Akto I.

Sceno 1.En ŝipo.—Ventega fulmotondra bruego aŭdata.

(Venas ŝipestro kaj subestro).

Ŝipestro.

Subestro!

Subestro.

Tie ĉi, mastro; kion vi ordonas?

Ŝipestro.

Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aŭ la ŝipo disrompiĝos sur la ŝtonegoj. Vigle, vigle!

(Venas maristoj).

Subestro.

He! kamaradoj, kuraĝe! kuraĝe! Bravuloj, vigle! vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l’ mastro! . . . Nun, blovu, ventoj, ĝis vi krevos, se estas sufiĉa spaco!

(Venas Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo, kaj aliaj).

Alonzo.

Bona subestro, atentu! kie estas la ŝipestro? Brave agu, ŝipanoj!

Subestro.

Mi petas ke vi restu malsupre.

Antonio.

Kie estas la ŝipestro, subestro?

Subestro.

Ĉu vi ne aŭdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj ĉambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie ĉi.

Gonzalo.

Neniel; estu pacienca!

Subestro.

Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie ĉi! Ĉu tiaj blekegantoj timas reĝan nomon? Ne! Iru en la ĉambron. Silentu! Ne malhelpu nin.

Gonzalo.

Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la ŝipo portas.

Subestro.

Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj ĉi elementoj silentu kaj tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tuŝos plu ian ŝnuregon; uzu vian povon! Sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via ĉambreto pretiĝu por ia ebla estonta malfeliĉo, se ĝi okazos. (Al la maristoj). Vigle, kamaradoj! (Al la aliaj). For de tie ĉi, mi petas!

(Foriras).

Gonzalo.

Mi ja ĝojas pri tiu ĉi malĝentilulo; ŝajnas al mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas pendigoton! Ho, sorto! zorgu por lia pendiĝo; ke lia sorta ŝnuro nun fariĝu nia sava ŝnurego, ĉar, alie, ni ne povos esperi ian bonaĵon: se li ne naskiĝis pendonta, vere, mizera estas nia stato!

(Ĉiuj foriras).

(Revenas la subestro).

Subestro.

Faligu la grandmaston! vigle! pli malsupren! Penu direkti la ŝipon al la maro! (Ekkrioj interne). Malbenon al tiuj kriegoj! Ili bruegas pli laŭte ol la blovado, aŭ eĉ nia propra kriado! . . .

(Revenas Sebastiano, Antonio, kaj Gonzalo).

Ree? Ankoraŭ? Kion vi faros tie ĉi? Ĉu ni devos ĉesigi nian penadon kaj droni? Ĉu vi deziras iri al la marfundo?

Sebastiano.

Ha, peston al via faringo, kriemulo, blasfemanta malbenita hundo!

Subestro.

Nu, do, laboru vi mem!

Antonio.

Pendu, malbona hundo; pendu, filo de malvirtulino, insultema bruegulo! Ni ne tiel kiel vi timas droni.

Gonzalo.

Ho! lin mi asekuras kontraŭ la dronado, kvankam la ŝipo ne estus pli fortika ol nuksa ŝelo.

Subestro.

Direktu la ŝipon! Du gradojn plie, al la maro . . . haltu!

(Venas maristoj tute akvokovritaj).

Maristoj.

Ĉio estas perdita! ni preĝu! ni preĝu! Ĉio perdita!

(Foriras ĉiuj).

Subestro.

Ĉu niaj buŝoj malvarmiĝos? Kion?

Gonzalo.

La reĝo kaj la princoj ĉiuj preĝas:
Samstate ni kun ili preĝi devas.

Sebastiano.

Mi perdas paciencon.

Antonio.

Ni pereos
Per la maldiligento de drinkuloj—
(Al la subestro) Larĝfaŭka bruegulo, mi tre volus
Vin vidi droni en dek maralfluoj!

Gonzalo.

Pendonta, tamen, li post ĉio restos,
Ja, kvankam plendos ĉiu guto akva,
Kaj larĝe malfermiĝos por lin gluti . . .
(Ekbruoj interne) Ĉiel’ kompatu! nun fendiĝas ŝipo!
Adiaŭ do, edzino kaj infanoj!
Ho ve, adiaŭ, frato! ĝi fendiĝas!

Antonio.

Ni ĉiuj nun fundiru kun la reĝo! (foriras).

Sebastiano.

Ni iru tuj al li adiaŭ diri! (foriras).

Gonzalo.

Nun, volonte, mi ŝanĝus mil mejlojn da marakvo nur por seka terpeco, longa erikejo, bruniĝinta dornstipejo,[1] io ajn! Estu do la superega Volo! sed mi preferus seke morti.

(Foriras).

Sceno 2.Sur insulo.—Antaŭ la ĉambreto de Prospero.

(Venas Prospero kaj Mirando).

Mirando.

Karega patro, se per via povo
La maro tiel brue sovaĝiĝis,
Ho, trankviligu ĝin! Nun preskaŭ ŝajnas
Ĉiel’ malbonodoran peĉon vomi,
Se supraj ondoj ne estingos fajron . . .
. . . Suferis mi kun la malfeliĉuloj
Videble kiuj dronis en la ŝipo!
Kreitoj noblaj ili estis, eble,
Kaj, jen! nun estas ĉiuj disrompitaj . . .
. . . Ĝemegoj ĝis la mia kor’ atingis!
Se ia dio estus mi potenca,
En teron volus mi trapuŝi maron,
Prefere ol engluti belan ŝipon
Ŝarĝitan tute je animoj homaj! . . .

Prospero.

Ne plu miregu nun, kaj kvietiĝu;
Al via kompatema koro diru:
Ne malbonaĵ’ okazis.

Mirando.

Ho ve, patro!

Prospero.

Nenio, ja, filino, ĵus okazis
Krom tio, kion mi efektivigis
Por vi, filino mia, karulino!
Vi kiu ido estas nescianta,
Ĉar, nek vi scias pri l’elveno mia,
Nek konas min pli altan ol Prosperon,
La mastron de malriĉa tia loko,
Kaj simplan patron vian.

Mirando.

Mi neniam
Imagis plie.

Prospero.

Estas nun la tempo,
Kaj vin mi devas plie tuj informi.
—Forprenu la magian veston mian—

(Demetas la mantelon).

Magio, restu. Plu ne ploru, kara;
Konsolu vin. Terura la vidaĵo
De ŝippereo, kiun vi bedaŭras,
Okazis tiel, per magia povo,
Ke iu, kiu estis en la ŝipo
Nek mortis, nek eĉ haron tie perdis,—
—Kriegojn kvankam aŭdis vi kaj vidis
Fundiri ŝipon—Sidu, nun, Mirando,
Ĉar vi plimulte devas tuj sciiĝi.

Mirando.

Vi ofte jam al mi ekparoladis
Pri mia la deven’, sed ĉiam haltis,
Lasante min ankoraŭ nekonantan.

Prospero.

Sed nun la ĝusta horo fine venis,
La nunminut’ postulas ke vi aŭdu.
Obeu, aŭdu. Ĉu vi ne memoras
Epokon . . . aliloke ol ĉi tie? . . .
Memori vi ne povas, kompreneble,
Ĉar tiam vi ne estis eĉ trijara!

Mirando.

Sed iometon povas mi . . .

Prospero.

Memori?
Pri kio? pri personoj? domo? Nomu
L’imagon kiu en vi konserviĝis.

Mirando.

Kredeble estas sonĝo malproksima.
Sed ne memoro, kiun mi posedas . . .
. . . Ĉu servis min aŭ kvar aŭ kvin virinoj?

Prospero.

Virinoj multaj servis vin, Mirando!
Sed, kiel povis tia fakto loĝi
En via nematura la memoro?
Nu! vi memoras pri antaŭfariĝo . . .
Ĉu eble kiel vi ĉi tien venis?

Mirando.

Sed mi ne povas.

Prospero.

Antaŭ dek-du jaroj,
La patro via, dek-du jaroj antaŭ,
Regnestro estis, de Milano duko.

Mirando.

Ĉu vi, sinjor’, ne estas mia patro?

Prospero.

Patrino via ĉiam estis virta:
Ŝi diris ke vi ido mia estas,
Kaj via patro, duko de Milano,
Heredontinon unu sole havas:
Princino rajte estas ŝi naskita.

Mirando.

Ĉiel’! per kia perfidaĵ’ ni perdis
Grandecon tian? Ĉu por nia bona,
Ĉu malfeliĉa sorto?

Prospero.

Ambaŭ, kara.
Perfido nin forpelis el Milano,
Sed ni beniĝe tien ĉi alvenis.

Mirando.

Ho! mia kor’ sangadas ĉe la penso
Je la malhelpo kiun mi vin kaŭzis.
—Mi kvankam ne rememoriĝas tion—
Bonvolu vi daŭrigi.

Prospero.

Via onklo,—
Jes, mia frato Antonio—Aŭdu!
—Ke frato povis tiel perfidiĝi!—
Krom vi mem, homo, kiun mi koramis
La plej en mondo—kiu eĉ regadis
Duklandon mian, tiam la unuan,
Ĉar estis mi el dukoj la plej alta!
Precipe fama per indeco mia,
Mi artamulo brilis senegala;
Lernante tempon mi libere uzis,
Regadon forlasinte al la frato . . .
Del’ lerno l’ amo tiel min okupis
Ke fremda mi fariĝis al la ŝtato.
Perfida onklo via . . . Ĉu vi aŭdas?

Mirando.

Sinjoro, tre atente.

Prospero.

Nu, li frue
Ricevis prince multon da petantoj,
Rifuzis kelkajn, kelkajn kuraĝigis,
Kaj malobeon punis. Li renomis,
Li anstataŭis eĉ sekvantojn miajn,
Aliformigis ilin; ĉar li havis
Ŝlosilon oficejan, ja, la homan,
Kaj laŭdi lin regnanojn li instruis;
Ĉar kiu flatis plej l’ orelon lian
Profiton plej ricevis. Nun li estis
Hedero princan trunkon vualanta,
Suĉanta eĉ verdaĵon mian propran!
—Vi ne aŭskultas . . .

Mirando.

Patro, tre avide!

Prospero.

Atentu, kara! . . . Mi, konfidemulo,
Pri ŝtataferoj nun ne plu zorgante,
Al pliboniĝo de klereco mia
Dediĉis tempon: la malica frato
Profitis. Malgraŭ mia grandanimo,
Solece, mi fariĝis nekonato . . .
Malbona sento movis Antonion
Vidantan min senlime lernamulon
Konfido mia naskis kulpon lian;
Senlima same lia ambicio
Fariĝis; ankaŭ la kvieto mia.
Nu, provizita ne nur je trezoroj
Sed je la povo eĉ postuli plie—
—Mensoge ĉiam se agadas homo,
Memoron sian tiel li pekigas,
Ke la malveron li jam plu ne sentas—
Jam Antonio pri si mem ekpensis
Ke li la duko estas. Ĉar li agis
Plenege tiam kiel duklandestro;
Privilegion ĉian li posedis,
Kaj tial plialtiĝis—Ĉu vi aŭdas?

Mirando.

Ho! tian diron aŭdus surdulino.

Prospero.

De mi plu li ne vidis vualitan
La rolon kiun ludis Antonio—
Min rigardante kiel malsaĝulon,
Kaj reĝon sole de mizeraj libroj—
Li absoluta duko sin anoncis!
Avida tiel estis li je povo
Ke li konsentis al la reĝ’ Alonzo
Duklandon fari depagantan jare,
Submetis dukan al la reĝa krono,
Milanan kapon altan li klinigis
Duklando, ĝis li, ĉiam liberama!
Ve! kia mallevaĵo!

Mirando.

Diaj povoj!

Prospero.

Konduton lian notu, al mi diru
Ĉu frate kun mi agis via onklo—

Mirando.

Mi pekus se ne noble mi ekpensus
Pri la avino mia—Sed patrinoj
Bonegaj naskis tre malbonajn filojn.

Prospero.

L’ enradikita malamiko mia,
Alonzo tuj aprobis la proponon
Per kiu, por la submetiĝo landa
Kaj jara pago de dukatoj multaj,
Forpelus Antonio min kaj miajn
El la duklando, kiun de la reĝo,
Kun multaj ĝojaj, luksaj gratulegoj,
Akceptis nun perfida mia frato.
Soldatojn estis li subaĉetinta;
Pordegojn li malfermis en la nokto . . .
Envenis bando kiu, tra l’ mallumo,
Forportis min kaj ankaŭ vin ĝemantan
Rapide el Milano!

Mirando.

Ho ve, patro!
Tiamajn plorojn mi ne plu memoras,
Sed la pripenso min devigas plori.

Prospero.

Aŭskultu tamen, plie, ĝis mi venos
Al nuna la afero—ĉar sen tio
Ne taŭgus la rakonto.

Mirando.

Kial ili
Tuj ne mortigis nin?

Prospero.

Demando prava,
—El la rakonto rajte postulata—
Pro l’ amo de l’ popolo al Prospero
Ne faris ili sangavidan krimon:
Perfidon tiel ili belŝajnigis
Ke ĝi blindigis ĉiun Milananon.
En barko nin elsendis ili maren,
Sed, kiam la marmezon ni atingis,
Nin ili ĵetis en putrantan ŝipon
Senmastan, senŝnuraĵan, forlasitan
Eĉ de la ratoj.—Ho ve! malfeliĉaj!
Ni ekkriadis al la marondegoj,
Ekĝemis ni al la ĝemantaj ventoj . . .
Koncerto stranga, sed ne simpatia!

Mirando.

Ĉielo! kia mi malhelpo estis!

Prospero.

Ho ne! Fariĝis vi kerubo vera,
Traplenigita de l’ ĉiela beno;
Rideto via min revivigadis!
Mi maron kiam faris pli salitan
Per el la koro tiel akraj ploroj,
Vi kuraĝigis min kaj fortigadis
Por kontraŭstari eblan mizeregon!

Mirando.

Sed kiel ni el ŝipo landon trafis?

Prospero.

Per Dia helpo, kara!—Jes; nutraĵon
Ni havis—kiun reĝa konsilano
Gonzalo—elektita de Alonzo
Por tiel nin elpeli—al ni donis.
Ĉiele inspirita bonfarinto!
Li plie riĉajn vestojn, ŝtofojn, silkojn
Aldonis—pli eĉ ol mi diri povas!
Objektojn, kiujn ĝis nun ni uzadis,
Utilajn kaj bonegajn. Ĉar li sciis
Ke estas mi precipe libramulo,
Eltiris li el la biblioteko—
De mi ŝatita pli ol la duklando—
Amatajn librojn, kaj al mi alportis.

Mirando.

Ĉielo volu tiun homon beni!
Mi tre dezirus vidi lin!

Prospero.

(Remetas la mantelon). Mirando,
Aŭskultu de l’ rakonto la finiĝon.
Ĉi tien, sur insulon ni alvenis,
Ĉi tie mi mem, edukisto via,
Instruis vin pli zorge ol princinon
Ĝuantan vane multajn liberhorojn,
Aŭ guvernistojn ne zorgamajn tiel.

Mirando.

Ĉielo rekompencu vin!—Nu, patro,
Mi petas, diru kial vi ĵus kaŭzis
Tielan marventegon.

Prospero.

Nu! sciiĝu
Ke tien ĉi hodiaŭ, per okazo
Feliĉa, kvankam stranga, ĵus alvenis
La malamikoj miaj. Nun dependas
Zenito mia de favora stelo,
Influon kies devas mi fidele
Akcepti—aŭ neniam releviĝi—
Demandoj ĉesu!—Vi nun dormi volas—
Kontraŭbatali tion vi ne povos—
Filino, ĝin obeu!

(Mirando ekdormas)

(Vokante).

Servisto, venu! venu, Arielo!
Mi estas tute preta: venu! venu!

(Aperas Arielo).

Arielo.

Saluton al vi, granda mia mastro!
Laŭ via bondeziro tuj mi venas.
Ĉu flugi, naĝi, trafajriĝi, rajdi
Sur nubaj volvoj min vi nun devigos?
Tuj Arielo agos.

Prospero.

Ĉu, spirito,
Vi kaŭzis la ventegon laŭ l’ ordono?

Arielo.

Precize, mastro. Mi la reĝan ŝipon
Enflugis: ĉu postparte, ĉu antaŭe,
Ĉu sur ferdeko, ĉu en la ĉambretoj,
Mirigon mi dissemis, ekbruligis
Multegajn lokojn mi, per unu fojo;
Ĉe l’ masta pinto velojn kaj ŝnuraĵojn
Videble mi flamigis, tiam, kune
Interligiĝis flamoj. Pli momentaj,
Eĉ pli rapidaj ol la fulmotondroj,
La flamoj, krakoj de l’ sulfura muĝo! . . .
Neptunon mem sieĝi eĉ mi ŝajnis,
Kaj kun la ondoj la tridento tremis!

Prospero.

Spirito brava! En tumulto tia,
Sufiĉa por ŝipanojn frenezigi,
El ili kiu povis agi saĝe?

Arielo.

Neniu; ĉiuj malsaĝuloj ŝajnis
En malespera stato. Krom maristoj,
Tuj subakviĝis ili el la ŝipo
De mi ekbruligita. La reĝido,
Kun haroj stariĝantaj kiel kanoj,
Unue maren ĵetis sin, kriante:
“Infero certe estas nun malplena!
Ĉi tie nun la diablaro loĝas!”

Prospero.

Bonege, Arielo! Ĉu proksime
De l’ lando ne fariĝis ŝippereo?

Arielo.

Proksime, mastro.

Prospero.

Ĉu nun ĉiuj vivas?

Arielo.

Ne haro mankas, kaj iliaj vestoj
Pli freŝaj vere ŝajnas ol antaŭe;
Laŭ via volo ilin mi disigis
Per bandoj travagantaj nun l’ insulon,
Kaj Ferdinando, la reĝido, sola
De mi lasita, estas en angulo;
Sopire, li l’ aeron malvarmigas
Kaj, tiel, brakokruciĝinte, sidas.

Prospero.

La reĝan ŝipon, ankaŭ la maristojn
De la ŝiparo, kiel vi disponis?

Arielo.

Savita estas nun la ŝipo reĝa
Ankrita en la profundega golfo—
De kia loko min, je l’ noktomezo,
Vi vokis iam por alporti roson
El ventetiĝa Bermudinsularo—
La ŝipo tie kuŝas. La ŝipanoj
Miregigitaj, lacaj de penado,
Sub la ferdeko nun sorĉarte dormas.
Ceteraj ŝipoj kiujn mi disigis
Interrenkontis sin, kaj Neapolon
Malĝoje iras.—Ŝiparestro pensas
Ke l’ reĝan ŝipon li fundiri vidis,
Kaj ke en mar’ pereis la regnestro.

Prospero.

Mision vian, Arielo, bone
Plenumis vi; alia tamen ago
Farota restas. Kia estas l’ horo?

Arielo.

La posttagmeza.

Prospero.

Du sabloŝutiloj
Sin malplenigos ĝis la sesa horo:
Ni dume devas bone tempon uzi.

Arielo.

Ĉu plie mi labori devas, mastro?
Bonvolu vi memori la promeson
Al mi faritan sed ne plenumitan.

Prospero.

Ĉagrena? Kial do?

Arielo.

Min liberigu! . . .

Prospero.

Ne antaŭ ol la tempo venos!

Arielo.

Mastro!
Kompatu min, ĉar mi ja tre fidele
Vin servis—ne mensogis—ne eraris . . .
Vin servis senŝpareme, senmurmure,
Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro
Rabaton.

Prospero.

Ĉu, spirito, vi forgesas
El kiaj turmentegoj mi vin tiris?

Arielo.

Neniam.

Prospero.

Jes! vi ĉion nun forgesas.
Ja ŝanceligos vin trapremi ŝlimon,
Por mi sur akra norda vento rajdi,
Aŭ vin trapuŝi en la frostan teron,
Se tiel mi ordonos! Vi forgesas . . .

Arielo.

Neniam.

Prospero.

Malbonulo! vi mensogas!
Eĉ vi forgesas kiel Sikorakso—
Malpura sorĉistino kurbigita
Per multaj jaroj kaj malbondeziroj—
Agadis.

Arielo.

Mastro, ne!

Prospero.

Ja vi forgesas.
Nu, diru al mi kie ŝi naskiĝis.

Arielo.

En Alĝerlando.

Prospero.

Ho! vi tion scias.
Monate al vi devos mi rediri
La staton tiam vian; vi forgesas.
Pro multaj krimoj kaj teruraj sorĉoj
Ne kompreneblaj por l’ animo homa,
L’ inferan sorĉistinon Sikorakson
Devigis tuj foriri l’ Alĝeranoj—
Nur ĉar ne volis ili ŝin mortigi.

Arielo.

Jes, mastro.

Prospero.

Nubokula sorĉistino!
Gravedan la maristoj ŝin forlasis
Ĉi tie! kie vi—laŭ via diro
Nun mia sklavo—tiam ŝin obeis!
Sed tro aera vi, spirito, estas
Por ŝiajn abomenojn nepre fari:
Senlime furioza Sikorakso,
Per helpo de rimedoj potencegaj,
En tago, vin, al ŝi malobeintan,
Enfermis en fendaĵon de pinarbo.
Nu! tie vi suferis dek-du jarojn;
Dum tiu tempo Sikorakso mortis,
Lasinte vin por ĝemi, akre krii,
Rapide, muelile, tra la ventoj!
Ankoraŭ estis la insul’ senhoma,
Krom bestoforma la sorĉistinido.

Arielo.

Ĝi estas Kalibano.

Prospero.

—Bestegulo!
Lin dresis mi por la domoservado—
Senĉesaj, dume, krioj viaj kaŭzis
Kriegi lupojn, eĉ kortuŝis ursojn . . .
Infera turmentego! Sikorakso
Ĝin povis ne forigi—Sed mi venis,—
Aŭdinte vin, la pinon oscedigis . . .
Magie mi vin savis.

Arielo.

Dankon, mastro!

Prospero.

Se nun vi remurmuros mi tuj fendos
Trunkegon kverkan kies tuberaĵoj
Englutos vin por krii dekdu vintrojn!

Arielo.

Pardonu, mastro; mi estos obea,
Kaj spiritaĵon mian de nun faros
Ĝentile.

Prospero.

Agu tiel; post du tagoj
Vi liberiĝos.

Arielo.

Nobla mastro mia!
Mi kion faros? kion? diru, kion?

Prospero.

Foriru; mara nimfo vi fariĝu,
Sed, krom por mi, por ĉiuj nevidebla.
Rapidu ĝis vi estos tiaforma,
Kaj tien ĉi revenu! (Malaperas Arielo).
(Laŭte al Mirando). Kara koro!
Mirando, vi vekiĝu! ho! vekiĝu!
Bonege jam vi dormis; nun, vekiĝu!

Mirando.

Rakonto stranga via al mi kaŭzis
Profundan dormon.

Prospero.

Tion de vi skuu.
Ni iru nun viziti Kalibanon;
Neniam li respondon bonan donas.

Mirando.

Li estas terurega malbonulo:
Ne amas mi lin vidi.

Prospero.

Sed, filino,
Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi,
Alporti lignon, kaj balai ĉambron,
Utila certe estas—Kalibano!
Ho, sklavo, ŝlimo, kie vi kaŝiĝis?

Kalibano.

(El interne) Lignaro jam interne estas.

Prospero.

Venu!
Alian faron tuj mi al vi donos:
Testudo, venu!

(Reaperas Arielo akvanimfoforma).

Bele, Arielo;
(Mallaŭte) Aŭskultu bone.

Arielo.

Faros mi, Sinjoro! (Malaperas).

Prospero.

Venena sklavo, sorĉa diablido,
Tuj venu tien ĉi! (Venas Kalibano).

Kalibano.

Malsano roso,
De Sikorakso ŝlime balaita,
Per korva plumo sur vin nun ŝpruciĝu!
Sud-okcidenta vento vin aknigu!

Prospero.

Pro tio, certe, vi, hodiaŭ nokte,
Suferos streĉojn, flankpikaĵon sentos—
(Elspiron haltiganta vizitisto!)—
Eĉ erinacoj sur vi ekzerciĝos;
Mieltavole estos vi pinĉita:
Pli pika ĉiu pinĉo ol abelo!

Kalibano.

Mi nun bezonas la tagmanĝon mian:
Al mi l’insulo rajte apartenas;
Ĝin mi heredis de patrino mia,
Ĝis de mi vi forŝtelis la posedon.
Unue vi karesis min, eĉ ofte
Vi akvon berogustan al mi donis;
La grandan kaj malgrandan lumojn montris
Brulantajn tage, nokte, al mi diris
Iliajn nomojn. Tiam mi vin amis,
Kaj montris al vi la insulajn ecojn,
La freŝajn fontojn, fruktodonan landon,
Malbeno! salajn lokojn kaj herbejojn . . .
Mi ĉion montris! . . . Ke la sorĉartiloj
De Sikorakso, buf’, skarab’ vesperto . . .
Sur vin tuj falu!—Estas mi subulo!
Mi tiam sola mia propra reĝo!
Min porke nun vi tenas en ŝtonego,
Dum la ceterajn partojn vi posedas!

Prospero.

Mensoga sklavo, kiun bonaj agoj
Neniam povis tuŝi, sed nur skurĝo!
Ŝlimido, mi unue kun vi agis
Zorgeme, home, eĉ mi vin lokadis
En groto mia . . . ĝis vi idon mian . . .
Atencis malvirgigi. . . .

Kalibano.

Vi malhelpis.
Se rajte estus ĝi de mi farita,
L’ insulo estus Kalibanigita!

Prospero.

Ho, sklavo abomena, ne ameco
Kortuŝos vian malbonecon bestan;
Nur povas vi plenumi bestan rolon.
Kompate, mi paroli vin instruis,
Novaĵon taŭgan montris tage, hore;
Bestulon, kiu tiam sole blekis
Simile al la bruto, mi instruis
Paroli home, kaj objektojn nomi.
Sed, parolante, via bruta raso
Enhavas tion, kio ne permesas
Honeste agi: tial en ŝtonego,
Malliberulo vi de tiam restas,
Anstataŭ pli malbona sorto.

Kalibano.

Vere
Paroli vi min faris: la profito
Jen estas: mi nun povas vin malbeni.
Erisipelo ambaŭ vin mortigu!
Mi lernis tion el la lingvo via.

Prospero.

Sorĉido! for de tie ĉi! rapidu!
Hejtaĵon tuj alportu, mi konsilas;
Plimulte poste, sed nun tion faru!
Ĉu ŝanceliĝas vi, ĉu malobeos,
Mi tiam streĉos la muskolojn viajn,
Kaj ostojn dolorigos: vi blekegos . . .
La bestojn timigante.

Kalibano.

Ne, mi petas.
(Flanken). Obei li magie min devigas.
Potenco tia ke l’ patrina dio
Setebos estus ĝia sklavo!

Prospero.

Iru! (Foriras Kalibano).

(Revenas Arielo nevidebla, ludante kaj kantante; sekvas Ferdinando).

Kanto de Arielo.

Sur la flavan sablon venu,
Manojn interprenu;
Salutintaj, eĉ kisintaj,—
(Paca mar’ sin tenu!)—
Tie ĉi kaj tie saltu,
Koboldeme: nun, ni haltu.
Aŭskultu!
Rekantaĵo (malproksime): Boju, hundoj, boju!
Hundoj, boju, boju!
Rekantaĵo: Boju, hundoj, boju!
Aŭdu nun la kokan krion;
Ĉantikliro[2] kantas tion:
“Kokaraŭko!”
Krias koko.

Ferdinando.

El kie venis tia stranga kanto?
El aer’ aŭ el tero? . . . Plu ne sonas . . .
Ĉu estas io de insula dio?—
Mi sidis ploreganta pri la sorto
De mia patro kiu ĵus pereis . . .
Dolĉegaj sonoj venis super l’ ondo,
Ĝin kvietigis,—eĉ doloron mian,—
Altiris min ĉi tien l’ harmonio;
Sed ĵus forĉesis . . . Ne! ĝi rekomencas . . .

Arielo kantas:

Sub tridek futoj da marakvo
Profunde patro restas;
Fariĝas ostoj nun koralo;
Okuloj perloj estas:
Aliformiĝas li marame,
Tre riĉe kaj orname.
Hore mortsonoro tintas,
Maraj nimfoj kantas:
(Sonorila eĥo: Bum! bom! bam! bum!)
Ilin aŭdas mi, . . . Aŭskultu!
(Ĥora eĥo: Bum! bam! bom! bum!)

Ferdinando.

Ĝi diris pri droninta patro mia!
Ne estas terdevena homa kanto
Aŭdita de mi supre!

Prospero.

Ho! Mirando,
Palpebroj viaj malfermiĝu: Kion
Ekvidas vi antaŭen?

Mirando.

Kio estas?
Spirit’? Ĉielo! kiel ĝi rigardas!
Sinjoro, certe ŝajnas ĝi belforma;
Spirito tamen estas.

Prospero.

Ne, knabino;
Ĝi manĝas, dormas, sentojn ankaŭ havas
Simile je ni. Tiu ĉi junulo
En ŝippereo estis: pro ĉagreno
Li markojn portas kiuj malbeligas
Vizaĝon lian—vi, alie, povus
Nobelon en li vidi. Li, perdinte
Parencojn siajn, vage ilin serĉas.

Mirando.

Estaĵo dia povus mi lin nomi,
Ĉar mi nenion vidis tiel nobla!

Prospero.

(Flanken). L’ afero venas laŭ deziro mia:
Ĉi tio Arielon liberigos
Nur post du tagoj—

Ferdinando.

(Ekvidante Mirandon). La diino
Muzike ĵus laŭdita! . . . Mi petegas,
Bonvolu diri al mi ĉu vi loĝas
En tiu ĉi insulo; ĉu vi povus
Konsilojn bonajn al mi doni;
Sed, mirindaĵo! scii mi deziras
Ĉu estas vi fraŭlino.

Mirando.

Mi, sinjoro,
Ne mirindaĵo estas, sed fraŭlino.

Ferdinando.

Ĉielo! mian lingvon! Mi ja estus
El ĝiaj parolantoj la plej alta
Se hejme nun ni starus.

Prospero.

La plej alta?
Se l’ Neapola reĝo tion aŭdus,
Vi kiu estus?

Ferdinando.

Simple la aŭdanto
De homo parolanta pri la reĝo.
Ke li min aŭdas tion mi bedaŭras,
Ĉar estas mi la reĝo: mian patron
Perei mi ĵus vidis.

Mirando.

Ho, teruro!

Ferdinando.

Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj
La duko, ankaŭ lia brava filo!

Prospero.

La duko de Milano, kaj bravega
Filino lia, povus vin komandi
Se dece estus. (Flanken) La du gejunuloj
Intervidante tremis kaj ruĝiĝis . . .
Nun Arielo baldaŭ liberiĝos.
(Al Ferdinando) Al vi, sinjor’, mi vorton volus diri:
Mi timas ke vi multe ĵus eraris.

Mirando.

Ĝentile kial patro ne parolis?
De mi vidita estas homo tria
Ĉi tiu, sed kortuŝa la unua.
Kompato same movu mian patron!

Ferdinando.

Fraŭlino, se vi estas korlibera,
Reĝino Neapola vin mi faros.

Prospero.

Sinjoro, al vi tuj mi diros, haltu!
(Flanken) Nu! ili estas intersimpatiaj:
L’ aferon mi ne volas rapidigi;
Nenion tro facilan oni ŝatas.
(Al Ferdinando) Atentu, aŭdu, ĉar mi vin kulpigas
Uzurpi ies nomon ne la vian:
Spiono eble vi ĉi tie staras
Por poste ŝteli de mi la insulon.

Ferdinando.

Ne! per honoro mia!

Mirando.

Malhonoro
Neniam loĝis en sanktejo tia:
Ĉar se malbonon tia dom’ entenus,
Eĉ bono volus loĝi kun ĝi.

Prospero.

(Al Ferdinando) Venu!
(Al Mirando) Por la spiono ne parolu.
(Al Ferdinando) Venu!
Piede, kole, mi vin kunkatenos,
Marakvon trinkos vi, via nutraĵo
Konsistos el mituloj riveretaj,
Radikoj sekiĝitaj, kaj glanŝeloj—
Nu, venu!

Ferdinando.

Ne! mi tuj kontraŭbatalos
Tielan agon, ĝis la malamiko
Pli pova montros sin. (Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi).

Mirando.

Ho, kara patro!
Tro ne ofendu lin, ĉar, dolĉanima,
Li maltimulo estas.

Prospero.

(Al Mirando) Knabineto,
Ĉu vi al mi konsilus? (Al Ferdinando) Glavingigu,
Ho, perfidulo, kiu ŝajni volus
Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo
Tremigas vin! Plu ne kontraŭbatalu:
Bastono mia tuj vin senarmigos.

Mirando.

Mi vin petegas, patro—

Prospero.

(Al Mirando) Vi foriru!
Ne tuŝu mian veston.

Mirando.

Ho! kompatu:
Mi garantiulino por li estos.

Prospero.

Silentu! se vi diros unu vorton
Mi vin kulpigos, eble vin malamos!
Ĉu vi trompanton tian ŝirmi volus?
Vi pensas, ke ne pli belformo estas,
Ĉar vi nur vidis lin, krom Kalibanon.
Anĝeloj vere la ceteraj homoj,
Ĉi tiu nur alia Kalibano!

Mirando.

Amemo mia do, humila vere,
Pli belan homon ne deziras vidi!

Prospero.

(Al Ferdinando) Obeu; venu; la nervaro via
Sen fortikeco, nun reinfaniĝas.

Ferdinando.

Tro vere estas: nun min mem mi sentas
Malliberulo. La kruela perdo
De patro kaj amikoj, la minacoj
De homo, kiu tiel min ofendis,
Nu, ĉio al mi ŝajnus suferebla,
Se, foje, tage, mi ekvidi povus
Ĉi tiun junulinon. Libereco
Aliajn terajn lokojn povas ĝui:
Sufiĉa spaco por mi estus tiu
En kiu ŝi aperos.

Prospero.

(Flanken) Tio taŭgos:
Vi bone ellaboris, Arielo.
(Al Ferdinando) Nun, venu!
(Al Arielo) Aŭdu plie por la sekvo.
(Al Ferdinando) Tuj venu kun mi!

Mirando.

Kuraĝiĝu, tamen,
Ĉar bonnatura estas mia patro
Pli ol paroloj liaj; li malofte
Kolere agas.

Prospero.

(Al Arielo) Ho, vi liberiĝos
Simile al montventoj—sed, memoru
Fidele la ordonojn.

Arielo.

Akurate!

Prospero.

(Al Ferdinando) Min sekvu!
(Al Mirando) Kaj vi, por li ne petegu. (Foriras ĉiuj).