The Project Gutenberg eBook of Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)
Title: Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)
Author: Ned Katryn
Release date: September 18, 2017 [eBook #55574]
Most recently updated: October 23, 2024
Language: Esperanto
Credits: Produced by Andrew Sly, Marc Vanden Bempt, Massimo Ripani
and the Online Distributed Proofreading Team at
http://www.pgdp.net
RAPORTO
PRI LA
OKA KONGRESO
DE
ESPERANTISTOJ
(Krakovo 1912)
Eltirita el Lingvo Internacia
PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33
1912
LA OKA KONGRESO
Postkongresaj pripensoj.
La solan instrukcion, kiun, kiel ĉefredaktoro, mi donis al nia Kongresa raportonto estis:
«Skribu libere, senpartie, laŭkonscience, gajan, amuzan raporton!»
Kiamaniere,—sprita filozofo, kiu ridetas kaj ŝercas,—li sukcesis, tion konstatos kun plezuro kaj danko niaj legantoj. Pli longa, ol la antaŭaj, estas tiu ĉi raporto, kiu preskaŭ plenigas trioblan kajeron, sed tro longa trovos ĝin neniu.
Bona estis la Kongreso.
Oficiale ĝi decidis, ke ĝi nenion decidos, kaj el ĉiuj eblaj decidoj tiu ĉi vere estis la plej saĝa.
Ĝi prokrastis la demandon pri centra internacia organizaĵo, kaj pro tio, oni devas ĝin ankaŭ gratuli. Ni esperas, ke por la sukceso, por la ĝojo de niaj estontaj Kongresoj, por la bono de Esperanto oni daŭrigos same agi.
Kiel tute prave skribis H. Hodler en la gazeto «Esperanto», niaj Kongresoj devas esti antaŭ ĉio festoj, propagandaj festoj, en kiuj oni devas serĉi sole tion, kio nin unuigas kaj zorge eviti tion, kio antaŭ la publiko nin disigas kaj semas en niajn vicojn la malkonfidon kaj la malfidon.
Ĉar Esperanto estas oficiale nur lingvo, paroli je la nomo de Esperanto rajtas nur la L. K. kaj ĝia Akademio, kies rolo estas la konservado de la lingvo de l’ Fundamento.
Tute stranga, ne verŝajna, estas la supozo, ke ian tagon ia registaro, antaŭ ol akcepti Esperanton, postulus kelkajn ŝanĝojn, kiel ekz. la forigon de l’ akuzativo aŭ la anstataŭigon de nia multnombra finiĝo j per i, n aŭ x, sed, eĉ tiam, neniu tutmonda esperantista reprezentantaro, se ĝi estus ebla (kaj efektive ĝi estas nepre neebla), havus la rajton diskuti pri tiuj ĉi lingvaj punktoj, kiujn oni devus resendi al la L. K., regule reprezentata de la Akademio.
Sekve tiu ĉi argumento por pravigi la starigon de ia oficiala reprezentantaro de l’ Esperantistoj estas senvalora.
Pli firmaj ne estas la aliaj argumentoj, nelingvaj.
Ju pli ni iros antaŭen, des pli ni konstatos, ke inter ni Esperantistoj nur la lingvo estas komuna, sekve nur ĝi vere oficialaĵo. Pri ĉiuj aliaj aferoj: pacemo aŭ militemo, patriotismo aŭ internaciismo, socialismo aŭ konservativismo, liberpenso aŭ religio, kaj, en nia propra organizaĵo, demokratismo aŭ aŭtoritatismo, «centrismo» aŭ kunfederiĝo, apartenado al ia aktiva esperantista societo aŭ ne,—plej diversaj estas la opinioj, kaj neniu homo aŭ komitato havas la rajton, je la nomo de l’ Esperantistaro, aprobi aŭ malaprobi unu aŭ alian el tiuj vidmanieroj, nek elĵeti el nia Esperantistaro tiujn, kiuj ne same opinias kiel ili pri ĉio tio ĉi.
Ni ne bedaŭru tiujn nunajn vivkondiĉojn. Post la dudekkvinjara heroa periodo alvenas nova pli praktika, dum kiu nia tasko estas enpenetri,—precipe per persona, ne esperantista influo,—en ĉiujn rondojn, por ilin almiliti. La lingvon ni devas prezenti nur kiel lingvon, ĉar per si mem ĝi estas nenio alia. Sed ni ne timu: ĝi senrimarke kunportos kun si internan ideon, kaj ĝia venko ne estos nur lingva!
Sed ĉu tiuj, kiuj deziras ian oficialan reprezentantaron, sin demandis, kiu estus la situacio de tia oficiala nelingva Reprezentantaro, se ia registaro postulus de ĝi,—kaj tio ne estas vana supozo,—ke ĝi rifuzu oficiale, t. e. je la nomo de l’ Esperantistaro, ĉiun solidarecon kun la agado de aliaj, eble alilandaj Esperantistoj? Kion do ĝi respondus por sin senkulpigi? Ke alian ligilon, ol la lingvon ni ne havas inter ni, ke Esperanto estas nur lingvo!
Nu! ĉu tian nelingvan reprezentantaron ni sekve bezonas? Utila ĝi povus esti al kelkaj, kiujn ĝi «eminentuligus», sed certe ne al Esperanto mem.
Oni do, laŭ la ekzemplo de la Oka kaj por nia estonta paco, ne plu parolu pri tio, kaj definitiva fariĝu la sine die’a Krakova prokrastiĝo.
Sed eble oni demandos: kiamaniere vivos do niaj Oficialaj Institucioj?
Pri la nelingvaj mi preferus ne paroli. Vole, nevole ili restos ĉiam fakte privataj institucioj, ĉar nur arta estas ilia oficialeco. Vivrimedojn ili facile trovos, kiam ili konsentos, lasante flanke ĉiun lingvan demandon, ne plu paroli je la nomo de la tutmonda Esperantistaro kaj simple alportos sian memvolan, sindonan helpon al la propagando de nia Esperanto. Liberaj institucioj, ili renkontos, kiel la U.E.A., neniun malamikon inter ni, sed male apogon laŭ iliaj servoj.
La lingvaj institucioj ne bezonas la «monan» helpon de l’ Esperantistaro. Multaj estas la gazetoj, kiuj volonte pagos difinitan sumon por ricevi la oficialajn komunikaĵojn de l’ Akademio kaj multaj la eldonistoj, kiuj volonte aĉetos la privilegion eldoni la akademiajn librojn.
Cetere por la sukceso mem de nia lingvo, dezirinde estas, ke tiuj ĉi lastaj restu maloftaj kaj malmultaj. Neniu eraro estus pli grava, ol la opinio, ke la Akademio, laborante rapide, devas direkti la lingvon. Modesta, senbrua, ne elvokante lingvajn diskutojn, estas ĝia plej racia labormetodo. Ĝi ne havas kaŭzon por timi antaŭ la riproĉoj de tiuj, kiuj plendas, ke ĝi nenion faras, pro tio ke ĝi ne alportas ĉiujare novajn vortojn, novajn regulojn kaj eble reformojn.... Ĝi ne altiras sur sin la atenton kaj apenaŭ oni konas ĝian ekziston kaj la nomojn de la Akademianoj!—Des pli bone.—Tio pruvas, ne ke ĝi estas mallaborema, sed ke ĝi komprenas, ke ĉiu vana «lingvistika» agitado povas esti nur malutila, ke grava estas ĝia morala respondeco kaj ke—ĉar Esperanto estas vivanta, por multaj natura lingvo—neniun paŝon la Lingva Komitato devas fari antaŭen tian, ke ĝi poste devus returnen iri. Ne per teoriaj diskutoj, sed per uzo, kvazaŭ instinkta, oni vivigas lingvon.
La tre saĝan raporton de Rektoro Boirac aprobis en Krakovo la L. K. kaj tute prave.
Kaj nun ni ĝoje, sentime, daŭrigu nian propagandon por Esperantismo, per Esperanto nur lingvo!
Th. Cart.
LA OKA KONGRESO DE ESPERANTO
(Krakovo, 11–18. de Aŭgusto 1912)
Rido estas pli bona, ol ploro.
Sokrato.
En la antaŭparolo de sia bela libro, «Kiel mi retrovis Livingstone», Stanley rakontas, kiamaniere estis komisiita al li tiu malfacila tasko. Li estis subite vokita al Parizo per telegramo de la Direktoro de «New-York Herald», gazeto, kies reportero li estis. Kiam li alvenis en la hotelon, kie loĝis S-ro Gordon Bennett (la dirita direktoro), li trovis ĉi tiun potencan sinjoron ankoraŭ en la lito, kaj tuj okazis la jena interparolo:
—Ĉu vi, Stanley?—Jes, Sinjoro.—Vi scias, ke de kvar jaroj oni ne havas sciigojn pri Livingstone.—Jes, Sinjoro.—Ĉu li mortis aŭ ankoraŭ vivas?—Mi ne scias, Sinjoro.—Vi tuj foriru al Centra Afriko kaj retrovu Livingstone vivan aŭ malvivan.—Bone, Sinjoro!—Jen ĉeko.—Dankon, Sinjoro.—Bonan vojaĝon; ĝis la revido!—Ĝis la revido, Sinjoro!
Kaj Gordon Bennett denove ekdormis.
Tute simila afero okazis dum la unua semajno de Aŭgusto en la domego de la strato Lacépède, centra sidejo de ĉi tiu centra gazeto. Mi estis en la speciala salonego de la redaktoroj, ripozante post laciga laboro. (Mi redaktas la unuan paĝon de l’ kovrilo de L. I.). Sidante en remburita seĝego, mi fumis tre longan cigaron kun ringo el orumita papero, kaj nenion pripensante mi rigardis la dube-bluan fumon, kiu supreniris spirale al la plafono. Antaŭ mi, sur tablo, staris grandampleksa glaso kaj multe da boteloj enhavantaj ruĝajn, verdajn, bluajn likvorojn. En mia glaso estis science farita miksaĵo de diversaj alkoholaĵoj, kiun mi trinkis de tempo al tempo per pajlotubeto. (Sed tion ne diru, ĉar mi estas sekretario de sobreca societo). Kun plezuro mi pensis pri la longa monato de mallaboremo kuŝanta antaŭ mi. (La gazeto ne eliras en Aŭgusto). Ĉirkaŭ mi oni aŭdis la ĉiuspecajn bruojn de laboranta gazetejo. Senĉesa sonorado de telefono (L. I. havas specialan fadenon kun ĉiu ĉefurbo de Esperantujo), pordoj fermataj kaj malfermataj, muziko de la liftoj, kiuj ĉiame alteniĝas kaj malalteniĝas inter la teretaĝo kaj la kvin etaĝoj[1] de nia granda abelujo, ronkado de la aŭtomobiloj ĉiam pretaj por la foriro en nia vasta korto. Kaj ĉi tiuj multaj bruoj unuiĝis, kunfandiĝis por liveri al la orelo impreson de senĉesa murmurado simila al bruo aŭdata, kiam oni ŝtopas la orelon per mara konko. Ĉi tiu bruo (kaj eble ankaŭ la alkoholaĵoj) igis min unue revema, poste dormema kaj la konscio pri ekstera mondo estis iom post iom neniiĝanta, kiam subite voĉo min vekis. Antaŭ mi staris malalta viro, senhara, kun blankaj vangharoj, verde vestita, kun arĝentaj galonoj sur ĉiuj kudraĵoj kaj ŝtala ĉeno ĉirkaŭ la kolo. Li estis la propra pedelo de la ĉefredaktoro, terura drako, kiu gardas la pordon de l’ sanktejo.
Li faris profundan saluton kaj diris:
—«Lia ĉefredaktora Moŝto petas sinjoron redaktoron, ke li tuj venu en lian skribejon.»
Mi pene leviĝis, tre malkvieta. Plej ofte, kiam lia Moŝto venigas mian malmoŝton, ne estas por min gratuli. Kaj sekvante malrapide la gravmienan pedelon, mi serĉis en la memoro, je kio mi povas esti kulpa. Ĉu mi skribis ion kontraŭfundamentan, ĉu mi uzis iun «Maŭpinaĵon»? Ĉu oni trovis en unu el miaj artikoloj la aĉajn vortojn heziti, konkeri aŭ menso? Cetere mi ne havis multe da tempo por pripensi la aferon. Terure rapida lifto min levas ĝis nivelo de la timinda ĉefredaktorejo. Momente mi staras en vestiblo; apud la muroj atendas sinjoroj kaj sinjorinoj sidantaj sur ledaj benketoj. Unuj junaj, aliaj maljunaj (ne la sinjorinoj); unuj longharaj, aliaj senharaj (ne la sinjorinoj); unuj palaj, aliaj ruĝaj (ne la sinjorinoj); sed ĉiuj, ĉiuj kun paperoj en la mano; ili estas gesinjoroj verkistoj, novelistoj, versistoj, dramistoj, humoristoj alportantaj siajn verkojn al la terura manĝegulo, kiu sidas malantaŭ la malbenita pordo.
Sed ĉi tiu pordo malfermiĝas; du paŝojn antaŭen, mi staras en la sanktejo. Kredeble ĉiuj legantoj jam konas la skribejon de nia ĉefredaktoro. Nur per kelkaj vortoj mi ĝin priskribas por la samideanoj malproksime loĝantaj (Groenlando aŭ Centra Afriko), kiuj tre malofte pasas tra la strato Lacépède.
Funde de l’ ĉambro, sur muro, la Fundamento skribita per oraj literoj sur tabulo el marmoro; en anguloj, diversaj aparatoj: kribrilo por vortoj, filtrilo por stilo, pesilo por esprimoj; apud la pordo, kaptilo por Idistoj; fosiloj por fosi nian sulkon; grandega paperkorbego plenigita, ĝis rando, per manuskriptoj ankoraŭ ligitaj de siaj rubandoj (la nepresitajn manuskriptojn ni ne resendas[2]). En mezo de la ĉambro granda skribotablo kovrita de amaso da paperaĵoj (atestoj pri fideleco, k. t. p.), kaj ornamita de amikaj portretoj (D-ro Smulders kaj aliaj). Fine, malantaŭ la tablo, lia ĉefredaktora Moŝto mem, kiu min rigardas kun satana rideto sur la lipoj.
—Bonan tagon, li diras per tondra voĉo, kiu tintigas la vitraĵojn.
Mi salutas, murmuretante ion.
—S-ro Corret ankaŭ tiun ĉi jaron ne povos ĉeesti la kongreson.
(Kial li diras tion al mi!)
—S-ro Era ankaŭ ne estas libera.
(Timtremo komencas trakuri mian dorson.)
—Vi iros al la kongreso kaj faros raporton.
(Fulmotondro falanta antaŭ miajn piedojn ne farus al mi pli teruran impreson; mi lin rigardas kun okuloj similaj al radoj de veturilo, ne povante elparoli eĉ unu vorton.)
—Jen mia propra «kongresa Fundamento». Tion dirante, li prezentas al mi belan libron marokene binditan kun arĝentaj fermiloj.
Mi prenas la volumon, kaj tuj revenas mia voĉo.
—Sed, Sinjoro, Krakovo estas en sovaĝa lando.
—Vi havas la Fundamenton.
—Oni diras, ke lupoj kuras en la stratoj.
—Vi ŝirmos vin per la Fundamento.
—Kiam mi devos foriri?
—Tuj.
—Sed... mi ne pretigis mian valizon.
—Sufiĉas la Fundamento.
—Mi ne kisis mian edzinon. (Malvere, mi estas fraŭlo.)
—Kisu la Fundamenton.
—Mi...
—Sufiĉe... silentu... foriru!
Forta pugnobato akompanis tiujn ĉi vortojn. La atestoj pri fideleco saltis en la aeron; la portreto de D-ro Smulders falis teren.
Timegigita mi prenis per unu mano mian ĉapelon, per la dua la tenilon de l’ pordo, kaj per la tria... mi forkuris.
En la vestiblo staris la kasisto, kiu plenigis miajn poŝojn per spesmiloj; en la koridoro sidis la ĝenerala sekretario, kiu metis en miajn brakojn dikan paperujon, skribilaron kaj blankan paperon nigrigotan (kompatinda papero!); en la halo kuŝis granda lakeo, kiu maldolĉe min puŝis en aŭtomobilon. Post dek minutoj mi estis en la Norda Stacidomo kaj saltis en kupeon, ĵus kiam la vagonaro ekmoviĝis.
Pene spiranta, duone freneza, malsatega, mi falis kiel sako da karbo sur la benketon, kaj por kvietigi mian plendantan stomakon, mi legis el la Fundamento tiujn ĉi nutrajn frazojn:
«Jen estas pomo.—La patro donis al mi dolĉan pomon.—Lakto estas pli nutra, ol vino.—Mi havas pli freŝan panon, ol vi.—Mi havas cent pomojn.—Trovinte pomon mi ĝin manĝis.—Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo.—Mi manĝis bongustan ovaĵon.»
Jen kial, karaj legantoj, vi, tiun ĉi jaron, ne legos raporton tian, kian vi kutimis legi en L. I. Anstataŭ la precizaj kaj plenaj raportoj de D-ro Corret, anstataŭ la spritaj kaj artaj raportoj de S-ro Era, vi legos nur okazan raportaĉon de okaza raportintaĉo.
Anstataŭ promeni tra bela kamparo kun verdaj herbejoj kaj arbaretoj, vi faros tedan vojaĝon tra senarba stepo. Sed kiu estas kulpa pri tio? Ne mi. Oni ne elektas por fari kongresan raporton la redaktoron de la kovrilo.
(Ne rediru tiujn ĉi miajn vortojn al S-ro Cart, ĉar li povus koleri. Se vi estas diskreta, li tute ne scios, ĉar li neniam legas L. I.; li legas nur aliajn gazetojn.)
LA REVENO DE L’ FILO
(Alegorio)
De Antoni Grabowski.
Venas filo mia kara;
El migrado ĉiulanda
Venas filo mia, granda!
Do elmigris li, infano;
Nun revenas beljunulo
Al hejmlando, al Vistulo.
Nek liberan havas manon;
Mi, en mia propra domo,
Estas kvazaŭ fremda homo.
Post kamplimo hejmvilaĝa,
Brilas, laŭ destino dia,
Stel’ alia, pli radia...
Per muziko kaj per vino!
Li ne vidu ĉe l’ festeno,
Kiel premas min ĉagreno.
Tiu belega, kortuŝanta poemo de nia esperanta poeto Antoni Grabowski estas la vera prologo de la Oka Kongreso, de la Jubilea Kongreso.
Kia estis ĉi tiu Jubilea Kongreso okazanta post ĉiuspecaj diskutoj por aŭ kontraŭ centra organizaĵo, diskutoj, kiuj bedaŭrinde kelkafoje transiris la limon, kiu disigas la du landojn de kvieteco kaj akreco, de principeco kaj personeco. Mi devas tuj diri, ke ĝi estis la suno post la ventego, paco post iom da malpaco, nova frateco post negrava kolereto.
Ĝi estis tia, kia ĝi devis esti; festo, nur festo, dum kiu ĉiuj koroj unuiĝis por inde kaj ame glori nian Majstron kaj la dudekkvinan jaron de ekzistado de nia kara lingvo.
La Krakova Kongreso ne estis grandioza kongreso per la nombro de la ĉeestantoj, sed ĝi estis grandioza per la fervoro de ĉiuj kongresanoj, per ilia sindonemo al nia sankta afero. Ĝi estis grandioza per la pruvo donita de la Esperantistaro, ke, kiam la demando estas pri la sukceso de nia afero, ĉiu estas preta por oferi al ĝenerala intereso siajn proprajn dezirojn, siajn proprajn preferojn, siajn proprajn opiniojn.
Se oni volas ĝin karakterizi per unu vorto, oni povas diri, ke ĝi estis familia festo, intima festo kaj sekve ĝi estis ankaŭ la plej nacia el niaj internaciaj kongresoj. Kaj tio donis al ĉi tiu familia kunveno ĉarmon, kiun ne posedis je tia grado niaj aliaj ĉiujaraj festoj.
Certe ĉiu el niaj internaciaj kongresoj havis kaj havos sian propran karakteron, elvenantan ne sole el la konsisto de la internacia kongresanaro, sed ankaŭ el la nacia ĉirkaŭo, el la nacia organiza komitato, el ĉiuj naciaĵoj, kiuj enŝoviĝas en la ĉiutagan vivon de l’ kongreso.
Sed neniam kaj nenie ĉi tiuj influoj havis efekton tiel potencan kaj profundan, kiel en Krakovo. Kaj la kaŭzo de ĉi tiu speciala fenomeno estas facile trovebla.
Ĉi tie, en Polujo, ne estis okaza influo de iu ajn medio sur iun ajn estaĵon; inter la estaĵo kaj la medio ekzistis patrujaj rilatoj. Jam antaŭ dudek kvin jaroj naskiĝinta Esperanto spiris la polan aeron, kaj nun ankoraŭ la pola aero facile kaj nature enŝoviĝis en la pulmojn de la beljunulo revenanta hejmlanden.
Dum la tuta Kongreso ni vere baniĝis en pola intelekta atmosfero, atmosfero de ĝojo kaj de plezuro, sed en kiu aŭdiĝis intertempe mallaŭta bruo de senĉesa plendo kaj de kaŝita plorĝemo.
Tuj post elvagoniĝo oni ricevas bonan impreson pri la organizado de l’ kongreso. Sur la perono agemaj komitatanoj atendas la alvenantajn kongresanojn. Ĉar la Akceptejo estas iom malproksima de la stacidomo, tial la enloĝiga sekcio havas propran oficejon en la stacidomo mem. Tien oni nin kondukas kaj tie ni ricevas plenajn informojn pri nia loĝejo, la ĉefa afero post longa kaj laciga vojaĝo. En kelkaj minutoj ni estas akceptitaj, enskribitaj, sciigitaj kaj senditaj, ĉu per tramo, ĉu per veturilo al nia kuŝejo. Cetere dum la tagoj de alveno la stacidoma oficejo funkciis tage kaj nokte kaj ni devas danki niajn polajn samideanojn, kiuj tiel sindoneme oferis siajn noktojn al Esperanto. Ĉar mi ne havas pakaĵon (mi havas nur la Fundamenton), kaj, ĉar mi ŝatas piede iri, se vi bonvolos, ni iros kune tra la urbo al la Akceptejo (vi ne estas laca, bone!)
Post kelkaj paŝoj ni ekvidas la «Plantaciojn», tiun ĉi verdan juvelon de Krakovo, kiun ni ofte revidos. Tra la arboj estas videbla bela konstruaĵo, la Nova Teatro, kie oni ludos Mazepa’n.
Sed kio estas?... Ĉu feino per bato de sia magia bastono nin transportis subite en centjaron jam de longe pasintan? Antaŭ ni staras ronda milita konstruaĵo mezepoka kun ogiva pordego, pafturoj kaj ekstera galerio difinita por ĵeti sur la atakantojn bolantan oleon aŭ peĉon; sur alia flanko bela kvadrata turo kaj fortikaj muroj kronitaj per dentegoj. Eble el la tura pordego eliros taĉmento de kavaliroj por akcepti la fidelajn Esperantistojn kaj forpeli la Idistojn. Sed tute ne; el la pordo eliras... elektra tramveturilo. La ronda konstruaĵo estas la Barbakano, kaj la kvadrata turo la Pordego de Sankta-Floriano, restaĵoj de la antikvaj remparoj de Krakovo.
Ni iru sub la turon, demetante la ĉapelon antaŭ la malgranda kapeleto sub arkaĵo, kie konstante brulas kandeloj. Antaŭ niaj okuloj kuŝas longa strato iom mallarĝa, la Floryanska. Sed kio estas? Sur ambaŭ flankoj la domoj estas ornamitaj per flagoj, kaj ne sole flagoj, sed ankaŭ grandaj banderolegoj ruĝaj kaj blankaj (koloroj de Polujo) aŭ bluaj kaj blankaj (koloroj de Krakovo). Kredeble estas ĉi tie ia festo ĉu urba, ĉu nacia. Sed ankaŭ vidiĝas multaj esperantistaj standardoj. Ne por iu ajn festo estas elmetitaj ĉiuj tiuj ĉi flagoj kaj standardoj, sed por nia granda festo: saluto ili estas de Krakovo al la alvenintaj Esperantistoj.
Kaj nun ni eniras la reĝlandon de l’ revoj; ni ne plu estas en Krakovo, ni ne plu estas en Galicio, ni estas en iu ajn urbo de la mistera lando Esperantujo. Ĉe ĉiu paŝo, sur ĉiu magazeno, sur ĉiu vendejo, sur ĉiu butiko staras esperantaj afiŝoj, esperantaj reklamoj, esperantaj surskriboj. Ĉie la verda stelo kun la surskribo: speciale rekomendata; ĉie «oni parolas esperante». Jen la Sukeraĵejo, kun desertaj sukeraĵoj kaj krakenoj; jen la Instituto Tajlora de pretaj vestaĵoj; tie ĉi oni rekomendas ĉiuspecajn modaĵojn por sinjorinoj; tie oni vendas veŝtojn stebitajn kaj gantojn Prahajn; alie oni sciigas nin, ke «kiu volas havi blankajn kaj sanajn dentojn, uzados nur la Perlan Kremon»; en la «Louvre» vi trovas kravatpuntojn por virinoj; fine Drogejo rekomendas kaŭĉukajn higienajn artikolojn por sinjoroj kaj sinjorinoj, radikalajn ekstermilojn de puloj kaj cimoj, plibeligajn kremojn, k. t. p.
Kaj ni paŝu, ni paŝu, post magazenoj aliaj magazenoj, post butikoj aliaj butikoj, sed ĉiam kaj ĉie novaj esperantaj afiŝoj.
Sed mia vido malklariĝas, mi ne plu povas legi; dank’ al Dio, finiĝas la strato, kaj antaŭ niaj okuloj etendiĝas la centro kaj la koro de Krakovo, la granda Placo Rynek.
Apud ni la Preĝejo Sankta-Mario, meze de l’ placo la Draphalo, granda konstruaĵo, kiu enhavas la Nacian Muzeon, vendejon kaj magazenojn. En angulo de l’ placo la antikva preĝejeto de Sankta-Adalberto; en alia angulo alta turo, restaĵo de iama urbodomo. Antaŭ la Draphalo la monumento de la plej granda pola poeto, Adam Mickiewicz.
Ĉirkaŭ la placo ankoraŭ multe da butikoj kun flagoj.
Sed kio do vidiĝas apud pordo de Draphalo? Ligita al muro per ĉeno pendas malnova tranĉilo, tute ruĝa pro rusto. Jes, jes, mi memoras, mi legis pri tiu ĉi tranĉilo. Ne estas sole rusto, kiu ĝin ruĝigis (tremu!), estas ankaŭ sango. Jen la historio:
Estis iam du fratoj, kiuj.... Sed pardonu, estas iom malfrue, mi ne rakontos nun la aferon. Ni rapidu al la Akceptejo.
Ankoraŭ unu strato, denove la «Plantacioj», kaj vidu tiun ĉi grandan tabulon sur du fostoj, kun la magia surskribo:
INTERNACIA KONGRESO ESPERANTISTA
AKCEPTEJO — EKSPOZICIO — VENDEJO
Jen la Komerca Akademio, jen nia kongresa hejmo.
Antaŭ la pordo jam granda amaso: kongresanoj eniras, kongresanoj eliras, kongresanoj staras kaj kongresanoj babilas.
Ni eniru. Jen—antaŭvestiblo, dekstre nigra tabulo, maldekstre nigra tabulo, la unua por privataj komunikoj, la dua por ĝeneralaj. Dekstre ni legas, ke maljuna, malbela kaj malriĉa samideano serĉas junan, belan kaj riĉan edzinon; maldekstre ni vidas, ke la tutmonda ŝuista asocio kunvenos morgaŭ je la kvara antaŭtagmeze. Sed bedaŭrinde antaŭ tiuj ĉi tabuloj staras benkoj, sur kiuj sidas konstante samideaninoj tiamaniere, ke, kiam oni devas kurbiĝi por legi surskribojn, oni similas dancontojn, kiuj faras inviton al valso.
Post la antaŭvestiblo, la vestiblo. Dekstre bufedo, maldekstre banko. Kien iri? Unue ni iru maldekstren. Afiŝo montras al ni, ke en tiu ĉi oficejo estas monŝanĝejo, enkasigo de ĉekoj kaj elpagigo de kreditleteroj.
Efektive, sorĉa oficisto ŝanĝas markojn en kronojn, rublojn en frankojn, ŝilingojn en florenojn, sed li tute rifuzas ŝanĝi miajn spesmilojn. Mi klarigas al li, ke tiu ĉi mono estas internacia, sekve akceptita nenie; li volas nenion aŭdi. Mi devas foriri kaj trapasi la bufedon, rigardante kun bedaŭro la bonajn manĝaĵojn, la bonajn trinkaĵojn, kiuj estas sur granda tablo. Apud la bankaĉo, afiŝo: Jen Babilejo! kaj sago montranta la ĝardenon. Estus pli bone meti la afiŝon en la strato, montrantan la Komercan Akademion, ĉar la tuta domo estas babilejo. La Akceptejo estas vera abelujo pro la bruo. Ankoraŭ en la vestiblo leterkesto; la leteroj ĵetitaj en ĉi tiun keston ricevas specialan kongresan stampon.
Sed ni supreniru la ŝtuparon. La muroj estas kovritaj per afiŝoj kaj anoncoj. Per unu oni estas sciigata, ke «Sinjorino Farges ĵus alvenis». Cetere dum ok tagoj Sinjorino Farges estis ĵus alveninta; kredeble ŝi pasigis la tempon inter la stacidomo kaj la Akceptejo. Landokarto de Eŭropo montras al ni la vojon sekvitan de S-ro Parrish dum sia paroladvojaĝo. Tiu ĉi vojaĝo bone komencita havis teruran finon: en Danujo S-ro Parrish trovis... edzinon. La virto estas ĉiam punita.
Sur la unua etaĝo amaso da babilistoj; pene mi venas ĝis la pordo de la akcepta ĉambro. Sed mi subite haltas, mirigita. Apud la pordo staras tiuj ĉi vortoj skribitaj per grandaj literoj: Iru for. Stranga Akceptejo!
Sed feliĉe mi ne legis la tutan afiŝon, kiu estis jena: Faru vian aferon kaj iru for. Efektive la Oficejo estas plenega de samideanoj, kies afero kredeble estas interbabili.
Malantaŭ longa tablo sidas afablaj komitatanoj kaj ĉarmaj komitataninoj, kies oficoj estas montrataj per grandaj surskriboj.
Sinjoro Kartulo prenas mian provizoran karton kaj donas al mi definitivan.
Sinjoro Insignulo donas al mi mian kongresan insignon, ĉarma plateto kun verda rubando. (La verda rubando montras, ke mi estas nek Polo, nek Krakovano; la Poloj havas ruĝa-blankan rubandon kaj la Krakovanoj blua-blankan.)
Mi rigardas la plateton kaj fariĝas tute ruĝa (kvankam ne Polo): sur la plateto estas ĉarma senĉemiza knabino, sidanta sur globo flugilhava kaj tenanta en manoj levitaj brilan stelon. Kredeble tiu ĉi bela virino estas nia kara dudekkvinjara lingvo, kaj ŝin rigardante, mi jam ne miras pri la granda nombro de ŝiaj amantoj, sed tre miras pri la frenezo de tiuj, kiuj volas ŝin plibeligi.
Sed kiuj estas tiuj ĉi rondetoj el kartono, kiuj kuŝas sur la tablo; jen ruĝaj, jen flavaj, jen blankaj; kredeble la ruĝaj estas por la ruĝuloj, la flavaj por edzigitaj kongresanoj kaj la blankaj por la fraŭlinoj. Sed pardonu! Sinjoro Insignulo petas ion de mi.
—Ĉu vi estas Konstanta Komitatano?—Ho, ne, Sinjoro.—Ĉu vi estas Lingva Komitatano?—Tute ne, Sinjoro.—Ĉu Administra Komitatano?—Neniel.—Ĉu Rajtigita Delegito?—Mi ne havas la honoron... mi estas nur Esperantisto.
Sinjoro Insignulo min rigardas kun iom da kompato, kaj mi trapasas.
Sinsekve mi pasas antaŭ Sinjorino Dramulino, kiu vendas al mi karton por Mazepa, antaŭ Fraŭlino Operulino, kiu liveras al mi sidlokon por Halka, antaŭ Sinjoro Salminejulo, kiu oferas kontraŭ mono iran-reiran bileton al centro de l’ tero, antaŭ mi ne scias kiom da personoj, kiuj vendas biletojn por aŭdi ion, vidi ion, malsupreniri ien; fine tute senmonigita mi alvenas antaŭ lastan sinjoron.... «Dankon, dankon, sinjoro, tiu ĉi valizo ne estas la mia....» Sed ne estas valizo, estas grandega paperujego el papero, kiu enhavas amasegon da paperaĵoj. Kaj pene portante ĝin per ambaŭ manoj, mi fine eliras kaj fale sidiĝas sur benketon de l’ koridoro.
Ni malfermu tiun ĉi trezorujon kaj trarigardu la juvelojn. Unue jen belega libreto, la Kongresa Libro, elegante presita sur luksa papero, kaj enhavanta interesajn artikolojn pri Krakovo kun multe da ilustraĵoj. Jen grandega folio el papero, la programo de l’ Kongreso, speco de dama tabulo kun blankaj kaj nigraj kvadratoj, sed tre malmulte da blankaj. Ha! ni ne estas tie ĉi por amuzo.
Jen dika kajero blanka, la Oficialaj Raportoj de ĉiuj komitatoj kaj komisioj, kaj ĉiuj paperaĵoj de la komisio por ĝenerala organizaĵo: Antaŭklarigoj, Raportoj, Proponoj, Projektoj, Avizoj kaj eĉ Projekto de Aldono al Raporto. Ho mia kapo! mia kapo! Feliĉe mi ne estas Rajtigita delegito kaj ne estas devigata legi ĉi tiujn ĉefverkojn. Ĉar Esperanto estas precipe lingvo, la Raporto de Lingva Komitato tute sufiĉas por mia feliĉo. La ceteron mi legos vespere en lito, por alvoki la dormon.
Jen dika kajero kun verda kovrilo; ni demetu la ĉapelon, estas la leĝaro de Esperanto. Vere, feliĉa estas la esperantista popolo; neniel ĝi povas envii la aliajn popolojn; ĝi havas leĝaron, kiu ĉiujare plidikiĝas kaj komplikiĝas. Baldaŭ estos necese, krei specialan sekcion de Esperantistaj juristoj por klarigi al la simplanimaj popolanoj ĉiujn belaĵojn de niaj leĝoj.
Sed kion mi vidas? Jen granda bildo kun mikrofotografaĵoj de strangaj estaĵoj ĉiuformaj, unuj rondaj, aliaj longaj, mikroboj kaj bakterioj. Kredeble ili estas la teruraj estaĵoj, kiuj infektas la esperantan organismon. Jen la insida bakterio de centra organizulozo, kiu vivas nur en mona kulturo; jen la avida bakterio de plibonigomanio, kiu sin nutras per novaj sufiksoj; jen la terura bakterio de decimala klasigo kun ĝia stranga formo ∞ (oni ĝin trovas precipe en Parizo en kelkaj domoj kaj oficejoj); sed ankaŭ jen la bonaj kuracaj serumoj de Fideleco, Libereco kaj Frateco. Sed pardonu! mi eraras. Tiuj ĉi bakterioj estas ne moralaj, sed tute fizikaj, kaj la bildo apartenas al interesa scienca verko de D-ro Odo Bujwid, prezidanto de la Loka Komitato de la Oka, «Kvin paroladoj pri Bakterioj», verko malavare donacita al ĉiuj kongresanoj.
Ankoraŭ multe da prospektoj kaj cirkuleroj pri diversaj ekspozicioj, urboj aŭ firmoj, unuj internaciaj, aliaj iom tro naciaj, ekzemple la Ekspozicio de Breslau okaze de la centjarfesto pro la militoj en 1813-1815. Mi opinias, ke la kovrilo oficiale donata de la Kongresa Komitato ne estis tre bona loko por tiaspeca prospekto.
Sed ni daŭrigu nian viziton de l’ Akceptejo. Jen pordo, skriboĉambro. Mi malfermas la pordon, sed tuj refermas. Sendube la Komerca Akademio ne ankoraŭ tute finis sian laboron, ĉar mi ekvidis multajn gelernantojn sidantajn antaŭ pupitroj. Sed la pordo denove malfermiĝante, mi konscias mian eraron. La gelernantoj estas samideanoj, kiuj de mateno ĝis vespero skribas, skribadas centojn kaj centojn da leteroj kaj poŝtkartoj kaj ili skribas des pli facile, ke la malavara komitato disdonas senpage luksan leterpaperon kun bela marko kongresa. Kiom da folioj estis uzataj dum la Kongreso? La Statistika Oficejo ne povis liveri la sciigon, sed mi povas diri, ke ĉiuj tiuj ĉi leteroj estis sekigataj per la sorba papero de L. I., malavare dismetita sur la tabloj.
Alia pordo fermita: Sekretariejo. Kio okazas malantaŭ tiu ĉi pordo? Ni ne serĉu kaj trapasu. Malantaŭ tablo en la koridoro sidas kongresa oficisto. Li disdonas al kelkaj maloftaj personoj blankajn kaj verdajn kuponarojn. Ĉu kuponarojn? Tute ne. La personoj surhavas ruĝajn rondetojn; ili estas Rajtigitaj delegitoj laŭleĝaj (paginte po unu spesmilo ĉiu kapo), kaj ricevas siajn voĉdonilojn; la blankaj valoras nur unu voĉon, kaj la verdaj kvin. Kelkaj samideanoj rigardas de malproksime la disdonadon, ili estas delegitoj nenion paginte kaj sekve tute senvoĉaj.
En la fundo de l’ koridoro mistera pordo kun surskribo: «Eniro malpermesita al Sinjoroj» kaj sube: «Tualetejo por Sinjorinoj».
Kio okazas en tiu ĉi loko, mi tute ne povas diri (mi estas Sinjoro), sed strangan fenomenon mi konstatas. Eniras en tiun ĉi ejon ĉiuaĝaj sinjorinoj, kelkaj eĉ grizharaj, sed eliras nur junulinoj kun brilaj okuloj, ruĝaj lipoj, freŝaj vangoj. Kiu sorĉisto loĝas en tiu ĉi rebeligejo?
Ne povante trovi la solvon de l’ enigmo, ni supreniru ĝis la dua etaĝo, kie kuŝas la ekspozicio kaj la vendejo. La ekspozicio okupis tri ĉambrojn kaj la plej granda parto de la montritaj dokumentoj apartenis al la fama kolekto de S-ro Brzostowski el Varsovio. Tiu ekspozicio similis al ĉiuj aliaj de l’ mondo per tio, ke en angulo de ĉiu ĉambro severa gardisto... dormis. Cetere ĉiuj valoraj dokumentoj estis ŝlositaj en vitrita ŝranko. En la vendejo kelkaj vendistoj; librejo de Pola Esperantisto, de Esperanto-Instituto de Leipzig, kaj montrejo de S-ino Farges (la ĉiam ĵus alveninta Sinjorino). En la koridoro juna Polino nacie vestita vendas artajn objektojn.
La dua etaĝo estante la lasta, ni malsupreniru. Meze de l’ ŝtuparo mi haltas subite kaj frotas miajn okulojn. Ĉu mi vere maldormas? Tien rigardu sur la unua etaĝo, meze de tiu ĉi grupo. Estas neeble! estas revo! sed tute ne! tie, karne kaj oste, vestita laŭ la plej nova modo, staras la imperiestro Napoleono; ne Bonaparte kun kavaj vangoj kaj longaj haroj, sed Napoleono kun jam grasa vizaĝo kaj tondita kapo; Napoleono, kiu jam venkis, nun venkas kaj ankoraŭ venkos. Sed estas nur iluzio; tiu ĉi esperantista Napoleono estas D-ro Leon Rosenstock, la ĝenerala sekretario de la Loka Organiza Komitato, akso de la tuta Kongreso; kiel lia genia samvizaĝulo, li estas ĉiam sur la ĝusta loko en la ĝusta momento. Nuntempe li estas en la Akceptejo, post kvin minutoj li estos en la stacidomo, kaj post dek minutoj aliloke. Ĉiam afabla, ĉiam ridetanta, ĉiam preta respondi eĉ la plej tedajn demandojn, li estis la vera modelo por ĉiuj estontaj ĝeneralaj sekretarioj.
La Akceptejo estas nun plena, plenega de la tuta kongresanaro, kiu zumas, bruas, bruegas. Ĉie babilantoj, en la ĉambroj, en la koridoro, sur la ŝtuparo, en la ĝardeno. Ne estas la Turo Babela, sed la Turo Babila. Kaj sur ĉiuj vizaĝoj brilas la ĝojo retrovi amikojn ne reviditajn de unu jaro, de du jaroj, eĉ kelkafoje de la Bulonja Kongreso. Kaj oni salutas malnovajn konatojn, oni konatiĝas kun novaj samideanoj, tre multenombraj en tiu ĉi Kongreso.
Kaj sidanta sur benketo en angulo mi rigardas, pasantaj kaj repasantaj, la diversajn tipojn de kongresanoj, kiujn oni renkontas en ĉiuj niaj jaraj kunvenoj.—Jen kelkaj el ili:
La verda kongresano, esperante vestita, kun verdaj steloj sur la ĉapela rubando, verdaj steloj sur la poŝoj de l’ jaketo, verdaj steloj sur la tuta veŝto. Li havas verdajn flagetojn sur la ĉapelo, verdajn flagetojn en ĉiuj butontruoj de la jaketo; li purigas sian nazon (abomeno!) per malgranda esperanta flago. Ĝenerale li estas vegetarano kaj manĝas nur verdajn legomojn.
La bonhumora kongresano, ĉiam ridanta, ĉiam kontenta. Li venis al la Kongreso por amuziĝo, kaj li amuziĝas. Li ĝojas, kiam brilas suno, li ankaŭ ĝojas, kiam falas pluvo. Li gratulas ĉiun, aplaŭdas post ĉiuj paroladoj, havas ĉiam saman opinion, kiel lia kunparolanto. Li estas kontenta pri la manĝo, kontenta pri la ĉambro, kontenta pri la puloj (ĉar ekzistas ankaŭ kongresaj puloj).
La malbonhumora kongresano, ĉiam malgaja, ĉiam kritikanta. Tuj de la alveno li kritikas kaj plendas. La donitan loĝejon li trovas abomena, li postulas tuj alian. Kiam la ŝanĝo estas farita, li sopiras je la unua. En la kunvenoj li plendas, tial ke lia sidloko estas tro malproksima, ke la oratoroj tro mallaŭte parolas. Se la parolado estas longa, li plendas, tial ke oni diras neutilajn vortojn; se la parolado estas mallonga, li plendas, tial ke la oratoro petis parolon por nenion diri. Ĉiam kaj ĉie la malbonhumora kongresano malfermas la buŝon nur por diri malagrablaĵon. Kaj la lastan tagon li malaperas murmurante, kritikante la faritan elekton pri la sidejo de la venonta kongreso.
La politika kongresano, kiu revas nur pri parlamento, partioj, proponoj, k. t. p. Li portas ĉiam sub la brako grandan paperujon kun dokumentoj, projektoj, broŝuroj. Li alkondukas vin en angulon por malkovri al vi grandan sekreton. Li estas aŭtoro de vasta projekto por organizado de Esperantistaro. Ĝis nun oni parolis nur pri Tera Esperantistaro; sed oni scias, ke kredeble oni povos baldaŭ interrilatiĝi kun aliaj planedoj. Tiutempe la propagando estos ne sole nacia, ne sole internacia, sed ankaŭ interplaneda. Oni do devas nun pensi pri la kreado de centra organizo, por la tuta suna sistemo. Tiu ĉi centra organizo bezonas oficejon, sekretariejon. Sed ekzistas jam tute preta oficejo, la Centra Oficejo, kiu plene konvenas por la rolo de Sunsistema Oficejo, pro la multaj aŭtobusoj pasantaj antaŭ la pordo.
La mallaborema kongresano, kiu venis al la kongreso por ripozi kaj... ripozadas. Li leviĝas tre malfrue, bone ĝuas la matenmanĝon, kaj ĉirkaŭ la dekunua iras al la Akceptejo. Li babilas en la koridoroj, skribas kelkajn poŝtkartojn kaj je la unua iras por tagmanĝi kun samideanoj. Li longe babilas, trinkas nigran kafon kaj je la tria akompanas amikojn ĝis la pordo de l’ kongresejo. Kelkafoje li eniras la vestiblon por fini babiladon. Li unufoje eĉ malsupreniris la ŝtuparon kaj rigardis scivole tra la pordo en la kongresan salonon. Sed la severaj mienoj de la estradaj sinjoroj lin timigis kaj li tuj malaperis. Dum la kunvenoj li promenas tra la urbo, aŭ, sidanta en publika ĝardeno, legas nacian gazeton. Li konas ĉiujn kafejojn aŭ sukeraĵejojn de la kongresa urbo, japanajn kaj ne japanajn, sed havas nenian ideon pri oficialaj institucioj.
La ĝenerala specialisto, ano de ĉiuj societoj, ligoj aŭ asocioj. Li ĉiam kuras kun programo en mano, ŝvitante kaj viŝante la frunton. Li ĉagreniĝas, tial ke okazas samtempe kunvenoj de katolikoj kaj liberpensuloj, bankistoj kaj socialistoj, farmaciistoj kaj juristoj. Li estas en stranga embaraso; ĉu li estas pli socialisto ol bankisto aŭ pli bankisto ol socialisto. Ne trovante solvon de l’ problemo, li eniras la kunvenon de maristoj (li neniam vidis maron), kie oni lin enskribas en la Societon de la Amikoj de la Maro.
La kolektista kongresano, kiu kolektas ĉiujn librojn, ĉiujn paperojn, ĉiujn afiŝojn rilatantajn Esperanton. Li abonis ĉiujn Esperantajn gazetojn aperintajn kaj malaperintajn. Li havas la solan konatan ekzempleron de la Groenlanda Esperantisto presita ĉe la Norda Poluso mem sur foka haŭto. Li posedas ankaŭ la bonan eldonon de la verkaro de Devjatnin, tre maloftan, tiun, kiu enhavas multe da preseraroj en la Antaŭparolo. En ĉi tiu momento li estas tute ĉagrena; li vidis en la mano de samideano prospekton pri iu Esperanta botpoluro, kiu mankas en lia kolekto kaj li nenie povas ĝin trovi. Li petas la maloftaĵon de ĉiu oficisto, de ĉiu vendisto, kaj fine, ho feliĉo! sur la strato li ĵus ekvidas unu iom makulitan de koto. Zorge li ĝin prenas, stampas per sia marko kaj enskribas en la katalogon kun numero 364523.
La kongresano, kiu elpensis novan vorton, terura viro, kiu vin prenas per butono de jaketo, vin puŝas en angulon de koridoro, kaj ne volas vin liberigi. Vane vi konstante jesas, vane vi oscedas, vane vi rigardas la poŝhorloĝon. Li daŭrigas malvarme la pruvadon. Esperanto estas perfekta, per ĝi oni povas esprimi ĉiujn nuancojn de l’ penso krom unu; Esperanto havas ĉiujn kvalitojn, ĝi estas logika escepte pri unu punkto. Kelkafoje la kongresano, kiu elpensis novan vorton, kaptas alian elpensinton. En tia okazo ambaŭ parolas samtempe ne aŭskultante unu la alian.
Fine, the last but not the least, kiel diras niaj britaj samideanoj.
La kongresano, kiu scias nenion pri Esperanto, krom la nomo Esperanto.
Vi ridas, vi diras, ke mi estas ŝerculo, mensogulo. Mi ĵuras, ke ĉi tiu speco ekzistas. Mi vidis la solan ekzempleron ĝis nun konatan per miaj propraj okuloj. Li havas du krurojn, du brakojn, du okulojn kaj unu buŝon, el kiu neniam eliris iu ajn esperanta vorto.
La dirita kongresano kutimas dum sia libertempo ĉeesti ian ajn kongreson por amuziĝo. Li legis en la gazetoj pri la Krakova Kongreso kaj tuj aliĝis. Li alvenis Krakovon kaj estis tute mirigata. En ĉiuj aliaj kongresoj oni parolis diversajn lingvojn kaj li povis kompreni la paroladojn faritajn en sia propra gepatra lingvo. Nun en ĉi tiu esperanta kongreso li povas nenion kompreni, ĉar ĉiuj parolas la saman lingvon, tute nekonatan de li. Kia ridinda kongreso! Li pensis, ke oni faros paroladojn por klarigi, kio estas Esperanto. Sed tute ne, oni nenion klarigas, oni nur uzas la lingvon. Kia stranga kongreso!... Kelkaj samideanoj donas al li ŝlosilon. Li legas la frazon pri artikolo, kritikas la unuecon de ĉi tiu, kritikas kelkajn radikojn de la vortaro, deklaras, ke al Esperanto ĉiam mankos literaturo, kaj malaperas, ĵurante, ke neniam li ĉeestos denove esperantan kongreson.
Sabaton, la 10. de Aŭgusto.
—Antaŭkongresa prezentado en «Teatro de Novaĵoj». La salono estis preskaŭ plena de Esperantistoj altiritaj precipe de la «Esperanta parto» de ĉi tiu prezentado.
Oni komencis per Viena opereto polen tradukita. Ĉar mi tute ne konas la polan lingvon, mi ne povas rakonti precize la temon. Sed la muziko estis ĉarma kaj la dancoj allogaj. Post la malleviĝo de l’ kurteno Krakova samideano petis pardonon de la aŭskultantaro, ĉar oni ludis polan teatraĵon nekompreneblan kaj eble enuigan por la nepoloj.
Vivaj protestoj aŭdiĝis. Ne, kara samideano, ni ne enuis, tial ke ni povis ĝui la ĉarmon de via lingvo kantata kaj la poeziecon de viaj dancoj.
Nun la esperanta parto. Kurteno leviĝas; staras sur la scenejo duobla vico de ĉarmaj junulinoj kaj de afablaj junuloj, kiuj ĥore kantas nian himnon.
Tuj de la komenco la ĉeestantaro leviĝas kaj akompanas solene, religie la kantadon. Eĉ la neesperantistoj ĉeestantaj aŭskultas kun miro kaj respekto, impresataj de la fido kaj seriozeco, kiuj montriĝas sur ĉiuj esperantaj vizaĝoj.
Poste S-ro Felikso Lidor, tenoro, kantas konatan polan kanzonon: «Ho, vi vera anĝelo» kaj ŝercplenan alian «Aeroplano».
S-ino Heleno Palĉevska, kantistino, per agrabla voĉo donas al ni tri ĉarmajn kantaĵojn: «Porcelana statueto», «Hej antaŭen!» kaj «Ĉarmoj de la Nokto».
Jen Josefo Karbowski, humoristo, kiu ridigas la tutan ĉeestantaron per spritaj ŝercaĵoj: «Kial la Oka Kongreso okazas en Krakovo?» kaj «Paŭlo kaj Gaŭlo».
Fine, bele vestita Ĥino, kies voĉo multe similis tiun de nia samideano Kriss, faris spritan paroladon: «Kiel okazas kunsido de Rajtigita Delegitaro», en kiu li aludis la necesecon de Centra Kuirejo[4] por liveri bonan supon al la Esperantistaro. La ĉeestantaro, figuranta Rajtigitan Delegitaron, estis dividita en tri partoj, kiuj laŭ gesto de la oratoro diris: la dekstra «jes, jes», la maldekstra «ne, ne!», kaj la centra «eble, eble!» Vera figuraĵo de vera parlamento.
Multaj aplaŭdoj rekompencis la oratoron, kiu estis samtempe la organizinto de ĉi tiu esperanta «varietea» parto kaj la tradukinto de la plej multo el la kantaĵoj kaj deklamaĵoj.
Nun la esperanta parto finiĝis; dum la interakto ni eliru momenton por spiri freŝan aeron. Sed kion krias ĉi tiu bubo en la strato; ŝajnas al mi, ke li parolas esperantajn vortojn. Jes, li havas en mano paketon da gazetoj kaj oni aŭdas: «Kongresa Bulteno! dek helerojn!» En daŭro de fulmo la bubo disvendas ĉiujn ekzemplerojn kaj ĉie oni vidas samideanojn, kiuj avide legas la unuan numeron de nia oficiala organo.
La kongresa organo fariĝas nun neceseco de nia kongresa organizado kaj mi opinias, ke ĝia utileco pli kaj pli grandiĝos. Kiam niaj kongresoj okazos en grandaj urboj, ekzemple en Parizo, la nigraj tabuloj de l’ Akceptejo, kun siaj paperoj gluitaj laŭhazarde, siaj perkretaj surskriboj tute ne sufiĉos kiel informilo por la kongresanoj. Mi diris informilo, ĉar mi pensas, ke tia devus esti la rolo de la kongresa organo. Ĝi devas paroli ne pri aferoj estintaj (raporto pri kunvenoj aŭ festoj), sed pri aferoj estontaj. Ĉiun tagon ĝi devas enhavi ĉiujn programojn kaj komunikaĵojn pri la morgaŭa tago[5].
Mi opinias ankaŭ, ke la redaktado de la kongresa organo estas afero de la kongresa estraro mem. Ĝi ne devas transdoni la taskon al gazeto.
La Kongresa Bulteno en Krakovo aperis kiel aldono al pola gazeto; mi bone scias, ke tio estis farita en speciala celo. Dank’ al tiu aldoneco, la Bulteno publikigis ĉiutage la lastajn telegramojn de la mondo. Ĉu ĉi tiu novigo estis tre ŝatata de la kongresanoj, mi ne scias, sed mi ne kredas, ke tio estas vera neceseco pro la deviga mallongeco de la telegramoj.
Alia grava kondiĉo por la gazeto estas, ke ĝi devas esti facile aĉetebla. Ĉi tiu kondiĉo estis mirinde plenumita en Krakovo, ĉar oni vendis ĝin ĉie, en la Akceptejo, en la urbaj vendejoj, sur la stratoj, en la tramvojoj.
Cetere, la bona redaktado de la kongresa organo ne dependas nur de la redaktistaro, sed ankaŭ de ĉiuj estraroj ĝeneralaj kaj fakaj. Se ĉi tiuj ne liveras ĝustajn kaj akuratajn informojn, estas neeble doni al la publiko bonan laboron.
Ŝajnas, ke la redaktanta komitato ne estis ĉiam sufiĉe helpata, ĉar en unu numero oni plendas pri la baroj renkontitaj de la redakcio de l’ Bulteno: «Komence mankis esperantaj redaktantoj, la kompostistoj ne konantaj la lingvon ne povis tiel rapide komposti la gazeton kiel en naciaj lingvoj, kaj tial la plibonigado de elpresita teksto postulis pli multe da tempo. La kvar laborantoj estis devigataj samtempe verki, traduki, plibonigi la tekston.»
Do, malgraŭ kelkaj kritiketoj (enpreso de politikaj artikoletoj en la gazeto), ni devas esti dankemaj al la redaktanta komitato kaj speciale al S-ro Kronenberg, kiu senlace laboris por plenigi la gazeton.
Kredeble en venontaj jaroj la kongresa gazeto eliros ne kiel privata entrepreno, aŭ entrepreno de la loka komitato, sed kiel oficiala organo de niaj oficialaj institucioj, eble kiel aldono al la Oficiala Gazeto.
Dimanĉon, la 11. de Aŭgusto.
—Dum la mateno, privataj kunsidoj en diversaj ĉambroj de la Komerca Akademio por elekto de naciaj delegitoj. Kiel Franco, mi ĉeestis nur la kunsidon de la Francoj, prezidatan de S-ro Rollet de l’Isle, prezidanto de la Societo Franca por la Propagando de Esperanto. En ĉi tiu kunveno oni elektis kiel vic-prezidanton de la Kongreso, S-ron Rollet de l’Isle, kaj kiel delegiton parolontan en nomo de francaj esperantistoj, S-ron Sergeant, nian konatan Bulonjan samideanon, elokventan advokaton. Responde al demando de S-ro Sergeant pri la nepagintaj delegitoj (nun senvoĉaj), S-ro Bourlet klarigas kiamaniere, ili eble retrovos la voĉon. Sed ŝŝt... mi povas nenion diri, tio estas sekreto, vi vidos morgaŭ.
Alia grava kunveno estis tiu de la Germana Esperanto-Asocio. La G. E. A. venis Krakovon kun milita organizaĵo; en la Komerca Akademio ĝi havis specialan kunvenejon, specialan oficejon, ĉiuspecajn specialajn ejojn. Ĝi estas modelo de disciplino kaj de ordo. Eble aliaj landoj, en kiuj la Esperanta movado iras laŭhazarde, povus preni kiel ekzemplon ĉi tiun potencan Societon. Volo kaj disciplino ŝajnas esti ĝia devizo. En sia kunveno, la Germanoj elektis kiel vic-prezidanton de la Kongreso S-ron Behrendt kaj kiel naciajn delegitojn D-ron Mybs kaj D-ron Kandt.
Okazis ankaŭ multaj aliaj naciaj kunvenoj; la plej interesa estis tiu de la Turko, mi uzas la ununombron ĉar estis nur unu Turko, S-ro Romano, kiu tute rifuzis sin nomi mem delegito.
La programo anoncis ankaŭ Ekzamenojn de l’ Instituto (S-ro Privat); sed en la difinita ĉambro, je la difinita horo, estis nur ekzamenotoj; aperis neniu ekzamenonto. Post unuhora atendo kaj ne volante sin ekzameni reciproke, la malfeliĉaj kandidatoj iris por tagmanĝi.
Ni imitu ilin; eble ni estos embarasitaj, sed ne por trovi manĝejon, nur por elekti. Ĉie ni trovas bonan kuiradon, ĉie ni trovas manĝokarton en Esperanto, preskaŭ ĉie ni trovas kelnerojn kun kono sufiĉa de Esperanto. Certe ili ne povos paroli kun vi pri la belaĵoj de Mazepa aŭ la arĥitektura stilo de la Draphalo, sed ili komprenas bone, kion vi petas, kiam vi montras per la fingro sur la karto, kaj ili tuj vidas, ke vi deziras trinki, kiam vi tuŝas vian malplenan glason.
Eĉ por la vegetaristoj estas vegetarana restoracio, direktata severe laŭ la vegetaranaj principoj. Efektive, kiam mi diris al la mastrino, ke mi estas bestarano, ŝi tuj proponis al mi viandon.
Oni parolis ankaŭ al mi pri mineralana restoracio (eble en Wielicka), sed mi ĝin ne vidis.
Ĉar ni finis nian tagmanĝon, mi volas daŭrigi la rakonton pri la sanga tranĉilo, vi memoras: la tranĉilo, kiu pendas apud la pordo de la Draphalo. Ĉu vi memoras? Jes. Bone. «...Estis iam du fratoj, masonistoj, al kiuj oni komisiis la gravan taskon konstrui la preĝejon “Sankta-Maria”. Unu konstruis....» Sed diablo! nur kvaronhoro antaŭ la tria. Ni rapidu al la Malnova Teatro por la Inaŭguracia Kunsido.
Fine jen nia kongresejo, la Malnova Teatro. Ni eniru. Eble ni eraris, ĉar tie staras pordisto belege vestita, tute simila al preĝeja halebardisto. Sed tute ne; ĉi tiu bela sinjoro kun blua vesto arĝente brodita, kun dupinta ĉapelo, estos dum ok tagoj nia pordisto, la pordisto de l’ kongresejo.
Granda vestiblo, bela ŝtuparo. Ambaŭflanke de la ŝtuparo staras lakeo vestita kiel la pordisto, sed nudkapa. Mi volas supreniri; oni min haltigas. Mi montras mian karton; ne, ne, ne estas por karto. Ha! mi komprenas, mi ne povas eniri kun mia pluvombrelo. Mi iras al oficejo en la vestiblo; tie oni prenas mian ŝirmilon, oni postulas de mi dudek helerojn kaj interŝanĝe de mia bela pluvombrelo kaj de mia bela monero oni donas al mi... malpuran kartoneton; kion mi povos fari kun ĉi tiu kartoneto, se pluvos?
Suprenirinte la belan ŝtuparegon, oni alvenas en altan kaj vastan antaŭsalonon bele ornamitan. Inter du kolonoj el marmoro pendas belega standardo el verda veluro, surhavanta la orebroditajn nomojn de niaj jaraj bataloj:
Boulogne, Genève, Cambridge, Dresden, Barcelona, Washington, Antwerpen, Kraków.
Nur tri lokoj estas malplenaj. Kredeble la brodisto opiniis, ke post tri jaroj la venko estos plena kaj ni ne plu bezonos kongresojn.
Pordo malfermiĝas; en apuda salono mi ekvidas grandan tablon kaj gesinjorojn gaje trinkantajn kaj babilantajn; kredeble estas restoracio en la Malnova Teatro. Sed samideano sciigas min, ke nuntempe okazas matenmanĝo oferita de la Krakova urbestraro por honorigo de nia Majstro kaj de nia eminentularo. Ĉirkaŭ cent personoj ĉeestis ĉi tiun festenon; kiom da eminentuloj ni havas! Mi nur povas diri al vi, ke oni flaris tre bonan odoron tra la malfermita pordo.
Jen nia kunvenejo, bela salonego tre diskrete ornamita. Sur la estrado neniu preparo estas ankoraŭ farita; tabloj kaj seĝoj staras disaj; mi serĉas la kutiman tablon difinitan por la gazetistoj, ĝenerale lokitan apude kaj malsupre de la estrado; sed estas nenia tablo. Bone, ni sidiĝu ie ajn.
Iom post iom la salono pleniĝas; jam la tria pasis kaj nenio aperas. La ĉeestantoj tre pacience atendas, ili bone scias, ke se ilia eminentularo kuniĝis ĉirkaŭ tablo kovrita de bonaj manĝaĵoj kaj de bonaj trinkaĵoj, estas nur por la bono kaj la sano de Esperanto.
Sed jen S-ro Ĝenerala Sekretario, kiu tre ekscitita aranĝas mem tablojn kaj seĝojn laŭ protokola ordo. Reprezentanto de registara gazeto, petinte de li tablon por la gazetistaro, estas repuŝita kiel simpla kontraŭorganiza gazetisto.
«La gazetistoj skribu sur siaj genuoj», deklaras Lia Sekretaria Moŝto. Eble ĉi tiuj ĝenantaj sinjoroj konkurencas kun Oficiala Gazeto. Fine oni donas al ili malgrandan tablon en angulo de l’ estrado. Ni esperu, ke en venontaj kongresoj oni zorgos iom pli pri ĉi tiuj servantoj de l’ publiko.
Subite ĉiuj leviĝas; aplaŭdoj, krioj, entute varma ovacio. D-ro Zamenhof aperis sur la estrado. Ŝajnis al mi, ke ĉi tiun jaron la kutima ovacio farita por la unua apero de la Majstro en la Kongreso estis pli serioza, pli decoplena, ni diru la vorton: malpli histeria, ol en aliaj kongresoj. Oni honoris lin ne kiel iun Azian regnestron, sed kiel viron, certe genian viron, sed viron. Kaj ĉi tiu maniero estas vere pli inda por ambaŭ partoj, la honorato kaj la honorantoj.
La diversaj anoj de la kongresa estraro sidiĝas malantaŭ la verda tapiŝo kaj la kunsido komenciĝas.
S-ro Bourlet malfermas la kunsidon, Li diras, ke laŭ la tradicio la prezidanto de la pasinta kongreso devis transdoni siajn povojn al la prezidanto de la nuna. Bedaŭrinde grandan perdon suferis la Esperantistaro sekve de la morto de la organizinto de nia Sepa Kongreso, D-ro Van der Biest. Li mortis post la triumfo de ĉi tiu granda Antverpena elmontro; li mortis eble pro la tro granda fortuzo, kiun li oferis por la sukceso de nia sepa festo.
Kiel vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, S-ro Bourlet devas anstataŭi la mortintan prezidanton de la Sepa kaj plenumi la transdonon de l’ povoj.
Laŭ la Regularo la K. K. K. proponas al la elekto de la Kongreso la jenan estraron:
- Prezidanto, S-ro Stefan Mikołajski.
- Vicprezidantoj,
- Britujo: S-ro Bolingbroke Mudie.
- Francujo: S-ro Rollet de l’Isle.
- Germanujo: S-ro Behrendt.
- Polujo: S-ro Grabowski.
- Rusujo: S-ro Nedoŝivin.
- Sekretarioj: S-ro Chavet, S-ro Rosenstock.
La elekto estas aprobita.
S-ro Mikołajski okupas la prezidan lokon. Li tre kore dankas por la honoro, kiun oni faris al li, lin elektante kiel prezidanton de la Jubilea Kongreso, epokfaranta en la historio de l’ Esperanta movado. Li havas fidon, ke la nuna kongreso bone sukcesos; siaflanke li faros la eblon por konduki senpartie la diskutojn; li esperas, ke ĉiuj lin helpos por faciligi lian malfacilan taskon, kaj estas certe, ke ordo kaj paco regos en ĉiuj niaj kunvenoj.
Li esprimas la deziron, ke por la venonta Jubilea Kongreso post nova periodo da dudek kvin jaroj Esperanto estos venkinta kaj ke la ĉeestantoj de ĉi tiu kongreso vidos inter si nian Majstron en vivo kaj bonfarto. Li proponas, ke ni donu materialan formon al ĉi tiu deziro, leviĝante de niaj seĝoj.
Ĉiuj leviĝas. Aplaŭdoj.
S-ro Szarski, vicurbestro de Krakovo, salutas la Kongreson en la nomo de la urbo. Li esprimas sian plej koran dankon al la Antverpena Kongreso, kiu elektis Krakovon kiel sidejon de la Oka. Tie ĉi, en Polujo, dank’ al speciala situacio, ni devas interrilati kun multaj popoloj de diversaj kulturoj. Sekve, ni tre bezonas helpan lingvon, kiu ŝparos tempon en lernado de fremdaj lingvoj, kaj permesos sin dediĉi tute al spirita disvolviĝado de la propra pola kulturo. Fidelaj al la tradicioj, sed fidelaj al la progreso, ni povos tiel akordigi amon al patrujo kaj amon al ĉiuj popoloj. Li petas pardonon pri la multaj strataj kaj konstruaj laboroj faritaj en Krakovo dum tiu ĉi sezono, kaj esperas, ke malgraŭ ĉi tiuj malhelpaĵoj la kongresanoj povas ĝui la ĉarmon de la multaj antikvaĵoj de la urbo. (Varmaj aplaŭdoj.)
La Prezidanto de la Komerca Ĉambro de Krakovo salutas la Kongreson en pola lingvo. Li estas aplaŭdata precipe de la nepoloj.
La Sekretario de la Ĉambro por Komerco kaj Industrio en Krakovo parolas pri la graveco de internacia komprenigilo por la komercistoj. Li certigas la kongresanojn-komercistojn pri bona akcepto de iliaj Krakovaj kolegoj.
D-ro Odo Bujwid, prezidanto de la Loka Organiza Komitato, faras longan kaj gravan paroladon. Li esprimas la ĝojon de ĉiuj polaj esperantistoj kaj speciale de la Krakovaj, akceptante gastojn, samideanojn, venantajn el ĉiuj partoj de l’ mondo, kaj kun kiuj ili povas interŝanĝi ideojn, dank’ al la mirinda ilo kreita de la genio de D-ro Zamenhof. Neniam kongreso tiel grava okazis en Krakovo, neniam tiel granda kongresanaro kuniĝis en la Malnova Teatro[6]. Li longe parolas pri la interna ideo de Esperanto; li starigas paralelon inter vera patriotismo, kiu instigas al amo al la propra patrujo, sed ne instigas al la malamo al la aliaj patrujoj, kaj la ŝovinismo, kiu trudas la mortigon de aliaj homoj nur en celo de almilito kaj de superrego, aŭ kiu volas trudi al popolo alian kulturon.
Fine li montras la gravecon de helpa lingvo en scienca rilato. Li aludas la multajn malfacilaĵojn okazantajn en sciencaj kongresoj pro la diverseco de la lingvoj, kaj deziras la baldaŭan venkon de nia lingvo en ĉiuj rondoj de scienculoj.
Ĉi tiu bela parolado de konata scienculo elvokis grandajn aplaŭdojn. Neutile estas insisti pri la graveco de aliĝo al Esperanto de famaj personoj, kiel Profesoro Bujwid, disĉiplo de Pasteur kaj de Koch, fondinto de bakteriologiaj Institutoj en Varsovio kaj Krakovo.
D-ro Zamenhof leviĝas por sia kutima ĉiujara parolado.
Tondras aplaŭdoj, leviĝas brakoj, eliĝas krioj.
Kiam la kongresanaro kvietiĝas, nia Majstro eldiras la jenan belan, sed iom malgajan paroladon, per voĉo klara, sed, ŝajnis al mi, kun iomete da momenta emocio:
“La unuaj vortoj, kiujn mi volas hodiaŭ eldiri al vi, karaj samideanoj, estas vortoj de kora gratulo, ĉar ni havas hodiaŭ grandan feston. Ĵus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam—post longa naska preparado—aperis publike la lingvo, kiu nin ĉiujn unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras kaj kiu enkorpigas en si tiun homofratigan ideon, kiun la plimulto el ni havas en sia koro kaj kiu dum dudek kvin jaroj flame instigadis nin labori, malgraŭ ĉia malfacileco kaj ĉiuj malhelpoj.
Kion signifas dudek kvin jaroj da laborado por Esperanto kaj por ĝia ideo, tion povas plene kompreni nur tiuj personoj, kiuj partoprenis en tiu laborado de la komenco ĝis nun. Bedaŭrinde tre malmultaj estas tiuj personoj. El la laborantoj de la unua tempo tre multaj jam delonge plu ne vivas, aliajn lacigis la malfacila, grandan paciencon kaj persistecon postulanta vojo, kaj ili malaperis el nia anaro. El tiuj personoj, kiuj troviĝas nun en ĉi tiu ĉambrego, la grandega plimulto en la unuaj jaroj de Esperanto nenion sciis pri ĝi aŭ neklare aŭdis pri ĝi nur kiel pri ia freneza, mokinda kuriozaĵo; tre multaj el vi en la momento de la apero de Esperanto estis ankoraŭ infanoj; multaj, kaj certe ne la malplej fervoraj el vi, en tiu tempo eĉ tute ne ekzistis ankoraŭ en la mondo. La grandega plimulto el vi aliĝis al nia afero nur tiam, kiam ĝi estis jam sufiĉe forta kaj elprovita. Tre kaj tre malgranda, facile kalkulebla per la fingroj, estas la nombro de tiuj personoj, kiuj iris kun Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Kortuŝite ili povas nun rememori, kiel terure malfacila estis ĉiu paŝo en la komenco, kiam ĉiu aludo pri Esperanto postulis specialan kuraĝon, kiam el ĉiu milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva maniero, sen helpo kaj sen rimedoj pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn.
Dudek kvin jaroj! grandegan gravecon havas tia peco da tempo en la historio de lingvo artefarita. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu pensas, ke li havas rajton de voĉo, ke li povas aŭ eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno. En lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo neniun incitas, eĉ neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena kontenteco aŭ rezignacio; en lingvo artefarita ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo artefarita dum longa tempo estas elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado kaj puŝado. Kiom da ventoj, kiom da senĉesa tirado nia lingvo devis suferi dum sia dudekkvinjara vivo! Se ĝi tamen ĉion sane eltenis, se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj ĝi dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, ĉiam pli fortiĝante kaj riĉiĝante, neniam fleksiĝante aŭ kripliĝante, neniam minacante disfali en dialektojn, sed ĉiam pli kaj pli fortikigante sian tute difinitan, ĉie egalan spiriton, neniam perdante hodiaŭ, kion ĝi akiris hieraŭ,—ni povas pri tio sincere nin gratuli.
Antaŭ dudek kvin jaroj mi timeme demandis min, ĉu post dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis iam Esperanto, kaj—se Esperanto vivos—ĉu oni tiam povos ankoraŭ kompreni ion, kio estis skribita en Esperanto en ĝia unua jaro, kaj ĉu angla esperantisto povos kompreni esperantiston hispanan. Nun pri ĉi tio la historio donis jam plenan kaj perfekte trankviligan respondon. Ĉiu el vi scias, ke verko, skribita en bona Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj, en plena mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun, kaj la legantoj eĉ ne povas diri, ke ĝi estas skribita en la unua jaro de ekzistado de nia lingvo; ĉiu el vi scias, ke inter la stilo de bona angla esperantisto kaj la stilo de bona hispana esperantisto en la nuna tempo ekzistas absolute nenia diferenco. Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank’ al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas pli riĉa kaj pli elasta, ol la lingvo de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vortoriĉa, kiel verko, skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis nenion el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo. Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion kaj estas jam pli maljuna, ol multaj el ĝiaj uzantoj, kiu kreis jam grandan, potence kreskantan literaturon, kiu havas sian historion kaj siajn tradiciojn, sian tute precizan spiriton kaj siajn tute klarajn idealojn,—tia lingvo ne bezonas jam timi ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas.
La vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton, kiun neniu el ni povas senpune malrespekti. La hodiaŭa jubileo estas festo de tiu vivo kaj tempo.
Por ke ni, vivantoj, povu festi la hodiaŭan jubileon, fervore kaj sindone laboris multaj personoj, kiuj nun jam ne vivas. Nia morala devo estus rememori ilin en la nuna solena momento. Sed ho ve! ilia nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin ĉiujn citi, kaj krom tio la pli granda parto el ili laboris tiel modeste, ke ni eĉ ne scias iliajn nomojn. Tial, por ne fari maljustan apartigon inter eminentuloj kaj ne-eminentuloj, mi citos neniun apartan nomon. Mi devas fari escepton nur por nia kamarado Van der Biest, kies nomo estas ankoraŭ tro freŝa en la memoro de ni ĉiuj, kiu en la pasinta jaro aranĝis kaj prezidis nian grandan ĉiujaran feston kaj kies morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj, kiujn li prenis sur sin por ni ĉiuj. En via nomo mi esprimas funebran saluton al la ombroj de ĉiuj niaj karaj kamaradoj, kiujn dum la pasintaj dudek kvin jaroj forŝiris de ni la morto. Iliaj ombroj staru nun antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ partoprenante en tiu granda festo, kiun ili preparis, sed ne ĝisvivis. Mi proponas al vi, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj.
Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antaŭ longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar mi timis fari tion tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi «majstron», ke vi ĉesu honori min per tiu titolo.
Vi scias, ke tuj en la komenco de nia movado mi deklaris, ke mi ne volas esti mastro de Esperanto, sed ke la tutan mastrecon pri Esperanto mi en tuta pleneco transdonis al la esperantistoj mem. Vi scias ankaŭ, ke de tiu tempo mi ĉiam lojale agadis aŭ almenaŭ penis agadi konforme al tiu deklaro. Mi donadis al vi konsilojn, kiel mi povis, sed neniam vi aŭdis de mi la vortojn: «tion mi postulas» aŭ «tion mi deziras». Neniam mi provis altrudi al vi mian volon. Tamen, konsciante, ke ĝis sia plena fortikiĝo nia afero bezonas ian enkorpigitan standardon, mi—laŭ via deziro—dum dudek kvin jaroj plenumadis tiun rolon, kiel mi povis, kaj mi permesadis, kvankam tre nevolonte, ke vi vidu en mi ĉefon kaj majstron. Kun ĝojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi sinceran konfidon kaj amon, kaj pro tio mi eldiras al vi mian plej koran dankon. Sed nun permesu al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi ĉiam vidos min nur inter vi.
Jen estas la kaŭzo, kiu devigis min fari la nunan decidon:
La ekzistado de ia natura konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas nur la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ personan karakteron. Se al iu ne plaĉas mia persono, aŭ miaj politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de Esperanto. Ĉio, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto. La tro honora titolo de majstro, kiun vi donas al mi, kvankam ĝi en efektiveco koncernas nur la aferon de la lingvo, fortenas de Esperanto multajn personojn, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estas simpatia kaj kiuj timas, ke, fariĝante esperantistoj ili devas rigardi min kiel sian moralan ĉefon. Ĉiu, kies opinio pri aferoj esperantistaj estas alia ol mia, ofte sin ĝenas eldiri libere sian opinion, por ne kontraŭbatali publike tiun, kiun la esperantistoj nomas sia majstro. Se ies opinion la esperantistoj ne volas akcepti, li vidas en tio nur la ĉiopovan influon de la majstro. Nun, kiam nia afero estas jam sufiĉe forta, estas necese, ke ĝi fine fariĝu absolute libera, ne sole libera de ĉiuj personaj dekretoj, kia ĝi fariĝis jam antaŭ dudek kvin jaroj, sed ankaŭ de ĉia efektiva aŭ ŝajna persona influo. Estas necese, ke la mondo sciiĝu tute klare, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn libere elektitajn gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan majstron. Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu «majstro», ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon.
Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam ne ĉiuj en egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas tute laŭvola, ke la esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion komunan kun la Esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi.
Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan Esperantan aferon, kaj kiuj ne tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta esperantisto, solvu ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto. Neniam permesu, ke en nia afero regu la principo: «kiu pli laŭte krias, tiu estas prava». Per unueco ni pli aŭ malpli frue nepre venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ne forgesu, ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun ĉiu el ni uzas nur por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava socia problemo, ke, por atingi nian celon, ni devas konstante propagandi nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ĝi. Se en nia afero aperas io, kio ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune interkonsentita decido; sed ni neniam semu en nia tendaro reciprokan malamon kaj malpacon, kiu nur ĝojigas kaj triumfigas niajn malamikojn. En la unuaj jaroj de nia laborado sur nia standardo estis skribitaj la vortoj «espero, obstino kaj pacienco»; tio tute sufiĉis, ĉar ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde ofte forgesis tiun devon; tial nun, transirante en la duan gravan periodon de nia historio, en la duan kvaronjarcenton, ni skribu sur nia standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu kiel sanktan ordonon; tiu vorto estas: «konkordo».
Mi finis tion, kion mi intencis diri al vi, karaj amikoj. Mi scias tre bone, ke multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos. Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: ĉu en sia lasta kongresa parolo, en sia «kanto de cigno», li nenion pli havas por diri al ni? ĉu en la grava tago de la jubileo de la esperantismo, de tiu jubileo, kiun ni atingis post tiom multe da laboroj kaj suferoj, li nenion pli havas por diri al ni? ĉu en la unua kaj eble ankaŭ la lasta fojo, en kiu ni el ĉiuj partoj de la mondo alproksimiĝis, kiom ni povis, al tiu loko, kie Esperanto naskiĝis kaj kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco per neevitebla natura reago naskis la esperantisman movadon,—ĉu en ĉi tiu grava kaj solena momento li nenion pli havas por diri al ni? Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena; en la jubilea momento de la esperantismo mi volus paroli al vi pri tio, kio naskis la esperantismon, pri ĝia esenco kaj espereblaj sekvoj; sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi plu ne parolas.