XIV.

Trans Pacifikon

La regiono ĉirkaŭ la golfo prezentis mirbelan, sed samtempe tristan aspekton. Ĉirkaŭ en rondo leviĝis ĉielatingaj rokoj, kies pintoj estis kovritaj per neĝo. Sur deklivoj de la montoj gluglis riveretoj kaj ĝi estis ununura sono, kiu vivigis la regionon. Nenie postsigno pri homaj loĝejoj. Larĝeco de traveturejo estis tre malsama. Ĉe marbordoj distanco ĝis tridek kilometroj, alie ili alproksimiĝis je kvar kilometroj. En mallarĝigitaj lokoj ĵetis abruptaj rokmuroj malhelajn ombrojn, tiel ke la ekspedicio veturis en deprimanta duonkrepusko.

Strangan fenomenon vidis maristoj dumnokte. Sur malproksimaj montoj flamis fajroj, kies devenon ili komence ne sciis klarigi al si. Nur pli poste ili ekkonis, ke la regiono ĉirkaŭ trapasejo ne estas neloĝata. Tie vivis primitivaj indiĝenoj, kiuj konservadis ankoraŭ eternan fajron. Magalhaes nomigis ĉi tiun regionon Fajrolando.

La veturo tra la trapasejo estis peniga kaj longdaŭra. Profundo de la akvo estis sur iuj lokoj tiom granda, ke ne estis eble atingi fundon eĉ per plumbilo alligita per plej longa pendoŝnuro, alie estis embuska rokaro kaŝita tuj sub akvonivelo. Tie aŭ tie elstaris insuletoj. Pro tio Magalhaes ordonis, ke oni antaŭe esploru ĉiun paŝeton de la vojo, kiun la eskadro sekvos. Grupo da maristoj en ŝalupo mezuris ĉiam profundon de la fundo sur certa vojparto kaj nur poste karaveloj iom antaŭenveturis.

Malgraŭ tio, ke admiralo estis konsumata de malpacienco kaj sopiro ekvidi kiel eble plej baldaŭ oceanon, pri kiu li tiom da jaroj revis, li restis dum la tuta tempo de la veturo en trapasejo tre singarda.

La ŝipoj progresis antaŭen tre malrapide, paŝon post paŝo. Malgraŭ tio, ke oni veturis tage kaj nokte, ili faris en dudek kvar horoj vojon de nuraj dudek kilometroj. Detenis ilin ankaŭ la vento, kiu blovis daŭre kontraŭ direkto de ilia veturo.

Unu tagon ankris la ekspedicio apud riverenfluo. Maristoj surbordiĝis. Post nelonge aŭdiĝis en la golfeto iliaj ĝojkrioj. La rivero svarmis per fiŝoj, kiuj estis similaj al sardinoj.

“Rivero de sardinoj!” vokis maristoj kaptante fiŝojn per la manoj, ĉapoj kaj bastonoj. “Sardinrivero!”

Post momento estis sur la bordo kelkaj fajroj. Maristoj ne atendis, ĝis la ŝipkuiristo pretigos al ili manĝaĵon. Ili konstruis rostpikilojn kaj jam oni rostis bongustajn fiŝojn.

“Nur ankoraŭ spici tion per io!” vokis frandeme Garcia, kun ĝuo manĝante rostaĵon.

“Provu ĉi tion!” lia kamarado prezentis al li ian radiketon. La kreskaĵo estis tre simila al celerio. La maristoj manĝis ĝin kiel la plej bonan frandaĵon. Kaj kial miri? Ja de tiu tempo, kiam ili forlasis Brazilion, ili havis en buŝo nek peceton da freŝa legomo. Jen la kaŭzo de malsanoj!

Iu komencis hispanan popolan kanton. Ceteraj aliĝis kaj jam aŭdiĝis en la trapasejo gajaj melodioj.

Maristoj kaptis multegajn sardinojn por havi provizon, ŝirkolektis “celeriojn” kaj tre refreŝigitaj daŭrigis vojon en malafabla kaj senfina trapasejo.

Iun vesperon, kiam Fernao sidis en sia kabino klinita super landkartoj, frapis je la pordo Henriko.

“Sinjoro admiralo,” li diris, “venis ses maristoj. Ili volas paroli kun vi.”

“Kion ili deziras?”

“Mi ne scias,” respondis Henriko kaj iel misteroplene li ridis.

“Ili eniru!”

Henriko malfermis pordon kaj maristoj paŝis internen. Magalhaes atente rigardis ilin. Li konis jam ĉiujn virojn de sia ekspedicio persone. Pri ĉiu li sciis, sur kiu ŝipo li laboras.

Li tuj konsciiĝis, ke el ĉiu karavelo venas du. Kaj inter ili troviĝas ankaŭ homoj el Trinidado! Ankaŭ la fidela Garcia! Tio aspektas kiel deputacio. Ĉu ili venas por plendi? Aŭ peti pri io? Li rememorigis al si la deputacion en San Julian kaj eksentis malagrablan frostotremon tra la dorso.

Garcia paŝis antaŭen. Li ĉifis ĉapon en la manoj kaj staris alterne levante piedojn kaj embarasite ektusis.

“Do, Garcia, kion vi deziras?” klopodis forigi liajn embarasojn Magalhaes.

“Sinjoro admiralo, ni estas delegitoj de ŝipanaro...”

“Al mi?” demandis lakone admiralo.

“Jes, al vi, sinjoro admiralo. Ni devas informi vin, ke ni jam interkonsentiĝis.”

Fernao malkurbiĝis kaj fikse rigardis la mariston.

“Nome... ke vi sciu, pri kio temas, sinjoro admiralo,” Garcia jam tute venkis la komencajn embarasojn, “ni diros tion al vi laŭvice. Ni sur ĉiuj ŝipoj jam ekde hieraŭ kverelas!”

“Kial?” demandis Magalhaes kaj en lia demando kuŝis minacanta tono.

“Ni ne scias — nome ni ne scias, kiamaniere ni nomigus ĉi tiun trapasejon,” daŭrigis vigle Garcia.

Fernao ekridis. Laŭte, sincere, el la koro. Tiel vidis lin maristoj ankoraŭ neniam.

Kaj kiel li ne ĝojradiu! Li atendis novan ribelon aŭ minimume novajn plendojn, ke ili reveturu hejmen — kaj liaj maristoj polemikas pri nomo de la trapasejo! Nur nun li komprenis la misteroplenan ridon sur la vizaĝo de Henriko!

“Do vi ne povas trovi taŭgan nomon?” demandis jam gaje la admiralo. “Nu — ni havis sufiĉe da nomoj...”

“Ekzemple?”

“Trinidadanoj proponis ‘Suda trapasejo’, en Viktorio ‘Amerika trapasejo’, tiuj el Concepcion havis eĉ du nomojn: ‘Trapasejo de Virgulinoj’ kaj ‘Kanalo de ĉiuj sanktuloj’. Al sinjoro Pigafetta plaĉis nomo ‘Patagonia trapasejo’ —”

“Kaj nun vi venas al mi, ke mi decidu la aferon, ĉu ne?”

“Ne, sinjoro admiralo. Ni jam interkonsentiĝis. Ĉiuj. Maristoj, oficiroj kaj ankaŭ kapitanoj.”

Magalhaes demande rigardis lin.

“Ni eĉ ne scias, kiu havis tiun ideon,” daŭrigis Garcia. “Sed la nomo ekplaĉis al ni tiom, ke por unufojo ĉesis ĉiuj disputoj. Ni venas por sciigi al vi tion.”

“Do?”

“Ĉi tiu markolo nomiĝas ekde hodiaŭa tago — trapasejo de Magalhaes.”

“Ho!” vokis surprizite admiralo. Ĉio estis tiom neatendita, ke li embarasite silentiĝis. Nur post momento li diris mole: “Mi dankas al vi, amikoj. Vi eble tro rapidis. Sed se la nomo estis kapabla unuigi vin, ĝi estu, mi akceptas vian honorigon.”

La tutan nokton — Magalhaes tiam preskaŭ ne dormadis — li pensis pri la maristoj. Ili estas maturaj viroj, malmolaj, maldelikataj, iam preskaŭ brutmoraj, sed ili kapablas ŝanĝi humorojn kiel infanoj. En San Julian ili estus pretaj neniigi vin, en trapasejo ili honorigas vin...

Kvar longajn semajnojn daŭris navigado en trapasejo. Dum tiu tempo eskadro faris vojon de ses cent kilometroj. Poste ankoraŭ lasta kabo — ili nomigis ĝin Eldezirata — kaj antaŭ ili malfermiĝis senfina oceano.

Kanonsalvo de sur Trinidado. Flagojn supren! Estu salutata oceano misteroplena, enigma, ne esplorita, senfina! Estu salutata, oceano, kiun ne vidis krom Balboa kaj ties akompanantoj eĉ unu Eŭropano! Vi kondukos nin al Molukoj, de kie estas jam nur salteto al Malako, en Hindujon kaj Eŭropon! Fino de ĉiuj hipotezoj, preceptoro Behaim, doktaj majstroj en universitatoj, kosmografoj, geografoj, astronomoj! La homa spirito ekflugos libere kaj ne katenita tra ĉiuj spacoj de la mondo, ekipita per solidaj scioj!

Kanonoj tondras ankaŭ sur Concepcion, flagetoj ĝoje flirtas. Estu salutata, maro de malproksimaj horizontoj, maro de mil kuraĝaj esperoj! Jam post nelonge ni atingos riĉajn landojn, kiuj abundos per ĉio — per bongustaj manĝaĵoj, freŝa akvo, refreŝigaj trinkaĵoj kaj spicoj kaj oro! Jes, ni atingos ilin baldaŭ, admiralo ja diris jam tiomfoje, ke sur la alia flanko de trapasejo ni atingos la insulojn de multekostaj spicoj, kiujn ni promesis malkovri navigante okcidenten!

Pro kanonsalvoj forte tremas ankaŭ Viktorio, kiu fermas la eskadron. Venkaj flagoj ridetas ankaŭ sur ĝiaj mastoj.

Adiaŭ, trapasejo! Adiaŭ, danĝeraj rokoj! Adiaŭ, embuskaj akvoturniĝoj kaj vojerarigaj golfetoj! Adiaŭ, trista malgajeco de senesperaj semajnoj! Estu salutata, libereco de vastaj spacoj, kie estas eble ĝoje elspiri, ĝoji pri heleco de tago, ĝui de la frua mateno ĝis la malfrua nokto orajn sunradiojn!

Kaj antaŭ ĉio estu salutata vi, homa aŭdaco! Nur vi venkas malhelpaĵojn, kiuj estas laŭ rigida pensado nevenkeblaj!

Fernao staris sur ferdeko de Trinidado forte kortuŝita. Li pensis je Francisko kaj iliajn komunajn revojn. Li pensis pri liaj amike varmaj leteroj, per kiuj li invitis Fernaon al si. Ĉu Francisko atendas lin? Certe! Eble li staras ĉiutage sur bordo de la insulo kaj rigardas orienten. Do, flugu al li, kvietaj ondetoj de la Suda maro! Diru al li, ke Fernao alveturas! Ke li malkovris trapasejon kaj nun vojaĝas al Molukoj.

Sed Magalhaes ne estis nur revulo. Li havis tro evoluintan sencon por realeco, ol ke li ne pripensu ĉiujn eblojn. Ekde forveturo el golfo de San Julian la ŝipoj estis denove tre difektitaj. En trapasejo ne estis eble ripari ilin. Provizoj de manĝaĵoj post perfido de Gomez malgrandiĝis tiom, ke ili sufiĉos apenaŭ por du monatoj. La ŝipanaro estas nun jam denove lacigita de longa veturo, precipe de elĉerpiga navigado en trapasejo, kie ili ĉiuj troviĝis en senĉesa streĉo kaj ne povis trankvile dormi. Kaj la nombro de pacientoj ĉiam kreskis...

Tial en lian ĝojon miksiĝis ankaŭ malgaja sento de necerteco. Se la markartoj ne mensogas, la ekspedicio atingos Molukojn tre baldaŭ.

Sed Magalhaes jam ĉesis kredi landkartojn. Ili estis desegnitaj el fantazio, el hipotezoj. Ĉu ili ne trompis lin jam kun lokigo de la trapasejo?

Ŝipoj celdirektis laŭlonge de sudamerikaj bordoj al nordokcidento. Post kelkaj tagoj ili deflankiĝis sur la vastan maron. Blovis favora vento kaj tiel la kontinento baldaŭ malaperis en malproksimo. Unu tago similis al dua kiel ovo al ovo. Matene elsaltis super horizonton fajra suno. Ĝi inundis oceanon per ora, blindiga brilo. Poste ĝi komencis brulradii. Tago estas longa, monotona, senfina.

Kaj ŝipoj veturas kaj veturas. Ĉu ili veturas? Se vi rigardas al horizonto, vi havas impreson, ke ili staras. Mankas ia firma punkto, laŭ kiu vi povus sekvi movon de karavelo. Horizonto estas ĉiam egala. Nur se vi rigardas malsupren, vi vidas, ke etaj ondoj restas malantaŭe. Do oni tamen veturas!

Semajnon, du semajnojn, tri semajnojn.

Monaton!

Magalhaes vidas, ke landkartoj ankaŭ nun ruztrompis lin. Se ili dirus veron, ili jam estus atingintaj Molukojn!

Nutraĵoj rapide malaperas. Ĉu estas eble ankoraŭ limigi porciojn, kiuj jam de longe ne sufiĉas por satigi, apenaŭ vivtenante homon? Ĝi estas kruela, sed nenio alia restas. Nun neniu kverelas. Ĉiuj komprenas, ke la limigo povas signifi savon.

Neniu lando sur horizonto! Nek pruvsigno, ke ili al firma tero proksimiĝus!

Kaj tamen!

Unu tagon vokis patrolo en ŝipkorbo, ke li vidas insulon. Ĉiuj rapidegis sur la ferdekojn. Freŝa akvo, manĝaĵoj, ripozo sur firma tero...

Ĝi estis unu el koralinsuloj, kiuj kreskas super la nivelon de oceano kaj restas nuraj rokoj. Sen kreskaĵoj, sen bestoj, sen homoj. Kaj sen akvo.

Maristoj havis impreson, kvazaŭ ili falus en abismon. La trompiĝo ankoraŭ pligrandigis ilian sopiron je tio, kio mankis al ili. La sopiro jam antaŭ longe ŝanĝiĝis en insistan bezonon. Skorbuto furiozis ĉiam pli sovaĝe. Dentkarnoj ŝvelis, dentoj malfirmiĝis, ŝanceliĝis kaj elfalis. Palatoj en buŝoj ŝvelis. Tri mortintajn maristojn jam englutis profundaĵoj de oceano. Mortis ankaŭ Patagonianoj.

Kaj nova ĝojo, nova espero — nova insulo!

Kaj nova, ĉi tiun fojon ankoraŭ pli granda trompiĝo. Nek homoj, nek nutraĵoj, nek gluteto de trinkakvo!

“Insuloj de malfeliĉo,” diris amare admiralo. Kaj tiel ili ankaŭ nomigis la insulojn.

Post du monatoj estis provizoj de viando elĉerpitaj. Restis nur biskvitoj. Sed kiaj biskvitoj ili estis! Malbonodorantaj, maldolĉaj, traboritaj de vermoj!

Ĉu ili malbonodoras? Se oni nur havus ilin! Oni ricevas malgrandan manplaton da ili, ĝi sufiĉas por dufoje trifoje en la buŝon — ĉu ne estus eble pligrandigi ĉi tiun ridindan porcion?

Ili miksis en biskvitojn lignerojn kaj tiamaniere trompis siajn malsatajn stomakojn.

La trinkakvo en bareloj jam putriĝis. Ĝi tiom malbonodoris, ke ili trinkante ŝtopis al si nazojn, ke ili sukcesu ĝin engluti.

Dek semajnoj!

La ekspedicio ŝanĝiĝas al lazareto, kaj la oceano, kiun ili tiel solene bonvenigis, fariĝas tombejo. Preskaŭ ĉiuj estas malsanaj. Helpkuracistoj havas multege da laboro, ili faras ĉion, kion ili kapablas, sed en tiu ĉefa punkto ili estas senpovaj. Cetere, ili apenaŭ tenas sin sur la piedoj.

Tiuj, kiuj ne malsaniĝis grave, ne fartas multe pli bone. Vizaĝoj malgrasiĝintaj, okuloj profunde en okulkavaĵoj, korpo nur ostoj kaj haŭto. Kaj fortoj estas for. Ili sidadas sur ferdekoj, kuŝadas en subferdekoj por eviti brulantajn sunradiojn. Ili estas nerazitaj kaj similas al ombroj.

Jam dek maristoj mortis dumvoje de la trapasejo. Kaj kelkaj pluaj ŝanceliĝas inter vivo kaj morto.

Kaj admiralo?

Li estas sana. Ĝi aspektas, kvazaŭ li estus pli forta ol la naturo. Li manĝas la saman nutraĵon kiel ŝipanaro, kaj tamen li estas ĉie, kie ĝuste oni bezonas lian helpon. Se li vidas, ke elĉerpita maristo sensukcese kaj pene streĉas la ŝnuregon, per kiu li devas altiri velon, li alsaltas kaj streĉas la ŝnuregon sola. Nun li troviĝas denove en kuirejo. Ĉu li eble volas preni al si ion pli bonan? Ne. Li gustumas la supon kaj konsilas al kuiristoj, kiamaniere fari ĝin pli bongusta. Li kontrolas kabinojn, kie kuŝas malsanuloj. Maristo kuŝas en doloroj, la premkontuzita korpo brulas kaj flamas. Kie estas helpkuracisto? En apuda kabino — li jam ne sufiĉas fari ĉiun laboron. Admiralo kliniĝas al la malsanulo kaj delikate levas lin. La malsanulo ne parolas, lia buŝo estas duonfermita de doloro, sed lia dankema rigardo diras ĉion. Alia mortas pro soifo. Admiralo ne hezitas kaj donas al li trinkgluton el sia botelo. Maristo rigardas al Magalhaes — kaj subite lia vizaĝo kurbiĝas kaj li ploras.

“Ho, kio admiralon koncernas!” li aŭdas debaton el komuna kabino por ŝipanaro. “Tiaj homoj estas malmultaj!”

Magalhaes volis rapide foriri. Li estus malfeliĉa, se iu hazarde malfermus la pordon kaj opinius, ke li spionaŭskultas. Sed tiu voĉo alfrostigis lin al planko. Ĉu estas eble, ke tiamaniere parolu —?

Jes, ĝi estis li! Elcano, unu el 1a plej grandaj ribelantoj en San Julian!

“Mi diras al vi, ke tiaj admiraloj ne estas multaj! Mi jam lernis koni kelkajn komandantojn, sed neniu el ili estis tiom oferema kiel li. Ja tiu homo zorgas pri ni kiel patro! Li kiel unua ellitiĝas — dormi li iras la lasta — mi ne komprenas, kiel li povas tion sukcesi! Li estas vere — granda admiralo!”

La veturo ne havis finon. Ili estis sur la maro jam tri monatojn. Provizoj estis elĉerpitaj. Oni finmanĝis la reston de la biskvitoj. Sur la karaveloj furiozis malsato.

En kabino de maristoj regis silento. Homoj kuŝis sur la kuŝbretoj kiel kadavroj. La paroloj lacigas, pli bone silenti. Kaj tamen! En angulo de kabino obtuze parolas du maristoj.

“Venu kun mi en kuirejon!”

“Ĝi ne havas sencon.”

“Se vi ne volas iri, bone. Sed vi bedaŭros.”

“Eble vi tie havas bakitan anseron?”

“Ansero ĝi ne estas, sed la bakaĵo jes.”

Maristo kun peno leviĝis kaj malfermigis enfalintajn okulojn:

“Ĉu bakaĵo?”

“Mi jam diris.”

“Do ne streĉu min kaj diru, kion vi havas!”

La dua maristo kliniĝis al li kaj klarigis:

“Mi kaptis apud la magazeno du ratojn. Kuiristo promesis, ke li bakos ilin por mi. Unu raton mi kompreneble devis donaci al li.”

“Ratoj!” ekĝemis la najbaro kaj peze falegis sur la kuŝbreton. “Ratoj! Ne! Pli volonte morti!”

“Kiel vi volas!” viro levis la ŝultron kaj foriris en kuirejon. Kuiristo plenumis la donitan vorton. Li prezentis al maristo bakitan raton kaj tiu komencis avide manĝi.

Apenaŭ li formanĝis kelkajn pecetojn, la pordo malfermiĝis. Li rapide ŝovis bakaĵon sub la tablon. Ŝipreguloj ne permesis, ke maristoj restadu en kuirejo.

Sed ĝi estis nur la malsanulo, kiu antaŭ kelkaj momentoj rifuzis la inviton.

“Mi decidiĝis alie,” li diris kvazaŭ li senkulpigus sin. “Ĉu vi povas doni al mi peceton, kamarado?”

“Kompreneble. Ĝi estas tute bongusta. Apud magazeno mi jam preparis kaptilon. Kiam mi kaptos ion, mi bakos denove.”

La bonodoro de bakita viando penetris en subferdekon. Post nelonge sciis ĉiuj ŝipanaroj, per kio estas ebla almenaŭ por momento forigi teruran malsaton.

Je ŝipratoj estis aranĝita sovaĝa ĉasado. Post nelonge estis ratoj preskaŭ ekstermitaj. Ju pli malmultaj, des pli multekostaj ili estis. Se iu havis pli grandan sukceson, li vendis ilin. Por unu rato oni ricevis eĉ hispanan dukaton.

Kiam ili estis survoje tra Suda maro dum cent tagoj, plimalfortiĝis eĉ sanaj maristoj tiagrade, ke ili ne estis kapablaj priservi la ŝipojn. Tiuj veturis sur kvietaj ondoj de la oceano solaj, sen homa helpo.

La malsato ŝanĝiĝis al furiozo. Sur la ŝipoj troviĝis jam nenio, kion oni povus manĝi.

Nenio? Sed tamen —!

Per kio estas ĉirkaŭvolvitaj mastoj, ke sur ili ne trafrostiĝu ŝnuregoj? Ĝi estas ja haŭto — ĉu ni estis trafitaj per blindeco, ke ni iradis tiom longe preter ili kun dolorantaj stomakoj? La haŭto, kiun ni dismaĉos, kaj se ni iom fermetos la okulojn, ni imagos al ni eĉ bovinon, aŭ ne, pli volonte junan bovideton, bovidan rostaĵon —

Ili ĵetis sin al la malkovraĵo kun novaj esperoj. Sed kiel povus mordi iliaj malsanaj, ŝanceliĝantaj dentoj la malnovan haŭton, kiu ŝanĝiĝis dum la jaroj al fera kiraso?

Ankaŭ ĉi tie ili trovis elirvojon. Ili donis haŭton en akvon, lasis ĝin tiel kelkajn tagojn kaj poste bakis ĝin en arda cindro.

Jam ili estis en Suda maro tri monatojn kaj dudek tagojn!

Admiralo staris sur kapitana ponteto kaj trarigardis ruinojn de sia ŝipanaro. Fakte, nun ili estis nuraj ruinoj. Kiam ili elveturis el Hispanujo, ili estis ducent sesdek kvin. Kaŭze de perfido de Gomez kaj mortoj en trapasejo malpligrandiĝis la nombro al cent sepdek. Kaj nun, dumvoje de la trapasejo, pereis denove dek naŭ kamaradoj.

Ruinoj. Sur fingroj vi povus kalkuli tiujn, kiuj restis sanaj. Kaj ĉu estas nepre eble diri pri iu, ke li estas sana? Ĉiuj pretermoviĝas sur la ferdeko kiel ĥimeraj ombroj. Ja ili jam eĉ ne pretermoviĝas, sed indiferente, apatie sidas kaj kuŝas. Iuj havas fermitajn okulojn, aliaj en malespera rezigno fikse rigardas antaŭen.

Fernao faris ĉion, kio estis en lia povo. Sed plua veturo superas jam homajn fortojn. La ŝipmagazenoj estas kiel elbalaitaj. La ratoj estas ekstermitaj. La haŭto de sur mastoj malaperis. Sur la ŝipoj estas jam nur ligno — kaj malsanaj, malsataj homoj.

Kiu estas ankoraŭ tiel forta, ke li trenas sin el subferdeko supren? Pigafetta! Unu el tiuj malmultaj feliĉuloj, kiuj rezistis al ĉiuj malsanoj. Li iris al admiralo.

“Do, sinjoro Pigafetta, ĉu vi ankoraŭ skribas vian tagolibron?” bonvenigis lin Magalhaes.

“Jes, sinjoro admiralo. Mi ja ne scias, se iu legos ĝin, sed mi notas ĉion.”

“Ni esperu,” diris admiralo.

Ili silentiĝis. Varmego faris ferdekon simila al infera fajrujo.

“Ĝi estis grandioza veturo, sinjoro admiralo,” ekparolis post momento denove Pigafetta. “Dum cent dek tagoj nek unu ventego! Ĝi estas vere neaŭdita!”

“Ĝi estis ankaŭ nia feliĉo. Se venus eĉ la plej eta tempesto, ĝi neniigus nin ĉiujn. Balboa nomigis ĉi tiujn akvojn la Suda maro. Sed ni donis al ili nomon, kiu rememorigos homojn pri nia navigado.”

“Kia estos la nomo?”

“Pacifiko.”

“Bonege, sinjoro admiralo — Pacifiko! Trankvila oceano! Mi tuj enskribos tion. Brilega ideo! Cent dek tagoj, neniu tempesto — kiel memkomprenebla: Pacifiko! Pardonu, sinjoro admiralo, mi iros en kajuton por enskribi ĝin kaj revenos sur la ferdekon.”

Magalhaes ridetis. Admirinda homo estas tiu Pigafetta! Post unu-du tagoj povas esti la ekspedicio unu grandega tombejo — kaj li volas skribi en sian taglibron!

Sed apenaŭ faris Pigafetta kelkajn paŝojn, li haltis kaj rigardis la admiralon. Liaj okuloj estis malfermigitaj pro nepriskribebla mirego. Ĉu li aŭdis ion? Aŭ ĉu ĝi estis nura trompiĝo de la sentoj?

Ankaŭ Magalhaes havis senton, kvazaŭ lin kaptus abrupta kapturniĝo. Lia koro ekbategis.

Ĉu ĝi estos grako de iu nevidebla birdo?

Kaj denove tiu raŭka, knara voĉo. Dio — ĉu vere ekkriis la patrolo sur la masto?

Ili ambaŭ rigardis supren.

La maristo elkliniĝis el ŝipkorbo. Li estis pala kiel kreto. Liaj okuloj estis malfermigitaj. Li svingis per manoj, montris al okcidento kaj vokis ree kaj ree:

“Tierra! Tierra! Tierra!”

La ferdekoj subite vigliĝis. Maristoj klopodis leviĝi. Iuj sukcesis tion fari, aliaj renversiĝis kaj restis kuŝi senmovaj.

Kiu povis, tiu celis al rando de la ferdeko. Ĉu estus ebla, ke ekzistu ankoraŭ io alia ol akvo?

Ili ne trompiĝas!

En malproksimo videblas blueta strio. Ili konas tian bildon. Tiamaniere ĉiam ilin bonvenigis firma tero, kiam ili reveturis el malproksimaj landoj!

“Tierra!” tondris la ferdekoj.

“Tierra!” barelsonis la subferdekoj.

“Tierra!” ĝemis la malsanuloj.

Tierra! Tierra! Tierra!

Ĉiuj moviĝis sur la ferdekon. Ili apogis sin je balustradoj kaj rigardis antaŭen. Ili vidis la ĉarman strion de la tero. Ne, ne, tio ne estas fantomo! —

Poste ili singulte ekploris kaj ĉirkaŭbrakis unu alian.

XV.

Inter indiĝenoj

La tero malrapide proksimiĝis. Maristoj komencis distingi kolorojn kaj formojn.

Jen aperis sur la bordo unu homo. Poste dua, tria, deka. Jam vidiĝas tie cent, du cent, kvin cent homoj — kaj ĉiam alkuras novaj. Ili vigle gestas, poste saltas en malgrandajn boatojn kaj post nelonge tuta ĉirkaŭaĵo de karaveloj svarmas per la alveturintoj.

Ho ve, se ili venas kiel malamikoj! Malfortigitaj ŝipanaroj estos venkitaj dum unua atako!

Sed en okuloj de indiĝenoj oni ne vidas koleron. En ili estas nur surprizo, mirego kaj scivolo.

“Levpontetojn, ŝtupetarojn kaj ŝnuregojn malsupren!” tondras voĉo de la admiralo de sur Trinidado.

Post nelonge la karaveloj similas al formikejo. Indiĝenoj kuretas sur la ferdekoj de unu objekto al alia, ĉion ili palptuŝas. ĉion esploras kaj samtempe entuziasme ĝojkrias. Iuj kuras en subferdekojn, penetras en kabinojn de ŝipanaro kaj oficiroj, en kuirejon, en magazenojn. Ili prenas ĉion, kion ili vidas: ĉapojn, surtutojn, lampojn, hakilojn, tranĉilojn, potojn, martelojn, kolorŝtofojn — kaj tion ili faras kun absoluta memkompreneblo, malkaŝe, antaŭ okuloj de konsternitaj maristoj!

La marnavigantoj rigardas la vizitantojn kiel fantomojn. Ili tute ne komprenas, kion devas signifi tiu stranga konduto. La indiĝenoj venas tamen kiel amikoj, pri tio atestas almenaŭ iliaj ridantaj, ĝojantaj vizaĝoj. Estas vero, ke ili havas iajn primitivajn armilojn — lignajn stangojn finitajn per fiŝostoj — sed ili neniun ĝenas. Sed ili ŝtelas! Ili forprenas ĉion, kio ne estas alfiksita! Kiam iliaj manoj estas jam plenaj, ili ĵetas la objektojn sur la ŝultrojn, pendigas ilin ĉirkaŭ la kolojn, enplektas ilin en densajn hararojn...

La ekspedicio tute ne scias, ke ĝi atingis insulon, kies loĝantoj ĝis tiu tempo ne vidis aliajn homojn. Ili vivis kaj mortis sur sia insulo de pratempo firme kredante, ke ili estas unusolaj estaĵoj en la tuta mondo. La tuta mondo — tio estis ilia insulo kaj kelkaj pli malgrandaj insuletoj en ties proksimo. La tuta mondo — tio estis palmoj kaj kabanoj kaj sabla bordo kaj plue jam nur akvo kaj akvo kaj akvo. Fajra suno super la kapoj, varma klimato, malavara naturo. Abundeco kaj superfluo. Kion vi vidas, ĉion vi povas preni. Al neniu vi kaŭzos malutilon, ĉar ĉiu vivas en bonfarto.

Kaj jen subite aperas apud ilia insulo tri miraklaj kaj nekompreneble grandaj ŝipegoj. Kiu ja alveturas en ili? Li estu kiu ajn, li certe alportas novan ĝojon al ili. Tial ili rapidegas sur la ferdekojn sen eĉ plej eta esprimo de timo kaj kun infana ĝojo ili prenas ĉion, kion ili vidas.

La Eŭropanoj rigardas ilian konduton senmove. Ĉu ili estos prirabitaj pri ĉio? La indiĝenoj penetris jam eĉ en kabinon de admiralo kaj forportas landkartojn kaj mezuraparatojn! Kion diras al la afero la komandanto?

Magalhaes staras sur kapitana ponteto kaj indignite observas la konduton de la indiĝenoj. Jam kelkfoje li intencis voki al maristoj, ke ili defendu sin, sed li ĉiam rekonsciiĝis. La rigardo al ŝancelirantaj viroj, kiuj estis tute senpovaj, se la indiĝenoj eĉ nur puŝetis ilin, estis por li sufiĉe klara averto. Se ĉi tiu vizito ŝanĝiĝus al batalo, ĝi signifus finon de la ekspedicio.

Dum li meditis, alkuris Henriko.

“Sinjoro admiralo, ili ŝtelis nian ŝalupon!” li komunikis kolerigita.

Magalhaes rigardis al postkilo de Trinidado.

Savboato, la lasta rifuĝejo en kazo, ke la ŝipo averius, estis jam detranĉita de Trinidado kaj indiĝenoj en ĝi gaje veturis al la bordo!

“Levi ankrojn, altiri velojn!” vokis admiralo.

La ĉenoj ektintis, ankroj flugis alten. Karaveloj ekmoviĝis. En indiĝenojn kvazaŭ oni pafus. Ili rapidkuris al ŝtupoj kaj ŝnuregoj. Tie ekestis paniko, ĉar ĉiuj volis esti tuj malsupre. Ili forĵetis ŝtelitajn objektojn kaj ĵetiĝis en la maron. Post nelonge la ferdekoj estis liberigitaj.

Eskadro forveturis al vasta maro.

Magalhaes kunvokis konsilan kunvenon de kapitanoj. Estis interkonsentite, ke ili aranĝos dumnokte ekspedicion al la insulo por ree ekposedi la forŝtelitan boaton kaj havigi al si akvon kaj nutraĵojn.

“Kiu sentas sin sufiĉe forta por teni en la mano muskedon aŭ glavon?” demandis admiralo.

“Mi, sinjoro admiralo! Mi! Mi! Mi!” eksonis batalavide el ĉiuj flankoj. Ankaŭ kelkaj malsanuloj leviĝis sur la kuŝejoj. Iliaj vizaĝoj kuntiriĝas de doloro, la fingroj konvulsie fermiĝas, sed iliaj okuloj flagras en stranga febro kaj tra la ŝvelitaj buŝoj trapuŝiĝas dolora ĝemo: “Mi, mi —!”

Magalhaes elektis nur la plej kapablajn.

Antaŭ la mateno ili alveturis en du ŝalupoj al la insulo. En malgranda golfo ili vidis la savboaton de Trinidado.

Silente ili surbordiĝis kaj kuŝiĝis en herbon. Magalhaes donis signon al Spinoza, ke tiu singarde proksimiĝu al li.

“Elektu kelkajn virojn,” sonis la flustre donita ordono. “Dume ni atakos la vilaĝon, malatentu la batalon, sed zorgu, kiel havigi por ni iajn provizojn. Alportu ilin en ŝalupon kaj forveturu al Trinidado!”

“Laŭ ordono, sinjoro admiralo!”

Ne rimarkitaj ili penetris en vilaĝon.

Komencis tagiĝi.

Akra sono de trumpeto kaj tondraj krioj de maristoj estis signaloj por komenci la atakon. Surprizitaj kaj terurigitaj indiĝenoj elkuris el la kabanoj. Ili aŭdis pafojn de muskedoj. Ili vidis kelkajn kamaradojn, kiuj estis trafitaj kaj kaŭriĝis en doloroj. Ili ariĝis en grupojn kaj kuris en mezon de la vilaĝo.

“Bruligu kabanojn!” ordonis admiralo.

Li konis ĉi tiun batalrimedon ankoraŭ el la tempo, kiam li servis sub Albukerk. Se trompis ĉiuj rimedoj, tiam helpis la brulantaj kabanoj.

Tiel ankaŭ nun.

Apenaŭ ekflagris sur kelkaj flankoj la flamoj, indiĝenoj diskuris. En la vilaĝo restis kuŝantaj ok mortintoj — la unua imposto de la insulo post interkonatiĝo kun eŭropa civilizacio.

Magalhaes donis ordonon al reveno. Dumvoje ili kolektis en rapideco ĉion, kion oni povis manĝi: korbojn kun kokosoj, bananojn, kortbirdaron. Kiam ili alkuris al la bordo, ŝalupo sub gvido de Spinoza ĵus debordiĝis. Ĝi estis ŝarĝita per amasoj da nutraĵoj. Kelkaj sakoj estis plenigitaj per trinkakvo. Kaj inter ĉio, firme kunpremata de du viroj, baraktis senpove kaptita — belega porko!

Ili enŝalupiĝis kaj rapide veturis al karaveloj.

Apenaŭ ili grimpante atingis la ferdekojn kaj suprenlevis la ŝalupojn, aŭdiĝis de la insulo sovaĝaj krioj. Samtempe debordiĝis multaj malgrandaj boatoj.

La indignitaj indiĝenoj alveturis kiel uragano. Iuj ĵetis sur la ferdekojn ŝtonojn, aliaj puŝegis ŝipmurojn.

“Streĉi ĉiujn velojn!” ordonis admiralo.

La vento ekblovis, karaveloj ekveturis. Post mallonga tempo restis la boatoj tre malproksime.

La malkovritajn insulojn nomigis admiralo ‘Ladrones’ — Ŝtelistaj insuloj.

Kaj denove komenciĝis veturo, kiu fariĝis la turmento. La provizoj estis rapide konsumitaj kaj revenis malsato. Nur post dekkvartaga veturo ili vidis denove grandan insulon.

Jam el malproksimo ĝi allogis al ripozo. Kokospalmoj promesis riĉajn fruktojn.

La insulo estis ŝajne neloĝata. Nenie estis videblaj homaj kabanoj nek indiĝenoj.

Post alteriĝo maristoj forlasis la karavelojn. Ĉiuj rapidis sur bordon. Jen ili trovis unuajn allogajn kokosojn. La maristoj ridis kiel infanoj. Gustumu, sinjoro admiralo, ili estas bonegaj! Ĉu vi ne povas? Kien vi denove rapidas? Ĉu vi ne ripozos eĉ momenton? Ho, vi rapidas al malsanuloj, kompreneble, vi estas nia admiralo, pastro kaj kuracisto, ĉion vi vidas, ĉion vi memoras — —

Subite aperis indiĝenoj. Kelkaj boatoj veturis en la golfon, kiu troviĝis malproksime de karaveloj.

Magalhaes donis signon al maristoj, ke ili kaŝu sin en densaĵoj. Poste akompanate de Pigafetta li iris al ili renkonten. Kun kiaj intencoj ili venas?

La ekspedicio havis feliĉon. La alveturintoj estis kvietaj fiŝkaptistoj, kiuj veturis por ĉasi fiŝojn.

Admiralo invitis ilin sur la ŝipon.

Ili interkompreniĝis per gestoj. Pigafetta estis ankaŭ ĉi-foje tre inventema. Oni trovis nek unu ideon, kiun li ne kapablus esprimi.

Lerte li desegnis bildon de porko. Li montris ĝin al la indiĝenoj. Ĉu vi havas tiajn bestetojn?

Tiuj observas miregante ĉiun tiron de lia mano. La sorĉisto! Ĉu ni havas porkojn? Iliaj vizaĝoj radias. Kompreneble! Kaj kiajn porkojn! Ili estas grasaj, ili apenaŭ povas teni sin sur la kruroj, ili iras rigardi, tiamaniere — kaj unu indiĝeno iras sur la kvar, li groteske balancas, la ceteraj ridas — estas sufiĉe da porkoj, nur venu rigardi — Pigafetta kokerikas. Ĉu vi havas ankaŭ kokojn?

La indiĝenoj estas ravitaj de lia kapableco. Ili kapjesas — jes, ĉi tion ĉion ni havas, ankaŭ rizo estas en niaj hejmoj, nur venu kaj vi vidos!

Ĉu viaj kabanoj estas malproksime?

Tute ne! Jen vi vidas palman arbareton, vi trairos ĝin, poste vi vidos valon trafluatan de rivero, tiun vi travados — kaj jam vi estos en la vilaĝo.

Se ni jam iros tien, ĉu vi vendus al ni ion por manĝi? Nuksojn ni havas ĉi tie en sufiĉa kvanto, sed ion de la viando, ĉu vi komprenas? Se vi donos al ni porkojn kaj kortbirdaron, jen ĉio estos via! Kaj Pigafetta montras tukojn, ĉapojn, ŝtofojn, tranĉilojn, ludkartojn. La fiŝkaptistoj haltigas spiron, iliaj okuloj estas preskaŭ elkavigitaj. Ni donos al vi ĉion en sufiĉa kvanto, amikoj, nur venu kaj kunprenu tiujn sorĉajn objektojn, niaj virinoj estos entuziasmigitaj...

Admiralo estas kontenta. Poste li kondukas la gastojn en la magazenon. Tie li havas belaspektajn ŝranketojn, en kiuj estas specimenoj de multekostaj spicoj: zingibro, cipro, kariofilburĝonoj —

Ĉu vi havas ankaŭ tiajn aĵojn?

Magalhaes kaj Pigafetta observas la indiĝenojn tre streĉe. Ja se estos la respondo jesa, tio signifos, ke ili troviĝas sur Molukoj!

Ne, nenio simila kreskas sur nia insulo, respondas la alvenintoj. Tuj poste ili aldonas: Sed ni konas sufiĉe da homoj, kiuj negocas kun tio. De tempo al tempo ili venas ankaŭ al ni. Reciproke ili aĉetas de ni aliajn varojn.

De kie ili venas al vi? demandas Magalhaes kaj li estas pala de emocio.

La indiĝenoj montras al la okcidento!

Fernao sentas sekecon en la buŝo, en lia kapo bruas sovaĝa torento. Pigafetta fartas neniom pli bone.

Ni venos al vi, ili adiaŭas, jes, ankaŭ la objektojn ni alportos. Ili diras tion kun forestantaj animoj, ĉar en ĉi tiu momento ili ne pensas pri la komercaj aferoj, ili ne pensas pri kokoj, porkoj, rizo kaj aliaj gravaj nutraĵoj, sed pri io tute, tute alia. Ili volas esti solaj, por ke ili reciproke asertu unu la alian pri ideo, kiu ebriigis ilin.

“Do — de okcidento!” elspiras Pigafetta.

“Jes, de okcidento...” ripetas mallaŭte admiralo kaj la sovaĝa akvofalo en lia kapo fariĝas ĉiam pli brua.

“Versimile Ĉinoj,” flustras Pigafetta. “Ili de okcidento, ni de oriento. Sinjoro admiralo, mi gratulas vin!”

Magalhaes premas manon de fidela kunulo kaj sindona amiko. Fine, finfine apud la celo!

Kia konfuzo naskiĝos inter sciencistoj! Kiel ĝojos tiuj, kiuj kredis, ke la Tero havas formon de kuglo! Kiel furiozos la malprogresemuloj, kiuj kredis, ke Tero estas ebena kiel tabulo! Sed ili faru kion ajn, la fakton ili ne ŝanĝos.

Ĉu estis tempestoj? Ĉu muĝis ventegoj? Ĉu furiozis frostoj? Ĉu mortigis malsato? Ĉu brulis flamoj de ribelo? Ĉu terenfaligis malespero?

Tio ĉio devis okazi, ke venu la hodiaŭa tago! Magalhaes kredis, ke ĝi venos, per tuta forto de sia koro. Certecon li ne havis, ĉar li nur veturis malkovri ĝin, sed li havis firman fidon.

Kiomfoje boriĝis en liajn pensojn la vermo de duboj, malkonfido, senaŭdaco! Se ĝi estis apud orientaj bordoj de Suda Ameriko, kie miloj da golfoj mokis lian revon pri la trapasejo, se ĝi estis sur senmezuraj akvoj de Pacifiko, kie senfinaj semajnoj kaj monatoj ruinigis en cindron ĉiujn liajn kalkulojn kaj hipotezojn pri pozicio de Molukoj — ĉiam tio estis lia neskuebla fido, kiu venkis ĉion!

Fernao staris sur la ferdeko kaj en liaj rememoroj defilis homoj, kiuj ebliĝis alvenon de ĉi tiu neforgesebla momento: preceptoro Behaim, Francisko, komercisto Haro, freneza astronomo Faleiro, reĝo Karolo, Aranda, maljuna Barbosa, edzino Beatrice — kaj precipe kompreneble liaj maristoj, kiuj nun ludetas sur la sablo kiel infanoj.

El ili fariĝis homaj ruinoj. Ili similas pli multe al skeletoj ol al homoj. Sed en la fabela lando, kiun ili nun atingis, ili baldaŭ resaniĝos. Ili forgesos ĉion, kion ili devis travivi. Poste ili fariĝos historiaj personoj. Iliaj nomoj estos eble forgesitaj, sed ilia faro restos en memoro de la homaro por eterne.

Fernao Magalhaes la unuan fojon post dek naŭ monatoj, kiuj forpasis de lia forveturo el Hispanujo, elspiris facile, sen premo, libere. Nun jam nenio angorigis lin. Li plenumis ĉion, kion li volis plenumi. Li malkovris trapasejon kaj pruvis, ke la Tero estas kugloforma. Molukoj estas proksime —

Ridetante li iris kun Pigafetta sur la kajon. Malavara naturo abundis per riĉaj donacoj. La indiĝenoj jam alportis unuajn bestojn por vendi ilin. Ĉie estis multe da suno, ĉio ridetis.

Tie ili ripozis unu semajnon. Dum tiu tempo ili sufiĉe refreŝiĝis. La pacientoj, kiuj estis malsanaj nur ne grave, komencis jam promeni. Nur kelkaj gravaj pacientoj kuŝis sur siaj kuŝbretoj senmove kaj triste ridetante ili aŭskultis gajan rakontadon de siaj pli feliĉaj kamaradoj. Iliaj malfortigitaj stomakoj jam ne toleris nutraĵojn. Ĉiuj sentis, ke proksimiĝas neevitebla fino. Kaj tio estis ununura peza ombro, kiu pendis super la ekspedicio.

Post unu semajno admiralo ordonis forveturon. Ili veturos al pluaj insuloj.

Pigafetta staris ĉe balustrado tenante en la mano longan fiŝkaptilstangon. Li kaptis fiŝojn. La ŝipo ĵus preterveturis vastan golfon.

Li sentis subite puŝegon. Karavelo surveturis koralajn rifojn, kiuj kuŝis sub la akvonivelo.

Pigafetta perdis ekvilibron. La fiŝkaptilo falis el lia mano. Li volis ĝin rekapti, lia piedo forglitis — kaj malfeliĉa Italo falis en la maron.

Kiam li elnaĝis al akvonivelo kaj ĉirkaŭrigardis, li ekvidis aron da ŝarkoj, kiuj proksime de li kruele luktis. Ili batalis pri grasa viandopeco, kiu falis en la maron de sur la ŝipo. La akvo forte ondiĝis, naĝiloj ĉiumomente aperis super la akvonivelo.

Pigafetta malespere rigardis al Trinidado. La ŝipo veturetis iomete malantaŭe. Pigafettan neniu rimarkis. Ili ne povis vidi lin, ĉar li estis ĵus ĉe la malantaŭa kilo.

“Helpon!” aŭdiĝis super la golfo.

Sur la ferdeko regis ĥaoso. Ĉiuj maristoj estis okupataj per liberigo de la ŝipo. La ĉenoj tintis, levilaj radoj bruegis, kaj en ĉi tiu tumulto neniu aŭdis vokon de la malfeliĉulo.

Pigafetta palptuŝis flankojn de la ŝipo, li serĉis iajn truetojn, en kiujn li povus bori siajn fingrojn, grimpi iamaniere supren, almenaŭ super la akvon, ĉar — jen! — la lukto de ŝarkoj fariĝas ĉiam pli furioza, akvo jam farbiĝas de ilia sango! — sed vane.

“Helpon! Helpon!” li vokis ĝeminsiste.

Sed la ferdeko tondris de sennombraj paŝoj kaj de laborbruo. Fine oni sukcesis dank’ al komuna peno de tuta ŝipanaro liberigi la minacatan ŝipon. Ĝi malrapide ekveturis...

“Helpon! Helpon! Helpon!” ĝemis Pigafetta.

La ŝipo jam veturis pli rapide, ol li naĝis. Ĝi antaŭveturis lin.

Kaj jam li restis kelkajn metrojn malantaŭe! Li ĉesis naĝi por enspiri al lasta krio:

“Hel —!”

Meze de la vorto io frapis lian vizaĝon. Kio okazis? Ĉu la ŝarkoj rimarkis jam novan kaptaĵon kaj persekutas lin? Ĉu ĝi estis eble naĝilo de iu el tiuj rabfiŝoj de oceano?

Ne. Malantaŭ la ŝipo treniĝis la velŝnurego. Ĝia libera finaĵo tuĝis vizaĝon de Pigafetta, flugaperis antaŭ liaj okuloj — kaj jam ĝi saltetis sur la ondoj antaŭ li.

Pigafetta suprenĵetiĝis kiel fluganta fiŝo. Li atendis la brakon — kaj en sekvanta momento li konvulsie kunpremis la lastan eblon de la saviĝo!

Dume karavelo ekveturis sufiĉe rapide. Korpo de Pigafetta kuŝis sur la ondoj preskaŭ akvonivele. De tempo al tempo li kriis, sed neniu aŭdis lin.

Nur kiam maristo iris kunvolvi la ŝnuregon, li ekvidis en la akvo elĉerpitan Italon. Ili rapide mallevis savboaton. Post nelonge Pigafetta troviĝis sur la ferdeko.

Li estis iomete pala — la rememoro pri ŝarkoj estis teruriga — sed baldaŭ revenis lia bonhumoro.

“Cetere min tedis, ke mi estis devigata skribi en mian taglibron nur pri okazintaĵoj de aliaj homoj,” li finis sian rakonton al ariĝintaj maristoj. “Nun fine mi povos skribi ankaŭ ion pri mi.”

Post kelkaj tagoj ili atingis novan insulon. Ĝia nomo estis Masavo. Sur la bordo staris sennombraj amasoj da indiĝenoj. Mallarĝa ŝipeto kun kelkaj loĝantoj de la insulo veturis renkonten al ili.

“Nun, sinjoro Pigafetta,” diris admiralo signifoplene, “ni faros punkton post niaj hipotezoj. Ni atestos ilin.”

“Kiamaniere, sinjoro admiralo?”

“Henriko devenas el Sumatro. Se ni fakte ĉirkaŭveturis la Teron, Sumatro ne povas esti malproksime de ĉi tie. El tio sekvas, ke ĉitieaj indiĝenoj devas paroli aŭ per la sama aŭ almenaŭ per tre simila lingvo, per kiu oni parolas en patrujo de Henriko.”

“En tiu kazo... Henriko devus kompreni ilin?”

“Kompreneble.”

Admiralo vokis la serviston kaj instruis lin pri lia venonta tasko. Pigafetta zorgis pri tio, ke ĉiuj ŝipanaroj sciu, pri kio temas. Ĉiuj streĉe atendis la rezulton.

Kiam la ŝipeto kun indiĝenoj alveturis al Trinidado, Henriko vokis malaje:

“Kion vi deziras?”

La demando sonis kiel pafo, post kiu sekvis trankvilo. Ĉu ili ne komprenis?

Sed post momento flugis supren la respondo:

“Reĝo Kolambu, sinjoro de ĉi tiu insulo, demandas, ĉu vi venas kiel amikoj aŭ malamikoj.”

Henriko donis manon al oreloj, ke li pli bone aŭdu. Okuloj de la tuta ŝipanaro estis fiksitaj al li. Henriko havas en la vizaĝo strange koncentritan, streĉan esprimon. Sed lia koncentriĝo subite malaperas kaj liaj okuloj ĝoje brilas.

Li komprenis!

Per balbuta, interrompata voĉo li tradukis al admiralo demandon de indiĝenoj.

Sur Trinidado eksonis ĝojkrioj. Plenaj da admiro rigardis ĉiuj la ridetantan Magalhaeson.

“Diru al ili, ke ni alportas mision de paco kaj amikeco de la hispana reĝo, kiu estas plej potenca el ĉiuj regnestroj en la mondo.”

La indiĝenoj estis evidente kontentaj.

Kiel pruvon de amikeco Magalhaes sendis al reĝo kelkajn donacojn: tranĉiletojn, koraletojn, kombilojn, ĉapojn. Kaj li komisiis la delegitojn inviti la reĝon al admirala ŝipo.

Sur Trinidado oni faris fervorajn preparojn por bonvenigo de gastoj. Kaj apenaŭ estis ĉio preta, la reĝo alveturis.

Kiam Henriko transdonis al admiralo donacojn de la reĝo — rizon kaj fiŝojn —, Kolambu esprimis ĝojon pri propono de admiralo fari kontrakton. Li jam de longe sopiras havi fortan aliancanon. “Vi neniam bedaŭros tion,” certigis lin Magalhaes. “La hispanan reĝon obeas ankaŭ regnestroj, kies lando estas kelkfoje pli granda ol tuta Masavo.”

La reĝo ŝatus scii, kiamaniere eskadro atingis ilian landon. Henriko tradukis rakonton de Magalhaes pri la veturo al trapasejo, tra markolo de Magalhaes, tra Pacifiko.

“Sed kiel estas ebla veturi tiom da monatoj kaj ne vojerari, se ĉie oni vidas nur akvon?” miris la reĝo.

Magalhaes kondukis reĝon kaj lian akompanantaron en sian kabinon. Tie li montris al ili markartojn, kompasojn, astronomajn instrumentojn kaj klarigis, kiel oni uzas ilin.

Poste li invitis ilin en magazenon. Dumvoje ili renkontis maristojn. Jen unu, jen du, baldaŭ tutan grupon, el unu kabino soniĝis laŭtega debato minimume de dudek viroj, tie denove novaj kaj novaj. La reĝo miregis. Li ne sciis, ke multaj el maristoj montriĝis al li kelkfoje.

En magazenoj kuŝis en longaj vicoj kestoj kun la varoj. Tie estis amasoj da koloritaj ŝtofoj, koraletoj, speguletoj, vitraj ornamaĵoj, ludkartoj, tranĉiloj, hakiloj, segiloj —

Magalhaes donacis al la reĝo kelkajn objektojn, kiujn li aĉetis en Eŭropo ridinde malmultekoste. La indiĝena reĝo radiis.

Admiralo tamen volis montri ne nur riĉecon, sed ankaŭ forton de la hispana reĝo kaj ties delegitoj. Li kondukis la gastojn en armilejon. Dumvoje nur kvazaŭ senintence li instigis Spinozon, ke sur la ferdekon alvenu armitoj.

La armilejo blindigis reĝon ankoraŭ pli multe ol magazeno. Sur longaj etaĵeroj estis apogitaj muskedoj, malantaŭ ili pendis ponardoj, rapiroj, pezaj glavoj, kurbigitaj sabroj, plue estis tie kestoj kun kanonkugloj, bareloj kun pulvo, feraj helmoj.

Poste ili revenis sur la ferdekon.

Tie staris en modelaj vidoj tridek armitaj maristoj. Sur la kapoj ili havis metalajn helmojn, brustojn kaj dorsojn kovris kirasoj, ĉiu havis en la mano ŝildon garnitan per fero, en dekstraj manoj ili havis pezajn glavojn. En subiranta suno ĉio brilis kvazaŭ en la fajro kaj elvokis impreson de teruraj batalantoj el regno de demonoj. Magalhaes informis sian gaston, ke li intencas montri al li, kiel oni luktas en lia patrujo.

Post ordono kaj signalo — Antaŭen! — alkuris grupo da maristoj, kiuj ĝis tiu momento staris sur alia flanko de la ferdeko. Fulmrapide ili elŝovis ponardojn kaj mallongajn glavetojn kaj metis sin kontraŭ la armitoj. Ili furioze pikis kontraŭ iliaj brustoj, dorsoj, ili celdirektis al la kapoj, sed la armiloj forpuŝiĝis kaj deglitis farinte neniun domaĝon. La armitoj staris kiel roko, ili ne movis eĉ per muskuleto en la vizaĝoj — kion ili ja saman posttagmezon prov-ekzerciis!

La reĝo ne povis kompreni tion. Admiralo kondukis lin al la armitoj, li denove klarigis, instruis. Fine li prezentis al la reĝo sian rapiron.

“Por kiu celo?” demandis la indiĝeno.

“La maristoj ekatakos ankoraŭ unufoje. Se vi deziras, vi povas ataki ankaŭ.”

La reĝo kuregis kun ceteraj atakantoj, li pikis per ĉiuj siaj fortoj, sed la kirasoj estis netrapenetreblaj.

Li redonis rapiron kaj diris rekone:

“Tia armito valoras kiel cent aliaj soldatoj.”

“Ankoraŭ pli multe,” diris serioze Magalhaes.

“Kaj kiom da ili vi havas?”

“Sur ĉiu ŝipo du cent,” respondis admiralo, kiu volis akiri respekton por la ekspedicio.

La indiĝeno rapide kalkulis. Tri ŝipegoj, sur ĉiu du cent — ĝi povas esti, ja en subferdeko ili ŝajnis abundegaj —

Nova energia ordono — la armitoj faris kelkajn ekzercaĵojn kun armiloj. Ĉiufoje ĝi eksonis kiel malhela tamburbatego.

Lasta numero estis kulmina punkto de la tuta teatraĵo.

Magalhaes iris kun la reĝo kaj ties sekvantaro al kapitana ponteto. Post kelkaj paŝoj, li donis apenaŭ rimarkeblan mansignon. En tiu momento la tuta karavelo skuiĝis de tondra bruego. El ĉiuj kanonoj oni pafis samtempe. El pafiltuboj ruliĝis fumo —

Reĝo kaj lia sekvantaro ege teruriĝis. Sed Magalhaes trankviligis ilin dirante, ke ĝi apartenis nur al montro de la lukto.

La hispana reĝo elkreskis en okuloj de indiĝena regnestro en supernaturan estaĵon. Bone, ke li sekurigis por si favoron de tiaj homoj! La sekvantan tagon estis fermita alianco kun reĝo de Masavo.

Kaj denove komencis por maristoj vivo, kiu superis ĉiujn iliajn revojn. La indiĝenoj kondutis afable kaj amike kaj la naturo abundis pri riĉeco de fruktoj. La sekvoj de grandegaj suferoj sur Pacifiko malrapide malaperis. Sed estis ĉiam ankoraŭ sufiĉe da maristoj, kiuj ne povis moviĝi. Al tiuj volis Magalhaes doni kiel eble plej multe da kvieto, komforto kaj senriproĉa flegado. Tial li prokrastis la forveturon, malgraŭ tio, ke Molukoj tiris lin.

Kaj ankoraŭ pro unu kaŭzo li ne rapidis kun forveturo. Li volis esti certa, ke la okupado de Masavo por Hispanujo ne estos renversita per iu okazintaĵo post forveturo de lia ekspedicio. Tial li volis firmigi la reĝon Kolambu kaj regnestrojn de apudaj insuloj en konvinko, ke ilia alianco kun Hispanujo estas fermita por eterne. Ili ĉiutage konvinkiĝu, kia avantaĝo por ili kuŝas en tio, ke ili kunligis sian sorton kun tiu de la hispana regno.

Sed forveturo de la ekspedicio estis plirapidigita pro neatendita okazintaĵo.

El najbara insulo alveturis kiel vizitantoj tieaj loĝantoj. Maristoj interkompreniĝis kun ili. Ili volis interŝanĝi varojn. Kia estis ilia mirego, kiam ili ekvidis ĉe indiĝenoj oron! Kiel ekbrilis iliaj okuloj, kiam ili vidis la flavan metalon, pri kiu ili tiom revis! Por normala speguleto vi ricevas tiom da oro, ke vi hejme povos aĉeti milojn da tiaj ludiloj! Por kuireja tranĉilo aŭ rapiro vi ricevas tutan bulon da oro! Por hakilo tiom da oro, kiom ĝi mem pezas!

Ili perdis intereson pri ĉio, kio ne estis kunligita kun la oro. Fantomo de la brila metalo difektis al ili ĉiun prudenton. Ili amase vendadis armilojn kaj vestaĵojn. Por kio servas al ili armiloj? Se la admiralo alkondukis ilin ĝis ĉi tien, li alkondukos ilin facile ankaŭ hejmen, kaj vestaĵoj kaj tolaĵoj, kiujn ili havis kiel feran provizon? Ho, ĉio estos denove bona — ili alveturos en landojn, kie floras komercado, tie ili aĉetos novajn kaj pli bonajn aĵojn! Ĉi tie valoras ununura intereso, ununura sopiro: Oro! Oro! Oro!

Danĝera febro ekkaptis la eskadron. Maristoj vivis kiel en sonĝoj. Ankaŭ oficiroj kaj kapitanoj.

Nur admiralo staris super ĉi tiu frenezado kun sana prudento.

Li antaŭsentis grandecon de la danĝero, kiu penetris en karavelojn. Se la afero tiamaniere progresos, maristoj havos ja amasojn da oro, sed dum plua veturo eble ĉifonitajn vestaĵojn, senarmitajn manojn kaj malplenajn stomakojn. Aŭ ankoraŭ pli malbone: li ne sukcesos devigi ilin al forveturo, ĉar ili ŝanĝiĝos en avarulojn.

Jam nun kelkaj el ili kondutas kiel senraciaj. La admonan rigardon ili malatentas, la avertan vorton kvazaŭ ili ne aŭdus.

Ĉu ili pro tio aranĝis ĉi tiun veturon, ke ili ĉi tie senespere finiĝu?

Li kunvokis konsilon de kapitanoj.

“Ni devos ĉesigi tiun frenezadon,” li diris.

“Kial?” miris la kapitanoj.

Admiralo komunikis al ili, kion li timas. Ili ne konsentis. La avideco je oro kaptis ankaŭ ilin.

Magalhaes vidis, ke nepre devos interveni li mem. Li malpermesis vendadi al indiĝenoj objektojn por oro. Kiu agus kontraŭ tiu ordono, tiu estos ekzekutita.

Baldaŭ poste la eskadro forlasis Masavon.

Reĝo Kolambu ja ne konis vojon al insuloj de multekostaj spicoj, sed komercistoj rakontadis al li pri ĝi. Oni veturas al insulo Cebuo — kaj de tie jam rekte al Molukoj!

La ŝipgvidanto dumvoje al Cebuo fariĝis Kolambu mem. Ili alveturis tien post tri tagoj de kvieta vojaĝo.

En Cebuo ili estis akceptitaj kun rigida sindeteno. Ties regnestro Humabon havis evidente pli klarajn imagojn pri eŭropaj ‘aliancanoj’ ol reĝo de Masavo. Ankaŭ merkaton li komprenis. Li postulis, ke Hispanoj pagu al li doganon por la varoj, kiujn ili aĉetos. Nur kiam Henriko kaj Kolambu klarigis al li forton de la eskadro, li revokis sian postulon pri la dogano.

Kiam Magalhaes konstatis, ke ĉiu insulo havas sian propran reĝon, li decidiĝis, ke li nomigos unun el ili la plej supera regnestro. La ceteraj reĝoj devos rekoni ties hegemonion.

Kolambu bone taŭgus al ĉi tiu rango, sed Masavo estas tro malproksima. Tial li faros pli bone, se li komisios tiun rangon al Humabon.

Magalhaes ordonis servi celebran meson. Ĝin partoprenis ĉiuj indiĝenoj ankaŭ kun sia reĝo. Regnestroj de ĉirkaŭaj insuloj estis postulataj, ke ili ankaŭ venu.

En ĉeesto de nesupervideblaj amasoj pasis la reĝoj unu post alia antaŭ sian samlandanon, kiu hegemonios ilin post forveturo de Hispanoj. Kun longaj ceremonioj ili promesis al li fidelecon. Kiel pruvon de sia sindono ili kisis liajn manojn.

Poste la eminentigita indiĝeno en profunda trankvilo ĵuris fidelon al hispana reĝo.

Magalhaes kontente observis realigon de sia ideo. Nun li jam povas trankvile forveturi. Cebuo kaj ceteraj insuloj restos por ĉiam la hispanaj kolonioj...

Sur karaveloj oni faris lastajn preparojn por forveturo. Aĉetitaj nutraĵoj estis forveturigataj el surborda magazeno en internon de la ŝipoj.

Sed iun tagon alveturis al Trinidado reĝa ŝipeto.

Admiralo afable bonvenigis reĝon Humabonon. Li vidis, ke tiu estas iom ekscitita.

“Zilapulapu sciigis min, ke li min ne obeos!” gestis kolere per la manoj la vizitanto.

“Zilapulapu? Kiu estas 1i?” demandis Magalhaes kun sulkigitaj brovoj.

“Reĝo de Maktano.”

Maktano estis malgranda najbara insulo.

Malhela rigardo de admiralo traflugis markolon, per kiu estis ambaŭ insuloj dividitaj.

“Kion fari?” insistis Humabon.

“Ni reordigos la aferon,” trankviligis lin Magalhaes. “Mi sendos al Maktano miajn armitojn.”

“Ni helpos vin,” proponis la reĝo. “Mi sendos en batalon milon da soldatoj.”

“Ne, dankon. Ĝi ne estos necesa,” rifuzis memkonfide admiralo. “Niaj armitoj estas nevenkeblaj. Zilapulapu konvinkiĝos pri tio.”

“Kiam vi ekveturos, sinjoro admiralo?”

“Hodiaŭ post duonnokto.”

“Ĉu ni povus rigardi la batalon almenaŭ el malproksimo, se vi rifuzas nian helpon?”

“Memkompreneble!” konsentis volonte Magalhaes. “Viaj homoj almenaŭ vidos, kion scipovas Hispanoj.”