XVIII.

La faro de Magalhaes

Sed la historio estas justa.

Por mallonga tempo estis eble forgesi la meritojn de la granda malkovrinto. Estis eble malpurigi rememoron pri li. Estis eble ofende trakti lian vidviniĝantan edzinon kaj malgrandan Rodrigon, gardi ilin kiel krimulojn kaj fine lasi ilin morti en malhonesto kaj humiligo.

Sed kiam aperis presita tagolibro de Pigafetta — “La unua vojaĝo ĉirkaŭ la terglobo” — ĝi malfermis okulojn al tuta kultura mondo. Nur tiam montriĝis, ke admiron meritas ne nur Elcano, reĝo Karolo kaj aliaj, kiuj rikoltis la gloron por la historia ŝipveturo, sed precipe kaj antaŭ ĉio Fernao Magalhaes kaj centoj da maristoj, kiuj oferis siajn vivojn por realigi la grandiozan ideon.

Kaj tiam estis donita al granda admiralo la loko, kiu plenrajte apartenas al li en la ŝtorma epoko de renversiĝo en historio de la homaro. La faro de Magalhaes fariĝis unu el fundamentaj pilastroj, pri kiuj apogis sin nova epoko, la epoko de neantaŭvidata progreso en homa scio.

Ĝi estis epoko, super kiu pli gloran ni malfacile serĉus en la pasinta historio de la homaro. Post la epoko daŭranta pli ol unu miljaron, kiam la sole rekonataj aŭtoritatoj en scienco estis verkoj de greka filozofo Aristotelo kaj la Biblio, kiam plej multaj universitatoj papage ripetis ĝis tediĝo doktrinojn, kiuj jam antaŭ longe malnoviĝis — post ĉi tiu epoko la homa spirito ekrezistis kontraŭ la subpremado kaj serĉis novajn, progresajn, revoluciajn vojojn. La grandioza eltrovo de Gutenberg kunligis homajn spiritojn sen atento pri distancoj de spaco kaj tempo. Pola astronomo Nikolao Kopernik, samtempulo de Magalhaes, venis kun sia revolucia doktrino, ke la Tero ne estas centro de la Universo, sed ke ĝi turniĝas ĉirkaŭ Suno kune kun aliaj planedoj. Lian renversitan doktrinon defendis kaj pliriĉigis germana astronomo Johano Kepler. Por la sama ideo aŭdace batalis Giordano Bruno, itala filozofo. Scion pri Universo senmezure pliriĉigis Italo Galileo Galilei, kiu per sia teleskopo malkovris kvar satelitojn de Jupitero. Inter ĉi tiujn pionirojn apartenas ankaŭ la universalulo Leonardo da Vinci, plue malkovrinto de la leĝo pri graviteco Isak Newton kaj aliaj kaj aliaj, kiuj bruligis kaj alte portis torĉon de la lumo, de la scio kaj progreso kaj kondukis homaron el mucidaj mezepokaj ĉeloj al la suno.

Same kiel Fernao Magalhaes, ankaŭ ĉi tiuj famaj sciencistoj devis multe suferi dum sia vojo al ekkono. La eklezio malpermesadis disvastigadon de la novaj ideoj kaj persekutis ties aŭtorojn. Ĝi timis, ke ĝia aŭtoriteco malgrandiĝos, se ne plu validos ideoj, kiujn ĝi proklamis kaj defendis longajn jarcentojn. Ĝi defendis sin kontraŭ progreso ĉiamaniere. Ĝiaj reprezentantoj eĉ rifuzis inviton de Galilei, ke ili rigardu la firmamenton per la teleskopo kaj tiamaniere je propraj okuloj konvinkiĝu pri ĝusteco de lia doktrino. Ili oferlasis la kadukan maljunulon al terura eklezia tribunalo — inkvizicio — kaj devigis lin sub minaco de turmentego kaj morto, ke li dementu sian doktrinon pri la stela ĉielo. Giordanon Brunon ili brulmortigis nur pro tio, ke li ne volis dementi sian ideon pri turniĝado de la Tero ĉirkaŭ la Suno.

Kaj la herooj de la scienco tamen persistis.

Fine ĉiam venkas tio, kio estas ĝusta kaj vera, kio alportas efektivan progreson. Pro tiu kaŭzo ankaŭ tiam — en la dekkvina, deksesa kaj deksepa jarcentoj — venkis ideoj de la homoj, kiuj volis ekkoni kaj la sciojn komunikadis al tuta homa societo.

Kian lokon okupas Fernao Magalhaes inter tiuj progresemaj homoj?

Se ni volas konstrui domon, plej frue ni devas konstrui fundamentojn.

Se ni volas esti kapablaj legi, unue ni devas ekkoni literojn. Kaj se iu volas ekkoni Universon, unuavice li devas havi firman bazon sub la piedoj — li devas koni Teron, sur kiu li vivas. Li devas havi certecon.

Meritoj pri tiu certeco apartenas al senmezuraj vicoj de tiuj homoj, kiuj de praaj tempoj akiradis kaj disvastigadis konojn pri la Tero paŝon post paŝo.

Kaj lastan punkton malantaŭ ĉiuj hipotezoj kaj malcertecoj pri formo de la Tero signifis la nemortebla faro de Fernao Magalhaes kaj ties kamaradoj — la unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondon.

PIEDNOTOJ

[1] Malnovaj eŭropaj nomoj por tiam apenaŭ konataj landoj: Ĉinujo, Barato, kaj Japanujo.

[2] Kandino (Candyn) estis supozita malproksime orientazia insulo, kiu aperis en la globuso de Behaim kaj aliaj tiutempaj mapoj.

[3] Leguo estas malnova hispana mezurunuo de longeco (ĉirkaŭ 5.5 kilometroj).

[4] Patagona havas signifon “longpieda”.

ENHAVO

  1. Amikoj
  2. En paĝia lernejo
  3. Vasko da Gama
  4. La konkerantoj
  5. Revoj kaj realeco
  6. Ruy Faleiro
  7. Triumvirato
  8. En Hispanujo
  9. Preparoj
  10. Tra Atlantiko
  11. Laŭlonge de amerikaj bordoj
  12. Ribelo
  13. Trapasejo
  14. Trans Pacifikon
  15. Inter indiĝenoj
  16. Batalo sur Maktano
  17. Viktorio
  18. La faro de Magalhaes

Notoj de tekstpreparintoj.

Ĉi tiu teksto devenas el neeldonita tajpita manuskripto. En la jaro 1971, Františka Omelková (edzino de la verkisto) sendis la manuskripton al d-ro Vlastimil Novobilský, kiu tiam zorgis pri literaturo por Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Li arkivis ĝin dum kvardek jaroj, poste ĝin transdonis al Miroslav Malovec, kiu la tajpaĵon skanis, tekstigis kaj transdonis al Esperanto-muzeo en Svitavy. Kunlabore kun la filino de la verkisto, s-ino Věra Kramářová, M. Malovec poste tekstigis la tutan verkaron de František Omelka, ĉeĥlingvan kaj esperantlingvan, por faciligi ties disdonado.

Ni senregistre ĝustigis diversajn eraretojn, kaj anstataŭis malmultajn strangajn aŭ malkutimajn vortojn de la aŭtoro per pli kutimajn vortojn. Ekzemple: Princo-elektisto anstataŭ kurfirsto; blazono anstataŭ erbo; balustrado anstataŭ relingo; raĝo anstataŭ radĵo.

Ni ankaŭ provis uzi kutimajn esperantajn formojn por lokonomoj. Ekzemple: Malako anstataŭ Malakka; Cebuo anstataŭ Zebu; Lisbono anstataŭ Lisabono.

Ni aldonis klarigitajn piednotojn pri kelkaj arkaikaj vortoj.

La kovrilobildon ni dediĉas al publikhavaĵo.