WeRead Powered by ReaderPub
La Granda Admiralo: Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo cover

La Granda Admiralo: Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo

Chapter 6: V.
Open in WeRead

About This Book

The narrative follows a Portuguese noble household as they prepare their son Fernao Magalhaes for departure to a page school in Lisbon, with his mother pinning hopes of restored family standing on his advancement while he privately resists leaving rural life. Arrival of the Serrao family and an urbane peer, Francisko, exposes class contrasts and Fernao’s awkwardness amid courtly manners. Domestic scenes emphasize daily labor, village pastimes and familial tensions, portraying the clash between parental ambition and a youth drawn to the countryside and adventure, and laying groundwork for subsequent journeys beyond home.

IV.

La konkerantoj

Post du jaroj gvidis Vasko da Gama duan ekspedicion en Hindujon. Li volis kromalie puni Samorinon kaj liajn subigitojn por sia kaptiteco dum la unua vizito en Kalikuto. Reĝo Manuelo ordonis konstrui por ĉi tiu ekspedicio dudek ŝipegojn, kiuj estis plenplenaj da portugalaj soldatoj...

Vasko da Gama venĝis sin per tiom malhoma maniero, ke lia pionira kaj fakte heroa malkovra faro estis neforviŝeble makulita. Pri la kruelaĵoj de Gama rakontis detale Gaspar Korrea (Correa), unu el la plej bonaj konantoj de lia vivo.

Apenaŭ ili alŝipiĝis al la trankvila Kalikuto, Vasko da Gama ordonis bombardi la urbon. Ĉiuj portugalaj kanonoj pafegis tutan tagon kaj tutan nokton kaj dissemis en la kvieta hinda urbo detruon kaj morton. Parto da terurigita loĝantaro, kiu ne scipovis defendi sin kontraŭ ĉi tiu unua pereiga saluto de la eŭropa civilizacio, fuĝis en sovaĝa konfuzo kaj nepriskribebla teruro en landinternon. Poste ordonis la senkompata venĝanto kapti kaj neniigi kelkajn ŝipojn, kiuj alveturis en la havenon. Laŭ ordono de Gama oni forhakis al la maristoj manojn, orelojn kaj nazojn kaj tiamaniere kripligitaj indiĝenoj estis senditaj en veloŝipo al la bordo. La venkintoj de Hinda oceano kontente observis, kun kiaj terurego kaj ploro akceptis la Hindoj ĉi tiun fantoman ekspedaĵon...

Kaj same barbare kondutis Vasko da Gama al aliaj kaptitoj. Unujn li ordonis pendigi sur la mastojn kaj dispafi per la bombardiloj. Al aliaj li ordonis verŝi sur la haŭton brulvarmegan oleon por devigi ilin malkaŝi gravajn sciigojn. La neŭtralan maŭran ŝipon li tute senkaŭze elrabis kaj ties maristojn li lasis droni en ondoj de oceano.

Apenaŭ Vasco da Gama forlasis Hindujon, en la subigitaj regionoj aperadis simptomoj de la ribelo. La indiĝena loĝantaro bone antaŭsentis, ke nun oni decidiĝas pri ĝia libereco aŭ sklaveco por tutaj jarcentoj. Pro tio ĝi defendis sin kontraŭ portugala penetrado per ĉiuj fortoj.

Kiam Hindoj — dezirante liberigi sin — ruinigis unu el la fortikaĵoj, kiujn konstruis portugalaj konkerantoj sur la hinda kajo, reĝo Manuelo aranĝis novan ekspedicion.

La volontuloj estis elektataj tre zorgeme. Kiu volas partopreni la ekspedicion, devas havi spertojn. Se li ne estas sperta, li devas esti almenaŭ kuraĝa.

“Fernao, ĉu ni veturos?”

“Ni veturu, Francisko!”

Kiel estus eble ne veturi! Ili ja atendis jam pli ol sufiĉe!

El junuloj fariĝis junaj viroj. Kiaj ŝanĝoj okazis intertempe! Fernao vizitis kelkfoje sian hejmon, Sabroson. La fratinoj edziniĝis kaj forlasis la gepatran domon. Diego prizorgis la malgrandan bienon, la patrino tro frue maljuniĝis. Kiam Fernao post la lasta vizito adiaŭis ŝin, li havis impreson, ke li jam neniam vidos ŝin.

Baldaŭ post lia vizito ŝi mortis. Tiam Fernao ekkomprenis, ke la hejmo estas patrino, ĉar post ŝia morto jam nenio tiris lin hejmen.

En Lisbono li sentis sin ĉiam pli kaj pli mallibera. La rigidiĝinta kortego naŭzis lin. De jaro al jaro plikreskis lia sopiro je nekonataj malproksimoj.

Kaj jen — vojaĝo en Hindujon! Kiel estas eble ne aliĝi!

“Sed ni povos partopreni la ekspedicion nur kiel simplaj, senrangaj maristoj,” diris iom trompite Francisko.

“Ne gravas,” respondis trankvile Fernao. “Almenaŭ ni komprenos ĉion pli bone ol tiuj, kiuj veturos tuj kiel komandantoj.”

“Vi pravas, Fernao,” ekridis Francisko, kiu scipovis kun ĉio rapide konformiĝi.

Gvidanto de la ekspedicio estis admiralo Francisko de Almeida. Manuelo la Granda rangaltigis lin kiel vicreĝon de Hindujo. Per tio li malkaŝis, ke li konsideras Hindujon jam daŭre por portugala kolonio.

Magalhaes kaj Serrao estis servontaj sur la sama ŝipo.

Kun sento de liberiĝo ili staris sur ferdeko de forte armita karavelo. Do — finfine!

Ĝi estis la plej impona ŝiparo el ĉiuj, kiujn ĝis tiu tempo Portugalujo sendis por konkeri: dudek du karaveloj, kelkaj ŝipoj komercaj, mil kvincent viroj. Ĉi tiu forto respondis al la konkeraj taskoj, plenumotaj de la vicreĝo. Li devis konstrui sur la orienta bordo de Afriko kaj en Hindujo novajn fortikaĵojn, kiuj estus la bazoj por ĉiuj venontaj ekspedicioj el Portugalujo, okupi gravajn markolojn, kiuj estis la arterioj de maraj komercvojoj.

Li celis frakasi la potencon de arabaj komercistoj, pereigi mahometanajn urbojn en Afriko kaj en Hindujo kaj disvastigi en subigitaj landoj kristanecon.

Ektondris la kanonoj — kaj longa vico da ŝipoj celdirektis al vesta Atlantiko.

Fernao kaj Francisko ne turmentis sin pro tio, ke la realo estis alia ol junulaj revoj. Ili vidadis sin sur kapitana ponteto, de kie vastiĝis iliaj ordonoj. Nun ili efektive frotlevis la ferdekon. Ili revis pri grandampleksa kajuto, kie kuŝas sur la tablo kartoj de la maroj kaj ili kun oficiroj determinas pozicion de la ŝipo kaj direkto de la plua navigado. Nun efektive ili devis surgrimpi mastojn, kunvolvi kaj disvolvi velojn, ĝis iliaj manoj sangis. Aŭ ili opiniis, ke ili staros ĉe la direktilo kaj gvidos kurson de la karavelo. Anstataŭ tio ili portadis lignerojn en la kuirejon kaj faris penigan laboron apud ĉerpiloj.

Tio ĉio estis tolerebla. Sed kio vunddoloris, estis malkonfido de la maristoj. Tiuj ne povis kompreni, ke la filoj de hidalgoj faras la plej maldelikatajn laborojn. En tio certe estas io kaŝita! Ili estis tien senditaj eble de la reĝo por spioni, kion la maristoj parolas, kion ili diras pri siaj kapitanoj, pri la oficiroj, pri admiralo, pri la reĝo. Tial la maristoj estis tre singardaj kaj parolante kun ili, ili parolis nur mokeme aŭ ofendeme. Same iliaj konatoj al paĝia lernejo evitis ilin. Ĉi tiuj estis filoj de la pli noblaj hidalgoj, pro tio ili ricevis postenojn de la oficiroj. La normalajn maristojn, kiaj estis nun ankaŭ Francisko kaj Fernao, ili malestimis.

Ambaŭ amikoj havis sur la ŝipo ununuran avantaĝon; ili loĝis en komuna kajuto. Ĝi estis malgranda ĉambreto, en kiu estis tre malfacile eĉ moviĝi. Ofte tie estis tre sufoke. Sed ili troviĝis kune kaj povis plendi unu al la alia kaj reciproke kuraĝigi sin, se io malagrabla okazis al ili.

Cetere la malagrablaĵoj fariĝis iom post iom pli maloftaj. Maristoj vidis, ke neniu el iliaj rimarkoj, diritaj antaŭ Francisko kaj Fernao, estis perfidita tie, kie ĝi povus kaŭzi malutilon al ili. Ilia malkonfido malrapide perdiĝis.

Intertempe ili ĉirkaŭveturis Afrikon kaj atingis Mombason. Tie okazis unua batalo kun la araba ŝiparo. Ĝi ne daŭris unu tutan horon kaj Araboj malaperis.

La kunpuŝiĝo apud Mombaso estis komenco de multaj surmaraj bataloj, kiuj atendis la portugalan ekspedicion en Hinda oceano. Arabaj komercistoj kaj indiĝenoj faris ĉion eblan por forigi la maloportunajn fremdlandanojn. La regionoj, kiuj vivis tutajn jarojn kviete, subite ekskuiĝis per eksplodo de rezisto kontraŭ Portugaloj. La ŝiparo de Almeida devis ofte dividiĝi, se ĝi volis sufiĉi por ĉiuj taskoj. Apenaŭ estis subpremita revolucio en Kananoro, jam venis informo pri nova sur orienta bordo de Afriko. Tuj poste sekvis batalo apud hinda urbo Diu.

Kaj intertempe el maldikaj fadenetoj de la tagoj kunplektiĝis semajnoj, el semajnoj monatoj, el monatoj jaroj.

Iam alveturis Hindujon novaj portugalaj ŝipoj kun speciala destino. Ili devis daŭrigi veturon plue al oriento por atingi duoninsulon Malako. Estro de ĉi tiu eskadro bezonis spertajn maristojn kaj ŝipgvidantojn.

Vicreĝo Almeida longe ne hezitis, kiun li rekomendu. Dum tiuj kelkaj jaroj, kiam oni batalis en ĉiuj partoj de Hinda oceano, li havis sufiĉe da okazoj bone ekkoni Franciskon kaj Fernaon. Ili scipovis taksi ilian pretecon. Li ŝatis ilian aŭdacon.

Ambaŭ amikoj veturis kun ekspedicio de kapitano Sequeira al Malako, centojn kaj centojn da leguoj[3] orienten.

En Malako ili vidis eksterordinare viglan komercon. Miloj da malgrandaj barkoj svarmis en la haveno kaj antaŭ ĝi. Kaj kia aspekto prezentiĝis nur en la urbo! Komercistoj ofertis al ili tiajn kvantojn da spico, pri kiaj en Hindujo ne estis eble eĉ revi.

La loĝantaro estis miksaĵo de diversaj naciecoj. Tie vivis Malajoj, Hindoj, Araboj, Persoj, Siamanoj, Ĉinoj.

Fernao iradis ofte sur la bordon kaj observis vivon de ĉi tiu stranga lando. Iam li parolis sur la foirejo kun ĉina silkkomercisto. Lia nomo estis Siu Chung. La Ĉino konis el sia propra sperto Hindujon kaj Afrikon kaj tio ambaŭ virojn tre alproksimigis.

Siu Chung havis en Malako bele konstruitan domon. Li invitis Magalhaeson kaj prezentis lin al siaj familio kaj konatoj.

Post ĉi tiu unua renkonto Fernao jam dum ĉiu vizito de la bordo iris al sia ĉina amiko. Kaj de tiu li aŭdadis aferojn, kiuj forprenis al li spiron. Li sciiĝis, ke Portugaloj estas ĉie malamataj pro siaj konkeremo kaj brutaleco. Sciigoj pri iliaj kruelaĵoj penetris Malakon jam longe antaŭ ilia alveno. Ofte li aŭdis ankaŭ avertojn, ke ili ne estu tiom senzorgaj, ke Maŭroj, Ĉinoj kaj Malajoj faras iajn sekretajn preparojn, Fernao meditis, ĉu li atentigu komandanton Sequeira, ĉu ne. Li konsiliĝis pri la afero kun Francisko.

“Vi rigardas tion tre nigre,” respondis al li Fernao. “Se ni devus kredi ĉion, kion ni ĉi tie aŭdas, ni ne povus forlasi la ferdekon eĉ por unu paŝo. Ĉinoj versimile intencas timigi nin por konservi la komercon al si. Komprenu la aferon: por ili malaperus unu konkuranto.”

“Eble vi pravas,” aldonis hezite Fernao. “Sed mi opinias, ke Siu Chung parolas kun mi sincere.”

“Mi ne konfidas la indiĝenojn,” diris Francisko ruze.

Ŝajnis, ke Fernao timetis vere senkaŭze. La havenurbo bolis en viveco kaj nenio suspektinda estis rimarkebla.

Post kelkaj tagoj venis Francisko kun radianta vizaĝo.

“Jen vidu, Fernao! Ĉiam ni aĉetadis nur de malgrandaj komercistoj — kaj nun ofertas al ni varojn mem raĝo!”

“Vere stranga, ke li subite tiel ŝanĝis sian decidon. Sequeira tamen proponis al li amikan kontrakton tuj post nia alveturo, sed li senĉese nur singarde elturniĝis.”

“Nenio stranga en tio kuŝas,” dispelis liajn nubojn Francisko. “Morgaŭ oni surŝipigos la varojn kaj poste ni forveturos. Kaj imagu al vi, ke la spico kostos bagatelaĵon!”

“Ĉu vere!” miro de Fernao kreskis.

“Jes! Sequeira nur radias pro feliĉo, kiel grandioze li aĉetis!”

“Nu —!” murmuris Fernao kaj li denove ekmeditis. Premata de ia malserena antaŭsento li tamen volis serĉi sian komandanton por averti lin. Sed antaŭ kio li avertos lin? Antaŭ la bone farita komerca kontrakto, kiu alportos ankaŭ al Sequeira mem grandan profiton? Ĉu li ne fariĝus ridinda? Jam eĉ Francisko komencas prirideti lin!

Tedata de si mem kaj de la tuta mondo li foriris en urbon. Li vagis tra la stratoj kaj klopodis malkovri en konduto de indiĝenoj ion eksterordinaran kaj misteran. Ion, al kio oni povus juĝi, ke proksimiĝis tempesto.

Sed la stratoj aspektis same kiel aliokaze. Komercistoj allogis per kriego preterirantojn kaj invitis ilin aĉeti oferatan varon. La aĉetantoj marĉandis. Ĉie tumulto, homsvarmado, bruo, krio, rido, babilado — nur tio, kion li supozis, ne estis rimarkebla. Nenia suspekta konduto, nenia minaca rigardo.

Do — tamen nur vanaj babilaĵoj? Jam li estis konvinkita, ke li konas sufiĉe bone homajn karakterojn. Siu Chung ŝajnis esti homo, al kiu oni povas konfidi. Kaj —!

Li decidiĝis viziti lin. Eble Siu Chung scias ion pri la interesa oferto de raĝo.

Li estis tre surprizita trovante la domon de Siu Chung ŝlosfermita kaj evidente malplena. Kion ĝi signifas?

Nekomprenante li skuis la kapon. Ĵus kiam li estis ekironta al la haveno, aperis antaŭ li altstatura Malajo.

“Pardonu,” li diris, “ĉu vi estas sinjoro Magalhaes?”

“Jes,” respondis surprizita Fernao. “Kion vi deziras!”

“Mi estis sklavo de sinjoro Siu Chung,” klarigis Malajo, “Mi laboris en lia magazeno. Antaŭ unu horo mia sinjoro forvojaĝis. Li ordonis al mi elserĉi vin, estu vi kie ajn. Mi devas komuniki al vi, ke mia sinjoro tre alte taksas vian amikecon. Kiel pruvon de sia estimo li sendas al vi sian sklavon.”

“Sklavon? Ĉu eble vin?”

“Jes, sinjoro. Mia nomo estas Henriko. Mi naskiĝis en Sumatro kaj mi estas kristano. De ĉi tiu momento mi estas via sklavo.”

Magalhaes ekĝojis. Jam preskaŭ ĉiu Portugalo havis sian sklavon.

“Kaj kien forvojaĝis via sinjoro?”

“Mi ne scias. Versimile tre malproksimen. Li diris, ke post lia reveno vi jam ne estos ĉi tie. Li sciigas vin, ke vi estu morgaŭ kun viaj samlandanoj singardaj.”

Magalhaes ektremis. Morgaŭ! Do tamen!

Tuj decidita li revenis sur la ŝipon. Li loĝigis la sklavon kaj vizitis komandanton Sequeira.

“Sinjoro kapitano, mi estis avertita. Ni devas esti singardaj.”

“Kiu avertis vin?”

“Mia ĉina amiko el urbo.”

“Ĉu li diris ion pli precizan?”

“Ne. Preciza estis nur la tago.”

“Nu?”

“Morgaŭ.”

“Eh, morgaŭ ni malplenigos magazenojn de raĝo. Li ĝojas pro bone farita komerco. Kaj se iu volus malhelpi nin dum la surŝipigo de varo, la raĝo certe kapablus fari ordon.”

“Kaj se tiu, antaŭ kiu ni estas avertitaj, estus mem raĝo?”

“Kion vi diras! Ĉu vi scias ion certan?”

“Ne.”

“Vi estas konscienca homo, sinjoro Magalhaes. Sed tiajn neprecizajn avertojn ni ne povas rigardi serioze. Morgaŭ ni ŝarĝos ŝipojn per spico.”

Duan tagon, kiam oni komencis surŝipigi la varojn, estis sur la bordo proksimume tri kvinonoj da maristoj. Sur la ŝipoj restis nur patroloj, kuiristoj kaj la plej necesa nombro da viroj, kiuj preparis la magazenojn en subferdekoj.

Oni laboris jam kelkajn horojn. La barkoj, ŝarĝitaj per multekosta varo, alnaĝis al karaveloj kaj revenadis al la kajo.

Subite el golfo malantaŭ la haveno elveturis multaj mallarĝaj malajaj barkoj. Sur ĉiu sidis kelkaj viroj, kiuj trankvile remis. La barkoj celdirektis unue al la vasta maro, poste ili turniĝis kaj naĝis en la spacon inter la eskadro kaj bordo. Poste ili komencis dividiĝi. Unuaj deflankis al la bordo, kie laboris Portugaloj, aliaj al duone malplenigita ŝiparo.

La manovro estis lerte preparita. Malgraŭ tio, ke malajaj barkoj estis kelke da centoj. Ilia ĉeesto vekis neniun atenton. Haveno en Malako estis ĉiam la rodejo de plej diversaj barkoj malajaj, ĉinaj kaj arabaj. Sed ĉiam la vico da barkoj dividiĝis en du direktojn, patroloj sur karaveloj atentiĝis kaj trumpetis alarmon.

Sequeira elkuris sur la ferdekon kaj li tuj komprenis la situacion. Li donis kelkajn ordonojn. La muĝa sono de signaltrumpeto tratranĉis aeron kaj atentigis Portugalojn laborantajn sur la bordo pri proksimiĝanta danĝero. Tuj poste sekvis kelkaj kanonsalvoj, kiuj disĵetegis la vicon de malajaj barkoj rapidegantaj al la karaveloj. La barkoj, kiuj ne estis trafitaj, revenis al la bordo.

Tie komencis intertempe sovaĝa batalo. En la momento, kiam la unuaj malajaj barkoj albordiĝis, elkuregis el urbaj stratoj netravideblaj aroj da indiĝenoj. Ilia militkrio kvazaŭ esprimus ĉiun malamon, kiun ili sentis al eŭropaj konkerantoj.

Ambaŭ flankoj luktis kun eksterordinara aŭdaco. Portugaloj sciis, ke ili batalas pro sia vivo. Malajoj batalis pro sia libereco, ĉar libereco estas pli valora ol vivo mem, ilin timigis neniuj oferoj.

Ekde unua momento oni ne povis dubi, kiu venkos. Portugaloj ne havis sur la bordo siajn kirasojn kaj pezajn glavojn kaj muskedojn, kiuj alportadis al ili tiel facile venkojn en pli fruaj bataloj kun indiĝenoj de la plej diversaj landoj. Iliaj ekstermaj kanonoj troviĝis tro malproksime, ol ke ili povu helpi. Cetere ne estis eble doni ordonon al pafado, ĉar oni povis trafi ankaŭ iliajn proprajn homojn.

Grupoj de portugalaj maristoj rapide maldensiĝis.

Tiuj, kiuj troviĝis en la momento de la atako sur karaveloj, rigardis senpove al la bordo.

Ankaŭ Fernao Magalhaes fiksis sian rigardon al la bordo. Li aŭdis krakon de armiloj, li vidis senesperan batalon, sur lia frunto vidiĝis vejnoj. Li estis ekscitita, ĉar timis. Li timis pri Francisko. Li sciis, ke lia plej bona amiko inspekciis sur la bordo ĉe la surŝipigo de varoj. Kio okazis kun li?

Subite Fernao ekkriis pro teruro. Unu el portugalaj ŝipetoj ĵetis sin kontraŭ tumulto da malajaj ĝonkoj. Inter batalantaj Portugaloj Fernao rekonis Franciskon.

“Henriko, en la boaton!”

Kaj jam ili impetis al la bordo. La boato de Fernao, garnita per dika tero, distranĉis aron da malajaj barkoj kiel fulmo. Estis jam ekstrema tempo. Francisko jam apenaŭ povis stari, ĉar li sangis el kelkaj vundoj.

Magalhaes kaj Henriko renversis kelkajn malajajn barkojn. Boato de Francisko eluzis ĥaoson kaj trapuŝis sin per aperturo, kiu estiĝis inter atakantaj boatoj. Tiuj jam ne riskis persekuti la fuĝintojn. Ili ja elpafis tutan nubon da sagoj, sed tiuj jam neniun trafis.

Kiam la rifuĝintoj alveturis al karaveloj, la batalo sur la bordo estis finita. Maristoj, kiuj tie restis, estis aŭ mortigitaj aŭ kaptitaj.

Fernao tuj zorgis pri Francisko. Liaj vundoj estis ja dolorigaj, sed ne mortigaj. Kiam Fernao metis lin sur la liton, Francisko faris signon, ke lia amiko kliniĝu super lin. Li volis ion diri. Sed li estis tiom malfortigita de la travivita batalo kaj kortuŝita per ofero kaj aŭdaco de Fernao, ke nek unu vorto sonis el lia buŝo. Senvorte li ĉirkaŭbrakis amikon.

Dume karaveloj levis ankrojn kaj forlasis Malakon.

V.

Revoj kaj realeco

La karaveloj trankvile balancis sur la ondoj de Hinda oceano. Favora vento pelis ilin al Hindujo.

Fernao kun Francisko, kiu jam iomete resaniĝis, staris sur antaŭkilo de la ŝipo. Enpensiĝitaj ili rigardis la bluetajn akvojn. Ili enspiris ties salan odoron kaj raviĝis per ties nemezurebla vasteco. Kaj ili revis.

“Mi opinias, ke Sequeira post alveturo en Hindujon informos pri vi la vicreĝon,” diris Francisko. “Kaj tiu — vi ja konas lin — scipovas puni, sed ankaŭ rekompenci.”

“Eĥ,” refutis Magalhaes. “Sed por diri la veron... mi ja volus esti kapitano. Jen... havi disciplinitan, aŭdacan, obstinan ŝipanaron, bone konstruitan, firman ŝipon —”

“Kaj Franciskon Serraon ŝipgvidiston — mi ja almenaŭ esperas, ke vi akceptus min?” ridis Francisko.

“Tute ne! Vi tamen estus kapitano sur alia ŝipo kaj ni veturus kune por malkovri novajn landojn. Ekkoni novajn regionojn! Mondo estas ja tiom vastega! Sed kial paroli pri tio. Ĝis nun ni faris ankoraŭ tro malmulte.”

“Vi estas ĉiam la modesta Fernao el Tras-os-Montes. Vi vidos, ke post reveno en Hindujon oni rangaltigos vin. Vicreĝo Almeida ne apartenas al tiuj, kiuj malatentas grandajn farojn.”

Sed en Hindujo okazis dum ilia foresto grandaj ŝanĝoj. Almeida estis kalumniita ĉe la reĝa kortego kaj senigita de sia ofico. La vicreĝo fariĝis duko Albukerk, homo malmilda, venĝema kaj senrespekta.

Fernao ne estis rangaltigita, ja eĉ laŭdon li ne ricevis. La nova vicreĝo forigis ĉiujn homojn, kiuj sub gvidado de Almeida montris sin bonaj kaj lertaj. Kaj tia montriĝis ankaŭ Magalhaes. Pro tiu kaŭzo li estis forsendita kun ŝipoj en Lisbonon.

Ordono por forveturo venis tute neatendite. Francisko petis ankoraŭ en lasta momento aŭdiencon ĉe la vicreĝo. Li volis veturi kun Fernao, sed lia peto ne estis plenumita.

Kaj tamen ŝajnis, ke Magalhaes restos en Hindujo. La ŝipo, sur kiu li veturis, enmarĉiĝis sur malprofundejo. Minacis danĝero, ke ĝi dronos kun la tuta ŝipŝarĝo kaj kun la homoj. Al oficiroj tute ne venis ideo komenci savlaborojn. Senhezite ili rapidegis al boatoj por lokigi sin tie la unuaj. Maristoj okupis alvenon al la boatoj kaj stariĝis minace kontraŭ la egoistaj komandantoj.

Magalhaes tuj ekkomprenis, ke konflikto sur la dronanta ŝipo signifus plenan katastrofon. Malatentante la terurigitajn oficirojn li aliĝis — mem hidalgo — al la maristoj.

“La ŝipo dronos nur post kelkaj horoj,” li trankviligis ŝipanaron. “Ni lasu oficirojn forveturi al la bordo. Ili resendos al ni boatojn kaj ni tamen havos sufiĉe da tempo por saviĝi.”

Kaj jam sonis sur la ferdeko liaj koncizaj kaj precizaj ordonoj. El ili oni rekonis ne nur subigan energion, sed ankaŭ trankviligan certecon kaj memkonfidon.

Estis merito de Magalhaes, ke neniu dronis. Oni sukcesis ankaŭ savi tutan ŝipŝarĝon.

Pli frue, ol ĝi estis ekster danĝero, ceteraj ŝipoj estis jam malaperintaj post la horizonto.

En ĉi tiuj danĝeraj horoj montriĝis, kiom pli proksime staras Magalhaes al ordinaraj homoj ol al parvenua kasto de hidalgoj. Neniel li estimis ĉi tiujn fieregajn homojn, kiu kun malŝato rigardis “plebon”. Li malrespektis la orumon de ilia ĝentile cizelita parolo, eleganta konduto kaj entuta ekstera ĝentileco, per kiu ili ofte kaŝis internan povrecon, vantecon kaj mankon de memestimo.

Nek por ĉi tiu faro estis Magalhaes laŭdita. Vicreĝo ege ŝatus forsendi lin denove Portugalujon, sed ĉiujn restintajn ŝipojn li bezonis por novaj konkeroj.

Li faris preparojn por batalo kontraŭ hinda urbo Goao.

La tagon antaŭ forveturo alkuris Francisko tute radianta: “Mi gratulas vin, Fernao!”

“Pro kio?”

“Pro via, nome ankaŭ pro mia — mallonge dirite pro nia rangaltigo!”

“Ĉu ni estas rangaltigitaj?” demandis malkonfide Magalhaes.

“Jes!” ĝojis Francisko. “Ĉu vi rememoras, kion mi deziris al vi, kiam ni veturis el Malako! Kaj jam ĝi estas fakto! Vi estas kapitano kaj mi via unua oficiro!”

Fernao ne kredis siajn orelojn. Kio okazis? Ĉu vicreĝo ŝanĝis sian opinion? Aŭ ĉu tio estas unu el ŝercoj de eterne gaja Francisko?

“Kiu diris tion al vi?” li demandis.

“Legu!” haltigis lin anstataŭ respondo feliĉa Francisko kaj disvolvis antaŭ mirigita amiko pergamenrulaĵon subskribitan de vicreĝo. Fernao kaptis ĝin avide. Francisko ne ŝercis. Magalhaes estas nomita la kapitano de ŝipo Salvador kaj Francisko Serrao estis lia unua oficiro.

Amikoj ĉirkaŭbrakis unu la alian.

Sed ilia entuziasmo baldaŭ malvarmiĝis. Ankoraŭ la saman vesperon ili eksciis, ke vicreĝo faris multe da tiaj rangaltigoj. Li ne faris tion kun intenco honorigi iun, sed nur pro tio, ke li ne havis sufiĉe da spertaj kapitanoj kaj oficiroj por sia aventura entrepreno.

En la batalo apud Goao Portugaloj venkis.

Post kelkaj monatoj indiĝenoj denove ribelis kontraŭ okupantoj.

Tiam ankris la portugala ŝiparo en mallarĝa kaj longa golfo. Akvo estis tie malprofunda, elveturo al la golfo estis sufiĉe malfacila.

Ĉi tiun cirkonstancon eluzis la indiĝenoj. Ĉe alveturejo ili dronigis multajn boatojn ŝarĝitajn per ŝtonoj. Elveturo al vasta maro estis preskaŭ neebla. Ŝipoj de la konkerantoj estis kiel en kaptilo.

La indiĝenoj volis pereigi ilin per fajro. De sur ambaŭ bordoj ili ĵetegis al lignaj karaveloj nubojn da fajraj sagoj. Laŭ fluo de la rivero, kiu fluis en la golfon, ili sendis brulantajn pramboatojn.

Portugaloj moviĝis al elveturejo paŝon post paŝo. Nur post kelkaj semajnoj ili sukcesis elgliti el terura faŭko de danĝero.

Vicreĝo Albukerk volis venĝi sin je la urbo. Por tiu celo li arigis portugalan ŝiparon el tuta Hinda oceano en havenon de Coĥin, kie li amikiĝis kun raĝo.

Li kunvokis militan konferencon de kapitanoj kaj oficiroj. Li komunikis al ili sian decidon: oni tuj veturos al Goao. La urbo devas esti konkerota je ĉiu prezo. Hindoj devas senti, ke portugala potenco estas nekadukigebla, malgraŭ unuopaj malsukcesoj.

Li demandis kapitanojn, kion ili opinias pri la afero.

La kapitanoj sciis, ke ĝi estas entrepreno tre danĝera. La ŝipanaro estas elĉerpita kaj malfortigita pro travivintaj suferoj dum batalo en golfo. Ŝipoj estas plenaj de vunditoj. Sed kiamaniere tion diri al la ĉefkomandanto, se li ne toleras kontraŭdirojn? Vicreĝo estas ja kiel ciklono: li furioziĝos kaj neniigos ĉiun, kiu stariĝos sin en lian vojon. La demando, kion opinias pri la afero kapitanoj, estis prezentite nur por ŝajnigi ĝentilecon.

Albukerk ĉirkaŭrigardis la kunvenintajn virojn kaj sur lia vizaĝo aperis kontenta rideto. Jes, tion li ŝatis: blindan obeemon sen kontraŭdiroj.

Subite la ĉeestantaro rigidiĝis. Ĉiuj rigardis al la kuraĝulo, kiu anoncis sin por paroli. Kiu estas tiom kuraĝa, tiom stulte kuraĝa?

Estis Fernao Magalhaes.

Li ne scipovis subpremi sian opinion, se ĝi estis alia ol tiu de la estro. Li ne scipovis kaŝi sian konvinkon. Ĉu li parolis malmulte? Jes. Sed se li ion diris, ĉiu sciis, ke malantaŭ liaj vortoj staras firma kaj neskuebla konvinko da prudenta viro.

“Kion vi deziras, kapitano?” mezuris lin per detruiga rigardo vicreĝo.

“Mi ne povas konsenti pri via propono, sinjoro vicreĝo,” diris malrapide kun akcento je ĉiu vorto Magalhaes.

La kapitanoj ektremiĝis, atendante eksplodon.

Albukerk ruĝiĝis.

“Pri kio vi ne povas konsenti?” li kriis furioze.

“Pri la tuja atako kontraŭ Goao,” diris trankvile Fernao.

“Kaŭzoj!” la voĉo de vicreĝo siblis kiel svingo de vipo.

“La ŝipanaro bezonas pli longdaŭran ripozon.”

“Ĉu tio estas ĉio?”

“Jes!”

“Kapitano,” kriegis vicreĝo, “kaj ĉu vi ne opinias, ke vi ion kaŝis antaŭ mi!”

“Mi diris mian opinion. Mi ne scias, kion mi aldonu.”

“Kaj kial vi ne diras rekte, ke vi timas?”

Post ĉi tiuj vortoj Magalhaes rigardis sian komandanton, sed li ne vidis lin. Antaŭ liaj okuloj subite reviviĝis ĉiuj bataloj, kiujn li partoprenis. La ĉeestantoj scias, kiamaniere li kondutis en ili. Scias tion ankaŭ la vicreĝo. Ĉu li rememorigu tion al li?

Pro tio li silentis. En lia silento estis fiereco de brava homo kaj profunda malestimo pri eldirita arogantaĵo.

Tio ekscitis la vicreĝon ankoraŭ pli. Li sentis preskaŭ elementan neceson faligi ĉi tiun homon en polvon, humiligi lin, ridindigi, ofendi. En lia voĉo tremis senmezura malamo:

“Cetere, en la batalo mi bezonos nur bravajn maristojn. Malkuraĝuloj povas resti en Coĥin.”

Fernao iomete paliĝis, sed li devigis sin resti trankvila:

“Vi mem scias plej bone, ke inter niaj vicoj ne ekzistas malkuraĝuloj. Ni havas nur multajn malfortigitajn kaj malsanajn maristojn.”

Post fino de konferenco venis kelkaj kapitanoj al Magalhaes kaj avertis lin antaŭ similaj scenoj. Ili ankaŭ ne konsentas kun la vicreĝo, sed kial inciti lin kontraŭ si, se li tamen faros, kion li volas?

Fernao silentis. Sed li sciis, ke ankaŭ en estonteco li ne agos alimaniere.

Kaj ili veturis al Goao.

Albukerk pelis militistaron en batalon kun neaŭdita brutaleco kaj — li venkis.

Tuj poste li kondukis ŝiparon al Malako. Ĝi estis venĝo por malvenko, kiun tie suferis Sequeira.

Li malatentis superforton de malaja raĝo. Li ĵetis sur la bordon siajn armitojn en kunpremitaj batallinioj. Oni batalis senkompate kaj longe.

Ankaŭ Malako estis venkita per frakasiga sturmo de Portugaloj.

Per ĉi tiuj venkoj fariĝis Albukerk la plej timata konkeranto de sudaziaj landoj.

Ŝajnis, ke meze de neaŭdata potenco kaj famo li forgesis Magalhaeson kaj lian kontraŭstaron en Coĥin. Neniam li eĉ per unu vorto menciis la kapitanon, kiu kuraĝus publike kontraŭstari lin. Ĉu eble sufiĉis al li, ke batalo apud Goao pravigis lin? Aŭ ĉu li estis tiom grandanima?

Sed la vicreĝo ne forgesis.

Post kiam li ordigis cirkonstancojn en Malako, li preparis grandan ekspedicion de komerca ŝiparo kun donacoj por reĝo Manuelo. Kun ĝi estis forveturontaj multaj homoj, kiuj estis por li salo en okuloj.

Inter tiuj estis ankaŭ Fernao Magalhaes.

Vesperon antaŭ forveturo promenis Fernao kun Francisko sur la kajo. Ili parolis malmulte. Eble ĝuste pro tio, ke ili volis diri al si tro multe. Ili antaŭsentis, ke ilia disigo daŭros tre longe.

Jaroj de la fidela amikeco defilis en iliaj rememoroj. Sabroso, Lisbono, Hindujo, Malako. Esperoj kaj disreviĝoj. Revoj kaj realo. La tuta vivo estis kiel tiuj ondoj, kiuj murmuretis en la haveno. Ĝi ŝanĝiĝis, ŝvelis, rompiĝis kaj ondetiĝis. Estis la tagoj de la feliĉo kaj ankaŭ tiuj de la malespero. Kaj super ĉio tiriĝis arĝenta fadeno de ilia fidela amikeco. Ĉu ĝi estos nun disŝirita per kruda tuŝo de fremda mano? Ne, tio ne okazos. Ili estu malproksimigitaj kiom ajn, ili ĉiam estos kune.

Francisko ŝatus diri al Fernao, ke li prezentis peton pro li al la vicreĝo. Sed kial tion diri, se li nenion sukcesis?

“Ne zorgu pri fremdaj sortoj, kapitano Serrao,” diris al li vicreĝo.

“Mi ne estas kapitano, sinjoro admiralo,” korektis lin Francisko.

“Se mi diras ‘kapitano’, do vi estas kapitano,” provis rideti Albukerk. “Hodiaŭ mi subskribis dekreton, per kiu vi estas rangaltigita je kapitano. Kaj kio vian peton koncernas, mi ne povas plenumi ĝin.”

“Sinjoro admiralo, de la infaneco ni estas la plej bonaj amikoj,” insistis Francisko. “Vi farus por ni ambaŭ grandan afablaĵon, se vi lasus Magalhaeson ĉi tie.”

“Nepensebla! La pli altaj interesoj postulas, ke kapitano Magalhaes forveturu en Lisbonon. Lia Reĝa Moŝto jam scios, kiamaniere okupi lin, ke tio servu al prospero de la patrujo.”

Francisko foriris de la vicreĝo kun pikiga doloro en la animo. Dum aliaj cirkonstancoj li havus grandan ĝojon pro sia rangaltigo. Sed nun malserenigis lin Albukerk per la malafabla decido, kontraŭ kiu ne ekzistis ia kontraŭdiro.

Amikoj haltis apud la haveno, kie ankris komercaj ŝipoj.

“Kion vi entreprenos en Lisbono, Fernao?”

“Mi ankoraŭ ne scias.”

“Sed apud la kortego vi ne restos?”

“Francisko!”

Kiel povus resti apud reĝa kortego tiu, kiu konatiĝis kun libereco de vastaj spacoj! Kaj kiel povus tie resti Fernao, kies animo estis forbruligata da la sopiro ekkoni novajn regionojn, malkovri landojn, kien piedo de Eŭropano ĝis nun ne enpaŝis!

“Mi skribos al vi,” diras denove post momento Francisko. “Kaj vi ankaŭ skribu al mi! Kaj revenu ĉi tien kiel eble plej baldaŭ!”

“Mi revenos, Francisko. Ankoraŭ mi ne scias, kiam ĉi tio okazos, sed mi certe revenos. Vi mankos al mi ĉe ĉiu paŝo.”

Ili denove longe kaj senvorte rigardis malhelajn ondojn. Ĉiam ili sciis, kion signifas unu por la alia. Sed plene konsciiĝis ili pri tio nur nun, en la momento de la adiaŭo.

El ŝipoj aŭdiĝis signalo, ke la ŝipanaro devas reveni.

La amikoj ĉirkaŭbrakis unu la alian, premis al si reciproke manojn kaj Fernao malsupreniris al la boato.

“Adiaŭ, Francisko!” li vokis duonsufokite, kiam kelkaj remiloj tuŝis la akonivelon.

“Adiaŭ, Fernao! Kaj — ĝis la revido!”

Dum la matenkrepusko ŝipoj forlasis Malakon.

Fernao ne estis troige sentema. Li vidis kaj travivis tro multe. Sed tamen la adiaŭo kun Francisko postlasis en lia animo impreson, kvazaŭ iu kara mortus al li. Li sciis, ke tian amikon li jam ne trovos.

Iam — ĵus ili estis traveturintaj danĝerajn lokojn apud kabo de Bona Espero — venis al li sur ferdeko oficiro, kun kiu li loĝis en komuna kabino.

“Mi ricevis sciigon,” li komencis, “ke la gvidanta kapitano sur flaga ŝipo portas de vicreĝo leterojn, kiuj estas destinitaj por la reĝo. Inter ili estas laŭdire ankaŭ leteroj pri ni.”

“Pri kiu?”

“Pri vi, pri mi, nu — ankoraŭ pri kelkaj, kiujn li volis forigi. Unuaj opinias, ke pro ĝojo el siaj venkoj li laŭdas nin, aliaj timas, ke li nigrigis nin.”

“Nu, ni vidos. Baldaŭ ni estos en Lisbono,” diris Magalhaes trankvile.

Tiu “baldaŭ” daŭris ja semajnojn, sed fine ili tamen ekvidis la havenon, kiun Fernao forlasis antaŭ sep jaroj.

Kiom Lisbono intertempe ŝanĝiĝis!

Jam apud alveturejo en la havenon oni rimarkas, kial ĝi pli kreskis kaj akomodiĝis al la grava rolo, kiun ĝi komencas ludi en eŭropa kaj tutmonda historio de ĝis nun malatentata Portugalujo. La ŝiphaltejo estas plenplenigita de ŝipoj. Sed ili jam ne estas nur ŝipoj portugalaj, kiel tio estis antaŭe. Sur unuj flirtas flagoj anglaj, sur aliaj germanaj, ĉi tie vi vidas denove la holandajn. Jes, Eŭropo migras en Lisbonon, dume Venecio nur timigite alrigardas ĉi tiun ne atenditan kaj por ĝi tiom pereigan ŝanĝon. Kaj se vi eniras la urbon, eĉ via spiro preskaŭ haltiĝas kaj vi brilblindiĝas rigardante grandegajn azenojn, kiuj estas plenigataj per alveturigata varo. Kaj kia varo ĝi estas! La hindaj ŝtofoj kaj silko, kotono, eburo, ora polvo, perloj, sukero, vino, sudaj fruktoj, salo — kaj super ĉio spico, sakoj, aroj da sakoj plenaj de multekosta spico!

Ĉu vi opinias, Fernao, ke Lisbono malfermas siajn brakojn por bonvenigi kaj ĉirkaŭbraki unun el tiuj, kiuj per sia propra sango preparis ĝian ekfloron kaj kapturniĝe kreskantan famon? Ĉu vi opinias, ke la kanonsalvoj, kiuj tondras super la urbo kaj haveno, estas pafataj por honorigi tiujn, kiuj riskis siajn vivojn por Portugalujo? Vi stulta! Kion signifas por reĝo Manuelo kaj por enlandaj kaj eksterlandaj komercistoj la vivoj de maristoj? Por ili estas ĉefa, ke karaveloj estas plenaj de multekosta varo kaj belegaj donacoj, kiujn sendas al Lia Reĝa Moŝto nobla kaj meritplena vicreĝo de Hindujo! Delegitojn kaj senditojn kun informoj pri la nove malkovritaj, konkeritaj kaj sklavigitaj landoj akceptas Manuelo la Granda kua malfermitaj brakoj. Sed vi, kapitano Magalhaes, atendu, ĝis venos via vico. Lia majesto ja akceptas al aŭdienco ĉiun hidalgon, kiu revenas el malproksimaj vojaĝoj, sed vi devas atendi kelkajn semajnojn, ĝis vi estos invitata en reĝan salonon...

Vi ne estas ĉi tie sola. Vi ĉiuj staras en longa vico, unu kun peto, dua kun postulo, tiu por prezenti sin, alia por danki —

Kaj jam proksimiĝas reĝo Manuelo la Granda al vi. Jen faru profundan komplimenton, nun la ceremoniestro laŭte vokas vian nomon — kapitano Fernao Magalhaes! — ĉu vi aŭdas, kiel ĝi sonas en la grandampleksa salono? Kaj kio okazos en sekvanta momento? Kion diros Lia Majesto? Streĉu orelojn kaj bone memoru, kion vi aŭdos! Ĝi estas granda, grava, multsignifa momento, eble ĝi decidos pri via tuta vivo!

“Magalhaes!” ripetas la reĝo post ceremoniestro kaj sur lia vizaĝo aperas ombro de indigno kaj esprimo de malrespekto. “Magalhaes? Jes, mi rememoras. La raporto de vicreĝo pri lia konduto estis tre klara. Li estas la kapitano, kiu ĉiam montris malmulte da kuraĝo kaj aŭdaco. Ni ne haltigu nin — daŭrigu!”

Fernao ne sciis, kiamaniere li ŝancelforlasis la aŭdiencan salonon.

VI.

Ruy Faleiro

Tagoj, kiujn travivis Fernao post aŭdienco antaŭ reĝo, estis amaraj-maldolĉaj kiel absinto.

Li loĝis kun Henriko en duonkaŝita flanko de la palaco en malgranda loĝejeto, kiu estis al li kompateme disponigita. En ĝi li sidadis nenion farante kaj kun doloro en la koro li rememoris Franciskon kaj la gloron de la forflugintaj tagoj.

Magalhaes ne apartenis al homoj, kiuj falas sub la unua sortobato. Malmilda vivo instruis lin toleri humiligon kaj maljustaĵojn. Se estis necese, li scipovis doni por unu bato du, sed oni devis lukti honeste kaj malkaŝe. Oni devis lukti rekte, sen intrigoj. Sed ĉi tie?

Kiam li revenis patrujon, li ne atendis multon el la raporto de Albukerk. Sed ke tiu ĵetegus lin direkte en la polvon, tion li tamen ne supozis.

Li vagadis tra Lisbono kiel ombro. Li ne plu estis tiu trankvila Fernao. Li fariĝis malafabla, ekscitiĝema. Sen kaŭzo li abrupte alparolis Henrikon, kiu ne komprenis la ŝanĝon en konduto de sia sinjoro.

Kun sento da malĝojo li rigardosekvis en la haveno forveturantajn ŝipojn. Ofte li decidiĝis, ke li ne plu iros tien. Sed li ne sukcesis tion por longe. La maro vokis lin, malproksimoj allogis.

Iam li estis surprizita en urbo per ĝojkrio, kiu estis neniom malpli granda ol tiu dum la fama reveno de Vasko da Gama. Kio okazis?

Multekostan spicon oni alveturigis en Eŭropon el Hindujo. En Hindujon oni alveturigis ĝin el Molukoj. Sed kie troviĝas Molukoj, la vera patrujo de spico? Kiom da marnavigantoj sensukcese klopodis trovi la vojon al ili! Kaj nun, nun fine ili estas malkovritaj! Malkovris ilin Portugaloj. Vivu la heroo, kiu penetris al mistera lando en ekstrema Oriento! Vivu — Francisko Serrao!

Magalhaes ne kredis siajn orelojn. Francisko Serrao? Ĉu ekzistas du marnavigantoj, kiuj havas egalan nomon? Aŭ ĉu tio estas vere lia Francisko?

Li ne estis longe en necerteco.

Iun vesperon frapis al la pordo de lia ĉambreto nekonata maristo.

“Ĉu vi estas kapitano Fernao Magalhaes, sinjoro?”

“Jes. Ekskapitano,” respondis Fernao kun amara rideto.

“Do — finfine!” diris nespire la maristo. “Mi jam longe serĉas vin!”

“Kion mi povas fari por vi?”

“Mi estas el fregato, kiu revenis antaŭ kelkaj tagoj el Hindujo. Ĝia komandanto sendas al vi ĉi tiun leteron.”

“Al mi? Komandanto de iu fregato?”

“Bonvolu kompreni,” daŭrigis la maristo klarigante sian mision, “ĝin ne sendas al vi mia komandanto. Li devis nur enmanigi ĝin al vi.”

“Do kiu?”

“De kapitano Serrao, la malkovrinto de Molukoj.”

Fernao emociite ekprenis ampleksan rulaĵon. Francisko skribas! Superŝutita per laŭroj de sia malkovra gloro li ne forgesis sian kamaradon!

Li dankis la mariston, donis al li kelkajn maravedojn kaj komencis avide legi.

Francisko detale priskribis sian vivon post ilia disiĝo. Kiom malgaje estis al li, kiel malfacile li alkutimiĝis. Poste li estis sendita kiel kapitano de unu ŝipo por serĉi Molukojn.

Ili naĝis ĉirkaŭ Borneo kaj atingis embuskajn koralinsulojn. Apud unu el tiaj insuloj ilia ŝipo frakasiĝis. Restinte sur nudaj rokoj ili estis minacataj de morto per malsato. Unu vesperon elveturis al la rokaĵo malaja boato. La ŝipruiniĝintoj ruze ekposedis ĝin kaj devigis Malajojn montri al ili la vojon al Molukoj. Post longa veturo ĉirkaŭ Celebeso ili ekvidis fine la misteran grupon de insuloj, kie kreskis la multekosta spico.

“Kara Fernao, se vi almenaŭ povus imagi al vi, kiel bele ĉi tie estas!” skribis Francisko. “Malako plaĉis al ni — ĉu vi rememoras? Sed kion signifas Malako kompare al ĉi tiu ĉarma lando! Kreskaĵo estas ĉi tie abunda, aero ebriige odoras de kariofilo, makato, cinamo kaj vanilo. Sur branĉoj kveras turtoj, krias strangaj birdoj kun flava kvasto, balancas diverskoloraj papagoj.

Homoj estas ĉi tie afablaj kaj ĉi tiea reĝo estas plej ĝentila el ĉiuj, kiujn mi dum miaj vojaĝoj renkontis. En la nomo de portugala reĝo mi faris kun li kontrakton por eterna amikeco.

Sed kial mi tion skribu al vi. La vortoj estas kompatinde ombro de la realeco. Plej bone, se vi veturos al mi. Estu vi en Lisbono, en Sabroso, sur maro: mi kredas, ke ĉi tiu letero trovos vin. Kaj poste alveturu! Nenie en la mondo vidos tiom da beleco, kiom da ĝi estas ĉi tie. Nenie en la mondo vi estos akceptata kun tia amo, kun kia mi akceptos vin.

Do — por longa vojaĝo favoran venton en la velojn!

Francisko Serrao.”

Fernao finlegis. Lia mano malleviĝis, letero falis sur la plankon. En la kapo li sentis strangan bruon.

Francisko absolute ne scias, kiel oni akceptis lian amikon en Lisbono! Li ne scias, ke tiu, kiu volis per agla flugo ĉirkaŭpreni la mondon, havas forhakitajn ambaŭ flugilojn!

For el Lisbono! For el Portugalujo! For el ĉi tiuj lokoj, kie rigardo al ĉiu forfluganta ŝipo ŝirvundas la koron kaj rememorigas mizeran, humiligan senpovon!

En grizlumajn tagojn de senespero penetris liberiganta radio. Oni veturos Afrikon! Portugalaj kolonioj, fonditaj antaŭ unu jarcento sur la norda bordo, komencas ribeli. Estas necese akiri multajn volontulojn.

Aliĝis ankaŭ Fernao kaj li estis akceptita.

Sed Afriko ne alportis al Magalhaes feliĉon. En batalo li estis vundita je genuo kaj restis por ĉiam lama. Krom tio li estis kulpigita pri tio, ke li sekrete vendis al indiĝenoj parton de militakirita brutaro. Komencis longa juĝa esplorado. Laŭ fina verdikto li estis proklamita senkulpa kaj plene purigita, sed la akra pinto de la malhonorigo tamen eniĝis profunden en lian animon.

Reveno el Afriko estis ankoraŭ pli malĝojiga kaj pli senespera ol la reveno el Hindujo. Tiam li povis almenaŭ esperi, ke oni ankoraŭ uzos liajn servojn. Sed nun? La reĝo emeritigis lin kun ridinde malgranda pensio. Kiu havus intereson pri la lama veterano?

Li bezonis multe da fortoj por ne malesperi. Kiom da esperoj li jam havis kaj kiom da dispecigitaj revoj li entombigis!

Denove li vagadis tra stratoj de Lisbono, precipe tra tiuj, kiuj kondukis el la haveno. Sed ankaŭ ĉi tiuj regulaj promenoj fariĝis pli maloftaj. Li komencis danĝere izoliĝi. Li rekonsciiĝis pri la ŝarĝo de sia izoleco. Francisko estis malproksime kaj jam estis neniu espero, ke ili ankoraŭ iam renkontiĝos. Ĉe la reĝa kortego Fernao kelkfoje postulis, ke li estu denove akceptate al maristaj servoj, sed sensukcese. Kio restis? Ĉu malĝojo? Ĉu senespero?

Por malforta homo eble vere restus nur malgajaj pensoj. Sed Magalhaes estis persistema. Neniu abismo estis tiom profunda, ke li el ĝia fundo ne atingu la supraĵon. Ankaŭ ĉi tiun fojon li rekonsciiĝis.

Hodiaŭ oni malŝatas liajn servojn. Sed ĉu estas certe, ke oni jam neniam bezonos lin? Kaj ĉu li devas ĝis tiu tempo, kiam li estos revokata, turmentiĝi per senpova kolero, ke li en nenio sukcesas? Ĉu li ne povus travivi tiun tempon pli utile?

Kaj Fernao komencis studi. Subite lin ekposedis stranga kredo, ke ankoraŭ venos momentoj, kiam vivi havos valoron. Li preparos sin por tiam.

Malgranda ĉambreto komencis plenumiĝi per libroj. Ili estis ampleksaj volumoj pri marnavigado, astronomio, pri fremdaj landoj, pri matematiko. Vivo de Fernao sereniĝis, ĝi fariĝis pli ĝoja. Henriko kun mirego observis la admirindan paciencon de sia sinjoro, kiu sukcesis trasidi ĉe misteraj libroj tutajn tagojn. Kiom foje li devis rememorigi lin, ke jam estas tempo por manĝi!

Fernao kompletigis siajn riĉajn spertojn, kiujn li akiris dum siaj vojaĝoj en Hinda oceano kaj en Afriko. Kaj nur nun fariĝis al li klaraj multaj aferoj, kiujn li pli frue ne komprenis.

Kiam li legis informojn pri fremdaj landoj, li zorgeme komparis ilin kun siaj spertoj. Per liniilo kaj cirkelo li mezuris la distancojn, kaj se io ne konsentis, li ĉion denove trakalkulis. Li faris al si elskribojn el la tralegitaj libroj por pli bone memori la plej gravajn indikojn.

Fine lin plej multe interesigis problemo, kian formon havas Tero. Li rememorigis al si majstron Behaimon kaj lian globuson. Kio ŝanĝiĝis de tiu tempo? Estis ja malkovritaj novaj landoj, sed pri formo de la Tero oni senĉese sciis nenion. Ankoraŭ ĉiam ekzistis du opinioj: Tero estas aŭ ebena tabulo — aŭ kuglo.

“Ĉu neniu trovos radion, kiu solvus ĉi tiun enigmon! Fernao serĉis respondon en la libroj, sed vane. Krom tio, kion ili aŭdis jam en paĝia lernejo, li trovis nenion novan. Kaj tamen iam ankaŭ ĉi tiu problemo devos esti solvita! La Tero ne povas eterne rezisti al sopiro de homo — ekkoni!

Kion ni konas? En plej malproksima oriento kuŝas Molukoj, tie estas Francisko. Plej malproksimen en okcidenta direkto alveturis Kolumbo. Hodiaŭ oni jam scias, ke li ne estis en Hindujo. Li malkovris novan landon Terra Nova — oni komencas nomi ĝin Ameriko laŭ itala maristo Amerigo Vespuĉi, kiu ĝin tre interese kaj alloge priskribis.

Sed kio estas malantaŭ Molukoj orienten!

Kio estas malantaŭ Ameriko okcidenten!

Ĉu ne estas inter Molukoj kaj Ameriko nur mallarĝa strio de oceano?

Kiu trapenetros ĉi tiun spacon, tiu solvos la enigmon pri la formo de Tero!

La kapo al Fernao eĉ turniĝis, kiam li konsciiĝis pri grandiozeco de ĉi tiu ideo. Li devas iomete promeni, por malvarmigi brulantan kapon.

Henrikon li lasis hejme. Li volis esti sola kun siaj pensoj. Estis kvieta somera vespero. Steloj hele brilis super la tero kaj super la oceano. Tumulto en la haveno trankviliĝis.

Fernao promenis sur la kajo. La maro milde murmuris.

Li meditis. La ondoj de la oceano estas pli riĉaj ol homoj. Se ili povus rakonti pri tio, kion ili dum sia senfina vagado vidis, ni scius ĉion. La sekreto estus solvita.

Li haltripozis kaj kelkajn momentojn li aŭskultis la mildan murmuron de la maro. Subite li ektremiĝis pro nokta malvarmo. Li revenis hejmen, al siaj libroj. La ondoj malkaŝos al li nenion. La libroj — eble ankaŭ jam nenion. Sed — kiu scias? Eble li ĵus trovos en ili iun rimarkon, kiu almenaŭ ion malkaŝetos.

Enpensiĝinta li tute ne rimarkis, tra kie li iras. Nur iu akra voĉo, kiu eliĝis tra malfermita fenestro de malgranda gastejo, vekis lian atenton.

“Hodiaŭ vi povas jam naĝi, kien vi volas, kaj tamen vi scias en ĉiu momento, kie vi troviĝas,” aŭdis Fernao.

“Ĥa-ĥa-ĥa-ĥa!” eĥis mokeme kiel respondo.

“Nur ridu, vi senbarbuloj!” koleris la parolanto. “Kion vi scias pri sekstanto!”

“Pri kio?”

“Pri sekstanto! Cetere — estas tre malfacile paroli kun vi! Tio aspektas kvazaŭ homo parolus al arboj en la arbaro!”

“Ho-ho-ho-ho!” eksonis gaje. “Tio estas vere amuziga! Gastejmastro, verŝu al li vinon, por ke li rakontu pri la seksano!”

“Jen vidu, kio vi estas! Tiu instrumento nomiĝas sekstanto, homo, sekstanto!”

“Al mi estas tio tute egala, sekstanto aŭ seksano!” ridis iu. “Mi ŝatas nur aŭskulti vin, kiel vi rakontas. Do, mi petas, rakontu! Ĝis vi fintrinkos, ni ordonos verŝi al vi denove!”

“Do, ke vi sciu, kial maristoj pli frue ne povis veturi malproksimen de la firma tero,” komencis denove tiu unua. “Por determini pozicion de la ŝipo ili uzis instrumenton, kiu nomiĝas astrolabo.”

“Kiel!”

“Astrolabo. Per ĝi oni determinas pozicion de la steloj kaj helpe de kalkulo oni fiksas situon de la ŝipo. Ĉi tiu instrumento havas unu grandan malavantaĝon; dum mezuro ĝi devas esti lokigita nur firma tero. Pro tiu kaŭzo pli frue neniu kuraĝis veturi sur la vastan maron.”

“Kaj hodiaŭ?”

“Hodiaŭ oni uzas jam la sekstanton. Helpe de ĝi oni determinas pozicion de la ŝipo ankaŭ dum la veturo, tial vi povas naĝi kien ajn kaj vi ne bezonas timi, ke vi vojeraros —”

Pluajn vortojn Fernao jam ne aŭdis. Lia scivolo estis vekita al plej supra grado. Kiu ja prelegas ĉi tie pri sciencaj aferoj al simplaj maristoj?

Li eniris.

Preskaŭ ĉiuj tabloj estis okupitaj. Maristoj trinkis kaj amuziĝis kun viro, kiu sidis apud bufedo.

Li estis malgrasa maljunulo, nur ostoj kaj haŭto. Flirtanta, nekombita hartufo estis tute griza. Liaj okuloj estis akraj kaj plenaj de vigleco, la parolo malkaŝis kulturitan homon.

Magalhaes sidiĝis al du maristoj kaj aŭskultis plue la interesan prelegon de nekonata viro.

Tiu parolis pri ĉio ebla. De astrolabo kaj sekstanto li foriris al busolo, poste al Poluso kaj aliaj steloj. Li prelegis pri Suno, pri Luno kaj Tero. La aŭskultantoj aŭ ne komprenis, aŭ ne kredis lin. Ilin simple ĝojigis la fakto, ke li ekscitiĝis, se li konstatis iliajn nesciojn.

Sed Magalhaes komprenis lin. Li havis impreson, kvazaŭ malfermiĝus iu el liaj ampleksaj libroj kaj ĉi tiu homo legus el ĝi.

“Kiu li estas?” li demandis unun el maristoj.

“Ia strangulo!” levis ŝultron la demandito. “Vi povas demandi lin pri kio ajn vi volas, ĉion li scipovas respondi.”

“Do scienculo?”

“Jes. Sed li scipovas eĉ antaŭdiri estontecon! Vi diras al li daton de via naskiĝo — kaj li tuj superŝutas vin per informoj: Kiel longe vi vivos, kiom da malsanoj vin turmentos, kie okazos al vi iu akcidento — mallonge dirite: strangulo.”

“Laŭ mia opinio li estas fireprezentanto de la infero,” aldonis duonflustre la dua maristo. “Kun tia estas pli bone ne ŝerci.”

“Kaj ĉu li sidadas ĉi tie ofte?” klopodis ekscii Fernao, kiun interesis la nekonata viro ĉiam pli multe.

“Ne. Hodiaŭ li amuziĝas kun ni, morgaŭ li estas inter hidalgoj, alifoje vi vidos lin en la haveno aŭ sur la foirejo. Sed homoj ĉie ŝatas aŭskulti lin, ĉar ĉiu volas ekscii ion pri sia estonteco.”

“Kaj vi?”

“For de tiaj aferoj!” diris rapide la maristo. “Mi estas tre kontenta aŭskultante lin, ĉar al mi plaĉas, kiel li scipovas ekscitiĝi kaj disputegi. Sed paroli kun li — Dio min gardu! Nur atentu liajn okulojn! Se li rigardas vin, kvazaŭ iu pikvundus vin per tranĉilo!”

Fernao ĉesis aŭskulti la superstiĉan mariston. Io alloge tiris lin al mistera viro.

Post nelonge li leviĝis kaj iris al lia tablo. Li mem ne sciis, kion li volas. Li sentis nur fortan sopiron interŝanĝi kun li almenaŭ kelkajn vortojn.

“Mi estas Fernao Magalhaes, eksmaristo,” li prezentis sin. “Ĉu vi permesos, ke mi alsidiĝu?”

“Certe,” faris ceremonian komplimenton la scienculo. “Kaj ĉar al mi ŝajnas, ke vi estas ĉi tie unusola homo, kiu scias, kio decas kaj necesas — ne ridu, vi malkleruloj! — ankaŭ mi prezentos min al vi. Mi estas Ruy Faleiro, astronomo.”

Magalhaes aĉetis botelon da vino. Li tostis kun nova konato je sano.