Cikado kantadinte
Someron tutan,
Troviĝis senproviza
Ĉe l’ veno de l’ malvarmo:
Nenia plu peceto
Da muŝo aŭ vermeto.
Ĝi iris tre malsata
Proksimen al formiko,
Petante, ke ĝi pruntu
Grenerojn por vivadi
Ĝis nova la somero.
«Per mia best-honoro,
Ĝi diris, al vi tutan
La sumon kun procento
Mi pagos post la vintro.»
Sed estas ne pruntema
Formiko: tio estas
Malbono lia sola.
«Vi, kion do faradis,
Ĝi diris, dum varm’ estis?
—Tra l’ nokto kaj tra l’ tago,
Kantadis mi senĉese.
—Vi kantis! mi tre ĝojas;
Nun iru do dancadi.»
Sinjoro korv’, sur arbo sidante,
En sia beko tenis fromaĝon.
Per la odoro vulp’ allogite,
Tiele al li parolis:
«Bonegan tagon, moŝto la korva!
Ho! kiel gracia kaj bela vi ŝajnas!
Mi ne mensogas: se voĉon
Al la plumaro similan
Vi havas, vere el la loĝantoj
De la arbaretoj vi estas Fenikso».
Aŭdinte, la korvo tremetas pro ĝojo,
Kaj sian belan voĉon por montri,
Ĝi larĝe sian bekon malfermas,
Kaj lasas fali sian kaptaĵon.
La vulpo ĝin prenis kaj diris: «Sinjoro,
Eksciu vi, ke vivas flatisto
Per helpo de kiu lin volas aŭskulti;
Sendube fromaĝon ĉi tio meritas.»
Konfuza kaj tre hontanta,
Ĵuris la korvo, sed tro malfrue,
Ke de nun neniu ĝin trompos tiele.
Raneto bovon ekvidis
Ŝajnantan al ĝi belkreska.
Ĝi, kiel oveto apenaŭ diketa,
Ĵaluze penadas, kaj sin plilarĝigas,
Kaj sin plilongigas, por ke la bestegon
Dike ĝi povu egali;
Kaj poste ĝi diris: «Rigardu, fratino,
Ĉu tio sufiĉas? Ĉu mi jam sukcesis?
—Ne—Sed nun?—Neniel—Mi fine egalas?
—Ne, tute ne.» La besto maldika
Ŝvelis tiele, ke ĝi elkrevis.
Multege da homoj ne estas pli saĝaj:
Malriĉa penadas imiti riĉulon;
Princo senpova havas kortegon;
Volas markizo havi palacon.
Du muloj vojiris, la unu avenon,
L’ alia la monon de l’ fisko portante.
Ĉi tiu, fiera de ŝarĝ’ tiel bela,
Marŝis levante la kapon
Kaj tintigante sian tintilon.
Sed jen rabistoj alvenas,
Kiuj, la monon ŝteli volante,
Sin tuj sur la mulon de l’ fisko surĵetas,
Kaj ĝin per la brido haltigas perforte.
La mulo sin defendante
Bategojn ricevis: ĝi plendas, ĝi ĝemas:
«Ĉu tian, ĝi diras, meritis mi sorton?
Tiu ĉi mulo, kiu min sekvas,
El la danĝero sin mem eltiris,
Sed en ĝin mi falas, kaj jam ekpereas,
—Amiko, diris ĝia kunulo,
Ne ĉiam utilas altrangon okupi;
Se, kiel mi, vi mem estus
Servinta nur mueliston,
Vi nun ne estus tiel malsana.
Lupo nur ostojn havis kaj felon,
Ĉar akurate gardis la hundoj.
Jen tiu ĉi lupo renkontas korthundon
Tre belan, brilharan kaj ankaŭ tre fortan,
Kiu tra kampoj vagadis.
Ataki ĝin kaj pece disŝiri
Sinjoro lupo tute deziris;
Sed bataladi estis necese,
Kaj tiel forta kaj granda
Estis la besto, ke ĝi tre povis
Sentime sin mem defendi.
Tial humile sin proksimiĝas
La lupo, komencas interparoladon,
Kaj laŭdas ĝin pro la ĝia
Bonstato kiun ĝi tute miras.
«Bela sinjoro, diris la hundo,
Vi, kiel mi, grasa fariĝi nun povas.
Lasu l’ arbarojn, al mi vi kredu;
Ĉar tie estas viaj la fratoj
Malĝojaj, mizeraj, senhavaj vagistoj,
Kiujn atendas mort’ pro malsato.
Ĉar kio estas certa por lupoj?
Neniam facila, sentima festeno;
Nenio sen batalado.
Min sekvu: vivadon pli bonan vi havos.
—Sed, lup’ diris, kion faradi mi devos?
—Ho! preskaŭ nenion, respondis la hundo;
Forpeli la homojn portantajn bastonon
Kaj petadantajn almozon,
Flatadi domanojn, la mastron karesi,
Kaj estos via salajro
Multege da bonaj kaj sukaj manĝaĵoj:
Restaĵoj de kokoj, restaĵoj de ŝafoj,
Kaj ankaŭ multaj dolĉaj karesoj.»
Jam feliĉaĵon la lup’ imagas
Kiu ĝin dolĉe plorigas.
Irante, la kolon de l’ hundo ĝi vidis
Senharan—«Sed kio ĝi estas, ĝi diris?
—Nenio—Tamen?—Ho! bagatelo!
—Pli klare diru—La ĉirkaŭkolo,
Per kiu estas mi alligata,
Kion vi vidas eble ekkaŭzis.
—Ligata! rediris la lupo, libere
Ĉu vi ne kuradas?—Ne, sed ĝi negrava.
—Mi tiel grava ĝin taksas,
Ke viajn festenojn mi tute ne volas,
Kaj pro tiela prezo trezoron
Mi certe ne volus.» Ĉe tiuj ĉi vortoj,
La lupo forkuris kaj kuras ankoraŭ.
Bovino, kaprin’ kaj fratino ilia
Ŝafin’ kuniĝis iam kun forta
Leon’, grandsinjoro de la ĉirkaŭaĵo,
Kaj faris komunaj profitojn kaj perdojn.
Jen cervo kaptiĝis en ret’ de l’ kaprino.
Ĝi alvenigis siajn kunulojn.
Ĉe l’ veno ilia, per l’ ungoj kalkulis
Tuj la leon’ kaj diris: «Ni estas
Kvar por partopreni en tiu ĉasaĵo.»
Ĝi tiam kvarpece distranĉis la cervon
Kaj prenis por sia la moŝto la parton
Unuan, dirante: «Ĝi estas por mi mem,
Ĉar mi nomata estas leono;
Al mi apartenas la dua per rajto
De ĉiuj konita, la rajt’ de l’ plej forta;
Estante pli pova mi volas la trian;
Se unu el vi tuŝos la kvaran;
Mi tuje ĝin mortsufokos.»
Zeŭs’ iam diris: «Antaŭ la mia
Moŝto ekstaru ĉiuj vivantoj.
Se iu ne estas kontenta je sia
Korpformo, li povas ĝin diri sentime;
Mi lian korpon aliformigos.
Vi venu, simio, ĉar rajt’ estas al vi
Paroli unue. Ĉi tiujn do bestojn
Rigardu; iliajn belformojn kun viaj
Komparu; ĉu vi nun estas kontenta?
—Mi, kial ne? diris ĝi; ĉu do ne havas
Mi kvar piedojn kiel l’ aliaj?
Neniam kritikis mi mian portreton.
Sed frat’ mia, l’ urso, ja estas fuŝita:
Konsilas mi ĝin sin neniam pentrigi.»
La urso alpaŝis—sendube ĝi plendis—
Kontraŭe: ĝi sian korpformon tre laŭdis,
Kaj la elefanton kritikis, dirante,
Ke estus bone fari pli longa
La ĝian voston, iom eltranĉi
El ĝiaj oreloj kaj aliformigi
Ĉi tiun masegon malbelan kaj pezan.
La elefanto, kvankam prudenta
Bestego, ne pli saĝe parolis,
Ĝi trovis ke, laŭ opinio la ĝia,
Moŝto balena estas tro dika.
Formik’ mallongecon al pulo riproĉis,
Kredante, ke estas ĝi granda koloso.
Zeŭs’ ilin forsendis je si mem kontentajn
Kaj unujn l’ aliajn interkritikintajn.
Sed pli malsaĝa estis ankoraŭ
La gento la homa. Ĉar ĉiuj ni, linkoj
Por la aliaj, talpoj por ni mem,
Ni ĉion al ni, al aliaj nenion
Pardonas. Ne per sama okulo
Nin kaj l’ aliajn ni vidas.
La Mondkreinto kreis nin ĉiujn
Bissakportantoj: postan la poŝon
Li faris por niaj difektoj, l’ antaŭan
Por la difektoj de l’ homoj aliaj.
En siaj vojaĝoj hirund’ estis multon
Lerninta: kiu multon vidadis,
Povas pri multo memori.
Ĉi tiu sciis antaŭsentadi
La fulmotondron eĉ plej malgrandan,
Kaj antaŭ ol ĝi estis krevonta,
Ĝin ĝi anoncis al la maristoj.
Okazis, ke kiam kanabo semiĝas,
Ĝi vidis plugiston kovrantan per semo
Multege da sulkoj. «Ĝi al mi ne plaĉas,
Ekdiris ĝi al la birdetoj; mi povos
Forflugi aŭ vivi en lok’ malproksima;
Sed kion vi faros? Ĉu vidas vi manon
Tra la aero travojirantan?
Nu! tio, kion ĝi nun disŝutas,
Al vi mem tre baldaŭ pereon alportos;
Ĉar ĉe l’ somera tempo naskiĝos
Kaptiloj por vin envolvi,
Aŭ retoj por vin ekkapti;
Per unu vorto, multaj maŝinoj
Por vin ĉu mortigi, ĉu malliberigi.
Atentu! minacas la pat’ aŭ la kaĝo;
Tial do, al mi vi kredu,
Ekmanĝu tiun ĉi semon.»
La birdoj ĝin mokis, ĉar ili tra l’ kampoj
Trovis tro bonan paŝtaĵon.
Kiam verdiĝis la kanabejo,
Hirund’ diris: «Herbon post herbo elŝiru
Kion produktis tiu ĉi semo
La malbenita, alie
Certega estas via pereo.»
—Malbonaĵ-profeto kaj babilemega!
Ĉiuj ekkriis, belan oficon
Al ni vi trudas! Pli ol mil birdoj
Estus necesaj por senherbigi
Tiun ĉi tutan kantonon.»
Kiam kanabo plenmaturiĝis,
Hirundo aldonis: «Ĝi estas ne bona;
Sem’ malutila frue grandiĝas.
Sed, ĉar ĝis nun oni min kredis neniel,
Tuj kiam vi vidos, ke tero de semo
Kovriĝos, kaj ke la vilaĝanoj
Ne sin okupante je siaj la grenoj,
Faros militon al la birdetoj;
Tuj kiam kaptiloj kaj retoj ekkaptos
La birdojn, de loko al loko ne flugu,
Restadu en hejmo, aŭ flugu fremdlanden;
Imitu l’ anasojn, koturnojn aŭ gruojn;
Sed, kiel ni, vi ne povas
Transpasi l’ ondojn kaj la dezertojn,
Nek al aliaj mondoj alflugi.
Por vi do rimed’ sola estas senriska:
En kavon de muro vin mem tuj enfermu.»
Jen la birdetoj, lacaj ĝin aŭdi,
Ĉiuj ekpepis tiel konfuze
Kiel Trojanoj, kiam Kasandro
La buŝon nur ekmalfermis.
La sama sorto ilin atingis,
Ĉar sklavoj fariĝis sennombraj birdetoj.
Ni sekvas nur niajn la proprajn instinktojn,
Kaj la malbonon ni nur atentas
Kiam ĝi estas veninta.
Gastama urborato,
En manier’ afabla,
Invitis kamporaton
Al bonaj manĝrestaĵoj.
Sur Turkan tapiŝeton
Metiĝis la manĝaro.
Nur Dio scias kiom
Elĝojis la du fratoj!
La manĝo estis bona
Kaj granda l’ apetito;
Sed iu ilin ĝenis,
Dum ili ĝoje manĝis.
Ĉe l’ pordo de la ĉambro
Ekaŭdis ili bruon.
Urbrato tuj forkuras;
Amiko ĝia sekvas.
Sed jen la bruo ĉesas;
Revenas tuj la ratoj,
Kaj diras la urbano:
«Ni finu la rostaĵon.
—Ne, diris la alia;
Vi morgaŭ al mi venu;
Vi tie ja ne trovos
Festenon tute reĝan;
Sed ĝenas min nenio;
Sentime mi manĝadas.
Adiaŭ: for plezuron,
Se timo ĝin malhelpas!»
Tro ofte triumfas la vol’ de pli forta.
Tion per fablo ni pruvos.
En akvo kuranta ektrinkis ŝafido;
Alvenis la lupo, serĉante ĉasaĵon
Kaj pro malsato tien allogite.
«Kial la akvon ci malpurigas?
Kolere diris la besto:
Al mi ci pagos cian sentimon.
—Sinjoro, diris la ŝafideto,
Ne koleriĝu la via moŝto;
Sed volu vi konsideri,
Ke en la fluo je dudek paŝoj
Pli sube ol vi mi min sensoifigas,
Kaj sekve vian trinkaĵon
Mi malpurigi tute ne povas.
—Ĝin ci malpurigas, respondis la lupo,
Kaj ci min kritikis la jaron pasintan.
—Sed kiel, rediris la ŝafo, ĝin fari
Mi povis? Mi tiam ne estis naskita:
Mi suĉas ankoraŭ la mian patrinon.
—Se ci ne povis, frat’ cia faris.
—Mi fraton ne havas—El ciaj parencoj
Unu do faris, ĉar min ne multe
Indulgas vi mem, kaj paŝtitoj kaj hundoj.
Nun, kiel oni diris, min venĝi
Mi devas.» Tuj ĝi la ŝafidon forportis
Kaj manĝis sen ia riproĉ’ konscienca.
Azenon ŝtelinte sin interbatadis
Du sentaŭguloj: unu ĝin gardi
Volis, l’ alia volis ĝin vendi.
Dum la pugnobatoj flugetis, kaj penis
La du ŝtelistoj sin mem defendi,
Alvenas tria rabisto,
Kiu la beston forkaptas.
L’ azeno estas ofte provinco,
Kiun envias iaj regnestroj,
Ĉu Turka, Hungara, ĉu eĉ Transsilvana,
Kaj multajn aliajn mi povus elnombri,
Tiom da tiaj princoj troviĝas!
Sed ofte l’ akiro ne estas por ili,
Ĉar ilin kvara princo pacigas,
Prenante por si mem l’ azenon ŝtelitan.
Senĉese ia malfeliĉulo
Al help’ alvokis la Morton.
«Ho Mort’! kiel bela, li diris, vi ŝajnas!
Tuj venu fini mian mizeron.»
Venante la Mort’ kredis lin kontentigi.
Ĝi puŝas la pordon, eniras, sin montras:
«Ho! kion mi vidas? for tian objekton!
Li diris, ho! kiel ĝi estas malbela,
Kaj kiom al mi da terur’ ĝi alportas!
Ho Mort’! ne alpaŝu! Ho Mort’! tuj foriru!»
Meceno estis spritega;
Li diris: «Faru min unubraka,
Senkrura, podagra kaj kripla, se nur mi
Vivados, mi estos sufiĉe kontenta.»
Ĝin, Morto, aŭskultu kaj venu neniam.
De multaj branĉaĵoj kovrite, sub pezo
De ŝarĝ’ sia kaj de la jaroj ĝemante
Kaj kurbigite, arbohakisto
Multpeze marŝadis kaj sian dometon
De fum’ nigrigitan, penadis atingi.
En fino lacega pro pen’ kaj doloro,
Demetas li sian branĉfaskon kaj plendas
Je sia sorto malfeliĉega.
«Ĉu unu plezuron mi ĝuis tra l’ vivo?
Ĉu hom’ pli malriĉa sur tero vivadas?
Neniam ripozon, ne ĉiam eĉ panon
Mi havas! L’ edzino, l’ infanoj, l’ impostoj,
La kreditoro kun la servuto
Plenigas je zorgoj la mian vivadon.»
Li vokas la Morton. Ĉi tiu tuj venas,
Kaj ekdemandas, kion li volas:
«Al mi, li diris, helpu reŝarĝi
Ĉi tiun branĉaron: ĝi estos ne longa.»
La Mort’ ĉesigas ĉian doloron,
Sed ĝin neniam alvoku:
Toleri suferon prefere ol morton,
Estas la homa devizo.
Iam la vulpo manĝon preparis
Kaj cikonion invitis.
La manĝ’ estis simpla kaj tute senriĉa:
Ĝi havis nur pecon viandan en saŭco
Fluida, ĉar ĝi vivis avare.
La saŭc’ en teleron estis verŝita;
Eĉ unu guteton ne povis ekkapti
La cikonio; sed la ruzulo
Rapide englutis la tutan manĝaĵon.
Post kelkaj tagoj, la cikonio,
Volante sin venĝi, invitis la vulpon.
«Volonte, ĝi diris, ĉar kun la amikoj
Mi ĉiam agadas senceremonie.»
En horo dirita, ĝi kuris al domo
De l’ cikonio sia la gasto;
La afablecon ĝian tre laŭdis,
Kaj trovis la vespermanĝon
Tre ĝustatempe elkuirita.
Ĝi ĝojis pro la bonodor’ de l’ viando
Pecete hakita kaj ŝajne bongusta;
Ĉar—tio estas tute kredebla—
Kun grandapetito ĝi estis veninta.
La cikonio la hakitaĵon
En vazon mallarĝan kaj longan enmetis.
La beko de l’ bird’ en ĝin povis eniri,
Sed estis pli dika la buŝo de l’ vulpo.
Ĝi hejmen malsate revenis, hontante
Simile al vulp’ de kokino kaptita,
Kaj mallevante siajn orelojn
Kun sia vosto inter la kruroj.
Trompantoj, por vi tion mi skribas:
Trompinte, vi estos tutsame trompitaj.
En jena fablo volas mi konigi
De malsaĝulo la riproĉojn vanajn.
Sur bordo de rivero petolante,
En l’ akvon iam falis juna knabo.
Salik’, feliĉe por li, tie estis,
Kies branĉaĵo, dank’ al la ĉielo,
Lin savis; ĉar al branĉo de l’ arbeto
Li sin alkroĉis. Pasas instruisto;
La knab’ ekkrias: «Helpu, mi pereas!»
La lernejestro tiam sin turnante,
Malĝustatempe, kun gravega voĉo,
Lin ekriproĉas: «Ho! la sentaŭgulo!
Li diris, vidu kien lin deĵetis
Malsaĝo lia: iru do nun zorgi
Friponojn tiajn! Kiel malfeliĉaj
Ja estas la gepatroj, kiuj devas
Observi ĉiam tiajn petolulojn!
Kiom da peno ili havas!» Ĉion
Dirinte, li al bord’ la knabon portis.
Ĉi tie multajn homojn mi kritikas,
Ĉar en la fablo povas rekoniĝi
La babilema, kaj la kritikema,
Kaj ankaŭ la pedanta scienculo.
Popolon grandan ĉiuj certe faras,
Ĉar tiujn rasojn benis la Kreinto.
En ĉiuj la aferoj ili serĉas
Okazon por ekzerci sian langon.
—«Amiko mia! el danĝer’ min tiru;
Ci poste faros cian paroladon!»
Perleton koko trovis
Kaj ĝin al juvelisto
Najbara ĝi tuj portis.
«Mi trovas ĝin belega,
Ĝi diris, sed grenero
Pli bona estus por mi.»
Manskribon nesciulo
Heredis; ĝin li portis
Proksimen al libristo.
«Mi trovas ĝin plenscia,
Li diris, sed monero
Pli bona estus por mi.»
Laŭ sia labor’ laboristo taksiĝas.
Mielaj tavoloj forlase troviĝis.
Jen ilin burdoj ekpetis;
Sed tuj protestis abeloj,
Kaj vespon elektis por juĝi l’ aferon.
Ne estis facile dekreton eldoni,
Ĉar la atestantoj certigis,
Ke ĉirkaŭ l’ tavoloj bestetoj flugemaj,
Zumemaj, longetaj, brunflavaj kaj tiaj
Kiel l’ abeloj longe vidiĝis.
Sed kio? estis signoj similaj
Ĉe la burdaro. Embarasite,
La vesp’ informiĝon denove farigis.
Kaj, por sciiĝi pli bone,
Ĝi formikaron aŭskultis;
Sed la afero ne povis klariĝi.
«Por kio, mi petas, ekdiris abelo
Tre saĝa, taŭgas ĉi tio?
Ekkomencite de ses monatoj,
En sama stato staras l’ afero,
Kaj dume perdiĝas la mieltavoloj.
Jam temp’ estas ke la juĝisto rapidu;
Ĉu l’ urson li ne lekis sufiĉe?[7]
Sen tiom da vortoj, da kontraŭparoloj,
Skribaĵoj kaj transskribaĵoj,
Laboru ni kaj la burdoj;
Vidiĝos, kiu kun dolĉmielo
Povas konstrui ĉelojn artplenajn.»
Rifuzis la burdoj, montrante per tio,
Ke art’ tia scion ilian superas,
Kaj la mielajn tavolojn
La vesp’ aljuĝis al l’ abelaro.
Se nur tiele ĉiuj procesoj
Juĝiĝus, laŭ la Turka metodo!
La simpla saĝo estus leĝaro,
Kaj la elspezoj plimalgrandiĝus.
Sed nun daŭrigante procesojn longege,
Nin oni ŝteladas, rabadas, senigas;
En fin’ la juĝisto englutas la ostron,
Kaj restas nur ŝeloj por la procesintoj.
Iam la kverko diris al kano:
«Vi havas la rajton kulpigi naturon:
Birdeto por vi ŝarĝ’ estas peza;
Venteto, se ekblovante
Ĝi nur eksulkigas la supron de l’ akvo,
La vian kapon fleksigas;
Dum mia fruntego, al Alpoj simila,
Ne sole haltigas la sunajn radiojn,
Sed de l’ ventego batojn elmokas.
Bloveto por vi estas ventego;
Blovego ŝajnas al mi zefiro.
Se vi nur naskiĝus sub la foliaro
Per kiu mi kovras la proksimaĵon,
Suferus vi pli malmulte:
Mi gardus vin de l’ ventego.
Sed vi plej ofte naskiĝas
Ĉe l’ bordoj malsekaj de l’ regnoj de l’ vento.
Por vi tre maljusta do ŝajnas naturo.
—La via kompato, respondis l’ arbeto,
El kor’ bona venas; sed estu sentima:
La ventoj pli multe vin ol min turmentas;
Fleksiĝas mi, ne rompiĝas.
Ĝis nun vi venkis batojn iliajn,
Sed ni la finon atendu.»
Ĉe tiuj ĉi vortoj, alkuras el maro
Naskit’ la plej forta de l’ norda ventego:
La arb’ kontraŭstaras, flegsiĝas l’ arbeto;
Kun forto pli granda reblovas la vento,
Kaj plifortiĝas tiele,
Ke elradikas tute l’ arbegon,
Kies kapego ĉielon atingis
Kaj ĝis la Tartaro aliris piedoj.
LIBRO II
Kato, nomata Lardomanĝulo,
Ekstermis tiel la ratojn,
Ke preskaŭ neniu el ili vidiĝis,
Tiom ĝi estis entombiginta.
La supervivantoj, kaŝataj en truoj,
Apenaŭ kvarone satigis malsaton,
Kaj, ĉe l’ malfeliĉa ratar’, Lardmanĝulo
Taksiĝis ne kato, sed vera diablo.
Jen iam la besto ruzega foriris
En la ĉirkaŭaĵon por serĉi edzinon.
Dum la bruego kiun ĝi faris
Kun sia katino, la ratoj kunsidis
En unu angulo por konsiliĝi
Pri la malbono ilin premanta.
La prezidanto, saĝa persono,
Tuj ekopiniis, ke estas necese
Alligi tintilon al kolo de l’ kato,
«Ĉar tiel, kiam ĝi ekmilitos,
Ni, sonon aŭdante, sub teron forrampos;
Ĝi estas sola bona rimedo.»
Ĉiuj laŭdegis la prezidanton,
Ĉar ŝajnis al ĉiuj nenio pli bona.
Sed kiu do volos alligi tintilon?
«Ne iros mi, diris la unu, mi tiel
Malsaĝa ne estus.—Ne povas mi, diris
Alia»; kaj tiel okazis, ke oni
Foriris, nenion farinte.—Mi vidis
Multegajn kunsidojn tiele senfruktajn,
Kunsidojn ne ratajn, sed ja de monaĥoj,
Kaj ankaŭ de kanonikoj.
Se estas necese nur ion decidi,
La konsilantoj estas sennombraj;
Sed se necesiĝas decidon plenumi,
Neniu plu sin proponas.
Lup’ diris, ke ŝtel’ ĉe ĝi estis farita,
Kaj vulpon najbaran, sufiĉe friponan,
Kiel ŝtelinton kulpigis.
Antaŭ simion ambaŭ kunvenis,
Kaj sen advokato diskutis l’ aferon.
Neniam Temis’, laŭ simia memoro,
Juĝis proceson tiel konfuzan.
Ŝvitis sur sia seĝ’ la juĝanto.
La du procesantoj protestis, kriegis,
Kontraŭparoladis, sin interinsultis.
En fin’ la juĝanto ekdiris: «Amikoj,
De longe mi konas la vian malicon:
Ambaŭ vi pagos monan la punon,
Ĉar, lupo, ci plendas nenion perdinte,
Kaj, vulpo, ci prenis l’ objekton petitan.
Laŭ nia juĝanto, ne povas erari,
Kiu kondamnas la malvirtulon.
Du bovoviroj kontraŭbatalis
Por havi bovinon kun la reĝpotenco.
Pro tio rano ĝemadis.
«Kial vi plendas? demandis iu
El la popolo koakblekanta.
—Ĉu vi ne vidas, ĝi diris,
Ke ĉe la fino de la batalo,
L’ unu ekzilos l’ alian,
Kaj ĝin el la verdaj kamparoj forpelos?
Ĝi ne plu reĝos en la herbejoj,
Kaj venos reĝadi en marĉajn la kanojn,
Kaj sub piedoj siaj nin premos;
Unu post unu ni do suferos
Pro la batalo pri la bovino.
Timo tiela estis bonsenca,
Ĉar en la marĉojn venis la bovo
Sin kaŝi, kie ranojn, po dudek
En ĉiu horo ĝi dispremegis.
Ho ve! ĝi montras, ke ĉiutempe
La malgranduloj elpagas
La malsaĝaĵojn de l’ potenculoj.
Hundino, baldaŭ idojn naskonte
Kaj ne sciante kien demeti
Ŝarĝon tiele gravan, fervore
Petegis hundinon alian al ŝi tuj
Prunti ŝian dometon,
Kaj tien l’ estonta patrin’ sin enfermas.
Post kelke da temp’ la mastrino revenas;
Sed petas l’ alia semajnon ankoraŭ:
La idoj, ŝi diris, apenaŭ ekmarŝas.
La kunulino je ĝi konsentas,
Kaj ĉe la limtempo denove ŝi petas
La siajn dometon, kameron kaj liton.
Jen la hundino montras la dentojn,
Kaj diras: «Tuj mi kun la miaj foriros,
Se vi nin povos forpeli.»
La idoj estis jam tute grandaj.
Vi ĉiam bedaŭros bonfaron al homo
Malbona: por ion pruntitan repreni,
Vi devos uzi la batojn,
Vi devos procesi, vi devos batali.
Lasu lin meti ĉe vi piedon
Tre baldaŭ kvar li estos metinta.
«Forflugu, insekto senforta, besteto
De l’ ter’ elkraĉita.» Tiele leono
Parolis iam al la muŝeto.
Ĉi tiu tuj ĝin al batalo elvokis:
«Ĉu pensas vi, ĝi diris, ke via
La reĝa nomo min tre timigas?
Multe pli ol vi bov’ estas forta;
Mi ĝin laŭ mia volo kondukas.»
Tuj ĝi, trumpetisto kaj same heroo,
Ekzumas por la atako,
Kaj, malantaŭen ekforfluginte,
Jen ĝi subite sur la leonon
Sin ĵetas kaj ĝin ekfrenezigas;
Jam la bestego ŝaŭmon el buŝo,
Fajretojn el siaj okuloj elĵetas,
Kaj forte blekegas. Jam ĉiuj ĉirkaŭe
Forkuras, ĉiuj sin kaŝas,
Jam ĉie regas granda teruro,
Kaj tian timegon elfaras muŝeto.
La muŝ’ la leonon centloke atakas,
Jen pikas la dorson, jen pikas la buŝon,
Jen en la nazon eniras.
De l’ best’ la kolero fariĝas grandega,
Dum la malamik’ nevidebla triumfas
Kaj ridas; ĉar per ungoj kaj dentoj
Sin mem la bestego sangade disŝiras,
Sur siajn flankojn brue frapadas
La voston, kaj vane batadas l’ aeron.
Sed baldaŭ pro sia koler’ kaj laceco
Ĝi falas: jen ĝi preskaŭ pereis.
Venkinte, l’ insekto glorege forfluĝas,
Kaj kiel zumis ĝi por l’ atako,
Tiel ekzumas ĝi pro la venko.
Dum ĝin ĝi kuras ĉien anonci,
Jen ĝi aranean renkontas kaptilon,
Kie ĝi ankaŭ morton renkontas.
Sed kion instruas la fablo? Unue,
La malamikoj la plej malgrandaj
Estas tre ofte la plej teruraj,
Kaj due, la sin el grava danĝero
Tirinta, en ia sengrava pereas.
Azenkondukisto, kun vip’ en la mano,
Kondukis, kiel princo romana,
Du bestojn longegorelajn.
La unu, ŝarĝite de spongoj, marŝadis
Rapide; l’ alia penade vojiris,
Kvazaŭ ĝi portus botelojn.
Ĝi estis ŝarĝita de salo. Tra montoj,
Tra valoj kaj vojoj, ĉi tiuj migrantoj
En fin’ transirejon riveran alvenis,
Kaj en embaraso tre granda sin trovis.
La mastr’, kiu tien jam estis veninta,
Sur la spongportantan azenon sursaltis,
Antaŭen pelante la beston alian,
Kiu, volante agi laŭvole,
En kavon baldaŭ enfalis,
Sur l’ akvon revenis, kaj fine sin savis;
Ĉar ĝi al bordo penis alnaĝi,
Kaj tiel bone sin fluidigis
La sal’, ke tute liberigite,
La best’ plu nenion eksentis sur ŝultroj.
La spongportanta, kiel ŝafido
La plej imitema, ĝin volis imiti.
Jen ĝis la kolo ĝi en la akvon
Eniras, kaj kun si fortiras la mastron
Kaj la spongŝarĝon. Ili triope
Trinkis multege, ĉar hom’ kaj besto
Glutis la ondon kiel la spongoj.
Tiuj ĉi tiel pezaj fariĝis,
Ke l’ bordon l’ azeno ne povis atingi.
Ĝin ĉirkaŭprenis la mastro
Kun tim’ de morto neevitebla.
Al helpo venis iu—ne estas
Tre grave diri kiu—sufiĉas,
Ke per ĉi tio oni komprenas,
Ke sama agad’ ne konvenas al ĉiuj.
Tiun ĉi punkton volis mi pruvi.
Laŭ via povo helpu al ĉiuj:
Vi ofte bezonos pli ol vi malgrandan.
Tion elpruvos du fabloj,
Ĉar de ĝi multaj estas la pruvoj.
Sub la piedojn de la leono
El tero malsaĝe eliris la rato.
La reĝo de l’ bestoj, ĉe tiu okazo,
Kompata sin montris kaj lasis ĝin vivi.
Ĉi tiu bonfaro ne estis perdita,
Kvankam ne ŝajnas kredeble,
Ke al leono rat’ povas helpi.
Sed elirinte el la arbaroj,
Ĉi tiu leono kaptiĝis en retoj,
Kiujn blekegoj ĝiaj ne povis
Disrompi. La rato alkuras, la maŝojn
Mordetas kaj tiel penadas, ke fine
La beston ĝi liberigas.
La pacienco kune kun tempo
Pli multe prosperas ol fort’ kun kolero.
El pli malgrandaj bestetoj
Elvenas pruvo l’ alia.
Dum trinkis kolombo en ond’ de rivero,
Okaze formiko enfalis en l’ akvon.
Kaj en ĉi tiu maro grandega
Penadas, sed vane, reveni al bordo.
Tuj al ĝi la birdo kompate alflugas,
Kaj ĵetas en l’ ondon trunketon de herbo,
Sur kiun rampante, l’ insekto dronanta
Sin savas per helpo de tiu ŝipeto.
Ĉe tiu momento, plugisto alvenas,
Marŝante per la nudaj piedoj.
Tiu ĉi havis pafarkon.
Tuj kiam li vidas la birdon Venusan,
Li volas ĝin havi en sia bolpoto.
Dum ĝin mortigi li sin preparas,
Jen pikas formiko lian kalkanon.
La vilaĝano turnas la kapon;
Ekaŭdas la birdo kaj tuje forflugas,
Kaj kun ĝi forflugas la manĝo de l’ homo;
Li sen kolomb’ vespermanĝis.