Sabaton, la 17. de Aŭgusto.

—Je la tria, Ferma kunsido de la Kongreso.

La Sekretario legas respondan telegramon de S-ro Boirac.

La nova Esperantisto Zamenhof petas la parolon kaj suriras la estradon. Li anoncas, ke li ĵus legis pri la morto de Abato Schleyer. Jam la pasintan jaron la famo pri lia morto disvastiĝis en Antverpeno, sed feliĉe estis malvera. Hodiaŭ oni ne povas dubi pri la sciigo. Kelkafoje en la pasintaj kongresoj li parolis pri la graveco de la verko farita de ĉi tiu pioniro de lingvo internacia.

Li proponas al la ĉeestantaro honori lian memoron per leviĝo de la seĝoj. (Ĉiuj leviĝas.)

S-ro Pazelt en nomo de la german-bohema Esperantista Ligo oferas al D-ro Zamenhof belan albumon, kiel memoraĵon de la Jubileo. Li aldonas dezirojn de vivo kaj feliĉo.

S-ro Lévy (blindulo) parolas pri esperanta movado inter blinduloj. Li esprimas la dankemon de ĉiuj siaj blindaj gefratoj por la sindonemaj personoj, kiuj penetrigis Esperanton en la blindulan mondon. Ili faris multekostan donacon. Li memorigas la nomojn de F-ino Zabilon d’Her (S-ino Ranfaing), Profesoro Cart, k. t. p. Li deziras prezenti al la naŭa Kongreso raporton pri la du jenaj punktoj:

1-e Ĉu la kongresoj povas interesiĝi je la blinduloj;

2-e En kia maniero estas eble, ke ili faru ion.

La blinduloj estas disaj en ĉiuj urboj de siaj landoj, en ĉiuj landoj de l’ mondo; Esperanto estas vera ligilo inter ĉiuj loĝantoj de la blindula mondo.

Ĝis nun nur privataj personoj starigis specialan fakon por la blinduloj. Profesoro Cart fondis Esperanta Ligilo, kio estis granda helpo farita al ĝiaj uzantoj. (Aplaŭdoj). Sed la publikigo de gazeto kaj libroj por blinduloj estas peza ŝarĝo. Malgraŭ sia bonvolo, la subtenantoj havas aliajn gravajn okupojn kaj ne povas ĉiam private daŭrigi sian verkon. Eble oni povos oficiale helpi al ili, ekzemple per kreado de Centra Biblioteko por la blinduloj.

La afero estas resendita al la K. K. K.

S-ro Belmont parolas pri Abato Schleyer. Li rememorigas, ke ĉi tiu viro faris tre gravan verkon en la kampo de lingvo internacia. Li estis vera amiko de la homaro.

La oratoro proponas sendi al la urbestraro de Konstanz funebran telegramon. (Akceptita de la Kongreso.)

S-ro Ernst anoncas Esperantan semajnon, kiu okazos en Gento dum la tiea ekspozicio.

S-ro Bourlet aldonas, ke la ekspozicia estraro de Gento voĉdonis gravan monhelpon por la Esperanta semajno.

S-ro Devjatnin, kiu, nova Homero, venis piede el Paris, transdonas la salutojn de la Esperantistaj grupoj vizititaj dum lia vojaĝo.

S-ro Salomea Pattowa salutas la Kongreson en la nomo de la Krakovaninoj kaj de la Pacifistinoj.

S-ro Kandt dankas la ĉi tiean Komercan Ĉambron. Li petas, ke Esperanto estu reprezentata de Varsovia samideano en la Kongreso de la Komercistoj okazonta en Bostono kaj parolas pri ĝenerala organizado de la komercistoj.

S-ro Nedoŝivin diras, ke oni ne devas forgesi la neĉeestantojn, el kiuj konsistas la plej granda parto de la Esperantistaro. Li invitas ĉiujn kongresanojn vojaĝi tra Rusujo. (S-ro Nedoviŝin forgesinte alporti pasporton por via humila servanto, ĉi tiu ne povis akcepti la afablan inviton.)

S-ro Schmidt avertas la Esperantistojn, ke ili ne aliĝu al la Mondlingva Oficejo en Berno, kiu havas nur ŝajnan neŭtralecon, sed estas efektive Idista entrepreno, pri kies sukceso dubas la prezidanto mem.

Li proponas aranĝi antaŭkongreson en Berno.

S-ro Behrendt parolas pri la enkonduko de Esperanto ĉe la poŝtistoj kaj petas adresojn de poŝtoficistoj.

S-ro Pazelt atentigas pri gvidlibro de Franzensbad kaj la tie okazonta postkongreso, dum kiu oni povos sin bani senpage.

S-ro Mudie diras, ke oni ne fonografis la voĉon de nia Majstro dum ĉi tiu Kongreso; li opinias, ke oni devas tuj ripari ĉi tiun mankon.

La Prezidanto ĝojas, ĉar dum la tuta semajno regis inter ni simpatio frata. Kredeble en estonteco:

La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian,—

sed atendante la Esperantistoj mem devas komenci ĉi tiun rondon. Li pensas, ke de nun ĉesos ĉiuj diskutoj. Li dankas al ĉiuj, kiuj helpis al la Kongreso: urbestraro, registaro, loĝantoj de Krakovo.

Ĝis revido en Genova! (Longa aklamado.)

S-ro Glück (el Wien) laŭdas la aranĝon de l’ Kongreso; ĝi estis la kongreso de l’ amo, de la paco kaj de la konkordo; ĝi havis kiel devizon: unueco kun ordo. Ni memoru, ke la dua parto de l’ Fundamento estas la sankta konkordo. En la historio de Esperanto la nomo Krakovo estos enskribita per oraj literoj. Li oferas al la Loka Komitato albumon subskribitan de ĉiuj kongresanoj kaj atestantan pri ilia dankado pro la aranĝo de tiel grandioza kaj sukcesplena manifestado.

Napoleono... pardonu! S-ro Rosenstock petas la parolon meze de varmega ovacio. Li diras, ke hieraŭ sur la nigra tabulo oni afiŝis, ke estas promesite, rekompenci tiun, kiu retrovos la perditan voĉon de S-ro Rosenstock. Li meritas la rekompencon, ĉar li mem retrovis la voĉon. Li estimos sin alte repagata por siaj klopodoj, se ĉiuj kongresanoj foriras kun bona rememoro de Polujo. Poloj estis ĉiam gastamaj al fremduloj; kiom pli ili devas esti gastamaj, kiam ĉi tiuj fremduloj estas tiaj nur per la nomo, kiam ili estas Esperantistoj, kiuj ĉie estas en sia lando. Ĉu en ĉi tiu direkto la Poloj faris sian devon? Al tio respondos la kongresanaro.

D-ro Bujwid dankas la kongresanojn en la nomo de la Loka Komitato.

S-ro Mudie dankas S-ron Mikołajski pro la lerta kondukado de l’ Kongreso kaj gratulas la Lokan Komitaton pro la bona organizado de l’ Kongreso.

S-ro Kronenberg diras, ke Esperantisto estas ĉiu homo kiu uzas Esperanton, sed Esperantisto estas ankaŭ tiu, kiu propagandas la internan ideon, kiu nin unuigas.

Oni devas propagandi ĉie kaj ĉiam kaj precipe inter la junularo; kiu havas la junularon havas la estontecon. Vivu la Esperantismo inter la Esperantistoj.

(Ĉiuj leviĝas kaj laŭ la kutimo, oni kantas nian esperantan himnon.)

D-ro Zamenhof deziras al ĉiuj kongresanoj bonan reiran vojaĝon al sia hejmo. Li diras, ke ni eniras duan periodon de nia movado; li estas certa, ke de nun ĉiu malpaco malaperos el nia tendaro kaj ke ni iros trankvile nian vojon.

La Prezidanto fermas la Okan Kongreson de Esperanto.


En la vestiblo bruas por la lasta fojo la tuta kongresanaro. Oni adiaŭas, oni manpremas, kaj ĉiuflanke resonas la krioj: «Ĝis la revido! ĝis la revido en Genova!» Kaj tuj poste okazas stranga fenomeno. Kiel se feino tuŝus la kongresejon per sia bastono, Esperantistoj malaperas el Krakovo. Unuj tuj foriras al Budapest, kie komenciĝos la dimanĉon mem Katolika Esperantista Kongreso; aliaj preparas sian valizon por foriri morgaŭ frumatene al Zakopane, en kiu okazos tritaga ekskurso. Kaj nur restas en la urbo la esperantaj flagoj kaj la esperantaj afiŝoj, kiel postsignoj de nia trapaso. Sed ne sole materialajn postsignojn lasos en Krakovo la Esperanta Kongreso, la ĵetitaj semoj fruktiĝos kaj la bonaj Krakovaj ĝardenistoj, kiuj sciis krei la «Plantaciojn», ankaŭ scios kreskigi Esperantan arbon branĉoriĉan kaj fruktodonan.


Apud Krakovo staras artefarita monteto konstruita de la Krakovanoj por honori la memoron de Kościuszko, la heroon de Pola sendependeco. Oni rakontas, ke ĉiuj loĝantoj, riĉaj aŭ malriĉaj, potencaj aŭ humilaj, konsideris kiel honoron labori por ĉi tiu konstruado. Studentoj manumis ŝovelilojn kaj profesoroj puŝis radportilojn. Eĉ la plej nobelaj sinjorinoj, la plej junaj infanoj alportis sian pecon da tero, simbolon de amo kaj sindono al la komuna patrujo.

Similaj al ĉi tiuj Polaj patriotoj, ni, Esperantistoj, alportu ĉiuj nian pecon da tero al la konstruaĵo, kiun ni penas starigi por la estonta progreso de la homaro. Ĉiuj, riĉaj aŭ malriĉaj, potencaj aŭ humilaj, maljunaj aŭ junaj, virinoj kaj infanoj, ni laboru laŭ nia povo, laŭ niaj fortoj. Tia estas la instruado, kiun kunportos el Krakovo tiuj, kiuj havis la honoron resonigi Esperanton, vivantan lingvon en vivanta Polujo.

Ned Katryn.

Kolofono de Centra Presejo Esperantista

Reklamoj

Piednotoj

[1] Nia raportanto vere iom trograndigas. Ĝis nun nur la unuan etaĝon ni konstruis, sed se niaj amikoj varbos al ni multegajn abonantojn, ni penos konstrui la ceterajn antaŭ la Pariza Kongreso en 1914. (N. d. l. R.)

[2] Ne ligitaj, ho ne! Ĉiujn manuskriptojn zorge tralegas la Redakcio kaj klasigas. (N. d. l. R.)

[3] Sino = brusto.

[4] En kuirejo oni ofte pretigas bonegajn saŭcojn por envolvi la dubajn manĝaĵojn.

[5] Ankaŭ ĝi povas fari gravan servon publikigante la nomojn kaj kongresajn adresojn de la kongresanoj alvenintaj dum la tago. En Krakova Kongreso oni publikigis neniun liston de kongresanoj, kaj tio estis grava manko kaj ĝeno, pri kiu plendis multaj kongresanoj.

[6] Efektive, por la Inaŭguracia kunsido la salono estis superplenega kaj estis kongresanoj eĉ en la vestiblo. Ĉu tio okazis, tial ke la salono estis tro malgranda, aŭ tial ke la ĉeestantaro estis tro granda? Mi lasas la solvon de ĉi tiu enigmo al S-ro P. de Lengyel.

[7] Jen difinita teksto:

1) ke la demando pri ĝenerala organizaĵo estu prokrastita;

2) ke koncerne la demandon pri unuiĝo de naciaj societoj, la kongreso opinias, ke tiu dependas de la societoj mem, kaj sekve decidas ne diskuti ĝin, sed nur rekomendas, ke la diritaj societoj studu la oficialajn raportojn kaj faru ĉion eblan por interkonsiliĝi kaj tiel pli bone antaŭenpuŝi nian propagandon tra la tuta mondo.

[8] Kredeble li nenion oferos, ĉar li mortis en la jaro 1849. (N. d. l. R.)

[9] Ne estas granda merito, ĉar la raportinto estas, laŭ sia diro, naŭdekkvinjara. (N. d. l. R.)

[10] T. e. la Sankta Virgulino.

[11] La forgesitaj kostumoj estas entenataj en k. t. p.

[12] Oni legis en unua numero de Kongresa Bulteno:

«Oni sciigas nin el Messina, ke vulkano Stromboli estas tre aktiva. El kratero eliĝas densa fumo kaj grandaj masoj da lafo. Oni aŭdas subteran bruegon.»

[13] Kredeble li konfuzis Esperanto kaj Esperantismo.

[14] Ni ne presigos la dekpaĝan muzikan recenzon de nia surda recenzisto, recenzon tute senvaloran. Abonantoj, kiuj tamen interesiĝas je ĉi-tiu fantaziaĵo, ĝin trovos en la paperkorbo de la ĉefredaktoro de L. I., 33, strato Lacépède, Parizo. (N. d. l. R.)

Noto de transskribanto:

Mi samigis literumado de kelkaj nomoj, kiuj malsimilis en la originalo. Mi registris kelkajn aliajn ŝanĝetojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj. Mi movis ĉiujn la reklamojn al la fino, kaj ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.