Ribelo
La golfo de San Julian estis vualita en nokta mallumo.
En kajuto de admiralo sur Trinidado sidis Fernao Magalhaes kun kapitano Alvar Mesquita. Lokoj por ceteraj gastoj restis ne okupitaj.
Magalhaes esperis ĝis lasta momento, ke la hispanaj hidalgoj prudentiĝos kaj akceptos lian inviton. Sed kiam vesperiĝis kaj la kapitanoj ne alvenis, li diris al Henriko, ke li alportu manĝaĵojn.
“Nur se ni scius, kion ili intencas,” esprimis laŭte siajn pensojn Mesquita. “Ĉi tiu necerteco estas pli malbona ol malkaŝa atako.”
“Ĝi ne daŭros longe. Morgaŭ ĉio solviĝos.”
Kaj denove estis en kajuto malafabla silento.
Mesquita pensis pri sia ŝipanaro sur San Antonio. Li ja estis kapitano nur ekde la restado en Brazilio, sed dum tiu tempo li lernis koni sian ŝipanaron ĝis tia grado, ke li povu taksi, kiun li povas konfidi, kiun li devas malkonfidi. La plej sindona estas certe Eloriago. La malmilda maristo, kiu plenumas ĉiujn taskojn kun modela konscienco. Se ceteraj murmuras pro io, li ĉiam scipovas trankviligi ilin. Kaj ne per longaj paroloj. Iam li nur svingas per la mano kaj eklaboras, aliokaze li diras trafan spritaĵon — maristoj ekridas kaj sekvas lin. Estas tie kelkaj viroj, kiujn li povus konfidi en kazo de eventuala konflikto. Sed la plejmulto?
Magalhaes reviziis en la animo tutan eskadron. Unu ŝipo post la alia defilis antaŭ liaj okuloj kun ĉiuj apartenaĵoj: kun bombardiloj, kun provizoj, kun maristoj, kun oficiroj, kun kapitano...
Viktorion komandas Mendoza. Li tro submetiĝis al influo de Cartagena. Per tio, ke li ne partoprenis la revizian paradon, li malkaŝis ĉion. Kaj tamen — la situacio en lia ŝipo ne estas la plej malbona. Maristoj apartenas plejparte al portugala nacieco kaj Magalhaes scias, ke portugaloj estas sindonaj al li.
Multe pli danĝera estas Concepcion. Ĝi estas propra centro de la ribelo. Tie troviĝas Queseda kaj Cartagena. Ĝi estas granda, firme konstruita ŝipo, kun plej granda nombro da kanonoj kaj provizoj da nutraĵoj.
Do, ĉi tio estus unu parto, meditas Fernao. La duan parton faras lia Trinidado. Santiago de Serrao kaj San Antonio de Mesquita.
Tri kontraŭ du, finas sian revizion admiralo. Eĉ se Santiago kaj San Antonio estas pli malgrandaj karaveloj, finfine ĉi tie decidas la nombro, la kapableco de pli moviĝema manovrado. Do situacio ne aspektas iel senesperige. Eble eĉ nenio okazos. Povas esti, ke la hidalgoj en dormo forgesos sian malpraviĝon kaj matene venos por peti senkulpigon.
Antaŭ noktomezo akompanis admiralo Mesquitan al balustrado, kie li kore adiaŭis lin. Momenton li aŭskultis, kiel remiloj de la forveturanta ŝalupo monotone plaŭdtuŝis akvonivelon de la trankvila golfo. Li atentrigardis la noktan mallumon, ĉu li ne ekvidos ion suspektan.
Sed karaveloj staris senmove. Profunda trankvilo estis ankaŭ sur la bordo, kie gardis la deponitajn provizojn fidela Serrao.
Magalhaes ne eraris, kiam li en siaj meditoj indikis centron de la ribelo al Concepcion. Apenaŭ estis tien transportita Cartagena el Viktorio, li tuj interkonsentiĝis kun Queseda. Ili jam ne toleros plu la ordoneman konduton de admiralo. La maristoj estas lacaj per longa navigado kaj sopiras reveturi hejmen. La ordono de Magalhaes pri limigo de la nutraĵoj kaj trinkaĵoj ribeligis ilin. Eskadro similas al barelo da pulvo. Sufiĉas fajrero. Kaj restado en golfo de San Julian estas kiel kreita por bruligi la ribelon. La ŝipanaroj ĉiutage kontaktiĝos dum laboroj sur la bordo — kiom da okazoj gajni ĉiujn maristojn en kontraŭadmiralan tendaron! Kaj kun tiuj, kiuj malgraŭ ĉio restos fidelaj al Magalhaes, ili jam scipovos fari mallongan procedon!
La neatendita ordono al surbordiĝo kaj invito al komuna tagmanĝo estis la fajrero, kiu bruligis la ribelon.
“Nun, kiam li ne scias, kion fari, li estas subite respektplena kaj afabla!” bruegis Cartagena. “Tiamaniere vi ne aĉetos nin, sinjoro admiralo!”
“Ni devus honti, se ni akceptus la inviton!” konsentis kun vicadmiralo Queseda. “Nun — post tiom da monatoj de ignorado!”
“Kaj ne nur al regalo!” decidis energie Cartagena. “Eĉ la paradon vi ne partoprenos! Vi nek Mendoza!”
“Sed tio signifos malobeon de la ordono, per aliaj vortoj — malkaŝan ribelon!”
“Jes! Ni jam nenion prokrastos. La admiralo mem decidis pri sia sorto!”
Ŝalupo de Concepcion veturis al Viktorio. Queseda informis Mendozon, pri kio li interkonsentiĝis kun vicadmiralo Cartagena. Mendoza senhezite aliĝis al ili.
Post reveno el revizia parado kunvokis Queseda sian ŝipanaron en subferdekon.
“Bravaj maristoj!” li alparolis ilin flate. “Mi volas danki al vi por ĉiu laboro, kiun vi ĝis nun faris en servoj de la reĝo, kaj ankaŭ por ĉiuj penoj, kiujn vi suferis. Veturante suden vi atingis tiel malproksimajn landojn, kiujn atingi sukcesis neniu hispana ŝipo. Ĝis ni revenos hejmen, la reĝo certe laŭ merito rekompencos viajn heroajn farojn. Vi faris jam pli ol vian devon kaj nun venis tempo por reveturi hejmen.”
La maristoj nekompreneme rigardis unu la alian. Ĉu tio estas ebla? Hejmen? Tio, pri kio ili revis, kion ili sopiris kaj postulegis — ĉu tio nun efektiviĝu? Post ĉi tiuj frostoj kaj veteraĉoj denove lasi sin sunbruniĝi de arda suno de Hispanujo?
Kunfalditaj trajtoj de la vizaĝoj, kiuj rigidiĝis dum la parado sur malvarma kajo de golfo San Julian, malrapide moliĝis. Sed ankoraŭ estis ĉi tie duboj: Kion diros pri la afero la admiralo? Aŭ — ĉu tio estas lia deziro?
“La admiralo volas veturi plue al la sudo,” daŭrigis Queseda, kvazaŭ li legus iliajn pensojn, “sed ni, kapitanoj, jam ne submetiĝos al liaj humoroj. Ni decidis reveturi Hispanujon — kaj tio okazos tuj!”
“Huraaa!” sonegis la subferdeko de ĝojiga perspektivo. Sed ĉiuj maristoj ne ĝojkriis. Sur la maldekstra flanko aŭdiĝis akra voĉo:
“Kiuj kapitanoj interkonsentiĝis tiel, sinjoro Queseda?”
La voĉo apartenis al dua ŝipoficiro Lopez, kiu klare komprenis, pri kio ĉi tie temas.
“Mi, vicadmiralo Cartagena kaj kapitano Mendoza!” sonis glacia respondo, en kiu kuŝis malhela minaco.
Queseda tute ne dubis, ke li sukcesos loginstigi la ŝipanaron kontraŭ la admiralo. Pro tio li rektiĝis ankoraŭ pli multe kaj kun batala provokemo li elpaŝis al maldekstra flanko.
“Kaj kial vi demandas, Lopez?”
“Ĉar vi loginstigas nin al ribelo!” respondis kuraĝe Lopez. “Vi volas, ke ni perfidu admiralon — sed tion ni neniam faros!” Kelkaj portugalaj maristoj per malhela bruo malkaŝis sian konsenton kun Lopez.
Queseda sentis, ke li devos agi rapide.
“Neniu devigas vin, Lopez,” li komencis ŝajne bonkore, sed kun ne kaŝata moko, “nek vin nek tiujn, kiuj konsentus kun vi. Se vi ne volas reveni en Hispanujon, bonvolu resti ĉi tie kun admiralo en tendaro sur la bordo, frostu tie en lignaj kabanoj, manĝu vermajn biskvitojn kaj trinku el malplenaj vinbareloj, tromanĝigu vin per ĉiam malpligrandigataj nutraĵdozoj — kaj poste, ĝis la vintro finiĝos, veturu plue en dezertajn regionojn, kiuj estas absolute senvivaj, kiel ni rimarkas tion jam nun. Ne, ne, ne timu — neniu devigos vin, ke vi revenu kun ni en florantan Brazilion kaj poste en patrujon.”
“Mi ja eĉ ne permesus, ke iu devigu min,” diris energie Lopez.
En okuloj de Queseda ekfulmis malbonsigna flamo, sed la kapitano superregis sin.
“Ne aŭskultu lin!” li diris al ceteraj maristoj. “Tro baldaŭ li konos, kiel li eraris. Mi sciigas al vi, ke en plena konfido je feliĉa reveturo mi permesas hodiaŭ al la tuta ŝipanaro formanĝi tiom da nutraĵoj kaj eltririki tiom da vino, kiom al ĉiu plaĉas!”
“Huraaa! Vivat kapitano Queseda!”
Plejmulto da maristoj subiĝis al allogoj de sia komandanto. Ili estis lacaj per longa navigado. Ili sentis dolore foreston de varmega suno. Ili suferis per limigitaj kvantoj da nutraĵoj kaj trinkaĵoj kaj timis la perspektivon, ke iliaj suferoj estas ankoraŭ pligrandigotaj. Fantomo de rapida finiĝo kun ĉiu suferado ravis ilin.
Avertoj de Lopez perdiĝis en ĝenerala ĝojkrio sen eĥo.
Cetere Queseda observis ĉi tiun grupon tre singarde. Kiam vesperiĝis, li ordonis al kelkaj plej fidelaj maristoj, ke ili Lopezon kaj liajn amikojn katenu kaj arestu.
La surprizita atako estis tiel neatendita, embuska, ke malgranda areto da honestuloj ne havis eĉ tempon por defendi sin.
Similaj scenoj okazis ankaŭ sur ŝipo de Mendoza.
Patroloj el ambaŭ karaveloj de ribelantoj — el Concepcion kaj Viktorio — zorgeme atentrigardis ŝipojn de admiralo. Sed krom reveno de kapitano Mesquita al San Antonio ili rimarkis nenion strangan. Ĉiuhore ili donis raporton al bonhumorigitaj kapitanoj.
Post duonnokto ekveturis de Concepcion ŝalupo, kiu estis plenplena de ribelantoj. En frunto de tridek maristoj estis Cartagena, Queseda kaj degradita Coca.
Ili veturis ataki San Antonion, ŝipon de Mesquita.
Queseda ja konsilis al vicadmiralo, ke li restu sur Concepcion, sed Cartagena rifuzis:
“Atakon ni devos fari en absoluta trankvilo, por ke oni sur Trinidado nenion rimarku, kaj mi konas sur la ŝipo ĉiun ŝtupeton, ĉiun pordon — ĝi ja estas mia ŝipo!”
“Mi povas tie ankaŭ orientiĝi!” brulis batalavide Coca. “Mi kredas, ke mi estos ĉe tiu amuzo ankaŭ iomete utila.”
Pli frue, ol patrolo sur San Antonio povis fari alarmon, ĝi estis silentigita. Poste la konspirantoj sen malhelpaĵoj penetris en subferdekon.
Cartagena kaj Coca atakis dormantan Mesquiton. Ankaŭ ceteraj maristoj, kiujn Coca indikis nefidindaj, estis facile katenitaj. Plejmulto da ŝipanaro aliĝis al ribelantoj.
La tuta atako okazis rapide kaj senbrue. Ununura, kiu volis defendi sin, estis Eloriago.
Piedfrapado kaj brueto en subferdeko vekis lin. En flagranta lumo de laterno li ekvidis Quesedon, malantaŭ lin Cocan kaj areton da armitaj maristoj el Concepcion. Li tuj divenis, kio okazas. Per raŭka voĉo li kriis:
“Kion vi serĉas ĉi tie?”
“Silentu!” siblis Queseda. Per du saltoj li troviĝis ĉe duondormanta maristo kaj per ponardo li mortigis lin.
Cartagena ordonis ariĝi tutan ŝipanaron kaj per obtuza voĉo li komunikis, kio okazis hodiaŭ en San Julian. Morgaŭ oni informos admiralon, ke ĉiuj estas jam sataj de ĉi tiu sensenca veturo. Samtempe li diris, ke la kapitano de San Antonio estas ekde ĉi tiu momento Elcano.
Elcano estis simpla maristo, sed navigadarton li komprenis kiel sperta kapitano.
Li estis energia, ĉiam preta, senrespekta.
Ĉiu dormemo de maristoj, vekitaj per tia stranga maniero, subite malaperis. La imago, ke ili baldaŭ adiaŭos la malafablan regionon kaj revenos hejmen, plenigis ilin per ebriiga ĝojo. Kaj ilia entuziasmo kulminis, kiam laŭ ordono de Cartagena ankaŭ al ili estis malfermita magazeno kaj ĉiu povis preni kion ajn laŭplaĉe.
“Kapitano Elcano,” adiaŭis vicadmiralo, “ni konfidas vian kuraĝon. Se estos necese, ni ekbatalos kontraŭ la admiralo.”
“Kiel mi konas lin,” respondis Elcano, “li ne rezignos sen batalo. Laŭ mia opinio estus pli bone ne atendi, sed komenci tuj.”
“En ĉi tiu momento estas admiralo egale jam senpova,” ridis Cartagena. “Ni superas lin. Kaj Magalhaes estas tro sperta, ol entrepreni ion dum tiaj cirkonstancoj.”
Ĝuste tiel senbrue, kiel ili alveturis, revenis la ribelantoj al Concepcion. Ili estis pli multe ol nur kontentaj. Netuta horo ŝanĝigis subite situacion por ilia prospero.
Komencis malserena, nebula mateno.
Magalhaes staris ekde la unua krepusko sur ferdeko de Trinidado kaj klopodis penetri per sia rigardo tra la grizlumo al ĉiuj ŝipoj. Nenie okazis io okulfrapanta. La karaveloj staris sur siaj lokoj senmove, same kiel hieraŭ.
Kaj tamen! San Antonio ankras multe pli proksime al Concepcion! Kial faris tion Mesquita?
Ĵus li volis sendi ŝalupon al San Antonio, kiam de Concepcion forveturis boato kun kelkaj maristoj. Ĝi celdirektis al Trinidado.
Magalhaes streĉe atendis la proksimiĝantajn senditojn.
“Sinjoro admiralo,” diris komandanto de la patrolo, “ni portas al vi leteron de vicadmiralo.”
“Venu supren!” instigis ilin Magalhaes.
La viroj en boato necerte rigardis unu la alian, momenton ili flustre parolis, sed poste ili grimpis helpe de malsuprenĵetita ŝtupetaro sur la ferdekon de Trinidado.
Ili transdonis leteron al admiralo kaj volis foriri.
“Atendu,” postulis ilin Fernao. “Mi tralegos ĝin kaj mi tuj donos respondon al vi.”
La letero estis skribita per mano de Queseda.
Ribelantaj kapitanoj komunikis al admiralo, pri kio ili decidiĝis kaj kio dumnokte okazis. Kio kapitanon Mesquita koncernas, li povas esti senzorga, ĉar tiu estas bone sekurita. La admiralo povos resti en sia rango, sed venonte li devos agi laŭ deziro de plejmulto da oficiroj kaj kapitanoj. La decido de ŝipanaro estas firma: reveno hejmen. La supereco de kapitanoj estas tiom granda, ke estus tute sensenca komenci fratomurdan batalon, kapitanoj esperas, ke admiralo komprenos iliajn farojn kaj agos laŭ ilia deziro.
Magalhaes tralegis la leteron kaj turniĝis al la enmaniginto:
“Kiu gvidis la noktan atakon?”
“Kapitanoj Queseda, Coca kaj vicadmiralo.”
“Ĉu iu perdis vivon?”
“Eloriago.”
“Kiel okazis tio?”
La sendito priskribis atakon kontraŭ San Antonio.
“Do — tiel aspektas la afero!” diris kvazaŭ por si Magalhaes, “Nu — jen la malkaŝa ribelo.”
Li donis signon al Spinoza kaj kelkaj maristoj, kiuj ĉeestis lian intertraktadon kun la delegitaro.
“Ĉi tiujn virojn sekurigu,” li diris. “Kaj ilian boaton alligu al Trinidado.”
La ordono estis tuj plenumita.
Poste li invitis Spinozon, Barboson kaj kelkajn oficirojn al konsilo en sian kajuton. Li parolis kun ili longan tempon.
Kiam ili fine leviĝis, diris Spinoza firme:
“Ĝi estas kuraĝa ideo, sinjoro admiralo. Sed ni realigos ĝin.”
Magalhaes skribis leteron por kapitano Mendoza kaj donis ĝin al Spinoza, kiu akompanata de kvin maristoj enboatiĝis kaj veturis al Viktorio.
“Sinjoro kapitano, jen letero de la admiralo,” komunikis Spinoza, kiam ili estis alproksimiĝantaj al Viktorio.
“Sendu ĝin supren!” respondis Mendoza, kiu ne sopiris renkontiĝi kun ŝipgvidisto de admiralo.
“Mi devas enmanigi ĝin persone. Mi devas interkonsentiĝi kun vi pri kelkaj detalaĵoj.”
“Do venu! Sed sola!”
Finaĵo de ŝnurega ŝtupetaro falis en la boaton.
Spinoza lerte grimpis supren. Samtempe li kaŝeme rigardis al la bordo. Neniu atentrigardis ŝalupon el Trinidado, plene okupitan de maristoj sub komando de Barbosa, kiu proksimiĝis al Viktorio.
Kaj jam estis Spinoza sur la ferdeko. Li transdonis leteron de admiralo al Mendoza, kiu tuj komencis legi. La admiralo invitis lin sur Trinidadon al konsilo. Laŭskribe li kunvokis ĉiujn kapitanojn kaj tie ili interkompreniĝos.
Subite la ŝipgvidisto de Magalhaes eligis ponardon, kiun li havis zorgeme kaŝitan en la maniko, kaj per unu pikbato li mortigis Mendozon. Sur la ferdeko troviĝis grupo da maristoj. Kiam ili vidis falantan kapitanon, ili restis kvazaŭ rigidaj. Iliaj vizaĝoj cindriĝis de ektimo. Iliaj membroj kvazaŭ ligniĝis.
Nur kiam ili ekvidis akompanantojn de Spinoza, kiuj surgrimpis sekvante sian komandanton, ili batalpreparis armilojn. Sed en tiu momento jam kuregis el kontraŭa flanko sur la ferdekon Barbosa kun siaj armitoj.
“Submetiĝu!” li tondris al terurigitaj maristoj.
Ankaŭ ĉi tiu dua atako estis tiom neatendita, ke la maristoj tuj perdis ĉiun kuraĝon. Ili rapide forĵetis armilojn kaj falis sur genuojn. Post kelkaj momentoj ili estis katenitaj.
En sekvanta momento bruegis super la golfo tondra ĝojkrio de tiuj, kiuj restis fidelaj al admiralo. La flagetoj heroldantaj venkon estis suprentirataj. La ankro estis levita kaj Viktorio celdirektis al Trinidado.
Admiralo ordonis siajn fidelajn ŝipojn forveturi al fino de golfo kaj tiamaniere malebligi forkuron de Concepcion kaj San Antonio.
Sed la ŝipoj de ribelantoj faras nek plej etan movon. La kapitanoj kaj ceteraj maristoj, kiuj jam vidis admiralon sur genuoj, estas mortpalaj. Lia nekredebla aŭdaco, kiun li montris atakinte dum hela tago, plenumis ilin per konsterniĝo. Senmove kiel statuoj ili observis lertan manovradon de admiralaj ŝipoj. Konfuzita Cartagena forsendis Quesedon sur San Antonion, ke li tie helpu al Elcano gvidi la batalon.
La ribelantoj ne estis kapablaj kontraŭbatali eĉ en tiu momento, kiam Magalhaes donis ordonon al rekta atako kontraŭ San Antonio. Nur kiam Trinidado kaj Viktorio kunpremis la ŝipon de Elcano kvazaŭ en prenilon kaj admiralo en frunto de siaj maristoj transsaltis sur ferdekon de San Antonio. Queseda rekonsciiĝis.
Li elŝovis glavon kaj instigis maristojn, ke ili defendu sin. Areto da plej fidelaj heziteme prenis armilojn. Sed la plejmulto rigardegis la laman admiralon kun senlima mirego. Kiam li elpuŝegis glavon al Queseda kaj ordonis kateni lin, la ribelanta ŝipanaro ĵetis sin sur genuojn kaj kun kunmetitaj manoj ĝi petis pardonon.
La lasta ŝipo de ribelintoj jam tute ne defendis sin. Cartagena estis militkaptita kaj Mesquita liberigita.
Poste sekvis la juĝo.
Tri kapitanoj kaj kvindek maristoj, kiuj subiĝis al iliaj allogoj, atendis en katenoj verdikton. Ili sciis, ke ĝi estos senkompata. La leĝoj de oceanoj, kie interrilatoj de homoj estas multe pli respondecaj ol tiuj sur la kontinento, estas malmildaj. La ribelon sur la maro oni punis per la morto — tion sciis ĉiu marista lernanto. Ĉu admiralo ordonos senkapigi ĉiujn ribelintojn, tio signifas kvinonon de la ekspedicio?
La procesa debato daŭris kelkajn tagojn. Magalhaes ordonis enskribi ĉiujn okazintaĵojn, kiuj estis decidaj por eldiro de la verdikto.
Kaj denove estis donita ordono ekmarŝi sur la teron.
Tiun tagon — la 7-an de aprilo 1520 — prezentis golfo de San Julian malĝojigan bildon. La ribelintoj marŝis kun ĉenoj sur la manoj kaj sur la piedoj. En frunto Cartagena, Queseda, Coca kaj pastro, kiu — kiel oni konstatis dum demandesplorado — sisteme instigis la ŝipanaron al la ribelo.
Ceteraj maristoj estis vicigitaj tiamaniere, ke ĉiu bone vidu la liberan lokon, kie oni verdiktojn tralegos kaj plenumos.
Queseda estis kondamnita al puno de la morto kaj tuj ekzekutita. Kadavro de Mendoza estis kvarontranĉita.
Cartagena kaj la ribelinta pastro estis punitaj plej kruele. Ĝis finiĝos la dumvintra restado kaj ekspedicio estas preparita por forveturi, ili estos transportitaj sur la bordon kaj lasitaj en la dezerta regiono por malrapide morti.
Maristoj estis punitaj malpli severe. Admiralo rigardis ilin kiel delogitajn viktimojn. Dum tiu tempo, kiam la ekspedicio restos en la haveno, ili laboros en la ĉenoj. La katenoj estos al ili demetitaj nur tiam, kiam la ekspedicio daŭrigos pluan veturon.
Trapasejo
Kiam la ribelo estis subpremita, ĉiuj ŝipanaroj eklaboris. Estis multe da laboro. Ŝipoj estis post longdaŭra veturo tiom difektitaj, ke estis necese tiri ilin sur la bordon kaj tie fari la riparojn. La putriĝintaj lignotabuloj estis anstataŭigataj per novaj. Truoj, tra kiuj penetris internen akvo, estis ŝtopataj per stupo. Malfirmigitaj hokoj estis firmigataj. Tra la tuta golfo aŭdiĝis batoj de marteloj, grincado de segiloj, frapoj de hakiloj.
Tiaspeca ĝenerala ŝipriparo estas peniga laboro, ankaŭ se oni faras ĝin en normalaj ŝipkonstruejoj, kiuj estas ekipitaj per ĉiu necesa ilaro.
Des pli peniga ĝi estis por ekspedicio de Magalhaes, kiu faris ĝin en libera naturo, sen ŝipkonstruejoj, nur per la plej necesa ilaro. Kaj ĝi estis des pli peniga pro la kruelaj frostoj kaj sovaĝaj neĝblovadoj. Al viroj frostis la manoj dum la laboro. Akraj glacipingloj pikis ilin en vizaĝon. Grandaj neĝflokoj blindigis iliajn okulojn.
Magalhaes kontrolis la riparojn. Li denove aplikis siajn riĉajn spertojn, kiujn li akiris sur la maro en pasintaj jaroj. Nenio restis kaŝita al lia akra vidpovo. Al li sufiĉis ununura esplorema rigardo kaj li tuj malkovris mankon, kiun ne rimarkis oficiroj nek kapitanoj.
Ĉi tie, en sudamerika golfo de San Julian, la ŝipanaro vidis bone, ke en frunto de ekspedicio staras viro, kiu estas eminenta spertulo sur la maro kaj pri ĉio, kio koncernas la vivon sur ĝi. Homoj sur Trinidado sciis tion jam longe. Sed ceteraj maristoj komencis valorigi liajn kapablecojn nur nun, kiam ili havis eblon vidi lin ĉiutage laboranta. Neniu ordono de admiralo devis esti pli poste ŝanĝata aŭ revokata. Ĉiu estis klara, fiksa kaj preciza, kvazaŭ li pripensus ĝin duontagon, kaj tamen li donadis ilin tuj sur la loko, laŭ la bezono.
Tiel la ŝipanaro malrapide konvinkiĝis, ke admiralo estas la komandanto de la ekspedicio meritite. Ne nur pro tio, ke lin dekretis la reĝo, sed ankaŭ pro liaj fakaj konoj, scioj kaj kapabloj. Kaj de ĉi tiu ekkono estis jam nur malgranda paŝeto al aŭtoritato kaj estimo.
Kaj ankoraŭ alia afero vekis ilian admiron: la justeco de la admiralo. Ili bone memoris tiun malhelan tagon, kiam ili staris sur la bordo de golfo kaj timegante atendis juĝon de Magalhaes. Ĝi estis malmilda kaj severa — sed ĉiuj sentis, ke ĝi estas justa. Sur la maro ili ne estis novuloj. Ĉiuj kvindek ribelintoj, kiuj estis indikitaj kiel ĉefaj partianoj de hispanaj hidalgoj, atendis morton. Anstataŭ ekzekuto ili ricevis pardonon — escepte inspirantoj de la ribelo. Ke ili devas nun labori en katenoj? Estas vero, la ĉenoj tintas kaj bruegas ĉe ĉiu movo, katenoj pezigas kaj tiras al la tero, malhelpas dum iro. Malfacila vivo. Sed tamen — vivo! Vi povas spiri, moviĝi de loko al loko, manĝi kaj trinki, vi povas esperi kaj kredi, ke iam ĉi tiu mizero finiĝos, ke oni fartos denove pli bone, vi povas en fantazio pentri bildojn de la feliĉa reveno el ĉi tiu senfina kaj danĝera navigado.
Kaj la mizero de nunaj momentoj estas des pli tolerebla, ke admiralo jam je neniu nubmienas. La ribelintojn li rigardas per la samaj okuloj kiel la fidelajn. Ĉu ili ribelis? Ili estis punitaj kaj al ili certe jam ne venos ideo je similaj aventuroj. Ĝis ili forpentos la punon, ĉio estos forgesita. Ili ja ricevadas eĉ egalajn porciojn da nutraĵoj!
Jes, la admiralo estas justa. Ĉu tio gravas, ke li estas neparolema? Cetere, se estas necese, li scipovas paroli. Li diras nur kelkajn vortojn, sed ĉiu penetros en vian cerbon kiel ardigita pinglo.
De tago al tago plifrostiĝis. Maristoj bruligis sur la bordo fajrojn, ke ili povu labori. Magalhaes iradis inter ili, konsilis, edifis, kaj li pensis pri trapasejo.
Se nur jam finiĝus la vintra restado! Ĝi estas deteniĝo, kiun li ne enkalkulis en sian veturplanon. Kie ili povis jam intertempe esti! Kiom da aliaj golfoj ili povis jam esplori! La tagoj forflugas, jam ses semajnojn ili estas en la golfo...
Subita decido maturiĝis en Fernao. Ĉu estas necese, ke la tuta ekspedicio restu en kaptiteco? Ĉu almenaŭ unu ŝipo ne povus veturi plue? Dume la ceteraj atendos en San Julian venon de printempo, tiu ŝipo esploros ĉiujn golfojn kuŝantajn en suda direkto de ĉi tie — kaj kiam veturos la tuta eskadro, ĝi ne estos devigata deteniĝi per trarigardo de lokoj, kiuj estas sensignifaj.
Por ĉi tiu veturo estis destinita Serrao kun sia ŝipo Santiago. Magalhaes konfidis lin plej multe el ĉiuj kapitanoj.
“Vi veturos ĉiam suden, Juano,” li donis al li lastajn instrukciojn. “Se vi dum dek kvar tagoj malkovros nenion, vi revenos. Komence de junio mi atendas vin.”
“Laŭ ordono, sinjoro admiralo!”
Al Fernao kvazaŭ falus ŝtono de sur la koro. Finiĝu la ekspedicio de Serrao kiel ajn, ĝi estas tamen paŝo antaŭen.
Baldaŭ post forveturo de Serrao neatendita okazintaĵo vekis grandan intereson en la vintra tendaro.
La ĉirkaŭaĵo de golfo estis dezerta, negastema. Tie ne estis arboj nek bestaro nek homoj. Nur malaltaj embuskoj tiriĝis en senfinan malproksimon. Maristoj kelkfoje provis penetri en tiun dezerton. Eble ili malkovros tie iajn bestojn aŭ indiĝenojn. Sed ili ĉiam revenis ne sukcesinte. Fine ili komencis kredi, ke ĉi tiuj regionoj estas ne loĝeblaj.
Iun tagon alvenis Pigafetta al admiralo tute emociita.
“Sinjoro admiralo, okazis io... io... nu, mallonge dirite io grandioza!”
“Kio do?” ridetis Magalhaes.
“Maristoj malkovris postsignojn!”
“Kie?”
“Proksime ĉe la haveno!”
“Ĉu homajn postsignojn?”
“Jes!”
“Tio estas stranga,” skuis per kapo admiralo. “Kiomfoje ni jam serĉis indiĝenojn, sed ĉiun fojon sen sukceso. Ĉu la maristoj ne eraris? Ĉu ĝi ne estas postsigno de iu el niaj homoj, kiu tien erariris?”
“Nepenseble, sinjoro admiralo!”
“Laŭ kio vi opinias tiel?”
“Ĝi propre ne estas postsigno de iu normala homo, li devas esti ia giganto.”
“Sinjoro Pigafetta!” bridis lian fantazion admiralo. “Eble vi fine diros, ke ĉi tie vivas supernaturaj estaĵoj?”
“Mi preskaŭ kredus tion. La postsigno estas nome minimume dufoje pli granda ol postsignoj de aliaj homoj. Cetere, venu rigardi! Ni ĉiuj estas kiel en ekstazo.”
“Mi estas vere scivola,” diris Magalhaes kaj iris kun Pigafetta rigardi la interesan postsignon. Li ne dubis, ke entuziasmema Italo ĉion pligrandigis.
Sed kiam li venis al la loko, li ĉesis ridi. La postsigno estis vere tiom granda, ke similan li ankoraŭ neniam vidis.
“Kion vi diras, sinjoro admiralo?” kun ĝuo observis lian miregon Pigafetta.
“Estas vere nenormala longeco de piedo,” diris medite admiralo. “Mi ŝatus vidi tiun viregon. Kaj pli da postsignoj vi ne trovis?”
“Ne,” respondis ĥore maristoj, kiuj intertempe ĉi tie ariĝis. Sed jam la sekvantan tagon ili malkovris pluajn postsignojn. Kaj ĉiuj estis tiel nenormalaj, grandegaj.
“Ili estas iuj patagonianoj[4],” baptis ilin memvole admiralo. “Versimile ili timas nin, pro tio ili kaŝas sin.”
Baldaŭ poste la tuta tendaro estis sur la piedoj. Maristoj, oficistoj, kapitanoj, admiralo — ĉiuj rigardis miregante strangan estaĵon, kiu saltetis sur malproksima loko.
Patagoniano!
Li dancis sur la loko kaj samtempe li superŝutis siajn harojn per la sablo. Magalhaes ekkomprenis, ke la indiĝeno montras tiamaniere sian deziron interkonatiĝi kun maristoj.
“Garcia, iru al li kaj faru la samajn movojn kiel li,” li diris. “Tiel li scios, ke vi venas kiel amiko.”
Garcia ne lasis sin dufoje instigi. Li malgracie saltetis kaj per fortega baritono li kantis ian kanteton. La maristoj ridis pri liaj groteskaj movoj ĝis ili larmis.
Patagoniano komprenis. Kaj Garcia ne bezonis tro peni por alkonduki lin en la havenon.
Tie ariĝis ĉirkaŭ la timema sovaĝulo preskaŭ ĉiuj maristoj. Ili observrigardis lin de ĉiuj flankoj. Li estis vere grandegulo, li superigis ilin pli ol je la kapo — sed Pigafetta tamen skuis la kapon.
“Mi imagis lin al mi multe pli grandan,” li grumblis trompite. “Se mi konkludas laŭ la postsignoj, li devus esti almenaŭ dufoje pli granda ol ni!”
Li alproksimiĝis al la Patagoniano kaj rigardis liajn piedojn. Kaj momente eksonis lia gaja rido.
“Sinjoro admiralo, rigardu!” li vokis. “Ja tiu homo havas sur la piedoj tutajn boatojn! Nun mi jam komprenas!”
Patagoniano havis piedojn en dikaj feloj, kiuj postlasis la enigmajn grandegajn postsignojn...
“Do ni nomiĝis lin Patagoniano maljuste,” diris Magalhaes. “Sed povas esti, ke la nomo estas tute bela kaj al ni restos almenaŭ la rememoro je ĉi tieaj homoj kaj regiono.”
“Jes, la rememoro je — Patagonio!” vokis vigle Pigafetta. “Mi tuj notos tion!”
La alveno de la Patagoniano estis por monotona vivo en la tendaro multsignifa okazintaĵo. Maristoj miregante rigardobservis lian grandegan staturon. Ili montris al 1i diversajn ludilojn kaj ĝojis pro liaj entuziasmaj ekkrioj.
Kiam Spinoza metis antaŭ liajn okulojn speguleton. Patagoniano rigardante sian vizaĝon terurege ektimis. Li saltis malantaŭen tiom fortege, ke li faligis teren kvar maristojn starantajn en lia proksimo. Kaj la ridantaj marnavigantoj devis multe penegi, ol ili sukcesis konvinki sian gaston, ke la speguleto estas nepre sendanĝera, ja male tre utila objekto.
Ilia mirego pligrandiĝis, kiam Patagoniano komencis manĝi kaj trinki. Per unu trinko — kiel rimarkas Pigafetta — li trinkis duonsitelon da akvo kaj dum unu manĝo en li malaperis duonkorbo da biskvitoj.
Sed la plej granda surprizo nur atendis ilin. Manĝinte la indiĝeno sidiĝis sur benketon antaŭ la magazeno kaj li kontente ĉirkaŭrigardis. Subite li ekvidis raton, kiu flugaperis inter la pordo. Li rapidege elsaltis kaj en momento li tenis ĝin en sia granda manplato. Li ekpremis ĝian kapon, kaj malgraŭ tio, ke ĝi ankoraŭ moviĝis, li formanĝis ĝin en natura stato — kun haŭto kaj hararo. Poste duan, trian kaj kvaran...
Kiam ili adiaŭis lin, admiralo donis al li kelkajn sonoriletojn kaj montrosciigis lin, ke li alkonduku ankaŭ niajn kunulojn.
La sekvantan tagon ili alvenis kaj kondutis tute amike. Sed interŝanĝo da varoj estis preskaŭ senvalora, ĉar krom hejmaj bestoj, kiujn ili nomis guanakoj, ili havis por vendo preskaŭ nenion.
Poste venadis indiĝenoj ĉiutage en la tendaron kaj rigardis laborojn de maristoj. Ili alkondukis guanakojn kaj forportis diversajn ludilojn.
Ĉi tiu bona humoro estis subite interrompita per sciigo, kiu efikis kiel batego de la tondro.
La ŝipo de Serrao forveturis antaŭ tri semajnoj. Fernao komencis pensi pri ĝi ĉiam pli ofte. Ĉu ili malkovros ion? Aŭ ĉu ili revenos denove malsukcesinte? Li staris ĉiutage sur Trinidado kaj iomete maltrankviligita li rigardis al la sudo. Li sciis, ke li ne bezonas maltrankviliĝi. Li ja diris al Serrao malimplicitite, ke li veturu suden dek kvar tagojn. Dek kvar tagojn tien, dek kvar tagojn reen — do ankoraŭ restas unu semajno. Kaj tamen io faris lin maltrankvila.
Sed la informo pri Santiago ne venis de sur la maro.
Iun tagon rimarkis patrolo du staturojn, kiuj treniĝis sur la bordo. Ili paŝis malrapide, malrapidege al la golfo. Ĉiumomente ili haltis.
Kiuj povas ili esti? Patagonianoj tio ne estas — kaj de kie venus en ĉi tiun forgesitan landon aliaj homoj?
Gvardio vokis admiralon. Kun li venis kelkaj maristoj.
Magalhaes rigardis la proksimiĝantajn homojn. Lia vizaĝo subite plilongiĝis de mirego.
“Estas ja la niaj el Santiago!” li vokis per duonsufokita voĉo. “Iru renkonten al ili!”
Sed li mem tuj rapidis al la venantaj maristoj. Kaj jam ili estis tiom proksime, ke li distingis ilin: la dua ŝipoficiro Lopez kaj ŝipgvidisto Barnolas.
Magalhaes kaj grupo da maristoj svingis manojn por saluti ilin. La viroj volis respondi, sed ili estis tiom elĉerpitaj, ke ili nur suprenlevis la manojn kaj lasis ilin senpove sinki. Poste Lopez ruinigis en neĝamason kaj restis kuŝi senmova. Barnolas volis levi lin, sed liaj fortoj jam ne sufiĉis por tio.
Kaj jam alrapidegis Magalhaes.
“Barnolas, kio okazis? Kaj kie estas la ceteraj?”
“Nia ŝipo averiis, sinjoro admiralo,” diris per malforta voĉo Barnolas.
“Kaj maristoj?”
“Savitaj.”
“Ĉu ĉiuj?”
“Jes.”
“Dank’ al dio!” respiris admiralo, kiu jam komencis timi la plej malbonon.
Du maristoj prenis Lopezon kaj portis lin en la tendaron. Lia kunulo marŝis ankoraŭ mem.
Nur kiam ili plifortiĝis, Barnolas daŭrigis siajn informojn.
“Ni veturis laŭlonge de la bordo kaj trarigardis golfojn,” li diris. “Post kelktaga veturo atakis nin tempesto. Ĝi deŝiregis al ni direktilon kaj ni estis ĵetitaj kontraŭ la roko. La fundo estis feliĉe malprofunda. Alie ni estus mortintaj. Kiam la tempesto ĉesis, ni eltiris la ŝipruinojn sur la bordon. Ni savis preskaŭ ĉiujn provizojn. La kapitano ordonis al ni iri al vi.”
“Kiel longe vi iris?”
“Dek unu tagojn.”
Dek unu tagojn! Dek unu tagojn tra la dezerta kaj nepriloĝata regiono! Dek unu senfinajn noktojn en frostaj neĝamasoj!
Magalhaes leviĝis kaj senvorte premis manojn de ambaŭ viroj. Ĉiuj sciis, ke ĉi tiu rekono signifas pli multe ol la plej entuziasmaj dank-vortoj.
“Kaj golfoj?” demandis post momento admiralo.
“Ni esploris multajn,” respondis Barnolas hezite.
Kaj —?”
“Ĉiuj estis fermitaj.”
Nek muskoleto moviĝis en la vizaĝo de Fernao. Cetere, kial li demandis? Se ili estus ion trovintaj, ili certe dirus tion al li kiel unuan informon!
Jam sekvantan tagon estis sendita al Serrao multnombra grupo da maristoj. Ili devis helpi la averiintojn dum forportado de provizoj kaj gravaj partoj de Santiago en la tendaron.
Estis tiom da provizoj, ke ili devis ilin transportadi preskaŭ du monatojn. Serrao kun parto de ŝipanaro restadis apud averiinta ŝipo por gardi ĉion, la ceteraj maristoj transportadis. Ĝi estis superhoma peno, ĉar frostoj kaj ventegoj malfaciligis iradon. Kaj transporto surmara estis tute neebla.
Fine estis ĉio transportita. Kun lasta ekspedicio revenis kapitano Serrao. Li estis malgrasiĝinta, maldikega, sed el liaj okuloj radiis ĝojo, ke li denove vidas kamaradojn kaj la admiralon.
Magalhaes rapide repaciĝis kun perdo de Santiago. La ŝipanaro estas savita, provizoj ankaŭ, la priservado de restantaj ŝipoj estos pli facila — kaj la tuta eskadro estos almenaŭ pli moviĝema.
En aŭgusto la vintro malaperis. Blovegoj ĉesis, la neĝo degelis. Nur antaŭ la mateno estis ankoraŭ malfortaj frostetoj.
Plej suprema tempo, ke ili jam ekveturu! La superstiĉa ŝipanaro vidis en frakasiĝo de Santiago malbonan antaŭsignon. Ĉu ĝi ne estas lasta admono, ke ili turniĝu kaj veturu hejmen?
Kaj io ankoraŭ pli malbona — kelkaj maristoj ekmalsaniĝis. Kaŭze de manko de legomo iliaj dentoj komencis ŝanceliĝi, iliaj dentkarnoj kaj tutaj buŝoj ŝvelis. Manĝado signifis por ili neimageblajn suferojn. Kelkaj maristoj jam mortis.
Fernao bone sentis, kia laciĝo kaptas la ŝipanarojn. Nur ke li jam povu ekveturi! Eble ili ie malkovros marbordon, kie estos bestaro kaj fruktoj. Ŝipanaroj rekonsciiĝos kaj forgesos la travivintajn suferojn.
Iam alkuris Henriko forte spiregante. En mano li tenis ampleksan pakaĵon.
“Sinjoro admiralo, ĉi tion mi malkovris sur la kajo!”
Li disvolvis haŭton, en kiu estis io enpakigita. Admiralo ekvidis kelkajn faskojn da sagoj.
“Kie ili kuŝis?”
“En densaĵo malantaŭ la tendaro. La pintoj estas venenigitaj.”
“Al mi ankaŭ ŝajnas,” rimarkis Magalhaes.
“Ĉio estis klara. Patagonianoj preparas sin ataki la tendaron. La ekspedicio ja estas sufiĉe forta por repuŝi ilin. Sed ĉu admiralo allasu, ke tute superflue mortu kelkaj maristoj? Ne, li intencis egale jam baldaŭ forveturi, ĉi tio estas la lasta instigo.
Sed li tamen devos renkonti la Patagonianojn ankoraŭ unufoje. Li estas promesinta, ke li alveturigos Hispanujon ne nur produktojn el nove malkovritaj landoj, sed ankaŭ homojn. Ĉi tiujn indiĝenojn li kompreneble ne kunprenos multajn, ĉar ilia nenormala apetito signifus novan, jam ne tolereblan limigon de nutraĵoj. Tial li kaptos almenaŭ unu aŭ du.
Sed la maristoj ne kuraĝis kateni tiajn grandegulojn. Pro tiu kaŭzo ili kaptis Patagonianojn per fia ruzo.
Ili allogis du indiĝenojn al la kabano, kie estis deponitaj provizoj. Tie ili komencis ilin pridonaci. La indiĝenoj ricevis tiom da ludiloj, ke ili havis plenajn manbrakojn da ili. Iliaj okuloj radiis kaj blankaj dentoj brilis de feliĉaj ridoj.
Poste la maristoj montris al ili brilajn katenojn, du larĝajn ringojn kunligitaj per tintsona ĉeneto. La indiĝenoj avide rigardis la novan ludilon.
Ĉu vi ŝatus havi tion? demandis la maristoj per mansignoj. Kompreneble! kapjesis Patagonianoj. Sed kien doni ilin, se ni havas plenajn manojn?
Nu, kaj ĉu ni provu doni ilin ĉi tien, sur la piedojn? montris embuske la maristoj.
Jes! Jes! ridis feliĉe grandeguloj.
Du maristoj singarde proksimiĝis kun katenoj al siaj viktimoj. Unu klako, la dua — kaj la konfidemaj infanoj de la naturo estis katenitaj.
Nun jam havas ekspedicio ĉion, kion ĝi bezonis: printempan veteron, riparitajn ŝipojn, sudamerikajn indiĝenojn.
Sur Trinidado oni faris konsilon. Ĉirkaŭ Magalhaes sidis Serrao, Barbosa kaj Mesquita.
“Post ĉiuj okazintaĵoj, kiujn ni travivis en golfo de San Julian,” diris admiralo, “ni devos alie aranĝi la komandon de la ŝipoj. Kapitano Serrao komandos Concepcion, Barbosa Viktorion kaj Mesquita San Antonion. Ni ekveturas al decida parto de nia navigado, kie mi bezonos virojn fidelajn kaj hardajn. Kun via helpo mi venkos.”
La kapitanoj disiris al siaj ŝipoj kun mienoj seriozaj, malserenaj. Ili bone konsciis, kia tasko ilin atendas.
La 24-an de aŭgusto ekveturis la malgrandigita eskadro suden. La saman tagon estis ribelintoj liberigitaj de katenoj kaj ribelemaj Cartagena kaj pastro postlasitaj sur la bordo. Neniu jam plu vidis ilin...
Komence ili ne retenis sin per esplorado de la bordo, ĉar tion faris jam Serrao dum sia malfeliĉa veturo kun Santiago. Sed ju pli ili proksimiĝis al la sudo, des pli maltrankvila estis admiralo. Ĉu tiu ĉi kontinento estas senfina? Ili povis veturi en kiun ajn golfon, ĉie ili vidis novan bordon, kiu stariĝis en ilian vojon kaj baris liberan ekveturon en oceanon, je kiu Fernao tiom sopiris.
Karaveloj ŝoviĝis suden malrapide, sed persiste. Ĉu nenie aperos regiono, kiu promesus almenaŭ iomete da refreŝiĝo? Ĉie nur nuda bordo, rokoj kaj dezertoj!
Io peza faladis sur la karavelojn. Ombro de la morto, kiu ne ĉesis falĉi la mizerigitajn maristojn, timigis kaj terurigis. La malespero kuŝis en iliaj okuloj, en iliaj movoj, en iliaj vortoj.
Magalhaes denove fariĝis malparolema kaj malserena. Li kapablis stari sur la ferdeko tutajn horojn kaj necedeme observi la rokan bordon. Kiomfoje jam trompis lin golfoj?
Jam forpasis du monatoj de tiu tempo, kiam ili forlasis vintran tendaron. Antaŭ ili nun tre alten leviĝas rokoj, kiuj iomete elkuras en la maron. Kio estas malantaŭ ili? Ĉu malgranda golfo? Ĉu pli vasta golfo?
Ĉu ili devas allasi, ke ili estu denove trompitaj, kiel jam tiomfoje? Ĉu ne estus pli bone veturi pluen kaj ne sin deteni ĉi tie? Ja ĉi tie estas nur rokoj, nuraj rokoj, pri ia golfo evidente oni ne povas paroli —
“En la golfon!” komandas al ĝenerala surprizo admiralo kaj rigardas la rokaron. “Ni ankros.”
Levilaj radoj sur la ferdekoj bruegas, ĉenoj grincas, ankroj malleviĝas sub la akvonivelon. La levitaj radoj rotacias plue, la ĉenoj estas jam plene streĉitaj — kaj ĉiam ankoraŭ ne aŭdiĝis la knara sono, kiu donas signon, ke ankro malleviĝis ĝis la fundo. Ili estas tute proksime de la bordo — kaj la ankroj flugpendas en la akvoj tute libere! Maristoj estas devigataj salti sur la bordon kaj tie la ankrojn alfiksi.
Concepcion kaj San Antonio ricevas ordonon esplori la golfon. Ne estas necese tiri tien tutan eskadron, se por tio sufiĉas nur du ŝipoj. Tiamaniere ili kutimis tion fari, ke pli vastan golfon esploris unu aŭ du karaveloj, dume la ceteraj atendis ilin apud la elveturejo.
Apenaŭ ili ekveturis antaŭen, komencis sovaĝa tempesto. Tridek ses horojn kruciĝis la fulmoj kaj tondro bruegis en la rokaro per milfoja eĥo. La ŝipoj dancis sur la ondoj kiel pajleroj. Ne estis eble gvidi la direkton de la navigado. Ĉiuj klopodoj devis celdirekti nur al tio, ke la ondoj ne renversu ŝipojn aŭ ke ili ne ĵetu ilin sur la rokojn. Fine la tempesto ĉesis.
Concepcion kaj San Antonio volis veturi laŭ sia plano. Subite ekblovis ventego, kuntiris ambaŭ ŝipojn, pelis ilin antaŭen, rabe, nereteneble.
Kaj rekte kontraŭ rokojn!
Maristoj faris ĉion eblan por haltigi la rapide veturantajn ŝipegojn. Almenaŭ malrapidigi ilian sovaĝan flugon kaj mildigi puŝegon, kiu estas jam neevitebla!
Vane!
La konsternitaj homoj ĵetiĝis sur genuojn. Ili adiaŭis la vivon. Serrao staris sur la ferdeko de Concepcion kaj konsternite rigardis antaŭen. Li estis iomete paliĝinta, sed trankvila, kvieta. Li ne apartenis al homoj, kiujn danĝero povas skui. Ĉu ili pereos? Li faris ĉion, kio kuŝis el liaj fortoj, por savi la ŝipon. Admiralo malĝojos pro liaj servoj. Unue Santiago, nun Concepcion. Kio Santiago koncernas, tie li savis almenaŭ ŝipanaron kaj provizojn. Ĉi tie li jam ne sukcesos la samon. La rokoj elstaras vertikale el profundaj akvoj, ili suprenleviĝas en vidneatingeblan altecon. Puŝego — kaj estos fino.
Kun malvarma decidemo li rigardis renkonten al la certa pereo. Sed subite — ĉu tio ne estas iluzio?
Serrao ektremis kaj akre kriis:
“Lopez — atenton!”
Post averio de Santiago estis Lopez la ŝipgvidisto sur Concepcion.
Ne estis necese admoni lin. Ankaŭ li jam ekvidis la trairejon, kiu tiel neatendite, kiel per miraklo malfermiĝis inter du rokoj!
Li rapide direktis la ŝipgvidilon kaj traveturis la mallarĝan interkrutejon. San Antonio enveturis ĝin jam tute sendanĝere.
Ambaŭ ŝipoj troviĝis en nova golfo. Ĝi estis ankaŭ ĉirkaŭita de grandegaj rokoj. La suba fluo ĉesis kaj kontraŭ ilin ekblovis forta vento. Ĉu vento? La golfo estas tamen ŝirmata de rokoj, kiuj sekure enfermas ĝin! De kie venas tiu vento?
Antaŭen!
Serrao subiĝis al febra streĉo.
Ambaŭ ŝipoj trapuŝis sin al kontraŭa flanko de golfo nur paŝon post paŝo. Kiam ili estis en duono de la vojo, maristoj ekvidis novan interkrutejon, kiu versimile kondukos ilin en novan golfon!
Ili ne trompis sin. Baldaŭ ili vidis golfon trian, kvaran kaj kvinan.
Serrao haltigis sian ŝipon kaj atendis San Antonion.
“Kion vi opinias pri la afero, sinjoro Mesquita?”
“Mi kredas, ke ni estas en la trapasejo,” respondis la emociita kapitano.
“Al mi ŝajnas la samo. Do — reen al admiralo!”
Bombardiloj tondras, flagoj flirtas, ŝipanaro jubilas... Magalhaes akceptas ambaŭ kapitanojn, li streĉe aŭskultas ilian sciigon kaj poste la tuta eskadro veturas en la golfon.
Ili veturas tage kaj nokte. Post nelonge ili atingas lokon, kie la golfo dividiĝas en du partojn. Unu direktas dekstren al sudokcidento, dua maldekstren al sudoriento.
Kien do nun? Kiu el ili estas la trapasejo?
Nova ordono. Concepcion kaj San Antonio esploros la sudorientan kanalon. Admiralo atendos ilin apud komenco de la sudokcidenta kanalo.
Antaŭ la forveturo de ambaŭ ŝipoj Magalhaes kunvokis kapitanojn kaj oficirojn por konsiliĝi sur Trinidado. Li volis aŭdi iliajn raportojn pri stato de provizoj kaj li ankaŭ ŝatus aŭdi, kion ili opinias pri la plua veturo.
“La provizoj konsiderinde malgrandiĝis,” diris Mesquita. “En la plej bona kazo ni eltenos tri monatojn.”
La informoj el aliaj ŝipoj estis neniel pli ĝojigaj.
“La afero estas pli malbona, ol ni povis supozi en komenco de la veturo,” konsentis admiralo. “Atendas nin ankoraŭ grandaj malhelpaĵoj kaj ni devos venki multajn danĝerojn. Ni povas elekti: aŭ reveni hejmen jam nun, aŭ navigadi ĝis al Molukoj, kiel mi promesis al la reĝo. Al mi estas ĉio klara. Kaj kia estas via opinio?”
Kapitanoj kaj oficiroj silentis. Nur Gomez energie diris:
“Dum nunaj cirkonstancoj estos pli bone, se ni revenos. La trapasejo estas malkovrita. Ŝipoj estas kadukaj, ŝipanaro malsatigita, malfortigita, laca. Se ni revenos, ni aranĝos novan ekspedicion. Se ni ne revenos, ni enveturos oceanon, kies distancojn neniu konas. Se la veturo daŭros longe, ni pereos!”
Admiralo rigardis la ceterajn. Ili silentis, sed ne estis malfacile diveni, ke la plejmulto konsentas kun Gomez.
La vizaĝo de Magalhaes fariĝis iomete pli malserena kaj malmola, kiam li diris: “Mi volis aŭdi vian opinion, sinjoroj, kaj estas bone, ke mi konas ĝin. Kio min koncernas, mi ne intencas nuligi la promeson, kiun mi donis. Mi scias, ke ni devos multe moderigi nin. Sed ankaŭ se mi scius, ke mi devos nutriĝi per haŭtoj, per kiuj estas ĉirkaŭvolvitaj velstangoj, mi rigardas tion mia devo veturi ĝis al Molukoj. Informu la ŝipanarojn, ke post atingo de oceano ni daŭrigos la veturon!”
Kiam kapitanoj revenis sur ŝipojn, Concepcion kaj San Antonio entreprenis la esplorveturon.
Ili jam estis du tagojn for. Admiralon konsumis malpacienco. Ho, se li havus flugilojn de aglo kaj povus traflugi ambaŭ markolojn kiel birdo por trapenetri iliajn misterojn kaj sekretojn! Kaj — ĉu ne estas ebla intertempe, ol revenos ambaŭ esplorŝipoj, elsendi en sudokcidentan markolon rapidan ŝalupon?
Maristoj sidiĝas en la ŝalupon, streĉas malgrandan velon, premas remilojn. Post nelonge malaperas la ŝalupo inter la rokoj.
Kelkajn tagojn atendis admiralo kun Trinidado kaj Viktorio revenon de esplorŝipoj. Fine reveturas Concepcion. Serrao salutas admiralon, lia vizaĝo aspektas serioze, pale.
“Sinjoro admiralo, la sudorienta golfo post unutaga veturo turniĝas al okcidento, poste denove al nordo. Mi konstatis, ke ĝi kuniĝas kun la sudokcidenta golfo.”
“Dankon, Serrao, mi estas feliĉa, ke ni povis tion konstati. Ni atendos San Antonion kaj ekveturos.”
“San Antonio, sinjoro admiralo —”
“Kio okazis kun ĝi?”
“San Antonio jam sendube ne revenos.”
“Ĉu ili averiis?”
“Mi timas, ke okazis io pli malbona. Tuj la unuan tagon restis la ŝipo malantaŭe. Baldaŭ ĝi perdiĝis al niaj okuloj — kaj ekde tiu tempo ni ne vidis ĝin.”
“Sed — Mesquita tamen...!” diris peze Magalhaes.
“Jes. Mesquita estas konfidinda. Sed sur la ŝipo estis ankaŭ aliaj. Tie estis ankaŭ Gomez.”
Magalhaes devis kolekti ĉiujn fortojn por resti trankvila. Gomez! Ĉu estas eble kredi, ke li estus kapabla fari tian abomenindaĵon kaj perfidi admiralon? Kaj ĵus en tiu momento, kiam estis necese kolekti penadon de ĉiuj por malkovri depratempajn sekretojn de la tero? Magalhaes ordonis traserĉi ĉiujn apudajn golfetojn. Sensukcese. San Antonio malaperis.
Kaj jam revenis la ŝalupo, kiu estis forveturinta esplori sudokcidentan markolon.
Kiel mienas la maristoj? Ili salutsvingas — sed tio nenion signifas. Maristoj ofte salutsvingas, kiam ili adiaŭas aŭ revenas.
Nun ili jam trankviliĝas. Kaj en la silenton aŭdiĝas la voĉo de oficiro, kiu tremas de emocio:
“Sinjoro admiralo, ni veturis ĉiam okcidenten. Ni esploris ĉiun branĉeton de ĉi tiu golfo. La vojo estas ĉie libera. Ni veturis tiom longe, ĝis ni ekvidis vastan oceanon.”
Fernao, kion signifas ĉiuj batoj, per kiuj la vivo tiom riĉege donacigis vin, kompare kun raviga beleco de ĉi tiu momento? Ĉio estas subite forgesita. La vivo fine riĉe rekompencis vian fidon, vian aŭdacon, vian persistemon. Kial do miri, ke vi ne kapablas ekparoli? Aŭ ĉu kapo de unu homo estis iam superŝutita per tiom da tristo kaj feliĉo, kiom da ili travivas vi?
Ne hontu, Fernao, pro la larmoj, kiuj fluas de sur via vizaĝo, vipita de ventoj kaj sulkigita! Rigardu viajn maristojn! Ili estas maldelikataj viroj — kaj ili tamen staras kiel alforĝitaj. Ili tre ŝatus voki al vi “Vivat!”, sed ili ne povas.
Ja ankaŭ ili antaŭsentas, kion vi scias: ke vi travivas grandan momenton en historio de la tuta homaro.