WeRead Powered by ReaderPub
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde cover

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Chapter 9: La okazo ĉe la fenestro
Open in WeRead

About This Book

A respected physician discovers a chemical process that produces a distinct, smaller alter ego embodying his repressed impulses; that alter ego commits cruel and violent acts while the physician struggles to conceal the truth. A lawyer friend and other acquaintances pursue irregular incidents and a shocking killing, unravelling the link between the two identities. The narrative unfolds through observations, investigative episodes, and the physician's final written account, which explains the experiments, the progressive loss of control over the transformations, and the tragic moral consequences of trying to separate a single human nature.

La okazo ĉe la fenestro

Okazis unu dimanĉon, kiam S-ro Utterson promenadis kiel kutime kun S-ro Enfield, ke ilia vojo kondukis denove tra la flankstrato; kaj ke ambaŭ, veninte ĝis la pordo, haltis por ĝin rigardi.

—Nu, diris Enfield, almenaŭ tiu afero estas finita. Ni neniam vidos plu S-ron Hyde.

—Mi esperas ke ne, diris Utterson, ĉu mi iam diris al vi, ke mi foje vidis lin kaj partoprenis vian senton de antipatio?

—Estis neeble fari unu, ne farante la alian, respondis Enfield, kaj, rilate al tio, kia malsaĝulo vi sendube juĝis min, ĉar mi ne sciis, ke tiu ĉi estis posta enirejo al la domo de D-ro Jekyll! Vi estis parte kulpa, ke mi eltrovis tion eĉ tiam, kiam mi ja ĝin faris.

—Vi do eltrovis, ĉu? diris Utterson, sed se tiel estas, ni povas eniri en la korton kaj rigardi la fenestrojn. Verdire, mi estas maltrankvila pri la kompatinda Jekyll; kaj mi sentas, kvazaŭ la ĉeesto de amiko, eĉ ekstere, povus fari al li bonon.

La korto estis tre malvarmeta kaj iomete malseka, kaj plena de antaŭtempa krepusko, kvankam la ĉielo mem, alta supre, estis ankoraŭ hela de la sunsubira lumo. La meza fenestro el la tri estis duone malfermita; kaj, sidantan tute proksime de ĝi, ĝuantan la aeron kun senlima malgajeco de mieno, kvazaŭ iu senkonsola malliberulo, Utterson vidis D-ron Jekyll.

—Kio! Jekyll! li ekkriis, mi esperas, ke vi pli bone fartas.

—Mi estas en tre malbona stato, Utterson, respondis la doktoro senespere; tre malbona. Tio ne daŭros longe, dankon al Dio.

—Vi restas tro multe en la domo, diris la leĝisto. Vi devus esti ekstere, vipante la sangiradon, kiel S-ro Enfield kaj mi. Ĉi tiu estas mia kuzo—S-ro Enfield—D-ro Jekyll. Venu do; prenu vian ĉapelon kaj faru kun ni viglan promenadon.

—Vi estas tre bona, ekĝemis la alia, mi tre ŝatus tion; sed ne, ne, ne, estas tute neeble; mi ne kuraĝas. Sed vere, Utterson, mi tre ĝojas vin vidi; estas ja granda plezuro. Mi volus peti, ke vi kaj S-ro Enfield suprenvenu, sed la loko ja ne estas en deca stato.

—Nu, do, diris la leĝisto bonkore, ni ne povos pli bone fari, ol resti tie ĉi kaj paroli kun vi de kie ni estas.

—Tiun proponon mi ĵus estis riskonta, respondis la doktoro kun rideto. Sed apenaŭ la parolo eliris el lia buŝo, la rideto estis forfrapita el lia vizaĝo kaj sekvita de esprimo tiel profundege terura kaj malespera, ke ĝi glaciigis la sangon mem al la du sinjoroj malsupre. Ili ĝin vidis nur dum momento, ĉar la fenestro estis rapidege malsuprentirita; sed la ekvido sufiĉis, kaj ili sin turnis kaj forlasis la korton sen vorto. Silente, ankaŭ, ili trairis la flankstraton, kaj nur veninte en apudan straton, turnis S-ro Utterson por rigardi sian kunulon. Ili estis ambaŭ palaj, kaj estis respondo de terurego en iliaj okuloj.

—Dio nin pardonu! Dio nin pardonu! diris S-ro Utterson.

Sed S-ro Enfield nur seriozege skuis la kapon, kaj denove antaŭen iris silente.

La lasta nokto

S-ro Utterson sidis apud la fajro unu vesperon post la vespermanĝo, kiam li estis mirigita ricevi viziton de Poole.

—Dio min benu, Poole, kio kondukas vin ĉi tien? li ekkriis, kaj poste, rigardinte lin duan fojon, kio estas? li aldonis, ĉu la doktoro estas malsana?

—S-ro Utterson, diris la viro, io malbona okazas.

—Sidiĝu, kaj jen glaso da vino por vi, diris la leĝisto. Nun, ne rapidu, kaj diru al mi klare tion, kion vi deziras.

—Vi konas la kutimojn de la doktoro, sinjoro, respondis Poole, kaj vi scias, kiel li sin enfermadas. Nu, li estas ree enfermita en sia kabineto; kaj la afero al mi ne plaĉas, sinjoro,—mi mortu, se ĝi al mi plaĉas! Sinjoro Utterson, mi ion timas!

—Nu, mia brava, diris la leĝisto, klarigu plene. Kion ja vi timas?

—De preskaŭ unu semajno mi ion timas, respondis Poole, obstine malatentante la demandon, kaj mi ne povas elporti tion plu.

Lia mieno plene konfirmis liajn parolojn; lia maniero estis ŝanĝita; kaj krom en la momento kiam li anoncis sian teruron, li ne eĉ unufoje rigardis la leĝiston rekte en la vizaĝon. Eĉ nun li ankoraŭ sidis kun la glaso da vino negustumita sur sia genuo, la okuloj direktitaj al angulo de la planko.

—Mi ne povas elporti tion plu, li rediris.

—Nu, diris la leĝisto, mi vidas, ke vi ja havas iun bonan motivon, Poole; mi komprenas, ke okazas io grave maltrankviliga. Penu diri al mi, kio estas.

—Mi pensas, ke efektiviĝis ia krimaĵo, diris Poole raŭke.

—Krimaĵo! ekkriis la leĝisto, multe timigita kaj sekve iom kolerema. Kia krimo? Kion li ja volas diri?

—Mi ne kuraĝas diri, sinjoro, estis la respondo; sed, ĉu vi venos kun mi, vidi por vi mem?

La sola respondo de S-ro Utterson estis leviĝi kaj preni sian ĉapelon kaj superveston; sed li rimarkis kun miro la altan gradon de la kontentigo, kiu esprimiĝis sur la vizaĝo de la servisto, kaj konstatis eble kun ne malpli da miro, ke la vino estas ankoraŭ ne gustumita, kiam tiu ĝin remetas sur la tablon por sekvi lin.

La placo, kiam ili tien alvenis, estis plena de vento kaj polvo. Poole, kiu la tutan vojon estis marŝinta unu aŭ du paŝojn antaŭe, nun haltis meze de la trotuaro, kaj, malgraŭ la malvarmega vetero, deprenis sian ĉapelon kaj sekigis la frunton per ruĝa naztuko. Sed malgraŭ la rapideco de lia veno, tiu ne estis la roso de la ekzercado, kiun li forviŝis, sed la malseketaĵo de ia sufokanta angoro; ĉar lia voĉo, kiam li parolis, estis maldolĉa kaj rompita, kaj pala lia vizaĝo.

—Nu, sinjoro, li diris, jen ni alvenis, kaj Dio permesu, ke nenio malbona okazis.

—Amen, Poole, diris la leĝisto.

Ĉe tio la servisto frapis laŭ tre diskreta maniero; la pordo estis malfermita sed ankoraŭ detenata per la ĉeno, kaj voĉo de interne demandis:

—Ĉu estas vi, Poole ?

—Ĉio en ordo, diris Poole, tralasu nin.

La vestiblo, kiam ili envenis, estis hele lumigita; la fajro estis alte amasigita, kaj ĉirkaŭ la fajrejo la tuta servistaro, viroj kaj virinoj, staris kunpremite kiel ŝafaro. Vidinte S-ron Utterson, la ĉambristino histerie ekploretis, kaj la kuiristino, ekkriante: Dank’ al Dio! estas S-ro Utterson! antaŭenkuris kvazaŭ ŝi dezirus lin enbrakigi.

—Kio! Kio! Ĉu vi ĉiuj estas ĉi tie? diris la leĝisto malkontente. Tre neregule, tre maldece, via mastro estus tre malkontenta.

—Ili ĉiuj timas, diris Poole.

Absoluta silento sekvis; neniu protestis; nur la ĉambristino altigis la voĉon kaj nun laŭte ploris.

—Fermu la buŝon! Poole diris al ŝi, kun sovaĝeco de maniero, kiu atestis pri liaj propraj malagorditaj nervoj, kaj, efektive, kiam la knabino tiel subite altigis la noton de sia lamentado, ili ĉiuj eksaltis kaj turnis sin al la interna pordo kun vizaĝoj de teruroplena atendo.

—Kaj nun, diris la ĉefservisto, turnante sin al la tranĉilpurigisto, donu al mi kandelon, kaj ni tuj plenumos la aferon.

Kaj tiam, li petis al S-ro Utterson lin sekvi, kaj elkondukis lin al la posta ĝardeno.

—Nun, sinjoro, li diris, vi venu kiel eble plej senbrue. Mi deziras, ke vi aŭdu, sed ke vi ne aŭdiĝu. Kaj vidu, sinjoro, se okaze li petus al vi eniri, ne faru.

La nervoj de S-ro Utterson, ĉe tiu neatendita finiĝo, faris eksalton, kiu preskaŭ renversis lin, sed li reprenis sian kuraĝon kaj sekvis la serviston en la laboratoriejon kaj tra la ĥirurgian teatron, kun ĝia malordaĵo de ujoj kaj boteloj, ĝis la malsupro de la ŝtuparo. Ĉi tie Poole signalis al li, ke li staru flanke kaj aŭskultu, dum li mem, demetante la kandelon kaj farante grandan kaj evidentan alvokon al sia decidemo, supreniris la ŝtuparon kaj frapis per iome ŝancela mano sur la ruĝan bajeton de la kabineta pordo.

—Jen S-ro Utterson, sinjoro, kiu deziras vin vidi, li kriis, kaj, eĉ dum li ankoraŭ faris tion, li denove agitate signalis al la leĝisto, ke li aŭskultu.

Voĉo el interne respondis:

—Diru al li, ke mi ne povas akcepti kiun ajn, ĝi diris plende.

—Dankon, Sinjoro, diris Poole, kun noto kvazaŭ triumfa en sia voĉo, kaj, relevante la kandelon, li kondukis S-ron Utterson malantaŭen trans la korton kaj en la grandan kuirejon, en kiu la fajro estis estingiĝinta kaj la blatoj saltadis sur la planko.

—Sinjoro, li diris, rigardante en la okulojn de S-ro Utterson, ĉu tiu estis la voĉo de mia mastro?

—Ĝi ŝajnis multe ŝanĝita, respondis la leĝisto tre pala, sed redonante rigardon kontraŭ rigardon.

—Ŝanĝita! Nu, mi pensus ke jes! diris la servisto. Ĉu mi estas dudek jarojn en la domo de tiu ĉi homo, nur por trompiĝi pri lia voĉo? Ne, sinjoro, la mastron oni ien forigis; li estis forigita antaŭ ok tagoj, tiam, kiam ni aŭdis lin alvokantan al la nomo de Dio, kaj kio estas tie interne anstataŭ li, kaj kial ĝi restas tie, estas io, kio vokas al la ĉielo, S-ro Utterson!

—Tiu ĉi estas tre stranga rakonto, Poole; tiu ĉi estas iome fantazia rakonto, mia bonulo, diris S-ro Utterson, mordante sian fingron. Supozite ke ĉio estas kiel vi opinias, supozite ke Doktoro Jekyll estis… nu, mortigita, kio povus decidigi la mortiginton restadi ĉi tie? Sensence estas. Tio ne rekomendas sin al la prudento.

—Nu, S-ro Utterson, vi estas viro tre malfacile konvinkebla, sed mi ja vin fine kredigos, diris Poole. Dum tiu ĉi lasta semajno, li, aŭ ĝi, aŭ tio, kio ajn loĝas en tiu kabineto, postuladis nokte kaj tage iuspecan medikamenton, kaj ne povas ricevi ĝin laŭ sia deziro. Estis iufoje lia kutimo (tio estas, la kutimo de la mastro), skribi siajn ordonojn sur paperfolion kaj ĵeti ĝin sur la ŝtuparon. Ni havis nenion alian dum tiu ĉi semajno, nenion krom paperoj kaj fermita pordo, kaj la manĝaĵoj mem devis esti lasitaj tie por esti kontrabande enkaptataj kiam neniu rigardis. Nu, sinjoro, ĉiutage, ja du-trifoje en la sama tago, estis ordonoj kaj plendoj, kaj mi estis sendita diskuri al ĉiuj pograndaj apotekistoj en la urbo. Ĉiufoje kiam mi reportis la substancon, estis alia papero dirante al mi, ke mi redonu ĝin, ĉar ĝi ne estas pura, kaj poste venis alia mendo al alia firmo. Tiu ĉi drogo estas treege bezonata—kiu ajn estas la motivo.

—Ĉu vi havas iun el tiuj paperoj? demandis S-ro Utterson.

Poole serĉis en sia poŝo, kaj eltiris ĉifitan letereton, kiun la leĝisto, sin klinante pliproksimen al la kandelo, zorge esploris. Ĝia enhavo estis jena: «Doktoro Jekyll prezentas siajn komplimentojn al Sinjoroj Maw. Li certigas al ili, ke ilia lasta specimeno estas nepura kaj tute neutila por lia nuna celo. En la jaro 18**a, D-ro J. aĉetis de S-roj Maw iome grandan kvanton. Li nun petegas, ke ili serĉu kun la plej fervora zorgo kaj ke, se iom da sama kvalito restas, ili ekspedu ĝin tuj al li. La kosto ne estas konsiderinda. La graveco de ĉi tio al D-ro J. povas apenaŭ esti trograndigata.»

Ĝis tiu punkto la letero estis skribita sufiĉe trankvile; sed, poste, kun subita plumknaro, la emocio de la skribinto estis eksplodinta. «Pro Dio», li estis aldoninta, «trovu por mi iom de la antaŭa.»

—Tiu ĉi estas stranga letereto, diris S-ro Utterson, kaj tiam, rapidavoĉe.—Kiamaniere okazas, ke ĝi estas malfermita?

—La viro ĉe Maw estis tre kolera, sinjoro, kaj reĵetis ĝin al mi kvazaŭ ĝi estus tiom da malpuraĵo, respondis Poole.

—Ĉi tiu estas sendube la skribstilo de la doktoro, vi scias? daŭrigis la leĝisto.

—Mi pensis, ke ĝi similas, diris la servisto iom malkontente; kaj, poste, per alia voĉo: Sed kion gravas la stilo de l’ skribo? li diris; mi vidis lin.

—Vidis lin! rediris Utterson. Nu?

—Jen la nekompreneblaĵo! diris Poole. Mi eniris subite en la teatron el la ĝardeno. Ŝajnis, ke li elglitis por serĉi tiun drogon aŭ kion ajn ĝi estas; ĉar la kabineta pordo estis nefermita, kaj jen li estis ĉe la malproksima flanko de la ĉambro, serĉante inter la ujoj. Li suprenrigardis kiam mi envenis, eligis ian krion kaj suprenkuregis per la ŝtuparo en la kabineton. Nur dum momento mi lin vidis, sed la haroj stariĝis sur mia kapo kiel la pikiloj de histriko. Sinjoro, se tiu estis mia mastro, kial li havis maskon sur la vizaĝo? Se tiu estis mia mastro, kial li ekkriis kiel rato kaj kuris for de mi? Mi servadis lin sufiĉe longatempe. Kaj ja …

La viro haltis, kaj pasigis la manon sur la vizaĝo.

—Ĉio ĉi tio estas strangaj cirkonstancoj, diris S-ro Utterson, sed mi kredas, ke mi ekvidas lumon. Via mastro, Poole, estas evidente atakita de unu el tiuj malsanoj, kiuj samtempe turmentegas kaj deformas la suferanton. Tial, tiom kiom mi scias, la ŝanĝiĝo de lia voĉo, tial la masko kaj la evitado de siaj amikoj, tial la avideco trovi tiun ĉi drogon, per kiu la malfeliĉulo konservas iom da espero pri fina resaniĝo,—Dio permesu, ke li ne trompiĝu! Jen mia klarigo; ĝi estas sufiĉe malgaja, Poole, ja terurega por konsideri, sed ĝi estas simpla kaj natura, konsekvencas bone kune kaj liberigas nin de ĉiaj supermezuraj timoj.

—Sinjoro, diris la servisto, makule paliĝante, tiu aĵo ne estas mia mastro, kaj jen la vero. Mia mastro—li ĉirkaŭrigardis kaj komencis subparoli—estas altkreska, belforma homo, kaj la alia estis pliĝuste malgrandegulo.

Utterson provis nenian proteston.

—Ho, sinjoro, ekkriis Poole, ĉu vi pensas, ke mi ne konas mian mastron post dudekjara servado? Ĉu vi pensas, ke mi ne scias ĝis kioma alto lia kapo atingas ĉe la pordo de la kabineto, kie mi lin vidadis ĉiumatene? Ne, sinjoro, tiu maskitaĵo neniam estis D-ro Jekyll—Dio scias, kio ĝi estas, sed neniam ĝi estis D-ro Jekyll, kaj estas la kredo de mia koro, ke okazis mortigo.

—Poole, respondis la leĝisto, se vi tion diras, fariĝos mia devo certiĝi pri tio. Kvankam mi multe deziras respekti la sentojn de via mastro, kvankam mi estas multe embarasita pri tiu ĉi letereto, kiu ŝajnas pruvi, ke li ankoraŭ vivas, mi konsideros, ke estas mia devo, trabati tiun pordon.

—Ha, S-ro Utterson, jen vi parolas! ekkriis la servisto.

—Kaj nun venas la dua demando, daŭrigis la leĝisto, kiu tion faros?

—Nu, vi kaj mi, sinjoro, estis la sentima respondo.

—Tio estas bone dirita, respondis la leĝisto, kaj kio ajn rezultos, mi zorgos pri tio, ke vi ne estos perdanto.

—Estas hakilo en la teatro, daŭrigis Poole, kaj vi povas ekpreni la kuirejan fajrincitilon por vi mem.

La leĝisto ekprenis en la manon tiun malelegantan sed pezan ilon, kaj balancis ĝin.

—Ĉu vi scias, Poole, li diris, suprenrigardante, ke vi kaj mi estas metontaj nin en situacion iome danĝeran?

—Vi povas ja prave diri tion, respondis la servisto.

—Estos do bone, ke ni estu sinceraj, diris la alia. Ni ambaŭ pensas pli ol ni diris; ni malkaŝu nun ĉion. Tiun maskitan figuron, kiun vi vidis, ĉu vi ĝin rekonis?

—Nu, sinjoro, ĝi iris tiel rapide kaj tiel kunpremite, ke mi apenaŭ povas ĵuri pri tio, estis la respondo. Sed se vi volas demandi, ĉu ĝi estis S-ro Hyde?—Nu, mi pensas, ke jes! Ĝi ja estis simile granda; kaj ĝi havis la saman rapidan malpezecon de movado; kaj plie, kiu alia povus eniri per la pordo de l’ laboratorio? Vi ne forgesis, sinjoro, ke, kiam okazis la mortigo, li ankoraŭ havis sur li la ŝlosilon. Sed tio ne estas ĉio. Mi ne scias, S-ro Utterson, ĉu vi iam renkontis S-ron Hyde?

—Jes, diris la leĝisto, mi unufoje parolis kun li.

—Sekve vi devas scii, same kiel ni ceteraj, ke estis ĉe tiu sinjoro io stranga—io, kio timigis homon—io, kion oni sentis en sia spina cerbo.

—Mi konfesas, ke mi sentis iom da tio, diris S-ro Utterson.

—Precize, sinjoro, respondis Poole, nu, kiam tiu maskitaĵo eksaltis kvazaŭ simio el inter la ĥemiaĵoj kaj kuregis en la kabineton, tio malsupreniris mian spinon kiel glacio. Ho! mi scias, ke tio ja ne estas pruvo, S-ro Utterson, sed homo havas siajn sentojn, kaj mi donas al vi mian biblioĵuron, ke estis S-ro Hyde.

—Jes, jes, diris la leĝisto, miaj timoj inklinas al la sama konkludo. Malbono, mi timas, malbono devis nepre naskiĝi el tiu kunligo. Jes, vere, mi vin kredas, mi kredas, ke malfeliĉa Harry estas mortigita, kaj mi kredas, ke lia mortiginto (pro kia celo, Dio sole povas diri) ankoraŭ sin kaŝas en la ĉambro de sia viktimo! Nu, estu nia nomo la Venĝo! Alvoku Bradshaw![22]

La lakeo alvenis, tre nervema kaj pala.

—Regu vin, Bradshaw, diris la leĝisto. Tiu ĉi necerteco malbone efikas, mi scias, sur vin ĉiujn, sed mi nun intencas meti al ĝi finon. Poole kaj mi perforte trabatos al ni vojon en la kabineton. Se ĉio estas bona, miaj ŝultroj estas sufiĉe larĝaj por porti la kulpon. Dume, por la okazo se io estas vere malbona, aŭ se iu malbonfarinto penos forkuri per la posta elirejo, vi kaj la knabo devas ĉirkaŭiri la angulon kun paro de taŭgaj bastonoj, kaj ekokupi postenon ĉe la pordo de la laboratorio. Ni donas al vi dek minutojn por atingi vian lokon.

Ĉe la foriro de Bradshaw la leĝisto rigardis sian poŝhorloĝon.

—Kaj nun, Poole, ni iru al la nia, li diris; kaj, prenante la fajrincitilon sub la brako, li antaŭeniris en la korton. Estis jam tute mallume. La vento ĵetis la lumon de la kandelo, jen tien jen reen, ĉirkaŭ iliaj paŝoj, ĝis ili atingis la ŝirmon de la teatro, kie ili silente sidiĝis por atendi. Londono solene zumadis ĉirkaŭe, sed pli apude, la senbrueco estis rompata nur de la sono de piedo, kiu moviĝadis antaŭen-malantaŭen sur la kabineta planko.

—Tiamaniere ĝi marŝadas la tutan tagon, sinjoro, murmuris Poole, jes, kaj pli grandan parton de la nokto. Nur kiam nova specimeno venas de la apotekisto okazas mallonga halteto. Ha! estas malbona konscienco, kiu estas tiel malamika kontraŭ la ripozo. Ha, sinjoro! ĉiu paŝo parolas pri sango kruele disverŝita. Sed aŭskultu denove, iome pliapude, enmetu vian koron en viajn orelojn, S-ro Utterson, kaj diru al mi, ĉu tio estas la piedo de l’ doktoro?

La paŝoj faladis malpeze kaj strange, kun difinita svingado, kvankam ili iris tiel malrapide; tio efektive estis tute malsama de la peza, grinca paŝado de Harry Jekyll. Utterson ekĝemis.

—Ĉu neniam okazis io alia? li demandis.

Poole kapjesis.

—Foje, li diris, foje mi aŭdis ĝin plorantan.

—Plorantan! Kiel tio? diris la leĝisto, kun subita frostotremo de teruro.

—Plorantan kiel virino aŭ animo damnita,[23] diris la servisto. Mi foriris kun tia sento en la koro, ke mi mem povus ankaŭ plori.

Sed nun la dek minutoj ekfiniĝis. Poole eltiris la hakilon de sub amaso da pakpajlo; la kandelo estis starigita sur la plej apuda tablo, por lumigi al ili dum la atako, kaj ili alproksimiĝis kun haltigata spirado al tie, kie tiu senlaca piedo ankoraŭ antaŭen-malantaŭeniris en la senbrueco de la nokto.

—Jekyll, kriis Utterson, per laŭta voĉo, mi postulas vidi vin.

Li paŭzis momenton, sed alvenis neniu respondo.

—Mi sciigas al vi per justa averto, ke niaj suspektoj estas vekitaj, ke mi devas kaj volas vin vidi, li daŭrigis; se ne kun via propra kunsento, tiam per bruta forto!

—Utterson, diris la voĉo, pro Dio, kompatu!

—Ha! tiu ne estas la voĉo de Jekyll—ĝi estas tiu de Hyde! ekkriis Utterson. Trahaku la pordon, Poole.

Poole svingis la hakilon super sian ŝultron; la bato skuis la konstruaĵon, kaj la ruĝtegita pordo saltis kontraŭ la seruron kaj ĉarnirojn. Lugubra[24] kriego, kvazaŭ de nur besta teruro, sonis el la kabineto. Supren denove la hakilo, kaj denove la paneloj fendiĝis kaj saltis la kadro; kvarfoje falis la bato, sed la ligno estis kuntenema kaj la metalaĵoj estis de bonega fariteco; kaj nur post la kvina bato disrompiĝis la seruro, kaj la ruinoj de la pordo trafalis internen sur la tapiŝon.

La sieĝantoj, timigite de sia propra tumulto kaj de la silento kiu sekvis, destaris iome malantaŭen kaj enrigardis. Tie antaŭ iliaj okuloj estis la kabineto en la trankvila lumo de la lampo, bona fajro ardis kaj kraketadis en la fajrujo, la kaldroneto kantis sian kanteton, du-tri tirkestoj estis malfermitaj; paperoj nete ordigitaj kuŝis sur la tablo, kaj pli proksime de la fajro la manĝilaro estis metita por la temanĝo. La plej trankvila ĉambro, oni dirus, kaj, se forestus la vitraj ŝrankoj plenaj de ĥemiaĵoj, la plej ordinara en Londono tiun nokton. Ĝuste en la mezo kuŝis treege tordita korpo de homo, ankoraŭ ekskuata. Ili alproksimiĝis piedfingre, turnis ĝin sur ĝian dorson, kaj vidis la vizaĝon de Edward Hyde. Li estis vestita per vestoj multe tro grandaj por li, vestoj laŭ la staturo de la doktoro, la tendenoj de l’ vizaĝo ankoraŭ moviĝis vivsimile, sed la vivo estis efektive tute foriĝinta, kaj per la dispremita fiolo[25] en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, kiu restis en la aero, Utterson sciis, ke li rigardas la kadavron de memdetruinto.

—Ni venas tro malfrue, li diris severe, aŭ por savi, aŭ por puni. Hyde estas irinta al sia juĝo, kaj al ni restas nur trovi la korpon de via mastro.

La plej granda parto de la konstruaĵo estis okupata de la teatro, kiu plenigis preskaŭ la tutan teretaĝon, kaj de la kabineto, kiu formis plisupran etaĝon ĉe unu ekstremaĵo kaj rigardis sur la korton. Koridoro kunigis la teatron kun la pordo en la flankstrato. Estis ankaŭ kelkaj mallumaj kameroj kaj vasta kelo. Ĉiujn ili nun traesploris. En ĉiun kameron ili bezonis nur ekrigardi, ĉar ĉiuj estis malplenaj. La kelo, ja, estis plenigita je ĉiuspeca forĵetaĵo, sed jam dum ili malfermis la pordon, ili estis avertitaj pri la neutileco de plua serĉado per la falo de tuta mato da araneaĵo, kiu dum jaroj sigelis la enirejon. Nenie troviĝis postsigno de Harry Jekyll, senviva aŭ viva.

Poole piedfrapis sur la kahelojn de la koridoro.

—Li kredeble estas enterigita ĉi tie, li diris, aŭskultante la sonon. Aŭ eble li forkuris, diris Utterson, kaj turnis por ekzameni la pordon al la flankstrato. Ĝi estis ŝlosita, kaj kuŝantan apude sur la kaheloj, ili trovis la ŝlosilon, jam makulitan per rusto.

—Ĉi tio ne montras uzadon, rimarkis la leĝisto.

—Uzadon! eĥis Poole. Ĉu vi ne vidas, sinjoro, ke ĝi estas rompita? kvazaŭ iu estus ĝin piedfrapadinta.

—Ha! daŭrigis Utterson, kaj la disrompoj ankaŭ estas rustiĝintaj.

La du viroj rigardis sin reciproke kun teruro.

—Tio ĉi preteriras mian komprenon, Poole, diris la leĝisto, ni revenu en la kabineton.

Ili silente supreniris la ŝtuparon, kaj, de tempo al tempo turnante timoplenan ekrigardon al la kadavro, esploradis pli zorge la enhavon de la kabineto. Sur unu tablo estis postsignoj de ĥemia laborado, diversaj mezuritaj amasetoj de ia blanka salo kuŝis sur vitraj pelvetoj, kvazaŭ por ia eksperimento, ĉe kiu la malfeliĉulo estis malhelpita.

—Tiu estas la sama drogo, kiun mi ĉiam alportadis al li, diris Poole.

Post tio, en la daŭrigo de sia esplorado de la ĉambro, la serĉantoj alvenis ĝis la spegulego, en kies profundon ili rigardis kun senvola teruro.

—Tiu ĉi spegulo vidis kelkajn strangaĵojn, sinjoro, murmuris Poole.

—Kaj certe neniun pli strangan, ol si mem, eĥis la leĝisto per la sama tono. Ĉar por kio Jekyll povus ĝin bezoni? li diris.

—Tion vi ja povas demandi, sinjoro, diris Poole.

Poste, ili sin turnis al la tablo. Sur la pupitro, inter la orda aro da paperoj, plej supra kuŝis granda koverto, kaj ĝi portis, skribitan per la mano de la doktoro, la nomon de S-ro Utterson. La leĝisto rompis la sigelon, kaj diversaj enfermitaĵoj falis planken. La unua estis testamento verkita laŭ la samaj eksterordinaraj kondiĉoj, kiel tiu, kiun li redonis antaŭ ses monatoj por servi kiel testamento en okazo de morto, kaj kiel donacakto en okazo de malapero; sed anstataŭ la nomo de Edward Hyde, la leĝisto kun nepriskribebla mirego legis la nomon de Gabriel John Utterson. Li rigardis Poole, kaj poste denove la paperojn, kaj fine la malbonfarinton, sternitan sur la tapiŝo.

—Turniĝas al mi la kapo, li diris. Li jam ĉiujn ĉi tagojn restadis ĉi tie kiel posedanto; li ne havis kaŭzon por ami min; li devis furiozi, vidante sin elpuŝita, kaj tiun ĉi dokumenton li tamen ne detruis.

Li levis la plej proksiman paperon; ĝi estis mallonga letereto skribita de la doktoro, kun dato ĉe la supro.

—Ho, Poole! la leĝisto kriis, li estis viva, ĉi tie, hodiaŭ. Lin forigi dum tiel mallonga intertempo, oni ne povus; li devas ankoraŭ vivi, li certe ien forkuris!

Sed kial do forkuris? Kaj kiel? Kaj ĉi tion en tiu okazo ni kuraĝu nomi memmortigo? Ho, ni devos esti singardemaj. Mi antaŭvidas, ke ni ankoraŭ povas impliki vian mastron en ian teruran katastrofon.

—Kial vi ne legas ĝin, sinjoro? demandis Poole.

—Ĉar mi timas, respondis la leĝisto solene. Al Dio plaĉu, ke mi por tio ne havu kaŭzon!

Kaj ĉe tio li proksimigis la paperon al sia okulo kaj legis la jenan:
 

«Mia kara Utterson!—Kiam tio ĉi venos en viajn manojn, mi estos malaperinta, en cirkonstancoj, kiujn mi ne havas la kapablon antaŭvidi; sed miaj instinktoj kaj ĉiuj cirkonstancoj de mia sennoma situacio al mi diras, ke la fino estas certa kaj devas baldaŭ veni. Iru, do, kaj unue legu la rakonton, kiun Lanyon, laŭ sia averto, estis metonta en viajn manojn: kaj se vi deziros scii ion pli, turnu vin al la konfeso de
               Via malinda kaj malfeliĉa amiko
                              Harry Jekyll»
 

—Ĉu estis tria enfermitaĵo? demandis Utterson.

—Jen, sinjoro, diris Poole, kaj metis inter liajn manojn sufiĉe grandan paketon sigelitan ĉe diversaj lokoj. La leĝisto metis ĝin en sian poŝon.

—Pri ĉi tiu papero mi konsilus diri nenion. Se via mastro forkuris aŭ mortis, ni povos tamen almenaŭ savi lian reputacion. Estas nun la deka; estas necese, ke mi iru hejmen legi ĉi tiujn dokumentojn en trankvileco; sed mi revenos antaŭ noktomezo kaj tiam ni venigos la policon.

Ili eliris, ŝlosinte post si la pordon de la teatro, kaj Utterson, denove lasinte la servistaron kuniĝintan ĉirkaŭ la fajro en la vestiblo, malrapide reiris al sia oficejo por legi la du rakontojn, per kiuj ĉi tiu mistero estis nun klarigota.

La rakonto de Doktoro Lanyon

La naŭan de januaro, jam antaŭ kvar tagoj, mi ricevis per la vespera liverado rekomenditan leteron, adresitan per la mano de mia kolego kaj malnova lerneja kunulo, Harry Jekyll. Tio multe min surprizis, ĉar ni tute ne kutimis interkorespondi; mi lin vidis, ja kunmanĝis kun li, la antaŭan vesperon, kaj mi povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la formalaĵon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian miron, ĉar la letero estis jene esprimita:
 
               «Kara Lanyon,

«Vi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, kaj kvankam ni de tempo al tempo malkonsentis pri sciencaj aferoj, mi ne povas rememori, almenaŭ miaflanke, ian rompiĝon en nia amo unu al la alia. Neniam estis tago en kiu, se vi estus dirinta al mi: Jekyll, mia vivo, mia honoro, mia prudento dependas de vi,—mi ne oferus mian tutan havon aŭ mian maldekstran manon por vin helpi. Lanyon, mia vivo, mia honoro, mia prudento, ĉio estas en viaj manoj; se vi mankos al mi hodiaŭ nokte, mi pereos. Vi povus suspekti, post ĉi tiu antaŭparolo, ke mi estas petonta al vi, cedi ion malhonorigan. Juĝu por vi mem.

«Mi deziras, ke vi prokrastu ĉiujn aliajn rendevuojn por hodiaŭ nokte, eĉ ja se oni vin alvokus al la lito de imperiestro; ke vi prenu veturilon, escepte se via propra kaleŝo estus efektive ĉe la pordo, kaj kun tiu ĉi letero en la mano, ke vi veturadu rekte al mia domo. Poole, mia ĉefservisto, havas siajn ordonojn; vi trovos lin atendantan kun seruristo vian alvenon. Vi devas tiam perforte malfermi la pordon de mia kabineto, kaj vi devas eniri sola; malfermi la vitran ŝrankon (litero E) maldekstre, disrompante la seruron, se ĝi estos ŝlosita, kaj eltiri, kun ĝia tuta enhavo tia, kia ĝi staras, la kvaran tirkeston de la supro aŭ (kio estas sama) la trian de la malsupro. En mia ekstrema afliktiĝo mi havas morbidan[26] timon, malĝuste direkti vin; sed, eĉ se mi eraras, vi ekkonos la ĝustan tirkeston laŭ ĝia enhavo: kelkaj pulvoroj, boteleto, kaj papera libro. Tiun ĉi tirkeston mi petas vin reporti kun vi al Cavendish Square ĝuste tian, kia ĝi estas.

«Jen la unua parto de la servo; nun pri la dua. Vi devus reveni; se vi ekiros tuj post kiam vi ricevos tiun ĉi leteron, jam longe antaŭ la noktomezo; sed mi lasos al vi ĝis tiam, ne nur pro timo al unu el tiuj malhelpoj, kiujn oni povas nek forbari nek antaŭvidi, sed ĉar horo, en kiu viaj servistoj estos jam kuŝiĝintaj, estos preferinda por tio, kio tiam restos farota.

«Je la noktomezo, do, mi petas, ke vi estu sola en via konsultejo, ke vi enlasu en la domon per via propra mano homon, kiu sin prezentos en mia nomo, kaj ke vi metu en liajn manojn la tirkeston, kiun vi estos elportinta el mia kabineto. Tiam vi estos plenuminta vian rolon, kaj elgajninta mian koran dankon. Post kvin minutoj, se vi insistos pri klarigo, vi estos kompreninta, ke ĉi tiuj aranĝoj estas plej ekstreme gravaj; kaj ke, per la neplenumo de eĉ unu el ili, kiel ajn fantaziaj ili ŝajnas, vi povas esti ŝarĝinta vian konsciencon je mia morto aŭ la pereo de mia prudento. Kvankam mi fidas, ke vi ne konsideros kiel malseriozan tiun ĉi peton, mia koro malleviĝas kaj mia mano tremas jam ĉe la penso pri ties ebleco. Pripensu pri mi en tiu ĉi horo, en stranga loko, suferanta sub mallumo de mizero, kiun neniu imago povas trograndigi, kaj tamen bone scianta, ke, se vi nur akurate min servos, miaj ĉagrenoj forruliĝos kiel rakonto dirita. Servu min, mia kara Lanyon, kaj savu vian amikon,          H. J.»
 

«P.S. Mi jam sigelis ĉi tiun leteron, kiam frapis mian animon alia teruro. Estas eble, ke mankos al mi la poŝto, kaj ke ĉi tiu letero ĝis morgaŭ matene ne estos inter viaj manoj. Tiuokaze, kara Lanyon, plenumu mian komision dum la tago je momento por vi la plej oportuna; kaj atendu je noktomezo la denovan alvenon de mia sendito. Eble, tiam estos tro malfrue; kaj, se tiu nokto pasos sen okazo, vi scios, ke Henry Jekyll vi jam ne revidos plu.»
 

Post la legado de tiu ĉi letero, mi decidis, ke mia kolego estas nepre freneza; sed ĝis tiam, kiam tio estos pruvita preter ĉia ebleco de dubo, mi sentis min devigita plenumi lian peton. Ju malpli mi komprenis tiun ĉi konfuzaĵon, des malpli mi trovis min kapabla juĝi pri ĝia graveco; kaj alvokon tiamaniere esprimitan, mi ne povus malatenti sen grava respondeco. Mi do leviĝis tuj de l’ tablo, eniris fiakron kaj veturis rekte al la domo de Jekyll. La servisto atendis mian alvenon; li estis ricevinta per la sama liverado kiel mi, rekomenditan leteron de instrukcio, kaj tuj venigis seruriston kaj ĉarpentiston. Tiuj alvenis jam dum ni parolis; kaj ni iris kune al la ĥirurgia teatro de la iama D-ro Denman, de kie (kiel vi sendube scias) oni plej oportune eniras en la privatan kabineton de D-ro Jekyll. La pordo estis tre fortika, kaj la seruro bonega; sed fine, post duhora laborado, la pordo staris malfermita. La ŝranko markita E estis neŝlosita; kaj mi eltiris la tirkeston, plenigis ĝin je pajlo, envolvis ĝin en littukon kaj reportis ĝin kun mi al Cavendish Square. Tie mi esploris ĝian enhavon. La pulvoroj estis sufiĉe nete faritaj, sed ne kun la lerteco de la profesia drogisto; do evidente estis, ke ili estas private faritaj de D-ro Jekyll; kaj malferminte unu el la kovriloj, mi trovis tion, kio ŝajnis al mi esti simpla kristaleca salo blanka. La botelo, al kiu mi poste turnis la atenton, estis duonplenigita de sangruĝa fluidaĵo tre akra al la flaro, kaj kiu ŝajnis al mi enhavi fosforon kaj ian volatilan eteron. Pri la aliaj ingrediencoj mi ne povis diveni. La libro estis ordinara notlibreto, kaj enhavis malmulton krom serio da datoj. Tiuj kovris periodon de multaj jaroj; sed mi rimarkis, ke la enskriboj ĉesis preskaŭ antaŭ unu jaro kaj tute abrupte. Jen jen mallonga noto estis aldonita al dato, plej ofte ne pli ol sola vorto; «duobla» okazis eble sesfoje tra tuto de kelkcento da enskriboj; kaj unufoje «tuta malsukceso!!!» Nu, kiel povus la ĉeesto de tiuj objektoj en mia domo tuŝi aŭ la honoron, la mentosanecon, aŭ la vivon de mia kaprica amiko? Se lia sendito povus iri al unu loko, kial ne al alia? Kaj eĉ se ja estus efektive ia malhelpo, kial mi devas akcepti tiun sinjoron sekrete? Ju pli mi pripensadis, des pli mi konvinkiĝis, ke mi interrilatas kun kazo de ia cerba malsano; kaj kvankam mi forsendis mian servistaron kuŝiĝi, mi tamen ŝarĝis malnovan revolveron, por ke mi povu eventuale min defendi.

La noktomeza horo apenaŭ sonoris super Londono, kiam iu frapetis mallaŭte sur la pordo. Mi mem iris malfermi, kaj trovis malgrandulon, sin duonapogantan kontraŭ la kolonoj de la portiko.

—Ĉu vi venis de D-ro Jekyll? mi demandis. Li jesis per ĝenita gesto, kaj kiam mi petis lin enveni, li ne obeis sen serĉa rigardeto posten en la mallumon de la placo. Estis policano ne malproksime, alvenanta kun la lumo de lia lanterno malkovrita, kaj ŝajnis al mi, ke ĉe la vido mia vizitanto ektremas kaj plirapidas.

Tiuj detaloj, mi konfesas, ja malagrable min impresis; kaj dum mi sekvis lin en la helan lumon de mia konsultejo, mi tenis mian manon preta sur mia defendilo. Ĉi tie fine mi povis klare lin observi. Mi antaŭe neniam vidis lin, pri tio mi estis certa. Li estis malgranda, kiel mi diris; min frapis, krom tio, la abomeniga esprimo de lia vizaĝo, kun ĝia rimarkinda kombino de granda muskola moviĝemeco kun granda ŝajna malforteco de konstitucio, kaj laste, sed ne malpleje, la stranga subjektiva maltrankvileco kaŭzata de lia proksimeco.

Tiu lasta iom similis ekatakon de rigoro, kaj estis akompanata de tute rimarkebla malrapidiĝo de la pulso. En la momento mem, mi atribuis tion al ia idiosinkrazia, persona malplaĉa, kaj nur iom miris la akutecon de la simptomoj; sed de tiu tempo io iel kredigis al mi, ke la kaŭzo de tio kuŝas multe pli profunde en la homa naturo mem, kaj dependas de io pli nobla, ol la principo de l’ malamo.

Tiu persono (kiu tiel, jam de la unua momento de sia alveno, naskis ĉe mi kion mi povas nur nomi naŭzoplena scivolo) estis vestita laŭ maniero, kiu ĉe ordinara persono estus ridinda; t.e. liaj vestoj, kvankam faritaj el riĉa kaj bongusta ŝtofo, estis treege tro grandaj por li laŭ ĉiu mezuro. La pantalono pendis ĉirkaŭ la kruroj kaj estis suprenfaldita por teni ĝin for de la tero, la talio de la redingoto troviĝis sub liaj koksoj, kaj ĝia kolumo vastiĝis larĝe sur liaj ŝultroj. Sed, strange diri, tiu ĉi ridindega vestaĵo tute ne ridigis min. Pli ĝuste ja, tial ke estis io kontraŭnorma kaj monstra en la esenco mem de la estaĵo, kiu nun staris kontraŭ mi, io enkateniganta, surprizanta kaj naŭzanta, ŝajnis, ke tiu ĉi nova neegaleco nur ĝin konvenis, kaj intensigis; tiel, ke al mia intereso pri la karaktero de tiu homo estis aldonita scivolo pri lia deveno, lia vivo, lia havo kaj rango en la mondo. Tiuj observoj, kvankam por meti ilin sur paperon bezonis tiel grandan spacon, tamen okupis nur kelkajn momentojn. Mia vizitanto ja brulis pro ia sombra[27] eksciteco.

—Ĉu vi ĝin havas? li kriegis, ĉu vi ĝin havas?

Kaj tiel viva estis lia malpacienco, ke li eĉ la manon metis sur mian brakon kaj volis skui min. Mi depuŝis lin, konsciante ĉe lia ektuŝo, ian glacian spasmon tra miaj vejnoj.

—Atendu, sinjoro, mi diris. Vi forgesas, ke mi ankoraŭ ne havas la plezuron koni vin. Sidiĝu, mi petas.

—Pardonu al mi, D-ro Lanyon, li respondis, sufiĉe ĝentile. Tio, kion vi diris, estas prava; kaj mia malpacienco nun jam preterpasis mian ĝentilecon. Mi venis ĉi tien laŭ la instigo de via kolego, D-ro Harry Jekyll, pri afero iome grava; kaj mi sciiĝis…, li paŭzis kaj levis la manon al la gorĝo kaj mi povis rimarki, malgraŭ lia kvieta mieno, ke li baraktas kontraŭ la alproksimiĝo de la histerio,—mi sciiĝis, ke tirkesto…

—Jen, sinjoro, mi diris, montrante la tirkeston, kie ĝi kuŝis sur la planko post tablo kaj ankoraŭ kovrita per tuko.

Li eksaltis al ĝi kaj poste haltis kaj metis manon al la koro; mi povis aŭdi, kiel grincas liaj dentoj pro la konvulsia ago de liaj makzeloj; kaj lia vizaĝo fariĝis tiel morte pala, ke mi ektimis pri lia vivo kaj prudento.

—Trankviligu vin! mi diris.

Li turnis al mi terurigan rideton kaj, kvazaŭ kun la decideco de la malespero, forŝiris la tukon. Vidante ĝian enhavon, li aŭdigis unu laŭtan singulton de tiel intensa senpremiĝo, ke mi sidis kiel ŝtonigita. Kaj la momenton poste, per voĉo jam sufiĉe regata:

—Ĉu vi havas gradigitan glason? li demandis.

Mi stariĝis iom sindevige kaj donis al li, kion li petis.

Li dankis min per rideto, mezuris kelke da gutoj de la ruĝa fluidaĵo, kaj alŝutis unu el la pulvoroj. La miksturo, kiu unue havis duberuĝan nuancon, komencis, dum la solviĝado de la kristaloj, plihele koloriĝi, aŭdeble ŝaŭmadi kaj disĵeti fumetojn. Subite, kaj ĉe la sama momento, la kvazaŭbolado ĉesis kaj la miksturo transkoloriĝis en malpalan purpuron, kiu malintensiĝis pli malrapide en palan verdon. Mia vizitanto, kiu observadis tiujn metamorfozojn per vigla okulo, ridetis, starigis la glason sur la tablon, kaj poste sin turnis kaj rigardis min kun serĉa mieno.

—Kaj nun, li diris, por decidi tion, kio restas. Ĉu vi estos saĝa? Ĉu vi permesos gvidi vin? Ĉu vi permesos, ke mi prenu ĉi tiun glason en mian manon kaj eliru el via domo sen plua parolado? Aŭ ĉu la avideco de l’ scivolo tro multe vin regas? Pripensu antaŭ ol respondi, ĉar farata estos, kiel vi decidos. Laŭ via decido, vi restos tiel sama kiel vi antaŭe estis, nek pli riĉa, nek pli saĝa, escepte se la sento pri servo farita al homo en morta danĝero povas esti konsiderita ia riĉeco de l’ animo. Aŭ, se vi preferos elekti novan regionon de la scio kaj novajn vojojn al la renomo, la potenco por tio estos malkaŝita al vi ĉi tie, en ĉi tiu ĉambro, tuj kaj senprokraste kaj plenumiĝos antaŭ via rigardo tia miregindaĵo, kia ŝancelus la nekredemon de Satano.

—Sinjoro, mi diris, ŝajnigante indiferentecon, kiun mi vere tute ne havis, vi parolas per enigmoj, kaj vi eble ne miros, ke mi vin aŭskultas ja sen tre forta impreso de kredo. Sed mi jam iris tro malproksimen sur la vojo de neklarigeblaj servoj, por halti antaŭ ol vidi ĝian finon.

—Estas bone, respondis mia vizitanto. Lanyon, vi memoras viajn ĵurojn; kio sekvos, tio estos sub la sigelo de nia profesio. Kaj nun, vi kiu jam de tiel longe estas ligita al la plej mallarĝaj kaj materialismaj ideoj, vi kiu neis la efikecon de la transcenda medicino, vi kiu mokis viajn superulojn,—rigardu!

Li almetis la glason al siaj lipoj, kaj eltrinkis per unu engluto. Sekvis krio; li balanciĝis, ŝanceliĝis, ekkaptis la tablon kaj tenegis, rigardegante kun injektitaj okuloj, spiregante el malfermita buŝo; kaj dum mi rigardis, venas, mi pensis, ŝanĝo—li ŝajnis ŝveli—lia vizaĝo subite nigriĝis kaj la trajtoj ŝajnis fandiĝi kaj aliiĝi—kaj momenton poste mi eksaltegis sur miajn piedojn kaj malantaŭen ĝis la muro, kun la brako levita por min ŝirmi kontraŭ tiu miregindaĵo, kun la mento premegata de teruro.

—Dio! mi kriegis, kaj Dio! ree kaj ree; ĉar tie antaŭ miaj okuloj—pala kaj skuita, kaj duonsvenanta, kaj palpserĉanta antaŭ si per la manoj kvazaŭ homo reveninta el la morto—tie staris Harry Jekyll!

Tion, kion li diris al mi dum la sekvanta horo, mi ne povas decidiĝi meti skribe sur paperon. Mi vidis tion, kion mi vidis; mi aŭdis tion, kion mi aŭdis, kaj ĝi naŭzis mian animon; kaj, tamen, nun kiam tiu vidaĵo jam malaperis de miaj okuloj, mi al mi demandas, ĉu mi ĝin kredas? kaj mi ne povas respondi. Mia vivo estas skuita ĝis la radikoj; la dormo forlasis min; la plej mortiga teruro kunsidas kun mi je ĉiuj horoj de la tago kaj nokto; mi sentas, ke miaj tagoj estas kalkulitaj, ke mi devos morti; kaj, tamen, mi mortos nekredanta. Kaj la morala malnobleco, kiun tiu viro eĉ kun larmoj de la pento senvualigis al mi, tion mi ne povas, eĉ en mia memoro pripensi, sen eksalto de teruro. Nur mi diros, Utterson, kaj tio (se vi povos vin devigi kredi ĝin) jam pli ol sufiĉos. La estaĵo, kiu tiun nokton englitis en mian domon, estis, laŭ la konfeso de Jekyll mem, konata sub la nomo Hyde kaj serĉata en ĉiuj anguloj de la lando kiel la mortiginto de Carew.

               Hastie[28] Lanyon.

La plena deklaro pri la afero; skribita de Doktoro Jekyll

Mi naskiĝis en la jaro 18…a, heredonto de granda riĉeco, naturdotita plie per bonegaj talentoj, inklina laŭ karaktero al la laboremo, amanta la estimon de la saĝuloj kaj bonuloj inter miaj kunhomoj, kaj, tial—kion oni povus supozi—kun ĉia garantio por honoroplena kaj distingata estonteco. La plej malbona el miaj kulpoj, efektive, estis ia malpacienca gajeco de temperamento, tia, kia ĉe multaj faris la feliĉecon, sed kian mi trovis malfacile akordigebla kun mia ĉiondeviga deziro tenadi alte la kapon kaj elmontradi pli ol ordinare gravan vizaĝon antaŭ la publiko. Okazis el tio, ke mi kaŝis miajn plezurojn, kaj ke, atinginte la aĝon de l’ pripensado kaj komencinte ĉirkaŭrigardi kaj konsideri mian progreson kaj lokon en la mondo, mi jam staris kompromitita en profunde trompa maniero de vivo. Multaj homoj eĉ fanfaronegus tiajn neregulaĵojn, pri kiaj mi estis kulpa; sed pro la altaj celoj, kiujn mi al mi antaŭmetis, mi rigardis kaj kaŝis ilin kun sento de honto preskaŭ morbida. Estis do pli la postulema naturo de miaj aspiroj, ol ia speciala malnobleco de miaj kulpoj, kiu faris min tio, kio mi estis, kaj per fosaĵo eĉ pli profunda ol ĉe la plejmulto, disigis en mi tiujn regionojn de la Bono kaj Malbono, kiuj dividas kaj kompletigas la duoblan naturon de la homo.

Kvankam mi estis tiel profunde duoblaganto, mi neniel estis hipokritulo; miaj ambaŭ flankoj estis tute seriozaj; mi ne estis pli mi mem, kiam mi forlasis la sindetenadon kaj ĵetis min en la honton, ol kiam mi laboradis malkaŝe pri la disvastigo de la scio, aŭ pri la forigo de l’ doloro kaj la sufero. Kaj hazarde okazis, ke la direkto de miaj sciencaj studoj, kiuj kondukis tute al la mistikismo kaj al la transcendismo, reagis kaj forte lumigis sur ĉi tiun konscion pri la ĉiama batalado inter miaj membroj. Kun ĉiu tago, kaj de ambaŭ flankoj de mia inteligento, la morala kaj la intelekta, mi tiel alproksimiĝis konstante al tiu vero, per kies parta eltrovo mi estas kondamnita al tia terura pereo, nome: la vero, ke la homo efektive ne estas unu, sed du. Estis ĉe la morala flanko, kaj en mia propra persono, ke mi lernis konstati la entutan kaj primitivan duecon de la homo, mi eksentis pri la du naturoj, kiuj konkuradis en la kampo de mia konscienco, ke eĉ se oni povus prave eliri, ke mi estas unu aŭ la alia, tio estas nur tial, ke mi estis radike ambaŭ, kaj jam frue en mia vivo, eĉ antaŭ ol la direkto de miaj sciencaj eltrovoj komencis inspiri la plej nudan eblecon de tia miraklo, mi kutimiĝis pensadi kun plezuro, kiel en amata revo, pri la disigo de tiuj elementoj. Se nur ĉiu, mi diris al mi, povus esti loĝigita en apartan identaĵon, tiam de la vivo estus forprenita ĉio, kio estis neelportebla; la maljustulo povus iri laŭ sia vojo, liberigite de la aspiroj kaj riproĉado de sia pli pia ĝemelo, kaj la justulo povus iri konstante kaj sendanĝere sur sia vojo supren, farante bonaĵojn, en kiuj troviĝas lia plezuro, kaj jam ne plu elmetata kontraŭ la malhonoro kaj la pentofarado pro ĉi tiu ekstera malbono. Por la homaro estas ja malbeno, ke tiuj reciproke maltaŭgaj faskeroj estis tiel kunligitaj, ke en la doloregata ventro de l’ konscio, ĉi tiuj polusaj ĝemeloj senĉese interbatalas. Kiel do ilin disigi?

Ĝis tie atingis miaj pripensadoj, kiam, kiel mi jam diris, la misteron komencis klarigi flanka lumo de la tablo laboratoria. Mi komencis elsenti, pli profunde ol ĝis nun estis dirite, la tremantan nemateriecon, la nebulsimilan ŝanĝiĝemecon de ĉi tiu ŝajne fortika korpo, en kiu ni marŝas vestitaj. Mi konstatis, ke kelkaj ĥemiaj agentoj havas la kapablon, skui kaj malantaŭentiri tiun karnan vestaĵon, tutsame kiel vento povus skui la kurtenojn de pavilono. Mi ne nur rekonis mian naturan korpon apartan de la nura aŭro kaj radilumo de kelkaj el la potencoj el kiuj konsistis mia spirito, sed ankaŭ sukcesis kunmeti drogon per kiu tiuj potencoj povus esti detronigitaj de ilia supereco, kaj per kiu dua formo kaj vizaĝo povus esti anstataŭigitaj, neniel malpli naturaj al mi, pro tio ke ili estis la esprimo de pli malnoblaj elementoj de mia animo.

Mi hezitis longe antaŭ ol provi praktike tiun ĉi teorion. Mi bone sciis, ke mi riskas morti; pro tio, ke iu drogo, kiu tiel potence regis kaj skuis la citadelon mem de la individueco, povus, per la plej eta parto de superdozo aŭ la plej malmulta maloportuneco pri la momento de elmontro, tute forviŝi tiun nematerian loĝejon, kies ŝanĝon per ĝia efiko mi atendis. Sed la tento al eltrovo tiel eksterordinara kaj profunda, fine venkis la sugestiojn de la timo. Mi jam antaŭlonge pretigis mian tinkturaĵon; mi tuj aĉetis, de firmo de apotekistoj, grandan kvanton de iu speciala salo, kiun mi sciis per miaj eksperimentoj esti la lasta ingredienco bezonata, kaj malfrue en unu malbenita nokto, mi kunmetis la elementojn, rigardis ilin boli kaj fumi kune en la glaso, kaj kiam la agitiĝo ĉesis, kun forta ardo de kuraĝo mi eltrinkis la miksturon.

Sekvis doloregoj plej turmentaj: grincado de la ostoj, mortiga naŭzo, kaj teruro de spirito, ne malpli intensa, ol tiu sentebla en horo de l’ naskiĝo aŭ de l’ morto. Poste, tiuj agonioj rapide ekkvietiĝis, kaj mi rekonsciiĝis kvazaŭ el granda malsano. Estis io stranga en miaj sentoj, io nepriskribeble nova, kaj, pro ĝia noveco, nekredeble dolĉa. Mi sentis min pli juna, pli malpeza, pli feliĉa en mia korpo; interne mi konsciis pri iu kapturnanta senzorgeco, pri fluado de malordaj voluptemaj imagoj, kurantaj kiel muelilfluo tra mia fantazio, pri disiĝo de la ligiloj de l’ devo, pri nekonata sed ne senkulpa animolibereco. Mi sciis, kun la unua enspiro de tiu ĉi nova vivo, ke mi estas pli malvirta, dekoble pli malnobla, ke mi vendiĝis kiel sklavo al mia originala malbono, kaj la penso, en tiu momento, stimulis kaj gajigis min kiel vino. Mi etendis la manojn, ĝojegante en la noveco de tiuj sentoj, kaj ĉe tio, mi subite eksciis, ke mia staturo iom malgrandiĝis. En tiu tempo ne estis spegulo en mia ĉambro; tiu, kiu staras apud mi dum mi nun skribas, estis tien portita poste, kaj por la celo mem de tiuj aliformiĝoj. La nokto, tamen, jam preskaŭ tagiĝis; la loĝantoj de mia domo kuŝadis plej profunde dormantaj, kaj mi decidis, ekscitita kiel mi estis de espero kaj triumfo, riski iri sub mia nova formo al mia dormoĉambro. Mi transiris la korton, mi glitis tra la koridorojn, kiel fremdulo en mia propra domo, kaj alveninte en mian ĉambron, mi vidis, la unuan fojon, la aspekton de Edward Hyde.

Mi devas paroli ĉi tie pri mia teorio sole, ne dirante tion, kion mi scias, sed tion, kion mi supozas la plej verŝajna. La malbona parto de mia naturo estis malpli fortika, malpli disvolvita, ol la bona, kiun mi ĵus eksigis. Plie, en la daŭro de mia vivo, kiu estis estinta, malgraŭ ĉio, naŭ dekone vivo de l’ penado, de l’ virto kaj de l’ memregado, la malbona parto estis multe malpli ekzercita kaj eluzita. Kaj tial okazis, mi pensas, ke Edward Hyde estis tiom pli malgranda, pli maldika, pli juna ol Harry Jekyll. Kiel la bono ekbrilis el la vizaĝo de unu, tiel same la malbono estis skribita larĝe kaj klare sur tiu de la alia. Plie, la malbono lasis sur tiu korpo la stampon de kripleco kaj kadukeco. Kaj tamen, kiam mi rigardis tiun malbelan monstron en la spegulo, mi konsciis nenian antipation, kontraŭe, mi sentis ja eksalton de bonveno. Ĉi tio, ankaŭ, estis mi. Ĝi ŝajnis natura kaj homa. Laŭ miaj okuloj, ĝi portis pli vivan bildon de l’ spirito, ĝi ŝajnis pli difinita kaj unuobla, ol la neperfekta kaj dividita vizaĝo, kiun mi ĝis nun kutimis nomi la mia. Kaj ĝis tiu punkto mi estis sendube prava. Mi rimarkis ke, kiam mi portis la ŝajnon de Edward Hyde, neniu povis alproksimiĝi al mi sen videbla antipatio de l’ karno. Ĉi tio, laŭ mia opinio, estis tial, ke ĉiuj homoj, kiaj ni renkontas ilin, estas kunmiksitaj el la bono kaj la malbono, kaj, Edward Hyde, sola, en la vicoj de l’ homaro, estis pura malbono. Nur momenton mi restis antaŭ la spegulo; mi devis ankoraŭ provi la duan kaj decidigan eksperimenton; restis ankoraŭ konstati, ĉu mi perdis nerepreneble mian individuecon, kaj devos antaŭ la tagiĝo forkuri el domo jam ne plu mia, kaj, rapidante returnen al mia kabineto, mi denove pretigis kaj trinkis la miksturon, denove suferis la turmentegojn de tiu kvazaŭmorto kaj rekonsciiĝis denove kun la karaktero, la staturo, kaj la vizaĝo de Harry Jekyll.

En tiu nokto mi estis atinginta la fatalan kruciĝon de l’ vojoj. Se mi estus alproksimiĝinta al mia eltrovaĵo laŭ pli nobla spirito, se mi estus riskinta mian eksperimenton dum mi estis sub la influo de malavaraj aŭ piaj aspiroj, ĉio estus alie, kaj, el tiuj agonioj de l’ morto kaj naskiĝo, mi estus elirinta anĝelo anstataŭ diablo. La drogo povis neniel distingi, nek diabla nek dia ĝi estis; ĝi nur skuis la pordojn de l’ malliberejo de mia temperamento, kaj, kiel ĉe la kaptitoj en Philippi, elkuris tio, kio interne staris. En tiu tempo mia virto dormetis; mia malvirto, vekadita de l’ ambicio, kaptis vigle kaj rapide la okazon, kaj la rezultinta elĵetaĵo estis Edward Hyde. Tial, kvankam mi nun havis tiel du karakterojn, kiel ankaŭ du mienojn, unu estis tute malbona, kaj la alia estis ankoraŭ la malnova Harry Jekyll, tiu malharmonia kombinaĵo pri kies virtigo kaj plibonigo mi jam lernis malesperi. La ŝanĝo do estis tute al la pli malbona flanko.

Eĉ en tiu tempo, mi ankoraŭ ne tute venkis mian antipation kontraŭ la tedeco de vivo de studado. Mi ankoraŭ foje havis inklinon al gajeco, kaj, pro tio, ke miaj plezuroj estis, je l’ plej indulga nomo, ne tro dignoplenaj, kaj ĉar mi ne nur estis bone konata kaj honore estimata, sed ankoraŭ fariĝis maljunulo, ĉi tiu nekonsekvenceco de mia vivo fariĝis por mi ĉiutage pli ĝenanta. Estis ĉitiuflanke, ke mia nova potenco tentis min ĝis sklaviĝo. Necesis nur trinki la miksaĵon, por tuj demeti la korpon de l’ fama profesoro, kaj surmeti, kiel densan mantelon, tiun de Edward Hyde.

Mi ridetis pro la ideo; ĝi ŝajnis al mi, tiutempe, humoraĵo, kaj mi faris miajn pretigojn kun la plej granda zorgo. Mi luis kaj meblis tiun domon en Soho, al kiu Hyde estis postsigne sekvota de la polico; mi dungis, kiel dommastrinon, virinon, kiun mi bone sciis silenta kaj senskrupula. Aliflanke mi sciigis al mia servistaro, ke iu S-ro Hyde (kiun mi priskribis) devos havi plenan liberecon kaj aŭtoritaton en mia domo sur la placo; kaj por ŝirmi min kontraŭ eventualaj akcidentoj, mi eĉ faris tie vizitojn kaj igis min bone konata persono en mia dua rolo. Poste mi faris tiun testamenton, kiun vi tiom multe kontraŭparolis, tiamaniere ke, se io okazus al mi en la persono de D-ro Jekyll, mi povus transiri en tiun de Edward Hyde sen mona perdo. Kaj tiel ĉirkaŭita de remparoj, kiel mi supozis, sur ĉiu flanko, mi komencis profiti la strangan imunecon de mia situacio.

Jam okazis ja, ke la homoj dungis bravulaĉojn por fari iliajn krimojn, dum ilia propra persono kaj reputacio sidis ŝirmate. Mi estis la unua, kiu tion faris por propra plezuro. Mi estis la unua, kiu povis tiel klopodi antaŭ la publika okulo kun ŝarĝo de afabla respektindeco, kaj jen, en la daŭro de momento, kiel ia lerneja bubo deŝiri tiujn pruntaĵojn kaj salti kapon antaŭe en la maron de l’ libereco. Sed por mi, en mia netravidebla mantelo, la sendanĝereco estis absoluta. Pensu nur—mi eĉ ne ekzistis! Nur permesu al mi trakuri en mian laboratorion, donu al mi nur du-tri sekundojn por miksi kaj gluti la trinkaĵon, kiu staris ĉiam preta, kaj Edward Hyde, kion ajn li estus farinta, forpasus kiel spirnebuleto sur spegulo, kaj jen, anstataŭ li, kviete en sia hejmo, pretigante la noktomezan lampon en sia studejo, homo, kiu povis senriske ridi je l’ suspekto, troviĝus Harry Jekyll.

La plezuroj, kiujn mi rapidis serĉi sub mia alikorpaĵo, estis, kiel mi jam diris, maldecaj, sed, en la manoj de Edward Hyde, ili baldaŭ ekfariĝis monstraj. Reveninte de iu el tiuj ekskursoj, mi ofte profundiĝis en ia mirado pri mia alikorpa malnobleco. Tiu demono familiara, kiun mi elvokis el mia propra animo, kaj forsendis solan por plenumi sian bonan plezuron, estis estaĵo esence malica kaj kanajla; kun ĉiu lia ago kaj penso centrita en si mem; kun besta avideco drinkanta la plezuron el kia ajn grado de turmento, tiel neŝancelebla, kiel homo el ŝtono.

Harry Jekyll foje staris konsternegita antaŭ la agoj de Edward Hyde; sed la situacio estis ekster la kampo de ordinaraj leĝoj, kaj inside malpezigis la premon de la konscienco. Estis ja Hyde, kaj Hyde sola, kiu estis kulpa. Jekyll mem ne estis pli malbona; li revekiĝis al siaj bonaj ecoj ŝajne nedifektita; li eĉ kutimis, kiam tio estis ebla, rapidi por malfari la malbonon faritan de Hyde. Kaj tiel lia konscienco dormetadis.

Pri la detaloj de la malgloro, al kiu mi tiel kunkonsentis (ĉar eĉ nun mi ne povas konfesi, ke mi ĝin faris) mi ne intencas priparoli; mi volas nur montri la avertojn kaj la intersekvajn paŝojn, per kiuj alproksimiĝis mia puno. Unu malfeliĉo okazis, kiun, pro tio, ke ĝi ne havis sekvon, mi nur aludetos. Kruelega ago kontraŭ infanino vekis kontraŭ min la koleron de preteriranto, kiun mi rekonis antaŭ kelkaj tagoj kiel vian parencon; kuracisto kaj la familio de la infanino kuniĝis kun li; estis momentoj, kiam mi timis pri mia vivo, kaj fine, por kontentigi ilian tro justan koleron, Edward Hyde devis alkonduki ilin al la pordo de Harry Jekyll kaj pagi ilin per ĉeko subskribita per lia nomo. Sed tiu ĉi danĝero estis facile forigita el la estonteco, per la transmeto en alian bankon de monsumo sub la nomo de Edward Hyde mem, kaj kiam, malantaŭen klinante mian skribmanieron, mi provizis subskribon al mia duulo, mi pensis, ke mi sidas jam ekster la atingo de la fatalo.

Preskaŭ du monatoj antaŭ la mortigo de Sir Danvers, forestinte el la hejmo por unu el miaj aventuroj, de kiu mi revenis je malfrua horo, mi vekiĝis la sekvintan tagon en lito kun sentoj iom strangaj. Vane mi ĉirkaŭrigardis, vane mi vidis la decan meblaron kaj grandan amplekson de la ĉambro en mia domo sur la placo, vane mi rekonis la desegnaĵon de la litkurtenoj, io ankoraŭ insistadis, ke mi ne estas tie, kie mi estas, ke mi ne vekiĝis tie, kie mi ŝajnas esti, sed en la ĉambreto en Soho, en kiu mi kutimis dormi en la korpo de Edward Hyde.

Mi ridetis kaj, laŭ mia psikologia maniero, komencis mallaboreme esplori la elementojn de ĉi tiu iluzio, iafoje refalante dume en komfortan matenan dormeton. Mi estis ankoraŭ tiel okupata kiam, dum unu el miaj pli sendormaj momentoj, mia rigardo ektrafis mian manon. Nu, la mano de Harry Jekyll estis profesia laŭ formo kaj grandeco: granda, firma, blanka kaj de agrabla aspekto. Sed la mano, kiun mi nun rigardadis, sufiĉe klare en la flava lumo de Londona mateno, kuŝantan duonfermitan sur la littukoj, estis malgrasa, sulkita, osta, sombre pala kaj dense kovrita de nigra kresko da haroj. Ĝi estis la mano de Edward Hyde.

Mi certe rigardis ĝin dum preskaŭ duona minuto, antaŭ ol la teruro vekiĝis en mia brusto tiel subite kaj tremige kiel la ekbruego de cimbaloj, kaj eksaltegante el la lito, mi kuregis al la spegulo. Ĉe la vidaĵo, kiun renkontis miaj okuloj, mia sango ŝanĝiĝis en ion treege maldensan kaj glacian. Jes, mi kuŝiĝis Harry Jekyll, kaj vekiĝis Edward Hyde. Kiel klarigi tion? mi al mi demandis, kaj poste, kun alia eksaltego de teruro, kiel ripari tion? Estis malfrue en la mateno, la servistaro jam leviĝis, ĉiuj miaj drogoj estis en la kabineto—longa irado estis ja malsupren sur du ŝtuparoj, tra la posta irejo, trans la korton kaj tra la anatomia teatro, de tie, kie mi tiam staris terurita. Mi ja povus eble kovri mian vizaĝon, sed kion tio helpos, se mi ne povos kaŝi la aliformigon de mia staturo? Kaj tiam kun trasentata dolĉeco de senpremiĝo mi memoris, ke mia servistaro jam kutimis la venadon kaj reiradon de mia duulo. Jen baldaŭ mi vestis min, kiel eble plej bone, per vestoj konvenaj al mia amplekso: baldaŭ pasis tra la domo, kie Bradshaw min rigardegis kaj retiriĝis pro tio, ke li vidas S-ron Hyde je tia horo kaj en tia stranga vestaĵo, kaj, post dek minutoj, jen D-ro Jekyll reeniris sian propran formon kaj sidiĝis kun malheliĝinta frunto, por simuli[29] matenmanĝon.

Malgranda ja estis mia apetito. Ĉi tiu neklarigebla okazaĵo, ĉi tiu renversiĝo de mia antaŭa spertado, ŝajnis, kiel la Babilona fingro sur la muro, elskribi la literojn de mia kondamniĝo, kaj mi komencis, pli serioze ol iam, pripensi la rezultatojn kaj eblecojn de mia duobla ekzistado. Tiu parto de mi, kiun mi havis la povon projekcii, en la lasta tempo multe ekzerciĝadis kaj nutriĝis; al mi en la lastaj tagoj ŝajnadis kvazaŭ la korpo de Edward Hyde pligrandiĝas, kvazaŭ (kiam mi portadis tiun formon) mi konscias pli riĉan fluon de sango, kaj mi komencis ekvidi danĝeron ke, se ĉi tio estos multe daŭrigata, la ekvilibro de mia naturo povos esti por ĉiam renversita, ke la kapablo de laŭvola ŝanĝiĝo povos esti perdita, kaj la karaktero de Edward Hyde fariĝos nerevokeble mia. La potenco de la drogo ne ĉiam montriĝis egala. Unu fojon, tre frue en mia karerio, ĝi restis tute senefika; de tiu tempo je pli ol unu okazo, mi estis devigita duobligi, kaj unufoje, kun granda risko de morto, triobligi la kvanton, kaj tiu malofta necerteco ĵetis ĝis nun la solan ombron sur mian kontentecon. Nun, tamen, pro la okazo de tiu mateno, mi estis devigata konstati, ke dum komence la malfacilaĵo estis, deĵeti la korpon de Jekyll, lastatempe ĝi grade sed decide translokiĝis al la alia flanko. Ĉio do ŝajnis montri al la jena konkludo, ke mi malrapide perdas mian unuan kaj plibonan memon, kaj iom post iom enkorpiĝas en mian duan kaj pli malbonan.

Inter tiuj du, mi komprenis, mi jam devas elekti. Miaj du naturoj havis la komunan memoron, sed ĉiujn aliajn fakultojn plej neegale posedis inter si. Jekyll (kiu estis kunmetaĵo) jen kun la plej akraj timoj, jen kun avida gustaĉo projektis kaj partoprenis la plezurojn kaj aventurojn de Hyde: sed Hyde estis indiferenta pri Jekyll aŭ nur memoris lin kiel la monta bandito memoras la kavernon, en kiu li sin kaŝas kontraŭ la persekutado. Jekyll sentis pli ol patran intereson; Hyde sentis pli ol filan indiferentecon. Kunligi mian sorton kun tiu de Jekyll, estus morti rilate al tiuj apetitoj, je kiuj mi de longatempe min indulgadis kaj kiujn mi jam de kelka tempo dorlotis. Kunligi ĝin kun Hyde, estus morti pri mil interesoj kaj aspiroj kaj fariĝi por ĉiam malestimata kaj senamika. La marĉando povus aperi neegala, sed estis ankoraŭ alia afero kunpesinda; ĉar, dum Jekyll turmente suferadus en la fajroj de la abstinenco, Hyde eĉ ne konscius, kion li perdis.

Kvankam strangaj estis miaj cirkonstancoj, la kondiĉoj de tiu ĉi interbatalo estas tiel malnovaj kaj banalaj, kiel la homo mem; efektive la samaj allogoj kaj timoj ĵetas la ludkubon por kiu ajn tentata kaj tremanta pekulo, kaj okazis ĉe mi, kiel okazas ĉe la plej granda nombro de miaj similuloj, ke mi elektis la pli bonan parton, kaj poste mankis al mi la forto, mian elekton plenumadi.

Jes, mi preferis la maljunan kaj malkontentan doktoron, ĉirkaŭitan de amikoj kaj tenantan honestajn esperojn, kaj mi diris decidan adiaŭon al la libereco, al la rilata juneco, al la facila paŝo, saltanta pulso kaj sekretaj plezuroj, kiujn mi ĝuis en la alivesto de Hyde. Tiun ĉi elekton mi faris eble kun ia senkonscia rezervo, ĉar mi nek forlasis la Soho’an domon, nek detruis la vestojn de Edward Hyde, kiuj ankoraŭ kuŝis pretaj en mia kabineto. Dum du monatoj, tamen, mi restis fidela al mia decido; dum du monatoj mi vivadis laŭ tia vivo de severmoreco, al kia mi neniam antaŭe atingis, kaj ĝuis la kompensojn de aprobanta konscienco. Sed kun la tempo fine foriĝis la freŝeco de mia timo, la laŭdoj de mia konscienco ekfariĝis kutimo; min ekturmentegis afliktiĝoj kaj sopiroj, kvazaŭ Hyde baraktus por la liberiĝo, kaj, fine, en horo de morala malforteco, mi denove kunmetis kaj englutis la aliformigan trinkaĵon.

Mia diablo estis tenita longatempe en kaĝo, li liberiĝis furiozega. Mi sentis, eĉ jam dum mi trinkis la miksturon, pli senbridan, pli furiozan emon al la malbono. Mi supozas, ke sendube estis tio, kio vekis en mia animo tiun ventegon de senpacienco, kun kiu mi aŭskultis la ĝentilaĵojn de mia malfeliĉa viktimo; almenaŭ mi deklaras antaŭ Dio, ke neniu homo morale sana povus esti kulpa pri tia krimo pro tiel bagatela incito, kaj ke mi frapis en humoro ne pli racia ol tiu, en kiu malsana infano rompus ludilon.

Tuj la spirito de la infero vekiĝis en mi, kaj furiozis. Kun paroksismo de ĝojo mi disbategis la pasivan korpon, gustumante ĝojegon ĉe ĉiu bato, kaj nur kiam la laceco komencis sekvi, subite dum la plej alta punkto de mia deliro, trapikegis mian koron malvarma spasmo de teruro. Disiĝis nebulo; mi ekvidis, ke mi metas mian vivon en danĝeron, kaj mi forkuregis de la sceno de tiuj ekscesoj, fieriĝante eĉ dum mi tremas, kun mia avideco por la malbono kontentigita kaj stimulita, kaj mia amo al la vivo altigita ĝis la plej ekstrema grado. Mi kuregis al la domo en Soho, kaj detruis miajn paperojn; de tie mi ekiris tra la lanternolumitajn stratojn, en la sama dividita ekstazo de spirito, ĝojegante pri mia krimo, gajkore projektante aliajn por la estonteco, kaj tamen, ankoraŭ rapidirante kaj aŭskultante, ĉu sekvas min la paŝoj de la venĝanto. Hyde havis kanton sur la lipoj dum li kunmetis la miksturon, kaj trinkante ĝin li toastis la mortinton. Apenaŭ la agonio de la transformiĝo ekĉesis disŝiri lin, jam Harry Jekyll, kun fluantaj larmoj de dankemeco kaj memriproĉo, falis genuen kaj levis la kunplektitajn manojn al Dio. La vualo de la memindulgo estis disŝirita de supre ĝis malsupre, kaj mi vidis mian vivon kiel tuton: mi sekvis ĝin de la tagoj de mia infaneco kiam mi iris manon ĉe mano, kun mia patro, tra la memoferemaj penadoj de mia profesia vivo, por alveni, foje kaj ree, kun la sama sento de nerealeco, ĉe la malbenitaj teruraĵoj de la vespero. Mi volis kriegi, mi penis kun larmoj kaj preĝoj sufoki la amason da malbelegaj imagaĵoj kaj sonoj, kiuj ariĝis en mia memoro kontraŭ mi, kaj, ankoraŭ, inter miaj petegoj, la fi-vizaĝo de mia kanajleco rigardadis fikse en mian animon. Kiam la akreco de tiu ĉi memriproĉo ekmortiĝis, ĝi estis sekvita de sento de ĝojo. De nun Hyde estos neebla; ĉu mi volos, aŭ ne volos, mi estas de nun enfermita en la plibona parto de mia ekzistado, kaj, ho, kiel mi ĝojis pensi pri tio! Kun kia volonta humileco mi akceptis denove la ĉirkaŭbarojn de l’ vivado natura! Kun kia sincera spirito de forlaso mi ŝlosis la pordon, per kiu mi tiel ofte iris kaj revenis, kaj dispremegis la ŝlosilon sub mia piedo!

Kun la sekvinta tago, venis la sciigo, ke la mortigo estis observita, ke la kulpo de Hyde estas evidenta al la mondo, kaj ke la viktimo estas viro alta en la publika estimado. Ne nur krimo estis, sed tragedia malsaĝaĵo. Mi pensas, ke mi ĝojis scii tion; mi pensas, ke mi ĝojis pro tio, ke miajn pli bonajn impulsojn tiel ĉirkaŭremparis kaj gardis la teruroj de la eŝafodo. Jekyll estis nun mia rifuĝejo; Hyde elrigardetu eĉ nur dum momento, kaj la manoj de ĉiuj homoj tuj leviĝos por lin kapti kaj mortigi.

Mi decidis per mia estonta konduto reaĉeti la estintecon, kaj mi povas honeste diri, ke mia decido portis iom da bona frukto. Vi scias mem, kiel fervore dum la lastaj monatoj de la pasinta jaro, mi laboradis por mildigi la suferojn de aliaj; vi scias, ke multo estis farita, kaj ke la tagoj pasis por mi trankvile kaj preskaŭ feliĉe. Kaj mi ja ne povas vere diri, ke min enuigis ĉi tiu bonfara kaj senkulpa vivado; mi kontraŭe kredas, ke mi ĉiutage ĝuis ĝin pli plene; sed min ankoraŭ malbenis mia dueco de intenco; kaj, kiam fine iom post iom eluziĝis la unua akreco de mia pento, mia pli malnobla parto, tiel longe dorlotita, tiel mallonge enĉenigita, komencis ekmuĝi por liberiĝo. Mi ja ne revis revivigi Hyde; tion eĉ ekpripensi tremigis min ĝis frenezeco; ne, en mia propra personeco stariĝis la tento ankoraŭ unu fojon petoli kun mia konscienco, kaj kiel ordinara sekreta pekanto mi fine submetiĝis al la atakoj de la tentado. Al ĉio venas fino; la plej vasta mezurilo fine pleniĝas, kaj ĉi tiu mallonga cedo al mia malboneco fine detruis la ekvilibron de mia animo. Estis bela, klara, januara tago, malseke subpiede, kie la frosto degelis, sed kun sennuba ĉielo, kaj «Regent’s Park»[30] estis plena de vintraj pepadoj kaj dolĉa pro odoroj de printempo. Mi sidis en la sunlumo sur benko; la besto en mi lekadis la lipojn pro rememoro; la spirita parto estis iom dormema, promesante postan penton sed ankoraŭ ne incitita ĝis komenco. Nu, mi al mi diris, mi ja nur similas al miaj najbaroj, kaj poste mi ridetis, komparante min kun aliaj homoj, komparante mian ageman bonvolon kun la maldiligenta krueleco de ilia malzorgo. Kaj en la momento mem de tiu vanta fanfaronema penso, ekkaptis min spasmo, terura naŭzo kaj plej mortiga tremo. Tiuj forpasis kaj lasis min svenema, kaj poste, dum siavice la sveneco kvietiĝis, mi ekkonstatis ŝanĝon en la karaktero de miaj pensoj; pli grandan maltimecon, malestimon al la danĝero, solviĝon de la ligiloj de l’ devo. Mi rigardis malsupren, miaj vestoj pendis senforme sur miaj malŝvelintaj membroj; la mano kuŝanta sur mia genuo estis sulkoplena kaj vila. Mi estis denove Edward Hyde. Antaŭ unu momento, al mi estis ankoraŭ garantiita la estimo de ĉiuj homoj, mi estis riĉa, amata—kun manĝo pretigata por mi en mia propra hejmo—kaj nun mi estas jam la komuna persekutaĵo de l’ homaro, ĉasata, sendoma, konata mortiginto, sklavo por la pendigilo.

Mia prudento ŝanceliĝis, sed ne tute min forlasis. Miaj drogoj estis en ŝranko en mia kabineto, kiel mi povos atingi ilin? Jen la problemo, kies solvon—premegante per la manoj miajn tempiojn—mi nun devas entrepreni. La laboratorian pordon mi mem jam fermis. Se mi provus eniri per la domo, miaj propraj servistoj min sendus al la eŝafodo. Mi ekkomprenis, ke mi devos uzi alian manon, kaj pensis pri Lanyon. Kiel lin trafi? Kiel alkonsentigi lin? Supozu, ke mi evitos kaptiĝon sur la stratoj, kiel mi povos eniri en lian domon? Kaj kiel mi, nekonata kaj malplaĉa vizitanto, povos decidigi la faman kuraciston rabi la kabineton de sia kolego, D-ro Jekyll? Tiam mi rememoris, ke restadas al mi unu parto de mia originala karaktero: mi povas skribi laŭ mia propra skribmaniero. Tuj kiam ekbrilis en mi tiu ideo, klariĝis al mi la tuta vojo, kiun mi devos sekvi. Mi do ordigis mian vestaron kiel eble plej bone, kaj, alvokante al pasanta fiakro, mi veturigis min al hotelo sur Portland Street, kies nomon mi per ia hazardo memoris. Pro mia aspekto,—kiu efektive estis sufiĉe komika, kiel ajn tragedia la sorto, kiun kovris ĉi tiuj vestoj,—la veturigisto ne povis kaŝi sian ridemon. Mi grincigis la dentojn kontraŭ lin kun ekventego de diabla furiozo; kaj la rideto forvelkis sur lia vizaĝo,—feliĉe por li,—ankoraŭ pli feliĉe por mi, ĉar, nur momenton plu, kaj mi lin jam certe deŝiregus de sur lia sidejo. Enirinte la hotelon, mi ĉirkaŭrigardis kun tia malluma mieno, ke la servistoj ektremis; neniun rigardon ili interŝanĝis dum mia ĉeesto; sed sklaveme ricevis miajn ordonojn, kondukis min al privata ĉambro kaj alportis al mi skribilaron. Hyde, en danĝero pri sia vivo, estis al mi estaĵo nova; skuita de supermezura kolero, streĉita ĝis mortigemo, avidega kaŭzi al iu doloron. Li tamen estis ruzulo; venkis sian koleregon per granda peno de l’ volado; verkis siajn du gravajn leterojn, unu al Lanyon kaj unu al Poole, kaj por ke li ricevu certigon, ke ili efektive estis metitaj en la poŝton, li ordonis, ke oni ilin rekomendu. De tiam, li sidadis la tutan tagon apud la fajro en la privata ĉambro, mordetadante al si la ungojn; tie li tagmanĝis, sidante sola kun siaj timoj, kun la kelnero videble tremanta antaŭ lia okulo; kaj el tie, post plena noktiĝo, li ekveturadis en angulo de fermita veturilo kaj kondukigis sin tra la stratoj de la urbo. «Li», mi diras; mi ne povas diri «mi». En tiu infano de l’ infero estis nenio homa; loĝis en li nenio krom la timo kaj la malamo. Kaj kiam fine,—pensante, ke la veturigisto komencas ion suspekti,—li forsendis la veturilon kaj riskis piediri, en sia neĝustalkorpa vestaro, objekto nepre markita por la observado, inter la noktajn preterirantojn, tiuj du malnoblaj pasioj furiozis en li kvazaŭ uragano. Li marŝis rapide, persekutata de siaj timoj; babilante al si mem, ŝtelirante tra la malpli vizitataj stratoj, kalkulante la minutojn, kiuj kvazaŭ barilo ankoraŭ apartigis lin de la noktomezo. Fojon, virino alparolis al li, proponante, mi pensas, skatolon da alumetoj. Li pugnis ŝin en la vizaĝon, kaj ŝi forkuris. Kiam mi rekonsciiĝis ĉe la domo de Lanyon, la teruro de mia malnova amiko iom kortuŝis min; mi ne scias; estis almenaŭ nur kvazaŭ guto en la maro, kompare al la abomenego, kun kiu mi rigardis reen al tiuj horoj. Estis okazinta en mi ia ŝanĝiĝo. Jam ne plu timo al la eŝafodo, sed teruro fariĝi denove Hyde, turmentegis min. La kondamnon de Lanyon mi ricevis duone en sonĝo; duone en sonĝo revenis hejmen kaj kuŝiĝis. Post la ellacigoj de la tago, mi dormegis, en dormo tiel severa kaj profunda, ke ne sukcesis ĝin rompi eĉ la teruraj koŝmaroj min turmentantaj. Mi vekiĝis matene skuita, malfortigita, sed refreŝiĝinta. Mi ankoraŭ malamis kaj timis pensi pri la bruto, kiu en mi dormetis, kaj kompreneble mi ne forgesis la konsternantajn danĝerojn de l’ antaŭa tago; sed mi estis denove hejme, en mia propra domo kaj apud miaj drogoj, kaj dankemeco pro mia savo briladis en mia animo tiel forte, ke ĝi preskaŭ konkuris la helecon de la espero mem.

Mi estis nerapide transpaŝanta la korton post matenmanĝo, entrinkante la malvarman aeron kun plezuro, kiam ree min kaptis tiuj nepriskribeblaj sentoj, kiuj heroldis la ŝanĝiĝon: kaj apenaŭ mi havis la tempon atingi la ŝirmon de mia kabineto, tra mi denove furiozas kaj glacias la pasioj de Hyde. Ĉi tiun fojon, duobla dozo estis necesa por revoki min al mi mem, kaj jen ho ve! post ses horoj, dum mi sidis malgaje rigardadante la fajron, jam revenas la doloroj kaj la drogo denove devas esti trinkata. Mallonge, de tiu tago ŝajnis, ke nur per granda, kvazaŭ gimnastika penado, kaj nur sub la rekta stimulo de la drogo, mi povas porti la vizaĝon de Jekyll. Je ĉiu horo de la tago kaj nokto min kaptis la avertanta ektremo; precipe se mi dormis, aŭ eĉ dum momento dormetis sur mia seĝo, ĉiam mi vekiĝis kiel Hyde. Sub la streĉado de ĉi tiu senĉese minacanta fatalo, kaj pro la maldormado, al kiu mi nun min kondamnis ja eĉ super ĉia grado, kiun mi kredis ebla al la homo, mi fariĝis en mia propra persono estaĵo konsumita kaj elĉerpita de la febro, malforta, korpe kaj mente, ĉiam okupata de unu sola penso: abomeno al mia alia memo. Sed dum mi dormadis aŭ kiam la efekto de la drogo elĉerpiĝis, mi saltis preskaŭ sen transiro—ĉar la doloroj de la aliformiĝo fariĝis ĉiutage malpli severaj—en la posedon de imago plenega de teruraj fantazioj, de animo bolanta per senkaŭzaj malamoj, kaj en la posedon de korpo, kiu ŝajnis ne sufiĉe forta por enteni la furiozantajn energiojn de la vivo. La povoj de Hyde ŝajnis des pli kreski, ju pli kadukiĝis Jekyll. Kaj certe la malamo, kiu apartigis ilin, estis nun ambaŭflanke egala. Ĉe Jekyll, ĝi estis afero de esenca instinkto. Li nun konsciis plene la malbelegecon de tiu estaĵo, kiu partoprenis kun li kelkajn el la fenomenoj de l’ konscienco, kaj kiu estis kunheredonto kun li de la morto; kaj krom tiuj ligiloj de komuna posedo, kiuj en si faris la plej doloregan parton de lia turmento, li pensis pri Hyde kvazaŭ pri io ne nur infera sed neorganika. Jen la terura afero: ke la ŝlimo de l’ abismo ŝajnas aŭdigi kriojn kaj voĉojn; ke la amorfa polvo gestaĉas kaj pekas; ke tio, kio estas senviva, kaj ne havas formon, povas uzurpi la funkciojn de la vivo. Kaj jen ankoraŭ: ke tiu ribelanta abomenaĵo estas ligita al li pli intime ol edzino, pli proksime ol okulo; kuŝas enkaĝigita en lia karno, kie li aŭdas ĝin murmuri, sentas ĝin barakti al naskiĝo kaj en ĉiu horo de malforteco, kaj dum la konfido de la dormo, lin venkas kaj uzurpas lian vivon.