Kun larmoj en blua okul’
Kaj diris: ĉu vi min forgesis?
Pro kio respondu, saĝul’.
Servado al landoj potencaj
Ne estas ordono al Vi...
Polujo ne estas perdita
Dum vivas ankoraŭ ja ni!...
Kaj Majstro respondis: Polino
Neniam forgesos mi Vin...
Mi estas ja filo de tero
De kiu vi estas filin’.
Aŭskultu! plej granda en mondo
Mistero de l’ viv’ logaritm’
Ho! estas batado de l’ koro
La sanga akcento—la ritm’.
Sur la antaŭlasta silabo
La pola stariĝas akcent’,
Ĝi estu do en Esperanto!...
En ritmo vivadas la sent’...
Kaj reĝas akcent’ poezion,
Ritm’ estas la gaj’ kaj dolor’...
Pro tio en Lingv’ Esperanto
Batados la pola kor’!
Kaj dum Esperanto travivos—
En ĝia belsonharmoni’
Travivos la pola akcento
La ritmo de Pol-poezi’!...»
Kaj kredeble alian polan aferon, krom la akcento, D-ro Zamenhof metis en sian lingvon, ĉar Poloj lernas Esperanton kun mirinda facileco. Pri ĉi tiu punkto, mi volas rakonti al vi vojaĝan rememoron. Venante el Parizo, mi vojaĝis kun Pola junulino iranta al Varsovio kaj post kelke da tempo ni interbabilis. (Mi estas grizhara sinjoro tute sendanĝera por la junulinoj). Kompreneble, mi parolis pri Esperanto. Ankaŭ kompreneble, ĉar ŝi estis el Varsovio, ŝi nenion sciis pri Esperanto. (Neniu estas profeto en sia lando!). Mi montris al ŝi la tradukon de «Mazepa»; ŝi malfermis la libron kaj... ho mirego! ŝi komencis legi kun perfekta elparolado. Eble vi diros: ŝi vin mokis. En tia okazo mi estas ĉarmita... Sed pardonu! la najbaroj faras ŝŝt... ŝŝt kaj min rigardas kun teruraj okuloj. Ĵus komenciĝis la kantado de S-ino Ada Sari, kiu havas en la gorĝo mi ne scias, kiom da najtingaloj kaj silvioj. Tondrego de aplaŭdoj tradukas la sentojn inspiratajn al la aŭskultantaro de ĉi tiu magiistino.
Sed kio tuj okazos? Junuloj formas duoncirklon sur la scenejo; meze de ili oni metas malaltan kesteton, sur la kesteto stariĝas maljuna sinjoro kun bastono en la mano. Subite la maljunulo kolere levas la bastonon kaj per ĉiuj fortoj batas al la kapoj de la junuloj, kiuj tuj komencas krii. Sed kredeble la doloro ne estis granda, ĉar la krioj estas tre agrablaj, eĉ muzikaj. Kaj la malbona sinjoro sur la kesteto daŭrigas la gestadon. Jen li minacas dekstren, jen li minacas maldekstren, kaj ĉiufoje la minacata flanko krias kaj la ne minacata silentas. Momente li stariĝas sur pinto de la piedoj kaj movas brakojn kiel flugiloj; poste li pene levas imagan ŝarĝon; fine li faras rapidan geston per la manoj kvazaŭ li ĵetus pipron en la okulojn de la malfeliĉuloj; ĉi tiuj ellasas lastan plendon kaj silentas. La malbonkora publiko aplaŭdas ĉi tiun kruelan sporton, kaj la barbara maljunulo senhonte salutas. La programo klarigas al mi, ke mi ĵus aŭdis la «Krakovan viran ĥoron» kaj ke la direktoro ne estas sinjoro barbara, sed S-ro Barabasz.
Nun jen S-ino Stanisława Wysocka, kiun ni aplaŭdos morgaŭ en «Mazepa». Ŝi deklamas du versaĵojn esperantigitajn de samideano, kies nomon mi ne bone memoras—ĝi komenciĝas per G kaj finiĝas per i—«Sur Jungfrau» kaj «Mi malĝojas, Sinjoro». Kaj aŭdante ĉi tiun lastan poezion, kiun S-ino Wysocka eldiris kun barelo da larmoj en la voĉo, mi revidas la malgrandan teatron de Boulogne-sur-Mer kaj S-ron Grabowski mem deklamanta la saman poezion. Kiel rapide forflugas la tempo, la iluzioj kaj la haroj!
Grandaj aplaŭdoj revenigas min de Boulogne al Krakovo en centono da sekundo. Vere la penso flugas ne malpli rapide ol la iluzioj.
Denove S-ino Sari ĵetas en ĉiujn angulojn de l’ salono la perlojn de sia voĉo.
Sed jen ankoraŭ la batitaj junuloj kaj la batanta maljunulo, kaj dank’ al la bastono de S-ro Barabasz la Krakova ĥoro nin ĉarmas per kolekto de polaj popolaj aŭ de popolaj polaj kantoj (laŭplaĉe). Ĉiuj estis esperantigitaj de samideano, kies nomon mi ne konas. Mi nur scias, ke estas rabo en la vorto. Unu el ili, titolita «Fajr-eligu hufumetoj» estis tre rimarkita. Oni uzis nian bonan prepozicion ĝis por imiti la bruon faritan de la dancantoj frotante la pargeton per la piedoj por preni la takton, laŭ pola kutimo. Kaj la kantistoj elpuŝis terurajn «ĝis, ĝis, ĝis». Atentu, sinjoroj! se vi uzas nian kompatindan prepozicion kun tia forto, vi ĝin eluzos ĝis la vokalo.
La «Espero», rekantata de la tuta ĉeestantaro, markis la finon de ĉi tiu neforgesinda vespero.
En la vestiblo juna studento staranta senmove sur seĝo portas sur la dorso afiŝon, per kiu ni estas sciigataj, ke la kunveno de la studentoj okazos tuj post la festo. Feliĉaj studentoj! Kiel diris poeto, kies nomon vi memoras:
Dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco,
Post malgaja maljuneco—
Sole tero restas.
Mardon, la 13. de Aŭgusto.
—Hodiaŭ ripozo. Neniu kunveno de neniu Parlamento. Oni ne aŭdos paroladojn, oni ne aŭdos diskutojn, oni ne parolos pri malorganizaĵo centra aŭ organizaĵo malcentra. Mi ne estos devigata skribi galope tedajn notojn; miaj oreloj ripozos, miaj fingroj ripozos, mia kapo ripozos, sed mia lango ne ripozos, ĉar mi intencas babileti, babili, babilegi kun ĉiu kaj kun ĉiuj. Hodiaŭ oni promenas sub la kamparo; jes, sub la kamparo, ĉar sur la programo montriĝas ĉi tiuj magiaj vortoj: Ekskurso al salminejoj en Wieliczka, kio tute ne signifas, ke iam oni faris kurson en la minejoj, sed ke posttagmeze ni promenos sub la tero.
Diversaj nelacigeblaj ist-aroj kunsidiĝis ĉi tiun matenon; la plej taŭga por la tago estis la Internacia Libertempa Asocio, kiu certe priparolis la hodiaŭan libertempon. Ankaŭ la Societo de la Virinoj havis sian unuan kunvenon; bedaŭrinde ĉi tiu interesa Asocio ne sukcesas trovi anojn, ĉar artikolo de ĝia regularo diras, ke la membrinoj devas esti almenaŭ tridekjaraj.
Fine la Lingva Komitato tenis solenan kunsidon.
Tagmezon.—En la stacidomo bruas, bruegas la kongresanoj, kiuj are invadas nian specialan vagonaron; jes, specialan, ĉar specialaj oficistoj nin kondukas al specialaj kupeoj de specialaj vagonoj formantaj specialan vagonaron tiratan de speciala lokomotivo kondukata de speciala meĥanikisto. Nur la reloj ne estas specialaj, ili estas komunaj reloj. Oni ne povas ĉion havi. Baldaŭ la longega vagonaro estas superplenega kaj la malfruintoj devas iri per alia vagonaro. Pli ol 1200 personoj partoprenis la ekskurson al Wieliczka. Ĉirkaŭ la unua la vagonaro pene ekmoviĝas kaj komencas iri al sia celo kun saĝa malrapideco. Atentu, meĥanikisto, vi kondukas Esperanton kaj ĝian sorton, sekvu zorge la vojon celitan: kelkajn metrojn ekster ĉi tiu vojo kaj Esperanto faros malantaŭan salton da dudekkvin jaroj.
Dum ĉi tiu mallonga vojaĝo afabla Polino rakontis al mi legendon pri la eltrovo de la salminejoj kaj ĉi tiu legendo estas tiel ĉarma, ke mi tuj rediros ĝin al vi:
Estis iam, antaŭ multaj, multaj jaroj, hungara reĝo, kiu havis belan, saĝan kaj pian filinon nomitan «Kingo». Kaj ĉi tiu junulino estis tiel virta kaj tiel pia, ke Dio donis al ŝi la povon fari miraklojn. En ĉi tiu tempo la reĝo de Polujo, Boleslavo Hontema, kiu multe aŭdis pri Sankta Kingo, petis de ŝia patro, ke ŝi fariĝu lia edzino. La hungara reĝo konsentis kaj Boleslavo sendis al la junulino multekostan fianĉigan ringon. La patro, kiu tre amis sian filinon, demandis, kion ŝi deziras kunporti kun si kiel doton. Cetere tute preta li estas, donaci al ŝi siajn plej belajn trezorojn. Sed, li miregis, kiam Kingo petis de li la salminejon de Hungarujo; unue li tre ridis pri ĉi tiu stranga peto, sed, ĉar la filino persistis en sia kaprico, li konsentis. Tiam la princino iris al la salminejo, demetis sian fianĉigan ringon kaj ĝin ĵetis en la salan profundegaĵon. Kiam ŝi alvenis Polujon, Boleslavo tre miris, tial ke ŝi plu ne havis la donitan ringon; tiam ŝi kondukis sian edzon en urbeton Wieliczka, kaj en difinita loko ŝi ordonis fosi profundan puton; tagon post tago, nokton post nokto fosis la laboristoj, kaj fine ili alvenis al blanka tavolo tiel malmola, ke estis neeble daŭrigi la fosadon. Tiam Kingo ordonis alporti al ŝi pecon de la blanka tavolo, kaj la ĉeestantoj konstatis kun miro, ke ĝi estas sala ŝtoneto. La junulino ridetante rompigis la ŝtoneton, kaj—miraklo!—en la mezo kuŝis la fianĉiga ringo. La petita doto magie transportiĝis en Polujon....
«Wielicka! Wielicka! Ĉiuj eliĝu!» Krioj, bruo, muziko. Flagoj ornamas la stacidomon. Sur la perono nin atendas la urbestraro; en bona Esperanto la urbestro deziras bonvenon al ĉiuj, D-ro Mikołajski respondas, kaj sekvante la muzikistaron de la salminejoj, la kongresanoj en kvaropaj vicoj sin direktas al la puto. Parto de la kongresanoj devas malsupreniri lifte, alia parto piede. Apud la lifto mineja oficisto diras al mi kelkajn polajn vortojn, mi tuj prezentas al li mian pluvombrelon, sed li rifuzas; ne estas vestejo ĉi tie. Kial vi ridas? Ne estas ridinde. Vi mokas min, ĉar mi kunportis pluvombrelon por promeni sub la kamparo. Vi diras eble, ke ne pluvas en minejo. Vi tute eraras; pluvis en la minejo kaj eĉ falis sala pluvo. Ne ĉie oni ricevas salan pluvon sur la kapon.
Post unu minuto la lifto nin malsuprenigas sur la unuan etaĝon de la minejo; ankoraŭ du etaĝoj malsuprenirotaj, kaj ve! suprenirotaj. Nun ni iras de mirindaĵo al mirindaĵo, de ĉambrego al ĉambrego, kaj ĉi tiuj ĉambregoj (malplenaj lokoj, en kiuj antaŭe sin trovis la salo), lumigitaj de centoj da lampoj, kies radioj estas resenditaj ĉiuflanken de la minejaj ŝtonegoj ĉiukoloraj, oferas spektaklon nenie videblan kaj neniam forgeseblan. Kaj dum ni malsupreniras per galerioj, per ŝtuparoj, sur pontoj, la sonoj de l’ muziko, kiu nin akompanas, venas el malproksime, resendita de roko al roko; kaj la arioj foje gajaj, foje malgajaj, akirantaj en ĉi tiu subteraĵo sonorecon tute specialan, faras impreson nedifineblan. Kaj ĉi tiuj lumoj, ĉi tiuj sonoj kuniĝas por formi plenan feston, feston de l’ oreloj kaj feston de l’ okuloj.
Jen la ĉambrego «Michalowice», la plej vasta el ĉiuj. La plafono subtenata de multaj lignaj pilastroj, havas altecon je 36 metroj. En la mezo pendas lustro el kristala salo. Ĉi tiu kavegaĵo, iluminata per koloraj bengalaj flamoj, liveras korpremantan impreson; la bruo de la konversacioj iom post iom mallaŭtiĝas kaj fine ĉiuj silentas sub mistera influo de la ĉirkaŭanta beleco.
Jen la «ĉambrego de imperiestro Francisko» kun salaj obeliskoj kaj belega sala pordego.
En la sekvanta ĉambrego «Drozdowice» troviĝas marmora tabulo, rememoraĵo de la 500-jara jubileo de la Krakova Universitato.
Jen la «ĉambrego de ĉefduko Frederiko» sur la tria etaĝo, je 135 metroj sub la tera supraĵo. Ĉi tie ni estas vere en la reĝlando de la gnomoj kaj de la koboldoj.... Sed kio moviĝas en fundo de ĉi tiu malluma galerio? Eble koboldoj, kiuj venas por vidi la Esperantistojn; vi ne timas, ne; ni iru por vidi koboldojn kaj eble varbi ĉi tiujn misterajn estaĵojn.... Haltu! mi ekvidis konfuze blankan robon (robo de koboldo) kaj aŭdis brueton de kisoj.... Ni foriru sur pinto de piedoj, oni ne devas interrompi ĉi tiun koboldan idilion.
Fine, fine ni alvenas al la celo de nia ira vojaĝo, la stacidomo de la grafo Goluchowski. Kia feliĉo! Jen belega bufedo kun multe da bonaĵoj, oni povas manĝi, oni povas trinki, oni povas ripozi. En unua momento oni nur aŭdas bruon de makzeloj kaj de mandibuloj, tintadon de glasoj; sed iom post iom la malsataj satiĝas, la soifaj malsoifiĝas, kaj la babilemeco reprenas siajn rajtojn. La brueto de la konversacioj fariĝas unue bruo, poste bruego, kaj fine tute kovras la sonojn de la muzikistoj, kiuj vane blovas en siaj muzikiloj per tutaj fortoj.
Ve! ve! oni donis signalon por la suprenirado. Pene kaj sopire la Esperantistaro komencas moviĝi. Malproksime, tre malproksime briletas lumetoj. Tien ni devas iri.
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj la celo estas belega; ĝi estas la ĉambro de la ĉefduko Rudolfo kaj ĉefdukino Stefanio, en kies mezo kuŝas subtera lago. En ĝiaj akvoj rebrilas la multaj lumoj, kiuj estas fiksitaj al la muroj de l’ kaverno. El la plafono pendas belaj stalaktitoj de salo kaj el la lago stariĝas sala figuro de Sankta Johano Nepomuceno.
Ni reiru nian vojon; funde de galerioj oni ekvidas misterajn ombrojn; en kelkaj lokoj ne tro lumigitaj ni faletas sur reloj aŭ pecoj da ligno; mokemaj ministoj rigardas la ŝanceliĝe irantan kongresanaron. Ni iru, ni iru;
Nek batoj de l’ reloj, nek mokoj ministaj,
Ĉar klara (?) kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj’ elektita.
Atentu, atentu, sinjoroj! iru nek dekstren, nek maldekstren;
Ni iru la vojon celitan.
Jen kapelo de Sankta Kingo, en la preciza loko, kie oni trovis la faman ringon.
Ni iru, ni iru; atentu, gesinjoroj, falas salaj gutoj el la plafono, ne restu ĉi tie.
Traboras ĉapelon pajlitan.
Ni iru, ni iru; ni paŝas malpli rapide; oni viŝas al si la frunton.
Pri l’ tempo ripoza pensante.
Cent paŝoj fariĝas, mil paŝoj fariĝas,—
Ni ŝvitas kaj ŝvitas konstante.
Jam ĉarmaj sinjorinoj, lacegaj, pene spirantaj, sidas en ĉiuj anguloj.
«Ne haltu, ne haltu!» en ĥoro resonas:
«Obstine antaŭen!»
Jen la bala ĉambrego! sed la kruroj tute ne suferas pro dancaj tikloj.
Ni iru, ni iru; la gorĝoj fariĝas tre sekaj; kia feliĉo! milda aera blovo dolĉe karesas la varmajn vizaĝojn; momente ĉi tiu blovo fariĝas blovego kaj eĉ kunportas artefaritajn foliojn sur ĉapelon de sinjorino.
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ni iru, ni iru! ankoraŭ kelkaj minutoj de pena marŝado, kaj jen la eliro, jen la lumo, jen la celo.
Atingis la celon en ŝvito,—
kaj kun ĝojo la peklita kongresanaro revidas la belan sunon.
Ni reiru rapide al la stacidomo por retrovi nian specialan vagonaron, kiu saĝe nin atendas.
La forira horo estas la sesa; sed kiel okazas por ĉiuj specialaj vagonaroj, je la sesa kaj duono la nia ne forlasis ankoraŭ la stacidomon. Atendante la ekmoviĝon, ni promenu en la koridoro de l’ vagonaro. Sed... ĉu estas vere la esperantista transportilo? En ĉi tiu kupeo oni parolas nur la lingvon de Byron, en tiu nur la lingvon de Victor Hugo, en ĉi tiu alia nur la lingvon de Gœthe; mi ne sukcesas trovi la kupeon, en kiu oni parolas la lingvon de... Zamenhof. Kiel facile nia granda internacia rondo dispeciĝas en malgrandajn rondetojn naciajn! Samideanoj, samideanoj, en niaj esperantistaj kongresoj forkuru de viaj samlandanoj, kiel de la pesto! Alvenante la kongreson, lasu vian gepatran lingvon en la vestejo (kosto: dudek helerojn); vi ĝin retrovos sendifekta, kiam vi foriros.
Fine ni ekmoviĝas; sed nun la laceco kvietigas la langojn, iom post iom la bruo de la konversacioj malgrandiĝas, kaj estas vera fantoma vagonaro, kiu eniras la stacidomon de Krakovo je la sepa kaj duono.
La bravuloj iris ankoraŭ por ĉeesti Teatran Vesperon en la «Arĥitektura Ekspozicio». La ĉefaĵo de ĉi tiu Vespero estis la prezentado de «Urso», komedio en unu akto de Ĉeĥov, tradukita el la rusa lingvo de Devjatnin, kaj ludata de Germanino, Turko kaj Ruso (la tradukinto mem).
Ĉi tiun vesperon okazis ankaŭ kunveno de la Psikistoj. Oni diskutis pri mediumo, kiu en stato konvena parolas per tute nekonata lingvo. Unue oni kredis, ke ĉi tiu lingvo estis ĥina aŭ japana, sed estis eraro; poste oni pensis pri la lingvo de la libro Zend Avesta, ankaŭ tio ne estis; fine psikisto tre klera pri malnovaj lingvaĵoj eltrovis, ke ĉi tiu stranga idiomo estas Ido... en ĝia stato ĉirkaŭ la 1-a de Julio 1912. Kredeble Idisto tre lerta (povanta paroli sian lingvon), mortis en ĉi tiu epoko, kaj hodiaŭ lia spirito, per buŝo de la mediumo parolas ĉi tiun Idon, hodiaŭ nekompreneblan pro la multaj plibonigoj faritaj de post ĉi tiu malproksima dato.
Merkredon, la 14. de Aŭgusto.
—Dum la mateno, kunsidoj de multaj specialistoj. La plej gravaj estis tiuj de U. E. A. kaj de la kuracistoj. En la kuracista kunveno oni donis esperantajn nomojn al kelkaj nove elpensitaj malsanoj ne ankoraŭ kuraceblaj. Tio estas tre konsola sciigo, ĉar nun vi ne riskas morti per malsano sennoma, okazintaĵo, kiu igus vin tute ridinda.
Posttagmeze kunsidis ankaŭ Scienca Asocio; la plej rimarkinda fakto estis la ĉeesto en ĉi tiu kunsido de... scienculoj (Profesoro Cotton, Doktoro Bujwid, k. t. p.).
Je la tria kaj duono, Dua Labora Kunsido de la Kongreso.
La Prezidanto malfermas la kunsidon kaj petas la parolontojn, ke ili estu tre precizaj en siaj konkludoj.
La Sekretario legas la protokolon de la antaŭa kunsido, kiu estas akceptata sen rimarkoj.
La Sekretario poste legas la respondon de Lia Moŝto la Imperiestro de Aŭstrujo al la telegramo sendita antaŭhieraŭ. Ĉi tiu respondo, dezirante la sukceson de la laboroj de l’ Kongreso, elvokas longan aplaŭdon.
Li legas poste kelkajn telegramojn senditajn al la Kongreso, ĉu de privataj esperantistoj, ĉu de grupoj. Tiu de la Bjelostoka Esperantista Grupo estas varme aplaŭdata.
La Prezidanto diras, ke laŭ la tagordo ni alvenas al Raporto de la Prezidanto de la Lingva Komitato. Ĉi tiu raporto estas disdonita al ĉiuj kongresanoj, kiuj verŝajne ĝin jam legis. Sekve, kaj por ŝpari tempon, oni povus ne legi ĝin en la kunsido.
La Sekretario aldonas, ke la Lingva Komitato kunvenis hieraŭ, ke ĝi aprobis la raporton kaj priparolis diversajn aferojn.
Neniu petas parolon pri la Raporto, kiu estas aprobita.
La Prezidanto diras, ke nun ni venas al la raporto de la Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj kaj donas la parolon al S-ro Bourlet.
S-ro Bourlet respondas, ke li jam donis en la lasta kunsido la necesajn klarigojn.
S-ro Hansen plene aprobas la antaŭhieraŭan paroladon de S-ro Bourlet kaj diras, ke por doni al ĉi tiu parolado la necesan konkludon, oni devas voĉdoni pri la jena propono:
«De la 1-a de Januaro 1913 la oficialaj fakoj de Centra Oficejo estos apartigataj de la neoficialaj. La unuaj estos transdonitaj sen ŝuldoj al la Esperantistaro, kiu ilin subtenos kaj administros per la Administra Komitato.»
Oni voĉdonas per manoj levitaj kun kontraŭprovo.
La propono estas unuanime akceptita. (Aplaŭdoj.)
S-ro Mudie konstatas, ke hodiaŭ oni voĉdonis nur per manoj levitaj, kaj, ke la propono estis unuanime voĉdonita.
La Prezidanto diras, ke nun oni venas al la Raporto de la Komisio por Ĝenerala Organizaĵo kaj donas la parolon al S-ro Rollet de l’Isle, vicprezidanto de ĉi tiu komisio.
S-ro Rollet de l’Isle legas resumon de la raporto de la Prezidanto de la Komisio kaj klarigas, ke pro malfavoraj kaj bedaŭrindaj cirkonstancoj la Subkomisio komisiata por esplori ĉiujn projektojn aŭ proponojn jam prezentitajn aŭ prezentotajn kaj por prepari raporton submetotan al la aprobo de la tuta komisio kaj poste publikigota en Oficiala Gazeto, ne povis fini sian laboron sufiĉan tempon antaŭ la Oka Kongreso. Sekve la Kongreso povas, se ĝi deziras, ekzameni kaj diskuti iajn montritajn projektojn, sed oni devas prokrasti ĝis la venonta kongreso ĉiun voĉdonon.
S-ro von Frenckell diras, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj; kelkafoje kelkaj malsamaj opinioj en la sama kapo. Li opinias, ke oni devas studigi la demandon pri ĝenerala organizaĵo de unu komisio. Sed ĉi tiu komisio ne povas bone funkciadi, se ĝiaj anoj estas disigitaj en diversaj landoj. Estas necese, ke ĉiuj anoj loĝu en la sama urbo. Eĉ estus pli bone, se oni elektus unu solan homon por fari projekton de ĝenerala organizado. Almenaŭ, se oni ne volas trudi ĉi tiun gravan taskon al sola homo, oni devas elekti komision de samurbanoj.
S-ro Belmont rimarkigas, ke la elektita homo povas malsaniĝi; oni devas ankaŭ elekti anstataŭanton.
S-ro Mudie proponas, ke oni prokrastu sine die la aferon. Cetere en okazo de neprokrastigo li opinias, ke la tasko estas tro peza ŝarĝo por la ŝultroj de sola homo. Oni devas elekti la anojn en diversaj landoj.
S-ro Bourlet principe tute konsentas kun S-ro Mudie. Ni devas prokrasti almenaŭ dum kelkaj jaroj la demandon pri ĝenerala organizaĵo. Estus pli bone konsideri la komision elektitan en Antverpeno kiel eksiĝintan. Ni devas atendi, ĝis kiam la demando estos pli matura kaj nuntempe provi la funkciadon de la ekzistantaj institucioj. Jam en Antverpeno ni havis nian Parlamenton, konsistantan el rajtigitaj delegitoj. Ĉi tiu Parlamento funkciis ankaŭ ĉi tiun jaron kaj jam faris gravan laboron; sed estus bone, se antaŭ ol fari novan paŝon antaŭen, ni vidus, kiamaniere funkcias la kreita organismo. Ni devus fari novan ŝanĝon, se bezone, nur post tri aŭ kvar jaroj. Nia sistemo de institucioj ripozas sur la mona helpo de societoj, sed ni ne scias ankoraŭ, ĉu tiuj ĉi societoj alportos siajn kotizojn.
S-ro Mudie konfesas, ke li preferas la paroladon de S-ro Bourlet pli ol la sian propran.
S-ro Heller opinias, ke oni povas tuj decidi per jes aŭ ne, ĉu oni volas ĝeneralan organizaĵon. Ĉi tiu organizaĵo devus esti sendependa de U. E. A.
S-ro Pazelt estas konvinkita, ke ni bezonas ĝeneralan organizaĵon; ni devas havi centran lokon, el kie ni povos ricevi sendubajn informojn pri la ĝenerala movado kaj renkonti, se bezone, aliajn samideanojn. Ĉi tiu centra oficejo devus eldoni poŝlibron entenantan ĉiujn sciigojn necesajn al Esperantisto.
La Prezidanto memorigas, ke la diskutata temo estas: ĉu prokrasti aŭ ne la demandon pri ĝenerala organizaĵo?
S-ro von Lidel pensas, ke prokrasti la aferon estas la plej bona decido prenota. Se ni havus ĉiam la manon en la poŝo por disdoni propagandilojn, centra organizaĵo estus neutila.
D-ro Kandt, sekretario de la Komisio por ĝenerala organizaĵo, defendas la subkomision. Oni diris, ke la anoj de ĉi tiu subkomisio estas mallaboremuloj. Sed kelkafoje mallaboremo estas laboro. Nur la atenta tralegado de ĉiuj projektoj pri ĝenerala organizaĵo estis granda tasko. Ju pli da projektoj legis la oratoro, des pli liaj ideoj konfuziĝis. Ne estas eble labori sen buŝa interkomunikado, ĉu kun aŭtoroj de projektoj, ĉu kun aliaj komisianoj. La afero estas solvebla nur per kompromisoj; ne skribe oni povas atingi iun rezultaton, sed nur buŝe.
D-ro Mybs diras, ke la laboro de la komisio kredeble kontentigos nek la per-esperantistojn, nek la por-esperantistojn; oni devas daŭrigi la studadon.
La Germana Asocio esprimis la deziron, ke oni starigu ĝeneralan organizaĵon; li opinias, ke ankaŭ la plimulto de la Esperantistoj tion deziras. Oni devas konservi la komision, sed ne fiksi templimon por la fino de ĝia laboro.
S-ro Mahn tute kontraŭstaras la proponon de S-ro Bourlet. La daŭrigo de la laboro estas ebla: prokrasti la aferon estas tre danĝere.
S-ro Anttila opinias, ke la ekzistanta komisio devas fini sian laboron. Sen organizo la enkonduko de Esperanto en oficialajn sferojn ne estas efektivigebla. Kiu devas reprezenti la Esperantistaron apud la registaroj: ĉu la Lingva Komitato aŭ la K. K. K.?
S-ro Bourlet rimarkigas, ke li ne petis la tutan prokraston de la afero, li nur petis, ke oni ŝanĝu nian nunan organizaĵon, se bezone, nur post kelkaj jaroj.
De unu jaro li pripensas la aferon, kaj ju pli li pripensas, des pli ŝajnas al li, ke oni diskutas pri afero jam solvita.
La nuna afero prezentas du flankojn:
- 1-e Subtenado de niaj oficialaj institucioj;
- 2-e Reprezentado de niaj societoj.
Niaj oficialaj institucioj povas esti ordigataj laŭ tri ŝtupoj:
- 1-a ŝtupo: La Esperantista Parlamento, konsistanta el niaj rajtigitaj delegitoj, demokrata bazo de ĉiuj aliaj institucioj.
- 2-a ŝtupo: La Lingva Komitato, por la lingvaj demandoj;
La Administra Komitato, por la financaj demandoj;
La unua por la spiritaj aferoj, la dua por la materialaj. - 3-a ŝtupo: La Akademio, elektita de la Lingva Komitato.
La Konstanta Komitato de la Kongresoj;
La Centra Oficejo,—
ambaŭ elektitaj de la Administra Komitato.
Ni havas ĉion necesan. Nur mankas, ke ĉi tio funkcias. Ni havis la maŝinon, sed ni ne turnis la turnilon.
Por la dua celo oni volas fari unuiĝon de la Societoj; sed se la societoj ne volas unuiĝi? Ŝajnas, ke ankaŭ en ĉi tiu okazo oni metis la ĉevalon malantaŭ la veturilon. Ne ni, sed la societoj devas fari unuiĝon, se ili volas. Tio ne estas kongresa afero; la kongreso devas sin okupi nur pri la oficialaj institucioj.
S-ro Mudie proponas, ke la Kongreso esprimu la deziron, prokrasti la aferon pri ĝenerala organizaĵo kaj ke oni ne reelektu novan komision.
Koncerne la unuiĝon, tio dependas de la societoj; oni povus nur deziri, ke ili interrilatiĝu pli intime.
La Prezidanto submetas la antaŭan proponon al voĉdonado per manoj levitaj; la nombro de la levitaj manoj estas tre granda dum la provo kaj la kontraŭprovo. La voĉdono estante duba, oni decidas uzi voĉdonilojn. Oni komencas kolekti bultenojn, sed tuj S-ro von Frenckell leviĝas; li diras, ke la Germanoj bezonas interkonsiliĝi pri la propono farita kaj petas paŭzon.
La kunsido estas interrompita dum kvin minutoj. La ĉefoj de la Germana Asocio kuniĝas en apuda ĉambro.
La kunsido estas denove malfermata.
S-ro von Frenckell petas klarigojn pri uzo de la voĉdoniloj.
La Sekretario klarigas, ke la delegitoj devas voĉdoni per la bulteno 1 de sia voĉdonilo; ke la blankaj voĉdoniloj valoras unu voĉon, la verdaj kvin kaj la ruĝaj dek. Ekzemple, delegito kun sep voĉoj devas meti en bultenujon unu verdan bultenon kaj du blankajn.
S-ro von Frenckell petas la parolon por sciigi, ke li kun siaj amikoj voĉdonis kontraŭ la propono de S-ro Mudie nur, ĉar ili ne volas, ke oni reelektu novan komision.
La Sekretario diras, ke li ne komprenas bone la staton, en kiu ni estas. Ŝajnas, ke kelkaj delegitoj ne bone komprenis la sencon de la propono kaj voĉdonis por tuta prokrasto. Li opinias, ke oni devas bruligi la voĉdonilojn kaj daŭrigi la diskutadon.
S-ro Mudie estas preta forstreki la duan parton de la propono, se oni deziras tion.
La Prezidanto diras, ke voĉdonado per voĉdoniloj estas malfacila, longa kaj teda afero kaj ke oni devas ĝin uzi kiel eble plej malofte.
Li relegas la unuan parton de la propono kaj submetas ĝin al voĉdono per manoj levitaj. Ĉi tiu parto estas akceptita.
D-ro Kandt petas, ke oni ne nuligu la unuan voĉdonadon.
S-ro von Frenckell petas, ke en la propono oni forstreku la vortojn «kaj ne reelekti komision».
La propono kun ĉi tiu korekto estas unuanime akceptita[7].
S-ro Poncet diras, ke la okazintaĵo de ĉi tiu kunsido montris gravan mankon en nia nuna kongresa organizacio. Ekzemple la Germanoj, kiuj havas nur unu solan multenombran Asocion, povis tuj interkonsiliĝi, la Francoj ne povis same fari.
Por forigi ĉi tiun mankon, estus bone alpreni metodon similan al tiu proponita de S-ro Dejean. Ĉar ĉi tiu propono ne estis farita tri monatojn antaŭ la kongreso, oni ne povis ĝin oficiale prezenti.
Jen la aludita paragrafo:
«Dum la kongreso, la Rajtigitaj Delegitoj studas la demandojn, ilin diskutas kaj elmetas dezirojn. Sed post la kongreso, tiuj deziroj povas esti submetataj al la aprobo de la grupoj laŭ metodo simila al tiu, kiu estis uzita por la elekto de la membroj de la Administra Komitato. Ili havas tiom da voĉoj, kiom da fojoj ili deklaris 25 membrojn. Oni ne povos apliki la dezirojn esprimitajn en la kongresoj antaŭ tiu ĉi konsulto.»
Ĉi tiu konsulto estus utila, ĉar oni scias, kiom estas malfacile tuj voĉdoni dum la kongreso.
Kolonelo Pollen diras, ke en la Kongreso estas nek Francoj, nek Germanoj, sed nur Esperantistoj.
La Sekretario legas diversajn telegramojn, inter kiuj unu de la Slava Societo.
S-ro Mudie proponas, ke oni aranĝu komunan senceremonian vespermanĝon en la bufedo de la Malnova Teatro antaŭ la balo.
La Prezidanto fermas la kunsidon je la kvina kaj duono.
Unu kvarono antaŭ la oka mi sidas en la nova teatro en mia vesto de drama kritikisto. Jes, de drama kritikisto. Vi ridas, sinjorino, des pli bone, ĉar oni vidas viajn belajn dentetojn; vi ridas, sinjoro, des pli malbone, ĉar oni vidas viajn malbelajn dentegojn.
Kial mi ne estus kritikisto? Arto estas malfacila, sed kritiko estas facila. Estas bona metio: neniu scio estas necesa. Cetere oni povas ĝin fari en sia domo; multaj kritikistoj neniam vidis la prezentadon de la recenzitaj teatraĵoj, aŭ kiam ili iras teatron, ili bone dormas sur siaj komfortaj seĝoj. Mi estas tre konscienca, mi ĉeestas la prezentadon kaj tute ne intencas dormi. Mi havas en mano mian kritikilon kaj fariĝas tre severmiena: mi decidis esti senkompata. Tremu, ombro de Słowacki; tremu, realaĵo de Grabowski; tremu, aktoraro; tremu, reĝisoro; tremu, sufloro. Vane la aŭtoro oferos al mi monon por laŭdi lian verkon[8], mi estos el bronzo; vane la tradukinto petegos min surgenue, mi estos el marmoro; vane la ĉarmaj aktorinoj oferos al mi sian plej allogan rideton, mi estos el ligno[9].
Iom post iom la salono pleniĝas, kaj kelkajn minutojn antaŭ la oka, ĝi estas plenega.
Ruĝaj libroj vidiĝas en manoj de multaj ĉeestantoj, kiuj intencas sekvi la tragedion sur la teksto. Bedaŭrinde unu minuton antaŭ la leviĝo de l’ kurteno, ĉiuj lumoj de l’ salono estingiĝas kaj la kompatindaj libruloj devas fermi siajn librojn. La sama afero okazis en Dresdeno. Konkludo: ĉiam legu kaj relegu la ludotaĵon antaŭ la prezentado, precipe kiam ĝi estas versaĵo. En versaĵoj la frazoj estas ofte tre fleksitaj, ne havas ĉiam, pro postulo de la ritmo, aspekton tute naturan, multaj vortoj estas senvostaj kaj ne estas facile sekvi la penson de l’ aŭtoro, kiam oni aŭdas la tekston la unuan fojon. La esperantaj prezentadoj ne okazas tre ofte, kaj estas necese sin meti en staton konvenan por eltiri el ili la plej eble grandan profiton. Sed la kurteno leviĝas aŭ pli bone flankeniĝas; Mazepa ĵus komenciĝis.
La dramon aŭ tragedion (laŭ la titola esprimo) mi ne rakontos, ĉar ĉiu povas kaj eĉ devas legi tiun ĉi belan verkon.
En sia recenzo de Kaatje, teatraĵo ludita dum la Antverpena Kongreso, S-ro Era diris, ke la aŭtoro de Kaatje ne estis Gœthe, Kaatje ne estis Ifigenio en Taŭrido, kaj S-ro Van der Biest, la tradukinto, ne estis Zamenhof. Simile mi povos diri, ke Słowacki ne estas Victor Hugo, Mazepa ne estas Hernani aŭ Ruy Blas, sed Grabowski estas preskaŭ Zamenhof. Efektive, konsiderinte la periodon, en kiu estis skribita la dramo, periodo, kiu vidis la aperon de multaj romantikaj verkoj, la nomo de la franca poeto venas nature en la spiriton, kaj liaj dramoj prezentiĝas kiel kompariloj. Ĉiu verkisto metas devige en sian verkon pensmanieron, ideojn, kiuj apartenas al la tempo, en kiu li vivis, al la mondo, kiu lin ĉirkaŭis. Ju pli ĉi tiuj markoj de difinita epoko estas maloftaj, des pli la verko havas signifon sendependan de la jaro de sia naskiĝo. Tre malmultaj estas la aŭtoroj, la poetoj, kiuj prosperis doni al la esprimo de sia penso formon tiel altan, tiel spiritan, ke ĉi tiu esprimo fariĝis sendependa de la tempo kaj de la nacieco. Malmultaj estas la verkoj, kiuj ĉiam restas junaj kaj ne montras ĉi tie kaj tie simptomojn de velko. Ĉe Victor Hugo ili jam aperas en kelkaj lokoj. Ni devas diri, ke en la dramo de Słowacki ĉi tiuj simptomoj montriĝas tre forte. La verko estas nun sepdekdujara kaj ĝia aĝo estas jam legebla sur ĝia vizaĝo; ĝi oferas multe da belegaj scenoj, sed la interligo de ĉi tiuj scenoj estas ofte nenatura; la aŭtoro uzis en la konstruo de la tragedio la procedojn de la romantika epoko, sed Słowacki, pli poeto ol dramverkisto, ne ĉiam ilin uzis kun necesa modereco. Iafoje oni tro vidas la ŝnuretojn, per kiuj la aŭtoro movigas siajn heroojn; en aliaj okazoj la personoj agas iom blinde, kvazaŭ iliaj ŝnuretoj estus rompitaj. Sed kiel pentristo de sentoj Słowacki estas nekomparebla kaj enigas nin profunde en la koron de la homoj. Tial la elekto de ĉi tiu klasika dramo de la pola teatro estas tute aprobinda kaj tute akordiĝis kun la ĝenerala karaktero de la Kongreso. Ne rekte ni vidis ĉi tiun artan verkon, sed tra la Grabowski’a vitraĵo; laŭ tio, kion diris niaj polaj amikoj, ĉi tiu estis vere glata vitraĵo kaj ne lenso; la traviditaj objektoj, karakteroj aŭ sentoj ne estis grandigitaj, malgrandigitaj aŭ aliformigitaj. Ni ricevis vere fotografaĵon de la originalo.
Plenan laŭdon sen iu ajn kritiketo ni ŝuldas al S-ro Stanislawski, kiu ludis la rolon de Mazepa. Perfekte elparolanta Esperanton, li estis ĉiam mirinde komprenebla; eĉ en la malfacila sceno, kiam Mazepa rakontas sian aventuron en la alkovo, per voĉo mallaŭta de duone morta viro, ĉiuj vortoj estis aŭdeblaj, neniu sono perdiĝis. Ludanta laŭ sobra maniero, sen neutilaj gestoj, S-ro Stanislawski tre bone esprimis la karakteron de la paĝio, kiu sub sia ventkapuleco kaŝas kavaliran animon kaj kompateman koron.
S-ro Sosnowski, la vojevodo, havis malfacilan kaj antipatian rolon. Preskaŭ dum kvar aktoj li muĝas, kaj certe la muĝado kaj la terura barbo, kiu ornamis lian mentonon, ne estis tre favoraj kondiĉoj de bona elparolado, tial multe da versoj alvenis iom kripligitaj al la oreloj de la aŭskultantoj; tamen S-ro Sosnowski bone tradukis la sovaĝan karakteron de ĉi tiu maljunulo obstina en sia venĝemo, kiu dissemas ĉirkaŭ si la malfeliĉon kaj la morton.
S-ro Marjanski montris al ni Zbignjev’on senteman, sed kun animo malkvieta, en kiu batalas seninterrompe la pasio kaj la devo, kaj kiu fine serĉas en la morto solvon de la terura dilemo, en kiu li baraktas. En la sceno de la alkovo li mirinde tradukis la sentojn de la vojevodido, kiu sin oferdonas por virino amata, kiun li kredas kulpa. Lia esperanta elparolado, malpli bona ol tiu de S-ro Stanislawski, estis tamen sufiĉa kaj tre komprenebla.
S-ro Jednowski, en rolo de la reĝo, lerte desegnis la egoistan karakteron de Jan Kazimir, kiu, sen malboneco oferas la honoron, eble la vivon de siaj servantoj al kontentigo de siaj kapricoj.
Sincerajn gratulojn al S-ino Visocka pro ŝia belega interpretado de la rolo de Amelja. Ŝia voĉo varma, emociplena, laŭvice fariĝis gaja, plenda, indigna, malespera kaj en ĉiuj aliformiĝoj restis klara kaj belsona. En multaj scenoj ŝi nin vere kortuŝis kaj montriĝis vera artistino, en la plej alta senco de ĉi tiu vorto. Nur unu kritiketon ni faros; momente S-ino Visocka havas gestojn, sintenadojn iom nenaturajn kaj tro rigardas la plafonon.
Nun venu ĉi tien, sinjoro Reĝisoro, mi tuj «lavos al vi la kapon».
Vi scias (pli bone ol mi), kiom estas delikataj kaj malfacilaj la vere tragediaj scenoj, kiel la lastaj scenoj de Mazepa; ĉi tie ni estas en la belegeco, kaj inter la belegeco kaj la... ridindeco estas limo pli maldika, ol la paperfolio, sur kiu mi skribas. Pli ol unu fojon, dum la lasta akto mi tremis, timante, ke oni transpasos ĉi tiun teruran limon. Kaj nur vi, sinjoro Reĝisoro estis kulpa pri tio. Unue, ni vidis dum la unuaj aktoj grandan vivantan Zbignjev, kaj nun vi alportas tute malgrandan ĉerkon, en kiu estas neeble meti pli ol duonon da Zbignjev. Kie oni metis la alian duonon? Kaj ĉi tiun ĉerketon oni kuŝigas en grandega salono tute lumigita, kie ĝi similas forgesitan skatolon da domenoj! Due, la vojevodo faras per ĉi tiu skatolo ĉiuspecajn gimnastikajn ekzercojn, li ĝin metas laŭlarĝe, laŭlonge, oblikve, li ĝin tiras, puŝas; momente mi ne plu sciis, ĉu ni estis en la palaco de la vojevodo aŭ en Krakova stacidomo, ĉambro de la pakaĵoj. Feliĉe vi havis, kiel ĉeestantojn, bravajn Esperantistojn, kiuj nur deziras aŭdi sian karan lingvon kaj ne multe atentas pri materialaj detaloj. Tamen, sinjoro Reĝisoro, grandigu vian ĉerkon, malgrandigu kaj mallumigu vian scenejon kaj iom ŝanĝu la aranĝon de via lasta akto. El Parizo, kie ripozas liaj restaĵoj, Słowacki mem vin benos.
Mi ne povas kritiki la sufloron, ĉar mi lin tute ne aŭdis; kredeble la aktoraro neniam bezonis lian helpon.
La falo de l’ kurteno, post la kvina akto, estis sekvita de sennombraj aplaŭdaroj, oni ĝin relevis mi ne scias kiom da fojoj. Fine S-ro Grabowski sur la scenejo, en la nomo de la Esperantistaro, dankis la aktorojn pri la belega spektaklo, kiun ni ĵus ĉeestis. Li diris, ke de nun Mazepa, ĉi tiu perlo de la pola dramaro, fariĝis internacia verko, kiun povos ĝui personoj de ĉiuj nacioj, kaj ke ĉi tiu prezentado estas difinitiva glorigo de la jam fama pola poeto.
Lasta konsilo: kiam vi iros teatron en Krakovo, dum la interakto reprenu vian lokon tuj kiam oni sonoriĝas, ĉar kelkajn minutojn antaŭ la leviĝo de l’ kurteno oni estingas ĉiujn lumojn en la salono. Se vi malfruas, vi devas reiri vian lokon tra mallumo. Tiu malfeliĉo okazis al mi, kaj mi atingis mian seĝon nur post teruraj aventuroj, palpinte kiel blindulo ĉu la pintan barbon de S-ro Bourlet, kiu murmuris, ĉu la freŝajn vangetojn de fraŭlino, kiu ellasis krion, kaj paŝinte sur nekalkulebla nombro da piedoj.
Ĵaŭdon, la 15. de Aŭgusto.
—Frumatene mi estis vekita per la sonoriloj de la kvardek unu preĝejoj de la «pola Romo», samtempe bruantaj. Momente mi aŭskultis la gajan muzikon de la sonoradoj, kiu rememorigis al mi la faman ĉapitron de la romano de Victor Hugo «Nia Sinjorino Pariza»[10]. Sed konscio pri la profesiaj devoj tuj revenas, mi saltas el la lito kaj enprofundiĝas en la legon de la oficiala programo. Je la naŭa horo katolika Diservo, je la deka samtempe protestanta kaj hebrea Diservoj; je la dekdua devis okazi manovroj de «Ruĝa Kruco», sed, pro neĉeesto de la direktantoj, ĉi tiuj manovroj estis forigitaj.
Ni rapidu al la preĝejo de Sankta Mario; ĝuste kiam mi alvenas sur la Rynek, estas la naŭa. El unu el la preĝejaj turoj venas sonoj de trumpetoj; efektive, ĉiuhore trumpetisto laŭvice rigardanta la kvar kardinalajn punktojn, aŭdigas melankolian arion, laŭdire la saman, kiun uzis la pola militistaro. Kiam ni eniras la preĝejon, la navo estas jam superplenega de granda amaso, kaj pene oni eniĝas inter la popolanoj pitoreske vestitaj, kaj la kamparaj vendistinoj, kiuj alportis kun si vendotajn legomojn aŭ fruktojn. Tia devis esti en antikvo la aspekto de temploj, kiam la adorantoj alportis la oferojn difinitajn por la Diino. Fine ni sukcesas atingi la fundan kapelon, ĵus kiam komenciĝas la prediko. Devis paroli Lia Episkopa Moŝto pastro Bandurski, vera pola Demosteno, sed pro malhelpo, li estis anstataŭata de pastro, kiu eble ne estis Demosteno, sed certe estis Cicero. Kun flameco de apostolo li parolis klaran, puran, fluan Esperanton, eĉ momente tiel fluan, ke la superŝutitaj oreloj ne povis ĉion ensorbi kaj ke multaj vortoj reŝprucis eksteren. Tamen lian elokventecon tre admiris la ĉeestantaj Esperantistoj, katolikaj kaj nekatolikaj.
Ni rapidu al la hebrea sinagogo. La interna aspekto tute malsimilas tiun de la katolika preĝejo. Anstataŭ pitoreska malordo, severa ordo; anstataŭ piuloj en ĉiuj sintenadoj, ĉu starantaj, ĉu genuantaj, ĉu eĉ teren kuŝiĝantaj, sinjoroj en regulaj vicoj kun ĉapelo sur la kapo, sinjorinoj en altaj galerioj. Rabeno Saphra jam komencis esperantan paroladon; li parolas klare, bonege kaj elokvente; li diras, ke Hebreoj disaj sur la tuta terglobo jam havis propran lingvon por komuniki inter si, la hebrean; sed mankis al ili alia por komuniki kun iliaj fratoj, anoj de aliaj religioj. Li ĝojas, vidante unu el ili alporti al la mondo ĉi tiun netakseblan donacon. Profundan impreson sur ĉiujn ĉeestantojn hebreajn aŭ nehebreajn faras ĉi tiu alta parolado. Sed momente Rabeno Saphra parolis strangan, nekompreneblan Esperanton. Ĉu intertempe li fariĝas Idisto? Oni klarigas al mi, ke la strangaj vortoj ne estas idaj citaĵoj de Couturat, sed hebreaj citaĵoj el la Biblio. Elirante el la sinagogo, la popolamaso ĉirkaŭanta la templon, faris al D-ro Zamenhof veran ovacion. La kvartalo Kazimierz, kie staras la sinagogo, estas la hebrea kvartalo de Krakovo; en ĝi la Hebreoj estas pli ol religio, pli ol raso, ili formas preskaŭ nacieton, kaj ĝojis vidante la kreinton de Esperanto, kiun ili salutis kvazaŭ Mesion.
Je la dekunua, sur la Rynek okazis manifestado antaŭ la monumento de la glora pola poeto Mickiewicz. Oni metis sur la monumenton florkronon, kaj en la nomo de la kongresanoj S-ro Hodler esprimis la sentojn de la Esperantistoj pri la plej glora reprezentanto de la pola genio kaj antaŭtempa adepto de la interna ideo de Esperantismo; tiun paroladon polen tradukis D-ro Mikołajski.
Je la tria, manifestado de profesoroj kaj studentoj apud la monumento de Kopernik, en la korto de Jagellona Biblioteko. Atendante la oficialan oratoron (ankoraŭ nekonatan), kiu estas iom malfruinta, la manifestantoj amuziĝas per fotografiĝo. Estas fotografistoj en ĉiuj anguloj, sur la altaj galerioj, sur la korto, en la kelo, kaj oni fotografas la manifestadon ĉiumaniere: superkape, bruste, dorse, flanke, subpiede. Subite bruo; sur la tablo metita kiel paroladejo aperas la oficiala oratoro, kaj ĉi tiu oratoro estas... (vi ne divenu! sinjoro), estas... (vi ne divenu! sinjorino), estas S-ro Bourlet. Oni premas la butonon de la sciencaj paroladoj kaj S-ro Bourlet parolas. Cetere li faras tre lertan kaj tre trafan paralelon inter la vivo de Kopernik kaj la vivo de D-ro Zamenhof, inter la persekutoj, per kiuj estis akceptata la verko de Kopernik, kaj la mokoj, kiujn renkontis la verko de Zamenhof, inter la fina sukceso de la Kopernikaj ideoj kaj la fina venko de la Zamenhofa Esperanto.
Je la kvara (kia metio! kia metio!), vizitado de la Arĥitektura Ekspozicio. En la ĝardeno de la Ekspozicio, la fotografa manio de la kongresanaro atingas la paroksismon. La oficialaj fotografistoj estas ĉi tie kun ĉiuspecaj fotografiloj, unuj sur altaj tripiedoj (kredeble por fotografi personojn je fenestroj de unua etaĝo), aliaj preskaŭ sur tero (kredeble por fotografi kelistojn je fenestretoj de ilia kelo). Kaj oni fotografas samnacianojn, oni fotografas samprofesiulojn, oni fotografas samkreskulojn, oni fotografas samaĝulojn, oni fotografas sama-nombro-da-harulojn, oni fotografas samulojn elektitajn ĉiumaniere kaj eĉ neniumaniere. Kaj meze de ĉiu grupo sidas la afablega kaj bonega Doktoro, ĉiam ridetanta, ĉiam nemoviĝanta, ĉiam rigardanta rekte la fotografilon. Sinsekve li fariĝas Hungaro, Japano, juristo, poŝtisto, du-metrulo, dekok-jarulo kaj eĉ pacifista sinjorino. Feliĉe je la kvina finiĝas lia turmentiĝo kaj ĉiuj kongresanoj, fotografitaj aŭ ne fotografitaj, sidiĝas duonronde ĉirkaŭ la muzika estrado por ĉeesti la Disdonon de Premioj de la «Literatura Konkurso» organizita de nia bonega kolego Pola Esperantisto. Ni diru tuj, ke ĉi tiu konkurso mirinde sukcesis, almenaŭ per la nombro de la partoprenantoj. Efektive, la Komitato ricevis: por la beletristika parto, 18 laborojn; por la poezia, 30; por la scienca, 11. S-ro Nedoviŝin prezidas la ceremonion, li diras kelkajn vortojn pri la graveco de tiaj konkursoj kaj iliaj influoj al progresado de nia lingvo.
Pro la neĉeesto de S-ro Cart, raportinto de la beletristika parto, supreniras la estradon por lin anstataŭi sinjoro... (divenu, kara leganto!) sinjoro... (divenu, kara legantino!)... S-ro Bourlet. Oni premas la butonon por literatura parolado kaj S-ro Bourlet ekmovas la lipojn. «Ankoraŭ mi!» li diras. Li petas pardonon, ĉar nun li estas sur kampo, kiun li ne ordinare plugas. Li estas simpla scienculo kaj time sin riskas en literaturan regionon. Sed eble ĉar li estas direktoro de literatura gazeto, li povis tamen akiri iom da sperto en la beletristika fako. Li ĝojas, ĉar nun Esperanto havas belan kaj riĉan literaturon, kaj povas rebati la kutiman kontraŭdiron, ke ĝi estas nur iu ĵargono de kelnero.
La unua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la verko titolita: «La Genio kaj la Karaktero de Byron»; oni malfermas la koverton, kiu entenas la nomon de la aŭtoro, kaj la ĉeestantaro sciiĝas kun ĝojo, ke ĉi tiu aŭtoro estas aŭtorino: nia bone konata samideanino Adela Schafer (el Londono).
Loko mankas por citi aliajn rekompencitajn laborojn.
S-ro Grabowski, raportinto de la poezia parto, legas raporton (mirinde! ĉi tiu raporto estas en prozo). Li diras, ke esprimo de ideoj sub poezia formo estas vera provilo por lingvo; Esperanto venke sukcesis en ĉi tiu provo. Ni sciiĝas kun bedaŭro, ke ne ankoraŭ naskiĝis esperanta Mickiewicz, kaj sekve oni ne donos unuan premion. La dua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la poemo «Narciso», kaj ĉi tiu aŭtoro estas nia amiko Devjatnin, kies apero sur la estrado estas salutata de longa aplaŭdado.
S-ro Rollet de l’Isle, raportinto de la scienca parto, legas raporton. Kiel Prezidanto de la Societo Franca por Propagando de Esperanto, li malkaŝe montras al ĉiuj sian naciecon, fiere kaj forte metante la tonikan akcenton sur la lastan silabon. Li parolas pri la graveco de Esperanto en sciencaj interrilatoj kaj sciencaj kongresoj.
La unua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la verko: «Pri la absorbo de la pluvo kaj roso per folioj, trunketoj kaj branĉoj». Ĉi tiu aŭtoro estas nia samideano Dreusicke, el Cassel.
Ĉu tiaj konkursoj estas bonaj por la propagando de nia afero? Unuavide ŝajnas, ke la respondo devas esti jesa. Evidente ĝi ne povas esti plene nea; sed ankaŭ, laŭ mia opinio, ĝi ne povas esti plene jesa. Efektive, ni rigardu la nunan staton de nia esperanta literaturo; ĉu ĉi tiu stato estas bona? Ne, nia literaturo suferas de malsano kaj ĉi tiu malsano ne estas manko de verkistoj, ĝi estas manko de... legantoj. Rigardu en magazenoj de eldonistoj.... Sed tuj vi protestas: «Esperanto... sankta afero... bono de homaro... ni ne estas komercistoj... veraj Esperantistoj ne atentas monan profiton, k. t. p....» Kvietiĝu, sinjoro, kvietiĝu kaj ni interparolu trankvile. Mi ne estas verkisto, mi ne estas eldonisto, mi ne estas presisto kaj ĝis nun Esperanto ne enirigis en mian poŝon eĉ la plej malgrandan parton de spesmilo. Do mi estas tute senpartia. Ĝis nun oni ne trovis la rimedon por publikigi esperantajn librojn sen mono. La fabrikisto de papero ne liveras senpage sian paperon, la presisto ne presas senpage la manuskriptojn. La eldonado de libro estas devige elspezo da mono; kvankam la eldonantoj de esperantaj libroj estis ĝis nun tre neprofitemaj, ili almenaŭ deziras retrovi la elspezitan monon. Afero neebla, se ĉiuj ekzempleroj restas en la magazeno. Literaturo ne povas ekzisti sen verkistoj; ankaŭ ĝi ne povas ekzisti sen legantoj. Kaj tio estas konstato ĉagrena, sed konstato vera: Esperantistoj ne legas. Sed vi respondos: «Legado de libroj postulas tempon kaj monon, Esperantistoj ĝenerale estas nek senokupuloj, nek riĉuloj». Vi estas prava, sed mi certigas, ke la sumo elspezita de la Esperantistaro por aĉeto de libroj tute ne respondas je la stato de ĝia monujo. Ankoraŭ vi diros: «Estas bonaj libroj, sed ankaŭ aliaj malbonaj; mi timas aĉeti librojn nekorekte skribitajn». Tre vere, sed mi konstatis, ke sufiĉe granda nombro de Esperantistoj tute ne scias eĉ la nomon de jam klasikaj verkoj de nia literaturo. Karaj gesamideanoj, se vi deziras, ke Esperanta literaturo disvolviĝadu, ĝin helpu per viaj tutaj fortoj; kaj por tio la sola rimedo estas: legado kaj legado kaj ankoraŭ legado. Apud la bona konkurso de verkistoj, mi proponas, por la venonta kongreso, konkurson de legantoj.
Je la naŭa kaj duono, Internacia Balo en la Malnova Teatro.
Antaŭ mia foriro, S-ro Ĉefredaktoro estis dirinta al mi: «Vi prenos kiel modelon S-ron Era; kiel li faris, tiel vi faros». Mi malfermis la Raporton pri la Sepa Kongreso kaj pri la balo mi trovis la jenan paragrafon:
«Ĉiuj estas pretaj je la naŭa, kaj la dancoj tuj komenciĝas. Ili daŭris ĝis la unua matene, laŭ tio, kion oni diris al mi, ĉar je tiu malfrua horo, mi jam de longe dormegadis.»
... Leginte ĉi tiujn liniojn, mi tuj iris kuŝiĝi.
Sed la morgaŭan tagon mi «intervjuis» eminentulojn, kiuj ĉeestis la ceremonion.
Jen kion diris al mi kelnero de la bufedo:
«Je la sepa okazis komuna manĝeto organizita de tre moviĝema sinjoro, kies nomon mi ne memoras; mi nur scias, ke por elparoli ĉi tiun nomon oni devas «miaŭi». Oni manĝis barĉon, kolbason polan kaj tortojn. Kelkaj personoj ne tre ŝatis nian kolbason; eĉ germana sinjorino faris veran grimacon. La ĉeestantoj multe bruegis, ili faris ĉiuspecajn ŝercojn, kantis kaj deklamis. La nombro de la ĉeestantoj estis ĉirkaŭe 200, la nombro de la purigotaj teleroj estis...»
—Sufiĉe; sufiĉe, kelnero, mi ne ŝatas la statistikon.
Jen kion rakontis al mi sinjorino de la vestejo, vi scias, la terura rabistino de pluvombreloj:
«Ha! sinjoro, kiom da manteloj! kiom da kaptukoj! kiom da pluv... (mi scias, mi scias)... kaj kiaj belaj kostumoj de sinjorinoj kaj de sinjoroj! Hungarinoj kaj Hungaroj, Bohemoj, Rusoj, Bulgaroj, k. t. p.[11] kaj precipe niaj Polaj kostumoj, tiel ĉarmaj. Sed la plej bela rememoro de ĉi tiu vespero kaj eĉ de mia tuta vivo estos la gardo de la mantelo de la Imperiestro Napoleono. (Kion vi diras, sinjorino! Eble la laceco pro maldormo.) Jes, la Imperiestro ĉeestis la balon; li portis la kutiman veston, blankan mallongan pantalonon, verdan veŝton, epoletojn kaj la tufeton sur la frunto. (Se li havis la tufeton, oni ne povas plu dubi.) La ekzakta nombro de la objektoj deponitaj en la vestejo estas...»
—Sufiĉe, sufiĉe, sinjorino, mi ne ŝatas la statistikon.
Jen kion rakontis al mi muzikisto de l’ orkestro:
«Ha! sinjoro! en kia stato ni estas hodiaŭ. La violonistoj kuŝas en lito kun paralizitaj brakoj, la violonĉelisto pro lacego falis hieraŭ sub sian instrumenton kaj estis tute kontuzita, la klarnetisto englutis parton de sia muzikilo, la hobojisto ne plu havas pulmojn, la tamburegisto faris truon en la haŭton de sia ilo kaj la kuracistoj ne povas haltigi la brakon de la muzikestro, kiu daŭrigas montri la takton. La preciza nombro de la notoj...»
—Sufiĉe, sufiĉe, muzikisto, mi ne ŝatas la statistikon.
Jen kion murmuretis en mian orelon la servistino de la sinjorina tualetejo...
—Kio! sinjoro, vi alproksimiĝas kun scivolema mieno kaj brila rigardo? Fi! estas honte!—vi tute ne scios, kion murmuretis al mi en la orelon la servistino de la sinjorina tualetejo.
Vendredon, la 16. de Aŭgusto.
—Je la tria kaj duono, Tria labora kunsido de la Kongreso.
La Prezidanto malfermas la kunvenon kaj donas la parolon al S-ro Sekretario.
La Sekretario legas la protokolon de la lasta kunsido, kiu estas unuanime aprobita; li ankaŭ legas diversajn telegramojn.
S-ro von Frenckell legas sian raporton pri fondo de por-esperanta Internacia Esperanto-Asocio.
D-ro Kandt post kelkaj klarigoj pri la tasko de la Komisio pri ĝenerala organizaĵo, proponas la jenan tekston:
«La rajtigitaj delegitoj de la propagandaj societoj en la Oka Kongreso decidis:
1-e Ke la Komisio elektita en Antverpeno por studi la demandon pri ĝenerala organizaĵo daŭru funkcii;
2-e Ke ĝi prezentu al la Naŭa Kongreso raporton pri la nun ekzistantaj institucioj, pri ilia funkciado kaj pri rimedoj por ilin kunordigi;
3-e Ke oni publikigu tiun raporton tri monatojn antaŭ la Kongreso kaj ke oni proponu pri ĝenerala organizaĵo.»
S-ro Bourlet principe konsentas kun S-ro von Frenckell kaj D-ro Kandt, ĉar li estas partiano de ĝenerala organizaĵo. Sed la sperto montris, ke ne estas saĝe doni tro da laboro al la Komisio. La subkomisio kaj D-ro Kandt faris ĉion eblan, ni ŝuldas al ili multajn dankojn. Vere la afero estas tro komplika. Pli bone estos iri paŝon post paŝo; la unua paŝo estas la dua paragrafo: Raporto pri la nunaj institucioj; meti ordon en la aferojn. Antaŭ ol scii, kion oni povos fari, oni devas scii, kion oni faris; tiam oni scios, kion oni devos fari. Ni ne donu al la Komisio tro da laboro deviga. Li do faras la jenan proponon aŭ korekton: forstreki en la 3-a paragrafo la vortojn «kaj ke oni proponu pri ĝenerala organizaĵo».
D-ro Kandt akceptas la proponon de S-ro Bourlet.
S-ro Mudie estas subtenanto de la propono de S-ro Bourlet. Li ne volis fari riproĉon al iu ajn en sia hieraŭa propono.
La propono de S-ro Kandt kun korekto de S-ro Bourlet estas unuanime akceptata.
S-ro Mudie parolas pri la prezento de kandidatoj al la diversaj postenoj en la komitatoj. Li diras, ke oni devas havi almenaŭ liston da 13 kandidatoj por 10 postenoj, se oni volas havi veran elekton.
La afero estas lasata al la Komisio.
S-ro Bourlet diras, ke estas ankoraŭ du proponoj senditaj al la K. K. K.:
1-e Propono, por ke oni nomu la kongresojn universalaj anstataŭ internaciaj.
2-e Propono, ke la kongresoj okazu nur ĉiudujare.
La proponoj estas resenditaj al la Komitato.
S-ro Bourlet esprimas sian grandan feliĉon, ke, kiam por la unua fojo kunvenis la rajtigita delegitaro, ĝi tiel bone funkciis. Ĉiuj proponoj estis voĉdonitaj unuanime. Esperantujo estas loko interfrata kaj la ĉeestantoj donis al la tuta Esperantistaro spektaklon de vera konkordo. (Aplaŭdoj.)
La Prezidanto diras, ke nun oni venas al la demando pri la sidejo de la venonta kongreso.
S-ro Stromboli petas parolon, kaj lia apero sur la estrado estas signalo de longa aplaŭdado[12]. En la nomo de Italaj Esperantistoj li petas la Kongreson, ke la Naŭa Kongreso okazos en Genova. Li jam faris la inviton dum la malferma kunsido kaj ĝin faras denove, aldonante kelkajn detalojn. Italujo, lando de l’ arto, lando de la poezio, deziras kaj estas inda, ricevi sur sian teron la tutmondan Esperantistaron. La Italoj kredas, ke Esperanto estas simila al itala lingvo kaj sekve estas malfacila por aliaj popoloj. Ni montru al ili per nedubinda fakto, ke Esperanto estas same facile ellernebla por ĉiuj lingvanoj. Genova estas bone elektita loko por internacia kongreso, ĉar ĝi havas facilajn komunikaĵojn kun ĉiuj landoj de Eŭropo; rapidaj vagonaroj kaj rektaj vagonoj venas al Genova de multaj grandaj urboj. Aliparte, ĝi estas ankaŭ granda haveno, kun ŝiplinioj al ĉiuj partoj de l’ terglobo. Fine, ĝi estas granda kaj bela urbo; la amantoj de la pasinto trovos en ĝi antikvajn monumentojn kaj historiajn rememorojn; la amantoj de la naturo povos viziti en ĉirkaŭaĵo ĉiuspecajn naturajn belaĵojn; la amantoj de la civilizacio vidos tre interesajn industriajn aferojn. Sub la blua ĉielo, rigardante la bluan maron, la kongresanoj povos gaje resonigi nian karan lingvon, kies belsoneco agrable miksiĝos kun la belsoneco de la itala lingvo. (Ĉiumanaj aplaŭdoj.)
S-ro Lederman (Holando), en nomo de la grupo «Estonto estas nia», protestas kontraŭ la diro dissemita, ke la Holandaj Esperantistoj proponis ne fari kongreson en Italujo pro la milito. Tio estas malvera.
S-ro Behrendt bone scias, ke la Esperantistoj estos altirataj de la multaj ĉarmoj de Genova kaj kredeble voĉdonos por Italujo, sed li estas komisiita de la urbestraro de Breslau por inviti la kongreson en Breslau la venontan jaron kaj li devas fari la inviton. Almenaŭ li esperas, ke multaj kongresanoj sur la vojo al Italujo haltos en Breslau. Li proponas sendi dankleteron al la urbestraro de Breslau por ĝia kora invito.
S-ro Mudie aprobas la proponon de S-ro Stromboli, sed parolante pri komunikaĵoj kun aliaj landoj, nia itala samideano forgesis Britujon. Lasttempe la oratoro legis pri itala militŝipo nomita «Stromboli». Li proponas, ke oni petu Lian Moŝton la Reĝon de Italujo, ke li sendu la ŝipon «Stromboli» por transporti Britojn al Genova. (Ridoj kaj aplaŭdoj.)
S-ro Lévy invitas la kongreson en nomo de la Rumanaj Esperantistoj. Li diras, ke Bukarest estas centro por nia movado en la Balkanoj.
S-ro *** bohema laboristo diras, ke en nomo de laboristoj li devas protesti kontraŭ la elekto de Italujo, ĉi tiu lando, kiu sovaĝe sin ĵetis.... (Brueto, bruo, bruego. La oratoro malaperas meze de protestoj)[13].
La Prezidanto rimarkigas, ke laŭ la regularo oni devas tuŝi en kongresaj kunsidoj nek religiajn, nek politikajn, nek socialajn demandojn. Li esperas, ke la ekzemplo donita de la ĵus parolinta oratoro ne estos sekvita.
S-ro Iu ajn (de ie ajn) proponas, ke oni faru ĉiujare du kongresojn, unu por amuzo kaj la dua por laboro.
La Prezidanto voĉdonigas pri ĉi tiu stranga propono, kiu tamen akiras du voĉojn.
Oni poste voĉdonas pri la sidejo de la venonta kongreso.
Genova estas elektita kun frakasa plimulto.
Oni ankaŭ sendas dankojn al Breslau por ĝia senlaca invito.
S-ro Bourlet diras, ke kvankam la kutimo estas elekti nur la sidejon de la venonta kongreso, li petas, ke oni faru escepton kaj ke oni tuj decidu por 1914. Li venas oficiale inviti la kongreson al Parizo en 1914.
S-ro Rollet de l’Isle, prezidanto de la S. F. P. E., certigas la ĉeestantaron, ke ili ricevos bonegan akcepton ne sole de la Parizaj Esperantistoj, sed ankaŭ de la tuta Franca Esperantistaro kunigita en Parizo. Ĉi tiu grava okazintaĵo faros profundan impreson en tuta Francujo.
Parizo estas elektita kiel sidejo de la Deka Kongreso.
S-ro Warden (Skotlando) invitas la kongreson ĉe Edinburg por 1915.
La Sekretario diras, ke la K. K. K. ricevis oficialan inviton de la urbo San Francisco por elekti ĉi tiun urbon kiel sidejon de la dekunua Kongreso, okaze de la inaŭguracio de la Kanalo de Panama.
S-ro Schmidt proponas, ke la kongreso de 1915 okazu en Berno.
S-ro Krestanof diras, ke la centro de la Balkanoj estas ne Bukarest, sed Sofio. Li invitas la kongreson al Sofio.
S-ro Hansen invitas la kongreson al Kopenhago.
S-ro Bourlet rememorigas, ke en la K. K. K. devas esti du personoj de la lando, en kiu okazos la kongreso. Li proponas:
Por la naŭa kongreso:
- D-ro Stromboli
- S-ro Benova.
Por la deka kongreso:
- S-ro Rollet de l’Isle
- S-ro Chaussegros.
Neniu kontraŭstaras.
S-ro Soriano proponas sendi dankojn al la Ĥina Ministro de Edukado, kiu oficiale enkondukis Esperanton en la normalajn lernejojn.
S-ro Bourlet proponas, sendi dankojn al la du urboj Terrasa kaj Sabadell, kiuj donis la nomon de D-ro Zamenhof al stratoj.
S-ro Ferter, rajtigita delegito por Katalunujo, dankas por la gratuloj senditaj.
S-ro Hansen proponas, ke oni danku S-ron Michelin por lia belega donaco al Esperanto.
S-ro Bourlet rakontas, ke S-ro Michelin ricevis leteron de ĉef-idisto, kiu lin riproĉis pro la mono donita al Esperanto kaj kiu diris, ke Esperanto tute ne ekzistas. Li proponas, ke ĉiu kongresano sendu al S-ro Michelin poŝtkarton kun kelkaj dankaj vortoj.
S-ro Mudie proponas danki la Biblian Societon, kiu ĵus eldonis tradukon de la Biblio en Esperanto.
S-ro Sergeant proponas, ke oni danku la Aŭstran Ministron de la Fervojoj por eldonado de la belaj gvidlibroj disdonitaj al la kongresanoj kaj por la rabato konsentita.
S-ro Claudius Colas, de la C. O., donas klarigojn pri la lasta verko de ĉi tiu oficiala Institucio. La produktaĵo estas la Tutmonda Jarlibro Esperantista, enhavanta kolekton de niaj leĝoj kaj liston de ĉiuj grupoj de l’ mondo. Post ĉiu geografia nomo staras inter krampoj misteraj ciferoj, kiuj (laŭ la antaŭparolo) estas bibliografiaj indeksoj de la decimala klasifiko. Kaj vidu la utilecon de ĉi tiuj ciferoj: dank’ al ili oni tute solvis la gravan demandon pri skribado kaj elparolado de la propraj nomoj. Ekzemple mi povas sciigi vin, ke por iri al la Kongreso, mi foriris de la ĉefurbo de 44.362, iris al la ĉefurbo de 44.361 kaj tie uzis la vagonaron al ĉefurbo de 43.12. Dum la vojaĝo, mi trapasis la landojn 493 kaj 43. De la ĉefurbo de 43.12, mi rekte iris al la kongresurbo, ĉefurbo de 43.74 en la lando 43.6. Ĉiuj popoloj same elparolas ĉi tiujn geografiajn nomojn. Cetere, se vi deziras mendi la libron de via libristo, vi nur bezonos doni al li tiun sciigon: 412 (058) (∞) «1912» 12. Li tuj komprenos.
La Prezidanto proponas, ke pro la Esperantistoj, kiuj deziras forveturi morgaŭ tuj post la kunsido, oni fiksu la komencon de la kunveno je la tria anstataŭ la tria kaj duono.
Li fermas la nunan kunsidon je la sesa.
Je la sepa kaj duono, mi sidis en la Nova Teatro en mia vesto de muzika kritikisto. Jes, de muzika kritikisto. Vi ridegas, sinjorino? des pli bone, ĉar oni vidas vian beletan langeton; vi ridegas, sinjoro? des pli malbone, ĉar oni vidas vian malbelegan langegon. Kial mi ne estus muzika kritikisto? Tial ke mi nenion scias pri muziko? Bela afero! Mi legis la muzikan terminaron de S-ro de Ménil. Estas sufiĉe.
Mi havas en mano mian aŭdigan kornon. (En Francujo, mi estas surda kiel poto, en Anglujo kiel fosto, en Italujo kiel kloŝo, en Hungarujo kiel pafilego, en Polujo... mi ne scias.)
Iom post iom la salono pleniĝas. Ĉi tiu vespero devas esti epokfaranta en la historio de Esperanto. «Halka» estos la unua esperanta opero kaj Moniuszko la unua komponisto, kies verko ricevos esperantan maskon. Ĉu tiu privata entrepreno de la direktoro de Krakova teatro sukcesos? Respondos la teatra kasisto. Ŝajnis al mi, ke la aŭskultantaro kvankam ne tiel granda, kiel ĉe «Mazepa», estis tamen sufiĉe grava. Mi devas aldoni, ke du pagaj prezentadoj dum unu kongreso, estas ŝarĝo iom peza por la monujo de multaj el la kongresanoj. Tamen la nuna entrepreno estas interesa kaj subteninda.
Sed la orkestro iras al sia loko, la ĉefo levas la bastonon, «Halka» komenciĝas. (Vere la muzikistoj estas strangaj personoj, ili laboras nur, kiam ilin minacas bastono.)
La libreto de «Halka», kiel la plej multo el la libretoj de operoj, estas tre simpla kaj estas entenata en unu linio: Halka, kamparanino, forlasita de sia amanto, kiu edziĝas kun riĉa fraŭlino, sin ĵetas en riveron.
Sur ĉi tiu temo Moniuszko[14] .......................
Post la prezentado, la talenta tradukinto, nia senlaca poeto Grabowski, venis sur la scenejon por danki la gekantistojn de la unua esperanta opero. Sennombraj ovacioj kaj bruegaj aplaŭdoj rekompencis samtempe tradukinton kaj aktorojn por ilia kuraĝa provo.