Kaj ekkaptante ĝin, ĉu mi prepensis, kion tio signifas por la homaro de Pelucidaro—ĉu fulmis tra mia menso la penso, ke sennombraj ankoraŭ nenaskitaj generacioj de mia propra specio havos kaŭzon adori min pro la afero, kiun mi plenumis por ili? Ĉu? Ne esti tiel. Mi pripensis belan ovalan vizaĝon, rigardantan el kristale puraj okuloj tra ondanta amaso da nigregaj haroj. Mi pripensis ruĝegajn lipojn, de Dio faritaj por kisado. Kaj mi tute subite, sen rekta instigo, starante sola en la sekreta kamero de la maharoj de Pelucidaro, eksciis, ke mi amas Dian la Bela.

12-a ĉapitro
POSTĈASO

Dum momento mi staris tie, pensante pri ŝi, kaj tiam mi sopirĝemante metis la libron malantaŭ la rimenon, kiu tenis mian zontukon, kaj turniĝis por forlasi la apartamenton. Malsupre de la koridoro, kiu kondukas supren el la malsupraj kameroj, mi fajfis per la antaŭaranĝita signalo, kiu anoncis al Perry kaj Gak, ke mi estis sukcesinta. Momenton poste, ili staris ĉe mia flanko, kaj je mia miro mi vidis, ke Huĝa la Ruza akompanas ilin.

“Li kuniĝis kun ni,” klarigis Perry, “kaj ne permesis nei. Tiu ulo estas vulpo. Li flaras eskapon, kaj prefere ol malsukcesigi nian ŝancon nun, mi diris, ke mi kondukos lin al vi, por ke vi decidu, ĉu li akompanu nin.”

Mi ne havis amon por Huĝa, kaj mi ne fidis lin. Mi certis, ke li perfidus nin, se li kredus tion profitodona; sed mi vidis neniun elturniĝon, kaj la fakto, ke mi mortigis kvar maharojn, anstataŭ kiel planite nur tri, ebligis inkluzivi la viron en nia fuĝplano.

“Nu, bone,” mi diris, “vi povos akompani nin, Huĝa, sed je la unua signo de perfido, mi trapikos vin per mia glavo. Ĉu vi komprenas?”

Li diris, ke jes.

Iom poste ni estis forigintaj la haŭtojn de sur la kvar maharoj, kaj tiel bone ni sukcesis rampi en ilian internon, ke nia ŝanco eskapi nerimarkite el Futra ŝajnis bonega. Ne estis facila tasko kunfiksi la haŭtojn tie, kie ni ilin tratranĉis ĉe la ventro por forigi ilin de la internaĵoj, sed mi restis ekstere, ĝis ĉiuj aliaj kun mia helpo estis enkudritaj, kaj lasis aperturon en la brusto de la haŭto de Perry, tra kiu li povis elmeti la manojn por enkudri min, kaj tiel ni vere povis multe pli bone plenumi nian planon, ol mi esperis. Ni sukcesis teni la kapojn levitaj, metante niajn glavojn tra la koloj, kaj sammaniere ni povis ilin movi laŭ viveca maniero. Nia plej granda malfacilaĵo estis la palmopiedoj, sed eĉ tiun problemon ni fine solvis, tiel ke kiam ni moviĝis, ni aspektis tute naturaj. Truetoj pikitaj en la pufaj gorĝoj, en kiujn ni metis niajn kapojn, permesis al ni vidi sufiĉe bone por konduki nin mem antaŭen.

Tiel ni ekiris supren al la ĉefetaĝo de la konstruaĵo. Gak iris antaŭe en la stranga parado, poste sekvis Perry, sekvita de Huĝa, dum mi iris malantaŭe, admoninte Huĝan, ke mia glavo estis tiel aranĝita, ke mi povus piki ĝin tra la kapo de mia kostumo en lian internaĵon, se li montrus hezitemon.

Kiam la bruo de rapidantaj piedoj avertis min, ke ni eniras la plenajn koridorojn de la ĉefetaĝo, mia koro saltis ĝis mia buŝo. Tute sen hontosento mi konfesas, ke mi timis—neniam antaŭe aŭ poste en mia vivo mi spertis tian suferegon de animbrula timo kaj necerteco, kia min frapis. Se eblus ŝviti sangon, mi ŝvitis ĝin tiam.

Malrapide, laŭ la paŝmaniero kutima ĉe la maharoj, kiam ili ne uzas siajn flugilojn, ni trarampis amasojn da okupitaj sklavoj, sagotoj kaj maharoj. Post tempo, kiu ŝajnis eterneco, ni atingis la eksteran pordon, kiu kondukas en la ĉefan avenuon de Futra. Multaj sagotoj staris ĉirkaŭ la vojkruciĝo. Ili ekrigardis Gak, kiam li silente paŝis inter ili. Tiam pasis Perry, kaj tiam Huĝa. Nun estis mia vico, kaj en subita atako de glaciiga teruro, mi konstatis, ke la varma sango el mia vundita brako gutas malsupren tra la morta piedo de la mahara haŭto, kiun mi portis, kaj lasis sian sangan spuron sur la pavimo, ĉar mi vidis, ke sagoto atentigis sian kunulon pri ĝi.

La gardisto paŝis antaŭ min, kaj fingromontrante al mia sanganta piedo, alparolis min per la gestolingvo, kiun tiuj du specioj uzas kiel komunikilon. Eĉ se mi scius, kion li diris, mi ne povus respondi per la mortaĵo, kiu min kovris. Mi foje vidis grandan maharon glaciigi tromemfidan sagoton per sia nura rigardo. Tio ŝajnis mia sola espero, do mi ĝin provis. Haltiĝinte, mi movis mian glavon tiel, ke estiĝis la impreso, ke la morta kapo esplore rigardas la gorilo-homon. Dum longa momento, mi staris tute senmova, rigardante la ulon per tiuj mortaj okuloj. Poste mi mallevis la kapon, kaj malrapide daŭrigis paŝi antaŭen. Dum momento, ĉio dependis de tio, sed antaŭ ol mi lin tuŝis, la gardisto paŝis flanken, kaj mi pasis en la avenuon.

Ni iris antaŭen sur la larĝa strato, sed nun ni estis ekster danĝero pro la multnombreco de niaj malamikoj, kiuj nin ĉirkaŭis ĉiuflanke. Bonŝance, estis granda procesio da maharoj irantaj al la malprofunda lago, kiu kuŝas je unu mejlo aŭ iom pli for de la urbo. Ili iradas tien por praktiki siajn amfibiajn emojn, plonĝante por kapti fiŝetojn kaj ĝuante la malvarman profundon de la akvo. Ĝi estas lago de nesala akvo, malprofunda kaj sen la pli grandaj reptilioj, kiu malebligas uzadon de la grandaj maroj de Pelucidaro al ĉiuj, krom si mem.

En la mezo de la amaso, ni pasis supren laŭ la ŝtupoj kaj eliris eksteren sur la ebenaĵon. Dum iom longa distanco, Gak sekvis la rivereton, kiu fluas al la lago, sed fine, ĉe la fundo de ravineto, li ekhaltis, kaj tie ni restis, ĝis ĉiuj estis preterpasintaj kaj ni estis solaj. Tiam, ankoraŭ en la niaj kostumoj, ni ekiris rekte for de Futra.

La varmego de la vertikalaj sunradioj rapide faris niajn abomenajn karcerojn neelteneblaj, do transirinte malaltan altaĵon kaj enirinte ŝirmodonan arbaron, ni fine formetis la maharajn haŭtojn, per kiuj ni venis ĝis tie en sekureco.

Mi ne tedos vin pri la detaloj de tiu amara kaj suferiga fuĝo. Kiel ni vojaĝis per obstina kurado, ĝis ni falis teren pro laco. Kiel nin atakis strangaj kaj timindaj bestoj. Kiel ni apenaŭ eskapis la kruelajn dentegojn de leonoj kaj tigroj, kies grandeco etigus ĝis ridinda sensignifeco la plej grandajn felisojn de la ekstera mondo.

Plu kaj plu ni rapidis, kun unusola intenco: plejeble malproksimigi nin de Futra. Gak kondukis nin al sia propra lando—la lando Sari. Montriĝis neniu signo de postĉaso, kaj tamen ni certis, ke ie malantaŭ ni persistaj sagotoj sekvas nian spuron. Gak diris, ke ili neniam malsukcesis ĉase eltrovi siajn ĉasatojn, ĝis ili kaptis tiujn aŭ estis mem retretigitaj de pli forta militistaro.

Nia sola espero, li diris, estis atingi lian tribon, kies forto tute sufiĉis en la montara fortikejo por forbatali iun ajn nombron da sagotoj.

Kaj finfine, post laŭŝajne monatojn, kaj kiel mi nun scias, eble jaroj, ni venis ĝis loko, kie ni povis vidi la grizbrunan krutaĵon, kiu borderas la antaŭmontetojn de Sari. Kaj preskaŭ sammomente, Huĝa, kiu ĉiam rigardis tiom malantaŭen kiom antaŭen, anoncis, ke li povas vidi aron de viroj malantaŭ ni, superirante malaltan monteĝon. Estis la longe atendita postsekvantaro.

Mi demandis al Gak, ĉu ni povus atingi Sari sufiĉe frue por ilin eskapi.

“Eble,” li respondis, “sed vi trovos, ke la sagotoj povas iri per nekredebla rapideco, kaj ĉar ili estas preskaŭ nelacigeblaj, ili estas sendube multe pli freŝaj ol ni. Plue—” li paŭzis, ekrigardante Perry.

Mi sciis, kion li pensis. La maljunulo estis preskaŭ elĉerpita. Dum granda parto de nia fuĝado, aŭ Gak aŭ mi duone apogis lin dum la marŝado. Kun tia handikapo, eĉ malpli rapidaj postsekvantoj ol la sagotoj povus facile ĝisatingi nin, antaŭ ol ni povus transiri la krudan altaĵon, kiun ni frontis.

“Vi kaj Huĝa iru antaŭe,” mi diris. “Perry kaj mi alvenos, se ni povos. Ni ne povas vojaĝi tiel rapide kiel vi, kaj ne necesas, ke vi mortu pro tio. Ĝi estas neevitebla. Ni devos ĝin fronti.”

“Mi ne forlasos kamaradon,” estis la simpla respondo de Gak. Mi ne sciis, ke tiu granda, vila praepoka viro havas tiel noblan karakteron interne de si. Mi ĉiam ŝatis lin, sed nun, aldoniĝis honoro kaj respekto al mia ŝato. Jes, ankaŭ amo.

Sed tamen mi pluurĝis lin antaŭen, insistante, ke se li povos atingi sian popolon, li eble povos venigi sufiĉe grandan militistaron por forpeli la sagotojn kaj savi Perry kaj min.

Sed ne, li rifuzis forlasi nin, kaj tiel finiĝis la diskuto, sed li sugestis, ke Huĝa rapidu antaŭen por averti la sarianojn pri la danĝero al la reĝo. Ne necesis multe da instigado por ekmarŝigi Huĝan—la nura ideo sufiĉis por forsendi lin salte antaŭen en la antaŭmontetojn, kiujn ni intertempe atingis.

Perry sciis, ke li endanĝerigas la vivon de Gak kaj mi, kaj la maljunulo preskaŭ insiste petegis, ke ni antaŭeniru sen li, kvankam mi sciis, ke li suferas veran angoron de teruro je la penso, ke li povus fali en la manojn de la sagotoj. Fine, Gak parte solvis la problemon, levante Perry per siaj potencaj brakoj kaj portante lin. Dum tiu agmaniero malrapidigis Gak, li povis tamen antaŭeniri pli rapide tiel, ol kiam li duone apogis la stumblantan maljunulon.

13-a ĉapitro
LA RUZULO

La sagotoj rapide proksimiĝis al ni, ĉar vidinte nin, ili multe akcelis sian rapidecon. Plu kaj plu ni stumblis supren laŭ la mallarĝa kanjono, kiun Gak elektis por proksimiĝi al la altaĵo de Sari. Ambaŭflanke altiĝis apikaj krutaĵoj el belega plurkolora roko, dum sub niaj piedoj la densa montoherbo prezentis molan kaj senbruan tapiŝon. De kiam ni eniris la kanjonon, ni tute ne vidis niajn postsekvantojn, kaj mi komencis esperi, ke ili perdis nian spuron, kaj ke ni atingos la nun rapide proksimiĝantajn krutaĵojn ĝustatempe por suprengrimpi ilin, antaŭ ol esti atingitaj.

Antaŭ ni, ni nek vidis nek aŭdis signon, kiu povus aŭguri la sukceson de la komisio de Huĝa. Intertempe li devus esti atinginta la antaŭpostenojn de la sarianoj, kaj ni devus almenaŭ aŭdi la sovaĝajn kriojn de la tribanoj, dum ili svarmas al siaj armiloj por respondi la reĝan helpalvokon. Post momento, la severaspektaj krutaĵoj antaŭ ni devus nigriĝi je praepokaj militistoj. Sed okazis nenio tia—efektive, la Ruzulo perfidis nin. Tiumomente, kiam ni atendis vidi sariajn lancportantojn kurataki malantaŭ Huĝa por helpi al ni, la poltrona perfidulo kaŝiradis ĉe la eksteraĵoj de la plej proksima saria vilaĝo, por ke li povu enveni de la alia flanko, kiam estos tro malfrue por savi nin, kaj pretendi, ke li perdiĝis inter la montoj.

Huĝa ankoraŭ tenis rankoron kontraŭ mi pro la bato, kiun mi donis por protekti Dian, kaj lia malica spirito permesis eĉ buĉoferi nin ĉiujn, por ke li sin venĝu kontraŭ mi.

Dum ni pliproksimiĝis al la barieraj krutaĵoj, kaj aperis neniu signo de savantaj sarianoj, Gak iĝis kaj kolera kaj timigita, kaj baldaŭ, kiam la bruoj de rapide proksimiĝanta postsekvantaro trafis niajn orelojn, li kriis al mi trans sia ŝultro, ke ni estas perditaj.

Rigardante malantaŭen, mi ekvidis la unuan el la sagotoj ĉe la fora ekstremo de ampleksa etendiĝo de la kanjono, tra kiu ni ĵus pasis, kaj tiam subita turniĝo forigis el mia vido la malbelan bestaĉon, sed la laŭta ululo de triumfa rabio, kiu leviĝis malantaŭ ni, pruvis, ke la goriloviro vidis nin.

Denove, la kanjono abrupte turniĝis maldekstren, sed dekstre alia branĉo disetendiĝis malpli devie de la ĝenerala direkto, tiel, ke ĝi pli aspektis kiel la ĉefa kanjono ol la maldekstra branĉo. La sagotoj estis nun ne pli ol ducent kvindek jardojn malantaŭ ni, kaj mi vidis, ke estus senespere provi eskapi alie ol per ruzaĵo. Estis malgranda eblo savi Gak kaj Perry, kaj kiam mi atingis la disbranĉiĝon de la kanjono, mi riskis ĝin.

Haltante tie, mi atendis, ĝis la plej antaŭa sagoto kuris en mian vidkampon. Gak kaj Perry jam malaperis ĉirkaŭ angulo en la maldekstra kanjono, kaj kiam la sovaĝa krio de la sagoto anoncis, ke li min vidis, mi turniĝis kaj ekkuris laŭ la dekstra branĉo. Mia ruzo sukcesis, kaj la tuta bando de homĉasantoj impete postkuris min en unu kanjonon, dum Gak portis Perry ekster danĝeron laŭ la alia.

Kurado neniam estis mia plej bona atleta kapablo, kaj nun, kiam mia vivo mem dependis je rapidega kurado, mi ne povas diri, ke mi kuris pli bone ol tiam, kiam mia aĉa bazkurado[18] elvokis sur min el la spektantaro la raŭkajn kaj riproĉajn kriojn “glaciĉaro” kaj “Voku taksion!”.

La sagotoj rapide proksimiĝis al mi. Precipe danĝera estis unu, pli rapida ol siaj kolegoj, kiu estis timinde proksima. La kanjono fariĝis nura rokoza fendo, krude altiĝanta je kruta deklivo al kio ŝajnis pasejo inter du ambaŭflankaj montopintoj. Kio kuŝis aliaflanke, mi eĉ ne povis diveni—eble apika krutaĵo de centoj da futoj en la valon sur la alia flanko. Ĉu eble mi kuris en senelirejon?

Konstatinte, ke mi ne povus esperi antaŭkuri la sagotojn ĝis la supro de la kanjono, mi decidis riski ĉion je klopodo haltigi ilin provizore, kaj tiucele mi deprenis mian krude faritan arkon kaj eltiris sagon el la fela sagujo, kiu pendis malantaŭ mia ŝultro. Dum mi per la dekstra mano almetis la sagon, mi haltis kaj pivote turniĝis al la goriloviro.

En la mondo de mia naskiĝo mi neniam manipulis sagon, sed ekde nia fuĝo el Futra mi provizis al la grupo malgrandajn ĉasaĵojn per miaj sagoj, kaj tiel, pro neceso, mi ekhavis ne malbonan celkapablon. Dum nia fuĝado el Futra, mi reŝnuris mian pafarkon per peco de fortika intesto prenita el grandega tigro, kiun Gak kaj mi maltrankviligis kaj fine mortigis per sagoj, lanco kaj glavo. La malmola ligno de la arko estis ekstreme forta, kaj tio, kune kun la fortikeco kaj elasteco de mia nova ŝnuro, donis al mi neordinaran fidon je mia armilo.

Neniam mi bezonis pli stabilajn nervojn ol tiam—neniam estis pli bone regitaj miaj nervoj kaj muskoloj. Mi celis tiel zorge kaj senhaste, kvazaŭ mi alcelus celobjekton el pajlo. La sagoto neniam antaŭe vidis pafarkon, sed evidente lia malsprita intelekto subite ekkomprenis, ke la afero, kiun mi direktas al li estas ia aparato de mortigo, ĉar ankaŭ li ekhaltis, samtempe suprensvingante sian hakileton por ĵeto. Jen unu el la multaj metodoj, per kiuj ili uzas tiun armilon, kaj la celprecizo, kiun ili atingas eĉ en la plej malfavoraj cirkonstancoj estas preskaŭ mirakla.

Mia sago estis altirita en sia plena longeco—mia okulo alcelis ĝian akran pinton sur la maldekstra brusto de mia kontraŭulo; kaj tiam li ĵetis sian sian hakileton, kaj mi ellasis mian sagon. En tiu momento, kiam niaj ĵetaĵoj ekflugis, mi saltis flanken, sed la sagoto impetis antaŭen por sekvi sian atakon per lancoĵeto. Mi sentis la siblon de la hakileto, kiam ĝi preterskrapis mian kapon, kaj sammomente, mia sago trapikis la sovaĝan koron de la sagoto, kaj kun unu sola ĝemo, li ĵetiĝis preskaŭ ĝis miaj piedoj—ŝtone morta.

Proksime malantaŭ li estis du aliaj—eble je kvindek jardoj—sed la distanco donis al mi tempon por ekkapti la ŝildon de la morta gardisto, ĉar mia apenaŭa evito de la hakileto komprenigis al mi, kiel urĝe mi bezonas ĝin. Tiuj, kiujn mi ŝtelis en Futra, ni ne povis kunporti, ĉar ilia grandeco malebligis al ni kaŝi ilin en la maharaj haŭtoj, kiuj nin portis al sekureco ekster la urbo.

Bone metinte la ŝildon sur mian maldekstran brakon, mi elpafis alian sagon, kiu faligis duan sagoton, kaj poste, kiam la hakileto de ties kolego rapidis al mi, mi kaptis ĝin sur la ŝildo, kaj almetis alian sagon por li, sed li ne atendis por ricevi ĝin. Anstataŭ tio, li turniĝis kaj retretis al la amaso da gorilohomoj. Evidente, li jam vidis portempe sufiĉon de mi.

Denove mi ekkuris for, kaj la sagotoj ne ŝajnis tre avidaj daŭrigi la postĉason tiel proksime kiel antaŭe. Neĝenate, mi atingis la supron de la kanjono, kie mi trovis krutan, rokozan abismon profundan je ducent ĝis tricent futoj; sed maldekstre, mallarĝa kornico ĉirkaŭiris la kurbaĵon de la krutaĵosupro. Laŭlonge de ĝi mi iris antaŭen, kaj ĉe abrupta turniĝo, kelkajn jardojn post la fino de la kanjono, la vojo larĝiĝis, kaj maldekstre mi vidis la aperturon de granda kaverno. Antaŭ ĝi la kornico pluiris, ĝis ĝi eliris el la vidkampo ĉirkaŭ alia elstaraĵo de la monto.

Tie mi sentis, ke mi povus defii armeon, ĉar la malamikoj povus ataki min nur po unu, kaj tiu unu ne povus scii, ke mi atendas lin, ĝis li plene montrus sin, ĉirkaŭirinte vojturniĝon. Ĉirkaŭ mi kuŝis disigitaj ŝtonoj de la krutaĵo, supere. Ili estis de diversaj grandoj kaj formoj, sed sufiĉe multaj havis oportunan grandecon, tiel ke mi povus uzi ilin anstataŭ miaj tre valoraj sagoj. Ariginte plurajn rokojn en amaseton, flanke de la faŭko de la kaverno, mi atendis la atakon de la sagotoj.

Dum mi staris tie, streĉa kaj silenta, atendante la unuan mallaŭtan sonon, kiu indikos la proksimiĝon de miaj malamikoj, eta bruo el la nigra profundo de la kaverno altiris mian atenton. Eble ĝin produktis la moviĝo de la granda korpo de iu bestego leviĝanta de sur la rokoza planko de sia loĝejo. Preskaŭ sammomente, mi kredis aŭdi la skrapon de ledaj sandaloj sur la kornico ĉirkaŭ la vojturniĝo. Dum la postaj kelkaj sekundoj, mia atento estis konsiderinde dividita.

Kaj tiam, el la inkeca nigro je mia dekstra flanko, mi vidis du flamantajn okulojn rigardadi en miajn. Ili situis pli ol du futojn pli alte ol mia kapo. Estas vere eble, ke la besto, kiu ilin posedis, staris sur altaĵo en la kaverno, aŭ ke ĝi eble baŭmis sur la postpiedoj; sed mi jam vidis sufiĉe multajn el la monstroj de Pelucidaro por scii, ke mi nun eble frontas novan kaj timegindan Titanon, kies dimensioj kaj feroco superas tiujn de ĉio antaŭe vidita.

Kio ajn ĝi estis, ĝi malrapide aliris la faŭkon de la kaverno, kaj nun, profundavoĉe kaj fortimige, ĝi eligis malaltan kaj minacan muĝon. Mi ne atendis pli longe por disputi pri la posedo de la kornico kun la kreitaĵo, kiu posedis tiun voĉon. La bruo ne estis laŭta—mi dubas, ĉu la sagotoj eĉ aŭdis ĝin—sed la sugesto pri latentaj eblecoj en ĝi estis sufiĉa, por ke mi sciu, ke ĝi povas deveni nur de enorma kaj feroca bestego.

Dum mi retroiris laŭ la kornico, mi baldaŭ preterpasis la faŭkon de la kaverno, kie mi ne plu povis vidi tiujn flamantajn okulojn, sed momenton poste, mi ekvidis la diablan vizaĝon de sagoto, dum ĝi singarde antaŭeniris, trapasante la turniĝon sur la krutaĵo sur la malproksima flanko de la kaverna faŭko. Kiam la ulo min vidis, li salte alkuris postĉase laŭlonge de la kornico, kaj post li venis tiom da kolegoj de li, kiom povis amasiĝi tuj malantaŭ li. Samtempe, la besto eliris el la kaverno, tiel, ke li kaj la sagotoj alfrontiĝis sur la mallarĝa kornico.

La besto estis enorma kavernurso, minaca per sia kolosa grandegeco, almenaŭ ok futojn alta ĉe la ŝultro, dum de la pinto de ĝia nazo ĝis la fino de ĝia stumpeca vosto ĝi estis plene dek du futojn longa. Kiam ĝi ekvidis la sagotojn, ĝi eligis plej timindan muĝon, kaj kun malfermita buŝo ĝi alsturmis ilin. Kun terurkrio, la plej antaŭa gorilohomo turniĝis por fuĝi, sed li kuris rekte kontraŭ siaj alimpetantaj kolegoj.

La hororo de la sekvantaj sekundoj estas nepriskribebla. La sagoto plej proksima al la kavernurso, trovinte sian forfuĝon barita, turniĝis, kaj intence saltis al terura morto sur la tranĉaj rokoj tricent futojn sube. Tiam, la enormaj makzeloj malfermiĝis kaj kaptis la postan—aŭdiĝis la naŭza sono de krakiĝantaj ostoj, kaj la disŝirita kadavro estis faligita de la rando de la krutaĵo. Kaj la potenca bestego eĉ ne interrompis sian konstantan antaŭeniron laŭ la kornico.

Kriĉantaj sagotoj nun freneze saltis de sur la krutegaĵo por ĝin eskapi, kaj laste, mi vidis ĝin ĉirkaŭiri la turniĝon, ankoraŭ ĉasante la demoralizitan restaĵon de la homĉasantaro. Dum longa tempo mi povis aŭdi la teruran muĝadon de la bestego, miksitan kun la krioj kaj kriĉoj de liaj viktimoj, ĝis la timigaj bruoj fine mallaŭtiĝis kaj malaperis en la malproksimeco.

Poste, mi informiĝis de Gak, kiu finfine atingis siajn tribanoj kaj revenis kun trupo por savi min, ke la riso, kiel oni nomas ĝin, postĉasis la sagotojn, ĝis ĝi ekstermis la tutan bandon. Gak estis certa, kompreneble, ke ankaŭ mi iĝis viktimo de la terura kreitaĵo, kiu en Pelucidaro estas vere la reĝo inter bestoj.

Ne volante reiri en la kanjonon, kie mi eble fariĝus predaĵo aŭ de la kavernurso aŭ de la sagotoj, mi antaŭeniris laŭ la kornico, kredante, ke ĉirkaŭirinte la monton, mi povus atingi la landon Sari el alia direkto. Sed mi ŝajne konfuziĝis pro la tordoj kaj turniĝoj de la kanjonoj kaj ravinoj, ĉar mi nek tiam venis al la lando Sari, nek dum longa tempo poste.

Subnoto

[18] ĉe bazopilko, kurado de unu bazo ĝis alia.

14-a ĉapitro
EN LA ĜARDENO EDENA

Sen iu ajn orientiĝo el la ĉielo, ne estas mirige, ke mi konfuziĝis kaj perdiĝis en la konfuza labirinto de tiuj vastaj montetoj. Fakte, mi tute trapasis ilin kaj elvenis super la valo ĉe la alia flanko. Mi scias, ke mi vagadis longan tempon, ĝis laca kaj malsata mi trovis malgrandan kavernon sur la supraĵo de la kalkŝtona formacio, kiu anstataŭis la antaŭan granitan.

La kaverno, kiu ekplaĉis al mi, troviĝis en la mezo de la apika flanko de altega krutaĵo. La vojo al ĝi estis tia, ke mi sciis, ke neniu besto povus frekventi ĝin, kaj ĝi ankaŭ ne estis sufiĉe granda por esti komforta loĝejo, krom por la pli malgrandaj mamuloj kaj reptilioj. Tamen, kun la plej granda singardemo mi rampis en ĝian malluman internon.

Tie mi trovis kameron iom grandan, lumigitan de mallarĝa fendo en la roko, supre, kio lasis la sunlumon enfiltriĝi sufiĉe hele por forigi la tutan senlumecon, kiun mi atendis. La kaverno estis tute malplena, kaj mankis signoj de lastatempa loĝateco. La aperturo estis relative malgranda, tiel ke per konsiderinda penado mi sukcesis alporti rokegon el la valo malsupre, kiu tute baris ĝin.

Tiam mi reiris al la valo por preni brakplenon da herbo, kaj dum tiu marŝo mi havis la bonŝancon faligi ortopion, kio estas la malgranda ĉevalo de Pelucidaro, eta besto proksimume tiel granda kiel terhundo, abunda en ĉiuj partoj de la interna mondo. Tiel, kun manĝaĵo kaj litaĵo, mi reiris al mia loĝejo, kie post manĝo de nekuirita viando, al kio mi estis nun jam alkutimiĝinta, mi trenis la rokegon antaŭ la enirejon kaj volve ekkuŝis sur lito el herbo—nuda, pratempa kavernulo, tiel sovaĝe primitiva kiel miaj historiaj prapatroj.

Mi vekiĝis ripozinta, sed malsata, kaj puŝinte la rokegon flanken, mi elrampis sur la etan rokozan kornicon, kiu estis mia kvazaŭa antaŭdoma portiko. Antaŭ mi etendiĝis malgranda, sed bela valo, tra kies centro klara kaj glimbrilanta rivero serpentumis al interna maro, kies blua akvo apenaŭ videbliĝis inter la du montoĉenoj, kiuj brakumis ĉi tiun etan paradizon. La supraĵoj de la aliflankaj montetoj estis verdaj pro vegetaĵoj, kaj granda arbaro vestis ilin ĝis la bazoj de la ruĝaj, flavaj kaj kuproverdaj altegaj apikaĵoj, kiuj estis iliaj pintoj. La valo mem estis tapiŝita de denskreska herbo, dum tie kaj aliloke areoj kun sovaĝaj floroj estigis grandajn buntomakulojn sur la fona verdo.

La fundon de la valo punktis aretoj de palmecaj arboj—plej ofte po tri aŭ kvar. Antilopoj staris sub ili, dum aliaj furaĝis for de la arboj aŭ gracie vagis al proksima transvadejo por trinki. De tiu belega besto estis kelkaj specioj, el kiuj la plej majesta iom similis al la giganta elando de Afriko, escepte de la spiralaj kornoj, kiuj komplete kurbiĝas malantaŭen super la oreloj kaj plu kurbiĝas antaŭen, sube, finiĝante per akraj kaj estiminde grandaj pintoj du futojn antaŭ la vizaĝo kaj super la okuloj. Ilia grandeco memorigis pri tiu de purrasa herforda virbovo, sed ili estis tre lertpaŝaj kaj rapidaj. Pro la larĝaj flavaj strioj sur la malhelkaŝtane koloritaj feloj, mi prenis ilin por zebroj, kiam mi ilin unuafoje vidis. Entute, ili estas admirindaj bestoj, kiuj aldonis perfektigan efekton al la stranga kaj bela pejzaĝo sternita antaŭ mia nova hejmo.

Mi jam decidis fari el la kaverno mian sidejon, kaj uzante ĝin kiel bazon, fari laŭsisteman esploradon de la ĉirkaŭa tereno, serĉante la landon Sari. Unue mi finmanĝis la restaĵon de la kadavro de la ortopio, kiun mi mortigis antaŭ mia lasta dormo. Poste mi kaŝis la Grandan Sekreton en profunda fendo en la malantaŭo de mia kaverno, rulis la rokegon antaŭ mian pordon, kaj kun miaj pafarko, sagoj, glavo kaj ŝildo, mi grimpis malsupren en la pacan valon.

La paŝtantaj gregoj moviĝis flanken, kiam mi ilin trapasis, plej multe la etaj ortopioj, kiuj montris la plej grandan malfidon, galopante ekster danĝeron. Ĉiuj bestoj ĉesis manĝi, kiam mi proksimiĝis, kaj moviĝinte al loko, kie ili sentis sin ekster danĝero, ili staris kaj ekzamenis min per seriozaj okuloj kaj etenditaj oreloj. Unufoje, unu el la maljunaj virantilopoj el la striohava speco malaltigis sian kapon kaj kolere muĝis—eĉ farante kelkajn paŝojn en mia direkto, tiel ke mi kredis lin sturmonta; sed post mia preterpaso, li daŭrigis manĝi, kvazaŭ nenio lin ĝenis.

Ĉe la malsupera ekstremo de la valo mi preterpasis kelkajn tapirojn, kaj trans la rivero mi vidis grandan sadokon, la enorman dukornan praulon de la nuntempa rinocero. Ĉe la fino de la valo, la krutaĵoj maldekstraflankaj pluiris ĝis la maro, tiel, ke por ilin ĉirkaŭpasi kiel mi deziris, necesis suprengrimpi ilin por serĉi kornicon, laŭ kiu mi povus daŭrigi mian vojaĝon. Ĉirkaŭ kvindek futojn de la bazo, mi atingis elstaraĵon, kiu prezentis naturan vojon ĉe la fronto de la krutaĵo, kaj mi ĝin sekvis super la maro al la fino de la krutaĵo.

Tie, la elstaraĵo rapide deklivis al la supro de la krutaĵoj—evidentis, ke la tavolo, kiu formis ĝin, suprenpuŝiĝis tiel krutdeklive, kiam naskiĝis la montoj malantaŭ ĝi. Dum mi zorge grimpis supren laŭ la deklivo, subite tiris mian atenton supren ia stranga siblo, kaj io, kio similis svingegadon de flugiloj.

Kaj je la unua ekrigardo, trafis miajn teruroplenajn okulojn la plej timinda afero, kiun mi iam vidis, eĉ en Pelucidaro. Ĝi estis giganta drako, kian oni bildigas en la legendoj kaj fabeloj de Teraj popoloj. Ĝia grandega korpo estis laŭŝajne kvardek futojn longa, dum la verpertecaj flugiloj, kiuj ŝvebigis ĝin meze de la aero, etendiĝis plenajn tridek futojn. Ĝiaj plene malfermitaj makzeloj estis armitaj per longaj, akraj dentoj, kaj ĝiaj piedoj posedis terurajn ungegojn.

La sibla sono, kiu unue altiris mian atenton, produktiĝis el ĝia gorĝo, kaj ŝajnis esti direktita al io preter kaj sub mi, kion mi ne povis vidi. La elstaraĵo, sur kiu mi staris, abrupte finiĝis kelkajn paŝojn antaŭe, kaj kiam mi atingis la finon, mi vidis tion, kio kaŭzis la eksciton de la reptilio.

Iam en pasinteca epoko, tertremo kreis terfendon tiuloke, tiel ke antaŭ la loko, kie mi staris, la tertavoloj forglitis dudek futojn suben. Rezulte, la daŭrigo de mia elstaraĵovojo kuŝis dudek futojn sub mi, kie ĝia fino estis tiel abrupta kiel la fino, kie mi staris.

Kaj tie, laŭŝajne haltigita en sia fuĝo pro la negrimpebla rompiĝo en la elstaraĵo, staris la atakcelo de la kreitaĵo—junulino timkaŭranta sur la mallarĝa kornico, kun la vizaĝo profundigita en siaj brakoj, kvazaŭ por elfermi el ŝia vidado la timindan morton, kiu ŝvebis tuj super ŝi.

La drako rondflugis pli malalten, kaj ŝajnis pretiĝi por alsagi sian predon. Mi ne povis perdi tempon; estis apenaŭ momento por eĉ pesi miajn ŝancojn kontraŭ la terure armita bestego; sed la vido de tiu timigita junulino sub mi elvokis ĉion plej bonan en mi, kaj mia instinkto protekti la alian sekson, kiu verŝajne egalis la instinkton de memprotekto ĉe la prahomoj, tiris min kiel magneto al la flanko de la junulino.

Preskaŭ sen pensi pri la eblaj sekvoj, mi saltis desur la fino de la elstaraĵo, sur kiu mi staris, al la eta kornico dudek futojn sube. Sammomente, la drako sagatakis la junulinon, sed mia subita sursceniĝo ŝajne ektimigis ĝin, ĉar ĝi turniĝis flanken, kaj tiam altiĝis denove super nin.

La bruo, kiun mi faris, alteriĝante ĉe ŝia flanko, konvinkis la junulinon, ke ŝia morto jam alvenis, ĉar ŝi kredis, ke mi estas la drako; sed finfine, kiam neniuj kruelaj dentegoj kroĉiĝis al ŝi, ŝi miroplene levis sian rigardon. Kiam ĝi trafis min, la esprimo, kiu venis en ŝiajn okulojn estus malfacile priskribebla, sed ŝiaj sentoj apenaŭ povis esti pli komplikaj ol miaj propraj—ĉar la larĝaj okuloj, kiuj rigardis en miajn, estis de Dian la Bela.

“Dian!” mi kriis. “Dian! Dank’ al Dio, ke mi alvenis ĝustatempe.”

“Vi?” ŝi flustris, kaj denove kaŝis sian vizaĝon, ne lasante min vidi, ĉu ŝi ĝojas aŭ koleras pri mia veno.

Denove la drako sin ĵetis al ni, kaj tiel rapide, ke mi ne havis tempon demeti mian pafarkon. Mi povis nur kapti ŝtonon kaj ĵetegi ĝin en la fie malbelan vizaĝon de la besto. Refoje, mia celado estis trafa kaj kun siblo de doloro kaj rabio, la reptilio ree turniĝis kaj flugis for.

Nun mi rapide enmetis sagon, por ke mi estu preta ĉe la venonta atako, kaj farante tion, mi rigardis la junulinon, tiel ke mi ŝin surprizis, dum ŝi faris kaŝan ekrigardon al mi; sed ŝi tuj denove kovris sian vizaĝon per la manoj.

“Rigardu min, Dian,” mi petegis. “Ĉu vi ne ĝojas vidi min?”

Ŝi rigardis rekte en miajn okulojn.

“Mi malamas vin,” ŝi diris, kaj kiam mi volis petegi ŝin juste aŭskulti min, ŝi fingromontris trans mian ŝultron. “Venas la tipdaro”, ŝi diris, kaj mi denove turniĝis por fronti la reptilion.

Do jen estis tipdaro. Mi povus esti diveninta. La kruela spurbesto de la maharoj. La delonge malaperinta pterodaktilo de la ekstera mondo. Sed ĉi-foje, mi ĝin atakis per armilo, kiun ĝi neniam antaŭe frontis. Mi elektis mian plej longan sagon, kaj per mia tuta forto mi fleksis la pafarkon, ĝis la pinto de la sago restis sur la polekso de mia maldekstra mano, kaj kiam la granda kreitaĵo pafiĝis al ni, mi pafis rekte al tiu malmola brusto.

Siblante kiel la sekurvalvo de vapormaŝino, la potenca bestego turne kaj torde falis en la maron sube, kun mia sago komplete profundiĝinta en ĝia kadavro. Mi turniĝis al la junulino. Ŝi preterrigardis min. Evidente ŝi vidis la morton de la tipdaro.

“Dian,” mi diris, “ĉu vi ne diros, ke vi ne bedaŭras, ke mi vin trovis?”

“Mi malamas vin”, estis la sola respondo; sed mi kredis aŭdi malpli da abomeno ol antaŭe—sed eble mi nur imagis ĝin.

“Kial vi malamas min, Dian?” mi demandis, sed ŝi ne respondis al mi.

“Kion vi faras ĉi tie?” mi demandis, “kaj kio okazis al vi de kiam Huĝa vin liberigis de la sagotoj?”

Unue mi kredis, ke ŝi min tute ignoros, sed fine ŝi decidis alie.

“Mi denove forkuris de Jubal la Malbela,” ŝi diris. “Post mia forfuĝo de la sagotoj, mi revojaĝis sola al mia propra lando; sed pro Jubal mi ne kuraĝis eniri la vilaĝojn aŭ sciigi iujn el miaj geamikoj pri mia reveno, pro timo, ke Jubal informiĝos. Post longedaŭra gvatado mi malkovris, ke mia frato ankoraŭ ne revenis, do mi daŭre loĝis en kaverno apud valo, kiun mia popolo malofte frekventas, atendante la tempon, kiam li povos reveni por liberigi min de Jubal.

“Sed fine, unu el la ĉasistoj de Jubal vidis min, dum mi rampis al la kaverno de mia patro por kontroli, ĉu mia frato jam revenis, kaj li faris alarmon, kaj Jubal ekiris post mi. Li ĉasis min jam tra multaj landoj. Li ne povas esti tre malproksime malantaŭ mi nun. Kiam li venos, li vin mortigos kaj reportos min al sia kaverno. Li estis fia viro. Mi iris ĝis la limo de mia povo, kaj ne eblas eskapi,” kaj ŝi senespere rigardis supren al la daŭrigo de la elstaraĵo dudek futojn super ni.

“Sed li ne havos min,” ŝi subite kriis, kun granda malŝato. “Jen la maro”—ŝi fingromontris preter la randon de la krutaĵo—“kaj la maro havos min anstataŭ Jubal.”

“Sed nun mi havas vin, Dian,” mi kriis; “kaj nek Jubal nek alia vin havos, ĉar vi estas mia,” kaj mi ekkaptis ŝian manon kaj ne levis ĝin super ŝian kapon kaj lasis ĝin fali, por simboli liberigon.

Ŝi leviĝis sur la piedojn, kaj rigardis rekte en miajn okulojn per neflankiĝanta celemo.

“Mi ne kredas vin,” ŝi diris, “ĉar se vi estus sincera, vi estus farinta tion en la kunesto de aliaj, kiuj observus ĝin—tiam mi vere estus via virino; nun estas neniu, kiu vidis vin fari ĝin, ĉar vi scias, ke sen observantoj via ago ne ligas min al vi,” kaj ŝi fortiris sian manon de mia kaj forturniĝis.

Mi provis konvinki ŝin, ke mi estas sincera, sed ŝi nur ne povis forgesi la hontigon, kiun mi metis sur ŝin tiun alian fojon.

“Se vi sinceras pri ĉio, kion vi diras, vi havos bonegan okazon por pruvi tion,” ŝi diris, “se Jubal ne kaptos kaj mortigos vin. Mi estas sub via povo, kaj la traktado, kiun vi faros al mi, estos la plej bona pruvo pri viaj intencoj pri mi. Mi ne estas via virino, kaj denove mi diras al vi, ke mi vin malamas, kaj ke mi estus feliĉa neniam revidi vin.”

Dian ja estis malkaŝema. Oni ne povus nei tion. Fakte, mi trovis, ke senartifikeco kaj rektparolo estas tre rimarkebla trajto de la kavernuloj de Pelucidaro. Fine, mi sugestis, ke ni faru provon atingi mian kavernon, ke ni povus eskapi la serĉantan Jubal, ĉar mi volonte konfesas, ke mi ne tre deziris renkonti la potencan kaj ferocan estulon, pri kies grandega batallerto Dian rakontis al mi, kiam mi unue renkontis ŝin. Estis li, kiu, armita per malgranda tranĉileto, renkontis kaj mortigis kavernurson en luktobatalo. Estis Jubal, kiu je kvindekpaŝa distanco povis ĵeti sian lancon tra la tuta kiraso de sadoko. Estis li, kiu frakasis la kranion de sturmanta dirito per unusola klabobato. Ne, mi ne sopiris renkonti la Malbelulon—kaj estis tute certe, ke mi ne eliros por lin postĉasi; sed rapide la afero pasis el miaj manoj, kiel ofte okazas, ĉar mi renkontis Jubal la Malbelan vizaĝ-al-vizaĝe.

Jen kiel ĝi okazis. Mi estis retrokondukinta Dian laŭ la kornico, per kiu ŝi venis, ĉar mi serĉis vojon, kiu kondukos nin al la supro de la krutaĵo, sciante, ke ni tiam povos transiri al la rando de mia valeto, kie ni certe povus trovi manieron eniri desur la krutaĵosupro. Dum ni antaŭeniris laŭ la kornico, mi donis al Dian precizajn instrukciojn por trovi mian kavernon, pro la ebleco, ke io povus okazi al mi. Mi sciis, ke ŝi estus tute eksterdanĝere kaŝita de postĉaso, atinginte mian loĝejon, kaj la valo provizus al ŝi ampleksan vivtenaĵon.

Multe incitis min ankaŭ ŝia traktado de mi. Mia koro, malĝojis kaj pezis, kaj mi volis ĉagreni ŝin, sugestante, ke io terura povus okazi al mi—fakte, ke mi povus esti mortigita. Sed la efiko estis nula, almenaŭ kiom mi povis percepti. Dian nur skuis siajn belegajn ŝultrojn kaj murmuris ion signifantan, ke oni ne tiel facile seniĝas je siaj problemoj.

Dum iom da tempo mi restis silenta. Mi estis komplete malesperiĝinta. Komprenu, ke mi dufoje ŝin defendis de atako—la lastan fojon kun risko al mia propra vivo por savi ŝian. Estis nekredeble, ke eĉ idino de la ŝtonepoko povus esti tiel nedankema—tiel senkora—sed eble ŝia koro posedis la atributon de ŝia epoko.

Fine, ni trovis fendiĝon en la krutaĵo, kiu larĝiĝis kaj etendiĝis pro la efiko de akvo verŝiĝanta tra ĝi de la altebenaĵo, kiu etendiĝis kelkajn mejlojn al la ĉefmontaro. Malantaŭ ni kuŝis la larĝa interna maro, kurbiĝanta supren en la senhorizonta malproksimeco kaj kunfandiĝanta kun la bluo de la ĉielo, tiel ke ĝi aspektis ĝuste kvazaŭ la maro returniĝus kaj formus kompletan arkon super ni, malaperante malantaŭ la foraj montoj malantaŭ ni—la stranga kaj mistera aspekto de la pelucidaraj marpejzaĝoj estas nepriskribebla.

Dekstre staris densa arbaro, sed maldekstre la tereno estis maldensa kaj senobstakla ĝis la ekstera rando de la altebenaĵo. Tiudirekte kondukis nia vojo, kaj ni ĵus turniĝis por daŭrigi la iradon, kiam Dian tuŝis mian brakon. Mi turnis min al ŝi, pensante, ke ŝi inaŭguros repaciĝon, sed mi eraris.

“Jubal,” ŝi diris, kapgestante al la arbaro.

Mi rigardis, kaj jen, eliranta el la densa arbaro, venis vere balena viro. Li ŝajnis sep futojn alta, kaj estis same grandproporcia. Li estis ankoraŭ tro malproksima, por ke mi distingu liajn trajtojn.

“Kuru,” mi diris al Dian. “Mi kontraŭbatalos lin, ĝis vi estos jam bone ekirinta. Eble mi povos okupi lin, ĝis vi estos tute for,” kaj tiam, sen ekrigardi malantaŭen, mi antaŭeniris por renkonti la Malbelulon. Mi esperis, ke Dian diros al mi ion bonvolan antaŭ ol foriri, ĉar certe ŝi sciis, ke mi iras al la morto pro ŝi; sed ŝi eĉ ne adiaŭis min, kaj kun peza koro mi paŝis tra la florkovrita herbo al mia morto.

Kiam mi venis sufiĉe proksimen al Jubal por rekoni liajn trajtojn, mi ekkomprenis, kiel li gajnis la alnomon Malbelulo. Ŝajne, iu timinda bestego deŝiris unu tutan flankon de lia vizaĝo. Mankis okulo, la nazo, kaj la tuta karno, tiel ke liaj makzeloj kaj tuta dentaro montriĝis kaj ridetis tra la abomena cikatro.

Antaŭe, li eble estis tiel bonaspekta kiel aliaj anoj de lia bela gento, kaj povas esti, ke la terura rezulto de tiu alfrontiĝo efikis amarige al lia karaktero jam forta kaj bruteca. Kiel ajn, li nun ne estis bela vidaĵo, kaj nun kun vizaĝtrajtoj, aŭ kio restis el tiuj, tordiĝintaj pro kolero je la vido de Dian kun alia viro, estis terure vidi lin—kaj multe pli terure renkonti lin.

Nun li estis ekkurinta, kaj dum li proksimiĝis, li levis sian grandegan lancon, dum mi haltis, kaj metante sagon en mian arkon, mi celis laŭeble senŝancele. Necesis pli longa tempo ol kutime, ĉar mi devas konfesi, ke vidi tiun abomenan viron tordis miajn nervojn tiom, ke miaj genuoj iĝis tute ne firmaj. Kian ŝancon mi havis kontraŭ tiu potenca militisto, kiun eĉ ne timigas la plej sovaĝa kavernurso! Ĉu mi povus esperi venki iun, kiu buĉis la sadokon kaj la diriton propramane! Mi ektremegis, sed por esti justa al mi mem, mi timis pli pro Dian ol pro mia propra sorto.

Kaj tiam la granda bruto ĵetpafis sian masivan ŝtonpintan lancon, kaj mi levis mian ŝildon por deteni la forton de ĝia terura rapideco. La frapo puŝis min sur la genuojn, sed la ŝildo devojigis la armilon, kaj mi estis nevundita. Jubal nun rapidis al mi kun la sola restanta armilo, kiun li portis—murdaspekta tranĉilo. Li estis tro proksima por preciza sagpafo, sed mi pafis al li dum li venis, sen celi. Mia sago enpikis la karnon de lia femuro, kaŭzante doloran, sed ne senkapabligan vundon. Kaj tiam li min atingis.

Mia lertmoveco pormomente min savis. Mi rapide kaŭrigis min sub lia levita brako, kaj kiam li ĉirkaŭpivotis por denove ataki min, li trovis glavpinton ĉe sia vizaĝo. Kaj momenton poste, li sentis colon aŭ du colojn de ĝi en la muskoloj de sia tranĉilbrako, tiel ke poste li estis iom pli singarda.

Nun estis duelo de strategio—la granda, vila viro manovris por trabreĉi mian memgardadon, kie li povus ekuzi siajn enormajn muskolojn, dum mia mensa okupiĝo estis restigi lin je braklonga distanco. Trifoje li sturmis al mi, kaj trifoje mi trafigis lian tranĉilbaton sur mian ŝildon. Ĉiufoje, mia glavo trafis lian korpon, unufoje enpenetrante lian pulmon. Nun li estis jam kovrita de sango, kaj la interna sangado kaŭzis paroksismojn de tusado, kiu portis la ruĝan fluaĵon tra la fiaj buŝo kaj nazo, kovrante liajn vizaĝon kaj bruston de sanga ŝaŭmaĵo. Li estis vidaĵo plej malbela, sed li estis malproksima de la morto.

Dum la duelo daŭris, mi komencis havi esperon, ĉar por esti tute malkaŝema, mi ne atendis postvivi la unuan alsturmon de tiu monstra maŝino de neregitaj rabio kaj malamo. Kaj mi kredas, ke Jubal, anstataŭ absolute malestimi min, eksentis al mi respekton, kaj tiam en lia primitiva menso evidente formuliĝis la penso, ke li finfine renkontis sian superonton kaj frontas sian pereon.

Almenaŭ sole per tiu hipotezo mi povas klarigi lian postan agon, kiu estis kiel lasta provo—ia nereala espero, ke se li ne baldaŭ mortigos min, mi mortigos lin. Ĝi okazis ĉe la kvara alsturmo, kiam, anstataŭ ataki min per sia tranĉilo, li faligis tiun armilon, kaj ekprenante mian glavklingon per ambaŭ manoj, ŝiris tiun armilon el mia teno tiel facile kiel de infano.

Ĵetante ĝin malproksimen al la flanko, li staris senmova dum momenteto, rigardante en mian vizaĝon kun tia terura rikano de malica triumfo, ke mi preskaŭ senkuraĝiĝis—kaj tiam li sin ĵetis al mi, armite nur per siaj manoj. Sed tiu estis la tago, en kiu Jubal lernis pri novaj batalmetodoj. La unuan fojon li vidis pafarkon kaj sagojn, neniam antaŭ tiu duelo li vidis glavon, kaj nun li lernis, kion kapabla homo povas fari per siaj nudaj pugnoj.

Dum li alsturmis min kiel granda urso, mi ekkaŭris sub lia etendita brako, kaj kiam mi ekstaris, mi faris sur lian makzelon tiel trafan baton kiel vi iam ajn vidis. Tiu granda monto de karno baraktis malsupren sur la teron. Li estis tiel mirigita kaj kapturniĝa, ke li kuŝis kelkajn sekundojn tie, antaŭ ol li provis leviĝi, kaj mi staris super li, preta por doni alian dozon, se li surgenuiĝus.

Fine li ja leviĝis, preskaŭ muĝanta pro rabio kaj honto; sed li ne restis surpieda—mi donis al li trafan baton per la maldekstra pugno sur la pinto de la makzelo, kiu baraktigis lin sur la dorson. Nun Jubal estis jam freneziĝinta pro malamo, ĉar neniu sanmensa homo estus leviĝinta tiom da fojoj kiel li. Denove kaj denove mi baraktigis lin, tiel rapide kiel li povis suprenstumbli, ĝis fine li kuŝis pli longe sur la tero inter batoj, kaj ĉiufoje leviĝis pli malforta ol antaŭe.

Nun lia pulmovundo tre flue sangadis, kaj fine, terura ĉekora bato peze faligis lin surteren, kie li kuŝis tute senmova, kaj iel mi sciis, ke Jubal la Malbelulo neniam plu leviĝos. Sed eĉ rigardante tiun kadavron, kuŝantan tiel severe kaj abomene en la morto, mi ne povis kredi, ke mi sen helpo venkis tiun mortiganton de timindaj bestoj—tiun gigantan ogron de la ŝtonepoko.

Prenante mian glavon, mi apogis min sur ĝi, rigardante la kadavron de mia malamiko, kaj kiam mi pensis pri la batalo, kiun mi ĵus batalis kaj pri mia venko, granda ideo naskiĝis en mia cerbo—rezulte de la venko kaj la propono, kiun Perry faris en la urbo Futra. Se lerteco kaj scienco povis fari iun laŭkompare pigmean homon la superanto de tiu potenca bruto, kio ne estus plenumebla de la kolegoj de la bruto, se ili havus la samajn lertecon kaj sciencon. Tuta Pelucidro kuŝus ĉe iliaj piedoj—kaj mi estus ilia reĝo kaj Dian la reĝino.

Dian! Ondeto da dubo traverŝis min. Estis tute laŭ la povoj de Dian, ke ŝi malŝatus min, eĉ se mi estus reĝo. Ŝi certe estis la plej superiĝema persono, kiun mi iam renkontis—kun la plej konvinka metodo sciigi iun, ke ŝi estas supereca. Nu, mi povus iri al la kaverno kaj diri al ŝi, ke mi mortigis Jubal, kaj tiam ŝi eble sentus pli da favoro al mi, ĉar mi ŝin liberigis de ŝia turmentinto. Mi esperis, ke ŝi facile trovis la kavernon—estus terure, se mi denove ŝin perdus, kaj mi turniĝis por preni miajn ŝildon kaj pafarkon kaj rapide postsekvi ŝin, kiam je mia miro mi trovis ŝin starantan malpli ol dek paŝojn malantaŭ mi.

“Ino!” mi kriis, “kion vi faras ĉi tie? Mi kredis, ke vi iris al la kaverno, kiel mi ordonis al vi.”

Leviĝis ŝia kapo, kaj la rigardo, kiun ŝi donis al mi, forprenis mian tutan majestecon, kaj igis min senti min kiel palacan mastrumhelpanton—se palacoj havas mastrumhelpantojn.

“Kiel vi ordonis al mi!” ŝi kriis, frapante per sia piedeto. “Mi agas laŭ mia volo. Mi estas la filino de reĝo, kaj krome, mi vin malamas.”

Mi estis konsternita—tiel ŝi dankis min post kiam mi savis ŝin de Jubal! Mi turniĝis kaj rigardis la kadavron. “Eble mi savis vin de pli malbona sorto, sinjoro,” mi diris, sed ŝajne Dian ne komprenis tion, ĉar ŝi tute ne ŝajnis rimarki.

“Ni iru al mia kaverno,” mi diris, “Mi estas laca kaj malsata.”

Ŝi sekvis unu paŝon malantaŭ mi, kaj nek unu el ni parolis. Mi estis tro kolera, kaj ŝi ne ŝajnis voli paroli kun ano de pli malalta klaso. Mi estis tutplene kolera, supozinte antaŭe, ke ŝi min rekompencos per ia dankesprimo, ĉar mi sciis, ke eĉ laŭ ŝiaj propraj normoj mi faris tre admirindan aferon, kiam mi mortigis la timindan Jubal en permana batalado.

Sen malfacilaĵoj ni trovis mian loĝejon, kaj tiam mi iris en la valon kaj ŝtonmortigis malgrandan antilopon, kiun mi supentrenis laŭ la kruta deklivo al la malkrutejo antaŭ la aperturo. Ĉi tie ni silente manĝis. Foje mi ekrigardis ŝin, kredante, ke vidi ŝin ŝiri karnon per siaj manoj kaj dentoj kiel sovaĝa besto kaŭzos en mi abomenan sentimenton al ŝi; sed je mia miro, mi trovis, ke ŝi manĝas same delikate kiel la plej civilizita virino konata al mi, kaj fine mi trovis min gapanta kun stulta ravo al la beleco de ŝiaj fortaj, blankaj dentoj. Tia estas la amo.

Post nia manĝo, ni malsupreniris al la rivero kune kaj lavis niajn manojn kaj vizaĝojn, kaj tiam, ĝissate trinkinte, ni reiris al la kaverno. Senvorte, mi rampis en la plej foran angulon, kaj kunvolviĝinta, mi baldaŭ ekdormis.

Kiam mi vekiĝis, mi trovis Dian sidantan en la aperturo, elrigardante trans la valon. Dum mi elvenis, ŝi moviĝis flanken por lasi min pasi, sed ne unu vorton ŝi havis por mi. Mi volis malami ŝin, sed mi ne povis. Ĉiufoje, kiam mi ŝin rigardis, io venis en mian gorĝon, kaj mi preskaŭ sufokiĝis. Mi neniam antaŭe amis, sed helpon mi ne bezonis por diagnozi mian kazon—pro amo mi nun akre suferis. Je Dio, kiom mi amis tiun belegan, malŝatan, rave logan praulinon!

Post kiam ni denove manĝis, mi demandis al Dian, ĉu ŝi intencas reiri nun al sia tribo pro la morto de Jubal, sed ŝi malĝoje balancis la kapon kaj diris, ke ŝi ne kuraĝas, ĉar oni ankoraŭ devus konsideri la fraton de Jubal—ties plej aĝan fraton.

“Kiel li rilatas al la afero?” mi demandis. “Ĉu ankaŭ li deziras vin, aŭ ĉu la elektorajto je vi fariĝis familia heredaĵo, donota de generacio al generacio?”

Ŝi ne tute komprenis, kion mi celis diri.

“Estas probable,” ŝi diris, “ke ili ĉiuj volos venĝi la morton de Jubal—ili estas sep—sep teruraj viroj. Eble iu devos mortigi ilin ĉiujn, antaŭ ol mi povos reiri al mia popolo.”

Ekŝajnis, ke mi kontraktis por fari taskon tro grandan por mi—sepoble tro grandan, fakte.

“Ĉu Jubal havis kuzojn?” mi demandis. Preferinde estus scii ĉion plej malbonan komence.

“Jes,” respondis Dian, “sed ili ne gravas—ili ĉiuj havas virinojn. La fratoj de Jubal ne havas virinojn, ĉar Jubal povis akiri neniun por si mem. Li estis tiel malbela, ke la virinojn forkuris de li—kelkaj eĉ ĵetis sin desur la krutaĵoj de Amoz en la Darel Az prefere ol edziniĝi al la Malbelulo.”

“Sed kiel rilatas tio al liaj fratoj—” mi demandis.

“Mi forgesis, ke vi ne estas el Pelucidaro,” diris Dian, kun rigardo kompata, sed samtempe malŝata, kun la malŝato emfazita iom pli ol la cirkonstancoj postulis—kvazaŭ por certigi, ke mi ne preteratentos ĝin. “Komprenu,” ŝi daŭrigis, “pli juna frato ne rajtas alpreni edzinon, ĝis ĉiuj liaj pli aĝaj fratoj tion faris, krom se la pli aĝa frato nuligas sian privilegion, kion Jubal neniam farus, sciante, ke tiel longe kiel li restigos ilin fraŭlaj, ili des pli volonte helpos lin akiri edzinon.”

Rimarkante, ke Dian fariĝas pli komunikema, mi komencis flegi la esperon, ke ŝi eble iom pli ekŝatas min, sed baldaŭ mi eltrovis kiel maldika estis la fadeno, de kiu pendis miaj esperoj.

“Ĉar vi ne povos reiri al Amoz,” mi sugestis, “kio fariĝos el vi, konsiderante, ke vi ne povas esti feliĉa kun mi ĉi tie, ĉar vi tiom malamas min?”

“Mi devos nur toleri vin,” ŝi respondis malvarme, “ĝis vi decidos iri al alia loko kaj lasi min neĝenata; tiam mi tre bone elturniĝos sola.”

Mi rigardis ŝin kun kompleta miro. Ŝajnis nekredeble, ke eĉ prahistoria virino povus esti tiel malvarma kaj senkora kaj nedankema. Tiam mi leviĝis.

“Mi lasos vin nun,” mi diris arogante, “Mi jam toleris ĝislime vian nedankemon kaj viajn insultojn,” kaj tiam mi turniĝis kaj paŝis majeste malsupren al la valo. Mi jam faris cent paŝojn en absoluta silento, kiam Dian parolis.

“Mi malamas vin!” ŝi kriis, kaj ŝia voĉo rompiĝis—pro rabio, mi kredis.

Mi komplete malĝojis, sed mi ne iris tre malproksimen, kiam mi ekpensis, ke mi ne povas lasi ŝin sola kaj sen protekto, por ke ŝi ĉasu sian propran manĝaĵon meze de la danĝeroj de tiu sovaĝa mondo. Eble ŝi malamos min kaj insultos min kaj ŝutos unu malhonorigon post la alia sur min, kiel ŝi jam faris, ĝis mi vere ekmalamos ŝin; sed restis la plorinda vero, ke mi ŝin amis kaj ne povus lasi ŝin tie sola.

Ju pli mi pripensis tion, des pli mi koleriĝis, tiel ke kiam mi atingis la valon, mi estis furioza, kaj rezulte de tio, mi retroturniĝis kaj supreniris tiun krutaĵon denove, tiel rapide kiel mi malsupreniris. Mi vidis, ke Dian jam forlasis la kornicon kaj iris en la kavernon, sed mi ĵetis min internen al ŝi. Ŝi kuŝis surventre sur amaso da herboj, kiujn mi kolektis por ŝia lito. Kiam ŝi aŭdis mian eniron, ŝi saltis sur siajn piedojn kiel tigrino.

“Mi malamas vin!” ŝi kriis.

Veninte el la brila lumo de la tagmeza suno en la duonmallumon de la kaverno, mi ne povis vidi ŝian mienon, kaj mi estis iom kontenta pro tio, ĉar mi malŝatis pensi pri la malamo, kiun mi estus vidinta tie.

Unue mi diris al ŝi nek unu vorton. Mi nur transpaŝis la kavernon kaj kaptis ŝin je la pojnoj, kaj kiam ŝi luktis, mi ĉirkaŭmetis al ŝi mian brakon, tiel por fiksi ŝiajn manojn ĉe ŝiaj flankoj. Ŝi batalis kiel tigrino, sed per mia libera mano mi retropuŝis ŝian kapon—mi supozas, ke mi subite brutiĝis, ke mi retroiris miliardon da jaroj kaj iĝis vera kavernohomo, kiu prenas sian virinon perforte—kaj tiam mi kisis tiun bela buŝon denove kaj denove.

“Dian,” mi kriis, krude skuante ŝin, “Mi amas vin. Ĉu vi ne komprenas, ke mi amas vin? Ke mi amas vin pli ol ĉion alian en ĉi tiu mondo aŭ en mia? Ke mi havos vin? Ke amo kiel mia ne estas rifuzebla?”

Mi rimarkis, ke nun ŝi tre kviete restas en miaj brakoj, kaj kiam miaj okuloj kutimiĝis al la mallumo, mi vidis, ke ŝi ridetas—kun tre kontenta, feliĉa rideto. Mi miregis. Tiam mi sentis, ke tre mildmove ŝi klopodas liberigi siajn brakojn, kaj mi malkroĉis mian tenon, por ke ŝi povu. Malrapide ili leviĝis kaj envolvis mian kolon, kaj tiam ŝi tiris miajn lipojn al siaj denove kaj tenis ilin tie dum longa tempo. Fine ŝi parolis.

“Kial vi ne ne faris ĉi tion komence, David? Tion mi longe atendis.”

“Kion?” mi kriis. “Vi diris, ke vi malamas min!”

“Ĉu vi atendis, ke mi kuros en viajn brakojn kaj diros, ke mi amas vin, antaŭ ol mi sciis, ke vi amas min?” ŝi demandis.

“Sed konstante mi diris al vi, ke mi amas vin,” mi diris.

“La amo parolas per faroj,” ŝi replikis. “Vi ja povus paroligi vian buŝon laŭplaĉe, sed nun, kiam vi ĵus venis kaj prenis min en viajn brakojn, via koro parolis al mia en la lingvo, kiun komprenas la virina koro. Kia komikulo vi estas, David.”

“Do vi tute ne malamis min, Dian?” mi demandis.

“Mi ĉiam amis vin,” ŝi flustris, “de la unua momento, kiam mi ekvidis vin, kvankam mi ne sciis tion, ĝis kiam vi forbatis Huĝan la Ruzulon kaj tiam rifuzis min.”

“Sed mi ne rifuzis vin, karulino,” mi kriis. “Mi ne konis viajn kutimojn—mi dubas, ĉu eĉ nun mi konas ilin. Ŝajnas nekredeble, ke vi povus tiom insulti min, dum vi amis min dum la tuta tempo.”

“Vi povus esti sciinta,” ŝi diris, “kiam mi ne forkuris de vi, ke mi ne pro malamo restis katenita al vi. Kiam vi batalis kun Jubal, mi povus kuri al la rando de la arbaro, kaj sciiĝinte pri la rezulto de la batalo, tre facile mi povus eviti vin kaj reveni al mia propra popolo.”

“Sed la fratoj—kaj kuzoj—de Jubal,” mi memorigis al ŝi, “kio pri ili?”

Ŝi ridetis kaj kaŝis sian vizaĝon ĉe mia ŝultro.

“Mi devis diri al vi ion, David,” ŝi flustris. “Mi devis havi ian pretekston por resti apud vi.”

“Vi pekulino!” mi kriis. “Kaj vi kaŭzis al mi tiom da angoro pro nenio!”

“Mi suferis eĉ pli,” ŝi respondis simple, “ĉar mi kredis, ke vi ne amas min, kaj mi estas senpova. Mi ne povis veni al vi por postuli, ke vi reciproku mian amon, kiel vi ĵus faris al mi. Kiam vi ĵus foriris, mia tuta espero foriris kun vi. Mi estis senkonsola, terurigita, malĝojega, kaj mia koro ŝiriĝis. Mi ploris, kaj tion mi ne antaŭe faris de post la morto de mia patrino,” kaj nun mi vidis, ke estis malsekeco de larmoj ĉirkaŭ ŝiaj okuloj. Mi mem preskaŭ ekploris, kiam mi pripensis ĉion, kion tiu kompatindulino trasuferis. Senpatrina kaj senprotekta; ĉasata trans sovaĝa, pratempa mondo de tiu fiaspekta viraĉo; elmetita al la atakoj de la sennombraj timindaj enloĝantoj de ĝiaj montoj, ebenaĵoj kaj ĝangaloj—estis miraklo, ke ŝi eĉ travivis ĉion ĉi.

Al mi, ĝi estis revelacio pri la aferoj, kiujn miaj prauloj travivis, por ke la homaro de la ekstera mondo pluvivu. Mi fieriĝis je la penso, ke mi gajnis la amon de tia virino. Kompreneble, ŝi ne povis skribi aŭ legi; ŝi estis neniel kulturita aŭ delikata, kiel vi juĝus kulturitecon kaj delikatecon; sed ŝi estis modelo de ĉio plej inda en virinoj, ĉar ŝi estis bona, kaj kuraĝa, kaj nobla, kaj virta. Kaj ŝi estis ĉio ĉi malgraŭ tio, ke observi ĉi tiujn virtojn kuntrenis suferadon kaj danĝeron kaj eblan morton.

Kiom pli facile estus iri tuj komence al Jubal! Ŝi estus lia laŭleĝa edzino. Ŝi estus la reĝino en sia propra lando—kaj esti reĝino tiom signifis al virino de la ŝtonepoko kiom al hodiaŭa virino; kiel ajn vi rigardas ĝin, temas nur pri relativa gloro, kaj se vivus nur duonnudaj sovaĝuloj en la ekstera mondo hodiaŭ, oni trovus, ke esti la edzino de dahomea ĉefulo estas multe glore.

Mi ne povis ne kompari la faron de Dian kun tiu de unu splenda juna virino, kiun mi konis en Nov-Jorko—splenda por rigardi kaj por konversacii. Ŝi plenkore enamiĝis al unu amiko mia—pura, vireca ulo—sed ŝi edziniĝis al iu kaduka, malbonreputacia, maljuna diboĉulo, ĉar li estis grafo en iu tute eta eŭropa princlando, al kiu la atlaso de Rand McNally eĉ ne atribuis propran koloron.

Jes, mi intense fieris pri Dian.

Post iom da tempo, ni decidis ekiri al Sari, ĉar mi estis avida revidi Perry kaj informiĝi, ĉu li bone fartas. Mi rakontis al Dian pri nia plano emancipi la homaron de Pelucidaro, kaj ŝi tre raviĝis pro ĝi. Ŝi diris, ke se nur revenos Dakor, ŝia frato, li facile povus iĝi la reĝo de Amoz, kaj ke tiam li kaj Gak povus alianciĝi. Tio ebligus al ni impetan starton, ĉar kaj la sarianoj kaj la amozanoj estis tre potencaj triboj. Ni fidis, ke, armitaj per glavoj kaj pafarkoj kaj trejnitaj por uzi ilin, ili povos venki iun ajn tribon, kiu malinklinus aliĝi al la granda armeo de federaciiĝintaj ŝtatoj, per kiu ni planis marŝi kontraŭ la maharoj.

Mi klarigis la diversajn detrupovajn militilojn, kiujn Perry kaj mi povus konstrui post iom da eksperimentado—pulvon, fusilojn, kanonojn kaj simile, kaj Dian kunfrapis la manojn kaj ĵetis siajn manojn ĉirkaŭ mian kolon kaj diris la mi, kia mirindulo mi estas. Ŝi komencis kredi, ke mi estas ĉiopova, kvankam vere faris nenion krom paroli—sed tiel estas ĉe virinoj, kiuj amas. Perry ŝatis diri, ke se viro estus dekone tiom kapabla, kiom lia edzino aŭ patrino kredas lin, la mondo kuŝus en liaj manoj.

Kiam ni la unuan fojon ekiris al Sari, mi surtretis neston de venenaj vipuroj, antaŭ ol ni atingis la valon. Unu el la malgrandaj pikis min ĉe la maleolo, kaj Dian devigis min reveni al la kaverno. Ŝi ordonis, ke mi ne ekzercu la muskolojn, ĉar tio povus esti mortiga—ŝi diris, ke se min pikus plenkreska serpento, mi ne moviĝus eĉ unu paŝon for de la nesto—mi estus mortinta surpiede starante—tiel mortiga estas la veneno. Sed kiel okazis, mi estis senkapabligita dum longa tempo, kvankam la kataplasmoj, kiujn Dian faris el herboj kaj folioj, fine reduktis la ŝveladon kaj eltiris la venenon.

La epizodo tamen montriĝis tre bonŝanca, ĉar ĝi donis al mi ideon, kiu miloble plivalorigis miajn sagojn kiel armilojn de atako kaj defendo. Tuj kiam mi denove kapablis eliri, mi serĉis kelkajn plenkreskajn vipurojn de la speco, kiu pikis min, kaj mortiginte ilin, mi eltiris de ili la venenon kaj ŝmiris ĝin sur la pintojn de kelkaj sagoj. Pli poste mi pafis hienodonon per unu el tiuj, kaj kvankam mia sago kaŭzis nur supraĵan vundon, la besto falis morta preskaŭ tuj post la trafo.

Ni nun reekiris al la lando de la sarianoj, kaj kun sentoj de sincera bedaŭro ni adiaŭis nian belan ĝardenon Edenan, en kies relativaj paco kaj harmonio ni travivis la plej feliĉajn momentojn de nia vivo. Kiel longe ni estis tie, mi ne scias, ĉar kiel mi diris al vi, la tempo ĉesis ekzisti por mi sub tiu eterne tagmeza suno—eble estis unu horo, aŭ eble monato da surtera tempo—mi ne scias.

15-a ĉapitro
REIRO AL LA TERO

Ni transiris la riveron kaj trapasis la montojn trans ĝi, kaj fine ni eliris sur grandan kaj platan ebenaĵon, kiu disetendiĝis ĝis la limo de la vidpovo. Mi ne povus diri al vi, en kiu direkto ĝi etendiĝis, eĉ se vi volus scii tion, ĉar dum mia tuta restado en Pelucidaro mi neniam eltrovis aliajn ol surlokajn rimedojn por indiki direkton—estas nek nordo nek sudo nek oriento nek okcidento. Supren estas la sola bone difinita direkto, kaj tio, kompreneble, estas malsupren por vi sur la ekstera krusto de la Tero. Ĉar la suno nek leviĝas nek subiras, mankas ĉia rimedo por indiki direkton krom videblaĵoj kiel altaj montoj, arbaroj, lagoj kaj maroj.

La ebenaĵo, kiu kuŝas post la blankaj klifoj borde de la Darel Az ĉe la bordo plej proksima al la Montoj de la Nuboj, estas la afero plej analoga al direkto konata al la pelucidaranoj. Se oni eventuale neniam aŭdis pri la Darel Az, aŭ la blankaj klifoj, aŭ la Montoj de la Nuboj, oni sentas la mankon de io grava kaj sopiras al la familiaraj kaj kompreneblaj “nord-oriento” kaj “sud-okcidento” de la ekstera mondo.

Ni apenaŭ ĵus surpaŝis la grandan ebenaĵon, kiam ni perceptis du enormajn bestojn, kiuj proksimiĝas al ni el la malproksimo. Tiel malproksimaj ili estis, ke oni ne povis distingi, kiaj bestoj ili estis, sed kiam ili pliproksimiĝis, mi vidis, ke ili estas enormaj kvarpieduloj, inter 80 kaj 100 futojn longaj, kun etaj kapoj sidantaj supre de la tre longa koloj. Iliaj kapoj ŝajnis esti 40 futojn super la tero. La bestoj tre malrapide moviĝis—tio signifas, ke iliaj korpaj moviĝoj estis tre malrapidaj—sed iliaj paŝoj estis tiel longdistancaj, ke ili fakte iris signife pli rapide ol homo.

Kiam ili ankoraŭ pli proksimiĝis, ni eltrovis, ke sur la dorso de ambaŭ sidas homo. Tiam Dian sciis, pri kiu besto temas, kvankam ŝi neniam antaŭe vidis tiajn.

“Ili estas lidioj el la lando de la torianoj”, ŝi kriis. “Toria kuŝas ĉe la periferio de la Terura Ombrolando. Nur la torianoj inter la gentoj de Pelucidaro rajdas lidiojn, ĉar ili troviĝas en neniu lando krom la malluma.”

“Kio estas la Terura Ombrolando?” mi demandis.

“Ĝi estas la lando, kiu kuŝas sub la Morta Mondo”, respondis Dian; “la Morta Mondo, kiu porĉiame pendas inter la suno kaj Pelucidaro super la Terura Ombrolando. Estas la Morta Mondo, kiu faras la grandan ombron sur tiu parto de Pelucidaro.”

Mi ne plene komprenis kion ŝi diras, kaj mi dubas, ĉu eĉ nun mi komprenas, ĉar mi neniam estis en tiu parto de Pelucidaro, de kiu videblas la Morta Mondo; sed Perry diras, ke ĝi estas la luno de Pelucidaro—planedeto interne de planedo—kaj ke ĝi ĉirkaŭiras la akson de la Tero koincide kun la rotacio de la Tero, kaj tial ĝi troviĝas ĉiam super la sama loko en Pelucidaro.

Mi memoras, ke Perry tre ekscitiĝis, kiam mi rakontis al li pri tiu Morta Mondo, ĉar li opiniis, ke ĝi estas la kaŭzo de la ĝis tiam neklarigeblaj fenomenoj de nutacio kaj precesio de la ekvinoksoj.

Kiam la du homoj sur la lidioj estis tre proksimaj al ni, ni vidis, ke unu estas viro kaj la alia virino. La unua levis siajn du manojn kun la polmoj direktitaj al ni, signante per tio pacdeziron, kaj mi jam respondis sammaniere al li, kiam li subite eligis krion de miro kaj plezuro, kaj glitinte desur sia granda rajdbesto, li kuris antaŭen al Dian kaj ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝin.

Post momento mi estis blanka pro ĵaluzo, sed nur dum momento, ĉar Dian rapide tiris la viron al mi, dirante al li, ke mi estas David, ŝia edzo.

“Kaj jen mia frato, Dakor la Fortulo, David”, ŝi diris al mi.

Ŝajnis, ke la virino estas la edzino de Dakor. Li trovis neniun, kiun li ŝatis, inter la sarianoj, nek en aliaj lokoj, ĝis li atingis la landon de la torianoj, kaj tie li trovis kaj batalakiris sian tre belegan torian junulinon, kiun li ĝuste nun venigis al sia propra popolo.

Kiam ili aŭdis nian historion kaj niajn planojn, ili decidis akompani nin al Sari, por ke Dakor kaj Gak faru interkonsenton pri alianco, ĉar Dakor estis same tiel entuziasma pri la proponita ekstermo de la maharoj kaj sagotoj kiel Dian kaj mi.

Post vojaĝo, kiu estis laŭ pelucidaraj normoj tre seneventa, ni venis al la unua el la sariaj vilaĝoj, kiu konsistas el cent ĝis ducent artefaritaj grotoj elkavigitaj en la faco de granda kreta krutaĵo. Tie, je nia grandega ĝojo, ni trovis kaj Perry kaj Gak. La maljunulo estis tute superfortita de emocio, kiam li vidis nin, ĉar li delonge kredis min mortinta.

Kiam mi prezentis Dian kiel mian edzinon, li ne sciis ĝuste kion diri, sed li pli poste rimarkis, ke havinte la elekton en du mondoj, mi ne povus pli bone trafi.

Gak kaj Dakor intertrakte atingis tre amikan aranĝon, kaj ĉe interkonsiliĝo de la ĉefoj de la diversaj triboj de sarianoj oni faris portempan interkonsenton pri la ebla estonta regadsistemo. Proksimume dirite, la diversaj reĝlandoj de Pelucidaro restus preskaŭ sendependaj, sed estus unu granda superreganto aŭ imperiestro. Oni decidis, ke mi estu la unua el la dinastio de la imperiestroj de Pelucidaro.

Ni komencis instrui al la virinoj la faradon de pafarkoj kaj sagoj kaj venenujoj. La junaj viroj serĉis la vipurojn, kiuj provizis la venenon, kaj ili estis tiuj, kiuj minis la ferercon kaj laŭ la instrukcioj de Perry fabrikis la glavojn. Rapide disvastiĝis la febro de unu tribo al alia, ĝis reprezentantoj el nacioj tiel malproksimaj, ke la sarianoj neniam eĉ aŭdis pri ili, venis por ĵuri la ĵuron de lojaleco, kiun ni postulis, kaj por lerni la arton fabriki la novajn armilojn kaj uzi ilin.

Ni dissendis niajn junajn virojn kiel instrukciistojn al ĉiu nacio de la federacio, kaj la movado jam akiris kolosajn proporciojn, antaŭ ol la maharoj malkovris ĝin. La unua eksuspekto, kiun ili ekhavis, venis post la ekstermo en rapida sinsekvo de tri el iliaj grandaj sklavkaravanoj. Ili ne povis kompreni, ke la malaltaj klasoj subite ekhavis potencon, kiu faris ilin vere timindaj.

En unu el la bataletoj kun sklavkaravanoj kelkaj el niaj sarianoj prenis plurajn sagotajn kaptitojn, kaj inter ili estis du anoj de la gardistaro interne de la konstruaĵo, en kiu oni tenis nin malliberigitaj en Futra. Ili diris al ni, ke la maharoj estis frenezaj pro rabio, kiam ili eltrovis, kio okazis en la kelo de la konstruaĵo. La sagotoj sciis, ke io tre terura trafis iliajn mastrojn, sed la maharoj zorge klopodis, por ke neniu sugesto pri la vera naturo de ilia pereiga afliko sciiĝu ekster la propra specio. Kiom da tempo necesos por ke la specio forpereu, oni tute ne povus eĉ diveni; sed ŝajnis neeviteble, ke tio finfine okazu.

La maharoj oferis fabelan rekompencon al tiu, kiu kaptus unu el ni viva, kaj samtempe minacis suferigi la plej timindan punon al tiu, kiu farus fizikan malbonon al ni. La sagotoj ne povis kompreni tiujn ŝajne paradoksajn instrukciojn, kvankam ilia kialo estis sufiĉe komprenebla al mi. La maharoj deziris la Grandan Sekreton kaj ili sciis, ke nur ni povus havigi ĝin al ili.

La eksperimentoj de Perry pri la fabrikado de pulvo kaj la konstruo de fusiloj ne progresis tiel rapide kiel ni esperis—multege da aferoj pri tiuj du artoj Perry ne sciis. Ni ambaŭ certis, ke la solvo de tiuj du problemoj progresigus la civilizon interne de Pelucidaro je miloj da jaroj en unu antaŭensalto. Kaj estis diversaj aliaj artoj kaj sciencoj, kiujn ni deziris enkonduki, sed niaj komunaj scioj ne ampleksis la meĥanikajn detalojn, kiuj solaj povas doni al ili komercan aŭ praktikan valoron.

“David”, diris Perry tuj post sia plej lasta malsukceso produkti pulvon, kiu eĉ brulus, “unu el ni devos reveturi al la ekstera mondo kaj reporti la informojn, kiuj mankas al ni. Ĉi tie ni havas la laboristojn kaj materialojn por reprodukti ion ajn, kion oni iam produktis supre—ni malhavas nur la necesan scion. Ni reveturu kaj kunprenu tiun scion en la formo de libroj—tiam tiu ĉi mondo vere kuŝos en niaj manoj”.

Kaj tial oni decidis, ke mi reveturu en la borveturilo, kiu ankoraŭ kuŝis ĉe la rando de la arbaro, tie, kie ni unue penetris ĝis la supraĵo de la interna mondo. Dian rifuzis eĉ aŭskulti iun planon pri mia foriro, kiu ne inkluzivas ŝin, kaj mi ne bedaŭris, ke ŝi volas akompani min, ĉar mi deziris, ke ŝi vidu mian mondon, kaj mi deziris, ke mia mondo vidu ŝin.

Kun granda eskorto ni marŝis al la granda fera talpo, kiun Perry baldaŭ jam repoziciigis kun ĝia nazo redirektita al la ekstera krusto. Li zorge ekzamenis la tutan mekanismon. Li replenigis la aer-rezervujon kaj produktis oleon por la motoro. Finfine ĉio pretis, kiam niaj pikedanoj, el kiuj longa, maldika vico ĉiam ĉirkaŭis nian kampadejon, informis, ke granda amaso da laŭŝajne sagotoj kaj maharoj proksimiĝas el la direkto de Futra.

Dian kaj mi pretis ekiri, sed mi estis avida spekti la unuan alfrontiĝon inter du ne malgrandaj armeoj de la sin kontraŭantaj specioj de Pelucidaro. Mi komprenis, ke tio markos la historian komencon de enorma lukto por la posedo de tuta mondo, kaj kiel la unua imperiestro de Pelucidaro, mi kredis, ke estas ne nur mia devo, sed ankaŭ mia rajto esti en la mezo de tiu decida batalo.

Dum la kontraŭa armeo proksimiĝis, ni vidis, ke estas multaj maharoj kun la sagotaj soldatoj—indiko pri la vastetenda graveco, kiun la dominanta specio atribuis al la rezulto de tiu kampanjo, ĉar ne estis ilia kutimo aktive partopreni la sklavkaptajn atakojn, kiujn faris iliaj servobestoj—la sola speco de milito, kiun ili faris kontraŭ la malaltaj estaĵoj.

Gak kaj Dakor estis ambaŭ kun ni, veninte antaŭ ĉio por vidi la borveturilon. Mi metis Gak kaj kelkajn el liaj sarianoj ĉe la dekstra flanko de nia batallinio. Dakor enlokiĝis maldekstraflanke, dum mi komandis la centron. Malantaŭ ni mi postenigis sufiĉe grandan rezervon sub unu el la ĉefoj de Gak. La sagotoj senhalte antaŭenmarŝis kun minacaj lancoj, kaj mi lasis ilin veni, ĝis ili estis facile atingeblaj per pafarko, antaŭ ol mi ordonis pafi.

Je la unua salvo de venenpintaj sagoj, la unua linio de gorilohomoj falis teren; sed la malantaŭuloj atakis super la sternitaj figuroj de iliaj kamaradoj en furioze rapida atako por povi trafi nin per siaj lancoj. Dua salvo haltigis ilin dum momento, kaj tiam mia rezervo saltis tra la breĉoj en la paflinio por kontraŭbatali ilin per lancoj kaj ŝildoj.

La ne oportunaj lancoj de la sagotoj ne estis egalaj al la lancoj de la sarianoj kaj amozanoj, kiuj flankenigis la lancpuŝojn per siaj ŝildoj kaj impetis proksimen por batali per siaj pli malpezaj kaj oportunaj armiloj.

Gak kunprenis siajn sagpafistojn laŭlonge de la flanklinio de la malamiko, kaj dum la glavistoj kontraŭbatalis ilin antaŭe, li elĵetigis salvon post salvo en ilian neŝirmitan maldekstran flankon. La maharoj faris malmulte da vera batalado kaj pli ĝenis ol helpis, kvankam foje unu el ili ekkaptis per siaj potencaj makzeloj la brakon aŭ kruron de sariano.

La batalo ne daŭris tre longe, ĉar kiam Dakor kaj mi kondukis niajn trupojn al la dekstra flanko de la sagotoj kun nudaj glavoj, ili estis jam tiel demoralizitaj, ke ili turniĝis kaj fuĝis de ni. Ni ĉasis ilin dum iom da tempo, prenante multajn kaptitojn kaj regajnante ĉirkaŭ cent sklavojn, inter kiuj estis Huĝa la Ruza.

Li diris al mi, ke oni kaptis lin, dum li estis survoje al sia propra lando; sed ke lian vivon oni indulgis pro la espero, ke de li la maharoj lernos la kaŝlokon de sia Granda Sekreto. Gak kaj mi havis inklinon kredi, ke la Ruzulo gvidis tiun ekspedicion al la lando Sari, pri kiu li kredis, ke tie oni povus trovi la libron en la posedo de Perry; sed ni ne havis pruvon pri tio, do ni akceptis lin kaj traktis lin kiel unu el ni, kvankam neniu ŝatis lin. Kaj kiel li rekompencis mian grandanimecon, vi baldaŭ sciiĝos.

Estis kelkaj maharoj inter niaj kaptitoj, kaj niaj propraj homoj tiom timis ilin, ke ili rifuzis proksimiĝi al ili, krom se komplete kovritaj per peco de felo. Eĉ Dian kredis je la popola superstiĉo pri la malbonaj efikoj de elmetiĝo al la okuloj de koleraj maharoj, kaj kvankam mi priridis ŝiajn timojn, mi tute pretis toleri ilin, se tio eĉ iomete forigus ŝiajn malbonajn antaŭsentojn, do ŝi sidis fore de la borveturilo, apud kiu la maharoj estis katenitaj, dum Perry kaj mi denove ekzamenis ĉiun eron de la mekanismo.

Fine, mi alprenis mian lokon en la stirseĝo kaj alvokis iun el la viroj ekstere, por ke li venigu Dian. Okazis, ke Huĝa staris tute proksima al la pordo de la borveturilo, do estis li, kiu sen mia scio iris por venigi ŝin; sed kiel li sukcesis plenumi la diablan aferon, kiun li faris, mi ne povas diveni, krom se aliaj helpis lin en la komploto. Kaj tion mi ne povas kredi, ĉar ĉiuj miaj homoj estis lojalaj al mi kaj tuj mortigus lin, se li estus proponinta la senkoran intrigon, eĉ se li havus tempon por konigi ĝin al aliulo. Ĉio estis farita tiel rapide, ke mi povas kredi nur, ke ĝi estis la rezulto de subita impulso, helpita de kelkaj por Huĝa bonŝancaj cirkonstancoj okazintaj akurate je la ĝusta momento.

Mi scias nur, ke estis Huĝa, kiu portis Dian al la borveturilo, ankoraŭ envolvitan de la kapo ĝis la piedo en la felo de enorma kavernleono, kiu kovris ŝin, de kiam oni kondukis la maharajn kaptitojn en la kampadejon. Li metis sian ŝarĝon sur la seĝon flanke de mi. Mi estis preta ekveturi. La adiaŭoj estis diritaj. Perry kaptis mian manon por la lasta, longa adiaŭo. Mi fermis kaj riglis la eksteran kaj internan pordojn, denove eksidis ĉe la vetura mekanismo, kaj ektiris la startigilon.

Kiel antaŭe, dum tiu nokto longe pasinta, en kiu okazis nia unua elprovo de la fera monstro, estis terura muĝado sub ni—la giganta framo tremis kaj vibris—okazis ekbruego, kiam la malfirma grundo ekĵetiĝis supren tra la kavaĵo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj redeponiĝis malantaŭ ni. Duan fojon la maŝino ekveturis.

Sed en la momento de la forveturo mi preskaŭ ĵetiĝis el mia seĝo pro la subita skuiĝo de la borveturilo. Komence mi ne sciis, kio okazis, sed baldaŭ mi ekkomprenis, ke tuj antaŭ ol ĝi eniris la terkruston, la tureca maŝino trafalis tra sia apoga skafaldo, kaj ke anstataŭ eniri la teron vertikale, ni plonĝas en ĝin je alia angulo. En kiu loko ni eliros sur la ekstera terkrusto, mi ne povis eĉ konjekti. Kaj tiam mi turniĝis por konstati la efikon de tiu stranga sperto ĉe Dian. Ŝi ankoraŭ sidis vualita en la granda felo.

“Montru vin,” mi kriis ridetante, “venu el via ŝelo. Neniuj maharaj okuloj povas atingi vin ĉi tie,” kaj mi klinis min tien kaj ekkaptis de ŝi la leonan felon. Kaj tiam mi retiriĝis sur mian seĝon, tute hororigita.