Preparoj
Ŝajnis, ke aŭdienco ĉe reĝo signifis gravan ŝanĝon en vivo de Magalhaes.
La unua hela kaj varmiga radio estis kontrakto, “kiun faris Lia reĝa Moŝto kun Magalhaes kaj Faleiro pri malkovro de insuloj, sur kiuj kreskas spico”. Haro ne estis en la kontrakto eĉ menciita. La reĝo volis kovri ĉiujn elspezojn al hispana ŝtata trezorejo, tial la nederlanda komercisto foriris el scenejo de la dramatika ludo kaj nur sekreta kaj kun intereso observis, kiamaniere la aferoj evoluos plu. Ambaŭ amikojn li certigis per sia helppreteco, se ili eble iam bezonus ĝin.
Kopio de la kontrakto estis enmanigita al Magalhaes kaj Faleiro.
Fernao komencis tuj legi. La liniojn, kiuj lin precipe interesigis, li legis kelkfoje:
“... Ĉar vi, Ruy Faleiro kaj Fernao Magalhaes, kavaliroj portugalaj, intencas eniri miajn servojn, mi ordonas al vi, ke vi en teritorioj, kiuj estas sub Nia suvereneco, en oceano serĉu insulojn, kontinenton, multekostan spicon kaj aliajn objektojn, el kiuj Ni kaj Nia lando profitus.
... Feliĉe sur oceano naĝu kaj en limoj de Niaj teritorioj diligente malkovradu. Ĉar estus maljusta, se aliaj vian vojon krucigus kaj Vi penus vane ĉi tiun entreprenon efektivigi, estas Mia volo kaj Mi promesas, ke Mi al neniu en venontaj dek jaroj permesos per la sama vojo kaj en la samaj teritorioj aranĝi esploran ekspedicion.
... Por la servoj, kiujn Vi al Ni faros, por pligrandigo de la reĝa potenco, per penoj kaj danĝeroj, kiujn Vi travivos. Vi ricevos rekompence dudekonon da enspezoj kaj profitoj el ĉiuj landoj kaj insuloj, kiujn Vi malkovros, kaj krom tio rangon de regentoj en ĉi tiuj landoj kaj insuloj por Vi kaj por Viaj filoj kaj heredontoj por eternaj tempoj.
... Kaj por ke Vi povu supre diritajn aferojn pli bone fari kaj por ke la entrepreno estu pli bone certigita. Ni diras al Vi, ke Ni disponigos al vi kvin ŝipojn: du po 130 tunoj, du po 90 kaj unu po 60 tunoj. La ŝipanaron, nutraĵojn kaj kanonojn ekipitajn por du jaroj. 234 personojn, kapitanojn, ŝipgvidistojn kaj marajn objektojn, kiujn oni bezonos por ripari ŝiparon, kaj homojn ankoraŭ alie bezonajn.
... Tion Ni promesas al Vi kaj donas Nian reĝan vorton, ke Ni Vin protektos laŭ tio, kio estis supre dirite, kaj kun tio Ni donas al Vi ĉi tiun leteron en Valladolido la 22-an de marto 1518.”
Fernao kontente ridetis. Oni memoris ĉion: celon de la vojaĝo, forigon da la eventualaj rivaloj, kunmetiĝon de la ekspedicio.
Ankaŭ la rekompencon oni ne forgesis. La kontrakto garantias al Magalhaes kaj al liaj heredontoj riĉecon kaj belsonan titolon. Fernao scias, ke ĉi tiu punkto de la kontrakto estas vualita per nebulo de la necerteco ankaŭ en tiu kazo, ke li finigos la naĝon sukcese. Ĉu ne havis similan kontrakton kun regnestroj de Hispanujo ankaŭ Kristoforo Kolumbo? Kaj ĉu ne estas ĝuste Valladolido, kiu estis atestanto de la mizera fino de lia vivo? La granda malkovrinto revenis el unu el siaj vojaĝoj en katenoj, kiujn li pli poste pendigis sur la muron de sia malriĉega loĝejo. Li mortis en mizero, forpuŝita de reĝo Ferdinando kaj preskaŭ forgesita de la mondo.
Favoro de la reĝoj estas malcerta kaj ŝanceliĝema kaj ĝi povas perdiĝi kiel matena roso. La favoron de reĝoj oni ne povas rigardi kiel firme validan, eĉ se ĝi estus centfoje enkorpigita en la kontrakton!
Kaj tamen Fernao ridetis.
La skribaĵo enhavas precizajn indikojn pri la ekspedicio — kaj ĉi tiun certecon jam neniu nuligos! Magalhaes denove ekveturos sur la maron!
Kiam estis kontrakto subskribita, alportis reĝa oficisto al Magalhaes sufiĉe grandan monsumon. Tiu samtempe komunikis al Magalhaes, ke li ekde nun ricevados regule salajron de admiralo.
La sciigo venis kiel vokita, ĉar Fernao estis laŭ financa flanko jam preskaŭ elĉerpita.
Baldaŭ poste estis Magalhaes kaj Faleiro invititaj al Saragosa, kien translokiĝis la reĝa kortego.
“Kion ili volas de ni?” demandis Faleiro.
“Eble temas ankoraŭ pri ia aldono de la kontrakto,” opiniis Magalhaes.
Neniu aldono de la kontrakto nek io simila. La reĝo nur volis montri al hispana popolo, kiel firme li kredas la sukceson de la grandioza vojaĝo. Kiom neskueble li konfidas al la viroj, kiujn li komisiis per ĉi tiu tasko. Ĉu ili estas nekonataj fremdlandanoj? Ili ne estos tiaj!
Kun nevidata pompo ŝatis Magalhaes kaj Faleiro proklamitaj kiel hispanaj kavaliroj. Kavalirigis ilin mem reĝo.
Kio mankis al Fernao por plena feliĉo? Lia plano estis aprobita kaj akceptita. Materialaj zorgoj estis forigitaj. Sensignifa enmigrinto fariĝis hispana kavaliro.
Kaj tamen io mankis al li por plena feliĉo: Beatrice. De tago al tago kreskis lia amo al ŝi. Natura fiereco retenis lin ĝis nun peti pri ŝia mano. Kion li povis alporti al ŝi por pliagrabligo de ŝia vivo? Sed nun — kiel admiralo —
Beatrice malatentis riĉecon kaj ankaŭ titolon. Fernao gajnis ŝiajn simpatiojn ekde la unua renkontiĝo. Li estis tute alia ol ŝiaj ceteraj konatoj. Ŝi estimis lin pro lia instruiteco. Al ni plaĉis liaj modesteco kaj simpleco. Ŝi admiris lian persistemon. Pro tio ŝi volonte fariĝis lia edzino.
Sed jam komencis aperi ankaŭ malagrablaĵoj.
Al hispana kortego venis ambasadoro el Portugalujo. Li baldaŭ aŭdis pri Magalhaes kaj li ne intencis pasive kaj senfare akcepti la fakton, ke Hispanujo volas priŝteli Portugalujon pri ĝia profitema komerco kun spicoj.
Estis lerta kaj sperta ambasadoro. Li scipovis esti perfida, flatruza, mistera, minaca, danĝera. Li scipovis sekvi sian celon.
Ĉu vi aŭdas, Fernao, kiel li kalumnias vin apud reĝa kortego? Kun kia troigo li disvastigas ĉiujn klaĉaĵojn, kiuj cirkulis pri vi en Lisbono? Kiel li avertas altrangajn oficistojn antaŭ la konfido, kiu estis al vi ĝis nun dediĉita?
Agu rapide, Fernao! Vi estas plene ĉirkaŭita de envio. Ĉu vi rememoras Gomezon? Ĉu vi rimarkas la rigardojn, per kiuj sekvas vin diversaj altranguloj? Jes, ankaŭ la plej superaj oficistoj envias al vi gloron kaj riĉecon, kiujn garantias al vi la reĝa kontrakto! Agu rapide, Fernao, via ekspedicio povus esti malebligita per ia malhonesta perfido!
Sed la reĝo jam plenumis unuan parton de sia promeso. Li sendis en la havenon de Sevilo tri karavelojn, kiuj estis riparotaj por ekspedicio de Magalhaes.
Fernao kontrolis ilin kaj li konsterniĝis pro ties mizera stato. Ili estis malnovaj kaj kadukaj ŝipetaĉoj, kun kiuj povus veturi sur la maron nur homo ne respondeca aŭ frenezulo.
Li informis pri tio la reĝon. Respondo venis baldaŭ. La reĝa oficejo komunikis al li, ke nun oni ne povas eĉ pensi pri konstruo de novaj ŝipoj. Li riparu tion, kio estas al lia dispono.
Hinda Ofico dungis metiistojn, kiuj komencis ripari. Truoj estis zorgeme ŝtopataj, direktitaj kaj putrokadukaj lignotabuloj anstataŭigitaj per novaj, ĉiuj ŝipoj solide peĉumataj. Laboroj rapide progresis. Magalhaes povis esti kontenta, ĉar li travivis tumulton, kiun li tiom ŝatis.
Jen nova malhelpaĵo. Lia kunulo Faleiro, kiu devis esti por li apoganto, konsilanto kaj helpanto, fariĝis por li ŝarĝo. Ekde tiu tempo, kiam ilia propono estis akceptita, fariĝis kun li granda ŝanĝo. Ĉie li proklamis, ke komandanto de la ekspedicio estas li. Li intermetis sin en rajtojn de Magalhaes kaj komencis ĉie ordoni.
Ĝis kiam lia memkonfido estis sendanĝera kaj lia gloravideco limiĝis je nuraj vortoj kaj je bagatela plialtiĝo de propra persono, Fernao silentis. Sed kiam laborintoj laŭ ordonoj de Faleiro plenumis malbone kelkajn laborojn, li tuj intervenis. Akcente li rememorigis la astronomon, ke tio estas aferoj, kiujn li ne povas kompreni, tial li lasu agi Fernaon.
“Neniam!” eruptis ofendite Faleiro. “Neniam mi submetiĝos al vi! Tion mi scias: vi volus forŝovi min flanken por enpoŝigi ĉiun profiton kaj gloron sola! Sed mi ne permesos, ke vi priŝtelu min! La unua komandanto estas mi kaj vi faros, kion mi ordonos!”
Magalhaes atente rigardis la astronomon. Ĉu estus iom da vero en la paroloj, kiujn li aŭdis pri li en Lisbono? Ĉu li estus tamen iom perpleksigita? Faleiro ja estis ĉe la aŭdienco kaj aŭdis, kiu estis komisiita per supera komando super la ekspedicio!
Fernao kapablis kompreni malfeliĉon de aliaj homoj. Kaj pro tio ankaŭ nun, kiam al li ŝajnis, ke Faleiro ne estas tute en la ordo, li retenis akrajn vortojn, kiuj jam jam volis elsalti el lia buŝo. Anstataŭ tio li diris milde:
“Ni ne disputos, sinjoro Faleiro. Vi prizorgos la ĉielon, mi la maron. Kaj kio la priŝtelon koncernas — vi havas ja tion en la kontrakto skribita nigre sur la blanka tiel kiel mi.”
Sed Faleiro iradis plu inter laboristojn, diskreditigis aŭtoritecon de Fernao kaj pligrandigis siajn meritojn pri la tuta entrepreno.
Magalhaes povis sendanĝerigi lin. Li povis skribi al la reĝo, ke la astronomo estu revokata al la reĝa kortego aŭ ien, nur ke li ne prokrastu la preparojn. Sed li ne volis ĝeni la reĝon kaj tiamaniere malkaŝi, ke inter projektantoj de la ekspedicio estas miskomprenoj.
Cetere laboristoj baldaŭ ekkomprenis, kiu estas vera komandanto. Kelkaj ordonoj de Faleiro sufiĉis por konvinkigi laboristojn, ke tiel ordoni povas nur homo, kiu absolute ne komprenas konstruojn de la ŝipoj. Tial, se li denove ordonis ion fari, ili kompleze kapjesis, sed ili laboris laŭ deziro de Magalhaes. Tio estis la ĉefa kaŭzo, kial Magalhaes ne intervenis.
Plej multe da zorgoj havis Magalhaes akceptante maristojn. Se li estus veturonta al Azoroj aŭ ien en Afrikon, li havus baldaŭ la bezonatan nombron. Sed kien veturos ĉi tiu ekspedicio? Laŭdire al Molukoj. Kiamaniere ĝi volas atingi ilin, se Molukoj estas okupataj de Portugaloj? Kaj kiel povas havi intereson pri ekfloro de Hispanujo fremdlandano? Ĉu liaj intencoj estas honestaj? Ĉu li ne volas nur ellogi la hispanajn ŝipojn kaj maristojn en fremdajn akvojn kaj tie transdoni ilin kiel oferojn al portugalaj militŝipoj?
Similaj voĉoj de malkonfido aŭdiĝis ne nur en Sevilo, kie estis la ŝipoj riparataj, sed ankaŭ en Hinda Ofico, ja eĉ apud reĝa korto.
Magalhaes mem ekaŭdis multon en haveno, ceteron oni diris al li en familio de Barbosa.
Malbonhumorigita, sed des pli necedema li daŭrigis preparajn laborojn.
Dum dungado de maristoj aperis plua malfacilaĵo: inter petantoj estis multaj fremdlandanoj, precipe Portugaloj.
Fernao estis ĉe elekto tre severa. Li konsideris korpan hardecon kaj maristan spertecon. La naciecon li malatentis. Tiel okazis, ke krom Hispanoj troviĝis en la ŝipanaro Portugaloj, Italoj, Francoj, Holandanoj kaj aliaj.
Tio kaŭzis novan ondon da suspekto. Komandanto de 1a ekspedicio certe havas malpurajn intencojn, se li akceptis tiom da siaj samlandanoj!
Fernao sciis, ke nun traktas pri ĉio. Li estis decidita batali kaj venki. Kaj pro tio li estis laŭ neceso komandanto, oficisto, ĉarpentisto.
Unu vesperon, kiam li sidis en akcepta oficejo kaj kontrolis liston de maristoj, iu ekfrapis.
“Pardonu, sinjoro Magalhaes,” aŭdiĝis la alveninto kaj dolĉete ridetis. “Mi ne sciis, ke vi ankoraŭ laboras. Alie mi ne kuraĝus —”
“Kion vi deziras?” interrompis lin Fernao.
“Permesu, ke mi prezentu min al vi. Mi estas Alvarez, ambasadoro de la reĝo Manuelo la Granda. Kaj mi venas rilate certan aferon... vi espereble antaŭsentas, kion mi opinias.”
“Ne.”
“Temas pri via vojaĝo, sinjoro Magalhaes.”
“Mi ne komprenas, kian intereson vi povus havi.”
“Ho, elementan intereson, kredu tion! Kaj ne nur mi, sed ankaŭ Lia Moŝto — via reĝo Manuelo la Granda.”
“Mia reĝo?” rediris Magalhaes. “Tio estas eraro, sinjoro. Se vi havas nenion alian, ni povas finigi la debaton.”
“Pardonu — permesu nur momenton,” ne lasis sin rifuzi la ambasadoro. “Vi certe scias, kian domaĝon por Portugalujo kaŭzus via sukcesa vojaĝo. Kaj ĉu vi almenaŭ iomete ne bedaŭras la priŝtelitan patrujon?”
“Vi uzas tro fortajn vortojn, sinjoro ambasadoro. Do antaŭ ĉio: temas pri neniu ŝtelo —”
“Nu bone,” konsentis kompleze la ambasadoro. “Kaj poste?”
“Kaj poste? Vi menciis la patrujon. Vi scias, ke mi ĝin perdis. Kaj vi certe scias tre bone, dum kiaj cirkonstancoj tio okazis.”
“Jes, oni parolis pri tio. Sed, mi petas vin, eble vi ne volus el momenta kaprico de Lia Moŝto konkludi tiel gravegajn rezultojn?”
“Tiu kaprico daŭris jarojn.”
“Ĉion oni povas rebonigi,” aldonis vigle Alvarez. “Se vi rezignos ĉi tie la komandon kaj revenos Portugalujon, Lia reĝa Moŝto jam trovos rimedojn, kiel rekompenci ĉiujn viajn suferojn.”
“Mi havas sufiĉe da fantazio por imagi al mi, kio atendus min en Portugalujo.”
“Ne estu tiom necedema kaj malkonfidema kontraŭ Lia Moŝto, kiu volonte bonvenigos vin en siaj servoj.”
“Portugala kortego preparis por mi jam tro multajn trompojn. Plua persvado estas superflua.”
Sed la ambasadoro estis bonega servulo de sia regnestro. Li faris mienon, kvazaŭ li ne estus aŭdinta la frazon de Magalhaes, kaj komencis denove:
“Mi zorgas nur pri via bono, sinjoro Magalhaes. Vi absolute ne scias, kiom minacota estas via ekspedicio.”
“Pro kio?” eruptis Fernao.
“Pro ĉio! Flanke de la naturo kaj ankaŭ fare de homoj! Vi ĵetas vin en entreprenon, kiu estas predestinata al pereo. Vi veturas en nekonaton, kie vin atendas multaj danĝeroj. Vi volas veturi plue, ol veturis Kristoforo Kolumbo. Ĉu vi forgesis liajn suferojn? Kaj kion signifis liaj suferoj kompare al tio, kio atendus vin!”
Fernao silentis. La ambasodoro vidis en tio unuan paŝon al sia venko. Li fervore daŭrigis:
“Kaj jen — kiajn ŝipojn oni donis al via dispono! Oni rakontas, ke ili taŭgas nepre al nenio! Kaj maristoj estas suspektemaj kontraŭ vi. Mi mem aŭdis kelkajn debatojn, kiuj estus kapablaj timigi eĉ la plej kuraĝan komandanton. Mi scias, ke vi estas aŭdaca. Sed komprenu: Kiom valoras aŭdaco kontraŭ perfido?”
“Mi estas preparita al ĉio. Kaj mi scipovas likvidi tion.”
“Hm... sed tamen ekzistas aferoj, kiujn vi ne sukcesos likvidi!”
“Ekzemple?”
“Ekzemple... ni diru... tia surpriza atako sur la maro —”
“Ĉu tio signifas minacon?”
“Gardu Dio!” forpelis suspekton Alvarez. “Tion mi diris nur tiel — simple — nu, venis ideo al mi!”
“Ankaŭ kun tio mi kalkulas, sinjoro ambasadoro,” diris Fernao kaj li elbuŝigis la vortojn malrapide, kun okulfrapanta akcento. “Vi povas komuniki, ke mi preparos min por ĉio.”
“Sed kion mi komuniku? Al kiu?” mienis konsternite Alvarez. “Mi volis nur atentigi vin je ĉiuj eventualaĵoj.”
“Koran dankon por via afablaĵo. Sed nun vi certe pardonos min, mi devas ankoraŭ daŭrigi mian laboron.”
Alvarez ekkomprenis, ke antaŭ li staras granita roko. Li kolere forlasis oficejon de Magalhaes kaj rapidis en la urbon.
Malamikaj elementoj daŭrigis senlace. Paroloj pri perfidemaj intencoj de Magalhaes akiris komprenon.
Preparaj laboroj progresis en sufokiga atmosfero.
Kiam estis riparata flaga ŝipo, Magalhaes ordonis pentriston, ke li ornamu ĝin per lia familia blazono kaj per hispana flago.
Scivoluloj observis la arĝentan kampon kun tri ruĝaj strioj kaj mirigite demandis:
“Kion vi pentras, sinjoro?”
“Vi ja vidas! Blazonjn!”
“Kiajn blazonojn?”
Neniu sciis. Ili komencis konjekti:
“Tio estas versimile io el Portugalujo!”
“Povas esti, ke ni oni vidis nenion similan.”
“Ĝi estas certe el Portugalujo! Vi ja scias, ke admiralo estas Portugalo!”
“Tiu aroganteco! Li estas ankoraŭ en Hispanujo, kaj jam li malkovras kartojn!”
“For kun la entrudinto!” aŭdiĝis sibla voĉo.
Magalhaes aŭdis la emociitajn ekkriojn. Li rapidis al la ŝipo.
“Kion vi deziras?” li ektondris.
Kolerigita amaso por momento ŝanceliĝis. Sed tujsekve eksonis el la aro da homoj:
“For kun ĉi tiuj blazonoj!”
“Ili estas blazonoj de mia familio. Neniu rajtas ordoni al mi ĉi tie!”
“Jen rigardu lin, friponon! For kun li!” akre kriis denove tiu sibla voĉo.
Magalhaes ruĝiĝis.
“Kiu estas fripono?”
En tiu momento intervenis haveno-oficisto.
“Sinjoro, forigu la blazonojn!” li postulis.
“Kiarajte vi kuraĝas postuli de mi ion similan?”
“Laŭ rajto de reĝa oficisto.”
“Tia estas ankaŭ mi!”
“Ne ŝajnas —!”
“Sinjoro —!”
“Superfluaj paroloj! Mi ordonas al vi, ke vi forigu la blazonojn!”
“Al mi ordonas nur la reĝo!”
“Do vi ne obeos?”
“Ne!”
“Bone! Respondeca por sekvoj estas vi mem!”
La oficisto fajfis. Alkuris helpantoj, kiuj volis plenumi ordonon de sia estro.
Magalhaes kun parto da maristoj baris al ili vojon al ŝipo. Sed la aro da Hispanoj ĵetegis sin kontraŭ lia grupo kun sovaĝaj krioj de kolero kaj malamego.
“Senarmigu ilin!” kriis la oficisto.
Plejmulto da maristoj lasis sin senreziste senarmigi. Nur kelkaj defendis sin. Unu estis grave vundita.
Furiozaj atakantoj enpenetris la ŝipon kaj neniigis la blazonojn. Ekscitita Magalhaes foriris en Hindan Oficon. Tie jam oni sciis pri la incidento. Ili bonvenigis lin rigide kaj sindetene.
“Tion vi ne devis fari, sinjoro!”
“Mi rajtis,” respondis en la sama tono Magalhaes. “Mi ne venis ĉi tien por aŭskulti viajn riproĉojn. Mi skribos pri ĉi tiu afero al Lia reĝa Moŝto mem. Sed mi venas por atentigi vin, ke dum tiaj cirkonstancoj ni devos la entreprenon plirapidigi.”
“Ni faras ĉion, kio estas en niaj fortoj. Kaj kio estas al ni ordonita.”
“Tio ne estas vero!”
“Sinjoro, moderiĝu!”
“Al vi estis ordonite, ke vi ekspedu kvin ŝipojn — kaj mi havas nur tri!”
“Certe, certe,” ridetis altranga oficisto. “Tio estis al ni ordonita, vi pravas. Bedaŭrinde ekzistas dekretoj kaj ordonoj, kiuj ne estas plenumeblaj.”
“Kaj ĉu scias pri tio Lia Moŝto?”
“Kompreneble! Sed en ĉi tiu afero li ankaŭ ne povas ion fari!”
“Tion mi ne komprenas,” diris embarasita Fernao. “Laŭ mia scio en ĉiuj landoj ordonoj de la reĝo estas plenumataj fidele kaj konscie... Ĉi tio, kion mi aŭdas, estas por mi novaĵo.”
“Ankaŭ ĉe ni oni plenumas la ordonojn de Lia reĝa Moŝto fidele kaj konscie, sinjoro,” la rideto de oficisto fariĝis netolerebla, “sed nur tiam, kiam estas — en la ŝtata trezorejo mono.”
“Per aliaj vortoj — la pluaj ŝipoj ne estos al mi disponigitaj?”
“Mi tre bedaŭras, sinjoro admiralo, sed vi divenis ĉion.”
La kapo de Fernao turniĝis. Do tiel aspektas la afero! Hispanujo jam ne posedas sufiĉe da mono por povi realigi lian ekspedicion! Pro tiu kaŭzo estis al li donitaj nur tri ŝipoj! Pro tiu kaŭzo estas salajroj pagataj tiom malregule! Pro tiu kaŭzo li devis tiom klopodi, se li volis ricevi permeson por ĉiu pli granda riparo!
Ĉu li falos antaŭ la celo?
Kun pezaj pensoj li forlasis la Hindan Oficon.
Apud la enirejo staris grupo da soldatoj. Ilia komandanto celdirektis al Magalhaes.
Fernao rememoriĝis pri Kolumbo kaj liaj katenoj. Ĉu la historio ripetiĝas? Ĉu la soldatoj iras aresti ankaŭ lin?
La oficiro salutis Magalhaeson kaj diris:
“Sinjoro admiralo, mi prezentas min kiel komandanto de via persona gardo.”
“Ĉu mia — persona gardo?” ne komprenis Magalhaes.
“Jes. Lia Moŝto ordonis fari gardon, kiu garantios vian sekurecon.”
Sur la vizaĝo de Fernao aperis stranga rideto. Se la reĝo estus jam informata pri la hodiaŭa okazintaĵo, bone, li povus kompreni tion. Sed la reĝo estas en Barcelono —
La oficiro vidis, ke li devos klarigi la aferon:
“Lia reĝa Moŝto ricevis sciigon, ke vi estas — mortigota.”
“Mi? Kial? Kaj de kiu?”
“Detalojn mi ne konas. Mi plenumas nur la ordonon.”
“Nu, bone...,” respondis malrapide Magalhaes. Ne estis por li malfacile diveni, kie povis naskiĝi tiaj fiintencoj.
Ekde tiu tago li aperis sur la strato ĉiam en akompano de soldatoj. Komence li ne povis konformiĝi kun tio. Sed poste li konsciiĝis, ke la reĝo tiamaniere montras sian zorgon pri li. Do nur akompanu lin la gardo! Tiuj eternaj klaĉemuloj almenaŭ vidos, al kiu estas favora ilia regnestro!
Sed kion fari kun neriparitaj ŝipoj?
La malhelpaĵoj estis tiom grandaj, ke la entrepreno versimile ne sukcesus, se ne intervenus Haro.
La holanda komercisto post aŭdienco apud la reĝo malaperis sen postsignoj, sed ne entute. Li ne intencis lasi elmanigi al si grasan predon, kiun li antaŭsentis en la ekspedicio de Magalhaes. La reĝo ja proklamis, ke Hispanujo pagos ĉiujn elspezojn, sed tio ne erarigis Haron. Li konis la ekonomian situacion de Hispanujo kaj ĝuste supozis, ke venos la tempo, kiam oni bezonos lin. En ĉiuj signifaj urboj de Pirenea duoninsulo li havis komercagentojn, kiuj sendadis al li rapidajn kaj seriozajn informojn. Kun kreskanta intereso li atente sekvis financajn malfacilaĵojn de juna hispana reĝo. Kaj ju pli grandaj ili estis, des pli ĝojigite Haro frotis al si la manojn, des pli fervore li kalkulis, kion li povos per la ekspedicio profiti. Li estis spekulaciema, se li scipovis ne entrudiĝi. Kaj kiel plej grandan sian preferon li taksis tiun, ke li konis arton agi en la ĝusta tempo.
Li aperis apud reĝa kortego ĝentile, kun hejmeca memkomprenebleco. Laŭdire li aŭdis, ke riparo de ŝipoj destinitaj por la ekspedicio ne povas esti finita pro la neantaŭvidata manko de mono. Li komprenas la situacion kaj volonte helpos. Holandaj dukatoj estas por la hispana regnestro je libera dispono.
La helpo de Haro estis danke akceptita.
Rapide estis havigitaj mankantaj karaveloj. La ekspedicio estis kunmetita jene: La flaga ŝipo, sur kiu veturos Magalhaes, ricevis nomon Trinidado. Ĝi ja ne estis plej granda, sed plej rapida. Ceteraj ŝipoj nomiĝis San Antonio, Concepcion, Viktorio kaj Santiago.
En la haveno ekregis denove vigla vivo. La ŝipoj estis provizitaj per nutraĵoj, ekipaĵoj kaj varoj destinitaj por interŝanĝado.
La ĉefa nutraĵo konsistis el longdaŭraj biskvitoj, da kiuj oni surŝipigis preskaŭ 300 tunojn. Da vino kunprenis la ekspedicio 417 sakojn, 253 barelojn kaj 508 botelojn. Krom tio estis deponitaj en la subferdeko 200 bareloj da sardeloj, pli ol 20 centkilogramoj da sekigitaj fiŝoj, 57 centkilogramoj da saligita viando, pli ol 11 tunoj da fromaĝo, 21 centkilogramoj da sukero, 20 tunoj da vinagro, 250 faskojn da ajlo, 100 faskojn da bulbo, 20 centkilogramoj da vinberaro, 54 centkilogramoj da mielo, 3 centkilogramoj da rizo, provizoj da faruno, da faboj, da pizo, da lento, da salo, da mustardo, da figoj kaj migdaloj. En unu ŝipon estis alportataj eĉ sep vivantaj bovinoj kaj tri porkoj.
Krom tio kompreneble kupraj kaldronoj, potoj, tranĉiloj, 50 centkilogramoj da kandeloj, 89 lucernoj, 40 ŝarĝveturiloj da ligno, marteloj, pendŝlosiloj, fero kaj ŝtalo, hakiloj, tenajloj, boriloj, hakfosiloj, landkartoj, medikamentoj, papero, matoj, dek kvin puraj libroj por enskriboj —
Riĉe oni memoris ankaŭ je milita ekipo. Provizoj da militista materialo plej bone atestis pri la konkeremaj celoj de Hispanoj. La ekspedicio posedis pli ol 60 kanonojn, 50 centkilogramojn da pulvo, ferajn kaj ŝtonajn kuglojn por kanonoj, 100 kirasojn kun helmoj, 100 surbrustajn kirasojn, 60 ŝtonĵetilojn kaj 4 300 sagojn, 200 rondajn ŝildojn, 1 140 lancojn, 120 ĵetlancojn, 1 000 halebardojn, 200 piklancojn, 50 kornojn, en kiujn oni donadis pulvon por kanonoj, 150 ulnojn da meĉo kaj katenojn por manoj kaj kruroj —
Oni elspezis por la tuta ekspedicio preskaŭ 9 milionojn da maravedoj. El ĉi tiu sumo estis aĉetita por 1,600 000 maravedoj la varoj servontaj por intermanĝo kun indiĝenoj: montoj da kotonŝtofoj en la plej okulfrapaj koloroj, tolaĵoj, ĉapoj, tabako, vitraj kugletoj kun koraloj, speguletoj kaj kombiloj, sonoriletoj, fiŝhokoj, tranĉiloj —
Magalhaes ofte ne sciis, kion fari pli frue. El la tempo, kiam li vivis sur la maro, li sciis, ke kiu ajn forgesita bagatelaĵo povus signifi minacigon de la ekspedicio. Li estis tro konscia kaj tro singarda ol komisii per kontrolo de deponataj provizoj iun alian. De la frua mateno ĝis la nokto li estis en la haveno. Li kontrolis la ricevitajn varojn kun la listoj, denove kaj denove li sumigis kolorojn da ciferoj, hazardelekte li malfermis sakojn kaj pakaĵojn, li esploris kvaliton, li gustumis — — —
Ankaŭ la ŝipanaro estis ankoraŭ kompletigata.
Iam aliĝis por servi sur la ŝipoj du maristoj. La pli juna estis al Magalhaes iomete konata. Sed li povis peni kiel ajn, li ne estis kapabla rememorigi al si, kie li vidis lin.
Fernao volis post malagrablaj spertoj malebligi la superfluajn kalumniojn kaj eternan suspektadon, pro tio li limigis nombron de fremdlandanoj al mininuma nombro. Tial lia unua demando estis:
“Ĉu vi estas Hispano?”
“Ne, Portugalo,” respondis la pli juna.
Denove Portugalo! Estas vero, ke ili estas la plej kapablaj maristoj kaj estas eble konfidi ilin. Sed li akceptis jam tridek da ili! Ĉu li ankoraŭ pligrandigu nombron da ili?
“Via nomo?”
“Juan Serrao.”
Fernao rapide leviĝis de sur la seĝo.
“Ĉu vi estas eble — la frato —?”
“Jes, sinjoro admiralo,” ridetis la maristo. “Francisko al ni ofte rakontis pri vi.”
“Ho! Tial vi ŝajnis al mi iel konata! Bonvolu sidiĝi! Kaj rakontu! Ĉu vi scias ion novan pri Francisko?”
“Li vivas ankoraŭ ĉiam sur Molukoj kaj fartas tre bone. Mi estus tre feliĉa, se mi sukcesus helpe de via ekspedicio viziti lin.”
“Tio estas memkomprenebla!”
Juan Serrao estis ja juna, sed li havis grandajn maristajn spertojn. Sur la ŝipoj li estis oficiro. Magalhaes estis tre ĝojigita, ke li gajnis lin. Li havos almenaŭ iun, kiun li povos senrezerve konfidi.
Nur poste li turniĝis al la dua maristo.
“Kaj vi, sinjoro?”
“Oni nomas min Garcia, sinjoro admiralo,” ektondris en malgranda oficejo respondo, dirita per forta baritono. Ĉiu vorto eksonis, kvazaŭ en vasta kaj duonmalplena magazeno falus pezega kesto. “Mi estas Hispano kaj mi vivis surmare kun Juano. Mi ankaŭ tre volonte aliĝus.”
Magalhaes kritikeme rigardis lin. Garcia estis iomete pli maljuna ol Serrao kaj ankaŭ je kapo superigis lin. Grandega, larĝa staturo, netrapenetrebla praarbaro da densaj haroj, bronze sunbrunigita vizaĝo, anstataŭ okuloj ardaj kaj lumbrilantaj karbetoj, manoj kiel ŝoveliloj. Kun ĉi tiu ekstera bildo de kruda forto estis en akra kontraŭstaro milda kaj bonkora, kvazaŭ infana rido, kiu malkaŝis du vicojn da sanaj kaj blanke brilantaj dentoj.
“Kio vi estis sur la maro, sinjoro Garcia?”
“Mi laboris en la magazeno. Transporti kaj ordigi la kestojn, tio ne kaŭzas al mi malhelpaĵojn.”
“Tion mi volonte kredas,” ridetis Magalhaes kaj li denove rapide taksis ursan forton de Garcia. “Vi estas akceptita.”
Apenaŭ Magalhaes adiaŭis ambaŭ novajn anojn de la ekspedicio, venis en la oficejon lia bofrato Duarte Barbosa.
“Fernao, intervenu kontraŭ Faleiro pli frue, ol estos malfrue!” li vokis ekscitita.
“Kial? Ĉu io okazis?”
“Fernao, li sendube jam tute freneziĝis. Li sidas en la gastejo kun la maristoj kaj rakontas al ili, ke vi estas tute nekapabla kaj ke sen lia helpo la ekspedicio certe fiaskus. Li asertas, ke nur li konas la pozicion de vetureblo tra amerika kontinento kaj se li ne alkondukos vin tien, tuta ŝipanaro mizere pereos. Maristoj kredas lin kaj komencas timi pri la vojaĝo. Se la afero progresos tiamaniere plue, almenaŭ duono de la ŝipanaro rifuzos veturi.”
Magalhaes malsereniĝis. Li sciis jam de longe, ke Faleiro fariĝis lia mortinsida malamiko, ke la gloravido malheligis lian cerbon. Ĉu li ekvojaĝu kun frenezulo, kiu povus demoraligi la ŝipanaron per siaj terurigaj profetaĵoj? Ĉu li minacigu la ekspedicion per sia netaŭga respektemo?
Li energie decidiĝis. Li skribis al la reĝo pri la diskreditema agado de Faleiro kaj postulis lin, ke al astronomo estu malpermesata partopreno en la ekspedicio.
La reĝo tuj plenumis lian peton.
En ĉi tiujn tempestajn tagojn eklumis radio de milda feliĉo. Al geedzoj de Magalhaes naskiĝis filo Rodrigo. Fernao tre ŝatus dediĉi sin pli multe al la familio, sed tio ne estis ebla. En lian vojon stariĝis novaj kaj novaj malhelpaĵoj, kiuj ne permesis eĉ momenton de trankvilo kaj ripozo.
La Hinda Ofico cedis al kalumnioj de la portugala ambasadoro, kiu nigrigis Magalhaeson, kie li nur povis. La malkonfido kaj suspekto fariĝis pli forta. Ne, ne estas eble kredi tiun enmigrintan Portugalon! Estas necese ĉirkaŭigi lin per homoj fidindaj kaj sindonaj al la reĝo!
Pro tio laŭ konsiloj de Hinda Ofico la reĝo dekretis kapitanojn de la ŝipoj sen informi Magalhaeson. Ili estas hispanaj hidalgoj, kiuj ne amas admiralon. La kapitano de San Antonio estas Cartagena, de Concepcion Queseda, Mendoza gvidos Viktorion. Kiel oficiro de Antonio estas destinita Gomez, homo, kiu havis la saman planon kiel Magalhaes.
La ŝipo Santiago restis dume sen la komandanto. Tiamaniere volis la Hinda Ofico la ekspedicion kiel eble plej malproksimigi. Estas bona ĉiu tago, kiun ili akiros. Eble Magalhaes faros ion senpripensitan kaj li estos senigita je la rango de admiralo!
Jam estis fiksita la tago por forveturo, sed la kapitano ankoraŭ ne estis nomita. Anstataŭ tio la Hinda Ofico invitis Magalhaeson kaj superŝutis lin per riproĉoj.
“Sinjoro Magalhaes, kial vi ne sekvis la ordonon de la reĝo?” vortatakis lin la oficisto.
“Bonvolu paroli konkrete,” respondis Magalhaes. “Kiun ordonon?”
“Jen vi havas skribite klare, ke vi rajtas akcepti maksimume kvin eksterlandanojn, sed vi havas ilin okdek du! Kiel vi klarigos tion?”
“Mi konsideris sukceson de la ekspedicio. Pro tio mi elektis nur bravajn maristojn, malatentante ties naciecon.”
“Strange, ke ĝuste tiom da Portugaloj estis bravaj!” ridetis malice la oficisto.
“Portugalujo estas lando de maristoj, sinjoro!”
“Do laŭ via opinio Hispanujo ne estas surmara potenco?” rigardis lin la oficisto de sub duonfermitaj palpebroj kaj liaj mokemaj okuloj diris: Jam vi estas, friponeto, en la kaptilo!
Sed Magalhaes ne lasis sin koleriĝi. Trankvile kaj decide li respondis: “Jam dum unua aŭdienco apud la reĝo Karolo mi diris, ke mi volas servi per ĉiuj miaj fortoj al Hispanujo. Mi kredas, ke tio estas sufiĉa respondo je ĉiuj viaj duboj. Laŭ mia opinio estas multe pli grava mia demando: Ĉu estas al Hinda Ofico konate, ke ni estas morgaŭ forveturontaj?”
“Mirinda demando!” ekridis afekte la oficisto. “Hinda Ofico ja mem fiksis la daton de la forveturo!”
“Se estas la afero tia — do kial ne estis ĝis nun nomita kapitano de la ŝipo Santiago?”
“Hm... ĝi ne estas tiel simpla, sinjoro!” respondis la oficisto kaj en liaj okuloj denove ekbrulis flameto de malica moko. “Estas eĉ tre malfacile trovi fidindan kapitanon. Ni faras, kion ni povas, sed la afero iel ne progresas...”
Fernao ekkomprenis. La Hinda Ofico volas ankoraŭ en la lasta momento malebligi la ekspedicion! Sed en ĉi tiu rilato ili erarmiskalkulos!
Magalhaes jam nenion demandis kaj el la Hinda Ofico rapidis rekte en la havenon. Li ordonis tujan vicordiĝon de la tuta ŝipanaro.
En kelkaj minutoj estis la ordono plenumita. Magalhaes paŝis malrapide preter la vicoj. Meze li haltis.
“Maristoj!” li alparolis la ariĝintojn per forta voĉo. “Kiel vi scias, ankoraŭ ne estis nomita komandanto de ŝipo Santiago. Tial oni komencis disaŭdigi, ke ni ankoraŭ ne forveturos. Al tio mi proklamas: La forveturo estas fiksita je la morgaŭa tago — kaj en tio nenio ŝanĝiĝos!”
“Bonege! Vivu admiralo Magalhaes!” vokis la maristoj.
“Komandanto de Santiago estas kapitano Juan Serrao!” komunikis sian decidon Fernao.
“Vivu kapitano Serrao!” aŭdiĝis la ŝipanaro de Santiago.
“Kiel oficiron sur flaga ŝipo mi dekretas Duarte Barboson. Per tio ĉiuj ŝipoj ricevis bezonatan gvidantaron. Morgaŭ vi venos kun viaj kapitanoj al diservoj en la preĝejo de Santa Maria.” finis sian ordonon admiralo.
Novaj vivukrioj. Disiro. Maristoj rapidis al siaj familioj, al konatoj. Ĉiu volis ankoraŭ lastfoje ĝojiĝi kun siaj karuloj. Morgaŭ post diservoj oni iros rekte sur la ŝipojn.
Ankaŭ Magalhaes iris hejmen pli frue ol alifoje.
Kaj jam vesperiĝas. La lasta vespero en la familio...
Ĉe riĉe per manĝoj kovrita tablo sidas plejproksimuloj de Fernao: Beatrice, Diego kaj Duarte Barbosoj, Juan Serrao, Aranda. En lulilo kontente murmuretas malgranda Rodrigo. Estis invitita ankaŭ Haro, sed li devis neatendite forvojaĝi.
Fernao kaj kun li ĉiuj estas iomete angorigitaj. Super la kvieta domo ŝvebas fantomo de la longa foresto.
Oni parolas pri ĉio ebla, nur ne pri la veturo. Neniu volas rememorigi doloran adiaŭon.
Fine komencas Aranda:
“Sinjoro admiralo, vi devus esti —,” sed subite li ĉesas paroli, ĉar li konsciiĝas pri la ĉeesto de Beatrice.
Edzino de Fernao elsentis, ke Aranda silentiĝis pro ŝi.
“Sinjoro Aranda, vi povas paroli senĝene,” ŝi trankviligas lin. “Egale mi scias, kion vi volas diri.”
“Se vi opinias... Do, vi devus esti dumvoje singarda rilate al viaj homoj,” eldiris sian averton Aranda.
Magalhaes senvorte kapjesas. Li antaŭsentis tion jam de longe.
“Kaj ĉefe rilate al kapitanoj,” daŭrigas Aranda. “Antaŭ nelonge ili laŭdire esprimiĝis, ke ili mortigos vin, se vi agos tro suverene.”
“Estas bone, se oni konas danĝeron antaŭe,” opinias Magalhaes kaj sulkoj sur lia vizaĝo ne estas pli akraj.
“Vasko da Gama havis ĉion multe pli facilan,” diras zorgeme Diego Barbosa. “Li staris nur kontraŭ nekonateco kaj oceanoj. La ŝipojn li havis senriproĉaj. Kaj la homojn li povis konfidi.”
La staturo de la portugala malkovrinto fariĝas helkontura antaŭ okuloj de Fernao. Ili estas en paĝia lernejo. Vasko da Gama prelegas al ili. Kion li tiam diris?” ... Se iu volas fariĝi la maristo, estas necese, ke li estu la tuta viro. Li devas havi spinon pli firman, ol estas masto, la vidpovon pli akran ol falko kaj forton pli grandan ol leono. Li devas scipovi moki furiozon de la oceano, ne plendi, kiam krevas stangoj kaj ventego disŝiregas velojn. Li devas scipovi kunpremi la dentojn kaj stariĝi pli firme, kiam iu kamarado estas antaŭ liaj okuloj malsuprenĵetita en embuskajn ondojn. Li devas scipovi suferi malsaton, soifon, laciĝon, varmegon kaj froston, skorbuton. Li devas senŝancele kredi al sia komandanto, ankaŭ se ŝajne ĉio estas perdita. Li devas daŭre naĝi al sia celo, ankaŭ se lin terurigas nekonataj malproksimoj kaj premas arda sopiro je la hejmo...
Tia viro Fernao ĉiam estis. Tia li ankaŭ estos. Li ne timas oceanojn, li ne timas perfidon. Sed la hejmo... Beatrice... Rodrigo...
Fernao perforte subpremis la deprimon.
Ĉu la hejmo? Unu aŭ du jaroj baldaŭ forpasos. Poste li revenos. Rodrigo intertempe jam komencos kuradi kaj Beatrice kondukos lin al la haveno, ŝi montros la ŝipojn kaj fiere diros:
Ĉu vi scias, Rodrigo, kiu alveturas? Jen via paĉjo, knabeto. Vi ja rememoras, kiel mi rakontadis al vi pri li en tiuj senfinaj monatoj, kiam ni ne vidis lin! Vi plene malfermis al mi viajn nigrajn okulojn kaj vi tute ne komprenis, pri kio mi parolas kun vi. Kaj kiam mi kliniĝis super vin kaj ia larmo elsaltis el mia okulo kaj glitis sur vian vangon, vi ĉiam komencis ridi. Vi eĉ ne scias, kia medikamento estis por mi ĉi tiu rido. Ĝi redonis al mi esperon kaj fidon, kiam mi malesperis kaj dubis pri la feliĉa reveturo de via patro. Kaj jen — via rido pravis. Ĉio finiĝis bone kaj paĉjo revenis. Kion li devis suferi! Cetere li rakontos al ni pri tio, nur ĝis kiam li estos iomete ripozinta post la longa vojaĝo, kiu faris el li faman malkovrinton. Nun bele bonvenigu lin: pendiĝu sur lian kolon, kisu lin — kaj ne timu lian sovaĝan barbon! — kaj ridetante diru: Mi tiom ĝojatendis vin — — —!
Sed Rodrigo ne aŭskultos, kion la patrino parolas. Liaj okuloj estos celdirektitaj al la maro. Kia tenereco kaj kiaj vortoj, se la kanonoj tondras kaj bombkanonoj bruegas! Kiel li estos brilblindigita rigardante al aroj da maristoj, viciĝantaj por triumfa marŝo en urbon! Kiel li saltetos, kiam eksonos gaja muziko kaj amasoj komencos vivukrii al tiuj, kiuj venkis la oceanojn! En liaj vejnoj jam ŝaŭmos la maltrankvilega sango de marnavigantoj...
Fernao staras klinita super lulilo de sia filo.
Iu prenis lian manon.
Beatrice.
“Fernao, estu tie singarda!”
“Ne timu, mia karulino! Mi ja havas nun, por kiu mi vivu!” Ĉirkaŭ duonnokto la gastoj disiĝis.
La sekvantan tagon estis la adiaŭfesto en la preĝejo de Santa Maria. La diservojn partoprenis ĉiuj maristoj, iliaj familioj, parencoj kaj konatoj. Multnombraj rigardantoj plenumis la preĝejon ĝis la lasta loko. Ili scivole observis la kuraĝulojn, kiuj entreprenas la danĝeran veturon. Kaj plej ofte ili rigardas al la viro, kiu genuas antaŭ la altaro. Ĉu tio ne estas kiel en fabelo? Li venis ĉi tien kiel sensignifa fremdlandano. Post nelonge li fariĝis la hispana kavaliro kaj admiralo de la ekspedicio, da kiuj Hispanujo aranĝis nur negrandan nombron.
La fumo de incensujo disvastiĝis tra la spacoj de templo. En tomba trankvilo diris Magalhaes la admiralan ĵuron. Ĉu vi aŭdas bone, vi neplibonigeblaj dubemuloj? Li ĵuras fidelon al via reĝo, al via lando, al via popolo! Li trovis en Hispanujo komprenon kaj li estas dankema al ĉi tiu lando. Kaj vi devus lin koni kaj scii, ke la vortoj de lia ĵuro estos plenumitaj!
Poste iris al la altaro kapitanoj. Ankaŭ ili ĵuris, ke ili estos fidelaj al sia admiralo, ke ili obeos liajn ordonojn, ke ili forlasos lin en neniu danĝero.
Ĉu ankaŭ ili plenumos sian ĵuron?
Sed nun jam fino kun la larmoj, kiuj defluas de sur la vizaĝoj de virinoj, viroj, maljunuloj kaj infanoj! La momento venis. Kio estis nur fantomo kaj neatingebla revo, tio fariĝis la realo.
Fernao staras sur la admirala ŝipo kaj kontente observas la precize donitajn kaj plenumatajn ordonojn de siaj oficiroj.
Nova komando.
Oni hisas reĝan flagon. Apude flirtas flago de Magalhaes.
Kanonpafoj anoncas komencon de la veturo.
Lastaj mansvingoj por adiaŭi.
Ĉu vi komprenas la grandiozecon de la momento, vi ĉiuj, kiuj malhelpadis ĉi tiun homon je ĉiu paŝo?
Kliniĝu antaŭ lia persistemo, forto de la volo kaj antaŭ lia aŭdaco!
Kliniĝu antaŭ li en profunda estimo, Hispanujo!
Ĉar li — vilaĝa knabo, paĝio, maristo, kapitano, kavaliro kaj admiralo — Fernao Magalhaes en viaj servoj veturas malkovri la mondon!
Tra Atlantiko
Fernao Magalhaes staras sur la ferdeko de admirala ŝipo kaj atente sekvas regulan veturon de siaj karaveloj. Post Trinidado veturas Viktorio, Concepcion, San Antonio, Santiago.
En kapo de Fernao kirliĝas miloj da pensoj kaj zorgoj kaj tamen li estas kontenta.
Post jaroj de maljustaĵoj kaj batalado li fine denove enspiras puran kaj freŝan maraeron. Kun malproksimiĝanta marbordo kvazaŭ restus malproksime malantaŭ li ankaŭ fortaj impresoj de la lastaj semajnoj. Alvarez, Ruy Faleiro, oficistoj de Hinda Ofico, Aranda, reĝo Karolo, Barbaroso, Beatrice kaj Rodrigo...
Sed ĉi tio apartenas jam al la pasinteco. La bordo jam tute malaperis el horizonto. La firmamento ĉe ĉiuj mondflankoj kunfandiĝas kun la akvoj. Ie malproksime restis ĉiuj malhelaj fortoj, kiuj klopodis malebligi la ekspedicion.
Ĉi tie estas kvin ŝipoj kaj 265 maristoj. Iliaj vivoj dependas de kapabloj de Magalhaes, de lia arto gvidi la veturon tra nekonataj akvoj, de lia aŭdaco kaj persistemo.
Fernao sentas, kiel granda estas la ŝarĝo, kiun li surprenis. Sed li neniam timis antaŭ la respondeco, ĝi estu kiom ajn granda. Nek nun li timas ĝin. Male — lia brusto fortege plilarĝiĝas de ĝojiga sento. Li pruvos al la maristoj kaj ankaŭ al Hispanujo, ke oni ne donis al li fidon vane!
Stranga forto trapenetris lian tutan estaĵon. La jaroj de la revoj kaj preparoj finiĝis — nun li donos la pruvon, ke el grandaj revoj fariĝas grandaj faroj.
La pensojn de Magalhaes interrompis energiaj paŝoj.
Li rigardis returnen.
Antaŭ li staris juna, sendube dudekokjara viro. Nigraj brilantaj okuloj estis fiksitaj al admiralo kun preskaŭ knabeta scivolo. Bruna, sunbruligita vizaĝo kaj viglaj movoj malkaŝas Italon.
Antonio Pigafetta!
Magalhaes ridetis ĉe subita rememoro...
Ĝi okazis tuj antaŭ la forveturo, kiam Pigafetta aperis apud li unuan fojon.
“Vi estas sendube surprizita, sinjoro admiralo,” diris li salutante. “Nur mi ne ŝatus, ke ĝi estu surprizo malagrabla.”
“Kion vi deziras!” demandis Magalhaes kaj subite, ne sciante kial, li sentis al la alveninto mirindan simpation.
“Mi estas Kavaliro Antonio Pigafetta kaj devenas el itala Vicenzo,” prezentis sin la vizitanto. “Mi akompanis papan legaton al Hispanujo. Kiam mi eksciis pri via admirinda ekspedicio, kaptis min sopiro veturi kun vi.”
“Kiel maristo?”
“Kiel... eble kiel maristo. Kiel kio ajn.”
“Kiel kio ajn?” Magalhaeson mirigis la stranga respondo.
“Bonvolu kompreni, sinjoro admiralo. Min ne allogas ia profito, ia riĉeco — mi volas nur vidi parton de nova mondo kaj travivi kromordinarajn okazintaĵojn.”
“Kaj se nia veturo estos tute malinteresa?”
“Tion mi ne timas, sinjoro admiralo. Mi estas konvinkita, ke vi travivos pli multe ol mem Kolumbo!”
“Nur ke vi ne trompiĝu!” moderigis lian entuziasmon Magalhaes. “Nu — mi konsentas kun via partopreno. Sed konsidere al tio, ke temus pri stranga pozicio sur la ŝipo, estas necese ricevi konsenton de Hinda Ofico.”
“Pri tio vi ne bezonas zorgi, sinjoro admiralo,” diris Pigafetta. Li elpoŝigis ian paperon kaj donis ĝin al Magalhaes. “Ĉi tiujn aferojn mi jam ordigis.”
Magalhaes legis leteron de la reĝo, kiu varmege rekomendis al li Italion. Intereso de Pigafetta pri longdaŭra vojaĝo, lia entuziasmo, energio kaj prepariteco, kun kia li prizorgis la partoprenon en la ekspedicio — tio ĉio al Magalhaes ĉiam pli multe plaĉis.
“Vi diris ion pri la surprizo, sinjoro Pigafetta,” li diris fine. “Mi estas vere surprizita. Kaj mi diros al vi rekte, ke ĝi estas agrabla surprizo.”
Tiel kreskis la ŝipanaro de Magalhaes je unu ano, kun kiu komence neniu kalkulis. Je la homo, kiu ekvojaĝis malproksimen sen iaj ajn profitemaj intencoj, kiu estis gvidata per ununura sopiro: multe vidi, multe travivi — kaj ĉion priskribi...
Nun li staris apud la admiralo kaj demandis, kion opinias la gvidanto de la ekspedicio pri la vento.
“Ĝi estas favora,” respondis Magalhaes. “Se ĝi daŭros, post ses tagoj ni povos atingi Kanariajn insulojn.”
“Ĉu ni restos tie pli longan tempon?”
“Sendube unu semajnon. Ni enŝipigos provizojn da trinkakvo kaj freŝa viando, atendos la ŝipon el Hispanujo, kiu ankoraŭ alveturigos al ni suplementojn da nutraĵoj — kaj poste ni jam celdirektos al la vasta oceano.”
“Unu aferon mi ne povas kompreni, sinjoro admiralo. Mi iomete konas navigacion kaj mi scias, ke karaveloj de diversa tonelaro havas regule ankaŭ diversan rapidecon. Estos certe granda arto kunteni la eskadron, kiu estas kunmetita el ŝipoj tiom malsimilaj, kiel estas viaj karaveloj. Dumtage vi signalizas viajn ordonojn, tion mi jam rimarkis. Sed kio okazos nokte?”
“Por nokto ni havas interkonsentitajn signalojn. Kiam krepuskiĝos, ni bruligos sur la postkilo de Trinidado lignan torĉon, kiu estos por ceteraj ŝipoj videbla gvidilo.”
“Kaj kiamaniere vi scios, ke la ceteraj ŝipoj vere sekvas vin?”
“Dum normalaj cirkonstancoj oni povas supozi tion. Sed se mi volos konvinkiĝi pri tio, mi ordonos bruligi krom la torĉo ankoraŭ unu lucernon — kaj ĉiuj ŝipoj devos respondi al mi ankaŭ per luma signo.”
“Tre interesa,” ridetis Pigafetta kaj li tuj enskribis tion. “Sed se vi volus ekzemple plimalrapidigi la veturon de tuta eskadro — se minacus malprofundejoj aŭ io simila — kiamaniere vi tion aranĝus.”
“Ni estas interkonsentitaj, ke en tia kazo sur la postkilo de admirala ŝipo brulos du lumigiloj. La saman signalon mi uzos ankaŭ tiam, se mi volos ŝanĝi direkton de la veturo.”
Kaj Magalhaes detale informis la scivoleman Pigafetton pri pluaj misteroj de sia signalsistemo: tri lumigiloj atentigos, ke proksimiĝas tempesto kaj estas necese kuntiri malsupren velon. Se aperos kvar lumoj, oni devas kunvolvi ĉiujn velojn. Se la ŝipo atingos danĝerajn malprofundaĵojn aŭ se ĝi alproksimiĝos al la tero, aŭdiĝos kelkaj kanonpafoj.
Por ĉiu antaŭvidata kazo estis alia signalo. La tutan komplikitan sistemon ellaboris Magalhaes kun fakuloj por navigacio el Hinda Ofico kaj aprobis ĝin reĝo.
Dum Pigafetta ĉion zorgeme enskribis, krepuskiĝis. Al admirala ŝipo alveturis Viktorio. Sur kapitana ponteto staris Mendoza kaj per voĉfortiga tubo li vokis:
“Mi salutas vin, sinjoro admiralo! Sur Viktorio ĉio en ordo. Kapitano Mendoza petas ordonojn por nokta patrolo.”
Magalhaes dankis por la saluto kaj mallonge rememorigis kelkajn instrukciojn por servo dum nokto.
Poste alveturis Concepcion, San Antonio, Santiago. Ties kapitanoj salutis per simila maniero kiel Mendoza.
“Ĝi estas kutimo ĉe la hispana ŝipanaro,” klarigis Magalhaes al Pigafetta. “Mi opinias tion prudenta, ĉar tiamaniere oni konservas unuecon de eskadro kaj plidisciplinigas ĉiujn ŝipanarojn.”
Pigafetta adiaŭis admiralon kaj foriris en sian kuŝejon. Li lumigis kandelon kaj ĝis malfrua nokto li enskribis impresojn kaj ekkonojn el la unua tago de la veturo. Li sentis kulminon de sia feliĉo. Kiam li vivis hejme, en Vicenzo, li tre ŝatis legi priskribojn pri nove malkovritaj landoj. Precipe lin interesis la vojaĝpriskribo de Amerigo Vespucci, lia samlandano. Ho, ke li havu ankaŭ la feliĉon veni en landon, kiu estus ĝis tiu tempo nekonata al eŭropaj popoloj! Kiel li ĝuus ĉiun ĝojon el tia ekkono! Kiel konscience li priskribus ĉion, kion li tie vidus kaj travivus!
Kaj poste li venis Hispanujon, kie li aŭdis pri la grandioza ekspedicio al Molukoj...
Do — la unua riĉa enskribo estas preta. Ĉu al li estos ebligite priskribi okazintaĵojn de ĉiu tago ĝis la feliĉa reveno?
Pigafetta estis denaska reportero. Dum la tago li eĉ momenton ne sidis, li estis ĉie. Li laboris kun maristoj en magazeno, helpis al kuiristoj en kuirejo, kunvolvis velojn, observis ŝipgvidiston, amuziĝis kun astronomo Martin, partoprenis konsilajn kunvenojn de la oficistoj. Li estis plena de viveco, energio, gajeco. Koron li havis sinceran kaj senteman. Li scipovis entuziasmiĝi kaj ĝoji. Li kompleze helpis ĉiun, kiu helpon bezonis. Pro tio ĉiuj ŝatis lin. —
Post ses tagoj atingis la ekspedicio Kanariajn insulojn.
Tie ili surŝipigis provizojn da trinkakvo kaj freŝa viando. Mankoj sur ŝipoj, kiujn oni konstatis dum la navigado, estis forigitaj. La kvaran tagon post albordiĝo alveturis ŝipo el Hispanujo, kiu alveturigis suplementojn de diversaj materialoj kaj nutraĵoj.
Kaj ankoraŭ ion alveturigis ĉi tiu ŝipo: Lastajn salutojn el Hispanujo por partoprenantoj de la ekspedicio kaj precipe por la admiralo. Beatrice sendis lastajn kisojn siajn kaj tiujn de sia filo kaj rememorigis singardon. Barbosa denove avertis Magalhaeson antaŭ la danĝero, kiu atendos lin survoje. Post forveturo de la ekspedicio li aŭdis multajn malagrablajn parolojn. Neniu kredas je feliĉa fino de la veturo. Ili eĉ dubas, ke iu el maristoj revenos. Ĉiujn atendas miloj da danĝeroj. Kaj plej multe minacata estas la admiralo, ĉar li estas malamata de siaj kapitanoj. Tiuj laŭdire ricevis apartajn instrukciojn, laŭ kiuj ili estas devigataj atentobservi la admiralon...
Magalhaes finlegis la leteron kaj enpensiĝis. Li estas ĉirkaŭata de la malkonfido. Krom kelkaj fideluloj, kiujn li povus kunkalkuli sur la fingroj de unu mano, li ne havas sindonajn maristojn. Ĉu ne estas frenezeco entrepreni tiom danĝeran veturon dum tiaj minacaj antaŭsignoj?
Fernao rektiĝis. Ne, lian decidon — atingi Molukojn — nenio ŝanceligos! Kaj estas bone, ke li scias, de kie li povas atendi subitan atakon. Li rigardas al ĉiuj embuskoj rekte en la vizaĝon. Li estas preparita.
Kaj trankvile, egalanime li respondis Hispanujon, ke li obeos la kontrakton, kiun li faris kun la reĝo. Li konservos la ĵuron, per kiu li promesis la fidelecon al Hispanujo. Neniu danĝero estas tiom forta, ke ĝi detenu lin de liaj intencoj.
Li donis la leteron al kapitano de la hispana ŝipo.
Kelkaj ordonoj por kunligi la velojn, por levi la ankrojn — kaj la tero malaperis al kuraĝaj maristoj el la okuloj.
Kelkajn tagojn veturis la eskadro sudokcidenten. La instrukcioj de Magalhaes kaj ordonoj de oficiroj estis precize plenumataj. La ŝipoj veturis en la rekta linio unu post la alia, la signala kontakto inter ili montriĝis tre taŭga. La ŝipanaro estis disciplinita, al komando de la ekspedicio oni raportis neniun pli gravan delikton. Maro estis kvieta kaj blovis favora vento.
Trankvilo. Bona vetero. Entuta harmonio.
Kaj tamen admiralo skuiĝis per duboj. La avertaj voĉoj el Hispanujo ne restis ĉe li sen eĥo. Ĉu estas vero, ke la hispanaj kapitanoj intencas ataki sian komandanton sur la vasta maro? Kiam kaj dum kiaj cirkonstancoj ili tion faros? Ĝis nun ili faris nenion, kio subtenus antaŭtimon de Magalhaes. Sed ĉu tio ne estas nura masko, per kiu ili klopodas kaŝi siajn verajn intencojn? Ĉu ili ne volas nur luldormigi la admiralon, por ke ilia atako estu pli malatendata kaj pli efika?
Veneno de malkonfido penetris en koron de Fernao kaj ĉirkaŭpakis ĝin per malmola krusto.
Kaj alia, pli malbona afero. Ankoraŭ dum restado en Hispanujo disvastiĝis sciigo, ke Portugaloj post malsukcesaj provoj malebligi vojaĝon de Magalhaes entreprenos ion alian. Ili sendos sur la oceanon fortan eskadron, kiu havos ununuran celon: dronigi ĉiujn ŝipojn de Magalhaes, neniigi karavelojn kaj ties ŝipanaron, ke restu neniu atestanto de la embuska atako.
Magalhaes havis impreson, ke li estas grenero inter du muelŝtonoj. Unu muelŝtono — la hispanaj nobeluloj. Dua muelŝtono — Manuelo kaj lia ŝiparo. Ĉu li senvorte kaj rezigne atentu, ĝis li ricevos unuan baton?
Malkonfido. Antaŭtimoj. Ĉu estas eble veturi tiamaniere en nekonatecon?
De kie minacas pli granda danĝero? Kiu el ili estas pli proksima? Kiun muelŝtonon forĵeti unuavice?
Eskadro veturas sudokcidenten. En tiu direkto, kien regule veturadas la ŝipoj naĝantaj en Amerikon. Se Portugaloj efektive intencas ataki ilin, en tiu kazo ilia ŝiparo krozados en ĉi tiuj akvoj.
Tiamaniere meditante Magalhaes faris subitan decidon: sen antaŭa konsilo kun la kapitanoj li devojiĝos de la origina direkto. Li gvidos siajn ŝipojn tien, kie la eskadro de Manuelo tute ne serĉus ilin!
De sur admirala ŝipo vidiĝis signaloj:
“Ŝanĝi la direkton!”
La flaga ŝipo turniĝis kaj veturis en direkto — sudorienta! En direkto al Afriko! En direkto al akvoj, kiujn suverene hegemoniis Portugaloj!
La ceteraj karaveloj obeeme sekvis la flagan ŝipon.
Sed jam aperis vicadmiralo Cartagena.
Li stariĝis antaŭ admiralo rekta, svelta, je la kapo pli altkreska ol lia komandanto kaj je kelkaj jaroj pli juna, kun rigidaj trajtoj en la vizaĝo.
“Sinjoro admiralo, kion signifas ĉi tiu ŝanĝo en la direkto?” li demandis ĝentile. Sed la tono de lia voĉo malkaŝis, kiel li estas ofendita, ke admiralo tute ne konsiliĝis kun li.
Cartagena havis plenan rajton demandi pri la afero. Kaj eble ĉiuj pli postaj okazintaĵoj evoluus tute alie, se Magalhaes en ĉi tiu momento respondus trankvile kaj objektive.
Sed Magalhaes estis tro premata per rigida cirklo de la malkonfido kaj li ne povis montri iom da afableco.
“Ĉion mi serioze pripensis, sekvu la flagan ŝipon!” sonis la respondo. Kaj ĝi estis elparolita kun ĉiu krudeco, kiun Magalhaes kapablis uzi.
Post ĉi tiuj vortoj la ofendita Cartagena revenis al San Antonio. Estis evidente, ke la konflikto inter admiralo kaj hispanaj nobeluloj eksplodis, eĉ se laŭ ekstero ŝajnis, ke ĉio marŝas bone.
La eskadro ĉiam sekvis la flagan ŝipon, ordonoj de admiralo estis plenumataj ankaŭ en sekvantaj tagoj. Kapitanoj de ĉiuj karaveloj veturadis antaŭ vesperiĝo el Trinidado kaj salutis sian komandanton laŭ regula maniero.
Kaj tamen io malbonsigne bruletis sur la ferdekoj kaj en kuŝejoj de la ŝipanaro. Kien do ni propre navigacias? Ni proksimiĝas al Atriko — kaj ĝin regas Portugaloj! Ĉu la admiralo ne volas peli la ekspedicion al bordo de Quineo kaj enmanigi hispanajn ŝipojn al siaj samlandanoj?
Kaj ankoraŭ pli rapide kaj pli embuske komencis bruli la danĝera flameto, kiam la ekspedicio atingis senventan trankvilejon, kie ĝi estis devigata resti kelkajn semajnojn. Intertempe ĝi celdirektis jam denove sudokcidenten kaj la bordon de Afriko ĝi lasis malproksime malantaŭ si — sed ĉu ne estas la senmova trankvilo sur la vasta oceano pli malbona ol albordiĝo ĉe portugala teritorio? Ĉu tiu homo taŭgas esti la admiralo, se li ne estas kapabla atingi sen akcidento nure Brazilion, kien veturadas ŝipoj jam kvazaŭ ili farus malgrandan ekskurson? Ĉu ne estus multe pli bona komandanto Cartagena, kiu intervenis tuj post la unua ordono pri la ŝanĝo de la direkto kaj estis tiom malĝentile silentigita?
La streĉo sur la ŝipoj fariĝis ankoraŭ pli sufoka, kiam la firmamento kovriĝis per grizaj nuboj, kiuj pendis en la aero kiel muta minaco.
Admiralo ordonis kunvolvi velojn. Apenaŭ la ordono estis plenumita, fulmotondris kaj en sekvanta momento ferdekoj estis superŝutitaj per torentpluvo. Fulmoj kruciĝis sur la malheligita firmamento, la ventego muĝis kaj la ŝipoj ĝemis ankaŭ en fundamentoj.
Maristoj teruriĝis. La forto de la ŝtormo ŝajnis al ili kiel averto antaŭ plua veturo. La naturo mem konfirmas tuj en la komenco iliajn plej nigrajn antaŭtimojn. Ili prefere reveturu hejmen, kiam estas ankoraŭ konvena tempo por tio!
La ŝtormo ĉesis kaj anstataŭ ĝi venas trankvila pluveto. Pluvas unu tagon, du tagojn, tri tagojn — pluvas semajnon, du semajnojn — pluvas kviete. Kaj sen vento. La veloj estas malstreĉitaj kaj karaveloj staras preskaŭ sur unu loko... Maristoj estas lacaj, malbonhumoraj, nekomplezaj, en iliaj okuloj kuŝas malboneco kaj malamo, ili estas koleremaj, ili estas kapablaj fari kion ajn, nur ke ili povu reveturi hejmen. Malbonaj kaj minacaj paroloj disvastiĝas sur la karaveloj. Fernao multon aŭdas mem dum siaj rondiroj, kiam li trarigardas patrolojn, kiam li iras kontroli provizojn en la magazeno kaj ordon en kuŝejoj de la ŝipanaro. Antaŭ lia malserena rigardo ja vortoj frostiĝas sur la lipoj kaj malamegaj fulmoj de la koleriĝintaj okuloj glitas sendanĝere al la planko, sed al li sufiĉas ankaŭ tio, kio restas ne dirita.
La tuta ekspedicio ŝanceliĝas en deprimiga kapteco de la tomba trankvilo, rigidiĝinta senmoveco de la ne ĉesanta pluvo kaj kaŝata malamo. La akumulita elektro devas esti iamaniere kvietigita. Cetere jam komencas sur la ŝipoj disputoj kaj konfliktoj inter la ŝipanaro, ĉiam pli ofte estas necese puni gravajn deliktojn kontraŭ la disciplino. Sed ĉi tio ĉio ne sufiĉas, la sufokecon oni devos forigi per ia subita, blindiga fulmo —
Poste la fulmo ekfrapis.
Ĝi okazis unufoje antaŭ la vespero.
La ŝipoj alveturis al Trinidado kaj unuopaj kapitanoj salutis admiralon. Jam alveturis ĉiuj, nun proksimiĝis San Antonio.
La vualo de pluvgutoj estas trapenetrata per malrapida voĉkrio:
“Bonan vesperon, sinjoro ka-pi-ta-no! Sur San Antonio estas ĉio en ordo. Kapitano Cartagena petas ordonojn!”
Magalhaes restis stari kiel alfrostiĝinta. Kion signifas ĉi tiu malkaŝa ofendo? Kial Cartagena ne alparolas lin per lia vera titolo? Kaj krome — tio ja ne estis la voĉo de Cartagena! Kaj la instrukcioj klare ordonas, ke la saluton devas diri ĉiu komandanto persone!
Fernao ne volis kredi siajn orelojn.
“Ĉu tio estis kapitano Cartagena?” li demandis Henrikon, kiu staris apud la kapitana ponteto.
“Ne estis li,” respondis certe la sklavo.
“Stranga afero,” diris Pigafetta, kiu rapide proksimiĝis. “Mi ĵurus, ke hodiaŭ salutis vin iu alia ol kapitano Cartagena. Kion ĝi signifus?”
Magalhaes silentis, sed liaj malserena vizaĝo kaj malhela rigardo elparolis la saman demandon: Kion ĝi signifus!
Ĉu tio estas komenco de la ribelo?
Pupiloj de okuloj de Fernao strange mallarĝiĝis. Ducent sesdek maristoj aŭdis la vokon de sur San Antonio. Du cent sesdek maristoj estis la atestantoj de humiligo de sia admiralo. Ĉu li kviete alrigardu, kiamaniere la veneno de ribelo fluas en vicojn de la ŝipanaro?
Li ordonis venigi la ŝipoficiron.
“Vi veturos kun du viroj al kapitano Cartagena,” li ordonis. “Vi diros al li, ke mi postulas klarigon de lia hodiaŭa konduto. Kaj por venonte mi senkondiĉe ordonas al li, ke li salutu min persone!”
“Laŭ via ordono, sinjoro admiralo!”
La oficiro surŝipiĝis. Kiam li revenis, li estis pala de ekscitiĝo.
Cartagena sciigis, ke li konas instrukciojn kaj ke li ne estas kompleza toleri similajn ordonojn. Hodiaŭ li lasis saluti Magalhaeson per plej bona viro sur la ŝipo, estonte li komisios tion al la lasta marista lernanto.
Fernao Magalhaes kliniĝis antaŭen, kvazaŭ li volus saltleviĝi kaj per saltego forigi la distancon, kiu kuŝis inter li kaj aroganta Cartagena. Sur lia frunto aperis akra sulko.
Kion li faros!
La horoj pasas, ili ŝanĝiĝas en la tagojn...
Nenio okazas.
Nur la pluvgutoj monotone plaŭdas sur mastojn. En subferdekoj, en kuŝejoj de la ŝipanaro komencas danĝera bolado. Laŭdira — admiralo! Kaj ni permesis, ke tia malkuraĝulo, kiu eĉ ne kuraĝas interveni kontraŭ sia subalternulo, gvidu niajn vivojn? Ni faris eraron, fatalan eraregon! Cartagena estus tute alia admiralo!
Magalhaes aspektis kvazaŭ li ne aŭdus. Kvazaŭ li ne sentus centojn da rigardoj, kiuj lin trapikis per malamo, malestimo.
Li lamiris sur la ferdeko, li staris sur la kapitana ponteto, li donis ordonojn al la ŝipgvidisto — sed alie li estis silentema.
La eskadron de Manuelo li evitis. Ĉu lin ĵetegis teren ĉi tiu unua bato de hispanaj hidalgoj?
Ĉu li ne rimarkis, kiel alten elkreskis dume la aroganteco kaj fiereco de lia vicadmiralo? Tiu ja ĉesis jam entute saluti! Dume ceteraj ŝipoj regule alproksimiĝis al Trinidado laŭ malnova kutimo kaj ties kapitanoj normale honorigis la admiralon. San Antonio balanciĝis sur la ondoj kaj ties kapitano obstine silentis.
Unua tago, dua tago, tria tago. Kaj Cartagena silentas...
Magalhaes scipovis atendi. Li neniam trorapidis, kaj dum tiaspeca ekspedicio la komandanto devas esti speciale prudenta. Li devas serĉi tion, kio kunligas homojn. Kaj li devas havi komprenon por iliaj mankoj. La vojaĝo daŭras longe. Oni facile perdas nervojn kaj poste la homo bedaŭras tion. Eble ankaŭ Cartagena rekonsciiĝos.
Sed kiam forpasis tri tagoj, Fernao komencis agi.
“Komuniku, ke mi kunvokas sur la flagan ŝipon konsilon de ĉiuj kapitanoj,” li diris al signalisto.
Pri la ordono de admiralo sciis tuj la tuta eskadro.
“Ni komprenas!” respondis la flagoj de unuopaj ŝipoj. Fernao staris sur la ponteto kaj fiksrigarde observis San Antonion. Ĉu ĝi respondos? Aŭ ĉu ĝi daŭrigos sian spitecon?
“Ni komprenas!” respondis ankaŭ flago de Cartagena.
Post duonhoro estis ĉiuj kapitanoj sur ferdeko de Trinidado. La ŝipoficiro kondukis ilin en kabinon de la admiralo.
Magalhaes sidis ĉe la tablo kaj kontrolis iajn listojn. Kiam eniris la kapitanoj, li salutis ilin per kapklino. Cartagenan li tro ne atentis. Sed ankaŭ preterfluga rigardo instruis lin, ke la obstinega kapitano perdis nenion de sia fiereco.
“Mi kunvokis vin en la afero iomete hontiga, sinjoroj,” komencis rekte Magalhaes. “Mi volas nome rememorigi vin, ke en la intereso de la disciplino vi devas plenumi ĉiujn instrukciojn.”
Serrao rigardis rekte en la okulojn de Magalhaes. Ceteraj estis iomete embarasitaj. Nur Cartagena malrespekte ridetis.
“Estas certaj reguloj, kiujn vi devas konservi interrilatante kun via admiralo,” daŭrigis Fernao. “Vi plenumas ilin entute bone kaj mi ne bezonas plendi je via konduto. Nur en lastaj tagoj okazis io, kio surprizis min. Kapitano Cartagena forgesis saluti min.”
En la kabino estis sufokiga atmosfero. Cartagena spite levis la kapon.
“Surprizas min, ke li kiel nobelulo, kiu devus havi la ĝentilecon en la sango —,” daŭrigis admiralo kaj liaj okuloj enpikiĝis en tiujn de Cartagena.
“Mi malpermesas, ke vi tiamaniere parolu kun mi!” interrompis lin rapide la vicadmiralo. “Mi estas nobelulo kaj mi scias, kion mi devas fari!”
“Jes, vi estas nobelulo!” Magalhaes subite leviĝis de sur la brakseĝo kaj rimarkis Cartagenan per neniiga rigardo. “Sed se mi juĝas laŭ via konduto, Hispanujo devus honti pri vi!”
“Vi ofendas min! Kaj se ĝis nun neniu diris al vi, kion signifas ofendi veran hidalgon, mi diros tion al vi!” kriis Cartagena ruĝigita de kolero kaj ekprenis glavon.
En la kabino ekestis tumulto kaj bruo. Konsternitaj kapitanoj volis reteni la ekscititan kamaradon.
Magalhaes per du saltpaŝoj troviĝis ĉe Cartagena. Li elmanigis al li la glavon kaj skuis lin kiel knabeton.
“Jen ni rigardu la sinjoron hidalgon!” lia voĉo raŭkis de ekscitiĝo. “Do ne nur manko de ĝentileco, sed ankaŭ ribelo kontraŭ sia komandanto! Bonege, sinjoro Cartagena, tion vi faris brilege! Vi estas arestita!”
Energie li malfermis la pordon.
“Patrolo!”
Alkuris oficiro kun kelkaj viroj.
“Kion vi ordonas, sinjoro admiralo?”
“Kapitano Cartagena estas arestita! Katenu lin — kaj en malliberejon kun li!”
“Mi protestas!” erupte vokis pala Cartagena. Li rigardis kapitanojn kaj kriis: “Amikoj, rekonsciiĝu! Defendu min! Eble vi ne lasos tiamaniere malhonorigi min!”
Sed li vokis vane.
Kapitanoj estis konsternitaj per rapida atako de admiralo. Al neniu venis ideo batalprepari armilojn.
Nur Mendoza paŝis antaŭ Magalhaeson kaj per ĝentila, humila voĉo diris:
“Sinjoro admiralo, ni diras nenion kontraŭ via ordono. Sed nur pri unu mi petas vin: Ne donu al sinjoro Cartagena katenojn. Li ja estas nobelulo. Konsideru, kiamaniere tio efikus je la ŝipanaro. Donu lin eble en malliberejon sur mian ŝipon kaj mi garantias per mia hidalga honoro, ke mi alkondukos lin al vi en ĉiu momento, kiam vi deziros tion.”
Magalhaes, jam denove trankvila kaj rigida, konsentis. Poste li turniĝis al ceteraj kapitanoj, kiuj staris kiel senmovaj kolonoj:
“Sinjoro Cartagena estas senigita pri sia rango. La kapitano sur San Antonio estos de ĉi tiu momento Coca, unua oficiro el Trinidado.”
Senmezure konfuzitaj rigardis kapitanoj sian komandanton. Nur okuloj de Serrao brilis de entuziasmo. Ĉiuj silentis.
“La kunveno estas finita,” diris Magalhaes kaj donis signon por disiro. Cartagena estis forveturigita en malliberejon sur la ŝipon de Mendoza. Kaj kio estos nun, Fernao? Vi lampaŝas sur la ferdeko, en subferdeko, vi staras sur la kapitana ponteto, vi donas ordonojn al ŝipgvidistoj. Centoj da okuloj diligente atento-sekvas vin. Ĉu en ili kuŝas ankoraŭ malamo, malestimo?
Se vi vidus tiujn okulojn el proksimo, kion vi malkovrus en ili? Vi ekkonus, kiel rapide povas ŝanĝi opinio de homoj. Kiam estis la kunveno de kapitanoj, ĉiuj atente rigardis al Trinidado. Maristoj sciis, ke tie okazos duelo, kiu eble decidos pri la tuta ekspedicio. Se venkos Cartagena, oni veturos hejmen. Tiamaniere estos plenumita deziro de la plejmulto de maristoj. La ĝojo pro reveturo ekregos sur ĉiuj ŝipoj.
Strangaj estas homaj koroj kaj ties sentoj estas nediveneblaj. La venko apartenas al vi, Fernao. Ilia sopiro pri reveturo ne plenumiĝis. Kaj tamen ili ne sentas sin seniluziigitaj. La sciigo pri via energia kaj admirinda interveno disvastiĝis fulmrapide sur ĉiuj ŝipoj. La maldelikataj maristoj amas forton. Vi donis pruvon al ili, ke vi scipovas rompi eĉ feron. Per via faro vi konvinkis ilin, ke vi estas kapabla rezisti ne nur al ventegoj, sed ankaŭ al homoj. Ili nun scias, ke vi havas manon firman kaj koron de la viro.
Ĉu ili observas ĝin? Jes. Ili atente observas ĉiun vian paŝon. Sed tio jam ne estas rigardoj, por kiuj ili estus trapiki vin. Ili volas koni vin, Fernao.
Ĉesas pluvi, la veloj malrapide blovŝveliĝas.
La suno ridas kaj karaveloj gaje ekveturas.
Kaj unu decembran tagon — post la marveturo, daŭranta dek unu semajnojn — aŭdiĝas de sur Trinidado ĝojekkrio: