WeRead Powered by ReaderPub
La mirinda historio de Petro Schlemihl cover

La mirinda historio de Petro Schlemihl

Chapter 4: Al Adelberto de Chamisso.
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

La rakonto sekvas viro, kiu vendis sian ombron al mistera fremdulo kaj ricevis en interŝanĝo materialan avantaĝon; perdo de ombro kaŭzas socian ekskludon kaj personan krizon. Li spertas malakcepton, vojaĝojn kaj strebon repreni sian ombron, dum la intrigo esploras temojn de identeco, honoro, malriĉo kaj la ŝarĝo de ŝerco sur povo kaj digno. Tra satira priskribo de sociaj reagoj kaj aventuroj, la teksto kombinas fantazion kun filozofia reflektado pri la rilato inter homo kaj lia ombro.

Vivo kaj verkado de Chamisso.

Adelberto de Chamisso[F2] naskiĝis la 30. I. 1781 en Ĉampanio. Naŭjara li elmigris kun siaj gepatroj al Pruslando. Tie li komencis en 1798 la soldatan karieron enirante infanterian regimenton; li restis ankaŭ, kiam liaj gepatroj reiris Franclanden. La indigno pri la kapitulaco de Hameln instigis lin, forlasi la militistan profesion. Pasiginte kelke da tempo en sia naskolando, li ekdediĉis sin en 1812 al universitataj studoj kaj pli poste ĝoje akceptis la inviton al partopreno en mondvojaĝo kun filo de la komedia verkisto Kotzebue; li esperis, trovi per ĝi liberigon de la interna malharmonio, kiun kaŭzis en li la bataloj pro libereco. En 1818 li edziĝis kaj ricevis ŝtatan oficon en scienca fako. Tri jarojn, post kiam li estis eknomata membro de la Akademio de l’ Sciencoj, li mortis la 21. VIII. 1838, viktimo de speciale forta atako de kronika bronkito.

Liaj unuaj literaturaĵoj estis poemoj. Sekvis Petro Schlemihl, kiu estas tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn de kulturo; la jaro de ĝia estiĝo estas 1813, kaj spegulas sin en ĝi la tiamaj malkvieto kaj senceleco de la aŭtoro mem. Kune kun Gaudy la poeto germanecigis la Chansons (Kantaĵojn) de Béranger kaj redaktis dum kelke da tempo la Musenalmenach (Almanakon de l’ muzoj). Kvankam laŭ naskiĝo Chamisso ja estis franco, li sukcesis la unua, doni al la tercetoj pure germanan karakteron; ekz. en siaj poemoj Retraite (Vespersignalo), Matteo Falcone, der Korse (..., la korsikano)[F3] kaj, speciale citinda, Salas y Gomez. Krom la lingvistikaĵo Über die Hawaische Sprache (Pri la havaja lingvo) Chamisso postlasis ankoraŭ aliajn sciencajn verkojn, precipe naturhistoriajn: De animalibus quibusdam e classe vermium Linnaei etc. (Pri iaj bestoj el la klaso de l’ vermoj laŭ Linné k. s.), Übersicht der in Norddeutschland vorkommenden nützlichsten und schädlichsten Gewächse (Epitomo de la plej utilaj kaj de la plej malutilaj kreskaĵoj troviĝantaj en Nord-Germanio), Bemerkungen und Ansichten auf einer Entdeckungsreise unter Kotzebue (Rimarkoj kaj opinioj dum eltrova vojaĝo direktita de Kotzebue) kaj Beschreibung einer Reise um die Welt (Priskribo de vojaĝo ĉirkaŭ la mondo).

Al Adelberto de Chamisso.

Se franc’ germanon nun renkontas
Kaj noble ardas ĉies kor’,
Tuj kaptas ili kun fervor’
La glavon, kaj batal’ ekfontas.
Pli alta kampo de batal’
Kunigas nin, en flam’ pli hela.
Ho glor’ al vi, amik’ fidela,
Kaj al la liga ideal’!

1813. Fouqué[F4].