WeRead Powered by ReaderPub
La Mirinda Sorĉisto de Oz cover

La Mirinda Sorĉisto de Oz

Chapter 2: far
Open in WeRead

Explore more books like this:

About This Book

A young girl in the plains of Kansas is carried by a cyclone to a colorful, magical land where she seeks a way home. Along the journey she gathers three companions—a straw-stuffed man who desires a brain, a rusted metal man who desires a heart, and a timid lion who desires courage—and each pursues the quality they lack. They travel the Yellow Brick Road to a great emerald city to petition a powerful wizard, facing enchanted fields, forest dangers, flying monkeys, and witches. The wizard proves to be an ordinary charlatan, but with help from kindly sorceresses the girl ultimately returns home, having learned about friendship, self-reliance, and the value of home.

The Project Gutenberg eBook of La Mirinda Sorĉisto de Oz

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: La Mirinda Sorĉisto de Oz

Author: L. Frank Baum

Translator: Donald Broadribb

Release date: February 22, 2010 [eBook #31348]
Most recently updated: February 24, 2021

Language: Esperanto

Credits: Produced by Robert L. Read, James Gilmore, and Bruce Crisp

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ ***

La Mirinda Sorĉisto de Oz

far

L. Frank Baum

tradukita de

Donald Broadribb




Enhavo




Enkonduko

Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe-rakontoj estis parto de la infaneco dum la tuta historio, ĉar ĉiu sana infano havas bonkarakteran kaj instinktan amon al rakontoj fantaziaj, mirindaj kaj evidente malrealaj. La flugilhavaj feoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da feliĉeco al la koroj de infanoj ol ĉiuj aliaj homkreaĵoj.

Tamen la tradicia fe-rakonto, servinte dum generacioj, nun estas klasifikebla kiel "eksmodaj" en la biblioteko por infanoj; ĉar venis la tempo por serio de novaj "mirigaj rakontoj" en kiuj la steriotipaj ĝino, koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun ĉiuj teruraj kaj sangavidaj eventoj elpensitaj de siaj aŭtoroj por indiki timigan moralon en ĉiu rakonto. La moderna eduko inkluzivas moralecon; tial la moderna infano serĉas nur distriĝon en siaj mirigaj rakontoj kaj volonte malhavas ĉiujn malagrablajn okazaĵojn.

Kun tiu penso en la menso, la rakonto pri "La Mirinda Sorĉisto de Oz" estis verkita nur por plezurigi la infanojn de la nuntempo. Ĝi celas esti modernigita fe-rakonto, en kiu la mirigo kaj ĝojo restas kaj la kordoloroj kaj koŝmaroj mankas.


Ĉi tiu libro estas dediĉita al mia bona amikino & kamarado, Mia Edzino L.F.B.

L. FRANK BAUM
Chicago, Aprilo 1900




LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ



Ĉapitro I. La ciklono

Doroteo loĝis en la mezo de la granda kamparo de Kansas, kun Onklo Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino Em, kiu estis la edzino de la kultivisto. Ilia domo estis malgranda, ĉar la ligno per kiu ĝi estis konstruita devis esti portita multajn mejlojn per ĉaro. La domo havis kvar murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune konsistigis la solan ĉambron; kaj en tiu ĉambro estis rustaspekta kuirforno, ŝranko por la teleroj, tablo, tri aŭ kvar seĝoj, kaj la litoj. Onklo Henriko kaj Onklino Em havis grandan liton en unu angulo, kaj Doroteo malgrandan liton en alia angulo. Tute ne estis mansardo, nek kelo — kvankam ja estis malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo, en kiu la familio povis kaŝi sin kiam iu el la grandaj kirloventegoj blovadis sufiĉe forte por detrui ĉiun konstruaĵon renkontitan. Oni atingis tiun kaŝejon per klapohava luko en la mezo de la planko, de ĝi ŝtupetaro subenkondukis en la malgrandan, senluman truon.

Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj ĉirkaŭrigardis, ŝi povis vidi nur la grandan grizan kamparon ĉiuflanke. Neniu arbo kaj neniu domo interrompis la larĝan ebenaĵon de la glata tereno kiu atingis la randojn de la ĉielo en ĉiu direkto. La suno bakis la kultivitan teron por fari el ĝi grizaĵon tra kiu estis fendetoj. Eĉ la herbaro ne verdis, ĉar la suno bruligis la pintojn de la longaj folioj ĝis ili estis egale grizaj kiel ĉio alia videbla. Iam oni farbis la domon, sed la suno vezikigis la farbon kaj la pluvoj forglitigis ĝin, kaj nun la domo estis egale senbrila kaj griza kiel ĉio alia.

Kiam Onklino Em venis loĝi tie ŝi estis juna, bela edzino. La suno kaj la vento ankaŭ ŝin ŝanĝis. Ili forrabis de ŝi la brilon de la okuloj kaj lasis ilin sobre grizaj. Ŝi estis maldika kaj marasma, kaj nun ŝi neniam ridetis. Kiam Doroteo, kiu estis orfino, unue venis al ili, Onklino Em estis tiom alarmita de la ridado de la infano ke ŝi kriis kaj premis sian manon sur sian koron kiam ajn la gaja voĉo de Doroteo atingis ŝiajn orelojn; kaj ŝi ankoraŭ rigardis la knabineton mirante ke Doroteo povas trovi ion pri kio ridi.

Onklo Henriko neniam ridis. Li laboregis de la mateno ĝis la nokto, kaj ne sciis kio estas ĝojo. Li ankaŭ estis griza, de la longa barbo ĝis la krudaj botoj, kaj li aspektis severa kaj senŝercema, kaj malofte li parolis.

Toto ridigis Doroteon, kaj protektis ŝin kontraŭ griziĝo simila al tiu de ĉio alia. Toto ne estis griza; li estis malgranda nigra hundo, kun longaj silkecaj haroj kaj malgrandaj nigraj okuloj kiuj briletis gajoplene ĉiuflanke de lia komika nazeto. Toto ludis dum la tuta tago, kaj Doroteo ludis kun li, kaj elkore amis lin.

Tamen hodiaŭ ili ne ludis. Onklo Henriko sidis sur la sojlo kaj rigardis maltrankvile la ĉielon, kiu estis eĉ pli griza ol kutime. Doroteo staris en la pordejo kun Toto en la brakoj, kaj ankaŭ rigardis la ĉielon. Onklino Em lavadis la pladojn.

El la malproksima nordo ili aŭdis malaltatonan muĝadon de la vento, kaj Onklo Henriko kaj Doroteo povis vidi la longan herbaron ondiĝi pro la venanta ŝtormo. Nun el la sudo venis akra fajfado en la aero, kaj dum ili turnis siajn okulojn tiudirekten ili vidis ondetojn ankaŭ en la herbaro tiudirekta.

Subite Onklo Henriko ekstaris.

"Venas ciklono, Em," li vokis al sia edzino. "Mi prizorgos la brutojn." Li kuris al la ŝedoj kie loĝis la bovinoj kaj la ĉevaloj.

Onklino Em ĉesis labori kaj venis al la pordo. Rigardeto sufiĉis por informi ŝin pri la proksima danĝero.

"Ek, Doroteo!" ŝi kriegis; "kuru en la kelon!"

Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kaŝis sin sub la lito, kaj la knabino iris repreni lin. Onklino Em, timoplena, malfermis la lukoklapon en la planko kaj malsuprengrimpis la ŝtupetaron en la malgrandan, senluman truon. Doroteo fine kaptis Toton, kaj eksekvis sian onklinon. Kiam ŝi transpaŝis nur duonon de la ĉambro aŭdiĝis granda kriĉo de la vento, kaj la domo skuiĝis tiom forte ke ŝi ekfalis kaj subite trovis sin sidanta sur la planko.

Io stranga okazis.

La domo ĉirkaŭturniĝis du- aŭ tri-foje kaj malrapide leviĝis en la aeron. Al Doroteo la sento similis supreniron en balono.

La norda kaj la suda ventoj renkontiĝis tie, kie staris la domo, kaj tie estiĝis la preciza centro de la ciklono. En la centro de ciklono la aero kutime estas kvieta, sed la granda premo de la vento ĉiuflanke de la domo levis ĝin pli kaj pli alten, ĝis ĝi estis ĉe la plejsupro de la ciklono; kaj tie ĝi restis kaj forportiĝis multegajn kilometrojn tiel facile kiel oni portas plumon.

Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige ĉirkaŭe, sed Doroteo trovis sin facile veturanta. Post la unuaj kelkaj ĉirkaŭturniĝoj, kaj unufoja kruta ekkliniĝo de la domo, ŝi sentis kvazaŭluladon tre mildan, kian sentas bebo en lulilo.

Al Toto tio ne plaĉis. Li ĉirkaŭkuris en la ĉambro, jen tien, jen ĉi tien, laŭte bojante; sed Doroteo sidis tute senmove sur la planko kaj atendis por trovi kio okazos.

Unufoje Toto tro proksimiĝis al la malfermita luko, kaj enfalis; kaj unue la knabineto kredis lin perdita. Sed baldaŭ ŝi vidis unu orelon lian etendiĝantan supren tra la truo, ĉar la forta aeropremo tenis lin tiel ke li ne povis fali. Ŝi rampis al la truo, kaptis orelon de Toto, kaj retiris lin en la ĉambron, poste ŝi fermis la lukoklapon por ke neniu plia akcidento okazu.

Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doroteo perdis sian timon; sed ŝi estis tre solsenta, kaj la vento kriĉis tiom laŭte ĉirkaŭ ŝi ke ŝi preskaŭ surdiĝis. Unue ŝi demandis al si ĉu ŝi disbatiĝos kiam la domo refalos; sed dum la forpasado de la horoj kaj la manko de katastrofoj, ŝi perdis sian maltrankviliĝon kaj decidis atendi kviete por trovi kio okazos. Fine ŝi rampis trans la skuiĝantan plankon al sia lito, kaj kuŝiĝis sur ĝin; kaj Toto sekvis kaj kuŝiĝis apud ŝin.

Malgraŭ la skuiĝado de la domo kaj la hurlado de la vento, Doroteo baldaŭ fermis siajn okulojn kaj profunde endormiĝis.




Ĉapitro II. Konsiliĝo kun la Manĝtuloj.

Subita ŝoko vekis ŝin, tiom subite kaj severe ke se Doroteo ne kuŝus sur la mola lito, ŝi eble estus damaĝita. Eĉ malgraŭ tio la batego senspirigis ŝin kaj instigis ŝin demandi al si pri kio okazis; kaj Toto voĉetis morne. Doroteo sidiĝis kaj rimarkis ke la domo ne plu moviĝas; nek estis mallume, ĉar la hela sunbrilo envenis tra la fenestro kaj inundis la malgrandan ĉambron. Ŝi eksaltis de sia lito kaj kun Toto ĉe ŝiaj kalkanoj ŝi kuris kaj malfermis la pordon.

La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis ĉirkaŭ sin, ŝiaj okuloj fariĝis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj vidaĵoj kiujn ŝi vidas.

La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre delikate — nu, delikate por ciklono — en la mezon de mirinde bela lando. Videblis belaj herbaroj ĉiuflanke, kun elegantaj arboj sur kies branĉoj estis riĉaj kaj allogaj fruktoj. Aroj da belegaj floroj estis ĉie videblaj, kaj birdoj kun maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis en la arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per voĉo tre plaĉa al knabineto kiu tiom longe loĝis sur la seka griza kamparo.

Dum ŝi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidaĵojn, ŝi rimarkis veni direkte al ŝi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn iam ŝi vidis. Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj ŝi kutimis; sed ankaŭ ili ne estis malaltaj. Efektive, ili aspektis proksimume tiom altaj kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de ŝia jaraĝo, kvankam ili estis, laŭaspekte, multe pli aĝaj.

Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj ĉiuj estis kurioze vestitaj. Ili surportis rondajn ĉapelojn kiuj pintiĝis dekon da centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj ĉirkaŭ la randoj, kiuj sonetis dolĉe dum ili moviĝis. La ĉapeloj de la viroj estis bluaj; tiu de la virineto estis blanka, kaj ŝi surportis blankan robon kiu pendis en plisoj de ŝiaj ŝultroj; super ĝi estis ŝutitaj steletoj kiuj brilis kiel diamantoj en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore kiel la ĉapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun larĝa blua faldo ĉe la supro. La viroj, pensis Doroteo, estis proksimume samaĝaj kiel Onklo Henriko, ĉar du el ili havis barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli aĝa; ŝian vizaĝon kovris faltoj; ŝiaj kapharoj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝi marŝis iom rigide.

Kiam tiuj personoj proksimiĝis al la domo kie Doroteo staris en la pordejo ili haltis kaj flustris inter si kvazaŭ timante pliproksimiĝi. Sed la maljunulineto marŝis al Doroteo, malalten klinis sin, kaj diris per dolĉa voĉo: "Vi estas bonvena, plej nobla Sorĉistino, al la lando de la Manĝtuloj. Ni dankegas vin ĉar vi mortigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian popolon."

Doroteo aŭskultis tiun parolon miregante. Kial la virineto nomis ŝin sorĉistino, kaj diris ke ŝi mortigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento? Doroteo estis senkulpa, neniun damaĝinta knabineto, kiu estis portita de ciklono multajn kilometrojn for de sia hejmo; kaj ŝi neniam mortigis ion ajn dum sia tuta vivo.

Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doroteo diris, heziteme,

"Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi nenion mortigis."

"Nu, via domo mortigis ŝin," respondis la virineto, ridante, "do estas tutegale. Vidu!" ŝi pludiris, indikante la angulon de la domo. "Jen ŝiaj du piedpintoj, ankoraŭ etenditaj sub ligna bloko."

Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la angulo de la granda trabo sur kiu kuŝis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj arĝentajn ŝuojn kun pintoj.

"Ho ve! Ho ve!" kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. "La domo falis sur ŝin. Kion ni faru?"

"Nenio farindas," diris la virineto trankvile. "Sed kiu ŝi estis?" demandis Doroteo.

"Ŝi estis la Fia Sorĉistino de la Oriento, kiel mi diris," respondis la virineto. "Ŝi sklavigis la Manĝtulojn dum multaj jaroj, ili devis servadi ŝin nokte kaj tage. Nun ili liberiĝis, kaj ili dankas vin pro tiu komplezo."

"Kiuj estas la Manĝtuloj?" demandis Doroteo.

"Ili estas la homoj kiuj loĝas en ĉi tiu lando de la Oriento, kie la Fia Sorĉistino regis."

"Ĉu vi estas Manĝtulo?" demandis Doroteo.

"Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi loĝas en la lando de la Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorĉistino de la Oriento estas morta la Manĝtuloj sendis rapidan mesaĝiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas la Sorĉistino de la Nordo."

"Ho, mirige!" kriis Doroteo. "Ĉu vi estas vera sorĉistino?"

"Jes ja," respondis la virineto. "Sed mi estas bona Sorĉistino, kaj la popolo amas min. Mi ne estas tiom potenca kiom la Fia Sorĉistino kiu regis ĉi tie; se mi kapablus, mi mem liberigus la popolon."

"Sed mi kredis ke ĉiuj sorĉistinoj estas fiaj," diris la knabino, kiun iom timigis renkonti veran sorĉistinon.

"Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar Sorĉistinoj en la Lando Oz, kaj du el ili, kiuj loĝas en la Nordo kaj la Sudo, estas bonaj Sorĉistinoj. Mi scias tion, ĉar mi mem estas unu el ili, kaj mi ne povas erari. La loĝantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis fiaj sorĉistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur unu Fia Sorĉistino en la tuta Lando Oz—ŝi loĝas en la Okcidento."

"Sed," diris Doroteo, post momento da pensado, "Onklino Em diris al mi ke la sorĉistinoj ĉiuj jam mortis — antaŭ multege da jaroj."

"Kiu estas Onklino Em?" demandis la maljunulineto.

"Ŝi estas mia onklino kiu loĝas en Kansas, el kie mi venis."

La Sorĉistino de la Nordo ŝajnis pensadi, kun la kapo klinita kaj la okuloj rigardantaj la teron. Post tio ŝi levis la kapon kaj diris, "Mi ne scias kie estas Kansas, ĉar neniam antaŭe mi aŭdis la nomon de tiu lando. Sed diru al mi, ĉu ĝi estas civilizita lando?"

"Ho, jes," respondis Doroteo.

"Do jen la kialo. Mi kredas ke en la civilizitaj landoj ne plu ekzistas sorĉistinoj, nek sorĉistoj, nek magiistinoj nek magiistoj. Sed, necesas kompreni ke la Lando Oz neniam civiliziĝis, ĉar ni estas apartigitaj for de la resto de la mondo. Tial ni ankoraŭ havas sorĉistinojn kaj sorĉistojn inter ni."

"Kiuj estas la sorĉistoj?" demandis Doroteo.

"Oz mem estas la Granda Sorĉisto," respondis la Sorĉistino, flustrigante sian voĉon. "Li estas pli potenca ol ĉiuj ni aliaj kune. Li loĝas en la Urbo de Smeraldoj."

Doroteo intencis pli demandi, sed ĝuste tiam la Manĝtuloj, kiuj silente apudstaris, ekkriis laŭte kaj indikis la angulon de la domo kie kuŝadis la Fia Sorĉistino.

"Kio okazis?" demandis la maljunulineto; kaj ŝi rigardis kaj komencis ridi. La piedoj de la morta Sorĉistino estis plene malaperintaj kaj restis nur la arĝentaj ŝuoj.

"Tiom aĝa ŝi estis," klarigis la Sorĉistino de la Nordo, "ke ŝi rapide elsekiĝis en la sunlumo. Ŝi ne plu ekzistas. Sed la arĝentaj ŝuoj estas por vi, kaj vi surportos ilin." Ŝi klinis sin kaj prenis la ŝuojn, kaj elskuinte la polvon ŝi transdonis ilin al Doroteo.

"La Sorĉistino de la Oriento multe fieris pri tiuj arĝentaj ŝuoj," diris Manĝtulo, "kaj ili havas ian sorĉokapablon; sed ni neniam sukcesis informiĝi pri ĝi."

Doroteo portis la ŝuojn en la domon kaj metis ilin sur la tablon. Poste ŝi reelvenis al la Manĝtuloj kaj diris: "Mi multe volas reiri al miaj onklino kaj onklo, ĉar mi certas ke ili sentos malesperon pri mi. Ĉu vi povas helpi min trovi la vojon?"

La Manĝtuloj kaj la Sorĉistino unue rigardis unu la alian, kaj poste Doroteon, kaj skuis la kapon nee.

"Ĉe la Oriento, ne malproksime de ĉi tie," diris unu, "estas grandega dezerto, kaj neniu povus transiri ĝin vivante."

"Estas same ĉe la Sudo," diris alia, "ĉar mi mem estis tie kaj vidis ĝin. La Sudo estas la lando de la Kveluloj."

"Oni diris al mi," diris la tria viro, "ke estas same ĉe la Okcidento. Kaj tiu lando, kie la Palpbrumoj loĝas, estas regata de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu sklavigus vin se vi irus tien."

"La Nordo estas mia hejmo," diris la maljunulino, "kaj ĉe ĝia rando estas la sama granda dezerto kiu ĉirkaŭas ĉi tiun Landon Oz. Neeviteble, mia karulino, vi devos loĝi ĉe ni."

Doroteo komencis plori pro tio, ĉar ŝi estis solsenta inter tiuj strangaj homoj. Ŝiaj larmoj ŝajne malgajigis la bonkorajn Manĝtulojn, ĉar ili tuj elprenis siajn poŝtukojn kaj ankaŭ komencis plori. Kaj la maljunulineto, nu ŝi deprenis sian ĉapon kaj ekvilibrigis la pinton sur la pinto de sia nazo, dum ŝi kalkulis "Unu, du, tri," solenavoĉe. Tuj la ĉapo fariĝis ardeza tabuleto, sur kiu estis skribite per grandaj, blankaj kreto-signoj:


"DOROTEO IRU AL LA URBO DE SMERALDOJ"


La maljunulineto prenis la ardezan tabuleton de sia nazo, kaj leginte la vortojn sur ĝi, demandis, "Ĉu vi nomiĝas Doroteo, karulino?"

"Jes," respondis la infano, suprenrigardante kaj sekigante siajn okulojn.

"Do vi devos iri al la Urbo de Smeraldoj. Eble Oz helpos vin."

"Kie estas tiu Urbo?" demandis Doroteo.

"Precize en la centro de la lando, kaj ĝin regas Oz, la Granda Sorĉisto pri kiu mi parolis."

"Ĉu li estas bona homo?" demandis la knabino maltrankvile.

"Li estas bona Sorĉisto. Ĉu li estas homo, mi ne scias, ĉar mi neniam vidis lin."

"Kiel mi iru?" demandis Doroteo.

"Vi devos marŝi. Estas malproksime, kaj necesos iri tra regiono kelkfoje agrabla kaj kelkfoje malluma kaj timiga. Tamen, mi uzos ĉiun magian arton kiun mi konas por protekti vin kontraŭ danĝeroj."

"Ĉu vi bonvolos akompani min?" pledis la knabino, kiu jam komencis rigardi la maljunulineton kiel sian solan amikon.

"Ne, mi ne povos," ŝi respondis, "sed mi donos al vi mian kison, kaj neniu kuraĝos damaĝi personon kisitan de la Sorĉistino de la Nordo."

Ŝi proksimiĝis al Doroteo kaj kisis ŝian frunton delikate. Kie ŝiaj lipoj tuŝis la knabinon ili lasis rondan, brilan marketon, kiel sciiĝis Doroteo nelonge post tiam.

"La vojo al la Urbo de Smeraldoj estas pavimita per flavaj brikoj," diris la Sorĉistino, "do vi ne maltrafos ĝin. Veninte al Oz, ne timu lin, sed rakontu al li vian historion kaj petu lin helpi vin. Adiaŭ, karulino."

La tri Manĝtuloj profunde riverencis antaŭ ŝi kaj deziris por ŝi plaĉan veturon, kaj post tio ili formarŝis tra la arboj. La Sorĉistino amike skuetis sian kapon al Doroteo, ĉirkaŭturnis sin trifoje sur sia maldekstra kalkano, kaj tuj malaperis, kio surprizegis malgrandan Toton, kiu bojis je ŝi tre laŭte post ŝia foriro, ĉar li timis eĉ brueti dum ŝi apude staris. Sed Doroteo, kiu sciis ke ŝi estas sorĉistino, anticipis ke ŝi malaperos precize tiel, kaj tute ne estis surprizita.




Ĉapitro III. Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon.

Kiam Doroteo denove estis sola ŝi komencis senti malsaton. Do ŝi iris al la ŝranko kaj tranĉis por si iom da pano, sur kiun ŝi ŝmiris buteron. Ŝi donis iom al Toto, kaj preninte sitelon de la breto, ŝi portis ĝin al la rivereto kaj plenigis ĝin per klara, scintilanta akvo. Toto kuris al la arboj kaj komencis boji je la birdoj kiuj sidadis tie. Doroteo iris revenigi lin, kaj vidis tiom allogajn fruktojn sur la branĉoj ke ŝi deprenis kelkajn, ĉar ili estis ĝuste kion ŝi volis por pligrandigi sian matenmanĝon.

Post tio ŝi reiris al la domo, kaj doninte al si kaj al Toto grandan trinkon de la frideta, klara akvo, ŝi komencis pretigi sin por la veturo al la Urbo de Smeraldoj.

Doroteo posedis nur unu alian robon, sed ĝi estis pura kaj pendadis de hoko apud ŝia lito. Ĝi estis el katuno blank- kaj blu-plejda; kaj kvankam la bluo estis iomete fadinta pro multaj laviĝoj, ĝi ankoraŭ estis bela robo. La knabino zorge lavis sin, vestis sin per la pura katuna robo, kaj ligis sian palruĝan sunkufon al sia kapo. Ŝi prenis malgrandan korbon kaj plenigis ĝin per pano el la ŝranko, kaj metis blankan tukon sur la supron. Post tio ŝi rigardis siajn piedojn kaj rimarkis kiom malnovaj kaj trivitaj estas ŝiaj ŝuoj.

"Certe ili ne taŭgas por multa marŝado, Toto," ŝi diris. Kaj Toto suprenrigardis al ŝia vizaĝo per siaj nigraj okuletoj kaj skuis sian voston por indiki ke li komprenas kion ŝi celas diri.

Tiumomente Doroteo vidis kuŝantajn sur la tablo la arĝentajn ŝuojn kiuj antaŭe apartenis al la Sorĉistino de la Oriento.

"Ĉu eble ilia grando taŭgos por miaj piedoj?" ŝi diris al Toto. "Ili estus tute ĝustaj por longa marŝado, ĉar ili ne triviĝus."

Ŝi deprenis siajn malnovajn ledajn ŝuojn kaj provis la arĝentajn, kiuj estis tute ĝustadimensiaj por ŝiaj piedoj, kvazaŭ farite specife por ili.

Laste, ŝi prenis sian korbon.

"Venu, Toto," ŝi diris. "Ni iros al la Smeralda Urbo kaj demandos al la Granda Oz kiel ni povos reiri al Kansas."

Ŝi fermis la pordon, ŝlosis ĝin, kaj zorge metis la ŝlosilon en la poŝon de sia robo. Kaj tiel, dum Toto trotadis sobre malantaŭ ŝi, ŝi komencis sian marŝadon.

Pluraj vojoj estis proksimaj, sed ŝi ne bezonis longan tempon por trovi la vojon pavimitan per flavaj brikoj. Post nelonge ŝi marŝadis vigle direkte al la Smeralda Urbo, dum ŝiaj arĝentaj ŝuoj klakadis gaje sur la malmola, flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj dolĉe kantadis, kaj Doroteo tute ne estis tiom malfeliĉa kiom oni supozus pri malgranda knabino kiu estis subite forblovita el sia propra lando kaj surterigita en la mezon de fremda lando.

Ŝin surprizis, dum ŝi marŝadis, vidi kiom bela estas la pejzaĝo ĉirkaŭ ŝi. Bonaspektaj bariloj, pentritaj delikate blukolore, staris laŭlonge de la flankoj de la vojo, kaj preter ili estis abundaj kampoj de greno kaj legomoj. Evidente la Manĝtuloj estis bonaj kultivistoj kaj sukcesis kreskigi abundajn rikoltaĵojn. Kelkfoje ŝi marŝis preter domon, kaj la loĝantoj elvenis por rigardi ŝin kaj klinis sin malalten dum ŝi preteriris; ĉar ĉiuj sciis ke ŝi estas la detruinto de la Fia Sorĉistino kaj liberigis ilin. La domoj de la Manĝtuloj estis kuriozaspektaj loĝejoj, ĉar ĉiu estis ronda, kun granda kupolforma tegmento. Ĉiuj estis blukoloraj, ĉar en ĉi tiu lando de la Oriento bluo estis la plej amata koloro.

Kiam proksimiĝis la vespero, kaj Doroteo lacis pro sia longa marŝado, kaj komencis demandi al si kie ŝi tradormos la nokton, ŝi atingis domon iom pli grandan ol la aliaj. Sur la verda gazono antaŭ ĝi estis multaj dancantaj viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel eble plej laŭte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda tablo estis plene kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuksoj, tortoj kaj kukoj, kaj multaj aliaj bonaj manĝaĵoj.

Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis ŝin manĝi kaj tradormi la nokton tie; ĉar ĉi tiu estis la hejmo de unu el la plej riĉaj Manĝtuloj en la lando, kaj liaj amikoj vizitis lin por festi sian liberiĝon el la sklavigo farita de la Fia Sorĉistino.

Doroteo ĝissate manĝis kaj ŝin servis la riĉa Manĝtulo mem, kiu nomiĝis Boq. Post tio ŝi sidiĝis sur kanapon kaj rigardis dum la homoj dancadis.

Kiam Boq vidis ŝiajn arĝentajn ŝuojn li diris,

"Klare ke vi estas grava sorĉistino."

"Kial?" demandis la knabino.

"Ĉar vi surhavas arĝentajn ŝuojn kaj mortigis la Fian Sorĉistinon. Krome, via robo estas parte blanka, kaj nur magiistinoj kaj sorĉistinoj vestas sin per blankaĵoj."

"Mia robo estas blu- kaj blank-plejda," diris Doroteo, glatigante la faltojn en ĝi.

"Vi tre kompleze surportas ĝin," diris Boq. "Bluo estas la koloro de la Manĝtuloj, kaj blanko estas la koloro de sorĉistinoj; tial ni scias ke vi estas amika sorĉistino."

Doroteo ne sciis respondi, ĉar ĉiuj ŝajne opiniis ŝin sorĉistino, kaj ŝi tute bone sciis ke ŝi estas nur ordinara knabineto kiu tute hazarde estis portita de ciklono al fremda lando.

Kiam ŝi laciĝis pro tiom da rigardo al la dancado, Boq kondukis ŝin en la domon, kie li donis al ŝi ĉambron en kiu estis bela lito. La tukoj estis el blua ŝtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili ĝis la mateno, dum Toto kuŝadis sur la blua tapiŝo apud ŝi.

Ŝi ĝissate manĝis, kaj rigardis etan Manĝtulan bebon, kiu ludis kun Toto kaj tiris lian voston kaj voĉetis kaj ridis tiel ke multe amuzis Doroteon. Toto estis vera kuriozaĵo laŭ la homoj tie, ĉar ili antaŭe neniam vidis hundon.

"Kiom distanca estas la Smeralda Urbo?" la knabino demandis.

"Mi ne scias," respondis Boq, tre serioze, "ĉar mi neniam iris tien. Estas pli bone ke oni restu distance de Oz, krom se vere necesas. Sed la vojo al la Smeralda Urbo estas longa, kaj vi bezonos multajn tagojn. La lando ĉi tie estas riĉa kaj agrabla, sed vi devos trairi krudajn kaj danĝerajn lokojn antaŭ ol atingi la finon de via marŝado."

Tio iomete timigis Doroteon, sed ŝi sciis ke nur la Granda Oz povos helpi ŝin reiri al Kansas, do ŝi kuraĝe decidis ne retroiri.

Ŝi adiaŭis siajn amikojn, kaj rekomencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj brikoj. Post kiam ŝi iris plurajn kilometrojn ŝi decidis halti por ripozi, do ŝi grimpis ĝis la supro de la barilo apud la vojo kaj sidiĝis. Granda maizkampo estis aliflanke de la barilo, kaj ŝi vidis ke ne tre distanca estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por forpeli la birdojn de la matura maizo.

Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj penseme rigardis la Birdotimigilon. Ĝia kapo estis malgranda sako plenigita per pajlo; surpentritaj sur ĝi estis okuloj, nazo, kaj buŝo, por simili vizaĝon. Malnova, pinta blua ĉapelo, kiu antaŭe apartenis al iu Manĝtulo, estis metita sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro estis blua vestokompleto, multe uzita kaj paliĝinta, kiu ankaŭ estis plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj botoj kun bluaj supraĵoj, kiajn portas ĉiu viro en tiu lando, kaj la figuro estis altigita super la maiztigojn per stango kiu estis puŝita en lian kolon.

Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizaĝon de la Birdotimigilo, ŝin surprizis vidi ke unu el la okuloj malrapide palpebrumas al ŝi. Unue ŝi supozis ke sendube ŝi eraris, ĉar neniam iu el la Birdotimigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaŭ la figuro amikeme skuetis sian kapon al ŝi. Tiam ŝi malsupren grimpis de la barilo kaj marŝis al la Birdotimigilo, dum Toto ĉirkaŭkuradis la stangon bojante.

"Bonan tagon," diris la Birdotimigilo, per iom raŭka voĉo.

"Ĉu vi parolis?" demandis la knabino, mirante.

"Certe," respondis la Birdotimigilo; "kiel vi fartas?"

"Sufiĉe bone, dankon," respondis Doroteo, ĝentile. "Kiel vi fartas?"

"Mi ne fartas bone," diris la Birdotimigilo ridetante, "ĉar estas tre tede stari ĉi tie nokte kaj tage por fortimigi korvojn."

"Ĉu vi ne povas malsupreniri?" demandis Doroteo.

"Ne, ĉar ĉi tiu stango estas puŝita en mian dorson. Se vi bonvolos forpreni la stangon, mi estos multe dankema al vi."

Doroteo etendis ambaŭ brakojn kaj delevis la figuron de la stango; ĉar, estante plenigita per pajlo, ĝi estis malmultepeza.

"Tre grandan dankon," diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur la teron. "Mi sentas min kvazaŭ vere novan."

Doroteon perpleksigis aŭdi tion, ĉar ŝajnis al ŝi strange aŭdi viron plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin riverenci kaj marŝadi apud ŝi.

"Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo, kiam li estis sin streĉinta kaj oscedinta. "Kaj kien vi iras?"

"Mi nomiĝas Doroteo," diris la knabino, "kaj mi iras al la Smeralda Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi min al Kansas."

"Kie estas la Smeralda Urbo?" li demandis; "kaj kiu estas Oz?"

"Ĉu vi ne scias?" ŝi respondis, surprizite.

"Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do al mi tute mankas cerbo," li respondis malĝoje.

"Ho," diris Doroteo, "min multe bedaŭrigas tio."

"Ĉu vi kredas," li demandis, "Ke se mi iros al la Smeralda Urbo kun vi, la granda Oz donos al mi ioman cerbon?

"Mi ne scias," ŝi respondis, "sed vi rajtos akompani min, se vi deziras. Se Oz ne donos al vi cerbon, vi ne estos pli malbonfortuna ol vi estas nun."

"Estas vere," diris la Birdotimigilo. "Komprenu," li pludiris, iom sekreteme, "ne ĝenas min ke miaj kruroj kaj brakoj kaj korpo estas plenigitaj per pajlo, ĉar mi ne povas esti vundita. Se iu paŝas sur miajn piedfingrojn aŭ puŝas pinglon en min, ne gravas, ĉar mi ne povas sentas ĝin. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia kapo restos plena de pajlo anstataŭ de cerbo, kian havas vi, kiel mi iom povos scii ion ajn?"

"Mi komprenas vian senton," diris la knabineto, kiu vere kunsentis kun li. "Se vi venos kun mi, mi petos al Oz ke li faru ĉion eblan por vi."

"Dankon," li respondis dankeme.

Ili reiris al la vojo, Doroteo helpis lin transgrimpi la barilon, kaj ili komencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj brikoj cele la Smeraldan Urbon.

Al Toto ne plaĉis la nova akompananto, unue. Li flaradis ĉirkaŭ la pajloplenigito kvazaŭ suspektante ke eble estas nesto de ratoj en la pajlo, kaj li ofte bojetis malamikeme kontraŭ la Birdotimigilon.

"Ne vin ĝenu Toto," diris Doroteo, al sia nova amiko; "li neniam mordas."

"Ho, li ne timigas min," respondis la Birdotimigilo. "Li ne povos damaĝi la pajlon. Permesu ke mi portu tiun korbon por vi. Ne ĝenos min, ĉar mi ne povas laciĝi. Mi diros al vi sekreton," li pludiris, dum li kunmarŝadis. "Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas."

"Kion?" demandis Doroteo; "ĉu la Manĝtulan kultiviston kiu faris vin?"

"Ne," respondis la Birdotimigilo; "flamantan alumeton."




Ĉapitro IV. La Vojo tra la Arbaro.

Post kelkaj horoj la vojo komencis krudiĝi, kaj la marŝado fariĝis tiom malfacila ke la Birdotimigilo ofte stumblis pro la flavaj brikoj, kiuj tie estis tre malglataj. Efektive, kelkfoje ili estis rompitaj aŭ tute mankis, tiel ke restis nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj Doroteo ĉirkaŭmarŝis. Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo, antaŭenmarŝis senpaŭze, kaj tial paŝis en la truojn kaj sterniĝis sur la malmolajn brikojn. Tamen tio neniam vundis lin, kaj Doroteo relevis lin kaj restarigis lin sur la piedoj, dum li gaje ridis kun ŝi pro la akcidento.

La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone prizorgataj ĉi tie kiel en la antaŭaj lokoj. Troviĝis malpli da domoj kaj malpli da fruktarboj, kaj ju pli ili marŝis, des pli senbela kaj solsentiga fariĝis la tereno.

Je la tagmezo ili sidiĝis apud la vojo, proksime al rivereto, kaj Doroteo malfermis sian korbon kaj elprenis panon. Ŝi proponis pecon al la Birdotimigilo, sed li rifuzis.

"Mi neniam malsatas," li diris, "kaj estas oportune ke estas tiel, ĉar mia buŝo estas nur pentrita, kaj se mi tondus truon en ĝi por ke mi povu manĝi, la pajlo kiu plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la formon de mia kapo."

Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do ŝi nur kapjesis kaj plu manĝis sian panon.

"Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el kiu vi venis," diris la Birdotimigilo, kiam ŝi estis fininta sian manĝon. Do ŝi parolis al li pri Kansas, kaj kiom griza estas ĉio tie, kaj kiel la ciklono portis ŝin al ĉi tiu kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente aŭskultis, kaj diris,

"Mi ne komprenas kial vi volas foriri el ĉi tiu bela lando kaj reiri al la seka, griza loko kiun vi nomas Kansas."

"Vi ne komprenas ĉar vi ne havas cerbon," respondis la knabino. "Ne grave kiom mizeraj kaj grizaj estas niaj hejmoj, ni karno- kaj sango-homoj preferas loĝi tie ol en iu alia lando, negrave kiom bela. Nenio egale bonas kiel la hejmo."

La Birdotimigilo ĝemis.

"Kompreneble mi ne povas kompreni," li diris. "Se viaj kapoj estus plenaj de pajlo, kiel la mia, verŝajne vi ĉiuj loĝus en la belaj lokoj, kaj sekve tute mankus homoj en Kansas. Estas bonsorte por Kansas ke vi havas cerbon."

"Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas," petis la infano.

La Birdotimigilo rigardis ŝin riproĉe, kaj respondis, "Mia vivo ĝis nun estis tiom mallonga ke efektive mi scias tute nenion. Mi fariĝis nur antaŭhieraŭ. Mi tute ne scias kio okazis en la mondo antaŭ tiam. Bonfortune, kiam la kultivisto faris mian kapon, li unue pentris miajn orelojn, tiel ke mi aŭdis kio okazas. Apudestis alia Manĝtulo, kaj kion mi unue aŭdis estis la parolo de la kultivisto,

"`Ĉu plaĉas al vi la oreloj?'

"`Ili estas nerektaj,' respondis la aliulo.

"`Ne gravas,' diris la kultivisto; 'ili tamen estas oreloj,' kio ja estis vera.

"`Nun mi faros la okulojn,' diris la kultivisto. Do li pentris mian dekstran okulon, kaj tuj kiam ĝi estis finita mi trovis ke mi rigardas lin, kaj ĉion ĉirkaŭ mi, tre interesate, ĉar tiu estis la unua fojo kiam mi ekvidis la mondon.

"`Jen iom bela okulo,' komentis la Manĝtulo kiu estis rigardanta la kultiviston; 'blua farbo bone taŭgas por okuloj.'

"`Mi pentros la alian pli granda,' diris la kultivisto. Kaj kiam la dua okulo estis finita mi povis multe pli bone vidi ol antaŭe. Post tio li faris miajn nazon kaj buŝon. Sed mi ne parolis, ĉar tiutempe mi ne sciis por kio buŝo utilas. Min amuzis rigardi dum ili pretigis mian korpon kaj miajn brakojn kaj krurojn; kaj kiam ili fine surfiksis mian kapon, mi estis tre fiera, ĉar mi opiniis ke mi estas egale bona kiel ĉiu alia persono.

"`Ĉi tiu ulo rapide timigos la korvojn,' diris la kultivisto. 'Li aspektas vera homo.'

"`Nu, li ja estas homo,' diris la aliulo, kaj mi plene konsentis kun li. La kultivisto portis min sub sia brako al la maizkampo, kaj metis min sur altan stangon, kie vi trovis min. Li kaj lia amiko baldaŭ foriris kaj lasis min sola.

"Al mi ne plaĉis esti tiel forlasita; do mi strebis sekvi ilin, sed miaj piedoj ne povis tuŝi la teron, kaj mi devis resti sur tiu stango. Mia vivo estis tre solsenta, ĉar mi konis nenion pripenseblan, mi ja antaŭ nur kelkaj momentoj konstruiĝis. Multaj korvoj kaj aliaj birdoj flugis en la maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili forflugis, kredante min Manĝtulo; kaj tio plaĉis al mi kaj kredigis min ke mi estas tre grava persono. Post iom da tempo maljuna korvo flugis apud min, kaj zorge rigardinte min li sidigis sin sur mian ŝultron kaj diris,

"`Ĉu tiu kultivisto kredis povi trompi min tiel mallerte? Ĉiu inteligenta korvo vidus ke vi estas nur plenigita per pajlo.' Post tio li saltis sur la teron kaj manĝis maizon laŭvole. La aliaj birdoj, vidinte ke li ne estis damaĝita de mi, venis por ankaŭ manĝi la maizon, do post nelonge ili estis amase ĉirkaŭ mi.

"Min malĝojigis tio, ĉar ĝi pruvis ke mi efektive ne estas efika Birdotimigilo; sed la maljuna korvo konsolis min, dirante: `Se vi nur havus cerbon en la kapo vi estus egale bona homo kiel ĉiu el ili, kaj pli bona homo ol kelkaj el ili. Nur cerbohavo valoras en ĉi tiu mondo, negrave ĉu oni estas korvo ĉu homo.'

"Post la foriro de la korvoj mi pripensis tion, kaj decidis ke mi strebos akiri cerbon. Bonŝance, vi alvenis kaj detiris min de la stango, kaj laŭ vi parolo mi certas ke la Potenca Oz donos al mi cerbon tuj kiam ni atingos la Smeraldan Urbon."

"Tion mi esperas," diris Doroteo fervore, "ĉar ŝajne vi volegas posedi tion."

"Jes, mi volegas," respondis la Birdotimigilo. "Estas tre malkomfortige scii ke oni estas stultulo."

"Nu," diris la knabino, "ni ekiru." Kaj ŝi transdonis la korbon al la Birdotimigilo.

Tute ne estis bariloj ĉe la vojoflankoj nun, kaj la tero estis kruda kaj nekultivita. Kiam komencis vesperiĝi ili venis al granda arbaro, kie la arboj estis kreskintaj tiel altaj kaj proksimaj unu al la alia ke iliaj branĉoj renkontiĝis super la vojo el flavaj brikoj. Estis preskaŭ senlume sub la arboj, ĉar la branĉoj fortenis la taglumon; sed la marŝantoj ne haltis, kaj pluiris en la arbaron.

"Se ĉi tiu vojo eniras, ĝi nepre eliros," diris la Birdotimigilo, "kaj ĉar la Smeralda Urbo estas ĉe la alia finaĵo de la vojo, ni devas sekvi kien ajn ĝi kondukas."

"Ĉiu scias tion," diris Doroteo.

"Certe; tial mi scias," respondis la Birdotimigilo. "Se necesus havi cerbon por scii ĝin, mi ja ne dirus ĝin."

Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin stumblantaj en la mallumo. Doroteo tute ne povis vidi, sed Toto vidis, ĉar kelkaj hundoj tre bone vidas en la mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale kapabla vidi kiel dum la tago. Do ŝi prenis lian brakon, kaj sukcesis marŝadi sufiĉe bone.

"Se vi vidos domon, aŭ iun ajn lokon kie ni povos tradormi la nokton," ŝi diris, "nepre informu min; ĉar estas tre malkomforte marŝadi en la mallumo."

Baldaŭ la Birdotimigilo haltis.

"Mi vidas dometon dekstre de ni," li diris, "konstruitan el ŝtipoj kaj branĉoj. Ĉu ni iru tien?"

"Jes, ja." respondis la infano. "Mi plene laciĝis."

Do la Birdotimigilo gvidis ŝin inter la arboj ĝis ili atingis la dometon, kaj Doroteo eniris kaj trovis liton de sekaj folioj en unu angulo. Ŝi tuj kuŝiĝis, kaj kun Toto apud ŝi ŝi baldaŭ profunde endormiĝis. La Birdotimigilo, kiu neniam laciĝis, staris en alia angulo kaj pacience atendis la mateniĝon.




Ĉapitro V. Ili savas la Stanan Lignohakiston

Kiam Doroteo vekiĝis, la suno jam briladis tra la arboj kaj Toto estis jam delonge ekster la domo ĉasante birdojn kaj sciurojn. Ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Jen la Birdotimigilo, ankoraŭ staranta pacience en sia angulo, atendante ŝin.

"Ni nepre devas serĉi akvon," ŝi diris al li.

"Por kio vi volas akvon?" li demandis.

"Por purigi mian vizaĝon post la polvo de la vojo, kaj por trinki, tiel ke la seka pano ne gluiĝos al mia gorĝo."

"Certe estas ĝene konsisti el karno," diris la Birdotimigilo, penseme, "ĉar vi devas dormi, kaj manĝi kaj trinki. Tamen, vi havas cerbon, kaj la kapablo pensadi valoras multajn ĝenojn."

Ili eliris el la dometo kaj promenis inter la arboj ĝis ili trovis malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo trinkis kaj banis sin kaj matenmanĝis. Ŝi vidis ke ne restas multe da pano en la korbo, kaj la knabino estis dankema ke la Birdotimigilo ne bezonas manĝi, ĉar apenaŭ estis sufiĉe por ŝi kaj por Toto por tiu tago.

Kiam ŝi estis fininta sian manĝon, kaj estis preta reiri al la vojo el flavaj brikoj, ŝin alarmetis proksima sono de profunda ĝemo.

"Kio sonis?" ŝi demandis, time. "Mi tute ne povas konjekti," respondis la Birdotimigilo; "sed ni povas aliri kaj vidi." Ĝuste tiam la sono de nova ĝemo atingis iliajn orelojn, kaj la sono ŝajne venis el malantaŭ ili. Ili turnis sin kaj marŝis kelkajn paŝojn tra la arbaro, kaj tiam Doroteo ekvidis ion brilantan en sunradio kiu falis inter la arbojn. Ŝi kuris al tiu loko, kaj poste ŝi ekhaltis, kun krio pro surpriziĝo.

Unu el la grandaj arboj estis parte trahakita, kaj staranta apud ĝi, tenante hakilon levitan en liaj manoj, estis viro konsistanta plene el stano. Liaj kapo kaj brakoj kaj kruroj estis artikigitaj al lia korpo, sed li staris tute senmove, kvazaŭ tute ne kapabla sin movi.

Doroteo rigardis lin mirege, ankaŭ la Birdotimigilo, dum Toto akre bojadis kaj provis mordi la stanajn krurojn, kio dolorigis liajn dentojn.

"Ĉu vi ĝemegis?" demandis Doroteo.

"Jes," respondis la stanulo, "jes. Mi ĝemadas jam de pli ol jaro, kaj antaŭ nun neniu aŭdis min nek venis por helpi min."

"Kiel mi povos helpi vin?" ŝi demandis dolĉe, ĉar ŝin malgajigis la malfeliĉa voĉo de la viro.

"Alportu oleujon kaj oleu miajn artikojn," li respondis. "Ili rustiĝis tiom ke mi tute ne povas movi min; se mi estos bone oleita, mi estos denove bonfarta. Vi trovos oleujon sur breto en mia dometo."

Doroteo tuj rekuris al la dometo kaj trovis la oleujon, kaj poste ŝi reiris al la Stana Lignohakisto kaj demandis, maltrankvile, "Kie estas viaj artikoj?"

"Unue oleu mian kolon," respondis la Stana lignohakisto, kaj ĉar ĝi estis tre rusta la Birdotimigilo prenis la stanan kapon kaj movis ĝin delikate de flanko al flanko ĝis ĝi moviĝis libere, kaj tiam la viro povis mem turni ĝin.

"Nun oleu la artikojn de miaj brakoj," li diris. Kaj Doroteo oleis ilin kaj la Birdotimigilo zorge fleksis ilin ĝis ili estis tute liberaj de rusto kaj bonaj kiel novaj.

La Stana Lignohakisto kontente ĝemetis kaj mallevis sian hakilon, kiun li apogis per arbo.

"Tio multe komfortigas," li diris. "Mi tenadis tiun hakilon en la aero ekde kiam mi rustiĝis, kaj kontentigas min formeti ĝin finfine. Nun, se vi bonvolos olei la artikojn de miaj kruroj, mi denove estos normala."

Do ili oleis liajn krurojn ĝis li povis libere movi ilin; kaj li multfoje dankis ilin pro sia liberiĝo, ĉar li ŝajnis tre ĝentila, kaj tre dankema.

"Mi eble starus tie por ĉiam se vi ne estus alveninta," li diris; "do certe vi savis mian vivon. Kial vi hazarde venis ĉi tien?"

"Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti la Grandan Ozon," ŝi respondis, "kaj ni haltis ĉe via dometo por tie tradormi la nokton."

"Kial vi volas renkonti Ozon?" li demandis.

"Mi volas ke li resendu min al Kansas, kaj la Birdotimigilo volas ke li metu iom da cerbo en lian kapon," ŝi respondis.

La Stana Lignohakisto ŝajnis profunde pensadi dum momento. Post tio li diris: "Ĉu vi supozas ke Oz povus doni al mi koron?"

"Nu, mi supozas ke jes," Doroteo respondis. "Estus egale facile kiel doni al la Birdotimigilo cerbon."

"Vere," la Stana Lignohakisto respondis, "Do, se vi permesos ke mi akompanu vin, ankaŭ mi iros al la Smeralda Urbo por peti ke Oz helpu min."

"Kunvenu," diris la Birdotimigilo elkore, kaj Doroteo ankaŭ diris ke ŝi volonte akceptos lin kiel akompananton. Do la Stana Lignohakisto surŝultrigis sian hakilon kaj ĉiuj marŝis tra la arbaro ĝis ili atingis la vojon pavimitan per flavaj brikoj.

La Stana Lignohakisto jam petis ke Doroteo metu la oleujon en sian korbon. "Ĉar," li diris, "se pluvos sur min kaj mi denove rustiĝos, mi bezonegos la oleujon."

Estis bonsorte ke la nova kamarado fariĝis parto de la grupo, ĉar baldaŭ post la rekomenco de marŝado ili atingis lokon kie la arboj kaj branĉoj tiom densiĝis super la vojo ke ili ne povis tramarŝi. Sed la Stana Lignohakisto eklaboris per sia hakilo kaj hakis tiom bone ke baldaŭ li faris trairejon por la tuta grupo.

Doroteo pensadis tiom profunde dum ili marŝis ke ŝi ne rimarkis kiam la Birdotimigilo stumblis en truon kaj ruliĝis al la flanko de la vojo. Efektive li devis voki ŝin por ke ŝi helpu lin restariĝi.

"Kial vi ne ĉirkaŭmarŝis la truon?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Mi ne scias tion fari," respondis la Birdotimigilo gaje. "Mia kapo pleniĝis per pajlo, komprenu, kaj tial mi iras al Oz por peti de li cerbon."

"Mi komprenas," diris la Stana Lignohakisto. "Sed, malgraŭe, cerbo ne estas la plej bona afero en la mondo."

"Ĉu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.

"Ne, mia kapo estas tute malplena," respondis la Hakisto. "Sed iam mi havis cerbon, kaj ankaŭ koron; do, provinte ambaŭ, mi multe preferus havi koron."

"Kial?" demandis la Birdotimigilo.

"Mi rakontos al vi mian historion, kaj tiel vi scios." Do, dum ili marŝadis tra la arbaro, la Stana Lignohakisto rakontis tion: "Mi naskiĝis filo de hakisto kiu hakadis la arbojn en la arbaro kaj vendis la lignon por gajni sian vivmonon. Kiam mi plenkreskis ankaŭ mi fariĝis lignohakisto, kaj post la morto de mia patro mi prizorgis mian maljunan patrinon dum ŝia cetera vivo. Post tio mi decidis ke anstataŭ loĝi sola mi edziĝos, por ke min ne plenigu sento de soleco.

"Unu Manĝtula knabino estis tiom bela ke mi baldaŭ plenkore amis ŝin. Ŝi, siaflanke, promesis edziniĝi kun mi tuj kiam mi gajnos sufiĉan monon por konstrui pli bonan domon por ŝi; do mi eklaboradis pli fervore ol ĉiam. Sed la knabino loĝis kun maljunulino kiu ne volis ke ŝi edziniĝu kun iu ajn, ĉar ŝi estis tiom mallaborema ke ŝi volis ke la knabino restu kun ŝi kaj kuiradu kaj mastrumadu. Do la maljunulino iris al la Fia Sorĉistino de la Oriento, kaj promesis al ŝi du ŝafojn kaj bovinon se ŝi malebligos la geedziĝon. Sekve la Fia Sorĉistino sorĉis mian hakilon, kaj unu tagon dum mi hakadis laŭeble plej forte, ĉar mi fervoris akiri la novan domon kaj mian edzinon kiel eble plej baldaŭ, la hakilo ekglitis kaj detranĉis mian maldekstran kruron.

"Unuavide tio ŝajnis granda misfortuno, ĉar mi sciis ke unukrurulo ne multe sukcesus kiel lignohakisto. Do mi iris al stanisto kaj mendis de li novan kruron el stano. La kruro funkciis tre bone, kiam mi kutimiĝis al ĝi; sed mia ago kolerigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento, ĉar ŝi promesis al la maljunulino ke mi ne edziĝos kun la bela Manĝtula knabino. Kiam mi rekomencis hakadi, mia hakilo ekglitis kaj detranĉis mian dekstran kruron. Denove mi iris al la stanisto, kaj li denove faris por mi kruron el stano. Post tio la sorĉita hakilo detranĉis miajn brakojn, unu post la alia; sed, ne malkuraĝigite, mi anstataŭigis ilin per stanaj. Post tio la Fia Sorĉistino glitigis mian hakilon tiel ke ĝi detranĉis mian kapon, kaj unue mi kredis ke tiel mi vere finiĝis. Sed hazarde la stanisto venis, kaj li faris por mi novan kapon el stano.

"Mi kredis ke mi fine venkis la Fian Sorĉistinon tiam, kaj mi laboris eĉ pli fervore; sed mi ne sciis kiom kruela estas mia malamikino. Ŝi elpensis novan metodon mortigi mian amon al la Manĝtula knabino, kaj denove ŝi glitigis mian hakilon, tiel ke ĝi hakis rekte tra mian korpon, duonigante min. Denove la stanisto venis por helpi kaj faris por mi korpon el stano, kaj fiksis al ĝi miajn stanajn brakojn kaj krurojn kaj kapon, per artikoj, tiel ke mi povis moviĝadi sambone kiel en la komenco. Sed, ve! Mi nun ne havis koron, do mi perdis mian tutan amon al la Manĝtula knabino, kaj ne gravis al mi ĉu aŭ ne mi edziĝos kun ŝi. Mi supozas ke ŝi plu loĝas kun la maljunulino, atendante ke mi venos preni ŝin.

"Mia korpo tiom brilis en la sunlumo ke mi multe fieris pro ĝi, kaj nun ne gravis ĉu mia hakilo glitos, ĉar ĝi ne povas tranĉi min. Ekzistis nur unu danĝero — ke miaj artikoj rustiĝos; sed mi gardis oleujon en mia dometo kaj zorgis olei min kiam ajn mi bezonis. Tamen, unu tagon mi forgesis fari tion, kaj, estante en pluvego, antaŭ ol mi konceptis la danĝeron miaj artikoj jam rustiĝis, kaj mi restis staranta en la arbaro ĝis vi venis por helpi min. La sperto estis terura, sed dum la jaro kiam mi staris tie mi havis sufiĉan tempon por kompreni ke mia plej granda perdo estis la perdiĝo de mia koro. Dum mi amis mi estis la plej feliĉa persono sur la tero; sed neniu povas ami sen koro, do mi firme intencas iri al Oz por peti de li koron. Se li donos al mi, mi reiros al la Manĝtula knabino kaj edziĝos kun ŝi."

Kaj Doroteon kaj la Birdotimigilon multe interesis la rakonto de la Stana Lignohakisto, kaj nun ili komprenis kial li tiom fervoras akiri novan koron. "Tamen," diris la Birdotimigilo, "mi petos cerbon, ne koron; ĉar malsaĝulo ne scius kion fari per koro se li havus ĝin."

"Mi prenos koron," respondis la Stana Lignohakisto, "ĉar cerbo ne feliĉigas, kaj feliĉo estas la plej grava afero en la mondo."

Doroteo nenion diris, ĉar ŝi ne povis decidi kiu el ŝiaj du amikoj pravas, kaj ŝi decidis ke se ŝi nur sukcesos reiri al Kansas kaj Onklino Em, ne multe gravos ĉu la Stana Lignohakisto havas cerbon kaj la Birdotimigilo koron, aŭ ĉu ĉiu el ili akiris sian deziraĵon.

Kio plej ĝenis ŝin estis ke la pano estis preskaŭ plene manĝita, kaj nova manĝo por ŝi kaj Toto malplenigos la korbon. Estis vere ke nek la Stana Lignohakisto nek la Birdotimigilo kapablis manĝi, sed ŝi ne konsistis el stano aŭ pajlo, kaj ne povis vivi sen manĝo.




Ĉapitro VI. La Malkuraĝa Leono.

Ankoraŭ Doroteo kaj ŝiaj akompanantoj marŝis tra la densa arbaro. La vojo ankoraŭ estis pavimita per flavaj brikoj, sed ili estis multe kovritaj de sekaj branĉoj kaj mortaj folioj de la arboj, kaj la marŝado tute ne estis facila.

Malmultaj birdoj estis en tiu parto de la arbaro, ĉar birdoj amas la nekovritan terenon kie estas multa sunlumo; sed fojfoje aŭdiĝis malaltatona muĝo de iu sovaĝa besto kaŝiĝinta inter la arboj. Tiuj sonoj rapidbatigis la koron de la knabineto, ĉar ŝi ne sciis ilian kaŭzon; sed Toto sciis, kaj li marŝis proksime al la flanko de Doroteo kaj eĉ ne bojis responde.

"Kiom longe daŭros," la infano demandis al la Stana Lignohakisto, "ĝis ni estos ekster la arbaro?"

"Mi ne scias," estis la respondo, "ĉar mi neniam estis en la Smeralda Urbo. Sed mia patro iris tien iam, kiam mi estis knabo, kaj li diris ke la vojo estas longa tra danĝera tereno, kvankam proksime al la urbo kie Oz loĝas la lando estas bela. Sed mi ne timas dum mi havas mian oleujon, kaj nenio povas damaĝi la Birdotimigilon, kaj sur via frunto estas la marko de la kiso de la bona Sorĉistino, kaj tio protektos vin."

"Sed Toto!" diris la knabino malkviete; "kio protektos lin?"

"Ni mem devos protekti lin, se estos danĝero por li," respondis la Stana Lignohakisto.

Tuj kiam li parolis, aŭdiĝis terura muĝo el la arbaro, kaj la postan momenton granda Leono saltis sur la vojon. Per unu piedbato li ĵetis la Birdotimigilon ĉirkaŭturniĝantan ĝis la rando de la vojo, kaj post tio li frapegis la Stanan Lignohakiston per siaj akraj ungoj. Sed, surprize al si, li ne damaĝis la stanon, kvankam la Hakisto falis sur la vojon kaj kuŝis senmove.

Malgranda Toto, ĉar nun estis videbla malamiko, kuris bojante al la Leono, kaj la granda besto malfermis sian buŝon por mordi la hundon. Doroteo, timante ke Toto mortos, kaj sen atento al danĝero, kuris antaŭen kaj frapis la nazon de la Leono kiel eble plej forte, dum ŝi kriis: "Vi ne aŭdacu mordi Toton! Vi devus honti, granda besto kia vi, mordi povran malgrandan hundon!"

"Mi ne mordis lin," diris la Leono, per sia piedo frotante la parton de la nazo kiun frapis Doroteo.

"Ne, sed vi provis," ŝi respondis kolere. "Vi estas nur granda malkuraĝulo!"

"Mi scias," diris la Leono, klinante la kapon pro honto. "Mi de ĉiam scias. Sed kiel mi povas ne esti malkuraĝa."

"Nu mi certe ne scias. Kaj vi batis pajloplenan homon, la povran Birdotimigilon!"

"Ĉu li estas plenigita per pajlo?" demandis la Leono surprizite, dum li rigardis ŝin levi la Birdotimigilon kaj restarigi lin sur liaj piedoj kaj reĝustigi lian formon.

"Kompreneble li estas plena de pajlo," respondis Doroteo, kiu ankoraŭ koleris.

"Tial li renversiĝis tiom facile," komentis la Leono. "Min mirigis vidi lin ĉirkaŭturniĝi tiel. Ĉu ankaŭ la alia estas pajloplena?"

"Ne," diris Doroteo, "li konsistas el stano." Kaj ŝi helpis la Hakiston restariĝi.

"Tial li preskaŭ malakrigis miajn ungojn," diris la Leono. "Kiam ili komencis grati la stanon mi sentis malvarmon suben kuri laŭ mia dorso. Kiu estas tiu malgranda besto kiun vi tiom amas?"

"Li estas mia hundo, Toto," respondis Doroteo.

"Ĉu li konsistas el stano aŭ estas plena de pajlo?" demandis la Leono.

"Nek stano nek pajlo. Li estas — estas — viandohundo."

"Ho! Li estas kurioza besto, kaj aspektas ege malgranda, kiam mi nun rigardas lin. Neniu alia volus mordi tian etulon, nur malkuraĝa mi," pludiris la Leono malgaje.

"Kio malkuraĝigis vin?" demandis Doroteo, miroplene rigardante la grandan beston, ĉar li estis granda kiel malgranda ĉevalo.

"Estas mistero," respondis la Leono.

"Mi supozas ke mi naskiĝis tia. Ĉiuj aliaj bestoj en la arbaro kompreneble supozas ke mi estas kuraĝa, ĉar ĉie oni kredas ke la Leono estas la Reĝo de Bestoj. Mi trovis ke se mi muĝas tre laŭte, ĉiu vivanto estas timigata kaj forkuras de mi. Kiam ajn mi renkontis homon mi multe timis; sed mi nur muĝegis je li, kaj li ĉiam forkuris kiel eble plej rapide. Se la elefantoj kaj la tigroj kaj la ursoj decidus batali kontraŭ min, mi mem forkurus — tiom malkuraĝa mi estas; sed tuj kiam ili aŭdas min muĝegi ili ĉiuj penas foriri de mi, kaj kompreneble mi akceptas tion."

"Sed tio estas malĝusta. La Reĝo de Bestoj ne estu malkuraĝa," diris la Birdotimigilo.

"Mi scias tion," respondis la Leono, viŝante larmon de sia okulo per la pinto de sia vosto. "Tio multege malĝojigas min, kaj tre malfeliĉigas mian vivon. Sed kiam ajn estas danĝero, mia koro komencas rapide bati."

"Eble vi suferas pro kormalsano," diris la Stana Lignohakisto.

"Eble," diris la Leono.

"Se tiel," pludiris la Stana Lignohakisto, "ĝoju, ĉar tio pruvas ke vi havas koron. Rilate al mi, mi ne havas koron, do mi ne povas suferi pro kormalsano."

"Eble," diris la Leono penseme, "se mi ne havus koron al mi ne mankus kuraĝo."

"Ĉu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.

"Mi supozas ke jes. Mi neniam rigardis en mian kapon por informiĝi," respondis la Leono.

"Mi iras al la Granda Oz por peti lin doni al mi cerbon," komentis la Birdotimigilo, "ĉar mia kapo estas plena de pajlo."

"Kaj mi iras por peti lin doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto. "Kaj mi iras por peti lin resendi Toton kaj min al Kansas," aldonis Doroteo.

"Ĉu vi kredas ke Oz povus doni al mi kuraĝon?" demandis la Malkuraĝa Leono.

"Egalfacile kiel doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Aŭ doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Aŭ resendi min al Kansas," diris Doroteo.

"Do, se vi konsentos, mi akompanos vin," diris la Leono, "ĉar mia vivo estas netolerebla sen iom da kuraĝo."

"Vi estos tre bonvena," respondis Doroteo, "ĉar vi helpos forteni la aliajn sovaĝajn bestojn. Ŝajnas al mi ke ili nepre estas pli malkuraĝaj ol vi se ili lasas vin tiom facile timigi ilin."

"Efektive tiel estas," diris la Leono; "sed tio ne plikuraĝigas min, kaj dum mi scios ke mi estas malkuraĝa mi restos malfeliĉa."

Do denove la malgranda grupo rekomencis sian marŝadon, la Leono marŝis elegante apud Doroteo. Toto ne aprobis la novan kamaradon, unue, ĉar li ne povis forgesi ke li estis preskaŭ manĝita per la grandaj makzeloj de la Leono; sed post iom da tempo li plitrankviliĝis, kaj baldaŭ Toto kaj la Malkuraĝa Leono fariĝis bonaj amikoj.

Dum la cetero de tiu tago okazis neniu alia aventuro kiu ĝenis la pacon de la marŝado. Estas vere ke, unufoje, la Stana Lignohakisto paŝis sur skarabon kiu rampadis laŭ la vojo, kaj mortigis la povran besteton. Tio multe malfeliĉigis la Stanan Lignohakiston, ĉar li ĉiam zorgoplene evitis damaĝi iun ajn vivanton; kaj dum li marŝis li ploris plurajn larmojn pro malĝojo kaj bedaŭro. Tiuj larmoj fluis malrapide sur lia vizaĝo kaj trans la ĉarnirojn de lia makzelo, kaj tie ili rustiĝis. Kiam Doroteo post nelonge demandis ion al li, la Stana Lignohakisto ne povis malfermi la buŝon, ĉar liaj makzeloj estis rigidaj pro rusto. Li multe ektimis pro tio kaj gestis al Doroteo ke ŝi helpu lin, sed ŝi ne povis kompreni. La Leono ankaŭ estis perpleksa pro nescio pri kio okazis. Sed la Birdotimigilo prenis la oleujon el la korbo de Doroteo kaj oleis la makzelojn de la Stana Lignohakisto, kaj post kelkaj momentoj li parolis same kiel antaŭe.

"Mi lernu per tio," diris li, "nepre rigardi kien mi paŝas. Ĉar se mi mortigus alian insekton aŭ skarabon mi nepre denove plorus, kaj plorado rustigas miajn makzelojn tiel ke mi ne povas paroli."

Post tio li zorge marŝadis rigardante konstante la vojon, kaj kiam li vidis etan formikon laboradi sur la vojo li superpaŝis por ne damaĝi ĝin. La Stana Lignohakisto bone sciis ke li ne havas koron, kaj tial li tre zorgis neniam esti kruela aŭ malafabla kontraŭ io ajn. "Vi, kiuj estas homoj kun koroj," li diris, "havas gvidilon, kaj tial ne necesas agi maljuste; sed mi ne havas koron, do mi devas esti tre zorgema. Kiam Oz donos al mi koron, kompreneble mi ne bezonos tiom zorgi."