Batalo sur Maktano
Post adiaŭo kun reĝo Humabon restis la admiralo peze enpensiĝinta sur la ferdeko. En kian aferon li denove implikiĝis? Francisko sur Molukoj atendas, por forveturo estas ĉio jam preparita — kaj li tute superflue aranĝas militekspedicion. Ankaŭ se liaj maristoj venkos — pri tio li estis neskueble konvinkita — kelkaj estos certe vunditaj. Iuj eble eĉ mortaj. Kaj ĉu li rajtas oferi vivojn de la homoj, kiuj helpis al li realigi revon de lia tuta vivo? Ĉu li rajtas minacigi vivon eĉ de unu el tiuj, kiuj de San Julian ĝis Cebuo travivis tiom da superhomaj suferoj?
Superflua, superflua batalo!
Jam li ekbedaŭris sian decidon. Sian devon li tamen faris. Li malkovris novajn insulojn, li okupis ilin por Hispanujo. Li alveturos en Hispanujon, montros landkartojn kun nove tien desegnitaj insuloj kaj diros: Jen estas Ŝtelistaj insuloj, tie ni longe ne restis — ĉi tie estas Masavo kun fidela reĝo Kolambu — jen troviĝas Cebuo, kie vivas reĝo Humabon, la supera regnestro de najbaraj insuloj — apude ni vidas Maktanon...
Kion li diros pri Maktano?
Ĉu li ne malkaŝos la lastan epizodon kun reĝo Zilapulapu? Ili ja demandos lin, kiamaniere li estis tie akceptita, kiel rigardas aliancon kun Hispanujo la reĝo de Maktano —
Nova maltrankviliĝo. Ĉu malkaŝi ion? Li konas sin mem tre bone. Pri nenio li silentos. Do kion li diros? Ke Zilapulapu ĉesis obei ankoraŭ dum la ĉeesto de ekspedicio? Vi estas stranga konkistadoro, sinjoro admiralo! Tiel ni ne imagis al ni viajn servojn!
Ne, ne, ĉi tie oni ne povas heziti! La kontrakto estas tute klara: subigi — kaj por ĉiam!
Cetere — batalo. Kia batalo? Malgranda interbataleto, kaj ĉio estos en ordo. Kelkaj dekoj da armitoj sur ŝalupoj — la ŝipegoj restos sur siaj lokoj — kelkaj muskedpafoj, por pli granda surprizo ili kunprenos ankaŭ du tri kanonojn, kaj ĉio estos finita. La indiĝenoj diskuros kaj Zilapulapu kapitulacos.
Firme decidita li kunvokis konsilon de kapitanoj. Li klarigis al ili sian planon.
“Ĉu vi volas aldoni ion?” li demandis finante la konsilon.
“Plej bone estus,” aŭdiĝis Serrao, “se ni senprokraste ekveturus al Molukoj.”
Admiralo ridetis.
“Mi komprenas vian sopiron je via frato, Juano. Mi sentas la samon. Sed per ekspedicio al Maktano ni perdos nur du tagojn.”
“Tiamaniere mi ne opiniis tion,” defendis sin Serrao. “Kion signifas du tagoj, se ni vojaĝas jam pli ol jaron kaj duonon. Sed mi rigardas ĉi tiun batalon tute superflua.”
Magalhaes senvole ektremis. Superflua batalo! Ankaŭ Serrao opinias ĝin superflua! Ĉu la meditoj de Fernao estis tamen ĝustaj?
“Mi konsentas kun kapitano Serrao,” diris Barbosa. “Kial deteniĝi?”
Nur kiam admiralo rememorigis ilin pri la reĝa kontrakto kaj devoj, kiuj sekvis el ĝi, ili rekonis, kvankam nevole, liajn argumentojn.
“Kiu gvidos la ekspedicion?” demandis objektive Spinoza. “Mi,” respondis Magalhaes.
Ĉiuj saltis de sur siaj lokoj.
“Neniam, sinjoro admiralo!” vokis flame Serrao.
“Tion ni ne permesos!” aŭdiĝis ankaŭ serioza astronomo Marteno.
“Sur Ŝtelistaj insuloj ni silentis, kiam vi stariĝis en frunton de la ekspedicio,” diris unua oficiro Carvalho. “Sed tiam ĉio aspektis tute alie. Vi estis unusola sana komandanto. Sed hodiaŭ?”
“Sinjoro admiralo, ne forgesu pri la reĝaj instrukcioj,” diris Pigafetta. “Tiuj tute klare ordonas, ke en kazo de batalo vi ne rajtas forlasi karavelojn.”
Magalhaes ridetis. La zorgemo de lia komandantaro ĝojigis lin.
“Mi estimas la instrukciojn de la reĝo. Sed mi scias, ke ili estas kunmetitaj en komforta oficejo. La oficejo kaj oceano — ili estas iomete antitezaj aferoj, ĉu vi ne opinias?”
“Mi petas, ke vi komisiu la komandon al mi,” insistis Spinoza.
“La prerogativon havas mi!” defendis sin Serrao.
“Mi estus malbona komandanto, se mi ne troviĝus en vicoj de miaj maristoj en momento de la danĝero,” finis konsilon admiralo. “Do — mi komandos. Ceteraj taskoj estos dividitaj jene...”
Kapitanoj kaj oficiroj silentiĝis kaj atente sekvis pluajn instrukciojn.
Antaŭ duonnokto regis sur karaveloj vigla vivo. Sesdek maristoj enŝalupiĝis. Ĉiu kunprenis la plej bonajn armilojn. La ekspedicio kunveturigis ankaŭ kelkajn kanonojn.
Antaŭ forveturo alproksimiĝis al karaveloj ĉirkaŭ kvindek boatoj, en kiuj sidis batalantoj de reĝo Humabon.
“Mi tamen kunprenus ilin en la batalon,” konsilis Serrao al admiralo.
“Malgraŭ tio, ke iliaj armiloj estas preskaŭ senvaloraj, ili tamen helpus nin per sia nombro.”
“Ne. Kun taĉmento de miaj maristoj mi ne timas eĉ tutan armeon de indiĝenoj,” respondis Magalhaes.
En lasta momento alveturis reĝo Humabon. Li kondukis al admiralo araban komerciston.
“Li konas lingvon de loĝantoj de Maktano. Eble li povos esti al vi iamaniere utila.”
La komercisto sidiĝis en ŝalupon de Magalhaes.
En nokta kvieto aŭdiĝis mallongaj ordonoj. La ekspedicio ekveturis.
Fernao sidis apud Serrao. Proksime de ili estis Henriko. Pigafetta amuziĝis kun maristoj.
Varmeta nokto trankvile spiris. La maro estis kvieta. Remiloj egaltempe plaŭdis je la akvonivelo.
“Mi havas impreson, kvazaŭ ni tute ne veturus por batali,” Magalhaes kliniĝis al Serrao.
“Estas vere belega nokto,” diris Serrao.
“Kaj ĝi forte rememorigas min pri tiu nokto en Malako, kiam ni estis kun Francisko lastfoje. Ho, kiom da jaroj forpasis jam de tiu tempo!”
Ili silentiĝis, pensante pri Francisko. Kiel strange, ke lia veturo donis impulson al ekspedicio de Magalhaes!
Fine aperis sur malhela horizonto siluetoj de malalta insulo. Maktano!
Subite la ŝalupo ekkrakis. Ĉu ili puŝiĝis je la fundo? Ili ja troviĝas ankoraŭ tiom malproksime de la insulo!
“Malfavora okazintaĵo, sinjoro admiralo,” diris Serrao. “Ĝuste en ĉi tiuj lokoj estas la maro tre malprofunda.”
“Kaj estas ĉi tie koralaj rifoj,” aldonis trompite Henriko.
Kion fari?
Salti en akvon kaj vadi al la bordo? Ili ja ne povas atendi fluson kelkajn horojn kaj fariĝi la objekto de mokado de indiĝenoj!
En matena krepusko maristoj rigardas la admiralon. Ili atendas lian ordonon, energian, mallongan, kiel kutime —
Sed stranga afero — admiralo silentas. Li hezitas. Li rigardas siajn maristojn, poste Maktanon. Li ne povas decidiĝi. Li, kiu neniam hezitis, estas subite konfuzita.
Denove li konsciiĝas pri la sensenco de ĉi tiu batalo. Kial invadi insulon de trankvilaj homoj, kiuj neniel domaĝis al Hispanoj? Kial tiel superflue verŝi sangon de la maristoj, kun kiuj li kunkreskis kaj kiujn li alkondukis tra la vojoj bonaj kaj ankaŭ dornoplenaj ĝis ĉi tien, al Maktano?
Kaj la granda admiralo subite decidiĝas al la faro, kiu ĉiujn miregas.
Li vokas al si la araban komerciston.
“Iru sur la insulon,” li instigas tiun. “Diru al la reĝo, ke mi donas al li ankoraŭ eblecon ĉion plibonigi kaj ordigi. Se li estos kompleza publike diri, ke li rekonas Humabonon kiel sian plej superan estron, ni ne kurbigos al li eĉ hareton sur la kapo. Alie li memkompreneble lernos koni hardecon de niaj armiloj.”
“Jes, sinjoro,” diras kompleze la sendito. Li saltas en akvon, kiu atingas lian talion, li vadas al la insulo kaj malaperas en surbordaj densaĵoj...
Post unu horo li revenas. Lia vizaĝo estas pala de emocio.
“Indiĝenoj estas preparitaj, ili atendas vin,” li informas per tremanta voĉo la admiralon.
“Kaj mia komuniko?”
“Mi devas sciigi al vi, ke ili regis sur ĉi tiu insulo ĉiam mem kaj ili neniam obeos la reĝon de insulo Cebuo. Kaj se vi volas veni kun pafiloj, ili bonvenigos vin per sagoj kaj ĵetlancoj, kiuj estas ankaŭ kapablaj mortigi homon.”
“Do — jen klaraj vortoj,” diras la admiralo kaj li rektiĝas.
“Kaj ankoraŭ ion, sinjoro admiralo. Apud la bordo estas multaj kavaĵoj superkovritaj per branĉoj.”
“Por ke ni falu malsupren kaj poste trapikiĝu,” diris Serrao. “Ne, tiun ĝojon ni ne faros al ili.”
“Ĉu ili estas multaj?” demandis ankoraŭ la admiralo.
“Malfacile diri tion,” respondis la komercisto. “Mi mem vidis nur kelkajn grupojn. Sed mi havis impreson, kvazaŭ moviĝus ĉiuj densaĵoj.”
Admiralo donis ordonojn.
“Bombardiloj devas resti sur la ŝalupoj. Sur ĉiu ŝalupo estos du viroj.”
“Domaĝe!” ĝemetis Serrao. “Nia malgranda nombro estos per tio ankoraŭ plimalgrandigita kaj ni restos sen la kanonoj, kiuj devis esti la plej granda surprizo.”
“Ni devos helpi al ni ankaŭ sen ili,” respondis admiralo kaj kiel unua li saltis en marondojn.
Ili progresis antaŭen nur malrapide. El sabla profundaĵo elstaris glitaj ŝtonegoj kaj akraj rifoj. La maristoj paŝis singarde. Ili devis zorgi pri tio, ke ili ne malsekigu pulvon kaj muskedojn.
La reĝo de la insulo Cebuo restis kun siaj batalantoj malproksime sur la maro.
Pigafetta priskribis la batalon sur Maktano jene:
“Ni saltis en akvon, kiu atingis ĝis niaj talioj, kaj ni devis vadi al bordo certe tiom malproksimen, ĝis kien oni povus pafi el pafarko, dume niaj ŝalupoj ne povis sekvi nin, ĉar tie estis koralaj rifoj. Sur la bordo ni trovis mil kvin cent indiĝenojn, kiuj estis dividitaj en tri grupoj. Terure kriante ili ekatakis nin. Du grupoj atakis el flankoj, unu grupo el antaŭe. Nia admiralo dividis ŝipanaron en du grupojn. Muskedistoj kaj sagpafistoj pafis de sur boatoj duonhoron, sed senrezulte, ĉar iliaj kugloj kaj sagoj kaj ĵetlancoj ĵetataj el tia distanco jam ne estis kapablaj trapenetri la lignajn ŝildojn kaj maksimume ili vundis brakojn de la malamikoj. La admiralo donis laŭtvoĉe ordonon, ke ili jam ĉesu pafi (versimile por ŝpari municion al lastaj momentoj de la batalo), sed ili ne obeis lin. Kiam insulanoj vidis, ke niaj pafaĵoj kaŭzas al ili nur etan aŭ tute nenian domaĝon, ili cedis nek unu paŝeton. Ili nur ĉiam pli laŭte batalkriis, transsaltante de unu flanko al alia, por eviti la pafaĵojn. Samtempe ili senĉese alproksimiĝis, ŝirmante sin per siaj ŝildoj. Ili ĵetis al ni sagojn kaj lancojn en fajro harditajn, lignajn ĵetlancojn, ŝtonaron kaj marĉon, tiel ke ni nur malfacile defendis nin. Iuj el ili ĵetis al nia admiralo eĉ lancojn ekipitajn per metalaj pintoj.
Volante fortimigi ilin, sendis admiralo kelkajn niajn homojn por bruligi loĝejojn de la insulanoj. Sed tio kolerigis ilin ankoraŭ pli multe. Iuj el ili forkuris al la fajro, kiu konsumis dudek aŭ tridek kabanojn, kaj mortigis tie du el niaj homoj. La restantaj ekatakis nin des pli furioze. Kaj kiam ili ekrimarkis, ke niaj kruroj ne estas ŝirmataj per la ŝildoj, ili celdirektis precipe al ili. Al admiralo traboris dekstran kruron venenigita sago, post kio li ordonis, ke ni paŝon post paŝo cedu. Sed preskaŭ ĉiuj niaj homoj komencis en tiu momento senpripense forkuri, tiel ke el ni restis kun li apenaŭ ses aŭ ok (kaj li, estante jam jarojn lama, evidente plimalrapidigis la cedon).
Tiam ruliĝis al ni el ĉiuj flankoj sagoj kaj ŝtonoj, kiujn la malamiko ĵetis al ni, kaj ni ne estis kapablaj rezisti. La bombardiloj, kiujn ni havis en boatoj, ne povis helpi al ni, ĉar malprofunda akvo detenis ilin en troa malproksimo. Tiel ni cedis ĝis la maro. Ni klopodis cedi kiel eble plej malproksimen de la bordo. Senĉese batalante ni cedis paŝon post paŝo kaj ni jam estis je pafdistanco de la bordo kaj akvo atingis niajn genuojn. Sed la insulanoj persekutis nin tro obstine kaj ili ĉasis ĉiam la ĵetlancojn, kiujn ili ĵetis al ni antaŭe, tiel ke ili povis uzi la saman ĵetlancon kvinfoje aŭ sesfoje. Kaj ĉar ili distingis la admiralon, ili pafcelis precipe al li: ili jam dufoje batfaligis al li helmon de sur la kapo. Sed li persistis kun kelkaj malmultaj el ni kiel brava kavaliro sur la loko, ne provante cedi plu. Tiel ni batalis pli longe ol unu horon, ol unu el insulanoj sukcesis ĵeti en vizaĝon de la admiralo pafaĵon el kano. En sekvanta momento la koleriĝinta admiralo trapuŝis bruston de la atakinto per sia propra lanco, sed ĝi restis fiksita en korpo de la mortigito. Kiam nun admiralo provis elingi glavon, li sukcesis tion fari nur duone, ĉar bato de la ĵetlanco lamigis lian dekstran brakon. Kiam la malamikoj observis tion, ili ĵetis sin kune kontraŭ li. Unu el ili donis al li per sabro tian baton en maldekstran kruron, ke li sinkis kaj falis sur la vizaĝon. Ili tuj ĵetiĝis al li kaj trapikis lin per lancoj kaj per ĉiuj armiloj, kiujn ili havis. Tiel ili senvivigis nian spegulon, nian lumon, nian konsolon, nian fidelan estron.”
Viktorio
Maristoj sur la ŝalupoj rigardis al la bordo kaj ne povis kredi tion, kio okazis. Ĉu estas eble, ke ilia admiralo estu morta? Ke li forlasu ilin en la momento, kiam li kondukis ilin tra la plej malbona parto de la grandioza vojo?
Teruregiĝinte ili rigardis la lokon, kie li malaperis. Eble tio estas nur malbona sonĝo. Eble la admiralo elstaros el kvietaj ondoj, kiuj forlavos al li postsignojn de la akceptitaj vundoj. Kiu ja kondukus la ekspedicion al Molukoj kaj hejmen, en Hispanujon?
Sed la oceano estis trankvila kaj ondetoj senkulpe balanciĝis, kvazaŭ en ilia sino ne troviĝus homo, sur kies ŝultro kuŝis grandega ŝarĝo de la plej aŭdaca kaj plej fama ekspedicio de ĉiuj tempoj kaj de ĉiuj popoloj...
Kaj ili tamen ankoraŭ unufoje ekvidis lin.
La insulanoj tiras el akvo kadavron de la admiralo, ili portas ĝin sur la bordon, ili ĝojkrias, dancas, ĵetas lancojn alten. Malfortigitaj, sangomakulitaj maristoj prenas siajn armilojn. Ili liberigos almenaŭ kadavron de la admiralo.
Ĉiuj rigardas Serraon. Ili atendas lian ordonon.
Serrao komprenas ilin. Ankaŭ li ŝatus doni sian vivon por tio, ke la korpo de lia komandanto ne estu malestimita.
Sed la prudento venkas. Admiralo mortis, sed ni devas finigi lian verkon. La vojo hejmen estas ankoraŭ longa kaj tie embuskas nin centoj da danĝeroj. Oni bezonos ĉiun viron.
La okuloj de la maristoj pendas sur Serrao.
“Ĉu ni ekatakos?” demandas iuj malpacience.
“Ne,” respondas Serrao.
Ili rigardas lin ne komprenante.
“Ni sendos tien tradukiston. Ni ofertos al ili varojn aŭ armilojn, ke ili redonu al ni korpon de la admiralo.”
Ĉiuj sekvas per okuloj la komerciston-tradukanton retenante spiradon. Sed la kolero de la venkintaj batalantoj por libereco estis pli granda ol ilia avideco je armiloj. Ili respondis, ke ili ne redonos la kadavron de sia plej granda malamiko eĉ por ĉiuj trezoroj de la mondo.
Serrao kun peza koro donis ordonon por reveturo al karaveloj. Tie ekregis konsterniĝo. Neniu atendis tian malvenkon. Neniu povis kredi, ke admiralo estas morta.
Ruinigita Pigafetta foriras en sian kajuton kaj tie li skribas en sian taglibron:
“... Tiel ili senvivigis nian spegulon, nian lumon, nian konsolon, nian fidelan estron. Kiam ili vundis lin, li turniĝis ankoraŭ kelkfoje al ni por vidi, ĉu ni ĉiuj atingis la boatojn.
Lia ĉefa virto estis memkonfido kaj persistemo eĉ en la plej malbonaj momentoj de la vivo. Ekzemple malsaton li toleris pli bone ol ni ĉiuj kune. Bonege li konis legi marmapojn kaj li scipovis gvidi ŝipojn pli majstre ol ĉiuj liaj ŝipgvidistoj. La plej bona pruvo, kiajn kapablojn havis ĉi tiu viro, estas fakto, ke li ĉirkaŭveturis Teron — ĉar en la momento, kiam li mortis, ĝi estis kvazaŭ ĉirkaŭveturita malgraŭ tio, ke li ne havis en tio iun antaŭulon.”
Kaj dume ferdekoj de ŝipoj de Magalhaes tremegas de kolero, bedaŭro kaj antaŭtimo. Kio sekvos? Kiu gvidos la ekspedicion dum plua navigado?
Post interkonsilo estis elektita kiel komandanto Duarte Barbosa, bofrato de Magalhaes.
La restado sur insulo Cebuo fariĝis danĝera. Indiĝenoj malkaŝis multajn signojn, ke Eŭropanoj estas ne bonvenataj gastoj. Pro tio la ekspedicio faris rapide preparojn por forveturo.
Ĉiuj laboris en febra rapideco. Nur malsanuloj alrigardis la plilongan labortempon nenion farante. Ili estis multaj, preskaŭ ĉiuj partoprenintoj de la ekspedicio al Maktano, inter ili ankaŭ Pigafetta. Sago trafis lin rekte en la frunton. Ĝi estis pafita el granda distanco, tiel ke Pigafetta estis nur malgrave gratvundita. Sed ĉar la sago estis venenigita, minacis danĝero, ke la veneno penetros en tutan korpon.
Ankaŭ Henriko estis vundita. Li kuŝis apud admirala estra ponteto kaj malgaje rigardis al la firmamento. La morto de admiralo dolorigis lin pli multe ol propra vundo. Li luktis ĉe flanko de sia sinjoro kiel leono. Vane. Lia sinjoro kaj komandanto ne vivas plu. Kia sinjoro li estis! Li kondutis al sia sklavo ĉiam afable, neniam batis lin, neniam tro ŝarĝis lin per laboro. Kaj dumvoje sur Pacifiko li promesis al Henriko, ke reveninte hejmen, li nuligos lian sklavecon. Henriko estos denove libera kaj nekatenita, kiel en sia infanaĝo. Se li volos, li povos resti en familio de Magalhaes, sed se estos lia sopiro, li povos reveni en sian patrujon. Kaj nun — la morto de Magalhaes ruinigis ĉion. Kiu ja kredas lin, ke oni promesis al li liberecon?
Suno brulegis. La vundo en flanko doloregis. En cerbo de Henriko estis ununura demando: “Kio nun estos kun mi?”
Sur la ferdeko paŝis Barbosa. Nova rango ebriigis lin. Ĉie li estis videbla kaj aŭdebla. Ĉien disvastiĝis liaj arogantaj ordonoj.
Kiam li vidis la kuŝantan sklavon, li kriis:
“Kial vi ĉi tie kuŝripozas?”
“Mi estas vundita, sinjoro kapitano,” respondis Henriko.
“Vundita! Vundita!” kriegis Barbosa. “Niaj homoj povus morti de la laboro, kaj vi kuŝripozos! Eble vi opinias, ke post morto de la admiralo vi jam ne bezonos labori?”
“Ne, sinjoro kapitano.”
“Ĉesu kun tiu kapitano, vi ja devas jam scii, ke mi estas vicadmiralo!”
“Al mi forfluis multe da sango, sinjoro vicadmiralo.”
“Jam estu en magazeno, vi maldiligentulo!”
“Mi vere ne povas, sinjoro vicadmiralo!”
“Vi mallaboremulo!” ekkriis Barbosa kaj saltis al li. “Do vi vere opinias, ke vi ne obeos? Sed pri tio ne eraru, vi hundo!”
La korpo de Henriko ektremis de la piedbato, kiun donis al li Barbosa por akcenti siajn vortojn.
La vundita sklavo kun granda peno leviĝis. Li treniĝis al la balustrado. Poste li sidiĝis en ŝalupon, kiu veturis al la bordo por varoj. Li volis rektiĝi, sed li ekĝemis. Doloris lin la vundo el batalo kaj ankaŭ piedbato de Barbosa. Tiu bruligis la korpon, sed ankoraŭ pli multe la animon.
La piedbaton por ĉio, kion li faris por la admiralo. Kompatinda admiralo! Se li scius, kio okazis kun lia sklavo! Li jam scipovus bridi la sovaĝan Barbosan! Sed nun? Kiu defendos la sklavon, kiu ne havas sinjoron? Ĉiuj ordonos lin, ĉiuj donos al li laboron, ĉiuj batos lin. Plena da kontuzmakuloj kaj malfermitaj vundoj li veturos kun ili en Hispanujon renkonten al la plej malhela estonteco.
Ne! Li ne veturos kun ili! La admiralo estas morta, ĉu koncernas lin iu alia? Li saltos sur la bordon, malaperos en la densaĵoj, atendos ĝis forveturo de la karaveloj kaj poste li prezentos sin antaŭ reĝo de Cebuo. Iun tempon li vivos sur la insulo kaj poste li jam iamaniere atingos Sumatron.
Sed la piedbato brulis kaj flamigis en la animo danĝeran fajron. La vicadmiralo devos penti pro sia brutaleco!
Henriko elboatiĝis kaj iris en loĝejon de la reĝo. Tie ili interkonsentiĝis pri la plano, kiamaniere venĝi sin je la Hispanoj.
Sekvantan tagon li aperis apud la vicadmiralo.
“Kion vi volas ĉi tie denove?” malamike ektraktis lin Barbosa. “Mi ordonis al vi labori en la magazeno!”
“Jes, sinjoro vicadmiralo,” respondis humile la sklavo. “Mi laboras tie. Sed mi alportas al vi sciigon de la reĝo.”
“Kion li volas ankoraŭ?”
“Li sciigas al vi, ke li sendos al hispana reĝo riĉajn donacojn. Bonvolu veni por ili sur la insulon. La reĝo preparis por ĉiuj sinjoroj kapitanoj kaj oficiroj solenan tagmanĝon por adiaŭo.”
“Kiam?”
“Hodiaŭ.”
Duarte Barbosa kontente ridis. Bone komenciĝas lia kariero. Apenaŭ li fariĝis la vicadmiralo, jam li kolektas riĉaĵojn!
“Sciigu la reĝon, ke ni dankas pro lia invito. A1 la tagmanĝo ni venos.”
Henriko faris profundan komplimenton kaj malaperis.
Dum konsilo de oficiroj aŭdiĝis voĉoj de malkonfido. Estas strange, ke la reĝo invitas ĉiujn oficirojn.
Ankaŭ Serrao ne konsentis kun la propono viziti la reĝon. Sed kiam Barbosa kulpigis lin pro la malkuraĝo, li ĉesis protesti.
Dudek naŭ oficiroj enŝalupiĝis. Ili iris tiamaniere, kiel oni kutimis iradi al festenaj regaloj. En festaj vestoj, sen armiloj. Kelkaj havis malpezajn spadetojn.
En frunto de la procesio iris Serrao kun Barbosa. Malantaŭ ili ceteraj oficiroj. La procesion fermis Spinoza kaj Carvalho.
Kelkajn momentojn ili iris tra stratoj de la urbo ne rimarkinte ion okulfrapantan. Sed subite viviĝis ĉiuj kabanoj, dometoj, stratoj, el ĉiuj flankoj kuregis al malgranda procesio indiĝenoj kun armiloj en la manoj.
La ekatako estis tiom rapida, ke Hispanoj ne havis tempon por forkuri, kaj por defendo ili havis neniujn armilojn. La komandantaro de la ekspedicio de Magalhaes estis falĉata kiel herbo.
Nur du viroj sukcesis kursavi sin. Ili estis Carvalho kaj Spinoza, kiuj deteniĝis per alligo de la ŝalupo. Kiam ili ekvidis la armitajn indiĝenojn, ili forkuris, surŝalupiĝis kaj feliĉe atingis karavelojn.
Carvalho transprenis komandon sur la ŝipoj. Karaveloj proksimiĝis al firma tero kaj bombardistoj komencis pafegi sur la bordon.
La kanonpafaĵoj konfuzigis vicojn da insulanoj. Ilia kriego plifortiĝis. Kelkaj kabanoj ruiniĝis.
“Fajron!” komandis ree kaj ree Carvalho.
Novaj bategoj, nova kriego.
Subite ĉio silentiĝis.
Sur la bordo aperis procesio de indiĝenoj. Ili kondukis unu oficiron. La maristoj el karaveloj vidis, ke lia blanka vesto estas tute makulita de sango.
“Jen Serrao!” vokis Pigafetta, kiu ne povis partopreni la viziton de la urbo pro sia vundiĝo.
Estis li.
“Ne pafu!” li vokis per malforta voĉo.
Sur karaveloj neniu eĉ spiris.
“Carvalho, savu min! Se vi donos al ili bombardilojn, ili forlasos min libera!”
“Kio okazis kun la ceteraj?”
“Ili estas mortaj!”
En ĉi tiu momento Carvalho konsciiĝis, ke post murdiĝo de la oficiroj li povos fariĝi la admiralo.
Rapide decidita li respondis:
“Kun la sovaĝuloj ni jam ne povas trakti! Ni ne kredas al ili!”
“Carvalho, eble vi ne lasos min ĉi tie perei!” ekĝemis vundita Serrao.
“Mi bedaŭras, sed mi ne povas helpi vin,” respondis kun senkompata apatio Carvalho. Kaj turniĝinte al la maristoj li komandis:
“Streĉu velojn!”
Neniu moviĝis.
“Ĉu vi ne komprenis?” kriegis Carvalho kaj li tute ruĝiĝis. Elcano stariĝis antaŭ li. Li rigardis rigide la novan komandanton. Lia rigardo estis plena de malestimo, kiam li diris:
“Sed tion vi ne opinias serioze, sinjoro Carvalho?”
“Kial ne? Eble vi volas, ke mi ĵetu en pereon tutan ekspedicion pro unu homo?”
“Admiralo Magalhaes agus sur via loko tute alie,” respondis Elcano. “Se vi mem ne estas sufiĉe kuraĝa, ni batalos eĉ sen vi — ĉu vi komprenas?”
“Bonege!” grimacis Carvalho. “Se iu post Maktano kaj post hodiaŭa murdiĝo havas inklinon perei, mi tute ne kontraŭstaras!”
“Kiu iros memvole kun mi?” demandis Elcano kaj lia rigardo hardiĝis de aŭdaco kaj decido.
“Mi!” diris senhezite Pigafetta.
“Mi!” decidiĝis ankaŭ Spinoza.
“Mi!” ekĝemis Garcia, venkante grandan doloron en la tuta korpo. En batalo sur Maktano li ricevis kelkajn gravajn vundojn. Li estis unu el tiuj, kiuj defendis la cedon de Magalhaes ĝis la lasta momento. Nun skuegis lin altgrada febro.
Tio estis ĉio.
Tri viroj.
La ceteraj estis terurigitaj kaj silentis. Ili klinis kapojn, ne volante renkonti rigardojn de la bravaj kunuloj.
“Hontu!” vokis indigne Elcano.
“Mi ja diris tion al vi!” ĝojis pro sia venko Carvalho. “Streĉu velojn!”
La maristoj malrapide disiris.
Veloj streĉiĝis. La karaveloj forveturis.
De la bordo ili aŭdis senesperegan krion. Jen forlasita kaj perfidita Serrao falis sub la batoj de kolerigitaj indiĝenoj.
Ĝi estis malgaja veturo de insulo Cebuo. Ĉiuj maristoj estis kvazaŭ lamigitaj. Ili sentis, ke jam ne estas ĉi tie forta mano, kiu tiom majstre gvidis ilin.
Novan admiralon ili malestimis. Ili malamegis lin pro lia fieco, kiun li montris al Serrao. Ili hontis antaŭ si mem. Ili ja devis iri en malegalan batalon. Pli volonte morti en batalo, ol vivi tiamaniere.
Baldaŭ montriĝis, ke la nombro de maristoj ne sufiĉas por priservi tri ŝipojn. Ili ja restis jam nur cent ok. Inter ili estis multaj vunditoj.
Ili decidiĝis neniigi unu ŝipon. Kiun? Concepcion estis la plej kaduka. Ili transportis provizojn kaj ĉion, kio iel valoris, en du restantajn karavelojn. Concepcion ili forbruligis.
El la tuta ekspedicio restis jam nur Viktorio kaj Trinidado...
Ili veturis — kien ili veturis? Kiu sciis, kien ili veturas? Jen ili veturas okcidenten, jen suden, tuj denove orienten. Konsterniĝo kaj teruro falis sur la karavelojn. Ili baraktiĝas en ĉi tiuj malproksimaj maroj senpove, ili similas al du sableroj en la dezerto, denove aperas tiu minaca fantomo el Pacifiko — malsato — malsanoj — — —
Konsterniĝo kaj teruro falis sur la karavelojn. Do tiaj estos finoj de la ekspedicio, kiu ekveturis kun tiom da esperoj?
Kiam ŝajnis, ke jam estas ĉio perdita, ili veturis al Borneo. Ili estis akceptitaj de la indiĝena loĝantaro afable kaj amike.
Tie ili restis sufiĉe longan tempon. Ili aĉetis nutraĵojn kaj riparis ŝipojn. Precipe Trinidado estis jam kaduka.
Iam ili vidis grandan nombron de indiĝenaj boatoj, kiuj veturis el la haveno. Carvalho, terurigita jam per batalo sur Maktano kaj malkonfida per atako en Cebuo, kredis, ke boatoj intencas ataki la karavelojn. Por malebligi tion, li mem donis ordonon al atako.
Hispanoj sukcesis atingi la vastan maron. Nur de la kaptitoj ili estis informitaj, ke la batalo estis superflua, ĉar indiĝenoj ne havis militistajn planojn.
En tiu batalo pereis kelkaj Hispanoj — inter ili ankaŭ Carvalho. Kiu nun gvidos la ekspedicion? Kiu alia ol Elcano, kiu montris plej multe da aŭdaco kaj energio el ĉiuj maristoj kaj estas ankaŭ plej sperta! Kaj plie — jen homo, kiu eliris el vicoj de ŝipanaro, li certe komprenos la ĝeneralan sopiron reveni kiel eble plej baldaŭ en Hispanujon.
Ĉiuj jam volis hejmen. Ili sopiris je tio pli akre kaj pli elemente ol en San Julian kaj en la trapasejo. Tiam ili nur antaŭsentis la danĝeron, al kiu ili iras renkonten. Sed nun ili jam sciis, kion ili povos atendi, kaj tial for, for de ĉi tiuj lokoj, kie ĉe ĉiu paŝo embuskas la morto!
Sopirante reveni ĉiuj estis pretaj forgesi la originan planon de la veturo de Magalhaes.
Ĉiuj — nur ununura ne.
Elcano!
Li kunvokis la maristojn.
“Kamaradoj,” li diris, “mi konas vian sopiron. Ankaŭ mi jam ŝatus esti en Hispanujo. Sed vi ne rajtas forgesi, kion intencis nia granda admiralo: atingi Molukojn. Ĉu ni perfidu liajn planojn? Ĉu ni malkuraĝe rezignu pri tio, je kio li tiom sopiris — kiam ni venkis jam tiom da malhelpaĵoj?”
La maristoj embarasite silentis.
Elcano daŭrigis:
“La granda admiralo oferis por sia ideo vivon. Ĉu vi ne opinias, ke estas nia devo daŭrigi lian verkon, finigi ĝin? Ni ofte agis maljuste kontraŭ li. Ankaŭ mi estis inter la erariĝintoj, kiuj ne komprenis lin. Mi bedaŭras tion. Ni devos reĝustigi la maljustaĵojn, kiujn ni faris kontraŭ li dum lia vivo. Rememoru, kiel li kondutis al ni dumvoje sur Pacifiko! Rememoru Maktanon! Li ja povis resti en Trinidado kaj sendi en la batalon nur nin! Kaj kia estis la fakto! Ĉu vi rememoras, kiel aŭdace li batalis? Kiel li ŝirmis nian cedon, vidante, ke la batalo estas jam perdita?”
La partoprenintoj de la ekspedicio al Maktano kapjesis. La staturo de admiralo subite aperis antaŭ ili. —
Elcano entuziasmiĝis:
“Kamaradoj, granda admiralo vivis kaj batalis kune kun ni ĝis lasta spiro. Li oferis vivon por sia ideo kaj por ni. Do — fidelecon por fideleco! Mi proklamas al vi, ke mi dediĉos ĉiujn miajn fortojn al ununura celo: plenumi testamenton de la admiralo. Ĉi tiu testamento signifas — veturon al Molukoj kaj poste hejmen, en Hispanujon!”
Elcano sukcesis gajni ĉiujn maristojn por plenumo de la testamento de Magalhaes.
Sed — kie troviĝas Molukoj?
Ĉi tie estas tia miksaĵo da insuloj, ke du karaveloj veturas inter ili kiel du vaglumoj. Neniu konas la vojon al Molukoj.
Post kelkmonata vaga veturo ili atingis malgrandan insuleton. Areto da Hispanoj sub gvido de Elcano penetris en apudmaran vilaĝon. Malajoj forkuris, sed du kaptitoj estis tamen alkondukitaj sur la ŝipon.
Elcano alparolis ilin rekte:
“Kie estas Molukoj?”
La kaptitoj silentis. Ĉu ili ne komprenis? Elcano ripetis la demandon ankoraŭ pli akcente.
Subite unu indiĝeno plivigliĝis:
“Moloko?”
“Jes. Moloko!” ripetis Elcano ĝojigite.
La indiĝeno montris al la sudo kaj promesis, ke li alkondukos tien la ekspedicion. Ili navigadis unu semajnon, sed Molukoj ĉiam ne aperis. Nur la sepan tagon ili ekvidis kelkajn kanusformajn insulojn.
“Moloko!” ekkriis Malajo.
Molukoj, la celo de ilia veturo! Sopiro de Magalhaes! Lando de Francisko Serrao!
Kiamaniere bonvenigos ilin la amiko de admiralo? Kaj kiel li estos sendube ruinigita, ĝis ili diros al li pri morto de la granda admiralo kaj de Juan Serrao!
Sed Francisko Serrao ne bonvenigis ilin. Li jam estis unu duonjaron — morta!
Li mortis kiel viktimo de rivaleco kaj ekspansio de Portugalujo kaj Hispanujo.
Portugaloj volis malebligi la ekspedicion de Magalhaes tuj de la komenco. Unue ili intervenis pere de sia ambasadoro Alvarez, poste ili sendis sur la maron sian ŝiparon, antaŭ kiu la ekspedicio forflugis sendube nur pro tio, ke Magalhaes gvidis la karavelojn el vasta oceano al Afriko.
Forpasis monatoj kaj pri heroaj marnavigantoj estis nenio aŭdebla. Poste alveturis en Hispanujon perfida Gomez kun San Antonio. Li ja ne ricevis rekompencon, kiun li atendis, male li estis arestita, sed la nomon de Magalhaes li tamen makulis per fiaj kalumnioj. Ambasadoroj de Manuelo tiel eksciis, ke la ekspedicio jam atingis sudan promontoron de Ameriko, kaj nun ĝi certe veturas rekte al Molukoj!
Ĉu Portugalujo permesu ŝtelon de la insuloj, kie kreskas multekostaj spicoj?
Novan militŝiparon al Molukoj!
Sensukcese. Pri karaveloj de Magalhaes absolute neniu postsigno... Sed ili certe baldaŭ alveturos. Kaj Serrao konatigos Magalhaeson, sian amikon de infaneco, kun ĉiuj komercaj sekretoj. Tion oni devas malebligi!
Al Molukoj alveturis portugala ambasadoro. Li vizitis Franciskon Serraon kaj dum la traktado li verŝis en trinkaĵon de nenion antaŭvidanta malkovrinto de Molukoj fortefikan venenon...
Tiel pereis Francisko Serrao. Ĝi okazis en la sama tempo, kiam Magalhaes troviĝis sur la insulo Cebuo.
Molukoj ravis maristojn per sia beleco kaj precipe per malkareco de multekosta spico. Por bagatelaĵo vi aĉetas ĉi tie centkilogramon da kariofilo, hejme vi vendos ĝin kaj vi fariĝos riĉulo. Vere. Molukoj estis indaj de tiel longa veturo!
Ili restis sur la insuloj ĉirkaŭ ses semajnojn. Dum la tuta tempo ili interŝanĝis ŝtofojn kaj aliajn varojn por multekosta spico.
Kiam ili volis finfine en decembro 1521 ekveturi, ili konstatis, ke ŝipo Trinidado havas en suba parto grandan truon, per kiu penetris en ĝin senĉese akvo. Estis necese fari ĝeneralan riparon.
Elcano insistis reveturi hejmen. Ĉiumomente povis aperi apud Molukoj portugalaj ŝipoj, kiuj havus kun hispanaj konkurantoj neniun kompaton.
Tial estis decidite, ke ili veturos en du direktojn: Elcano kun Viktorio daŭrigos la veturon okcidenten, Spinoza kun Trinidado elektos pli mallongan vojon al meza parto de Ameriko, al tiuj lokoj, kiujn atingis Balboa kun siaj homoj. Tie li ekrilatos kun aliaj hispanaj ŝipoj, kiuj estas en orienta parto de Dario, li sendos al ili varojn trans terkolon de Dario kaj mem sen ŝarĝo li ĉirkaŭveturos Sudan Amerikon.
Maristoj estis dividitaj egalnombre al ambaŭ ŝipoj.
Ĉiuj estis profunde kortuŝitaj, kiam Viktorio streĉis velojn kaj ekveturis okcidenten.
La karavelo Trinidado post finiĝo de riparoj celdirektis orienten. Sed ĝi ne havis feliĉon. Distanco al meza parto de amerika kontinento estis multe pli granda, ol la kapitanoj supozis. La provizoj malaperis. La veloj disŝiriĝis. Ŝnuregoj traŝiriĝis. La maristoj estis turmentataj de skorbuto. Multaj el ili mortis de malsato.
Spinoza vidis, ke li ne atingos celon. Tial li decidiĝis veturi returnen al Molukoj.
Li alveturis tien en la tempo, kiam apud la insuloj ankris portugala ŝipanaro. Pezaj militkrozoŝipoj rapidegis al Trinidado, por ke la karavelo ne malaperu al ili. Sed la kaduka ŝipo jam droniĝis. Apenaŭ Portugaloj forportis ĝian valoran ŝarĝon, ĝi subakviĝis.
La ŝipanaro de Trinidado estis kaptita kaj arestita. Hispana registaro intervenis pli poste en Lisbono, ke ili estu liberigitaj. La intertraktado daŭris kelkajn jarojn. Dume multaj el la kaptitaj maristoj mortis en malliberejo sekve de neaŭdataj suferoj. Kiam ili estis finfine en la jaro 1527 liberigitaj, restis vivantaj nur tri viroj. Unu el ili estis komandanto de la malfeliĉa ŝipo Spinoza, la dua maristo Garcia, kies forta korpo rezistis ĉiujn suferojn.
El kvin ŝipoj de Magalhaes restis unusola: Viktorio.
Ĉu ĝi sukcesos plenumi testamenton de Magalhaes? Ĉu ĝi atingos sian celon?
Elcano tion firme intencis. La vojo de Molukoj estis al li jam konata. Li sciis, ke li devos veturi ĉiam okcidenten, eventuale sudokcidenten. Ĝis li atingos Afrikon, tiam li sentos sin kiel hejme.
Do iun vojeraron li ne timis.
Sed Viktorion kaj ties ŝipanaron embuskis alia danĝero: Portugaloj. La ŝipo veturis tra la duonmondo, kiu laŭ divido de papo apartenis al Portugaloj. Ve al Viktorio, se ĝin vidos iu malamika ŝipo!
Elcano devis veturi tra vasta Hinda oceano, eviti la portugalajn ŝipojn kaj koloniojn, veturi sen albordiĝo, ĉiam antaŭen —
Pli longe ol kvaronjaron daŭris ĉi tiu heroa veturo de Molukoj al kabo de Bona Espero. Sur la ŝipo denove furiozis malsato, venis malsanoj. Apud kabo de Bona Espero trafis ilin akra tempesto. Trans la ferdekon ruliĝis tiom grandaj ondoj, ke maristoj devis esti alligitaj per ŝnuregoj, por ne esti forprenitaj en la maron. La ŝipo krevis, ĝemis, jam estis rompita eĉ la masto, maristoj malesperiĝis, sed Elcano ne rezignis.
Kiel facila estus reveturi iomete returnen, viziti iun havenon kaj aĉeti nutraĵojn kaj medikamentojn, kies manko estis tiom urĝa! Sed Elcano ne volis ĵeti la ŝipon kun maristoj en ankoraŭ pli malbonan danĝeron, ol estis tempestoj kaj rokaro. Ja en la haveno ili renkontus Portugalojn kaj tio signifus finon por Viktorio, por la ŝipanaro, por la multekosta ŝarĝo de spicoj, por ĉiuj ferdeklibroj, kiujn tiom zorgeme skribas Francisko Albo, por la taglibro, en kiu tiom interese priskribas ĉiun tagon de la veturo Pigafetta — tio signifus finon por testamento de admiralo.
Kaj tial elteni — antaŭen en Hispanion!
Du monatojn ili luktis apud kabo de Bona Espero. Poste la maro kompatis ilin.
Nepriskribeble suferante ili veturis norden laŭlonge de Afriko. Ili formanĝis provizojn da rizo.
Fine Elcano vidis, ke ili ne ĝisveturos. Maristoj estis nuraj ostoj kaj haŭtoj. La morto ŝvebis en la aero.
Ĉu jam ekzistas neniu ebleco por savi nin?
Post nelonge ili veturos ĉirkaŭ Kapverd-insuloj. Ĉi tiuj insuloj apartenas ja al Portugaloj — sed ĉu ne estus eble akiri nutraĵojn per ia ruzo?
Elcano decidiĝis al danĝera entrepreno. Kelkaj ordonoj kaj Viktorio ŝanĝis direkton. Ĝi veturis al Santiago.
Ili ankris antaŭ la haveno. Elcano kunvokis ĉiujn sanajn virojn;
“Ni ne devas malkaŝi nin,” li diris al ili. “Se ili demandos vin, de kie ni veturas, diru, ke ni veturis al Ameriko, tempesto rompis nian ĉefstabon, tial ni revenas hejmen. Neniu malkaŝu, ke ni estas resto de ekspedicio de Magalhaes!”
La boato de Viktorio veturis en la havenon, kie ankris portugalaj krozoŝipoj. Inter maristoj estis ankaŭ Pigafetta.
Hispanoj rakontis, pri kio instruis ilin Elcano. La Portugaloj kredis tion...
Kaj jam oni veturigis al Viktorio necesajn provizojn, rizon, viandon, freŝan akvon.
Pigafetta parolis kun oficisto. Dum la parolo li eksciis, ke estas ĵaŭdo.
“Eble vi eraras, sinjoro,” diris Pigafetta ridetante. “Hodiaŭ estas merkredo.”
“Ne mi, sed vi eraras, sinjoro. Hodiaŭ estas ĵaŭdo.”
“Tio ne estas ebla!” ne povis kompreni la aferon Pigafetta. Li ja ĉiutage skribis en sian taglibron kaj scias certe, ke estas merkredo.
“Jen vi dormoforgesis unu tagon,” ekridis la oficisto. “Demandu kiun ajn vi volas. Ĉu diros al vi, ke estas ĵaŭdo.”
Pigafetta ne povis klarigi al si ĉi tiun enigmon.
Elcano estis kun aĉeto kontenta. Li gaje rigardis la maristojn. Iliaj okuloj brilis, sed la movoj estis malrapidaj, senvivaj. Kiajn ruinojn li alveturigos en Hispanujon! Kaj kiom ili devos ankoraŭ labori, antaŭ ol ili atingos sian hejmon! Viktorio bezonas ĝeneralajn riparojn. Tra multaj truoj fluas en ĝin akvo. Kelkaj maristoj devas seninterrompe, tage kaj nokte, stari apud ĉerpiloj por elĉerpi akvon!
Rigardo al ruinigaj maristoj vekis en Elcano novan ideon. Se ili tiom bone sukcesis aĉeti nutraĵojn, ĉu ne estus eble aĉeti ankaŭ kelkajn sklavojn? Li ja ne havas sufiĉe da mono, sed ĉu ili ne havas superflue da pagiloj en varoj?
Ŝalupo kun dek tri maristoj veturis denove en la havenon.
“Ĉu vi deziras ankoraŭ ion, sinjoroj?” bonvenigis ilin oficisto kun afabla rido. Li estis ĝojigita, ke li faris kun Hispanoj bonegan komercaĵon.
“Ĉu vi povas vendi al ni kelkajn sklavojn? En nian ŝipon fluas akvo, ni jam estas malfortigitaj de senĉesa ĉerpado.”
“Volonte, sinjoroj!” ridetis kompleze la oficisto. “Ni havas fortajn negrojn. La prezoj estas kompreneble iomete pli altaj ol via hejmlando.”
“Ni pagos bone.”
La oficisto venigis kelkajn negrojn.
Prezo estis baldaŭ interkonsentita. Hispanoj ne marĉandis.
“Eble ne ĝenos vin,” diris la maristo, kiu estis komisiita fari aĉeton, “se ni pagos per varoj.”
“Tute ne. La varoj estas egalvaloraj kiel mono. Kaj kion vi havas?”
“Venu kun ni al la ŝalupo!”
“Volonte, sinjoroj.”
Ili venis al la ŝalupo. Sur ĝia fundo kuŝis tri sakoj da kariofilo kaj muskataj nuksoj.
La oficisto palpis en la sakon, eltiris manplaton da kariofilo, alflaris ĝin — kaj malfermegis okulojn. Jen la plej bela varo, kiun alveturigas portugalaj ŝipoj el Molukoj!
Li apenaŭ regis sin.
“Pardonu, sinjoroj, mi venos tuj.” Li diris rapide kaj malaperis en gvardia dometo.
“Oni ŝajnas, ke li ion antaŭsentas,” ektimis unu el la maristoj. “Ĝi aspektas tiel!”
“Ni forkuru!”
Ili enŝalupiĝis.
Sed jam estis malfrue. El la dometo kuregis patrolo.
Hispanoj estis tuj kaptitaj. Kelkaj soldatoj kuris al krozoŝipoj.
La gvidanta oficisto rapidis al la loko, kie ankris Viktorio.
“Mi instigas vin en la nomo de Portugalujo pri eldono de via ŝipo!” li vokis al Elcano.
Tiu jam kelkajn momentojn maltrankvile observis, kio okazas sur la bordo. Kiam li vidis strangan malkvieton, li ordonis prepari velojn.
“Ĉu mi rajtas demandi, kial?”
“Ĉar vi alveturas el portugalaj kolonioj kaj veturigas spicojn!” Elcano vidis, ke ĉio estas malkaŝita.
Li turniĝis al la oficisto per dorso kaj ordonis:
“Streĉu velojn! Antaŭen!”
La maristojn sur la insulo li jam devas oferi. Cetere hispana registaro insistos pri ties liberigo.
Ĉio dependis nun de la rapideco.
En streĉitajn velojn ekblovis vento. Viktorio ekveturis.
Kaj jam komencis persekuti ĝin pezaj krozoŝipoj.
Komencis sovaĝa vetveturo. Ĉu Viktorio estos venkita? Ĉu ĝi fariĝos kaptaĵo de Portugaloj? Aŭ ĉu ĝi estos dronigita?
Maristoj sciis, pri kio temas. Ili subite perdis ĉiun lacecon, senfortecon. Ĉiu laboris per ĉiuj siaj fortoj.
Viktorio flugis kiel grandega birdo. Eble ankoraŭ neniam ĝi veturis tiom rapide. Distanco inter ĝi kaj krozoŝipoj ĉiam pligrandiĝis.
Viktorio forkuras kaj — kursavas sin! Ĝi perdiĝas sur bluetaj akvoj de Atlantika oceano kiel malgranda punkto. Ĝi malaperas el vidatingo de senpovaj Portugaloj —
“Tio estis veturo, ĉu, sinjoro kapitano?” diris Pigafetta kaj viŝis sian ŝvitintan frunton.
“Vi pravas,” ridetis feliĉa Elcano. “Ili ja pellacigis nin rimarkinde, sed ĉefa afero, ke ni tamen forkuris. Nun, mi esperas, ni jam venkis.”
“Kiel ili povis diveni, ke ni ne veturas el Ameriko?”
“Versimile laŭ la spicoj. Ĝi estis malsingardemo — nu, kion fari. Domaĝe pri niaj knaboj! Ili estas arestitaj kaj ni devos labori ankoraŭ pli multe.
Ili silentiĝis.
Post momento diris Pigafetta:
“Sed unu aferon mi ne povas kompreni, sinjoro kapitano. Tiuj homoj sur Kapverdoj asertis, ke estas ĵaŭdo!”
“Kaj?”
“Laŭ miaj enskriboj devus esti merkredo.”
“Unu tago — nu, oni povas facile erari. Eble vi iun tagon ne enskribis.”
“Mi scias tute precize, ke mi skribis en taglibron ĉiutage!”
“En tiu kazo mi ne komprenas tion.”
“Mi ankaŭ ne,” miris Pigafetta kaj foriris en subferdekon. Li volis reordigi siajn enskribojn. Sed li povis reordigi ilin kiel ajn li volis, diferenco de unu tago restis ĉiam.
Pigafetta ne konis gravan fakton, kiu klarigus al li diferencon en la dato.
La Tero rotacias ĉirkaŭ sia akso en direkto de okcidento al oriento. Ĉi tiun movon ĝi faras dum unu tago, tio estas dum 24 horoj. Se iu ŝipo ĉirkaŭveturas terglobon en direkto de ĝia movo, tio signifas de okcidento al oriento, ĝi rotacias ĉirkaŭ la terakso unuoble pli ol la Tero mem. Kiam ĝi atingas lokojn, el kiuj ĝi, iam forveturis, ĝi konstatas, ke ĝi estas je unu tago antaŭe: ĝia ŝipanaro havas ekzemple dimanĉon, sed ceteraj loĝantoj nur sabaton.
Se la ŝipo veturas en kontraŭa direkto, ol la Tero rotacias, tio estas de oriento al okcidento — kaj tio okazis al ekspedicio de Magalhaes — ĝi turniĝas ĉirkaŭ la terakso unuoble malpli ol la Tero. Post alveturo al elirloko ĝi konstatas, ke ĝi estas je unu tago malantaŭe: sur Kapverdaj insuloj oni havis ĵaŭdon, Pigafetta havis merkredon.
Por eviti ĉi tiun diferencon en la datoj, estas fiksita tiel nomata limo de la dato. Ĝi estas idea linio, kiu tiriĝas proksimume laŭlonge de 180-a meridiano. Ŝipoj, kiuj transveturas ĉi tiun linion, ŝanĝas sian daton je unu tago. Tiuj, kiuj veturas de oriento al okcidento, unu tagon ellasas kaj havas ekzemple post dimanĉo tuj mardon. Kiuj veturas de okcidento al oriento, havas dufoje la saman tagon: post dimanĉo ili havas ankoraŭ unufoje dimanĉon.
Viktorio rapidegis al hispanaj bordoj. Elcano instigis maristojn al ĉiam pli granda rapideco.
Iliaj suferoj tute ne estis finitaj. Eĉ se ili havis nutraĵojn, ilia nombro estis tro malgranda por fari ĉiujn laborojn, precipe por ĉerpi akvon el interno de Viktorio. Ili sentis tre urĝe mankon de dek tri homoj, kiujn ili devis postlasi sur Kapverdaj insuloj.
Fine ili atingis — post dumonata veturo — la hejman teron. La 6-an de septembro 1522 ili enveturis Sanlucaron. Du tagojn pli poste Sevilon, de kie ili forveturis antaŭ tri jaroj.
Ilia vojaĝo superis ĉion, kio ĝis tiu tempo estis farita rilate al malkovraj navigadveturoj.
Ĉu Bartolomeo Diaz atingis kabon de Bona Espero? Ĉu Kristoforo Kolumbo malkovris Amerikon? Ĉu Vasco da Gama ĉirkaŭveturis Afrikon kaj naĝante sur maro atingis Hindujon? Ĉu Balboa vidis Sudan maron? Ĉu Francisko Serrao trovis Molukojn?
Jes, ili atingis, malkovris, vidis, trovis.
Sed la ekspedicio de Magalhaes ĉirkaŭveturis tutan terglobon! Ĝi alportis nediskuteblan pruvon, ke la Tero estas kugloforma! Ĝi forigis ĉiujn fabelojn, ke la Tero estas ebena tabulo, sur kies fino estas eble falegi en abismon! Ĝi kuraĝigis marnavigantojn al pluaj malkovroj! Ĝi kaŭzis neantaŭvidatan ekfloradon de geografio!
La ekspedicio atingis ĉion, kion Fernao Magalhaes atendis de ĝi.
Tuj post alveturo de Viktorio en Senlucaron flugis la venka sciigo tra tuta Hispanujo. Homamasoj rapidis en Sevilon, kien estis la ekspedicio alveturonta.
Kie estas la kvin ŝipoj, kiuj forveturis de ĉi tie antaŭ tri jaroj? Santiago estas frakasita apud la bordoj de Suda Ameriko. Antonio sekrete forkuris de trapasejo de Magalhaes.
Concepcion ili devis bruligi post batalo sur Maktano kaj perfido en Cebuo.
Trinidado ripozas ĉe bordoj de ĉarma lando de multekostaj spicoj.
Unusola Viktorio veturas en la havenon.
Kaj kie estas la 265 maristoj, kiuj forveturis de ĉi tie antaŭ tri jaroj kun tiom kuraĝaj esperoj?
La tuta vojo ĉirkaŭ la mondon estas borderita per ili: ili estas en Brazilio, en San Julian, en Pacifiko, sur Maktano, en Cebuo, sur Borneo; sur Molukoj en Hinda oceano, apud kabo de Bona Espero, en Atlantika oceano. Kelkaj estas ankoraŭ nun arestitaj sur Molukoj kaj sur Kapverdaj insuloj.
Kaj ĉi tiu grupeto — jen ĉiuj, kiuj revenis?
Jes, ĉi tiuj dek ok mizeruloj, palaj, malfortigitaj, elĉerpitaj, malsanaj, kiuj iras en la preĝejon nudpiedaj, en la ĉemizoj, kun longaj kandeloj en la manoj — jen tuta restaĵo de la ekspedicio! Kaj jam venas senditoj de la reĝo. Kapitano Elcano iru tuj al la kortego — Lia Reĝa Moŝto atendas lin.
La reĝo Karolo — intertempe li fariĝis la imperiestro de Germanujo — aŭskultis raporton de Elcano kaj kontente skuis la kapon. Vere, jen sukceso! La tuta mondo parolas kaj longe parolos pri hispanaj marnavigantoj. Scienculoj estos devigataj klini la kapojn antaŭ homoj, kiuj realigis ĉi tiun ŝipveturon. Por multekostaj spicoj, kiujn alveturigis Viktorio, oni enspezos tiom da mono, ke per ĝi estos kovritaj ĉiuj elspezoj kaŭzitaj de la ekspedicio, sinjoro Haro ricevos ĉion, kio apartenas al li, kaj krom tio ankoraŭ grandega monsumo fariĝos la havaĵo de la reĝa trezorejo. Molukoj kuŝas sur nia parto de la terglobo. Portugaloj havas kaŭzon por plendi. Cetere, se ili volos, ni vendos Molukojn al ili, ni ricevos de ili grandan kompenspagon kaj ili veturadu tien ankaŭ estonte.
Kapitano Elcano, vi faris por nia lando kaj por nia reĝa trezorejo netakseblajn servojn, do vi meritas ankaŭ rekompencon!
Kaj feliĉa Elcano estis superŝutata per honoroj de ĉiuj flankoj. Li fariĝis la hispana hidalgo. Lia nobela blazono portis oran ŝlosilon en ruĝa kampo, sub ĝi signojn de la spicoj: muskatajn nuksojn, kariofilon kaj cinamon. Sur la blazono serpentumis rubando kun surskribo: Vi unua ĉirkaŭveturis min. — Krom tio li ricevis grandan dumvivan renton.
Ankaŭ ceteraj maristoj kaj familioj de postvivantoj estis riĉe rekompecitaj.
Portugalujo lasis por si hegemonion super Molukoj, sed ĉar ili kuŝis sur tiu parto de la terglobo, kiu laŭ divido de papo apartenis al Hispanoj, ili devis pagi al hispana reĝo multajn milionojn da kronoj. Pli poste oni konstatis, ke tiu mono estis pagita malprave: sciencistoj nome elkalkulis, ke Molukoj kuŝas sur la parto portugala!
Ĉie regis ĝojo, emocio, entuziasmo. Ĉien trapenetris la nekredebla sciigo, ke la Tero estis ĉirkaŭveturita. Ĉie oni devis ekkredi, ke la Tero havas formon de kuglo. Ĉie oni laŭdis kuraĝon, aŭdacon kaj persistemon de tiuj, kiuj realigis tiel miregindan ekspedicion.
Kaj meze de tiu ĝenerala gloro nur unu nomon preskaŭ neniu rememorigis. Nur unu nomo kvazaŭ ne ekzistus:
Fernao Magalhaes.