Vi forgesas neniun, vi do supozeble ankoraŭ memoras iun Petro Schlemihl[2], kiun vi en pasintaj jaroj kelkfoje vidis ĉe mi; li estis longagamba homo, kiun oni opiniis mallerta, ĉar liaj movoj estis ĝenitaj, kaj kiu pro sia inerto estis konsiderata kiel maldiligenta. Mi amis lin. Vi ne povas esti forgesinta, kiel li foje en nia junula tempo pasis al ni tra la sonetoj; mi kunprenis lin al unu el la poeziaj tekunvenoj, kie li ekdormis ankoraŭ dum la skribado, ne ĝisatendante la legon. Nun mi ankaŭ memoras ŝercon, kiun vi faris pri li. Nome vi jam, Dio scias kie kaj kiam, vidis lin en malnova nigra kurtko[3], kiun, estas vere, li tiutempe ankoraŭ ĉiam surhavis, kaj vi diris: „Tiu homo devus esti nomata feliĉa, se lia animo estus nur duone tiom senmorta kiel lia kurtko“. — Tiel malalte vi ĉiuj taksis lin. Koncerne min, mi amis lin. — De tiu Schlemihl, kiun antaŭ multe da jaroj mi perdis el la vido, devenas la kajero, kiun mi volas konigi al vi. Nur al vi, Eduard, al mia plej proksima, plej intima amiko, al mia pli bona mio, de kiu mi povas kaŝi nenian sekreton, mi ĝin konigas; nur al vi kaj, memkompreneble, al nia Fouqué[4], same kiel vi radikanta en mia animo; sed en li mi ĝin konigas nur al la amiko, ne al la poeto. Vi ambaŭ komprenos, kiel malagrable estus al mi, se eble la konfeso, kiun honesta viro konfidante miajn amikecon kaj lojalon faris sur mia brusto, en verko de poeto estus fiksata al la pilorio; aŭ se nur iel ajn estus profane traktata, kvazaŭ malbona ŝerco, afero, kiu ne estas tio kaj ne devas esti. Mi mem, estas vere, devas konfesi mian bedaŭron, ke tiu historio, kiu nur fariĝis stultnaiva sub la plumo de la brava viro, ne povas esti prezentata de pli lerta fremda mano en sia tuta komikeco. Kion Jean Paul estus farinta el ĝi! — Cetere, kara amiko, eble en ĝi multaj estas cititaj, kiuj ankoraŭ vivas; ankaŭ tio devas esti atentata.
Ankoraŭ vorton pri la maniero, kiel mi ricevis tiujn foliojn. Hieraŭ matene ĉe mia vekiĝo oni transdonis ilin al mi. Stranga viro, kiu portis longan grizan barbon kaj surhavis tute eluzitan nigran kurtkon, kun botanika skatolo super tiu kaj, ĉe la malseka, pluva vetero, kun pantofloj sur siaj botoj, estis demandinta pri mi kaj lasinta por mi tion; li estis pretendinta veni el Berlino.
Kunersdorf[5], la 27an de septembro 1813a. Adelbert von Chamisso.
P.-S. Mi almetas por vi desegnaĵon de la okulfrapa figuro, faritan de la lerta Leopold[6], kiu ĝuste staris ĉe sia fenestro. Kiam li vidis, kiom grava estas por mi tiu skizo, li volonte donacis ĝin al mi[F5].
Estas taskigite al ni, kara Eduard, konservi la historion de la kompatinda Schlemihl; konservi tiel, ke ĝi estu ŝirmita de la okuloj, kiuj ne devas enrigardi en ĝin. Jen malfacila tasko. Da tiaj okuloj ekzistas sufiĉe multe, kaj kiu mortemulo povas determini la sortojn de manuskripto; de aĵo preskaŭ pli gardenda ol eldirita vorto. Jen do mi agas kiel iu kaptita de kapturno, kiu en sia timo preferas tuj salti en la abismon: mi presigas la tutaĵon.
Kaj tamen, Eduard, ekzistas pli seriozaj kaj pli bonaj motivoj por mia konduto. Se mi ne plene eraras, en nia kara Germanio batas multe da koroj kapablaj kaj ankaŭ indaj kompreni la kompatindan Schlemihl, kaj trans la vizaĝon de ne malmultaj veraj samlandanoj pasos rideto de kortuŝo ĉe la maldolĉa ŝerco, kiun aranĝas la vivo pri li, kaj ĉe la senmalica, kiun li aranĝas pri si mem. Kaj vi, mia Eduard, kiam vi rigardos tiun funde sinceran libron kaj ĉe tio pensos, ke multe da nekonataj korparencoj kun ni ekamos ĝin, eble ankaŭ sentos guton de balzamo falanta en la ardan vundon, kiun al vi kaj al ĉiuj vin amantaj faris la morto.
Kaj fine: ekzistas — mi konvinkiĝis pri tio per multaj spertoj — ekzistas por la presitaj libroj genio, kiu metas ilin en la ĝustajn manojn kaj, se ne ĉiam, tamen tre ofte detenas de ili la malĝustajn. Ĉiukaze li havas nevideblan pendseruron antaŭ ĉiu vera verko de spirito kaj koro kaj scias kun tute neerarigebla lerto ŝlosi kaj malŝlosi ĝin.
Al tiu genio, mia tre kara Schlemihl, mi konfidas vian rideton kaj viajn larmojn. Kaj nun, gardu vin Dio!
Nennhausen[7], fino de majo 1814a. Fouqué.
Jen do la rezultaĵoj de via ekstrema decido, presigi la Schlemihl-historion, kiun ni devis konservi kiel sekreton konfiditan nur la ni: ne sole francoj kaj angloj, holandanoj kaj hispanoj tradukis ĝin kaj amerikanoj depresis ĝin de la angloj, kiel mi detale sciigis en mia „Gelehrtes Berlin“[8]; sed ankaŭ por nia kara Germanio estas aranĝata nova eldono kun la desegnaĵoj de la angla, kiujn faris la fama Cruikshank[9] laŭ la vivo, per kio la afero nedubeble ankoraŭ multe pli diskonatiĝos. Se mi ne konsiderus vin sufiĉe punita pro via propraŭtoritata procedo (ĉar al mi vi ja en 1814 tute nenion diris pri la eldonado de la manuskripto) per tio, ke nia Chamisso ĉe sia velirado ĉirkaŭ la mondo, en la jaroj 1815a ĝis 1818a, certe en Ĉilo kaj Kamĉatko kaj eble eĉ ĉe sia amiko, la nun mortinta Tameiamaia sur O-Wahu plendis pri ĝi, — tiam mi ankoraŭ nun postulus de vi publike pravigon.
Sed, se mi eĉ volus, — kio okazis, ne estas malfarebla kaj via atendo estis prava: multaj, multaj geamikoj kun ni ekŝatis la libreton en la lastaj dek tri sortoplenaj jaroj, antaŭ kiuj ĝi eniris la mondon. Neniam mi forgesos la horon, en kiu mi legis ĝin unuafoje al Hoffmann[10]. Ekster si pro plezuro kaj atentostreĉo, li estis alforĝita al miaj lipoj, ĝis kiam mi finis; li estis malpaciencega, koniĝi la poeton persone, kaj, ĝenerale tiom malinklina al ĉia imito, li tamen ne kontraŭstaris al la tento, krei sufiĉe nesukcesan varianton de la ideo de l’ perdita ombro en la perdita spegula bildo de Erasmo Spikher (en sia rakonto La aventuroj de la silvestra nokto). Eĉ inter la infanojn nia mirinda historio sukcesis trabati al si vojon; foje, en hela vintra vespero, mi iris kun ĝia rakontinto sur la Burgstraße[11], kiam knabo okupiĝanta sur la glitkurejo ridis pri li; li kaptis la knabon kaj metis lin sub sian ursan mantelon, kiun vi bone konas. La knabo silentis kaj ne movis sin; sed kiam li estis remetita teren kaj jam sufiĉe malproksime de ni — irintaj pluen, kvazaŭ nenio okazis —, tiam li lautvoĉe postkriis al sia rabinto: „Gardu vin, Petro Schlemihl!“
Tiel, mi pensas, la brava homo ankaŭ en sia nova, delikata vesto ĝojigos multajn, kiuj ne vidis lin en la simpla kurtko de 1814. Por tiu kaj tiu krome ankoraŭ estos surprize, en la diplomita prusa oficiro, la botanikisto kaj mondvojaĝisto, ankaŭ historiografo de la fama Petro Schlemihl, plie koniĝi lirikiston, kiu, ĉu eksonigante malajajn ĉu litovajn melodiojn, ĉie elmontras, ke lia poezia koro estas ĝuste lokita[12].
Tial kara Fouqué, en la fino tamen ankoraŭ sinceran dankon pro la aperigo de la unua eldono; kaj akceptu kun niaj amikoj mian bondeziron por ĉi tiu dua.
Berlino, en januaro 1827a. Eduard Hitzig.
Berlino, aŭguston 1834an.
Antaŭrakontaj piednotoj
[F1] Valorajn servojn ĉe la revizio de ĉi tiu esperanta tradukaĵo faris la bonega franca de Auguste Dietrich (Parizo 1888).
[F2] Pron. Ŝamiso (⏑⏑́–).
[F3] Ĝi pritraktas la saman temon kiel la jam (trifoje) esperantigita samnoma proza rakonto de Prosper Mérimée.
[F4] Vidu la noton 4 en la fino de la libro.
[F5] Tia bildo troviĝis en la unuaj eldonoj de Schlemihl.