The Project Gutenberg eBook of Ĉe la koro de la tero
Title: Ĉe la koro de la tero
Author: Edgar Rice Burroughs
Translator: Gary Mickle
Release date: March 12, 2007 [eBook #20802]
Language: Esperanto
Edgar Rice Burroughs
Ĉe la koro de la Tero
Tradukita de Gary Mickle
Originala anglalingva titolo: At the Earth’s Core.
Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.
Ĉi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi ĝin profitcele en presita aŭ alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aŭ gmickle@nexgo.de.
Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.
This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle@nexgo.de.
Enhavo
| Noto de la tradukanto | |
| Antaŭparolo | |
| 1. | Al la Eternaj Fajroj |
| 2. | Stranga Mondo |
| 3. | Novaj Mastroj |
| 4. | Dian la Bela |
| 5. | Sklavoj |
| 6. | Komenco de Hororo |
| 7. | Liberiĝo |
| 8. | La Templo de la Maharoj |
| 9. | La Vizaĝo de la Morto |
| 10. | En Futra Denove |
| 11. | Kvar Mortaj Maharoj |
| 12. | Postĉaso |
| 13. | La Ruzulo |
| 14. | En la Ĝardeno Edena |
| 15. | Reiro al la Tero |
Noto de la tradukanto
Ĉi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiu disponeblis rete ekde 2001. La antaŭa teksto estis nur parte reviziita Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletiĝo, kiun ĝi atingis ĝis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kaj stile mankohavaj.
Mi komencis mian tradukon de ĉi tiu romano (kiu eldoniĝis unuafoje anglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojn antaŭe. Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decido traduki ĝuste ĉi tiun tekston estis la frukto de maksimume kvinminuta pripensado. Nur post iometa progreso mi iĝis pli kaj pli ambicia kaj finfine persistis ĝis la fino.
Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj ĝi ripozis sur mia librobreto 25 jarojn. Aĉetinte komputilon antaŭ jaroj, mi rememoris ĝian ekziston kaj pripensis, ke ĝi povus interesi kelkajn homojn, do mi retajpis la tuton sen ĝeni min per duma korektado aŭ reviziado. Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sed tute ne ĉion. Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiu mi ne havis sufiĉe da tempo antaŭ kelkaj jaroj.
La romano povus tre plaĉi al tiuj, kiuj ŝatas rapidmovajn aventurrakontojn sen ĝisnubaj literaturaj pretendoj, tipaj por tiu ĝenro de frutempa sciencfikcio. Ankaŭ Esperanto-komencantoj povus ŝati ĝin pro ĝuste tiuj kvalitoj.
Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serio
La nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la rolulo de granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj. Liaj tri aliaj grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la pelucidara. Ĉe la koro de la Tero estas la unua romano de la pelucidara serio. Lia verkaro sumiĝis je 68 romantitoloj.
Burroughs naskiĝis en riĉa familio en Ĉikago kaj trapasis mallongan armean karieron. Geedziĝinte en 1900, lia edzino Emma kaj li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio vivis preskaŭ en malriĉeco. Burroughs ofte ŝanĝis la laborlokon. Lia vivstato pliboniĝis, kiam li 35-jara komencis verki por popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis Sub la lunoj de Marso, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la faman Tarzan de la simioj, kaj jam en la posta jaro li povis fondi propran eldonejon. Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en 1950.
Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs krude verkitaj kaj ŝablonecaj—li ja mem diris iam al intervjuanto, ke li ne trompas sin pri la “beletraj” kvalitoj de sia verkaro—ili facile ensorĉas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko, atribuis sian unuan junaĝan fascinon pri sia estonta esplortemo al la Tarzan-libroj. La “simiohomo” Tarzan efektive iĝis parto de la populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile povus imagi.
La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn, kiuj laŭ la hodiaŭa juĝo estas ne tre “politike ĝustaj” kaj foje rasismaj. Neblankuloj ne ĉiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaŭ memkompreneblaĵo, kaj la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn de antaŭ kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan mondrigardon kaj la socitipajn antaŭjuĝojn de siaj usonaj samtempuloj—kaj tiuj antaŭjuĝoj estas multloke kvazaŭ palpeblaj por legantoj.
En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas Ĉe la koro de la Tero, la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo ĝis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaŭ milionoj da jaroj, sed ankaŭ civilize ŝtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavaĵo. La du novalvenintoj baldaŭ rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi ĝin elsub la maharoj, venigante ĝin al ĝia laŭrajta loko pinte de la specioj.
ANTAŬPAROLO
Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos ĉi tiun historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivaĵo mia, en kiu, kirasite per naiva fido, mi senĝene rakontis ĝian esencon al membro de la Reĝa Geologia Societo okaze de mia lasta vojaĝo al Londono.
Certe ŝajnus al vi, kvazaŭ oni kaptis min ĉe tiel abomena krimo kiel la ŝtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo[1] aŭ la venenado de la kafo de lia Moŝto la Reĝo.
La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciiĝis antaŭ ol mi atingis la duonon—nur tio savis lin de eksplodiĝo—kaj miaj revoj pri honora membreco en la Societo, oraj medaloj kaj niĉo en la Glorhalo forvaporiĝis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta teniĝo.
Sed mi kredas la historion, kaj ankaŭ vi kredus, kaj ankaŭ la klerulo de la Reĝa Geologia Societo kredus, se vi ambaŭ povus aŭdi ĝin el la buŝo de tiu viro, kiu rakontis ĝin al mi. Se vi estus vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj, aŭdinta la tonon de sincero en tiu mallaŭta voĉo, sentinta la kortuŝecon—ankaŭ vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon, kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li kunportis el la interna mondo.
Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, ĉe la rando de la granda Sahara Dezerto. Li staris antaŭ kaprofela tendo meze de areto da daktilpalmoj ĉe eta oazo. Araba tendaro kun ok aŭ dek tendoj staris proksime.
Mi estis en Afriko por ĉasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du dezertidoj; mi estis la sola “blankulo”. Dum ni proksimiĝis al la punkto de verdaĵo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano. Ekvidinte min, li rapidis antaŭen por renkonti nin.
“Blankulo!” li ekkriis. “Laŭdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin rigardas, esperante, sed ankaŭ dubante, ke ĉi-foje venas blankulo. Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?”
Kaj kiam mi respondis, li ŝanceliĝis kvazaŭ batite rekte sur la vizaĝon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin apogi.
“Ne povas esti!” li kriis post momento. “Ne povas esti! Diru, ke vi malpravas aŭ ke vi nur ŝercas.”
“Mi diras al vi la veron, mia amiko,” mi respondis. “Kial mi trompus aŭ provus trompi nekonaton pri tia banalaĵo kiel la dato?”
Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo.
“Dek jaroj!” li murmuris finfine. “Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis apenaŭ pli ol unu!”
Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion—tiun, kiun mi kiel eble plej fidele ripetas, laŭ mia memoro, al vi.
Subnoto
[1] la Turo de Londono.
1-a ĉapitro
AL LA ETERNAJ FAJROJ
Mi naskiĝis en Connecticut[2] antaŭ proksimume tridek jaroj. Mia nomo estas David Innes. Mia patro estis riĉa minejposedanto. Li mortis, kiam mi estis deknaŭjara. Laŭ lia testamento mi post la plenaĝiĝo ricevos lian tutan havaĵon, kondiĉe ke dum la antaŭaj du jaroj mi diligente dediĉu min al la heredota granda firmao.
Mi faris ĉion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de mia patro—ne pro la heredaĵo, sed ĉar mi amis kaj honoris mian patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, ĉar mi volis ekkoni ĉiun detalon de la negoco.
Tiam Perry interesis min pri sia inventaĵo. Li estis maljunulo, kiu dediĉis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de meĥanika subtera borveturilo. Kiel distraĵon li studis paleontologion. Mi studis liajn planojn, aŭskultis liajn argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon—kaj, konvinkite, mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan, praktikan borveturilon.
Mi ne klarigos nun la detalojn de ĝia konstruo; ĝi kuŝas en la dezerto, proksimume du mejlojn[3] for. Morgaŭ vi eble volos rajdi tien por vidi ĝin. Simple dirite, ĝi estas ŝtala cilindro cent futojn[4] longa, artikizita, por ke ĝi tordiĝu kaj turniĝu tra solida roko, se necese. Ĉe unu ekstremo estas potenca borilo funkciigita de motoro, kiu laŭ Perry produktas pli da potenco je la kuba colo[5] ol iu ajn alia motoro produktas je la kuba futo. Mi memoras liajn pretendojn, ke la motoro sola povus enorme riĉigi nin—ni intencis publike konatigi la tutan aferon post la sukceso de nia unua sekreta elprovo—sed Perry neniam revenis de tiu prova vojaĝo, kaj mi revenis nur post dek jaroj.
Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazaŭ ĝi estus la hieraŭa, en kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventaĵo. Estis preskaŭ noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry estis konstruinta sian “feran talpon”, kiel li ŝatis nomi ĝin. Ĝia granda nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la ekstera blendo, sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la interna cilindro, kiu entenis la regadmeĥanismon, kaj ŝaltis la elektrajn lampojn.
Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj tenis la vivdonajn ĥemiaĵojn, per kiuj li produktos freŝan aeron por anstataŭi tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj mezurinstrumentoj, kiuj registros temperaturojn, rapidecon, distancon, kaj kiuj analizos la trapasatajn rokaĵojn.
Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo ĉe la nazo de lia stranga veturilo.
Niaj seĝoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur transversaj stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale ĉu la maŝino plugus vojon malsupren en la internaĵon de la Tero, ĉu ĝi moviĝus horizontale laŭlonge de granda karbvejno, aŭ ĉu ĝi suprenirus vertikale al la supraĵo.
Finfine ĉio pretis. Perry klinis sian kapon kaj preĝis. Dum momento ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la ŝaltostangon. Eksonis timiga muĝego sub ni—la giganta framo tremis kaj vibris—aŭdiĝis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la kavaĵo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponiĝis malantaŭ ni. Ni ekiris!
La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li nek mi povis fari ion alian ol kroĉiĝi per la proverba malespero de dronanto al la teniloj de niaj balancantaj seĝoj. Tiam Perry ĵetis rigardon al la termometro.
“Aj!” li kriis, “ne povas esti—rapide! Kion montras la distancometro?”
Tio kaj la rapidometro estis ĉe mia flanko de la kajuto, kaj dum mi turniĝis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta.
“Altiĝo je ses gradoj[6]—ne eblas!” kaj poste mi vidis lin timplene tiregi je la stirilo.
Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis la videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi parolis, mi kaŝis la timon, kiu hantis min.
“Estos jam sepcent futoj, Perry,” mi diris, “antaŭ ol vi povos turni ĝin horizontalen.”
“Vi devos helpi min, knabo,” li respondis, “ĉar mi mem ne povas eĉ moveti ĝin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco estu egala al la tasko, ĉar alie ni certe pereos.”
Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj mia kredo ne estis nura egoismo, ĉar miaj kamaradoj ĉiam trovis mian korpon tre enviinda. Kaj ĝuste tial ĝi fortiĝis pli ol la naturo intencis, ĉar mia komprenebla fiero pri mia granda forteco igis min prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per ĉiu ebla rimedo. Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de la infaneco.
Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon; sed kvankam mi uzis ĉiun uncon de mia forto, mia plej granda peno estis tiel senefika kiel tiu de Perry—la ilo tute ne moviĝis—la malvarma kaj senesperiga teruraĵo, kiu tenis nin rekte sur la vojo al la morto!
Fine mi ĉesigis la senefikan lukton kaj sen parolo reiris al mia sidloko. Ne necesis vortoj—almenaŭ al mi nenio ŝajnis direnda, kvankam Perry eble dezirus preĝi. Kaj mi estis tute certa, ke li deziros, ĉar li neniam preterlasis okazon fari preĝon. Li preĝis, kiam li vekiĝis, li preĝis antaŭ ol manĝi, li preĝis post la manĝo kaj nokte, antaŭ ol enlitiĝi, li preĝis denove. Intertempe li ofte trovis aliajn okazojn preĝi, eĉ kiam la motivo ŝajnis iom dubinda laŭ mia mondeca vidpunkto—nun, kiam li estis baldaŭ mortonta, mi antaŭvidis kun granda certeco veran orgion de preĝado, se decas per tia metaforo aludi agon tiel solenan.
Sed je mia mirego mi malkovris, ke, kiam la morto rigardaĉis en lian vizaĝon, Abner Perry transformiĝis en novan personon. El lia buŝo eliris ne preĝoj, sed klara rivero de nemoderigitaj blasfemoj, ĉiuj direktitaj kontraŭ tiu kviete obstina meĥanismo.
“Ŝajnas al mi, Perry,” mi riproĉis, “ke viro de via pretendita pieco preferus preĝi ol blasfemi, kiam la morto proksimiĝas.”
“Morto!” li kriis. “Ĉu tio ĉagrenas vin? Nia morto estas sensignifa, kompare kun la perdo, kiun la mondo devos suferi. Sciu, David, ke per tiu ĉi fera cilindro ni elmontris eblecojn, pri kiuj la scienco apenaŭ eĉ revis. Ni utiligis novan principon, kaj per ĝi ni donis al masiva peco de ŝtalo la potencon de dekmil viroj. La estingiĝo de du homaj vivoj interne de la Tero tute ne estas komparebla kun la mondotragedio, kiu entombigos en la interno de la Tero la eltrovaĵojn, kiujn mi faris kaj elprovis en la sukcesa konstruo de la maŝino, kiu portas nin pli kaj pli proksimen al la eternaj fajroj de la centro de la Tero.”
Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankviliĝis pri nia propra sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo almenaŭ nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala kaj terura.
“Kion ni faru?” mi demandis, maskante mian ĉagrenon per malalta kaj firma voĉo.
“Ni povus halti ĉi tie kaj morti de sufokiĝo, kiam malpleniĝos niaj aer-rezervujoj,” respondis Perry, “aŭ ni povus daŭrigi antaŭen kun la eta espero, ke ni baldaŭ sufiĉe devojigos la borveturilon el ĝia vertikala pozicio, por ke ni iru laŭ la arko de granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersupraĵo. Se ni sukcesos je tio antaŭ ol atingi la tre altan temperaturon de la interno, ni eble saviĝos. Laŭ mia opinio, povas esti unu ŝanco de sukceso kontraŭ kelkaj milionoj, ke ni malsukcesos—se ni daŭrigos antaŭen, ni mortos pli rapide, sed ne malpli certe ol se ni sidos senfare, atendante la torturon de malrapida kaj terura morto.”
Mi ekrigardis la termometron. Ĝi montris 110 gradojn. Kaj dum ni parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de la Tera krusto.
“Ni daŭrigu, do,” mi respondis. “Kun ĉi tiu rapideco baldaŭ venos la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la maŝino estos tiel alta, Perry. Ĉu vi sciis?”
“Ne,” li respondis. “Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, ĉar mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia generatoro. Sed mi kredis, ke ni moviĝos po proksimume kvincent jardojn[7] hore.”
“Kaj ni moviĝas po sep mejlojn hore,” mi konkludis por li, rigardante la distancometron. “Kiel dika estas la krusto de la Tero, Perry?” mi demandis.
“Ekzistas preskaŭ tiom da konjektoj, kiom geologoj,” li respondis. “Oni taksas ĝin je tridek mejloj, ĉar la interna varmeco, kiu pliiĝas po proksimume unu gradon je ĉiu sesdek- aŭ sepdekfuta profundiĝo, sufiĉus por fandi la plej fandimunajn substancojn je tiu distanco sub la tersupraĵo. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de precesio kaj nutacio postulas, ke la Tero, se ĝi ne estas tute solida, devas havi kruston dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi povas elekti.”
“Kaj se ĝi montriĝos solida?” mi demandis.
“Estos al ni finfine egale, David,” respondis Perry. “En la plej bona okazo sufiĉos nia fuelo por tri- aŭ kvartaga veturado, dum ne restos aero pli ol tri tagojn. Ambaŭ, do, ne sufiĉos por sendanĝere travojaĝi okmil mejlojn da roko al la antipodo.”
“Se la krusto estas sufiĉe dika, ni fine haltos inter sescent kaj sepcent mejloj sub la tersupraĵo; sed dum la lastaj cent kvindek mejloj ni estos kadavroj. Ĉu ĝuste?” mi demandis.
“Tute, David. Ĉu vi timas?”
“Mi ne scias. Ĉio okazis tiel subite, ke ŝajne nek vi nek mi komprenas la veran terurecon de nia situacio. Mi devus esti timigita ĝis paniko; tamen mi ne estas. Kredeble, la ŝoko estis tiel granda, ke ĝi multe obtuzigis niaj sentojn.”
Denove mi turnis min al la termometro. La hidrargo altiĝis pli malrapide. Nun la temperaturo estis nur 140-grada, kvankam ni jam penetris ĝis preskaŭ kvarmejla profundeco. Mi informis Perry, kaj li ridetis.
“Almenaŭ ni frakasis unu teorion,” li diris nur, kaj tiam li denove komencis blasfemi per pitoreskaj vortoj pri la stirilo. Unufoje mi aŭdis piraton blasfemi, sed ties plej bonaj klopodoj estis tiuj de amatoro kompare kun la science majstreca fiparolo de Perry.
Denove mi penis movi la stirilon, sed estis kvazaŭ mi provus svingi la Teron mem. Je mia propono Perry malŝaltis la generatoron, kaj kiam ni haltis, mi denove supermezure elverŝis mian tutan forton por movi la ilon eĉ la dikecon de haro—sed la klopodo estis tiel senfrukta kiel tiu farita dum nia plenrapideca veturo.
Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris kaj ni denove ekplonĝis malsupren en la eternecon po sep mejlojn hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazaŭ gluitaj al la termometro kaj la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altiĝis, kvankam la 145-grada temperaturo estis preskaŭ neeltenebla en la mallarĝaj limoj de nia metala malliberejo.
Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu bedaŭrinda vojaĝo, ni jam boris ĝis profundeco de 84 mejloj, kie la hidrargo montris 153 gradojn.
Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis ĉerpi ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstataŭ blasfemi, li nun kantis—mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damaĝas lian psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia cerbo pleniĝis de vanaj bedaŭroj. Mi rememoris plurajn farojn el mia pasinteco, pro kiuj mi feliĉus havi kelkajn jarojn pli por regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazaĵon en la Latin Commons ĉe Andover[8], kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la fornon—kio preskaŭ mortigis unu el la mastroj. Kaj ankaŭ—sed kial maltrankviliĝi? Mi estis baldaŭ mortonta kaj pagonta por tiaj aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam sufiĉis, por ke mi anticipu tion, kio venos. Se plialtiĝus la temperaturo kelkajn gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion.
“Kion montras la metroj nun, David?” la voĉo de Perry interrompis miajn malgajajn pensojn.
“90 mejlojn kaj 153 gradojn,” mi respondis.
“Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, ĉu ne?”
“Kaj ĉu tio iel helpos nin?” mi regrumblis.
“Sed mia amiko,” li daŭrigis, “ĉu tiu temperaturo nenion signifas al vi? Ĝi ne altiĝis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!”
“Jes, mi pripensas,” mi respondis, “sed kiam nia aerprovizo elĉerpiĝos, ĉu gravos, ĉu la temperaturo estas 153-grada aŭ 153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios.” Sed mi devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la senŝanĝa temperaturo ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas antaŭvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne esperi pri io bona, almenaŭ ĝis nia morto—kiam ni ne plu bezonus esperon por esti feliĉaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do mi ĝin akceptis.
Cent mejlojn subtere la temperaturo jam falis al 152,5 gradoj. Kiam mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min ĉirkaŭpremi.
Ek de tiam, ĝis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante malpliiĝis. Baldaŭ ĝenis min la malvarmeco, kiu iĝis same netolerebla kiel la antaŭa varmego. Kiam ni atingis la profundecon de ducent kvardek mejloj, preskaŭ sveniga amoniaka haladzo atakis niajn nazojn, kaj la termometro registris −10 gradojn. Preskaŭ du horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, ĝis proksimume 245 mejloj sub la tersupraĵo, kiam ni eniris tavolon de solida glacio, kie la hidrargo rapide altiĝis ĝis nulo. Dum la postaj tri horoj ni trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al −10 gradoj.
Malrapide ĝi altiĝis denove, ĝis ni konvinkiĝis, ke ni fine proksimiĝas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la hidrargo altiĝis. Perry jam ĉesis kanti kaj nun preĝis.
Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliiĝanta varmeco ŝajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol ĝi vere estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata kolono de hidrargo, ĝis je 410 mejloj ĝi montris 153 gradojn. En preskaŭ senspira streĉeco ni nun komencis rigardadi la ciferojn.
153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia tavolo. Ĉu nun ĝi denove haltos, aŭ ĉu daŭros la senkompata altiĝo? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskaŭ malplenaj. Kio restis el la karega oksigeno, apenaŭ sufiĉis por vivteni nin dum 12 horoj. Sed ĉu tiam ni eĉ vivos? Ĉio ŝajnis al mi nekredebla.
Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon.
“Perry!” mi vokis. “Perry! Ĝi falas! Ĝi falas! Estas 152 gradoj denove!”
“Aĥ!” li kriis. “Kion ĝi povus signifi? Ĉu eble la kerno de la Tero estas malvarma?”
“Mi ne scias, Perry,” mi respondis, “sed dank’ al Dio, se mi devas morti, mi ne mortos per fajro—nur tion mi timis. Mi povas fronti kian ajn morton, nur ne tian.”
Malsupren, malsupren falis la hidrargo, ĝis ĝi indikis la saman temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersupraĵo, kaj tiam ni subite eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua. Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon. Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturniĝon, kaj miaj membroj iĝis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia seĝo. Li skuis sin kaj denove rektiĝis. Tiam li turniĝis al mi.
“Adiaŭ, David,” li diris, “jam venis la fino,” kaj tiam li ridetis kaj fermis la okulojn.
“Adiaŭ, Perry, kaj bonŝancon!” mi respondis, ridetante al li. Sed mi luktis kontraŭ tiu terura dormemo. Mi estis tre juna—mi ne volis morti.
Unu horon mi batalis kontraŭ la kruele proksimiĝanta morto, kiu atakis min de ĉiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno, kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Verŝajne unu horon post la senkonsciiĝo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos daŭrigi la neegalan lukton kontraŭ la neeviteblo.
Per mia lasta flagretanta konscio mi meĥanike turniĝis al la distancometro. Ĝi montris veturitan distancon de precize kvincent mejloj—kaj tiam la granda maŝino subite ekhaltis. Ĉesis la tondra klakado de la rokaĵo retroĵetata tra la spaco inter la ekstera blendo kaj la interna cilindro. La furioza turniĝado de la giganta borilo evidentigis, ke ĝi libere funkciadas en aero—kaj tiam min fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis super ni. Tiam mi ekmemoris, ke ĝi direktiĝis supren, de kiam ni trapasis la glacian tavolon. Ni turniĝis en la glacio kaj poste kuris supren al la terkrusto. Dank’ al Dio! Ni estis ekster danĝero!
Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro realiĝis—fluego da freŝa aero verŝiĝis en la feran kajuton. Tiu ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion.
Subnotoj
[2] ŝtato en la nord-oriento de Usono.
[3] 1 mejlo = 1,61 km.
[4] 1 futo = 0,304 m.
[5] 1 colo = 2,54 cm.
[6] [farenhejta] grado: 32° F. = 0° C.; 212° F. = 100° C.
[7] jardo: 0,917 m.
[8] Andover: urbeto en la nordorienta usona ŝtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.
2-a ĉapitro
STRANGA MONDO
Mi estis senkonscia apenaŭ pli ol momenton, ĉar kiam mi plonĝofalis de la trabo, al kiu mi kroĉiĝis, mi koliziis kun la planko de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min.
Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj antaŭ la sojlo al saviĝo. Deŝirante lian ĉemizon, mi metis mian orelon al lia brusto. Mi preskaŭ ekploris pro trankviliĝo—lia koro batis tute konstante.
Ĉe la akvorezervujo mi trempis mian poŝtukon kaj vigle frapis ĝin kelkfoje kontraŭ liaj frunto kaj vizaĝo. Post momento li min rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kuŝis grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide reordiĝis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno.
“David,” li kriis fine, “jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?”
“Ĝi signifas ja, ke ni reatingis la supraĵon de la Tero, Perry,” mi kriis, “sed mi ne scias ĝuste kie. Mi ankoraŭ ne malfermis la pordon. Mi estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi preskaŭ maltrafis vian saviĝon!”
“Vi diris, ke ni reatingis la supraĵon, David? Kiel tio povas esti? Dum kiom da tempo mi estis senkonscia?”
“Ne longe. Ni turniĝis en la glacia tavolo. Ĉu vi ne memoras la subitan turniĝon de niaj seĝoj? Ek de tiam la borilo estis super ni anstataŭ sub ni. Ni ne rimarkis ĝin tiam, sed nun mi ĝin memoras.”
“Ĉu vi diras, ke ni turniĝis en la glacia tavolo, David? Ne eblas. La borveturilo ne povas turniĝi, se io ne devojigas la nazon. Se io devojigus la nazon—iu ekstera forto aŭ rezisto—la stirilo moviĝus reage. La stirilo tute ne moviĝis ek de nia starto, David. Vi scias tion.”
Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turniĝadis en la aero, kaj ampleksaj kvantoj da aero verŝiĝis en la kajuton.
“Ne eblas, ke ni turniĝis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambaŭ scias,” mi respondis; “sed restas la fakto, ke ni faris ĝin, ĉar jen ni estas, denove sur la supraĵo de la Tero, kaj nun mi eliros por eltrovi ĝuste kie.”
“Prefere atendu ĝis la mateno, David—verŝajne estas noktomezo nun.”
Mi ekrigardis la kronometron.
“La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojaĝis, do estus noktomeze nun. Sed malgraŭ tio mi intencas rigardi la benitan ĉielon, kiun revidi mi ne plu aŭdacis esperi,” kaj tion dirinte, mi levis la riglostangojn de la interna pordo kaj svingis ĝin malferme. La interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi devis forŝoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo.
Post mallonga tempo mi forigis sufiĉe da grundo kaj rokaĵo al la planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj malantaŭ mi, kiam mi ĵetis ĝin malferme. Ĝia supra duono estis super la tersupraĵo. Kun surprizita mieno mi turniĝis kaj alrigardis Perry—hela taglumo estis ekstere!
“Ŝajnas, ke iel fuŝiĝis aŭ niaj kalkuloj aŭ la kronometro,” mi diris. Perry kapneis—strange mienis liaj okuloj.
“Ni rigardu tra la pordon, David,” li kriis.
Kune ni elpaŝis kaj ekstaris, silente rigardante pejzaĝon samtempe groteskan kaj belan. Antaŭ ni malalta kaj ebena strando etendiĝis al silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj insuletoj punktis la akvosupraĵon—kelkaj el ture altega, nuda, granita rokaĵo—aliaj ornamitaj per splenda garnaĵo de tropikaj plantoj, miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj floroj.
Malantaŭ ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro. Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj subkreskaĵoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj branĉoj. Ĉe la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran buntecon de sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed en la ombroj ĉio ŝajnis funebre malluma kaj malgaja.
Kaj sur ĉion la tagmeza suno disĵetis tra la sennuba ĉielo siajn varmradiojn.
“Kie sur la Tero ni estas?” mi demandis, turnante min al Perry.
Dum kelkaj sekundoj la maljunulo ne respondis. Li staris kun la kapo klinita, en profunda pensado. Sed fine li ekparolis.
“David,” li diris, “Mi ne estas tute certa, ke ni estas sur la Tero.”
“Kion vi diras, Perry?” mi kriis. “Ĉu eble ni mortis kaj eniris la paradizon?”
Turniĝante kun rideto, li fingromontris la nazon de la borveturilo, kiu elstaris el la tero malantaŭ ni.
“Sen tio, David, mi povus kredi, ke ni vere venis al la lando trans la Stikso. Sed la borveturilo malpruvas tiun teorion—ĝi certe ne povus iri en la ĉielon. Tamen, mi pretas allasi, ke ni vere atingis alian mondon ol tiun de nia ĝisnuna vivo. Se ni ne estas sur la Tero, ni ja povas kredi, ke ni estas en ĝi.”
“Eble ni revenis tra la terkrusto kaj elvenis sur iun tropikan insulon de la Antiloj,” mi sugestis.
Perry denove skuis sian kapon.
“Ni scios pli poste, David,” li respondis, “kaj intertempe, ni esploru la marbordon—ni eble trovos indiĝenon, kiu informos nin.”
Dum ni marŝis laŭ la strando, Perry penseme rigardadis la akvon. Estis evidente, ke li luktas kontraŭ grandega enigmo.
“David,” li diris subite, “Ĉu vi rimarkas ion strangan pri la horizonto?”
Dum mi rigardis, mi ekkomprenis, kial la pejzaĝo hantis min ek de la unua vido per aludo de strangeco kaj nenatureco—tute mankis horizonto! Tiel malproksimen kiel ni kapablis vidi, etendiĝis la maro, kaj el la akvo videbliĝis etaj insuloj, el kiuj la malproksimaj etis kiel makuletoj; sed ĉiam fone de tiuj estis la maro, tiel ke, laŭŝajne, ni rigardas supren al la plej malproksima per la okulo videbla punkto. Fine, ĉio nebuliĝis en la foreco. Videbla estis neniu klara horizontala linio, kiu montris la kurbiĝon de la terglobo for de la vidlinio.
“Mi ekkomprenas gravan aferon,” daŭrigis Perry, elpoŝigante sian horloĝon. “Mi kredas, ke mi parte solvis la enigmon. Estas nun la dua horo. Kiam ni eliris de la borveturilo, la suno estis rekte super ni. Kaj kie ĝi estas nun?”
Mi rigardis supren kaj trovis la brilegan sferon ankoraŭ en la sama loko—en la centro de la ĉielo. Kaj kia suno! Mi apenaŭ rimarkis ĝin antaŭe. Ĝi estis almenaŭ trioble pli granda ol la suno, kiun mi ĝis tiam konis, kaj ĝi ŝajnis tiel proksima, ke vidante ĝin, oni kredis sin kapabla tuŝi ĝin per etendo de la brako.
“Je Dio, Perry, kie ni estas?” mi demandis. “Ĉio ĉi incitas miajn nervojn.”
“Mi kredas povi diri kun plena certeco, David,” li ekparolis, “ke ni estas—” sed li ne parolis plu. De malantaŭ ni ĉe la borveturilo, venis la plej tondra teruriga muĝo, kiu iam trafis miajn orelojn. Unumense, ni turniĝis por vidi tion, kio eligis tiun timigan bruegon.
Se ankoraŭ restis en mia kapo la ideo, ke ni estas sur la Tero, la vidaĵo, kiu trafis miajn okulojn, tute forvaporigis ĝin. El la arbaro venis kolosa bestego, kiu multe similis urson. Ĝi estis ĝuste tiel granda kiel la plej granda elefanto, kaj ĝiaj antaŭpiedoj estis armitaj per fortikaj ungegoj. Ĝia nazego pendis preskaŭ futon sub ĝia malsupra makzelo, kiel rudimenta rostro. Densaj, hirtaj haroj kovris la gigantan korpon.
Terure muĝante, ĝi trenis sin al ni per peza, malrapida troto. Mi turniĝis al Perry por proponi, ke ni eble serĉu pli agrablan restadejon—evidente Perry jam ekhavis tiun ideon, ĉar li estis jam cent paŝojn for, kaj ĉiusekunde liaj mirindaj saltoj pliigis la distancon. Neniam antaŭe mi sciis, kian neuzitan kurkapablon la maljuna sinjoro posedas.
Mi vidis, ke li celas parton de la arbaro, kiu disbranĉiĝis al la maro, ne malproksime de la loko, kie ni antaŭe staris, kaj ĉar la fortega besto, kiu tiom ekvigligis Perry, daŭre proksimiĝis al mi, mi postsekvis Perry, kvankam per malpli peniga rapideco. Estis evidente, ke la enorma besto, kiu nin ekĉasis, ne posedas korpon taŭgan por rapida kurado, do ŝajnis al mi necese nur atingi la arbojn sufiĉe malproksime antaŭ ĝi por povi forgrimpi de la danĝero sur iun grandan branĉon, antaŭ ol ĝi alvenos.
Malgraŭ nia danĝera situacio, mi ne povis ne ridi pri la freneze rapidaj penadoj de Perry, kiu klopodis rifuĝi en la malsuprajn branĉojn de la jam atingitaj arboj. La unuaj dekkvin futoj de la arbotrunkoj estis nudaj—almenaŭ ĉe tiuj arboj, kiujn Perry provis suprengrimpi, ĉar la azildona aspekto de la pli grandaj el tiuj arbgigantoj evidente logis lin. Dekfoje li ekgrimpis supren, tiel rapide kiel granda kato, sed ĉiufoje li refalis de la trunko teren, kaj post ĉiu tia malsukceso li terurigite ekrigardis super sian ŝultron al la proksimiĝanta bestego, samtempe eligante timplenajn kriojn, kiuj eĥis tra la morna arbaro.
Fine li ekvidis grimpoplanton same dikan kiel manradikon, kaj kiam mi atingis la arbaron, li jam rapidege suprengrimpis sur ĝi, manon super mano. Li jam preskaŭ atingis la plej malaltan branĉon de la arbo, el kiu pendis la grimpoplanto, kiam ĝi ŝiriĝis pro lia pezo, kaj li barakte falis antaŭ miajn piedojn.
Lia malbona ŝanco ne plu amuzis min, ĉar la besto jam tro proksimis al ni. Kaptante Perry je la ŝultro, mi starigis lin per unu tiro, kaj rapidante al pli malgranda arbo, kiun Perry povis facile ĉirkaŭteni per siaj brakoj kaj kruroj, mi levis lin tiel alten kiel eble, kaj tiam mi lasis lin al sia sorto, ĉar ekrigardo super mian ŝultron montris, ke la terura besto jam preskaŭ atingis min.
Mi saviĝis nur pro la grandeco de la besto. Ĝia grandegeco faris ĝin tro lanta por povi konkuri kontraŭ la viglo de miaj junaj muskoloj, do mi kapablis salti flanken, antaŭ ol la malvigla menso de la besto povis redirekti ĝin al mia postsekvo.
La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifuĝu en la branĉojn de arbo kelkajn paŝojn for de tiu, en kiu Perry trovis havenon.
Ĉu mi diris, ke mi sendifekte rifuĝis? Tiam mi kredis, ke ni estas tute ekster danĝero, kaj ankaŭ Perry tion kredis. Li levis sian voĉon preĝe, por danki Dion pri nia saviĝo, kaj li ĵus finis ian peanon de danko, ke la besto ne kapablas grimpi en arbojn, kiam sen averto ĝi baŭmis malantaŭ li sur la vostego kaj la postpiedoj kaj etendis siajn timinde armitajn piedojn ĝis la branĉo, sur kiu li kuŝis.
Ĝian samtempan muĝon preskaŭ tute dronis la timokrio de Perry, kiu preskaŭ enfalis la faŭkan buŝegon sub si, ĉar li tiel subite ekimpetis por foriri de la danĝera branĉo. Kun profunda sopiro de trankviliĝo mi vidis lin sendifekte atingi pli altan branĉon.
Kaj tiam la besto faris ion, kio denove glaciigis min pro teruro. Kaptante la arbotrunkon per siaj potencaj antaŭpiedoj, ĝi tiris tiun malsupren per la tuta pezego de sia granda masiveco kaj per la tuta nerezistebla potenco de siaj fortegaj muskoloj. Malrapide, sed konstante, la trunko komencis kurbiĝi al la bestego. Colon post colo, li suprenmetis la piedojn, dum la arbo pli kaj pli forkliniĝis de sia vertikala pozicio. Perry alkroĉiĝis, klakigante siajn dentojn pro teruro. Pli kaj pli alten en la kliniĝantan kaj svingiĝantan arbon li grimpis. Pli kaj pli rapide la arbopinto ekkliniĝis teren.
Tiam mi vidis, kial la bestego estas armita per tiaj kolosaj piedoj. Jen ĝi uzis ilin por ĝuste tiu celo, por kiu la naturo destinis ilin. La bradipsimila estaĵo estis plantmanĝulo, kaj por nutri sian korpegon ĝi bezonis forŝiri la foliaron de tutaj arboj. Kial ĝi atakis nin, estis facile klarigeble, se oni premisis temperamenton tiel malbelan kiel ĉe la feroca kaj stulta afrika rinocero. Sed ĉion ĉi ni pensis nur poste. En tiu momento mi tro timegis pro Perry por pensi pri io alia ol rimedo por savi lin de la jam tiel proksima morto.
Mi sciis, ke sur la Tero mi povus kuri pli rapide ol la mallerta besto, do mi faligis min el mia folioza rifuĝejo, celante nur unu aferon: logi la atenton de la estaĵo for de Perry sufiĉe longe por ebligi, ke la maljunulo atingu la havenon de pli granda arbo. Apude staris multaj, kiujn eĉ la grandega forto de tiu giganta monstro ne povus klini.
Kiam mi alteriĝis, mi prenis falintan branĉon el la implikita amaso, kiu kovris la teron en tiu ĝangaleca arbaro, kaj saltinte nevidita malantaŭ la vilan dorson, donis al la bestaĉo grandegan baton. Mia plano efikis kiel magio. Pro la antaŭa malrapideco de la besto mi neniel antaŭvidis la mirindan lertecon, kiun ĝi nun montris. Ĝi ĉesis teni la arbon kaj ekstaris sur siaj kvar piedoj, samtempe svingante sian grandan, malican voston tiel forte, ke ĝi rompus ĉiun oston de mia korpo, se ĝi frapus min: sed bonŝance, mi turniĝis kaj fuĝis tuj, kiam mi sentis la trafon de mia bato sur la ture altan dorson.
Kiam ĝi komencis postsekvi min, mi erare decidis ekkuri laŭ la rando de la arbaro anstataŭ al la senobstakla strando. Post momento mi troviĝis ĝisgenue profunda en putrantaj plantoj, kaj la terura kreitaĵo rapide proksimiĝis, dum mi baraktadis kaj faladis, klopodante liberigi min.
Falinta arbotrunko donis al mi pormomentan avantaĝon, ĉar surgrimpante ĝin, mi saltis al alia kelkajn paŝojn antaŭe, kaj tiumaniere mi sukcesis resti super la implikaĵo, kiu tapiŝis la teron ĉirkaŭe. Sed la zigzaga vojo, kiun tio postulis, tiel severe handikapis min, ke la postĉasanta besto konstante proksimiĝis al mi.
De malantaŭe mi subite ekaŭdis tumulton de hurloj kaj akraj, oreltranĉaj bojoj—kiel la sono, kiun farus aro da plene kriantaj lupoj. Nevole mi rigardis malantaŭen por eltrovi, de kie venas tiu nova kaj minaca sono, kaj pro tio, mi mispaŝis kaj denove baraktofalis sur mian ventron en la profundan implikaĵon de plantoj.
Mia mamute granda adversulo estis jam tiel proksima, ke mi anticipis certe senti la pezon de unu el liaj teruraj piedoj, antaŭ ol povi restariĝi, sed surprize, la bato ne trafis min. La hurlado kaj dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun ŝajnis esti tuj malantaŭ mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj ekrigardis ĉirkaŭen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton de la dirito, kio estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la estaĵo.
Ĉirkaŭis ĝin kelkcent lupsimilaj bestoj—laŭŝajne sovaĝaj hundoj—kiuj hurlante kaj mordante atakis ĝin de ĉiu flanko kaj profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida besto kaj forkuris, antaŭ ol ĝi povis trafi ilin per siaj piedegoj aŭ balae svingiĝanta vosto.
Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj arbobranĉoj venis blekanta bando da homecaj estaĵoj, kiuj evidente kurigis la hundaron antaŭen. Laŭ ĉiuj aspektoj ili okulfrape similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran haŭton, kaj iliaj trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom ĉe la kapo, kiu kliniĝis malantaŭen tuj super la okuloj, lasante preskaŭ neniun frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol ĉe homoj, kaj pli poste mi rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule—ĉar ili kutimis loĝi en arboj, kredeble. Malantaŭe ili trenis longan, maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la manojn kaj piedojn.
Mi stumblante stariĝis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovaĝaj kreitaĵoj ĉesis timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj kaj kiam mi turniĝis por forkuri al la arboj por denove rifuĝi inter la malsupraj branĉoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo.
Inter ili kaj la bestoj malantaŭ mi estis neniu vere elektinda alternativo, sed dum mi povis almenaŭ dubi pri la bonvenigo ricevota de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postĉasantoj.
Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la simiohomojn, kaj rifuĝi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj estis tre proksimaj malantaŭ mi—tiel proksimaj, ke mi ĉesis esperi saviĝon de ili, sed jen unu el la estaĵoj en la arbo super mi svingiĝis malsupren, metante la kapon antaŭen kaj tenante la voston ligita ĉirkaŭ granda branĉo, kaj kaptante min sub la akseloj, svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster danĝeron.
Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili esploris miajn vestaĵojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por eltrovi, ĉu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete ĉe fermita buŝo.
Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj vestaĵoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili ekŝiris de sur mi la vestaĵojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis mem surmeti la vestaĵojn, sed ili ne estis sufiĉe lertaj por la tasko, do ili rezignis.
Intertempe, mi streĉis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun li unue rifuĝis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo.
Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestaĵoj, la kreitaĵoj ĵetis ilin teren, kaj havante po unu el ili ambaŭflanke, kiu tenis min je la brako, ni ekmoviĝis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj. Neniam antaŭe aŭ poste mi spertis tian vojaĝon—eĉ nun mi ofte vekiĝas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu aĉa travivaĵo.
De arbo al arbo la lertaj estaĵoj saltis kiel sciuropteroj, dum malvarma ŝvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn sube, en kiujn mi ĵetiĝus, se eĉ nur unu el miaj portantoj mispaŝus. Dum ili portadis min, mil konfuzaj pensoj plenigis mian kapon. Kio okazis al Perry? Ĉu mi iam revidos lin? Kion planas la duonhomaj estaĵoj, en kies manojn mi falis? Ĉu ili estas loĝantoj de la sama mondo, en kiu mi naskiĝis? Ne! Ne povis esti. Sed kie mi do estis? Mi ne forlasis la Teron—pri tio mi certis. Tamen, mi ankaŭ ne povis akordigi la viditaĵojn kun la kredo, ke mi ankoraŭ estas en la mondo de mia naskiĝo. Suspirante, mi ĉesis pripensi la aferon.
3-a ĉapitro
NOVAJ MASTROJ
Ni vojaĝis ŝajne plurajn mejlojn tra la malluma kaj morna arbaro, antaŭ ol ni subite alvenis densan vilaĝon, konstruitan en la superaj branĉoj de la arboj. Dum ni proksimiĝis al ĝi, mia eskortanto komencis sovaĝe kriadi, kio tuj eligis respondon el la interno, kaj post momento, svarmo de estaĵoj de la sama raso kiel niaj kaptintoj alrapidis por renkonti nin. Denove mi estis en la mezo de freneze babilanta amaso. Mi estis ŝovita tien kaj reen. Ili pinĉis kaj frapis min, ĝis mia haŭto kontuziĝis, sed mi kredas, ke ili traktis min tiel ne pro krueleco aŭ malico—mi estis por ili kuriozaĵo, strangaĵo, nova ludaĵo, kaj iliaj infanecaj mensoj bezonis la aldonan atestadon de ĉiuj sentumoj por kredebligi tion, kion ili vidis per la okuloj.
Post iom da tempo ili trenis min en la vilaĝon, kiu konsistis el kelkcent krudaj loĝejoj el branĉoj kaj folioj subtenitaj de la arbobranĉoj. Inter la dometoj sterniĝis mortaj branĉoj kaj trunkoj de malgrandaj arboj, kiuj kunligis la loĝejojn en unu arbo kun tiuj en apudaj arboj, kaj tiel kelkfoje formiĝis serpentumaj stratoj. La tuta reto de loĝejoj kaj vojoj formis preskaŭ senbreĉan plankon 50 futojn super la tero.
Komence mi scivolis, kial tiuj lertmovaj estaĵoj bezonis kunligi la arbojn per tiaj pontoj, sed pli poste, kiam mi vidis la diversajn duonsovaĝajn bestojn, kiujn ili tenadis interne de la vilaĝo, mi ekkomprenis la neceson de la vojoj. Estis kelkaj sovaĝaj luphundoj samspecaj, kiajn mi laste vidis ĝenantajn la diriton, kaj multaj kapro-similaj bestoj, kies plenplenaj mamoj evidentigis la kialon de ilia tenado.
Mia gardanto haltis antaŭ unu el la dometoj, en kiun li puŝis min, kaj tiam du el tiuj estaĵoj ekkaŭris antaŭ la pordo—sendube por malebligi al mi forfuĝi, kvankam mi apenaŭ sciis, kien fuĝi.
Mi ĵus eniris la malluman internon, kiam mi ekaŭdis konatan voĉon, preĝantan.
“Perry!” mi kriis. “Kara Perry! Dank’ al Dio, ke vi saviĝis.”
“David! Ĉu povas esti, ke vi travivis?” Kaj la maljunulo stumble proksimiĝis al mi kaj forte ĉirkaŭpremis min.
Li vidis mian falon antaŭ la dirito, kaj tiam lin kaptis pluraj el la simiohomoj, kiuj portis lin tra la arbosuproj al la vilaĝo. Liaj kaptintoj tiel scivolis pri liaj vestaĵoj kiel pri miaj, kun la sama rezulto. Kiam ni rigardis unu la alian, ni ne povis ne ridi.
“Kun vosto, David,” rimarkis Perry, “vi estus tre admirinda simio.”
“Eble ni povus prunti kelkajn,” mi aldonis. “Ili ŝajnas tre laŭmodaj nun... Sed kion la simiohomoj intencas fari kun ni, Perry? Ili ne ŝajnas vere sovaĝaj. Do kiaj ili estas laŭ vi? Vi intencis klarigi tion al mi, kiam tiu hirta monstro atakis nin—ĉu vi havas ian ajn ideon?”
“Jes, David,” li respondis, “mi scias ĝuste, kie ni estas. Ni faris grandiozan eltrovon, amiko! Ni pruvis, ke la Tero estas kava. Ni trapasis la tutan terkruston al la interna mondo.”
“Perry, vi estas freneza!”
“Tute ne, David. Nia borveturilo portis nin tra la 240-mejla terkrusto sub nia ekstera mondo. En tiu loko, ĝi atingis la pezocentron de la kvincent mejlojn dika krusto. Ĝis tie ni veturis malsupren—la direkto estas nur relativa, kompreneble. En la momento, kiam niaj seĝoj inversiĝis—pro kio vi ekkredis, ke ni turniĝis kaj rapidas supren—ni trapasis la pezocentron, kaj kvankam ne ŝanĝiĝis la direkto de nia antaŭeniro, tamen, efektive, ni ekmoviĝis supren al la tersupraĵo de la interna mondo. Ĉu ne konvinkas vin la strangaj bestoj kaj plantoj, kiujn ni vidis, ke vi ne troviĝas en la mondo, kie vi naskiĝis? Kaj la horizonto—ĉu ĝi povus havi la saman strangan aspekton, kiun ni ambaŭ rimarkis, se ni ne efektive starus sur la interna supraĵo de sfero?”
“Sed la suno, Perry!” mi insistis. “Kiel la suno povus brili tra kvincent mejloj da solida terkrusto?”
“Ĉi tie ne temas pri la suno de la ekstera mondo. Ĝi estas alia suno—tute malsama suno, kiu ĵetas sian eterne tagmezan brilegon sur la supraĵon de la interna mondo. Rigardu ĝin nun, David—se vi povas vidi ĝin el la pordo de ĉi tiu domo—kaj vi vidos ĝin ankoraŭ en la centro de la ĉielo. Ni estas ĉi tie jam de multaj horoj—kaj ankoraŭ estas tagmeze.”
“Kaj tamen estas tre simple, David. Iam la Tero estis nebula maso. Ĝi malvarmiĝis, kaj dum la malvarmiĝo ĝi malgrandiĝis. Fine, maldika terkrusto de solidaĵo formiĝis sur ĝia ekstera supraĵo—ia ŝelo, sed interne de la ŝelo estis parte fandita materio kaj vaste dilatitaj gasoj. Kaj kio okazis dum la konstanta malvarmiĝo? La centrifuga forto ĵetis la erojn de materio el la nebuleca centro al la krusto, tuj kiam ili fariĝis solidaj. Oni vidas la praktikan aplikon de la sama principo ĉe la moderna senkremigatoro. Post iom da tempo restis en la grandega, vaka interno nur malgranda, supervarmega kerno de gasa materio, kiun postlasis la maldilatiĝo de la malvarmiĝantaj gasoj. La el ĉiuj direktoj egala gravita altiro de la solida krusto fikse tenis tiun luman kernon ĉe la preciza centro de la Tero. Al ĉiu parto de la interna mondo egale, ĝi radias sian ĉiam tagmezan lumon kaj brulan varmegon.”
“Ŝajnas, ke la interna mondo sufiĉe malvarmiĝis por vivteni animalan vivon nur longajn epokojn post la apero de vivo sur la ekstera krusto, sed la familiaraj formoj de animala kaj planta vivo, kiujn ni vidis ĉi tie, evidentigas, ke funkcias la samaj fortoj ankaŭ ĉi tie. Prenu ekzemple la grandan beston, kiu atakis nin. Eksterdube, ĝi estas similulo de la megaterio el la postpliocena epoko de la ekstera krusto, kies fosiliiĝintan skeleton oni trovis en Suda Ameriko.”
“Sed la groteskaj arbaruloj?” mi insistis. “Certe ili ne havas similulojn el la historio de la Tero.”
“Kiu povus diri?” li respondis. “Tiu specio povus esti kvazaŭa ĉenero inter la simioj kaj la homoj, kies postrestaĵoj ĉiuj neniiĝis en la sennombraj tertremoj, kiuj konvulsiigis la eksteran kruston, aŭ ĝi povus esti nur la rezulto de iom alispeca evolucio—ambaŭ estas tute eblaj.”
Pluan konjektadon interrompis la apero de kelkaj el niaj kaptintoj antaŭ la enirejo de la dometo. Du el ili envenis kaj eltrenis nin. La danĝeraj vojetoj kaj la ĉirkaŭaj arboj estis plenaj je nigraj simiohomoj kaj iliaj inoj kaj idoj. Eĉ ne unu portis ian ornamaĵon, armilon aŭ vestaĵon.
“Tre malalte evoluintaj,” juĝis Perry.
“Sed sufiĉe alte por kaŭzi grandan ĉagrenon al ni,” mi respondis. “Kion ili intencas fari kun ni, laŭ via supozo?”
Ni eksciis nelonge poste. Kiel ĉe nia vojaĝo al la vilaĝo, nin kaptis kelkaj el la fortikaj estaĵoj, kiuj forrapidigis nin tra la arbosuproj, dum ĉirkaŭ ni kaj malantaŭ ni kuradis babilanta, ridetanta hordo da lertmovaj nigraj simiohomoj.
Dufoje mispaŝis miaj portantoj, kaj mia koro ekĉesis bati, kiam ni ekplonĝis al tuja morto ĉe la mortaj branĉamasoj malsupre. Sed ambaŭfoje, tiuj lertaj, potencaj vostoj etendis sin kaj trovis apogajn branĉojn, kaj nek unu el ili eĉ iom malfirmigis sian tenon al mi. Efektive, ŝajnis, ke tiuj okazaĵoj ĝenis ilin neniom pli, ol frapi la piedfingron ĉe stratkruciĝo ĝenus homon de la ekstera mondo; ili nur eligis rideksplodon kaj rapidis antaŭen kun mi.
Dum longa tempo ili daŭrigis tra la arbaro—dum kiom da tempo, mi ne povis diveni, ĉar mi ankoraŭ lernadis tion, kion mia menso pli poste tre klare ekkomprenis: ke la tempo tuj ĉesas esti faktoro, kiam malaperas rimedoj por mezuri ĝin. Ni ne plu havis niajn brakhorloĝojn kaj ni vivadis sub senmova suno.
Jam estis al mi malfacile kalkuli la tempon, kiu pasis, de kiam ni trarompiĝis en la internan mondon. Pasis eble horoj, eble tagoj—kiu povus diri tion en mondo de ĉiama tagmezo! Laŭ la suno, pasis neniom da tempo—sed mi taksis, ke jam de kelkaj horoj ni troviĝas en tiu bizara mondo.
Post iom da tempo ni eliris el la arbaro sur platan ebenaĵon. Mallongan distancon antaŭ ni staris kelkaj malaltaj, rokaj montetoj. Niaj kaptintoj pelis nin al ili, kaj post mallonga tempo ili gvidis nin tra mallarĝa montpasejo en rondan valeton. Tie ili eklaboris, kaj ni baldaŭ konvinkiĝis, ke se ni ne mortos kiel okaze de romia festotago, io alia tamen mortigos nin. La konduto de niaj kaptintoj tuj ŝanĝiĝis, kiam ili eniris la naturan arenon inter la rokozaj montetoj. Ĉesis ilia ridado. Minaca krueleco vidiĝis sur iliaj bestaj vizaĝoj—elbuŝigitaj dentegoj minacis nin.
Oni metis nin en la centron de la amfiteatro, kaj la mil simiohomoj formis grandan rondon ĉirkaŭ ni. Tiam oni alportis luphundon—Perry nomis ĝin hienodono[9]—kaj oni liberigis la bestegon en la rondon kun ni. Ĝia korpo estis tiel granda kiel tiu de plenkreska dogo; ĝiaj kruroj estis mallongaj kaj potencaj; ĝiaj makzeloj estis larĝaj kaj fortaj. Malhelaj, hirtaj haroj kovris ĝiajn dorson kaj flankojn, dum ĝiaj brusto kaj ventro estis tute blankaj. Dum ĝi malrapide kaj minace alproksimiĝis al ni, ĝi prezentis aspekton tre timigan, kun suprentiritaj lipoj, kio videbligas la terure grandajn dentegojn.
Perry estis sur la genuoj, preĝanta. Mi kliniĝis kaj prenis ŝtonon. Pro mia moviĝo la besto iom retiriĝis kaj komencis rondiri ĉirkaŭ ni. Evidente iu jam antaŭe alcelis ĝin per ŝtonoj. La simiohomoj dancis supren kaj malsupren, urĝante la beston antaŭen per sovaĝaj krioj, ĝis ĝi fine vidis, ke mi ne ĵetas, kaj atake alkuris.
Ĉe Andover[10] kaj poste ĉe Yale[11], mi estis ĵetisto ĉe venkantaj basbalaj teamoj. Kaj mia rapideco kaj mia celkapablo ŝajnis fakte eksterordinaraj, ĉar la rekordo, kiun mi atingis dum mia lasta kolegia jaro, estis tiel bona, ke unu el la plej prestiĝaj grandligaj teamoj[12] en Usono faris ofertojn al mi; sed eĉ en la plej malfacila situacio, kiun mi frontis en la pasinteco, mi ne bezonis tiel precize celi kiel nun.
Kiam mi levis mian brakon por ĵeti, mi regis miajn nervojn kaj muskolojn absolute, kvankam la ridetantaj makzeloj pafiĝis al mi per terura rapideco. Kaj tiam mi ĵetis, uzante por la ĵeto ĉiun uncon de miaj pezo, forto kaj lerteco. La ŝtono trafis la hienodonon rekte sur la nazon kaj forte repuŝis lin sur la dorson.
Sammomente, ĥoro de kriĉoj kaj hurloj leviĝis el la spektantaro, pro kio mi dum momento kredis, ke la kaŭzo estas mia venko super ilia ĉampiono; sed mi baldaŭ konstatis mian eraron. Dum mi rigardis, la simiohomoj forkuris ĉiudirekte al la ĉirkaŭaj montetoj, kaj tiam mi vidis la veran kaŭzon de ilia maltrankviliĝo. Malantaŭ ili, amase puŝiĝante tra la pasejo kondukanta en la valon, venis svarmo de vilaj homoj—gorilecaj kreitaĵoj armitaj per lancoj kaj hakiletoj kaj portantaj longajn, ovalajn ŝildojn.
Demonece ili atakis la simiohomojn, kaj la hienodono, jam denove konscia kaj leviĝinta, forfuĝis de ili, hurlante pro timo. Rapidege preterpasis nin la ĉasantoj kaj ĉasatoj, kaj la viluloj atentis nin per nenio pli ol foja ekrigardo, ĝis la areno tute vakiĝis de la antaŭaj okupantoj. Tiam ili revenis al ni, kaj unu, kiu ŝajne havis aŭtoritaton super ili, ordonis kunpreni nin.
Paŝinte el la amfiteatro sur la vastan ebenaĵon, ni ekvidis karavanon de gehomoj—homoj kiel ni—kaj unuafoje mia koro pleniĝis de espero kaj refaciliĝo, tiom ke mi volis ekkrii pro eksplodanta ĝojo. Nu, ili fakte estis duonnudaj kaj sovaĝaspekta bando, sed almenaŭ laŭ la korpa formo ili precize similis al ni. Ili estis neniel groteskaj aŭ hidaj, kiel la aliaj estaĵoj de tiu kurioza kaj konsterna mondo.
Sed post pliproksimiĝo niaj koroj denove peziĝis, ĉar ni trovis la povrajn mizerulojn kunĉenitaj kol-al-kole en longa vico, kaj la gorilohomoj estis iliaj gardistoj. Senceremonie ili katenis Perry kaj min ĉe la fino de la vico, kaj sen plia ĝeno oni rekomencis la interrompitan marŝadon.
Ĝis tiu tempo ni estis viglaj pro ekscitiĝo, sed nun la lacige monotona longa marŝo trans la sunbakitan ebenaĵon sentigis al ni ĉiujn turmentajn sekvojn de longa maldormo. Plu kaj plu ni senhalte stumbladis antaŭen sub tiu abomena tagmeza suno. Se ni falis, oni spronpikis nin per akra lancpinto. Niaj kunkaptitoj ne stumblis. Ili paŝadis antaŭen fiere rektaj. Foje ili interŝanĝis vortojn en iu lingvo plena de unusilabaĵoj. Ili estis noblaspekta raso, kun belformaj kapoj kaj perfektaj korpoj. La viroj estis barbaj, altaj kaj muskolozaj; la virinoj malpli grandaj kaj pli graciaj, kun loze buklaj amasoj da korvnigraj haroj surkape. Ambaŭ seksoj havis belproporciajn trajtojn. Eĉ ne unu posedis vizaĝon, kiun oni taksus nebela sur la Tero. Ili ne portis ornamaĵojn, sed pli poste mi eksciis la kaŭzon, nome, ke iliaj kaptintoj forprenis de ili ĉion valoran. Kiel vestaĵon la virinoj portis robon faritan el ia helkolora, makulhava felo, laŭ aspekto iom simila al la felo de leopardo. Tion ili portis aŭ fiksita per leda rimeno al la talio tiel, ke ĝi pendis unuflanke ĝis iom sub la genuo, aŭ ili portis ĝin pendanta gracie de unu ŝultro. Iliajn piedojn vestis ledaj sandaloj. La viroj portis zontukon el la felo de iu hirta besto, kies longaj finaĵoj pendis preskaŭ ĝis la tero, antaŭe kaj malantaŭe. Kelkfoje estis fiksitaj al tiuj finaĵoj la ungegoj de la besto, de kiu oni prenis la felon.
Niaj gardantoj, kiujn mi jam priskribis kiel gorilecajn homojn, estis iom pli malpezaj ol goriloj, sed tamen ili estis fortegaj. Iliaj brakoj kaj kruroj pli akordis al homaj proporcioj, sed hirtaj, brunaj haroj kovris ilian tutan korpon, kaj iliaj vizaĝoj estis same tiel brutalaspektaj kiel tiuj de la kelkaj remburitaj specimenoj, kiujn mi vidis en la muzeoj de la ekstera mondo.
Ilia sola nobliga trajto estis la alta disvolviĝo de la kapo super kaj malantaŭ la oreloj. Tiurilate ili estis ne malpli homecaj ol ni. Ilia vestaĵo estis ia tuniko el malpeza ŝtofo, kiu etendiĝis ĝis la genuoj. Sub ĝi ili portis nur zontukon el la sama ŝtofo, dum ili kovris siajn piedojn per la dika felo de iuspeca mamuto de tiu interna mondo.
Ĉirkaŭ iliaj brakoj kaj koloj pendis multaj ornamaĵoj el metalo—plejparte arĝento—kaj sur iliaj tunikoj estis alkudritaj la kapoj de etaj rampuloj, strange kaj artece aranĝitaj. Ili parolis inter si, dum ili marŝadis ambaŭflanke de ni, sed en lingvo, kiun mi perceptis diferenca de tiu, kiun uzis niaj kunkaptitoj. Kiam ili alparolis tiujn, ili ŝajnis uzi trian lingvon, pri kiu mi pli poste eksciis, ke ĝi estas ĵargono simila laŭ la tipo al la piĝina lingvo de ĉina kulio.
Nek mi nek Perry havas klaran imagon pri la marŝita distanco. Ni ambaŭ dormis jam dum multe da horoj, antaŭ ol oni haltis por ripozi, kaj tiam ni falis teren por dormi plu. Mi diras “dum horoj,” sed kiel oni mezuru la tempon, kie la tempo ne ekzistas! Kiam nia marŝo komenciĝis, la suno estis rekte super ni, kaj kiam ni haltis, niaj ombroj direktiĝis al la nadiro. Ĉu pasis momento aŭ ĉu eterneco da Tera tempo? Neniu scias! Eble tiu marŝo okupis naŭ jarojn kaj dek unu monatojn el la dek jaroj, kiujn mi pasigis en la interna mondo, aŭ eble ĝi plenumiĝis en ono de sekundo—mi ne scias. Sed unu aferon mi ja scias, kaj de kiam vi diris al mi, ke pasis dek jaroj post mia foriro el la ekstera mondo, mi perdis ĉian respekton por la tempo—mi ekdubas, ĉu ĝi eĉ ekzistas, krom en la malfortaj, limigitaj mensoj de homoj.