LA MALĜUSTE TRAFITAJ KALKANOJ
ĤINA FABELO

Kiel ĉio en Ĥinujo same tiu ĉi fabelo estas la plej prudenta, sencoplena kaj treege instrua.

La homoj estas kvazaŭ pafiloj.

Oni ŝarĝas ilin de la malantaŭa parto.

Kion ajn parolu la pedagogoj, ke oni devas ŝarĝi la homojn per bonaj ideoj de la kapa flanko — la regantoj de la tuta mondo daŭrigas ŝarĝi ilin per bonaj ideoj de la parto malantaŭa, komencante de l’ dorso aŭ eĉ de pli malsupre.

La ĥinoj — estas konate — trovis la plej malsupran punkton.

Ili instruas la bonajn ideojn al siaj sampatrujanoj, batante ilin per bambuaj bastonoj sur la kalkanojn.

Kial nepre sur la kalkanojn?

Verŝajne tial, ke antaŭ la puno la homa animo sin kaŝas en la kalkanoj.

Kaj se ĝi kaŝas sin tie — ĝi ricevas laŭadrese la nacian instruon per la bambuaj bastonoj.

La filo de l’ suno, frato de l’ luno, patro de ĉiuj steloj en la ĉielo, venkinto de ĉiuj popoloj en la mondo, suvereno de ĉiuj reĝoj, imperiestroj, caroj, sultanoj kaj princoj, la granda, glora, potenca kaj prudenta imperiestro de Ĥinujo — Ĉing-Ĉang sidis en la regna konsilejo inter siaj plej grandaj, elektitaj kaj delikathaŭtaj mandarenoj.

La imperiestro estis enpensiĝinta kaj post kelka tempo ekparolis.

Lia voĉo estis kiel la sonoro de sonorileto.

— En nia prudento ni volus scii detale, kiel fakte pasas la vivo de nia ĥina popolo. Inter vi, miaj elektitaj mandarenoj, ni vidas nian gloran Tung-Li. El ĉiuj ni li estas pli proksima al la lando kaj popolo. Li estas policestro. Li estras ankaŭ la distribuon de nutraĵoj kaj zorgas pri bonaj moroj. Li nutras la popolon per rizo kaj per bambuaj bastonoj. Leviĝu, Tung-Li, kaj ne timante pri viaj noblaj kalkanoj diru al ni, kiel fartas nia Ĥinujo.

Ĉiuj levis la fingrojn pro respekto al la imperiestro.

Tung-Li leviĝis kaj farinte, laŭ la ceremonia rito, 472 riverencojn, diris:

— Filo de l’ Ĉielo! Eĉ la hundo kuraĝas boji kontraŭ la luno. Tiel ankaŭ mi ĉerpas la kuraĝon paroli en via ĉeesto. La sensignifa vermo parolos nur la veron. Ĉar la malveron oni devas elpensi. La sencerba vermo ne havas por tio sufiĉe da saĝo. La malveron elpensas saĝaj homoj, sed por la malsaĝuloj pli konvenas diri la veron...

— Pekin militas kontraŭ Nankin. Nankin militas kontraŭ Kanton, Kanton kontraŭ Ŝanghaj. Dume la tuta Ĥinujo floras en bonstato. La bonstato de nia Ĥinujo atingis tian gradon, ke ĉiuj alilandaj diabloj estas pretaj formanĝi sin mem pro envio. Estas sufiĉe, se mi diros al vi solan frazon, granda kaj plej prudenta imperiestro! La bonstato de Ĥinujo atingis tian gradon, ke ĉe ni la kokinoj demetas orajn ovojn.

— Kiel, orajn ovojn? — ekkriis la imperiestro.

Lia voĉo estis simila al la sonoro de arĝentaj sonoriletoj.

— Tio ja okazas nur en fabeloj!

Tung-Li, farinte la ritajn 372 riverencojn, respondis:

— Tio okazas ankaŭ en la lando de la fabela bonstato, en Ĥinujo. Se vi ne estus imperiestro, mi dirus al vi: „promenu mem al la bazaroj, ne dispreminte sur la vojo vian sensignifan vermon kaj plej favore observu mem“. Kiom kostas unu deko da ovoj? Dek orajn dukatojn. Ĉiu ovo — unu dukato! En alia lando la homo devas labori la tutan tagon de mateno ĝis nokto por akiri dukaton. Kaj ĉe ni? Unu laŭta kokina kluko kaj dukato jam estas preta! Unu kluk-kluk! — unu dukato!

Ĉiuj levis la fingrojn pro miro, nur la saĝulo Ĉi-San diris:

— Tie, kie tro gaje fartas la kokinoj, ordinare tro malgaje fartas la homoj!

Sed la imperiestro faris al li favoran silentigan signon kaj rimarkis:

— Nia granda instruulo Ĉi-San estas prudenta kaj tial, Tung-Li, ne atentu lin! La prudento ekzistas sur la tero por malheligi la gajecon. Same kiel en la ĉielo ekzistas la nuboj por ŝirmi la sunon.

— Kiel vi diris, Tung-Li? Kluk-kluk! — kaj dukato! Kluk-kluk! — dukato! Kluk-kluk! — dukato!

Kaj la tuta regna konsilantaro patose ripetis:

— Kluk-kluk! — dukato!

Ankoraŭ neniam antaŭe okazis tiom gaja kunsido de la regna konsilantaro.

La imperiestro ordonis sonorigi kaj diris:

— La kunsidon de la regna konsilejo mi proklamas finita. La regna konsilejo estas loko de la enuo, zorgoj kaj sopiro. Kaj mi estas tro feliĉa nun, tro ĝoja, tro gaja en la animo por sidi en tiu enuiga loko! Mi ordonas por la tuta Pekin popolajn festojn je tri tagoj kaj amuzojn kun fajraĵoj kaj iluminado pro la feliĉa okazo!

Kaj la regna konsilantaro disiris kun laŭta aklamado:

— Kluk-kluk! — dukato! Kluk-kluk! — dukato!

Gaje kaj ĝoje la imperiestro venis al siaj ĝardenoj. La unuan renkontitan mandarenon de la 14a rango li altigis ĝis la unua.

La renkontitan mamnutrantinon de sia plej aĝa filo li faris generalo kaj paŝis plue, disdonante la ordenojn de la Drako, kolorajn bluzojn kaj tufbutonojn por la ĉapoj, kvazaŭ stelojn de l’ Lakta vojo.

Tiel li venis ĝis soleca dometo en la ĝardeno, kie inter la floroj loĝis la saĝulo Ĉi-San.

— Mi ŝatas la saĝulojn nur de malproksime! — diris la imperiestro — en proksima distanco mi ne scias kiel paroli kun ili. Al vi, saĝuloj, mi ne povas donaci la ordenon de la Drako de ia rango; vin ĝojigas nek la flavaj, nek la bluaj bluzoj! Vin ne interesas eĉ la tufbutono sur la ĉapo!

— Ho, granda kaj glora imperiestro — respondis la saĝulo — se vi en via granda favoro donacus al mi dekon da ovoj, mi trovus en nia ĥina lingvo nenian decan vorton por danki vin.

— Kiel? Vi?! Saĝulo?! — kun miro ekkriis la imperiestro — vi ĝojus pro tiom malgrava donaco?

— Ĉu nur solaj malsaĝuloj manĝas? — demandis Ĉi-San — mi jam havis la honoron raporti al vi, ke tie, kie tro gaje fartas la kokinoj, kutime tute malgaje fartas la homoj. Bone estas diri: kluk-kluk! — dukato! Sed la homoj en tiu situacio mortas pro malsato!

— La Drakoj forprenu tiun malbenitan Tung-Li! — kun malespero ekkriis la imperiestro — min, la filon de la ĉielo, li faris ia koko en kokejo. Mi, suvereno de 500 milionoj da ĥinoj, ekĝojis kiel koko en la kokejo!

— Kluk-kluk! — dukato!

La imperiestron kaptis tia malbona humoro, ke li forgesis eĉ ordoni, ke oni alportu al la saĝulo la dekon da ovoj, li rapidis al la palaco, ĉesigis la festenojn kaj amuzojn por la popolo, fajraĵojn kaj iluminadon kaj ree kunvokis la regnan konsilantaron por treege grava, senhezita afero.

La regna konsilantaro kunvenis.

La imperiestro estis malserena kaj lia voĉo sonis kiel la tondro de tamburo.

— La malŝatinda Tung-Li — diris la imperiestro — prezentis al ni hodiaŭ la staton de nia Ĥinujo floranta, dum la lando efektive estas pereanta! En la lando la kokinoj metas ovojn valorajn po unu dukato kaj tia saĝulo, kiel Ĉi-San, la gloro, belo kaj ornamo de nia regado — devas morti pro malsato! Pripensu, kion diros la idaro, kion diros la arĥeologoj, la historio? „Ĉing-Ĉang. Dum lia regado la saĝa, fama, granda Ĉi-San, la belo kaj ornamo de l’ Ĉiela imperio mortis pro malsato!“ Iun okjaran bubon oni demandos en la lernejo: „Pro kio estas fama la imperiestro Ĉing-Ĉang?“ Kaj la kanajleto respondos: „Pro tio, ke dum lia regado la saĝuloj mortadis pro malsato. Tiel ekzemple dum lia regado mortis pro malsato la plej granda filozofo de Ĥinujo — Ĉi-San!“ Kaj la instruisto, anstataŭ vipi la bubon, diros al li: „Bonege!“ Mia nomo do estos forstrekita el la libro de la antaŭuloj. Ĝi fariĝos moko, hontigaĵo por la estontaj generacioj de Ĥinujo! Jen ĝis kia situacio alkondukis min vi, malŝatinda Tung-Li, per via fanfarono: kluk-kluk! — ora dukato!

Tung-Li, defendante siajn kalkanojn, lerte stariĝis kaj farinte la ritajn 637 riverencojn, diris:

— Se al la idioto, filo de mia patro, oni permesos paroli — mi petas la vorton, granda Imperiestro.

— En senlima favoro nia ni permesas: vi povas ankoraŭ unufoje malbonigi la aeron per via spiro. Parolu. Ni aŭdu, kion diros al ni la plej malinda el ĉiuj niaj vermoj!

— Filo de l’ Ĉielo — diris Tung-Li, sin klinante al la piedoj de la imperiestro, — la krimo nun estas okulvidebla. La ovoj kostas po unu dukato. Oni devas nur difini, kies kalkanoj estas kulpaj pro tio.

Kaj ĉiuj mandarenoj trovis, ke la vortoj de Tung-Li estas konformaj al la leĝoj kaj kutimoj de la Ĉiela imperio.

— Oni trovu nur la ĝustajn kalkanojn — diris la saĝa Ĉi-San.

— Tiel estas, — kun patoso jesis Tung-Li — la prudento mem parolas per via buŝo, granda kaj saĝa Ĉi-San. La ĝustajn, la ekzakte ĝustajn kalkanojn oni devas trafi! Kies kalkanoj tamen estas kulpaj pro la alta prezo de la ovoj? Kiu komercas per ovoj en la vilaĝoj? La vilaĝanoj! Sekve iliaj kalkanoj estas kulpaj. Oni instruu ilin per bambuoj kaj la ovoj malkariĝos.

— Via konsilo ŝajnas esti diktita de la prudento mem! — diris la imperiestro. — Tung-Li, ordonu!

Kaj Tung-Li ordonis.

Sep bambuajn boskojn oni eluzis por instrui la ĥinajn vilaĝanojn pri tio, kiajn prezojn ili postulu por la ovoj.

La ovoj tamen ankoraŭ plikariĝis.

Sur la bazaroj oni vendis ilin jam po du dukatoj.

— Unu dukato por la ovo, la dua por la instruo per bambuoj. La kalkanoj ankaŭ ja valoras ion, ĉu ne?

La imperiestro dum longa tempo ne vidis la prudentan instruulon.

La saĝulo Ĉi-San kuŝis en sia dometo kaj inter la floroj mortadis pro malsato.

La imperiestro vizitis lin.

— Tia multfoje pruvita rimedo, kia estas la bambuoj kaj eĉ ĝi ne helpas!! — en malespero ekkriis la imperiestro.

Kaj la saĝulo, kolektinte la lastajn fortojn, ekflustris:

— Oni trafis malĝustajn kalkanojn, Filo de l’ Ĉielo!

La imperiestro ordonis tuj kunvenigi la regnan konsilantaron.

Kaj la regna konsilantaro kunvenis.

— Malkaŝe dirante, miaj mandarenoj, — komencis la imperiestro (liaj vortoj estis tiam kiel malvarmiĝinta teo):

— ... mi ne ŝatas la saĝulojn. Ili estas homoj, kiuj donas tro multe da klopodoj. Kian diferencon al ili prezentas la simplaj, nesaĝaj homoj! Ili vivas sian vivon kaj se venas la morto — ili pace kaj kviete mortas, sen ia embaraso por la aliaj. Sed gardu nin Dio, havi en nia zorgado ian famulon. Estas granda respondeco antaŭ la sekvontaj generacioj. Se la famulo mortos, tuj stariĝos la demandoj: pro kiu kaŭzo, kial, kiamaniere? La granda Ĉi-San denove mortas. La ovoj ankoraŭ plikariĝis kaj neniam la senmorteco estis al la saĝulo tiel proksima, kiel en la nuna momento. Ĉiuj viaj penoj, Tung-Li, estis vanaj!

— Filo de l’ Ĉielo, ne malsanigu vian dian hepaton! Vian hepaton bezonas la patrujo — ekkriis Tung-Li, farinte la ritajn 837 riverencojn. La malbono estas konata: ĝi estas la alta prezo de la ovoj. La kuracilo estas la bambuoj. La eraro estis nur en la apliko. La bambuoj tuŝis la malĝustajn kalkanojn.

— Jes, jes. Eĉ la saĝa Ĉi-San diris: „malĝustajn kalkanojn“.

— Mi, malsaĝa filo de mia patro, estas feliĉa, ke mia opinio koincidas kun la opinio de la fama saĝulo. Tio signifas, ke de nun oni apliku la bambuojn kontraŭ la ĝustaj kalkanoj. Ni uzis ilin kontraŭ la kalkanoj de la vilaĝanoj. Sed en aĉeto kaj vendo estas kulpaj du personoj: tiu, kiu altpreze vendas kaj tiu, kiu altpreze aĉetas. Laŭ kia rezono la pekinanoj pagas po du dukatoj por ĉiu ovo? Per tio ili nur akcelas la prezaltiĝon, instigas la avidecon kaj malbonigas la vilaĝanojn. Oni batu ilin per la bambuoj. Ke ili ne faru marvirtaĵojn! Estas necesa la batalo kontraŭ la avideco, sed ne malpli necesa estas la batalo kontraŭ la malŝparemo.

— Tung-Li — ekkriis la imperiestro — via propono estas konstruita laŭ ĉiuj reguloj de la logiko kaj justeco. Tung-Li, ordonu!

— Por tiu ĉi fojo estos bezonaj pli multaj bambuaj bastonoj — rimarkis la mandareno, estranta la regnan trezorejon.

— Ĉu mi ŝparos la bambuojn por miaj regnanoj? — romantike aklamis la imperiestro.

Kaj la batalo kontraŭ la malŝparemo komenciĝis sur ĉiuj bazaroj de Pekin.

Tri tagojn daŭris la batalo.

Tutajn tri tagojn.

La kvaran tagon oni vendis la ovojn po kvar dukatoj.

Neniu kuraĝis aĉeti ilin sur la bazaro malkaŝe.

Oni vendis la ovojn el sub la baskoj kaj tial duoble pli kare, ol antaŭe.

La saĝa Ĉi-San, kiel prudentulo, ne venis al la bazaro mem, sed sendis la servistinon.

La servistino venis de la bazaro malfrue, sur la piedfingroj — ŝi jam ne povis paŝi normale.

Sed anstataŭ kvar ovoj, ŝi alportis nur unu.

La imperiestro en sia senfina zorgo pri prudento, vizitis Ĉi-San-on por ekscii pri lia farto.

Kaj li ekvidis lin preskaŭ mortanta.

La saĝulo montris per la fingro siajn kalkanojn kaj flustris:

— Ree la malĝustajn...

La imperiestro ekploregis:

— Ĉi-San! Prudenta! Granda! Instruanto! Kuraĝu! Ne mortu, nur unu tagon ankoraŭ! Mi ĵuras je la Drakoj, ĉio estos korektita ĝis morgaŭ! La afero kostos la kapon de la malŝatinda Tung-Li!

Kaj la imperiestro ordonis tuj kunvenigi la regnan konsilantaron.

La regna konsilantaro kunvenis.

La Filo de l’ Ĉielo estis kolera.

Liaj okuloj fulmis.

Lia voĉo sonis kiel tondro.

Li ekkriis:

— Malinda Tung-Li! Estu preta meti sur la eŝafodon la putrintan bulbon, kiun vi kuraĝas nomi via kapo. La granda Ĉi-San mortas kaj la historio estas preta kondamni nian nomon per malhonoro!

Tung-Li falis antaŭ la imperiestro kaj ekkriis:

— Filo de l’ Ĉielo! Ĉu ne estas tute egale: ĉu hodiaŭ, ĉu morgaŭ falos tiu malindaĵo, kiel mia kapo? Nur unu tagon de vivo, ho, suvereno de la universo! Kaj mi ĵuras, ke mi trafos la ĝustajn kalkanojn. Ni esploris ĉiujn suspekteblajn kalkanojn en Ĥinujo, sed ne esploris nur la ĝustajn. Kiu metas la ovojn? La kokinoj! Do oni devas bati la kokinojn sur la kalkanojn! Ke ili ne metu karajn ovojn, ne metu!

La tuta regna konsilantaro fariĝis serenvizaĝa pro ĝojo, aŭdinte la simplan, klaran kaj justan solvon.

— Tung-Li, ordonu! — diris la imperiestro.

Kaj Tung-Li ordonis.

Dum la tuta tago ĉie en Ĥinujo oni devis tiam krii por esti aŭdata; tiom laŭte pepis la kokinoj.

Oni kaptis ilin, tenis je la piedoj kaj batis per la bambuoj sur la kalkanojn.

La sekvantan tagon la kokinoj jam ne metadis plu ovojn.

En morta timo vizitis la imperiestro Ĉi-San-on en lia dometo inter la floroj.

Ĉi-San agoniis.

Kun la kvieta rideto de saĝulo, li sin turnis al la ploranta ĉe liaj piedoj imperiestro, kolektis la lastajn fortojn kaj diris:

— Vin interesas, ho, Filo de l’ Ĉielo, kion diros pri vi la historio? Ne timu. Nenion apartan, malbonan. Ĝi diros: „Ĉing-Ĉang estis bona imperiestro. Li havis la plej bonajn intencojn. Sed lin persekutis sola malprospero: li ĉiam trafadis la malĝustajn kalkanojn“. Ne malkvietiĝu tamen, Filo de l’ Ĉielo. La saman sorton havas tre multaj imperiestroj en la mondo. Ĉiam trafi la malĝustajn kalkanojn!

Dirinte tion, la saĝa Ĉi-San mortis.