vi ricevos tiom da maristoj, kiom da ili vi bezonos.”

Fernao senkonscie faris paŝon antaŭen al la reĝo.

“Via Moŝto —” li volis ion diri, sed la vortoj restis en la gorĝo.

“Kapitanoj de ceteraj ŝipoj estos subordigitaj al vi,” daŭrigis la reĝo. “Mi nomas vin admiralo de la ekspedicio.”

La salono ekmurmuris.

Ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ Magalhaes por gratuli al li.

Sed Fernao ne vidis kaj ne aŭdis ilin.

Kiel narkotita li rigardis la junan reĝon, la junulon, kiu en kelkaj sekundoj decidis pri lia revo.

Li liberiĝis el la rondo de gratulantoj kaj iris al la reĝo. Vivo instruis Fernaon esti hardita. Li scipovis kiel viro toleri maljustaĵojn, humiligon, batojn kaj li ne sciis, kio estas larmoj.

Sed ĉi tie subite falis en lian vojon feliĉo. Li estis konfuzita per ĝia senmezurebla kvanto. Liaj okuloj malsekiĝis.

“Via reĝa Moŝto,” li denove provis esprimi iel dankemon, kiu plenigis lian internon. Sed li estis tiom kortuŝita, ke li diris nur kvar vortojn:

“Mi dankas al vi.”

Poste li rapide kliniĝis kaj kisis manon de la reĝo.